La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA GENEZOAŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
1. – ĈAPITRO I. – 1. En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. – 2. Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo. – 3. Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo. – 4. Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. – 5. Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago.
6. Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo. – 7. Kaj Dio kreis la firmaĵon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmaĵo, de la akvo, kiu estas super la firmaĵo; kaj fariĝis tiel. – 8. Kaj Dio nomis la firmaĵon ĉielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.
9. Kaj Dio diris: Kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo; kaj fariĝis tiel. – 10. Kaj Dio nomis la sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. – 11. Kaj Dio diris: Kreskigu la Tero verdaĵon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laŭ sia speco frukton, kies semo estas en ĝi mem, sur la tero; kaj fariĝis tiel. 12. Kaj la tero elkreskigis verdaĵon, herbon, kiu naskas semon laŭ sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en ĝi mem laŭ sia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. – 13. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.
14. Kaj Dio diris: Estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn kaj jarojn; – 15. kaj ili estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por lumi super la tero; kaj fariĝis tiel. – 16. Kaj Dio faris la du grandajn lumaĵojn: la pli grandan lumaĵon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumaĵon, por regi la nokton, kaj la stelojn. – 17. Kaj Dio starigis ilin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ili lumu sur la teron, – 18. kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 19. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.
20. Kaj Dio diris: La akvo aperigu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo. 21. Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj ĉiujn vivajn estaĵojn moviĝantajn, kiujn aperigis la akvo, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn flugilhavajn birdojn laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. – 22. Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multiĝu sur la tero. – 23. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.
24. Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estaĵojn, laŭ ilia speco, brutojn kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn, laŭ ilia speco; kaj fariĝis tiel. – 25. Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laŭ ilia speco, kaj la brutojn, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn rampaĵojn de la tero, laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.
26. Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero. – 27. Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin. – 28. Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi, kaj regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero. – 29. Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo. – 30. Kaj al ĉiuj bestoj de la tero kaj al ĉiuj birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj rampaĵoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbaĵon kiel manĝaĵon. Kaj fariĝis tiel. – 31. Kaj Dio rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.
ĈAPITRO II. – 1. Kaj estis finitaj la ĉielo kaj la tero kaj ĉiuj iliaj apartenaĵoj. – 2. Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris. – 3. Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin, ĉar en ĝi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante. – 4. Tia estas la naskiĝo de la ĉielo kaj la tero, kiam ili estis kreitaj, kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la ĉielon. – 5. Kaj nenia kampa arbetaĵo ankoraŭ estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis, ĉar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron. – 6. Sed nebulo leviĝadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta supraĵo de la tero.
7. Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo.
2. – Post la elvolvoj, en la supraj ĉapitroj, pri la origino kaj la konsisto de la Universo, laŭ la scioj liveritaj de la Scienco, koncerne al la parto materiala, kaj laŭ Spiritismo, koncerne al la parto spirita, utilas ĉion kontraŭmeti al la teksto mem de Moseo, por ke ĉiu povu fari komparon kaj plenkonscie juĝi. Kelke da komplementaj eksplikoj sufiĉos por komprenigi tiujn partojn bezonantajn apartajn klarigojn.
3. – Pri kelkaj punktoj sendube estas rimarkinda akordo inter la mosea Genezo kaj la scienca doktrino; sed estus erare kredi, ke sufiĉas anstataŭigi la ses dudekkvar-horajn tagojn de la kreado per ses nedeterminitaj periodoj por starigi kompletan analogecon. Ne malpli erare estus kredi, ke, krom la alegoria senco de kelkaj vortoj, la Genezo kaj la Scienco paŝas flanko ĉe flanko kaj ke ambaŭ sin parafrazas, unu la duan.
4. – Ni unue rimarku, kiel jam dirite (ĉap. VII, n-ro 14), ke la nombro de ses geologiaj epokoj estas laŭvola, ĉar kalkuliĝas al pli ol dudek kvin la nombro da nete karakterizitaj formacioj. Tiu nombro determinas nur la grandajn ĝeneralajn periodojn, kaj oni en la komenco ĝin adoptis nur celante kiel eble plej konformigi la sciojn al la biblia teksto, en tempo, cetere ne multe fora, kiam oni opiniis, ke la Scienco devas esti kontrolata de la Biblio. Ĝuste tial la aŭtoroj de la pliparto el la kosmogoniaj teorioj, celante ties pli facilan akcepton, klopodis por ilin akordigi kun la sankta skribo. Kiam la Scienco sin apogis sur la eksperimenta metodo, ĝi eksentis sin pli forta kaj emancipiĝis. Nuntempe estas ja ĝi, kiu kontrolas la Biblion.
Aliflanke, la Geologio, prenante kiel deirpunkton nur la formiĝon de la granitaj terenoj, ne ampleksas, en la nombrado de siaj epokoj, la primitivan staton de la Tero, ne okupas sin pri la Suno, pri la Luno kaj la steloj, nek pri la tutaĵo de la Universo, kio ja apartenas al la Astronomio. Por ĉion enkadrigi en la Genezon, necesas aldoni ian unuan epokon, kiu ampleksus tiun ordon de fenomenoj kaj kiun oni povus nomi – astronomia epoko. Krom tio, ne ĉiuj geologoj rigardas la diluvan kiel apartan periodon, sed ja kiel transiran, nedaŭran fakton, kiu ne rimarkinde ŝanĝis la klimaton de la globo, nek signis novan fazon por la vegetaĵaj kaj bestaj specioj, ĉar, kun malmultaj esceptoj, tiuj samaj specioj troveblas antaŭ kaj post la diluvo. Oni povas do, sen malkonsideri la veron, preterlasi tiun periodon.
