La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GENEZO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parolo
Enkonduko
La Genezo laŭ Spiritismo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
La Mirakloj laŭ Spiritismo
13 14 15
La Antaŭdiroj laŭ Spiritismo
16 17 18
Apendico
Piednotoj

ĈAPITRO XV: LA MIRAKLOJ DE LA EVANGELIO

Supereco de la naturo de Jesuo – Sonĝoj. – Stelo de l’ magoj – Duobla vidado – Resanigoj – Poseditoj – Reviviĝoj – Jesuo iras sur la maro – Transfiguriĝo – Kvietigita ventego – Edziĝo en Kana – Multobligo de panoj – Tento de Jesuo – Miregindaĵoj okaze de la morto de Jesuo – Postmortaj aperoj de Jesuo – Malapero de la korpo de Jesuo.

Supereco de la naturo de Jesuo

1. – La faktoj, kiujn la Evangelio raportas kaj kiujn oni ĝis nun rigardas miraklaj, plejparte apartenas al la ordo de la psikaj fenomenoj, nome de tiuj havantaj kiel primaran kaŭzon la kapablojn kaj la atributojn de la animo. Ilin komparante kun tiuj priskribitaj kaj klarigitaj en la ĵus antaŭa ĉapitro, oni senpene rekonos, ke estas ĉe ili identeco de kaŭzo kaj efiko. La Historio raportas pri analogaj fenomenoj, en ĉiuj tempoj kaj ĉe ĉiuj popoloj, ĉar, se estas animoj enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj, do nepre fariĝis la samaj efikoj. Efektive oni povas kontesti, koncerne ĉi tiun punkton, la verecon de la Historio; sed ili hodiaŭ fariĝas sub niaj okuloj, por tiel diri laŭvole, kaj pere de individuoj neniel esceptaj. La sola fakto, ke iu fenomeno refariĝas en egalaj kondiĉoj, sufiĉas por pruvi, ke ĝi estas ebla kaj submetita al iu leĝo, do tute ne mirakla.

La principo de la psikaj fenomenoj sidas, kiel oni vidis, sur la proprecoj de la perispirita fluido, kiu konsistigas la magnetan aganton; sur la manifestiĝoj de la spirita vivo dum la korpa vivo kaj post la morto: fine sur la esenca konsisto de la Spiritoj kaj ilia rolo kiel aganta forto de la Naturo. La konado de tiuj elementoj kaj la konstato de ties efikoj rezultigis la akcepton pri la ebleco de certaj faktoj, neataj dum oni al ili atribuis supernaturan originon.

2. – Ne antaŭjuĝante la naturon de la Kristo, kies ekzameno ne apartenas al la kadro de ĉi tiu verko, kaj lin hipoteze rigardante nur kiel superan Spiriton, oni ne povas ne rekoni en li unu el tiuj plej altrangaj, staranta, pro siaj virtoj, multege pli alte ol la surtera homaro. Pro siaj senmezure ampleksaj rezultoj, lia enkarniĝo en ĉi tiu mondo nepre estis unu el tiuj misioj, kiujn Dio komisias nur al siaj senperaj kurieroj, por plenumado de siaj decidoj. Supozante, ke li ne estis Dio mem, sed ja sendito de Dio por transigi ties parolon, li certe estus pli ol ia profeto, ĉar li estus iu dia Mesio.

Kiel homo, la havis la konstruon de la karnaj estuloj; sed kiel pura Spirito, liberigita el la materio, li certe pli vivis la spiritan, ol la korpan vivon, por kies malfortaĵoj li tute ne estis trafebla. La supereco de Jesuo antaŭ la homoj tute ne fontis el apartaj kvalitoj de lia korpo, sed el tiuj de lia Spirito, kiu absolute superregadis la materion, kaj el la kvalitoj de lia perispirito, formita el la plej kvintesenca parto de la surteraj fluidoj (ĉap. XIV, n-ro 9). Lia animo certe estis altenita al la korpo nur per la nepre necesaj ligiloj; ĉiam en libereco, ĝi certe havigis al li ian duoblan vidadon ne nur konstantan sed ankaŭ escepte penetrivan kaj multe superan al tiu trovata ĉe la ordinaraj homoj. Same estis ĉe li koncerne ĉiujn fenomenojn dependantajn de la perispiritaj aŭ psikaj fluidoj. La kvalito de tiuj fluidoj havigis al li senliman magnetan forton, subtenatan de la konstanta deziro fari bonon.

Ĉu li agis kiel mediumo ĉe la resanigoj, kiujn li estigis?

Ĉu oni povas lin rigardi kiel potencan sanigivan mediumon?

Ne, ĉar mediumo estas ia peranto, ia instrumento uzata de la elkarniĝintaj Spiritoj. Ne, la Kristo ne bezonis helpon, ĉar ja li mem helpis la aliajn. Li do agadis per si mem, dank’al sia persona povo, kiel povas fari, ĉe certaj okazoj, la enkarnuloj, en la limo de siaj fortoj. Cetere, kiu Spirito kuraĝus blovi al li siajn pensojn kaj al li komisii ilian transigon? Se ian fremdan influon li ricevis, ĝi certe venis nur de Dio. Laŭ difino donita de iu Spirito, li estis mediumo de Dio.

Sonĝoj

3. – Estas dirite en la Evangelio, ke Jozef estis avertita de iu anĝelo, kiu aperis al li en sonĝo kaj al li konsilis fuĝi kun la Infano en Egiptujon. (Sankta Mateo, ĉap. II, par. 19-23.)

La personĝaj avizoj ludas gravan rolon en la sanktaj libroj de ĉiuj religioj. Eĉ se ni ne certigas la ekzaktecon de ĉiuj raportitaj fenomenoj, nek ilin pridiskutas, la fenomeno en si mem tute ne estas nenormala, ĉar oni ja scias, ke ĝuste dum la dormo la Spirito, liberiĝinte el la materiaj ligiloj, momente eniras la spiritan vivon, kie li renkontiĝas kun siaj konatoj. La superaj Spiritoj ofte uzas tiun okazon por manifestiĝi al siaj protektatoj kaj al ili doni pli rektajn konsilojn. Multenombraj estas la aŭtentaj okazoj de personĝaj avertoj, sed el tio oni ne devas konkludi, ke ĉiuj sonĝoj estas avertoj, nek, des malpli, ke ĉio, kion oni vidas en sonĝo, havas ian signifon. Necesas meti en la vicon de la superstiĉaj kaj absurdaj kredoj la arton interpreti la sonĝojn. (Ĉap. XIV, n-roj 27 kaj 28.)

Stelo de l’ magoj

4. – Estas dirite, ke unu stelo aperis al la magoj, kiuj venis por adorkliniĝi al Jesuo, ke ĝi antaŭiris ilin por al ili montri la vojon, kaj ke ĝi haltis, kiam ili alvenis. (Sankta Mateo, ĉap. II, par. 1 ĝis 12.)

Temas ne pri tio, ĉu la fakto rakontita de Sankta Mateo estas reala aŭ nenio alia krom ia figuro montranta, ke la magoj estis mistere gvidataj al la loko, kie troviĝis la Infano, ĉar ja disponeblas nenia rimedo por ĝin kontroli; temas ja pri tio, ĉu estas ebla unu tiaspeca fakto.

Certa estas nur tio, ke en tiu cirkonstanco la lumo ne povus esti ia stelo. Oni povus tion kredi en tempo, kiam oni pensis, ke la steloj estas lumaj punktoj fiksitaj sur la firmamento, povantaj fali sur la Teron; sed ne nuntempe, kiam la naturo de la steloj estas konata.

Sed, eĉ ne havante la kaŭzon, kiun oni al ĝi atribuas, la apero de lumo kun stela aspekto ja estas ebla. Iu Spirito povas aperi en luma formo, aŭ transformi parton de sia perispirita fluido em lumfokuson. Multaj tiaspecaj faktoj, freŝaj kaj perfekte aŭtentaj, ne fontas el alia kaŭzo, kiu havas nenion supernaturan. (Ĉap. XIV, n-roj 13 kaj sekvantaj.)

Duobla vidado

Eniro de Jesuo en Jerusalemon

5. – Kaj kiam ili alproksimiĝis al Jerusalem, kaj venis al Betfage, al la monto Olivarba, tiam Jesuo sendis du disĉiplojn, – dirante al ili: Iru en la vilaĝon, kiu estas kontraŭ vi, kaj vi tuj trovos azeninon ligitan, kaj azenidon kun ĝi. Ilin malligu kaj alkonduku al mi. – Kaj se iu diros ion al vi, respondu:

La Sinjoro bezonas ilin; kaj tuj li sendos ilin. – Kaj ĉi tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto, nome: – Diru al la filino de Cion:

Jen via Reĝo iras al vi, humila kaj rajdanta sur azeno, kaj azenido, filo de ŝarĝobesto. (Zeðarja, ĉap. IX, par. 9 kaj 10.)

Kaj la disĉiploj iris, kaj faris, kiel Jesuo ordonis al ili, – kaj alkondukis la azeninon kaj la azenidon, kaj surmetis sur ilin siajn vestojn; kaj li sidis sur tion. (Sankta Mateo, ĉap. XXI, par. 1 ĝis 7.)

Kiso de Judas

6. – Leviĝu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimiĝas. – Kaj dum li ankoraŭ parolis, jen venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li granda homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj de la popolo. – Kaj lia perfidanto jam aranĝis kun ili signon, dirante: Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu lin. – Kaj tuj veninte al Jesuo, li diris: Saluton, Rabeno; kaj kisis lin. – Kaj Jesuo diris al li: Amiko, por kio vi venis? Tiam ili venis, kaj metis manojn sur Jesuon kaj arestis lin. (Sankta Mateo, ĉap. XXVI, par. 46 ĝis 50).

Mirakla fiŝkaptado

7. – Kaj dum la homamaso ĉirkaŭpremis lin kaj aŭskultis la vorton de Dio, li staris apud la lago Genesaret; – kaj li vidis du ŝipetojn starantajn apud la lago, sed la fiŝkaptistoj ĵus eliris el ili, kaj lavis la retojn. – Kaj li eniris en unu el la ŝipetoj, kiu apartenis al Simon, kaj petis, ke li forŝovu iom for de la bordo. Kaj li sidiĝis, kaj instruis la homamason el la ŝipeto. – Kaj kiam li ĉesis paroli, li diris al Simon: Forŝovu ĝis la profundo, kaj mallevu la retojn por akirado. – Kaj responde Simon diris: Estro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion; tamen laŭ via diro mi mallevos la retojn. – Kaj tion farinte, ili enfermis grandan amason da fiŝoj, kaj iliaj retoj ekrompiĝis; – kaj ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia ŝipeto, ke ili venu kaj helpu ilin. Kaj ili venis, kaj plenigis ambaŭ ŝipetojn, ĝis ekprofundiĝo. (Sankta Luko, ĉap. V, par. 1 ĝis 7).

Alvokiĝo de Petro, Andreo, Jakobo, Johano kaj Mateo

8. – Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, ĵetantajn reton en la maron, ĉar ili estis fiŝkaptistoj. – Kaj li diris al ili: Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj. – Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.

Kaj antaŭenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la ŝipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin. – Kaj ili tuj forlasis la ŝipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin. (Sankta Mateo, ĉap. IV, par. 18 ĝis 22.)

Kaj Jesuo, forpasante de tie, vidis viron nomatan Mateo, sidantan ĉe la impostejo; kaj li diris al li: Sekvu min. Kaj li stariĝis, kaj sekvis lin. (Sankta Mateo, ĉap. IX, par. 9.)

9. – Neniom surprizaj estas tiuj faktoj, se oni nur konas la povon de la duobla vidado kaj la tre naturan kaŭzon de tiu kapablo. Jesuo ĝin posedis en plej alta grado, kaj oni povas diri, ke ĝi prezentis lian normAllan staton, kion atestas multenombraj agoj de lia vivo, kiuj nuntempe estas klarigitaj de la magnetismaj fenomenoj kaj de Spiritismo.

La fiŝkaptado, rigardata kiel mirakla, ankaŭ ricevas klarigon per la duobla vidado. Jesuo ne estigis spontanan aperon de fiŝoj tie, kie ili ne troviĝis; li vidis, per la vidado de la animo, same kiel povas fari nedormanta klarvidulo, la lokon, kie troviĝas la fiŝoj, kaj povis kun certeco admoni la fiŝistojn, ke ili tien ĵetu siajn retojn.

La penetriveco de la penso kaj sekve certaj antaŭdiroj rezultas el la spirita vidado. Vokinte al si Petron, Andreon, Jakobon, Johanon kaj Mateon, Jesuo nepre devis koni iliajn intimajn dispoziciojn kaj scii, ke ili lin sekvos kaj kapablos plenumi la mision, kiun li komisios al ili. Necesis ankaŭ, ke ili mem, por sin fordoni al Jesuo, havu intuicion pri tiu misio.

Same okazis, kiam, dum la Sankta Manĝo, li sciigas, ke unu el la dek du lin perfidos, kaj tiun li montras, dirante, ke li estas tiu, kiu trempis kun li la manon en la pladon; same fariĝis en la okazo, kiam li antaŭdiris, ke Petro malkonfesos lin.

En multaj lokoj de la Evangelio estas dirite: “Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris...”. Nu, kiel li povus koni iliajn pensojn, krom per la fluideca radiado de tiuj pensoj kaj per la spirita vidado, kiu ebligis al li legi en la konscienco de la homoj?

Ofte, kredante, ke iu penso estas enfermita en la faldoj de la animo, la homo ne suspektas, ke li portas en si ian spegulon, reflektantan tiun penson, ian rivelilon en sia propra fluideca radiado, saturita de tiu penso. Se oni vidus la mekanismon de la nin ĉirkaŭanta nevidebla mondo, la disbranĉiĝojn de la fadenoj, kiuj konduktas la pensojn interligantajn ĉiujn inteligentajn estulojn, enkorpajn kaj senkorpajn, la fluidecajn efluvojn ŝarĝitajn per la impresoj de la morala mondo, kiuj, same kiel la aerfluoj, trairas la spacon, oni malpli surpriziĝus de certaj efikoj, kiujn la nescieco atribuas al la hazardo. (Ĉap. XIV, n-roj 15, 22 kaj sekvantaj.)

Resanigoj

Sangelfluo

10. – Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, – kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontraŭe eĉ pli malsaniĝis, – aŭdinte pri Jesuo, venis en la homamaso mAllantaŭ lin, kaj tuŝis lian mantelon. – ĉar ŝi diris: Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita. – Kaj tuj la fonto de ŝia sango sekiĝis, kaj ŝi korpe sentis, ke ŝi resaniĝis el sia malsano.

Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris: Kiu tuŝis mian veston? – Kaj liaj disĉiploj diris al li: Vi vidas la homamason, premantan vin, kaj ĉu vi diras: Kiu min tuŝis? – Kaj li ĉirkaŭrigardis, por vidi tiun, kiu tion faris.

Sed la virino, timigita kaj tremanta, sciante, kio fariĝis al ŝi, venis kaj falis antaŭ li, kaj diris al li la tutan veron. – Kaj li diris al ŝi: Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano. (Sankta Marko, ĉap. V, par. 25 ĝis 34.)

11. – Signifoplenaj estas tiuj vortoj: “Tuj sentante en si, ke la potenco eliris”; ili esprimas la fluidan movon, kiu ekestis en Jesuo ĉe la malsana virino; ambaŭ eksentis la ĵus fariĝintan agon. Rimarkindas, ke la efikon estigis neniu vola ago de Jesuo; ne okazis magnetizado, nek surmetado de manoj.

Sufiĉa estis la normala fluideca radiado por kaŭzi la resanigon.

Sed kial la radiado direktiĝis al tiu virino kaj ne al aliaj personoj, se Jesuo ne pensis pri ŝi kaj estis ĉirkaŭita de la homamaso?

Pro tre simpla kialo. Estante terapeŭtika materio, la fluido devas atingi la organan malordon por ĝin ripari; ĝi povas esti direktata sur la perturbon laŭ la volo de la resaniganto, aŭ altirata de arda deziro, de konfido, unuvorte de la fido de la malsanulo. Koncerne la fluidan fluon, la unua agas kiel puŝpumpilo, kaj la dua kiel suĉpumpilo. Kelkfoje necesas samtempa ambaŭefika agado; alifoje nur unu sufiĉas. Ĉi tiu lasta kazo fariĝis en la ĉi-traktata cirkonstanco.

Jesuo do pravis dirante: “Via fido vin savis.” Oni komprenas, ke ĉi tie la fido ne estas ia mistika virto, kia ĝin rigardas certaj personoj, sed ja ia vera altirforto; kiu do ĝin ne posedas, tiu kontraŭstaras la fluidan fluon per ia repuŝa forto, aŭ almenaŭ per ia inercia forto, kiu paralizas la agadon. Tiel, oni komprenas, ke, el du malsanuloj, kiuj sin prezentas al resaniganto trafitaj de unu sama malsano, unu povas esti resanigita kaj la alia ne. Ĉi tiu estas unu el la plej gravaj principoj de la sanigiva mediumeco, kaj tiu principo klarigas, per tre natura kaŭzo, certajn ŝajnajn anomaliojn. (Ĉap. XIV, n-roj 31, 32 kaj 33.)

La blindulo el Betsaida

12. – Kaj ili alvenis al Betsaida. Kaj oni alkondukis al li blindulon, kaj petegis, ke li tuŝu lin. – Kaj preninte la manon de la blindulo, li elkondukis lin ekster la vilaĝon; kaj kraĉinte sur liajn okulojn, kaj surmetinte la manojn sur lin, li demandis lin: ĉu vi vidas ion? – Kaj li ekrigardis, kaj diris: Mi vidas homojn, ĉar mi vidas kvazaŭ arbojn irantajn. – Tiam denove li metis la manojn sur liajn okulojn; kaj li fikse rigardis, kaj resaniĝis, kaj vidis ĉion klare.

– Kaj li forsendis lin al lia domo, dirante: Nepre ne eniru en la vilaĝon.

(Sankta Marko, ĉap. VIII, par. 22 ĝis 26.)

13. – Ĉi tie evidentas la magnetisma efiko; la resanigo estis ne subita sed laŭgrada kaj rezultinta el daŭra, ripetata ago, kvankam pli rapida ol ĉe la ordinara magnetizado. La unua sensaco de tiu homo estis ĝuste tiu, kiun spertas blinduloj, reakirante la vidpovon. Pro optika efiko, la objektoj aspektas al ili tro grandaj.

Paralizulo

14. – Kaj enirinte en ŝipeton, li transiris, kaj venis en sian propran urbon. – Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kuŝantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo: Kuraĝu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj.

Kaj jen iuj el la skribistoj diris en si: ĉi tiu blasfemas. – Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris: Kial vi pensas malbonon en viaj koroj? – ĉar kio estas pli facila, diri: Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri: Leviĝu kaj piediru? –

Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn – tiam li diris al la paralizulo: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.

Kaj li leviĝis, kaj iris al sia domo. – Kaj vidinte tion, la homamasoj timis, kaj gloris Dion, kiu donis tian aŭtoritaton al homoj. (Sankta Mateo, ĉap. IX, par. 1 ĝis 8.)

15. – Kion povus signifi tiuj vortoj: “Viaj pekoj estas pardonitaj”, kaj per kio ili povis kunhelpi por la resanigo?