5. – La ĉi-suba kompara tabelo, en kiu estas resume prezentitaj la fenomenoj karakterizantaj ĉiun el la ses epokoj, permesas ampleksi la tuton kaj pritaksi la rilatojn kaj la diferencojn ekzistantajn inter tiuj epokoj kaj la biblia Genezo.
SCIENCO (Vidu notojn ĉe Enkonduko) | GENEZO |
I. ASTRONOMIA EPOKO. – Aglomeriĝo de la universa kosma materio, ĉe iu punkto de la spaco, en nebulozon, kiu naskis, pro plurloka kondensiĝo de la materio, la stelojn, la Sunon, la Teron, la Lunon kaj ĉiujn planedojn. Primitiva, fluideca, inkandeska stato de la Tero. – Vastega atmosfero ŝarĝita per la tuta akvo en vapora stato kaj per ĉiuj volatiligeblaj materioj. | 1-a TAGO. – La ĉielo kaj la Tero. – La lumo. |
II. PRIMARA EPOKO. – Rigidiĝo de la Ter-supraĵo pro la malvarmiĝo; formiĝo de la granitaj tavoloj. – Densa kaj ardanta atmosfero nepenetrebla por la sunradioj. – Laŭgrada demetiĝo de la akvo kaj de la solidaj materioj volatiligitaj en la aero. – Neekzisto de ĉia organa vivo. | 2-a TAGO. – La Firmaĵo. – Apartiĝo de la akvo, kiu estas super la firmaĵo, de la akvo, kiu estas sub ĝi. |
III. TRANSIRA EPOKO. – La akvo kovras la tutan supraĵon de la globo. – Unuaj sedimentaj demetaĵoj formitaj de la akvo. – Humida varmo. – La Suno komencas trairi la nebulan atmosferon. – Unuaj plej rudimente strukturitaj organaj estaĵoj. – Likenoj, muskoj, fetoj, likopodioj, herbecaj plantoj. Kolosa vegetaĵaro. – Unuaj marestaĵoj: zoofitoj, polipoj, krustacoj. – Ŝtonkarbaj demetaĵoj. | 3-a TAGO. – La akvo, kiu estas sub la firmaĵo, kolektiĝas; aperas la sekaĵo. – La tero kaj la maroj. – La kreskaĵoj. |
IV. SEKUNDARA EPOKO. – Tersupraĵo ne multe malebena; akvoj marĉaj kaj ne tre profundaj. Malpli arda temperaturo; pli elpuriĝinta atmosfero. Grandaj kalkaj demetaĵoj portitaj de la akvoj. – Malpli kolosa vegetaĵaro; novaj specioj; lignecaj kreskaĵoj; unuaj arboj. – Fiŝoj; cetacoj; konkhavaj bestoj; grandaj akvaj reptilioj kaj amfibioj. | 4-a TAGO. – La Suno, la Luno kaj la steloj. |
V. TERCIARA EPOKO. – Grandaj ŝvelleviĝoj de la solida krusto; formiĝo de la kontinentoj. Retiriĝo de la akvoj en malaltaĵojn; formiĝo de la maroj. – Elpuriĝinta atmosfero; nuntempa temperaturo estigita de la suna varmo. – Gigantaj surteraj bestoj. Nuntempaj vegetaĵoj kaj bestoj. Birdoj. | 5-a TAGO. – Fiŝoj kaj birdoj. |
UNIVERSA DILUVO | |
VI. KVATERNARA AŬ POSTDILUVA EPOKO. – Aluviaj terenoj. – Nuntempaj vegetaĵoj kaj bestoj. La homo. | 6-a TAGO. – La surteraj bestoj. La homo. |
6. – En la supra tabelo elstaras kiel unua la fakto, ke la laboro en ĉiu el la ses tagoj ne rigore respondas, kiel multaj ĝin kredas, al ĉiu el la ses geologiaj epokoj. La plej rimarkinda akordo montriĝas en la intersekvo de la organaj estaĵoj, kiu, kun eta diferenco, preskaŭ samas, kaj en la apero, kiel lasta, de la homo; nu, tio estas grava fakto.
Estas ankaŭ koincido, ne koncerne la laŭnumeran ordon de la epokoj sed koncerne la fakton mem, en la loko kie estas dirite, ke, en la tria tago, “kolektiĝis la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperis la sekaĵo”, kio esprimas la bildon de tio okazinta dum la terciara epoko, kiam la leviĝoj de la solida krusto aperigis la kontinentojn kaj repuŝis la akvojn, kiuj formis la marojn. Nur tiam ekaperis la surteraj bestoj laŭ la Geologio kaj laŭ Moseo.
7. – Dirinte, ke la kreado fariĝis en ses tagoj, ĉu Moseo volis paroli pri dudekkvarhoraj tagoj aŭ uzis tiun vorton en la senco de periodo, daŭro? La unua hipotezo estas pli probabla, se oni konsideras la tekston mem; unue, ĉar tia estas la propra senco de la hebrea vorto ïôm, kies signifo estas tago; krom tio, la difino de vespero kaj mateno kiel limoj de ĉiu el la ses tagoj pravigas la supozon, ke li volis paroli pri ordinaraj tagoj. Oni ja tute ne povas tion pridubi, ĉar estas dirite en la paragrafo 5- a: “Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago”. Ĉi tio evidente povas rilati nur al la dudekkvarhora tago, kiun dividas la lumo kaj la mallumo. Ankoraŭ pli preciziĝas la senco, kiam li asertas, en la paragrafo 17, parolante pri la Suno, la Luno kaj la steloj: “Kaj Dio starigis ilin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ili lumu sur la teron, kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.”