Spiritismo liveras pri ili la ŝlosilon, kiel ankaŭ pri sennombraj aliaj vortoj ĝis nun ne komprenataj. Per la plureco de la ekzistadoj, ĝi al ni instruas, ke la malbonoj kaj afliktoj de la vivo ofte estas pago de kulpoj el la pasinteco, kaj ke ni suferas dum la nuna vivo la sekvojn de la eraroj, kiujn ni faris en antaŭa ekzistado: tiel estos ĝis ni pagos la ŝuldojn pro niaj neperfektaĵoj, ĉar ĉiuj ekzistadoj estas inter si solidaraj.

Se la malsano de tiu homo estis elpago de kulpo, kiun li iam faris, do diri al li: “Viaj pekoj estas pardonitaj” estis la samo, kiel diri: “Vi pagis vian ŝuldon; via nuna fido elviŝis la kaŭzon de via malsano; vi sekve meritas esti liberigita el via malsano”. Tial Jesuo diris al la skribistoj: “Tiel facile estas diri:

Viaj pekoj estas pardonitaj, kiel: Leviĝu kaj piediru”. Se la kaŭzo ĉesis, la efiko ja devas ĉesi. Ĝi estas la sama okazo de malliberulo, al kiu oni dirus: “Via krimo estas pagita kaj pardonita”; tio samvalorus kiel diri al li: “Vi povas eliri el la malliberejo”.

La dek lepruloj

16. – Kaj dum ili vojiris al Jerusalem, li trapasis tra la mezo de Samario kaj de Galileo. – Kaj kiam ili eniris en unu vilaĝon, renkontis lin dek lepruloj, kiuj staris malproksime; – kaj ili levis sian voĉon, dirante: Jesuo, estro, kompatu nin. – Kaj vidinte ilin, li diris al ili: Iru, kaj montru vin al la pastroj. Kaj dum ili iris, ili fariĝis puraj.

Kaj unu el ili, vidinte, ke li resaniĝis, revenis, glorante Dion per laŭta voĉo, – kaj falis sur sian vizaĝon ĉe liaj piedoj kaj dankis lin; kaj li estis Samariano.

Kaj Jesuo responde diris: ĉu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naŭ? – ĉu ne troviĝis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom ĉi tiu fremdulo?

– Kaj li diris al li: Leviĝu kaj iru; via fido vin savis. (Sankta Luko, ĉap. 17, par. 11 ĝis 19.)

17. – La samarianoj estis skismuloj, iel simile al protestantoj en rilato al katolikoj, kaj la judoj ilin malŝatis kiel herezulojn. Sendistinge resanigante samarianojn kaj judojn, Jesuo samtempe donis lecionon kaj ekzemplon de toleremo; kaj reliefigante, ke nur la samariano revenis por doni gloron al Dio, li montris, ke en li estas pli da vera fido kaj da vera danko ol ĉe tiuj, kiuj sin prezentis kiel ortodoksuloj. Aldonante: “Via fido vin savis”, li vidigas, ke Dio rigardas la fundon de la koro, ne la eksteran formon de adorado. Sed ankaŭ la aliaj estis resanigitaj; necesis tio, por ke li povu doni la koncernan lecionon kaj evidentigi ilian nedankemon. Kiu tamen scias, kio al ili rezultis el tio? Kiu scias, ĉu ili estis bonfaritaj per la favoro, kiu estis donita al ili? Dirante al la samariano: “Via fido vin savis”, Jesuo komprenigas, ke ne same okazis al la aliaj.

Velkinta mano

18. – Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan. – Kaj oni observis lin, ĉu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi. – Kaj li diris al la viro, kiu havis la velkintan manon: Stariĝu en la mezo. – Kaj li diris al ili: ĉu estas permesate bonfari en sabato, aŭ malbonfari? savi vivon, aŭ mortigi? Sed ili silentis. – Kaj kiam kun kolero li ĉirkaŭrigardis ilin, ĉagrenite pro la obstiniĝo de ilia koro, li diris al la viro:

Etendu vian manon. Kaj li etendis ĝin, kaj lia mano resaniĝis.

Kaj la Fariseoj eliris, kaj tuj konsiliĝis kun la Herodanoj kontraŭ li, kiamaniere lin pereigi. – Kaj Jesuo kun siaj disĉiploj foriris ĝis la maro; kaj granda homamaso el Galileo sekvis lin. Kaj el Judujo – kaj el Jerusalem kaj el Edom kaj el Transjordano kaj el ĉirkaŭ Tiro kaj Cidon, grandnombra homamaso, aŭdinte ĉion, kion li faris, venis al li. (Sankta Marko, ĉap. III, par. 1 ĝis 8.)

La kurbiĝinta virino

19. – Kaj li instruadis en unu el la sinagogoj en la sabato. – Kaj jen virino, kiu dum dek ok jaroj havis spiriton de malforteco; kaj ŝi estis kunkurbita kaj neniel povis leviĝi. – Kaj vidinte ŝin, Jesuo vokis ŝin, kaj diris: Virino, vi estas liberigita el via malforteco. – Kaj li metis sur ŝin la manojn, kaj ŝi tuj rektiĝis kaj gloris Dion.

Kaj la sinagogestro, indignante, ke Jesuo resanigis en la sabato, respondis kaj diris al la homamaso: Ekzistas ses tagoj, en kiuj oni devas labori; en ili do venu, por esti resanigitaj, kaj ne en la sabata tago.

Sed la Sinjoro respondis al li kaj diris: Ho hipokrituloj! ĉu ne ĉiu el vi en la sabato malligas sian bovon aŭ sian azenon el la stalo, kaj forkondukas ĝin, por trinkigi? – Kaj ĉu ne devis ĉi tiu virino, estante filino de Abraham, ligite de Satano jen dek ok jarojn, esti malligita el ĉi tiu kateno en la sabata tago?

Kaj kiam li tion diris, ĉiuj liaj kontraŭuloj hontiĝis; kaj la tuta homamaso ĝojis pro ĉiuj gloraj agoj, faritaj de li. (Sankta Luko, ĉap. XIII, par. 10 ĝis 17.)

20. – Ĉi tiu fakto pruvas, ke en tiu epoko la plejparto el la malsanoj estis atribuata al la demono, kaj ke oni konfuzis, kiel nuntempe, la poseditojn kun la malsanuloj, sed en inversa senco, tio estas, kiuj hodiaŭ ne kredas je malbonaj Spiritoj, tiuj konfuzas la obsedojn kun la patologiaj statoj.

La paralizulo de la lageto

21. – Post tio estis festo de la Judoj, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem. – En Jerusalem apud la Pordego de Ŝafoj estas lageto[97], nomata en la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn. – En tiuj kuŝis amaso da malsanuloj, blinduloj, lamuloj, velkintoj, kiuj atendis la ekmovon de la akvo; – ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpaŝis, tiu resaniĝis, tute egale, de kia malsano li suferis.

Kaj tie estis unu viro, kiu estis tridek ok jarojn en sia malforteco. –

Kiam Jesuo vidis lin kuŝantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas, li diris al li: ĉu vi volas fariĝi sana? – La malsanulo respondis: Sinjoro, mi ne havas iun por enĵeti min en la lageton, kiam la akvo moviĝis; sed dum mi venas, alia paŝas malsupren antaŭ mi; – Jesuo diris al li: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru.

– Kaj la viro tuj fariĝis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris. Kaj estis la sabato en tiu tago.

La Judoj do diris al la resanigito: Estas la sabato, kaj al vi ne konvenas porti vian liton. – Li respondis: Tiu, kiu min sanigis, diris al mi:

Prenu vian liton, kaj iru. – Ili demandis lin: Kiu estas tiu homo, kiu diris al vi:

Prenu kaj iru? – Sed la resanigito ne sciis, kiu tiu estas; ĉar Jesuo jam formoviĝis pro la tiea homamaso.

Poste Jesuo trovis lin en la templo, kaj diris al li: Jen vi fariĝis sana; ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi.

La viro foriris, kaj diris al la Judoj, ke Jesuo estas tiu, kiu lin sanigis.

– Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio, ke li tion faris en sabato. – Sed Jesuo respondis al ili: Mia Patro ĝis nun laboras, kaj mi laboras. (Sankta Johano, ĉap. V, par. 1 ĝis 17.)

22. – “Piscine”[98] [= fiŝujo] (el la latina vorto piscis, fiŝo), estis nomataj la rezervujoj aŭ tenejoj, en kiuj oni bredis fiŝojn.

Poste la signifo de tiu vorto etendiĝis al la akvujoj destinitaj por komunaj banoj.

La lageto de Betesda, en Jerusalem, estis ia baseno apud la Templo, nutrata de natura fonto, kies akvo verŝajne havis kuracajn proprecojn. Temis sendube pri intermita fonto, kiu, de tempo al tempo, forte ekŝprucis kaj agitis la akvon. Laŭ la vulgara kredo, tiu momento estis la plej favora por la resanigoj. Povas esti, efektive, ke, en la momento de la ŝpruco, la proprecoj de la akvo estis pli aktivaj, aŭ ke la agitiĝo estigita de la ŝprucanta akvo eklevis la ŝlimon sanige efikan kontraŭ certaj malsanoj. Tiuj efikoj estas tre naturaj kaj perfekte konataj nuntempe; sed tiam la sciencoj estis malmulte progresintaj, kaj al la plimulto el la nekomprenataj fenomenoj oni atribuadis ian supernaturan kaŭzon. La judoj do atribuadis la agitiĝon de la akvo al la ĉeesto de anĝelo, kaj des pli prava tiu kredo montriĝis al ili, ĉar en tiu momento la akvo fariĝis pli saniga.