Cetere, ĉio en la kreado estis mirakla, kaj se oni eniras la vojon de la mirakloj, oni ja povas kredi, ke la Tero estis farita en ses dudekkvarhoraj tagoj, precipe kiam oni ne konas la unuajn naturajn leĝojn. Ĉiuj civilizitaj popoloj komune akceptis tiun kredon tiel longe, ĝis la Geologio venis por pruvi ĝian maleblecon.
8. – Unu el la plej kritikataj punktoj en la Genezo estas la kreado de la Suno post la lumo. Oni provis ĝin klarigi, helpe de la donitaĵoj mem liveritaj de la Geologio, asertante, ke la surtera atmosfero, en la unuaj tempoj de sia formiĝo, estis ŝarĝita per vaporoj densaj, netravideblaj, kaj tial ne permesantaj, ke oni vidu la Sunon, kiu do tiam ne ekzistis por la Tero. Akcepteblus tia klarigo, se en tiu tempo jam troviĝus loĝantoj, kiuj povus konstati la ekziston aŭ neekziston de la Suno. Nu, laŭ Moseo mem tiam ekzistis nur vegetaĵoj, kiuj tamen ne povintus kreski kaj reproduktiĝi sen la suna varmo.
Estas do evidente anakronisma la ordo, kiun Moseo difinas por la kreado de la Suno; sed, pretervole aŭ ne, li ne eraris, asertante, ke la lumo antaŭvenis la Sunon.
La Suno ne estas la principo de la universa lumo, sed ja ia koncentriĝo de la luma elemento en iu punkto, ĝustadire de la fluido, kiu, en difinitaj cirkonstancoj, akiras la lumajn proprecojn. Tiu fluido, kiu estas kaŭzo, nepre devis antaŭveni la Sunon, kiu nenio alia estas ol efiko. La Suno estas kaŭzo rilate al la lumo, kiun ĝi disradias, sed efiko rilate al tiu, kiun ĝi ricevis.
En obskura ĉambro, brulanta kandelo estas eta suno.
Kion oni faris por bruligi la kandelon? Oni disvolvis la heligan proprecon de la luma fluido kaj oni ĉi tiun koncentris sur iun punkton. La kandelo estas la kaŭzo de la lumo disradianta en la ĉambro, sed se la luma principo ne ekzistus antaŭ la kandelo, ĉi tiun oni ne povus bruligi.
La samo okazas kun la Suno. La eraro devenas de la falsa, longe akceptata ideo, laŭ kiu la tuta Universo komenciĝis kun la Tero, kaj pro tio oni ne komprenas, ke la Suno povis esti kreita post la lumo. Oni nun scias, ke, antaŭ nia Suno kaj nia Tero, ekzistis milionoj da sunoj kaj da Teroj, kiuj sekve ĝuis la lumon. La aserto de Moseo estas do principe ekzakta; ĝi falsas, kredigante, ke la Tero estis kreita pli frue ol la Suno.
Estante, pro sia translacia movo, submetita al la Suno, la Tero nepre estis formita post ĝi. Ĉi tion Moseo ne povus scii, ĉar li ne konis la leĝon de gravito.
Tiun saman ideon oni trovas en la Genezo de la antikvaj Persoj. En la unua ĉapitro de la Vendedad, Ormuzdo, rakontante la originon de la mondo, diras: “Mi kreis la lumon, heligontan la Sunon, la Lunon kaj la stelojn.” (Vortaro pri Universala Mitologio.) Ĉi tie la formo certe estas pli klara kaj pli scienca, ol ĉe Moseo, kaj ne bezonas komentariojn.
9. – Moseo evidente konfesis la plej primitivajn kosmogoniajn kredojn. Kiel siaj samtempuloj, li kredis la solidecon de la ĉiela volbo kaj la ekziston de supraj rezervujoj por la akvoj. Tiu ideo nealegorie kaj neambigue esprimiĝis en ĉi tiu loko (paragrafoj 6 kaj sekvantaj): “Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo. Kaj Dio kreis la firmaĵon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmaĵo, de la akvo, kiu estas super la firmaĵo; kaj fariĝis tiel.”
(Vidu: ĉap. V, Antikvaj kaj modernaj sistemoj pri la mondo, n-roj 3, 4 kaj 5.)
Laŭ antikva kredo, la akvo estis rigardata kiel primitiva principo, genera elemento, kaj pro tio Moseo ne parolas pri la kreado de la akvoj, kiuj ŝajne jam antaŭe ekzistis. “Mallumo estis super la abismo”, nome super la profundegaĵoj de la spaco, kiun la imago svage prezentis al si okupita de la akvoj kaj en mallumo antaŭ la kreado de la lumo. Jen kial Moseo diras: “La Spirito de Dio portiĝis (aŭ ŝvebis) super la akvo.” ĉar oni rigardis la Teron formita en la sino de la akvoj, necesis apartigi ĝin. Oni tial supozis, ke Dio faris la firmaĵon, ian solidan volbon, por apartigi la akvojn, kiuj troviĝis en la supro, de tiuj, kiuj estis sur la Tero.
Por kompreni certajn partojn de la Genezo, nepre necesas, ke oni lokiĝu sur la vidpunkto de la kosmogoniaj ideoj de la tempo, kiun la Genezo reflektas.
10. – Ĉe la progreso de la Fiziko kaj Astronomio, ne plu defendeblas simila doktrino[62]. Moseo tamen atribuas tiujn vortojn al Dio mem. Nu, ĉar ili esprimas efektive falsan okazaĵon, el du aferoj unu: aŭ Dio trompiĝis en la rakontado de sia verko, aŭ tiu rakonto ne estas dia revelacio. Ĉar ne akcepteblas la unua hipotezo, nepras konkludi, ke Moseo esprimis siajn proprajn ideojn. (Ĉap. I, n-ro 3.)