Resaniginte tiun homon, Jesuo diris al li: “Ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi”. Per tiuj vortoj, li komprenigis, ke lia malsano estis ia puno, kaj ke, se li ne pliboniĝos, li povos denove, kaj ankoraŭ pli rigore, esti punata.

Tiu doktrino perfekte akordas kun tiu instruata de Spiritismo.

23. – Ŝajnis, ke Jesuo nepre volis resanigi en la sabato, celante ian oportunon por protesti kontraŭ la rigoreco de la fariseoj koncerne la observon de tiu tago. Li volis montri al ili, ke la vera pieco ne konsistas en la plenumado de eksteraj agoj kaj de formalaĵoj; sed ke ĝi ja kuŝas en la sentoj de la koro. Li pravigis sin, dirante: “Mia Patro ĝis nun laboras, kaj mi laboras”; tio estas, Dio ne interrompas siajn verkojn, nek sian agadon super la aferoj de la Naturo en la sabato. Li ne ĉesas estigi tion, kio necesas al via nutrado kaj al via sano, kaj mi sekvas lian ekzemplon.

Denaska blindulo

24. – Kaj preterirante, li vidis viron blindan de post la naskiĝo. – Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Rabeno, kiu do pekis, ĉi tiu viro, aŭ liaj gepatroj, ke li naskiĝis blinda?

Jesuo respondis: Nek ĉi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li. – Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori. – Dum mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la mondo.

Dirinte tion, li kraĉis sur la teron, kaj faris el la kraĉaĵo koton, kaj ŝmiris per la koto la okulojn de la blindulo, – kaj diris al li: Iru, lavu vin en la lageto de Ŝiloað (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta.

La najbaroj do, kaj tiuj, kiuj antaŭe vidis lin, ke li estas almozulo, diris: ĉu ĉi tiu ne estas tiu, kiu sidis kaj petis almozojn? – Unuj diris: Li estas; aliaj diris: Ne, sed li estas simila al tiu. Li diris: Tiu mi estas. – Ili do diris al li:

Kiamaniere viaj okuloj malfermiĝis? – Li respondis kaj diris: La homo, nomata Jesuo, faris koton kaj ŝmiris miajn okulojn, kaj diris al mi: Iru al Ŝiloað, kaj vin lavu; kaj mi iris, kaj lavis min, kaj mi ricevis vidpovon. – Tiam ili diris al li: Kie li estas? Li diris: Mi ne scias.

Ili kondukis al la Fariseoj la iam blindan viron. – Sed estis sabato la tago, en kiu Jesuo faris la koton kaj malfermis liajn okulojn.

La Fariseoj do denove demandis lin, kiamaniere li ricevis vidpovon.

Kaj li diris al ili: Li metis koton sur miajn okulojn, kaj mi lavis min, kaj mi vidas. – Unuj do el la Fariseoj diris: ĉi tiu homo ne estas de Dio, ĉar li ne observas la sabaton. Aliaj diris: Kiel povas homo pekulo fari tiajn signojn? Kaj malkonsento estis inter ili.

Denove ili diris al la blindulo: Kion vi diras pri li rilate tion, ke li malfermis viajn okulojn? Li diris: Li estas profeto. – La Judoj ne kredis pri li, ke li estis antaŭe blinda, kaj ke li ricevis vidpovon, ĝis ili alvokis la gepatrojn de tiu, kiu ricevis vidpovon, kaj demandis ilin, – dirante: ĉu ĉi tiu estas via filo, kiu, vi diras, naskiĝis blinda? kiel do li nun vidas? – Liaj gepatroj respondis kaj diris: Ni scias, ke ĉi tiu estas nia filo, kaj ke li naskiĝis blinda; – sed kiel li nun vidas, ni ne scias; kaj kiu malfermis liajn okulojn, ni ne scias; demandu lin, li havas plenaĝon; li pri si mem parolos.

Tion diris la gepatroj, ĉar ili timis la Judojn; ĉar la Judoj jam interkonsentis, ke se iu konfesos, ke li estas la Kristo, tiu estu forigita el la sinagogo. – Tial la gepatroj diris: Li havas plenaĝon, demandu lin.

Ili do denove alvokis la viron, kiu estis blinda, kaj diris al li: Donu gloron al Dio; ni certe scias, ke tiu homo estas pekulo. – Li do respondis: ĉu li estas pekulo, mi ne scias; unu aferon mi scias, ke mi estis blinda kaj nun vidas. – Tiam ili diris al li denove: Kion li faris al vi? – kiamaniere li malfermis viajn okulojn? – Li respondis al ili: Mi ĵus diris al vi, kaj vi ne atentis; kial vi volas denove ĝin aŭdi? Ĉu vi ankaŭ volas fariĝi liaj disĉiploj? – Tiam ili insultis lin, kaj diris: Vi estas lia disĉiplo, sed ni estas disĉiploj de Moseo. – Ni scias, ke Dio parolis al Moseo; sed pri ĉi tiu, ni ne scias, de kie li estas.

La viro respondis kaj diris al ili: Jen la mirindaĵo, ke vi ne scias, de kie li estas, kaj tamen li malfermis miajn okulojn. – Ni scias, ke Dio ne atentas pekulojn; sed se iu estas adoranto de Dio kaj plenumas Lian volon, tiun Li atentas. – De la komenco de la mondo oni neniam aŭdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu naskiĝis blinda. – Se ĉi tiu homo ne estus de Dio, li nenion povus fari.

Ili respondis kaj diris al li: Vi tute naskiĝis en pekoj, kaj ĉu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren. (Sankta Johano, ĉap. IX, par. 1 ĝis 34.)

25. – Ĉi tiu rakonto, tiel simpla kaj tiel naiva, portas en si evidentan karakteron de vereco. En ĝi estas nenio fantazia, nek mirakleca. Temas pri ia freŝe kaptita sceno de la reala vivo. La parolo de la blindulo estas ĝuste tia sama kiel la parolo de tiuj simplaj homoj, ĉe kiuj la komuna saĝo kompensas la mankon de klereco, kaj kiuj refutas la argumentojn de siaj kontraŭuloj kun korsimpleco, prezentante klarigojn, al kiuj mankas nek praveco, nek oportuneco. Ĉu la tono de la fariseoj ne samas kiel tiu de la orgojlaj homoj, kiuj akceptas nenion superan al sia inteligento kaj kiuj indignas ĉe la sola penso, ke plebano povus al ili fari rimarkojn? Escepte de la loka koloro de l’ nomoj, oni kredus la fakton nuntempa.

Esti forigita el la sinagogo egalis forpelon el la eklezio, ian ekskomunikon. La spiritistoj, kies doktrino estas sama kiel tiu de la Kristo, interpretata laŭ la nuna progreso de la lumoj, estas same traktataj kiel la Judoj, kiuj en Jesuo rekonis la Mesion. Per ekskomuniko, la Eklezio forigas ilin el sia sino, same kiel la skribistoj kaj fariseoj faris kun la sekvantoj de Jesuo. Kaj jen tiel homo estas forpelita, ĉar li ne povas kredi, ke tiu, kiu lin resanigis, estas demonhavanto, kaj ĉar li gloras Dion pro sia resaniĝo!

Ĉu ne same oni faras kun la spiritistoj? Kion ili atingas, nome saĝajn konsilojn de la Spiritoj, revenon al Dio kaj al la bono, resanigojn, ĉio tio estas verko de la diablo, kaj sur ilin oni ĵetas anatemon. Ĉu oni ne vidis pastrojn deklari, de sur la predikseĝo, ke preferindas resti senkreda, ol reakiri la fidon per Spiritismo? Kaj unujn diri al malsanuloj, ke ili ne devis serĉi kuracadon ĉe la spiritistoj posedantaj tiun doton, ĉar ĝi estas doto satana? Kaj aliajn prediki, ke la senhavuloj devas ne akcepti la panon disdonatan de la spiritistoj, ĉar tiu pano venas de la diablo? Kion alian diradis kaj faradis la judaj pastroj kaj la fariseoj? Cetere, estas dirite, ke nun devas same okazi kiel en la tempo de la Kristo.

Tiu demando de la disĉiploj: ĉu ĉi tiu viro pekis, ke li naskiĝis blinda? indikas la intuicion pri iu antaŭa ekzistado; se ne tiel, al ĝi mankus senco, ĉar peko, kiu kaŭzus denaskan malsanon, nepre estus farita antaŭ la naskiĝo, sekve en antaŭa ekzistado. Se Jesuo en tio vidus falsan ideon, li dirus al ili:

“Kiel tiu homo povus peki antaŭ ol esti naskita?” Sed, anstataŭ tio, li asertas, ke tiu homo estas blinda ne pro tio, ke li pekis, sed por tio, ke en li manifestiĝu la povo de Dio, tio estas, ke li servu kiel instrumento por manifestiĝo de la povo de Dio. Se ĝi ne estis kulpelpago el la pasinteco, ĝi estis provo taŭga por lia progreso, ĉar Dio, kiu estas justa, ne trudus al li senkompensan suferadon.

Koncerne la rimedon uzitan por lia resanigo, estas evidente, ke tiu speco de koto, farita el salivo kaj tero, povus havi nenian potencon, krom pro la agado de la resaniga fluido, per kiu ĝi estis saturita. Ja tiel la plej sensignifaj substancoj, kiel ekzemple la akvo, povas akiri potencajn kaj efektivajn kvalitojn sub la agado de la spirita aŭ magneta fluido, al kiu ili servas kiel perilo, aŭ, se oni preferas, kiel rezervujo.

Multenombraj resanigoj faritaj de Jesuo

26. – Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon inter la popolo. – Kaj lia famo disvastiĝis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li ĉiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin.

– Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el Galileo kaj Dekapolis kaj Jerusalem kaj Judujo kaj el trans Jordan. (Sankta Mateo, ĉap. IV, par. 23, 24, 25.)

27. – El ĉiuj faktoj atestantaj la povon de Jesuo, ne kontesteble la plejmultaj estas la resanigoj. Li per tio volis pruvi, ke la vera povo apartenas al tiu, kiu faras la bonon; ke lia celo estas fariĝi utila, kaj neniel kontentigi la scivolon de la indiferentuloj pere de mirindaĵoj.

Mildigante la suferojn, li ligis al si la personojn per la koro kaj varbis pli multenombrajn kaj pli sincerajn prozelitojn, ol se li ilin nur impresus per okulfrapantaj spektakloj. Tiamaniere li fariĝis amata, dum se li sin limigus estigi mirigajn, materialajn efikojn, laŭ la volo de la fariseoj, la plimultaj personoj rigardus lin kiel nuran sorĉiston, lertan ĵongliston, kiun senokupuloj irus spekti por sin amuzi.

Pro tio, kiam Johano Baptisto sendas al li siajn disĉiplojn, por demandi, ĉu li estas la Kristo, li ne diras: “Mi estas”, kiel ja povus respondi ĉia trompisto. Li ne parolas al ili pri miregindaĵoj, nek pri miraklecaj faroj, sed li simple respondas al ili: “Iru kaj sciigu al Johano tion: blinduloj ricevas vidpovon, malsanuloj resaniĝas, surduloj aŭdas, al malriĉuloj evangelio estas predikata.” Ĝi estis la samo, kiel diri: “Rekonu min laŭ miaj faroj; juĝu arbon laŭ ties frukto”, ĉar tio estis la vera karaktero de lia dia misio.

28. – Same per la bono, kiun ĝi faras, Spiritismo pruvas sian providencan mision. Ĝi kuracas fizikajn malsanojn, sed ĝi precipe kuracas la malsanojn moralajn, kaj ja el ĉi tio konsistas la plej grandaj mirindaĵoj, per kiuj ĝi imponas. Ĝiaj plej sinceraj adeptoj ne estas tiuj, tuŝitaj nur de la vido je eksterordinaraj fenomenoj, sed ja tiuj, kies korojn tuŝis konsolado; kiujn ĝi liberigis el la turmentoj de la dubo; kies kuraĝon ĝi relevis en la afliktoj; kiuj ĉerpis forton en la certeco, kiun ĝi al ili portis, pri la estonteco, per la konado de ilia spirita esteco kaj de ilia destino. Ja tiuj portas la neskueblan fidon, ĉar ili sentas kaj komprenas.

Kiuj en Spiritismo nur vidas materialajn efikojn, tiuj ne povas kompreni ĝian morAllan forton. Tiel same, la nekredantoj, kiuj ĝin konas nur laŭ fenomenoj, kies primaran kaŭzon ili ne agnoskas, rigardas la spiritistojn ne alie, ol kiel nurajn ĵonglistojn kaj ĉarlatanojn. Ne do per miregindaĵoj Spiritismo triumfos super nekredemo, sed ja per multobligo de siaj moralaj bonfaroj, ĉar se la nekredemuloj ne konsentas la miregindaĵojn, ili tamen, kiel ĉiuj aliaj homoj, konas la suferon kaj la afliktojn, kaj neniu ekzistas, kiu rifuzus mildigon kaj konsolon.

Poseditoj

29. – Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj tuj en la sabato li eniris en la sinagogon kaj instruis. – Kaj oni miris pro lia instruado; ĉar li instruis kiel havanta aŭtoritaton, kaj ne kiel la skribistoj.

Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis, – dirante: Kio estas inter vi kaj ni, Jesuo Nazaretano? Ĉu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas: la Sanktulo de Dio. – Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li. – Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, laŭte kriinte, eliris el li.

Kaj ĉiuj miregis tiom, ke ili diskutis inter si, dirante: Kio estas ĉi tio? jen nova instruado! kun aŭtoritato li ordonas eĉ al la malpuraj spiritoj, kaj ili obeas lin. (Sankta Marko, ĉap. I, par. 21 ĝis 27.)

30. – Kaj dum ili eliris, jen oni alportis al li mutan demonhavanton.

– Kaj kiam la demono estis elpelita, la mutulo parolis; kaj la homamasoj miris, dirante: Neniam tia afero estas vidita en Izrael.

Sed la Fariseoj diris: Per la estro de la demonoj li elpelas demonojn.

(Sankta Mateo, ĉap. IX, par. 32, 33, 34.)

31. – Kaj veninte al la disĉiploj, li vidis grandan homamason ĉirkaŭ ili, kaj skribistojn diskutantajn kun ili. – Kaj tuj la homamaso, vidante lin, forte miris, kaj alkuris, kaj salutis lin.

Kaj li demandis ilin: Pri kio vi diskutas kun ili? – Kaj unu el la amaso respondis al li: Majstro, mi venigis al vi mian filon, kiu havas mutan spiriton; – kaj kie ajn ĝi kaptas lin, ĝi ŝiras lin, kaj li ŝaŭmas kaj grincigas la dentojn kaj kadukiĝas; kaj mi parolis al viaj disĉiploj, ke ili elpelu ĝin; kaj ili ne povis.

Kaj li respondis al ili, dirante: Ho senfida generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi. – Kaj ili venigis lin al li; kaj vidinte lin, tuj la spirito konvulsiigis lin, kaj li falis teren kaj ruliĝis ŝaŭmanta.

Kaj li demandis la patron: De kiom da tempo okazadas ĉi tio al li? Kaj li diris: De infaneco. – Kaj ofte ĝi ĵetis lin en fajron kaj en akvon, por pereigi lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al ni kaj helpu nin.

Kaj Jesuo diris al li: Kiel, se vi povas! ĉio estas ebla por kredanto. –

Tuj ekkriante, la patro de la infano diris: Mi kredas; helpu mian nekredemon.

Kaj kiam Jesuo vidis, ke homamaso alkuras, li severe admonis la spiriton, dirante al ĝi: Vi muta kaj surda spirito, mi ordonas al vi: Eliru el li, kaj ne plu eniru en lin. – Kaj ekkriinte, kaj multe konvulsiiginte lin, ĝi eliris; kaj li fariĝis kvazaŭ mortinto, tiel ke la plimulto diris: Li mortis. – Sed Jesuo, preninte lin je la mano, levis lin; kaj li stariĝis.

Kaj kiam li eniris en la domon, liaj disĉiploj aparte demandis lin: Kial ni ne povis elpeli ĝin? – Kaj li diris al ili: ĉi tiu speco neniel povas eliri, krom per preĝado. (Sankta Marko, ĉap. IX, par. 14 ĝis 29.)

32. – Tiam oni kondukis al li demonhavanton, blindan kaj mutan; kaj li sanigis lin, tiel ke la mutulo parolis kaj vidis. – Kaj miris ĉiuj homamasoj, kaj diris: ĉu ĉi tiu estas la filo de David?

Sed la Fariseoj, aŭdinte, diris: ĉi tiu ne elpelas demonojn krom per Baal-Zebub, estro de la demonoj.

Kaj sciante iliajn pensojn, li diris al ili: ĉiu regno dividita kontraŭ si dezertiĝas, kaj ĉiu urbo aŭ domo dividita kontraŭ si ne starados; – kaj se Satano elpelas Satanon, li estas dividita kontraŭ si; kiel do staros lia regno?

– Kaj se mi per Baal-Zebub elpelas demonojn, per kiu viaj filoj elpelas ilin? tial ili estos viaj juĝantoj. – Sed se mi per la Spirito de Dio elpelas demonojn, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin. (Sankta Mateo, ĉap. XII, par. 22 ĝis 28.)

33. – La liberigoj de poseditoj troviĝas, kune kun la resanigoj, inter la plej multenombraj faroj de Jesuo. El inter tiaspecaj faktoj, estas unuj, kiel la ĉi-supre rakontita sub n-ro 30, ĉe kiu la posedo ne estas evidenta. Verŝajne, en tiu epoko, same kiel ankoraŭ nuntempe, oni atribuadis al la demona influo ĉiujn malsanojn, kies kaŭzo estis nekonata, ĉefe muteco, epilepsio kaj katalepsio. Sed estas aliaj, ĉe kiuj neniel duba montriĝas la agado de la malicaj Spiritoj; ili havas tiel frapantan analogecon kun tiuj, pri kiuj ni estas atestantoj, ke en ili oni rekonas ĉiujn simptomojn de tiuspeca afekcio. Tiuokaze, la pruvo de la partopreno de kaŝita inteligento elfluas el materiala fakto: la multenombraj radikalaj resanigoj en kelkaj spiritismaj centroj estas ricevataj per la sola elvoko kaj moraligo de la obsedantaj Spiritoj, sen magnetizado nek medikamentoj, kaj ofte en la foresto kaj malproksimeco de la paciento. La senmezura supereco de la Kristo havigis al li tielan aŭtoritaton super la neperfektaj Spiritoj, tiam nomataj demonoj, ke al li sufiĉis ordoni ilian foriĝon, por ke ili ne povu ĝin kontraŭstari.

(Ĉap. XIV, n-ro 46.)

34. – Kontraŭas ĉian probablecon la fakto, ke iuj malicaj Spiritoj estis forsenditaj en korpojn de porkoj. Cetere, malfacile klarigeblus la ekzisto de tiel multenombra grego da porkoj en lando, kie tiu besto vekis abomenegon kaj estis neniel utila por manĝado. Malica Spirito ĉiam ankoraŭ estas homa Spirito, kvankam tiel neperfekta, ke li postmorte daŭre faras malbonon, kiel li antaŭe ĝin faris, kaj estas kontraŭ la leĝoj de la Naturo, ke li povus animi la korpon de besto.

Necesas do vidi en tio unu el tiuj trograndigoj tiel oftaj en la tempoj de nesciado kaj superstiĉo, aŭ eble ian alegorion por karakterizi la malpurajn inklinojn de certaj Spiritoj.