11. – Moseo pli proksimas al la vero, dirante, ke Dio faris la homon el la ŝlimo de la tero[63]. Efektive, la Scienco montras (ĉap. X), ke la homa korpo konsistas el elementoj ĉerpitaj en la organa materio, alivorte en la ŝlimo de la tero.
La formado de la virino el unu ripo de Adamo, ŝajne infaneca alegorio se prenita laŭlitere, estas tamen ja profunda laŭ la senco. Ĝi celas montri, ke la virino estas samnatura kiel la viro, sekve egala al li antaŭ Dio, tute ne ia aparta kreaĵo destinita al servuteco, al traktado kiel sklavo. Ĉar ŝi eliris el lia karno mem, la figuro de egaleco montriĝas pli signifoplena, ol se ŝi estus aparte formita el la sama ŝlimo. Ĝi estas la samo, kiel diri al la viro, ke ŝi egalas al li kaj tute ne estas ŝia sklavino, ke li devas ami ŝin kiel parton de si mem.
12. – Por malkleraj spiritoj, havantaj nenian ideon pri la ĝeneralaj leĝoj, nekapablaj ĉirkaŭpreni la tuton kaj koncepti la senfinon, tiu mirakla, momenta kreado prezentis ion fantastan, kiu frapis la imagon. La bildo de la Universo naskita el la nenio en kelke da tagoj, per nura ago de la kreanta volo, estis por ili la plej evidenta montro de la povo de Dio. Kia figuro efektive prezentus pli sublime kaj poezie tiun povon ol jenaj vortoj: “Dio diris: Estu lumo, kaj fariĝis lumo!” Kreante la Universon per la malrapida, laŭgrada agado de la naturaj leĝoj, Dio ŝajnus al ili malpli granda, malpli pova. Al ili nepre necesus io mirakleca, ekster la naturaj kadroj, ĉar alimaniere ili dirus, ke Dio ne estas pli lerta ol la homoj. Ia scienca, racia teorio pri la kreado lasus ilin malvarmaj kaj indiferentaj.
Ni do ne forĵetu la biblian Genezon; male, ni ĝin studu kiel oni studas la historion pri la infaneco de la popoloj. Tio estas epoko riĉa je alegorioj, kies kaŝitan sencon oni devas esplori; kiujn oni nepre komentu kaj klarigu helpe de la lumoj de la racio kaj de la Scienco. Reliefigante ĝiajn poeziajn belaĵojn kaj la instruojn vualitajn de la imaga formo, oni tamen klare montru la erarojn, en la intereso mem de la religio. Ĉi tiun oni pli respektos, kiam ĝiaj eraroj ne plu estos trudataj al la fido kiel veraĵoj, kaj Dio aspektos pli granda kaj pli potenca, kiam lia nomo ĉesos esti ligita al pure elpensitaj faktoj.
13. – ĈAPITRO II. – 8. Kaj Dio la Eternulo plantis ĝardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis. – 9. Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero (min haadama) ĉiun arbon ĉarman por la vido kaj bonan por la manĝo, kaj la arbon de vivo (vehetz hachayim) en la mezo de la ĝardeno[65], kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono.
15. Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enloĝigis lin en la ĝardeno Edena, por ke li prilaboradu ĝin kaj gardu ĝin. – 16. Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo (hal haadam), dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno (hagan) vi manĝu; – 17. sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono (oumehetz hadaat tob vara) vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos.
14. – ĈAPITRO III. – 1. Kaj la serpento (nâhâsch) estis pli ruza, ol ĉiuj kampaj bestoj, kiujn kreis Dio la Eternulo. Kaj ĝi diris al la virino (el haïscha): ĉu Dio diris, ke vi ne manĝu de ĉiuj arboj de la ĝardeno? – 2. Kaj la virino diris al la serpento: La fruktojn (miperi) de la arboj de la ĝardeno ni povas manĝi; – 3. sed pri la fruktoj de la arbo, kiu estas en la mezo de la ĝardeno, Dio diris: Ne manĝu ion de ili kaj ne tuŝu ilin, por ke vi ne mortu. – 4. Kaj la serpento diris al la virino: Ne, vi ne mortos; – 5. sed Dio scias, ke en la tago, en kiu vi manĝos ion de ili, malfermiĝos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon.
6. Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por manĝi kaj ĝi estas ĉarma por la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por saĝiĝi (leaskil); kaj ŝi prenis de ĝiaj fruktoj, kaj ŝi manĝis, kaj ŝi donis kune ankaŭ al sia edzo, kaj li manĝis.
8. Kaj ili aŭdis la voĉon de Dio la Eternulo, kiu marŝis en la ĝardeno dum la malvarmeto de la tago; kaj Adam kaj lia edzino kaŝiĝis de Dio la Eternulo inter la arboj de la ĝardeno.
9. Kaj Dio la Eternulo vokis Adamon, kaj diris al li: Kie vi estas? – 10. Kaj tiu diris: Vian voĉon mi aŭdis en la ĝardeno, kaj mi ektimis, ĉar mi estas nuda; kaj mi kaŝis min. – 11. Kaj Dio diris: Kiu diris al vi, ke vi estas nuda? Ĉu vi ne manĝis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi ne manĝu de ĝi? – 12. Kaj Adam diris: La edzino, kiun vi donis al mi kiel kunulinon, ŝi donis al mi de la arbo, kaj mi manĝis. – 13. Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi manĝis.
14. Kaj Dio la Eternulo diris al la serpento: ĉar vi tion faris, tial estu malbenita inter ĉiuj brutoj kaj inter ĉiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi manĝados dum via tuta vivo. – 15. Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj ŝia idaro; ĝi frapados vian kapon, kaj vi pikados ĝian kalkanon.