35. – Ŝajnas, ke en la tempo de Jesuo tre multenombraj estis, en Judujo, obsedatoj kaj poseditoj, kio al li donis la okazon resanigi multajn personojn. La malicaj Spiritoj sendube invadis tiun landon kaj kaŭzis epidemion de posedoj. (Ĉap. XIV, n-ro 49.)

Ne prezentante epidemian karakteron, la individuaj obsedoj estas tre oftaj kaj montriĝas sub tre diversaj aspektoj, kiujn oni facile rekonas per pli funda konado de Spiritismo. Ili ofte povas rezultigi malutilajn sekvojn por la sano, ĉu gravigante jam ekzistantajn organajn afekciojn, ĉu ilin estigante. Ili iam nekontesteble estos alkalkulitaj al la patologiaj kaŭzoj postulantaj, pro sia aparta naturo, specialajn kuracrimedojn.

Malkaŝante la kaŭzon de la malbono, Spiritismo malfermas novan vojon al la kuracarto kaj liveras al la Scienco rimedon por atingi sukceson tie, kie ĝis nun la Scienco ĉiam fiaskas nur tial, ke ĝi ne atakas la ĉefan kaŭzon de la malbono. (La Libro de la Mediumoj, ĉap. XXIII.)

36. – La Fariseoj akuzadis Jesuon, ke li elpelas demonojn per la demonoj; laŭ ili, la bono, kiun li faris, estis verko de Satano; ili ne pripensis, ke Satano, sin mem elpelante, agas tre malsaĝe. Rimarkindas, ke la tiamaj Fariseoj jam pretendis, ke ĉia kapablo transcenda, kaj pro tio rigardata kiel supernatura, estas verko de la demono, ĉar, laŭ ilia opinio, ja de la demono Jesuo ricevis sian povon. Ĉi tio prezentas plian elementon de simileco kun la nuna epoko, kaj tian doktrinon la Eklezio provas superforti kontraŭ la spiritismaj manifestiĝoj[99].

Reviviĝoj

La filino de Jairo

37. – Kaj kiam Jesuo retransiris en la ŝipeto al la alia bordo, granda homamaso kolektiĝis al li; kaj li estis apud la maro. – Kaj venis unu el la sinagogestroj, nomata Jairo, kaj ekvidinte lin, falis antaŭ liaj piedoj, – kaj insiste lin petegis, dirante: Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu viajn manojn sur ŝin, por ke ŝi saviĝu kaj vivu.

Kaj li iris kun li, kaj granda homamaso sekvis lin kaj premis lin.

Dum li (Jairo) ankoraŭ parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante: Via filino mortis; kial vi ankoraŭ ĝenas la instruiston? – Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro: Ne timu, nur kredu. – Kaj li ne permesis al iu sekvi kun li, krom Petro kaj Jakobo, kaj Johano, frato de Jakobo.

Kaj ili venis al la domo de la sinagogestro, kaj li vidis tumulton, kaj homojn plorantajn kaj funebre ĝemantajn. – Kaj enirinte, li diris al ili: Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas. – Kaj ili mokridis lin.

Tamen, foriginte ĉiujn, li kondukis la patron de la infanino kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien, kie estis la infanino. – Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al ŝi: Talita kumi; tio estas: Knabineto, mi diras al vi: Leviĝu. – Kaj tuj leviĝis la knabineto kaj piediris; kaj ŝi estis dekdujara.

Kaj ili miris kun granda mirego. – Kaj li severe admonis ilin, ke neniu sciiĝu pri tio; kaj li ordonis doni al ŝi manĝi. (Sankta Marko, ĉap. V, par. 21 ĝis 24, kaj 35 ĝis 43.)

La filo de la vidvino el Nain

38. – Kaj post nelonge li iris al urbo nomata Nain, kaj akompanis lin liaj disĉiploj kaj granda homamaso. – Kaj kiam li alproksimiĝis al la pordego de la urbo, jen oni elportis mortinton, la solan filon de lia patrino, kaj ŝi estis vidvino; kaj granda homamaso el la urbo estis kun ŝi. – Kaj kiam la Sinjoro ŝin vidis, li kortuŝiĝis pri ŝi, kaj diris al ŝi: Ne ploru. – Kaj li alproksimiĝis, kaj tuŝis la portilon, kaj la portantoj haltis. Kaj li diris: Junulo, mi diras al vi: Leviĝu. –

Kaj la mortinto side leviĝis kaj komencis paroli. Kaj li donis lin al lia patrino.

Kaj timo kaptis ĉiujn; kaj ili gloris Dion, dirante: Granda profeto leviĝis inter ni; kaj: Dio vizitis Sian popolon. – Kaj ĉi tiu famo pri li eliris tra la tuta Judujo, kaj tra la tuta ĉirkaŭaĵo. (Sankta Luko, ĉap. VII, par. 11 ĝis 17.)

39. – La reveno de efektive mortinta individuo en la korpan vivon estus kontraŭa al la leĝoj de la Naturo kaj sekve ja mirakla. Nu, ne necesas sin helpi per tia ordo de faktoj, por klarigi la reviviĝojn, kiujn Jesuo okazigis.

Se inter ni la ŝajnoj iafoje trompas eĉ profesiulojn, tiaspecaj akcidentoj certe estis pli oftaj en lando, kie oni faris nenian antaŭgardon kontraŭ ili kaj kie tujaj estis la entombigoj[100]. Estas do tute probable, ke ĉe la du ĉi-supraj
ekzemploj, nur okazis sinkopo aŭ letargio. Jesuo mem asertas, koncerne la filinon de Jairo: La infanino, li diras, ne mortis, sed dormas.

Se oni konsideras la fluidecan povon de Jesuo, neniom miregiga estas tio, ke tiu viviga fluido, direktata de forta volo, revigligis la torporigitajn sensojn; ke ĝi eĉ revenigis en la korpon la Spiriton, ĝin baldaŭ forlasontan, ĉar la perispirita ligilo ankoraŭ ne definitive rompiĝis. Por la tiamaj homoj, kiuj rigardis mortinta individuon, kies spiro ĉesis, tiaj okazoj prezentis reviviĝon, kion ili tre bonafide asertis; sed efektive okazis resaniĝo, ne reviviĝo laŭ la ĝusta senco de ĉi tiu vorto.

40. – La reviviĝo de Lazaro, kion ajn oni dirus, neniel malkonfirmas ĉi tiun principon. Li jam restis, laŭdire, kvar tagojn en la tombo; sed oni scias, ke estas letargioj, kiuj daŭras ok tagojn, eĉ pli. Oni aldonas, ke jam odoris malbone, kio estas signo de malkomponiĝo. Ankaŭ ĉi tiu argumento nenion pruvas, ĉar ĉe certaj individuoj okazas parta malkomponiĝo, eĉ antaŭ la morto, kun odoro de putrado. La morto efektiviĝas nur tiam, kiam estas atingitaj la organoj nepre necesaj al la vivo.

Kaj kiu povus scii, ĉu Lazaro jam malbonodoras? Tion diris lia fratino Maria, sed kiel ŝi tion eksciis? Ĉar, laŭ ŝia supozo, Lazaro estis enterigita de post kvar tagoj; sed pri tio ŝi povus havi nenian certecon. (Ĉap. XIV, n-ro 29.)[101]

Jesuo iras sur la akvo

41. – Kaj tuj li devigis la disĉiplojn eniri en la ŝipeton kaj iri antaŭ li al la alia bordo, ĝis li forsendos la homamason. – Kaj forsendinte la homamason, li supreniris sur la monton sola, por preĝi; kaj kiam vesperiĝis, li estis tie sola.

Sed la ŝipeto jam estis meze de la maro, turmentata de la ondoj; ĉar la vento estis kontraŭa. – Kaj en la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro[102]. – Sed la disĉiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrankviliĝis, dirante: Jen fantomo; kaj ili ekkriis pro timo. – Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante: Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu.

Kaj responde al li Petro diris: Sinjoro, se ĝi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo. – Kaj li diris: Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la ŝipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo. – Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakviĝi, li ekkriis, dirante: Sinjoro, savu min. – Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj ektenis lin, dirante al li: Ho malgrandfidulo, kial vi dubis? – Kaj kiam ili supreniris en la ŝipeton, la vento ĉesiĝis. – Kaj tiuj, kiuj estis en la ŝipeto, adorkliniĝis al li, dirante: Vere vi estas Filo de Dio. (Sankta Mateo, ĉap. XIV, par. 22 ĝis 33.)

42. – Ĉi tiu fenomeno ricevas naturan klarigon en la ĉisupre prezentitaj principoj, ĉapitro XIV, n-ro 43.

Analogaj ekzemploj pruvas, ke ĝi estas nek malebla nek mirakla, ĉar ĝi troviĝas en la leĝoj de la Naturo. Ĝi povas fariĝi laŭ du manieroj.

Kvankam vivanta, Jesuo povis aperi sur la akvo sub palpebla formo, dum aliloke troviĝis lia karna korpo. Ĉi tiu estas la plej probabla hipotezo. Oni eĉ povas rekoni en la rakonto iujn karakterizajn signojn de la palpeblaj aperoj. (Ĉap. XIV, n-roj 35 ĝis 37.)

Aliflanke, lia korpo povus esti subtenata kaj lia pezo nuligita de tiu sama fluideca forto, kiu tenas tablon pendanta en la spaco sen apogpunkto. La sama efiko plurfoje fariĝis ĉe homaj korpoj.

Transfiguriĝo

43. – Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj kondukis ilin solajn sur altan monton[103] aparte; kaj li estis aliformita antaŭ ili; – kaj liaj vestoj fariĝis brilantaj, treege blankaj, kiel fulisto sur la tero ne povas blankigi. – Kaj aperis al ili Elija kun Moseo, kaj ili interparoladis kun Jesuo.

Kaj Petro responde diris al Jesuo: Rabeno, estas bone por ni esti ĉi tie; kaj ni faru tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija.

Ĉar li ne sciis, kion respondi, ĉar ili tre timiĝis.

Kaj nubo superombris ilin; kaj elvenis voĉo el la nubo: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata; aŭskultu lin.

Kaj subite, ĉirkaŭrigardinte, ili jam vidis neniun krom Jesuo sola.

Kaj dum ili malsupreniris de la monto, li admonis ilin, ke al neniu ili rakontu tion, kion ili vidis, ĝis la Filo de homo releviĝos el la mortintoj. Kaj ili konservis la diron, demandante inter si, kion signifas la releviĝo el la mortintoj. (Sankta Marko, ĉap. IX, par. 2 ĝis 10.)

44. – Ankoraŭ en la proprecoj de la perispirita fluido oni trovas la kaŭzon de tiu fenomeno. La transfiguriĝo, klarigita en la ĉapitro XIV, n-ro 39, estas tre ordinara fakto, laŭ kiu la aspekto de iu individuo povas aliiĝi per la fluideca radiado; sed la pureco de la perispirito de Jesuo permesis al lia Spirito doni al li esceptan brilegon. Koncerne la aperon de Moseo kaj Elija, ĝi tute apartenas al la kadro de ĉiuj samspecaj fenomenoj. (Ĉap. XIV, n-roj 35 kaj sekvantaj.)

El ĉiuj fakultoj, manifestiĝintaj en Jesuo, estas neniu, kiu troviĝus ekster la homeco kaj kiun oni ne renkontus ĉe la ordinaraj homoj, ĉar tiuj fakultoj ja apartenas al la Naturo. Sed pro la supereco de lia morala esenco kaj de liaj fluidecaj kvalitoj, tiuj fakultoj atingis ĉe li proporciojn superajn ol ĉe la vulgarularo. Aparte de lia karna envolvaĵo, li prezentis al ni la staton de la puraj Spiritoj.

Kvietigita ventego

45. – Kaj en unu el tiuj tagoj eniris en ŝipeton li kaj liaj disĉiploj; kaj li diris al ili: Ni transiru al la alia bordo de la lago; kaj ili surmariĝis. – Sed dum ili veturis, li endormiĝis; kaj falis ventego sur la lagon; kaj ili tute pleniĝis de akvo, kaj estis en danĝero. – Kaj ili venis al li, kaj vekis lin, dirante: Estro, estro, ni pereas. Kaj li leviĝis, kaj admonis la venton kaj la furiozon de la akvo; kaj ili ĉesiĝis, kaj fariĝis sereno. – Kaj li diris al ili: Kie estas via fido? Kaj ili timis kaj miris, dirante unu al la alia: Kiu do estas ĉi tiu? Ĉar li ordonas eĉ al la ventoj kaj al la akvo, kaj ili obeas al li. (Sankta Luko, ĉap. VIII, par. 22 ĝis 25.)

46. – Ni ankoraŭ ne sufiĉe konas la sekretojn de la Naturo por aserti, ĉu estas, aŭ ne, kaŝitaj inteligentoj direktantaj la agadon de la elementoj. Ĉe la jesa hipotezo, la fenomeno povus esti la rezulto de iu aŭtoritata ago sur tiujn inteligentojn kaj atestus ian povon, kiun al neniu homo estas konsentite disponi.

Kiel ajn la afero estas, Jesuo, trankvile dormante dum la ventego, atestas senton de sekureco klarigeblan per la fakto, ke lia Spirito vidas la eblon de nenia danĝero kaj la baldaŭan kvietiĝon de la ventego.

Edziĝo en Kana

47. – Tiu miraklo, kiun mencias nur la Evangelio laŭ Sankta Johano, estas prezentita kiel la unua farita de Jesuo, kaj kiel tia ĝi certe estis unu el la plej konataj. Sed ĝi ŝajne estigis tre malfortan impreson, ĉar pri ĝi parolis neniu el la aliaj evangeliistoj. Unu tiel eksterordinara fakto devus plej altgrade miregigi la invititojn kaj ĉefe la domomastron, kiuj tamen ŝajne eĉ ne rimarkis ĝin.

Konsiderata en si, tiu fakto malmulte gravas kompare kun tiuj, kiuj vere atestas la spiritajn kvalitojn de Jesuo. Se oni konsentas, ke ĉio okazis laŭ la rakonto, ja rimarkindas, ke tiu fenomeno estas la sola, kiu, en sia speco, tiam fariĝis. Jesuo havis superege altan naturon por limiĝi al pure materialaj efikoj, taŭgaj nur por akrigi la scivolon de la amaso, kiu lin prenus por iu magiisto. Li sciis, ke la utilaj faroj akirigus al li pli da simpatio kaj al li altirigus pli da adeptoj, ol tiuj, kiuj, ŝajnante ĵongladon, tute ne tuŝus la koron. (n-ro 27).

Kvankam, ĝustadire, la fakto estas klarigebla, ĝis ioma grado, per ia fluideca agado, kiu estus ŝanĝinta, same kiel multaj ekzemploj liveritaj de la magnetismo, la proprecojn de la akvo, donante al ĝi la guston de vino, tamen ĉi tiu hipotezo estas tre malprobabla, ĉar tiuokaze la akvo, havante nur la guston de vino, estus konservinta sian koloron, kio nepre estus rimarkita. Estas pli racie vidi en tio unu el tiuj paraboloj tiel oftaj en la instruoj de Jesuo, kiel tiu de la erarinta filo, de la edziĝa festo, de la malbona riĉulo, de la forvelkinta figarbo kaj tiom multe da aliaj, kiuj tamen havas la karakteron de okazintaj faktoj. Dum la festeno, li verŝajne faris aludon al la vino kaj akvo, kaj el ambaŭ li tiris ian instruon. Pravigas tiun opinion la vortoj, kiujn pri la afero la festenestro adresas al la fianĉo:

“Ĉiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon ĝis nun.”

El tiuj du hipotezoj, oni devas elekti la pli racian, kaj la spiritistoj estas nek tiel kredemaj, ke ili ĉie vidas manifestiĝojn, nek tiel radikalaj en siaj opinioj, ke ili pretendas ĉion klarigi per la fluidoj.

Multobligo de panoj

48. – La multobligo de panoj estas unu el la mirakloj, kiuj plej ekscitas la scivolon de komentariistoj kaj samtempe nutras la vervon de nekredantoj. Ne donante al si la penon sondi ĝian alegorian sencon, ĉi-lastaj vidis en ĝi nenion alian krom ia porinfana rakonto. Sed la plimulto el la seriozaj personoj rigardis tiun rakonton, kvankam sub formo malsama ol la ordinara, kiel ian parabolon, en kiu la spirita nutraĵo estas komparata kun la korpa nutraĵo.

Oni povas tamen vidi en ĝi pli ol ian figuron kaj akcepti, el certa vidpunkto, la realecon de iu materiala fakto, sen la neceso, por tio, ĝin prezenti kiel miregindaĵon. Oni scias, ke forta spirita zorgo, ke streĉa atento al iu afero, forgesigas la malsaton. Nu, tiuj, kiuj akompanis Jesuon, estis homoj avidantaj aŭskulti lin; nenio miriga do estis en tio, ke, fascinate de lia parolo, krom ankaŭ eble de la potenca magneta influo, kiun li havis sur ilin, ili ne sentis la materiAllan bezonon manĝi.

Antaŭvidante tiun rezultaton, Jesuo do povis trankviligi siajn disĉiplojn kaj al ili diri, laŭ sia kutime figura parolo – kaj se nur ili efektive kunportis kelke da panoj –, ke ĉi tiuj sufiĉos por satigi la homamason. Li samtempe donis lecionon al tiuj disĉiploj, dirante al ili: “Vi donu al ili manĝi”. Li per tio al ili instruis, ke ankaŭ ili povos nutri pere de la parolo.

Tiamaniere, krom la morala, alegoria senco, fariĝis efiko fiziologia, natura kaj tre konata. La miregindaĵo, en tiu okazo, troviĝas en la aŭtoritateco de la parolo de Jesuo, sufiĉe potenca por kapti la atenton de sennombra amaso en tia grado, ke ĝi forgesigis al ili la bezonon manĝi. Tiu morala povo pruvas la superecon de Jesuo, multe pli ol tiu pure materiala okazo de multobligo de panoj, kiun oni devas rigardi kiel ian alegorion.

Cetere, ĉi tiun klarigon Jesuo mem konfirmas en la du sekvantaj lokoj:

La fermentaĵo de la Fariseoj

49. – Kaj la disĉiploj, transirinte al la alia bordo, forgesis preni panojn. – Sed Jesuo diris al ili: Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj Sadukeoj. – Kaj ili diskutis inter si, dirante: ĉar ni ne prenis panojn.

Sed Jesuo, eksciante tion, diris: Kial vi diskutas inter vi, ho malgrandfiduloj, pro tio, ke vi ne prenis panojn? – ĉu vi ankoraŭ ne konscias, nek memoras la kvin panojn de la kvin mil, kaj kiom da korboj vi kolektis? – Nek la sep panojn de la kvar mil, kaj kiom da korbegoj vi kolektis? – Kial vi ne komprenas, ke ne pri panoj mi diris al vi: Gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj Sadukeoj?

Tiam ili ekkomprenis, ke li admonis ilin sin gardi ne kontraŭ la fermentaĵo de panoj, sed kontraŭ la instruado de la Fariseoj kaj Sadukeoj.

(Sankta Mateo, ĉap. XVI, par. 5 ĝis 12.)