16. Al la virino Li diris: Mi multigos viajn suferojn dum via gravedeco; en doloro vi naskados infanojn; kaj al via viro vi vin tiros, kaj li regos super vi.
17. Kaj al Adam Li diris: ĉar vi obeis la voĉon de via edzino, kaj vi manĝis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne manĝu de ĝi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi manĝados de ĝi dum via tuta vivo. – 18. Kaj dornojn kaj pikaĵojn ĝi kreskigos por vi, kaj vi manĝados herbojn de kampo. – 19. En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon, ĝis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; ĉar vi estas polvo kaj refariĝos polvo.
20. Kaj Adam donis al sia edzino la nomon Eva, ĉar ŝi estis patrino de ĉiuj vivantoj.
21. Kaj Dio la Eternulo faris por Adam kaj por lia edzino vestojn el felo, kaj Li vestis ilin. – 22. Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam fariĝis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaŭ de la arbo de vivo (vesta pen ischlachyado velakach mehetz hachayim) kaj manĝos kaj vivos eterne.
23. Kaj Dio la Eternulo eligis lin el la Edena ĝardeno, por ke li prilaboradu la teron, el kiu li estis prenita. – 24. Kaj Li elpelis Adamon, kaj lokis antaŭ la Edena ĝardeno la kerubon[66] kaj la turniĝantan flaman glavon, por gardi la vojon al la arbo de vivo.
15. – Sub infaneca kaj iafoje ridinda imago, se oni alligiĝas al la formo, la alegorio ofte kaŝas plej grandajn veraĵojn. Ĉu estas, unuavide, fabelo pli absurda ol tiu pri Saturno, la dio, kiu voradis ŝtonojn, ilin prenante por siaj filoj?
Sed tamen, kio ja estas pli profunde filozofia kaj vera ol tiu figuro, se oni serĉas ties morAllan sencon! Saturno estas la personigo de la tempo; ĉar ĉiuj ekzistaĵoj estas verko de la tempo, li do estas patro de ĉio ekzistanta; sed ankaŭ ĉio detruiĝas kun la tempo. Saturno manĝeganta ŝtonojn simbolas la detruadon, far la tempo, de la plej duraj korpoj, kiuj ja estas liaj filoj, ĉar ili formiĝis kun la tempo. Kaj kiu, laŭ tiu sama alegorio, eskapas el tiu detruado? Ja Jupitero, simbolo de la supera inteligenteco, de la spirita principo, kiu estas nedetruebla.
Tiel natura montriĝas tiu imago, ke en la moderna lingvo, sen aludo al la antikva fabelo, oni diras, parolante pri io fine ruiniĝinta, ke ĝi estis vorita de la tempo, ronĝita, ruinigita de la tempo.
La tuta pagana mitologio efektive estas nenio alia, ol vasta alegoria bildo pri la diversaj flankoj, bonaj kaj malbonaj, de la homaro. Por tiu, kiu serĉas ĝian spiriton, ĝi estas kompleta kurso de plej alta filozofio, same kiel niaj modernaj fabeloj. La absurdo kuŝis en tio, ke oni prenis la formon por la fundo.
16. – La samo estas kun la Genezo, kie oni devas duonvidi grandajn moralajn veraĵojn sub materialaj figuroj, kiuj, prenite laŭlitere, estus tiel absurdaj kiel se, en niaj fabeloj, oni ankaŭ laŭlitere prenus la scenojn kaj la dialogojn atribuitajn al la bestoj.
Adamo personigas la homaron; lia kulpo individuigas la malfortecon de la homo, en kiu superregas la materiaj instinktoj, kiujn li ne scias kontraŭstari[67].
La arbo, kiel arbo de vivo, prezentas la emblemon de la spirita vivo; kiel arbo de la Sciado, ĝi estas la emblemo de la konscio, kiun la homo akiras pri bono kaj malbono per la disvolviĝo de sia intelekto kaj de la libera volo, laŭ kiu li elektas inter ambaŭ. Ĝi difinas la punkton, kie la homa animo, ĉesante esti gvidata sole nur de la instinktoj, ekposedas sian liberecon kaj fariĝas respondeca pri siaj agoj.
La frukto de la arbo simbolas la celon de la materialaj deziroj de la homo; ĝi alegorias avidon kaj volupton, konkretigas, per unu sola figuro, la motivojn de forlogiĝo en malbonon. Ĝin manĝi signifas cedi al la tento. La arbo staras en la mezo de la plezurĝardeno por montri, ke la logo troviĝas en la sino mem de la ĝuoj, kaj por atentigi, ke, sin fordonante al la materiaj ĝuoj, la homo alkroĉiĝas al la Tero kaj deflankiĝas for de sia spirita destino[68].
La morto, pri kiu li estas minacata en la okazo se li ne obeos la malpermeson al li faritan, estas averto pri la neeviteblaj sekvoj, fizikaj kaj moralaj, kiujn kuntrenas la malobeo de la diaj leĝoj, gravuritaj de Dio en lia konscienco.
Klare evidentas, ke ĉi tie ne temas pri la korpa morto, ĉar, post sia kulpo, Adamo ankoraŭ longe vivis; temas ja pri la spirita morto, aŭ, alivorte, pri la perdo de la bonaĵoj rezultantaj el la morala progreso, perdo bildigita de lia forpelo el la plezurĝardeno.
17. – La serpento hodiaŭ estas tre malproksime de tio, ke ĝi estus rigardata kiel la tipo de ruzeco. Ĝi do ĉi tie rolas pli pro sia formo, ol pro sia karaktero, ja kiel aludo al la perfideco de la malbonaj konsiloj, kiuj, subŝoviĝante kiel serpento, ofte ne estas suspektataj de la homo. Krom tio, se la serpento, pro la trompo kontraŭ la virino, estis kondamnita rampadi sur la ventro, oni devas kompreni, ke en la komenco tiu besto havis krurojn kaj do ne estis ia serpento. Kial do trudi al la naiva kaj kredema fido de la infanoj, kiel veraĵon, tiel evidentajn alegoriojn, per kio oni erarigas ilian juĝon kaj igas ilin poste rigardi la Biblion kiel ian plektaĵon el absurdaj fabeloj?
Oni devas krome rimarki, ke la hebrea vorto nâhâsch, kies traduko estas serpento, devenas de la radiko nâhâsch, kiu signifas fari sorĉojn, diveni kaŝitaĵojn, kaj kiu do povas havi la signifon: sorĉisto, divenisto. Ĝi troviĝas, kun tiu signifo, en la Genezo mem, ĉap. XLIV, par. 5 kaj 15, rilate al la pokalo, kiun Jozef ordonis meti en la sakon de Benjamen: “Ĝi estas ja tiu pokalo, el kiu trinkas mia sinjoro, kaj li ankaŭ aŭguras (nâhâsch)[69]. – ĉu vi ne scias, ke tia homo, kiel mi, facile divenos (nâhâsch)?” – En la libro Nombroj, ĉap. XXIII, par. 23: “ĉar ne ekzistas sorĉado (nâhâsch) en Jakob, nek aŭgurado en Izrael.”
De tio venis, ke la vorto nâhâsch ankaŭ prenis la signifon de serpento, rampulo, kiun la sorĉistoj pretendis sorĉi, aŭ kiun ili uzis en siaj sorĉoj.
Ne aliloke krom en la traduko de la Sepdek – kiuj, laŭ Hutcheson, multloke mistradukis la hebrean tekston, – redaktita en la greka lingvo dum la dua jarcento de la kristana erao, la vorto nâhâsch estas tradukita kiel serpento. La malĝustaĵoj de tiu traduko sendube rezultis el la modifoj, kiujn la hebrea lingvo intertempe spertis, ĉar la hebrea en la tempo de Moseo estis morta lingvo, kiu diferencis de la vulgara hebrea tiel same, kiel la antikva greka kaj la literatura araba diferencas de la modernaj greka kaj araba[70].
Estas do verŝajne, ke Moseo komprenis, kiel deloganton de la virino, la nesinĝenan deziron ekkoni la kaŝitaĵojn, deziron instigatan de la Spirito de divenado, kio konformas al la primitiva senco de la vorto nâhâsch, nome diveni, krom ankaŭ, aliflanke, al tiuj vortoj: “Dio scias, ke en la tago, en kiu vi manĝos ion de ili, malfermiĝos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio. – Kaj la virino vidis, ke la arbo estas dezirinda por saĝiĝi (léaskil), kaj ŝi prenis de ŝiaj fruktoj.” Oni nepre ne forgesu, ke Moseo volis malpermesi ĉe la Hebreoj la arton de divenado praktikata ĉe la Egiptoj, kiel ĝin atestas lia malpermeso, ke tiuj konsultu la mortintojn kaj la Spiriton de Piton. (La Ĉielo kaj la Infero, laŭ Spiritismo, ĉap. XII.)
18. – La loko, kie estas dirite: “La Eternulo, (...) marŝis en la ĝardeno dum la malvarmeto de la tago”, estas naiva, iom infaneca bildo, kiun la kritiko ne preterrimarkis; sed ĝi neniel mirigas, se oni konsideras la ideon, kiun la Hebreoj de la primitivaj tempoj faris al si pri Dio. Por tiuj krudaj inteligentoj, nekapablaj koncepti abstraktaĵojn, Dio nepre havus konkretan formon, kaj ili ĉion rilatigis al la homaro kiel al sola konata afero. Tial Moseo parolis al ili, kiel al infanoj, pere de senseblaj imagoj. En la ĉi-traktata okazo, la superega Potenco estas personigita tiel same kiel la paganoj personigis, per alegoriaj figuroj, la virtojn, malvirtojn kaj abstraktajn ideojn. Pli poste la homoj senigis la ideon je la formo tiel same kiel infano, plenkreskinte, serĉas la morAllan sencon de la rakontoj, per kiuj oni lin luladis. Oni devas do rigardi tiun lokon kiel ian alegorion de la Diaĵo, persone prizorganta siajn kreitaĵojn. La granda rabeno Wogue ĝin jene tradukis: “Ili aŭdis la voĉon de Dio la Eternulo, kiu marŝis en la ĝardeno, sur la flanko kie naskiĝas la tago.”
19. – Se la kulpo de Adamo litere konsistis en la manĝo de frukto, ĝi nekontesteble ne povus, pro sia preskaŭ infaneca naturo, pravigi la rigorecon, kun kiu ĝi estis punita. Oni ne povus, ankaŭ ne malpli racie, konsenti, ke la fakto estis ĝuste tia, kian oni ĝenerale supozas; alie Dio, ĝin juĝante nepardoninda krimo, estus kondamninta sian propran verkon, ĉar ja por ties disvastigo li kreis la homon. Se Adamo en ĉi senco komprenus la malpermeson tuŝi la frukton de la arbo kaj ĝin skrupule obeus, kio fariĝus el la homaro kaj el la decidoj de la Kreinto?
Dio kreis Adamon kaj Evan ne por tio, ke ili restu solaj sur la Tero; tion pruvas la parolo mem, kiun li diras al ili tuj post ilia formado, kiam ili ankoraŭ troviĝis en la surtera paradizo: “Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la Teron kaj submetu ĝin al vi.” (Genezo, ĉap. I, par. 28.) Ĉar la multiĝado estis leĝo jam detempe de la surtera paradizo, ilia forpelo ne povus havi, kiel kaŭzon, tiun supozitan fakton.
Kio kreditigis tiun supozon, tio estis la sento de honto, kiu regis Adamon kaj Evan antaŭ la rigardo de Dio kaj kiu igis ilin sin kaŝi. Sed tiu honto mem estas komparfiguro: ĝi simbolas la konfuzon, kiun ĉiu kulpinto suferas en la ĉeesto de tiu, kiun li ofendis.
20. – Kia do, definitive, estis tiu kulpo, tiel grava, ke ĝi povis frapi per eterna kondamno la tutan idaron de tiu, kiu ĝin faris? Kain, la fratmurdinto, ne estis tiel severe traktita. Neniu teologo povas ĝin logike difini, ĉar ĉiuj, alkroĉitaj al la litero, turniĝadis en senelira rondo. Ni hodiaŭ scias, ke tiu kulpo ne estas izolita ago de individuo, sed ja ampleksas, kadre de unu sola alegoria fakto, la aron da devodekliniĝoj, kiujn la surtera homaro, ankoraŭ neperfekta, povas kulpi, kaj kiuj resumiĝas jene: malobeo al la leĝo de Dio. Jen kial la kulpo de la unua homo, kiu simbolas la homaron, estas simbolita de malobea ago.
21. – Dirante al Adamo, ke en la ŝvito de sia vizaĝo li prenos manĝon el la tero, Dio simboligas la devigecon de laboro; sed kial el laboro li faris punon? Kia estus la homa inteligento, se li ne disvolvus ĝin per laboro? Kio fariĝus el la Tero, se ĝi ne estus fekundigita, transformita, sanigita per la inteligenta laboro de la homo?
Estas dirite (Genezo, ĉap. II, par. 5 kaj 7): “Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron (...) kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron. Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero.” Tiuj vortoj, apudmetitaj al ĉi tiuj: Plenigu la Teron, pruvas, ne nur, ke la homo, ekde sia origino, estis destinita okupi la tutan Teron kaj ĝin kultivi, sed ankaŭ ke la paradizo ne estis ia loko limigita en iu angulo de la globo. Se la prilaboro de la tero devus esti rezulto el la kulpo de Adamo, sekvus do, ke, se Adamo ne pekus, la Tero restus nekulturita kaj ne plenumiĝus la decidoj de Dio.
Kial li diris al la virino, ke pro ŝia kulpo ŝi naskados en doloro? Kial la akuŝdoloro povas esti puno, se ĝi estas organa efiko krom ankaŭ fiziologie pruvita neceso? Kiel povas esti puno io apartenanta al la leĝoj de la Naturo? Ĝuste tion la teologoj absolute ne povis klarigi kaj ja ne povos tiel longe dum ili ne forlasos la vidpunkton, sur kiu ili lokiĝis. Kaj tamen tiuj vortoj, ŝajne tiel kontraŭdiraj, povas esti pravigitaj.
22. – Ni antaŭ ĉio rimarku, ke se, en la momento de la kreado de Adamo kaj Eva, iliaj animoj venis, kiel instruate, el la nenio, ambaŭ ja novicis pri ĉio kaj do nepre ne sciis, kion signifas morti. Estante solaj sur la Tero dum ili vivis en la paradizo, ili tial vidis la morton de neniu. Kiel ili do povis kompreni, en kio konsistas la minaco de morto, kiun Dio faris al ili? Kiel Eva povus kompreni, ke naskado en doloro estos puno, se, ĵus naskite por la vivo, ŝi neniam naskis filojn kaj estis la sola virino ekzistanta en la mondo?
La vortoj de Dio estus do tute sensencaj por Adamo kaj Eva. Apenaŭ tirite el la nenio, ili nepre ne sciis, kiel kaj kial ili de tie eliris; ili povis kompreni nek la Kreinton nek la motivon de lia malpermeso al ili. Tute senspertaj pri la kondiĉoj de la vivo, ili pekis kiel infanoj, kiuj agas senscie, kio faras ankoraŭ pli nekomprenebla la teruran respondecon, per kiu Dio ŝarĝis ilin kaj la tutan homaron.
23. – Sed kio estas senelirejo por la Teologio, tion Spiritismo facile kaj racie klarigas pere de la antaŭekzisto de la animo kaj plureco de la ekzistadoj, sen kiu leĝo ĉio estas mistero kaj anomalio en la homa vivo. Efektive, ni konsentu, ke Adamo kaj Eva jam antaŭe vivis, kaj jen ĉio klariĝas: Dio al ili parolas ne kiel al infanoj sed kiel al estuloj kapablaj lin kompreni kaj kiuj ja lin komprenas, kio evidente pruvas, ke ambaŭ portas antaŭe faritajn akirojn. Ni krom tio konsentu, ke ili estis vivintaj en mondo pli progresinta kaj malpli materia ol la nia, en kiu mondo la spirita laboro anstataŭas la korpan; ke pro sia ribelo kontraŭ la leĝo de Dio, figurita per malobeo, ili estis de tie forpelitaj kaj punekzilitaj sur la Tero, kie la homo, pro la naturo de la globo, estas devigita al korpa laboro, kaj ni rekonos, ke Dio pravis, dirante al ili: En la mondo, kie de nun vi loĝos, “vi prilaboros la teron kaj el ĝi prenos manĝon en la ŝvito de via vizaĝo”; kaj al la virino: “En doloro vi naskados infanojn”, ĉar tia estas la kondiĉo de tiu mondo. (Ĉap. XI, n-roj 31 kaj sekvantaj.)
La surtera paradizo, kies postsignojn oni vane serĉadas sur la Tero, estis do la refiguraĵo de tiu feliĉa mondo, en kiu iam loĝis Adamo, aŭ, pli ĝuste, tiu raso de Spiritoj, kies personigo li estas. La elpelo el la paradizo signas tiel la momenton, kiam tiuj Spiritoj venis enkarniĝi inter la loĝantoj de nia mondo, kiel ankaŭ la sekvantan aliiĝon de situacio. La anĝelo, kiu, tenante flaman glavon, malpermesas eniron en la paradizon, simbolas la neeblon, por Spiritoj el malprogresintaj mondoj, eniri la mondojn progresintajn antaŭ ol ĝin meriti pro sia elpuriĝo. (Vidu ĉi-sube: ĉap. XIV, n-roj 8 kaj sekvantaj.)
24. – Kaj Kain (post la murdo de Habel) diris al la Eternulo: Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti. – Jen Vi forpelis min hodiaŭ de sur la tero, kaj mi devas min kaŝi de antaŭ Via vizaĝo, kaj mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min. – Kaj la Eternulo diris al li: Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos venĝite sepoble. Kaj la Eternulo faris sur Kain signon, ke ne mortigu lin iu, kiu lin renkontos.
Kaj Kain foriris de antaŭ la Eternulo, kaj loĝiĝis en la lando Nod, oriente de Eden. – Kaj Kain ekkonis sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Ðanoðon. Kaj li konstruis (vaïehi bôné; laŭlitere: estis konstruanta) urbon, kaj li donis al la urbo nomon laŭ nomo de sia filo: Ðanoð (Enochia).
(Genezo, ĉap. IV, par. 13 ĝis 16).
25. – Se oni sin kroĉas al la litero de la Genezo, oni venas al jenaj sekvoj: Adamo kaj Eva estis solaj en la mondo post sia elpelo el la surtera paradizo; nur poste ili havis siajn filojn Kain kaj Habel. Nu, Kain, murdinte sian fraton, loĝiĝis en alia lando kaj ne plu revidis sian patron kaj sian patrinon, kiuj denove restis solaj. Nur post tre longa tempo, en la aĝo de cent tridek jaroj, Adamo havis trian filon, kiu ricevis la nomon Set. Post la naskiĝo de Set, li ankoraŭ vivis, laŭ la biblia genealogio, okcent jarojn kaj havis pliajn filojn kaj filinojn.
Kiam Kain do iris por loĝiĝi oriente de Edeno, nur tri personoj ekzistis sur la Tero: lia patro, lia patrino kaj li sola kun ambaŭ.
Sed Kain havis edzinon kaj filon. Kiu povus esti tiu virino kaj kie li ŝin prenis kiel edzinon? Estas dirite en la hebrea teksto:
Li estis konstruanta urbon, kaj ne li konstruis, kio indikas agon duman, ne postan. Sed urbo supozigas loĝantojn, ĉar ne imageblas, ke Kain ĝin konstruis por si, sia edzino kaj sia filo, nek ke li sola povus ĝin konstrui.
Oni do, el tiu rakonto mem, devas konkludi, ke tiu lando nepre jam havis loĝantaron, kiu tute ne povus esti idaro de Adam, ĉar tiam ĝi limiĝis al unu sola filo, nome Kain.
La ekzisto de aliaj loĝantoj ankaŭ estas atestata de jenaj vortoj de Kain: “Mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min”, krom ankaŭ de la respondo de Dio al li. Kiun li timus, ke ĉi tiu lin mortigos, kaj kiel utilus la signo, kiun Dio faris sur li por lin antaŭgardi, se li ja neniun renkontos? Se do ekzistis sur la Tero aliaj homoj krom la familio de Adamo, tio estas tial, ke ili tie jam troviĝis antaŭ Adamo, kaj de tio oni deduktas ĉi tiun konkludon, tiritan el la teksto mem de la Genezo, nome ke Adamo estas nek la unua nek la sola patro de la homa genro. (Ĉap. XI, n-ro 34.)[71]
26. – Necesis la scioj, kiujn Spiritismo alportis pri la rilatoj inter la spirita principo kaj la principo materia, pri la naturo de la animo, ties kreado en stato de simpleco kaj senscieco, ties kuniĝo kun la korpo, ties senĉesa progresa marŝo tra sinsekvaj ekzistadoj kaj tra la mondoj, kiuj prezentas aliajn ŝtupojn sur la vojo de l’ perfektiĝo, ties laŭgrada liberiĝo de la influo de la materio per la uzado de sia libera volo, pri la kaŭzo de ties bonaj aŭ malbonaj inklinoj kaj de ties kapablecoj, pri la fenomeno de naskiĝo kaj morto, pri la situacio de la Spirito en la vaganteco, kaj fine pri la estonteco kiel premio al ĝiaj klopodoj por pliboniĝi kaj al ĝia persistado en la bono, por ke lumo verŝiĝu sur ĉiujn partojn de la spirita Genezo.
Dank’ al tiu lumo, la homo de nun scias, de kie li venas, kien li iras, kial li troviĝas sur la Tero kaj kial li suferas. Li scias, ke sian estontecon li tenas en siaj manoj kaj ke la daŭro de lia mallibereco sur ĉi tiu mondo nur de li mem dependas. Senigita je la mizera kaj malvasta alegorio, la Genezo montriĝas al li grandioza kaj inda je la majesto, boneco kaj justeco de la Kreinto. Rigardata el ĉi tiu vidpunkto, la Genezo konfuzos la nekredemon kaj ĝin venkos.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.