La ĉiela pano

50. – La sekvantan tagon, kiam la homamaso, kiu restis trans la maro, vidis, ke nenia ŝipeto estas tie krom unu, kaj ke Jesuo ne eniris kun la disĉiploj en la ŝipon, sed la disĉiploj solaj veturis – (venis tamen ŝipetoj el Tiberias proksime al la loko, kie oni manĝis la panon, post kiam la Sinjoro donis dankon) – kiam do la homamaso vidis, ke Jesuo ne estas tie, nek liaj disĉiploj, ili ankaŭ eniris la ŝipetojn kaj veturis al Kapernaum, serĉante Jesuon.

– Kaj trovinte lin trans la maro, ili diris al li: Rabeno, kiam vi venis ĉi tien?

Jesuo respondis al ili kaj diris: Vere, vere, mi diras al vi: Vi min serĉas, ne ĉar vi vidis signojn, sed ĉar vi manĝis el la panoj kaj satiĝis.

Laboru ne por la pereema nutraĵo, sed por la nutraĵo, kiu restas ĝis eterna vivo, kiun la Filo de homo donos al vi; ĉar lin Dio, la Patro, sigelis.

Ili do diris al li: Kiel ni agu, por ke ni faru la farojn de Dio? – Jesuo respondis kaj diris al ili: Jen la faro de Dio: kredi al tiu, kiun Li sendis.

Ili do diris al li: Kian signon vi montras, por ke ni vidu kaj kredu al vi? kion vi faras? – Niaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kiel estas skribite:

Li donis al ili ĉielan panon por manĝi.

Jesuo do diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Ne Moseo donis al vi tiun ĉielan panon; sed mia Patro donas al vi la veran ĉielan panon. – ĉar la pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la ĉielo kaj donas vivon al la mondo.

Ili do diris al li: Sinjoro, ĉiam donu al ni tiun panon.

Jesuo diris al ili: Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos. – Sed mi diris al vi, ke vi min vidis, kaj tamen vi ne kredas.

Vere, vere, mi diras al vi: Kiu kredas, tiu havas vivon eternan. – Mi estas la pano de vivo. – Viaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kaj mortis. – Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo, por ke oni manĝu el ĝi kaj ne mortu. (Sankta Johano, ĉap. VI, par. 22 ĝis 36 kaj 47 ĝis 50.)

51. – En la unua loko, Jesuo, memorigante la antaŭe okazintan efikon, klare komprenigas, ke tute ne temis pri materiala pano, ĉar alie al lia komparo kun la fermentaĵo de la Fariseoj mankus objekto: “Ĉu vi ankoraŭ ne konscias, li diras, nek memoras, ke kvin panoj sufiĉis por kvar mil homoj, kaj ke sep panoj sufiĉis por kvar mil homoj? Kial vi ne komprenas, ke ne pri panoj mi diris al vi: Gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj?” Tiu komparo havus nenian pravon de ekzisto en la okazo de ia materiala multobligo. La fakto estintus sufiĉe eksterordinara por forte impresi la imagon de liaj disĉiploj, kiuj tamen ŝajne ne plu ĝin memoris.

Tio ne malpli klare elfluas el la parolado de Jesuo pri la ĉiela pano, per kiu li penas komprenigi la veran sencon de la spirita nutraĵo. “Laboru, li diras, ne por la pereema nutraĵo, sed por la nutraĵo, kiu restas ĝis eterna vivo, kiun la Filo de homo donos al vi”. Tiu nutraĵo estas lia parolo, pano, kiu malsupreniris de la ĉielo kaj donas vivon al la mondo. “Mi estas, li diras, la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos”.

Sed tiaj distingoj estis tro subtilaj por tiuj krudnaturaj homoj, kiuj nur komprenis palpeblajn aferojn. Por ili, la manao, kiu nutris la korpojn de iliaj prauloj, estis la vera ĉiela pano; ja tie troviĝis la miraklo. Se do la multobligo de panoj materiale okazis, kiel tiuj homoj, por kies bono ĝi fariĝis antaŭ kelke da tagoj, tre malforte impresiĝis de ĝi en tia grado, ke ili demandis Jesuon: “Kian signon vi montras, por ke ni vidu kaj kredu al vi? kion vi faras?” Ili komprenis, kiel miraklojn, la miregindaĵojn petatajn de la Fariseoj, tio estas, signoj, kiuj laŭordone aperus en la ĉielo, same kiel per magiista vergeto.

Kion Jesuo faris, tio estis tre simpla kaj ne troviĝis ekster la leĝoj de la Naturo; eĉ la resanigoj ne havis tre strangan, nek tre eksterordinaran karakteron. Ne tre impresaj montriĝis al ili la spiritaj mirakloj.

Tento de Jesuo

52. – Jesuo, portita de la diablo sur la tegmentan pinton de la Templo, poste sur la supron de monto por esti tentata – ĉi tio prezentas unu el tiuj paraboloj, kiuj estis al li familiaraj kaj kiujn la popola kredemo transformis en konkretajn faktojn[104].

53. – “Jesuo ne estis suprenlevita. Li nur volis komprenigi al la homoj, ke la homaro estas erarema kaj ke ĝi devas ĉiam esti singarda kontraŭ la malbonaj inspiroj, al kiuj ĝia malforta naturo igas cedi. La tento de Jesuo estas do ia figuro, kaj necesus esti blinda por ĝin preni laŭlitere. Kiel vi kredus, ke la Mesio, la Vorto de Dio enkarniĝinta, estis submetita dum kelka tempo, kiel ajn mallonga ĝi estus, al la sugestoj de la demono, kaj ke, laŭ la Evangelio de Luko, la demono foriris de li dum kelka tempo, kio supozigus, ke la Kristo ankoraŭ restos submetita al lia povo? Ne; komprenu pli ĝuste la instruojn, kiuj al vi estis donitaj. La Spirito de malbono neniom potencus super la esenco de bono. Neniu asertis esti vidinta Jesuon sur la monto nek sur la tegmenta pinto de la Templo. Certe, unu tiela fakto disvastiĝus ĉe ĉiuj popoloj. La tento do ne estis ia ago materiala kaj fizika. Koncerne la morAllan agon, ĉu vi povus konsenti, ke la Spirito de mallumo diris al tiu, kiu konsciis sian originon kaj povon: “Adorkliniĝu antaŭ mi, kaj mi donos al vi ĉiujn regnojn de la Tero?” La demono do ne konus tiun, al kiu li faris tiajn proponojn, kio ne estus probabla. Se li konis Jesuon, liaj proponoj estis sensencaj, ĉar li nepre sciis, ke li estos repuŝita de tiu, kiu venis detrui lian regadon super la homoj.

“Komprenu do la sencon de tiu parabolo, ĉar ja tio ĝi estas, tiel same kiel tiuj de la Erarinta filo kaj de la Bona Samariano. Unu montras al ni la danĝerojn, kiujn la homoj riskas, se ili ne kontraŭstaras tiun intiman voĉon, kiu al ili krias senĉese: “Ci povas esti pli, ol kia ci estas; ci povas posedi pli, ol kiom ci posedas; ci povas grandiĝi, multon akiri; cedu al la voĉo de la ambicio, kaj ĉiuj ciaj deziroj estos kontentigitaj.” Ĝi montras al vi la danĝeron kaj la rimedon, ke vi evitu ĝin, dirante al la malbonaj inspiroj: Foriru, Satano! alivorte: For la tento!

“La du aliaj paraboloj, kiujn mi memorigis, montras al vi, kion povas ankoraŭ atendi tiu, kiu, tro malforta por forpeli la demonon, cedis al lia tentado. Ili montras al vi la korfavoron de la patro de familio, metanta sian manon sur la frunton de la pentinta filo kaj al li donanta, kun amo, la petegatan pardonon. Ili montras al vi la kulpinton, la skismulon, la homon repuŝitan de siaj fratoj, pli valorantan, en la okuloj de la Superega Juĝisto, ol tiuj, kiuj lin malŝatis pro tio, ke li praktikas la virtojn predikatajn de la leĝo de amo.

“Bone taksu la instruojn donitajn de la Evangelio; sciu distingi en ĝi tion proprasencan de tio figursenca, kaj la eraroj, kiuj vin longatempe blindigis, iom post iom malaperos kaj cedos lokon al la brila lumo de la Vero”. – Johano Evangeliisto, Bordozo, 1862.

Miregindaĵoj okaze de la morto de Jesuo

54. – Kaj de post la sesa horo fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo.

Kaj jen la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis; – kaj la tomboj malfermiĝis, kaj multaj korpoj de dormantaj sanktuloj leviĝis, – kaj elirinte el la tombo post lia releviĝo, ili eniris en la sanktan urbon kaj aperis al multaj. (Sankta Mateo, ĉap. XXVII, par. 45, 51, 52, 53.)

55. – Estas strange, ke tiaj miregindaĵoj, okazante en la momento mem, kiam la tuta urbo atentis la martirigon de Jesuo, ja la plej gravan fakton en tiu tago, pasis nerimarkite, ĉar neniu historiisto ilin mencias. Ŝajnas neebla, ke tertremo kaj la dronado de la tuta Tero en mallumo dum tri horoj, en lando kie la ĉielo ĉiam estas perfekte klara, pasis nerimarkite.

La daŭro de tiu obskuro estas preskaŭ sama kiel tiu de suneklipso, sed tiaj eklipsoj fariĝas nur ĉe novluno, kaj la morto de Jesuo okazis dum la plenluna fazo, la 14-an de la monato Nisan, tago de la Pasko Juda.

La obskuriĝo de la Suno povas esti kaŭzata de la makuloj, kiujn oni vidas sur ĝia supraĵo. Tiaokaze la lumbrilo senteble malfortiĝas, sed neniam ĝis tia grado, ke ĝi estigus obskuron kaj mallumon. En la supozo, ke unu tiaspeca fenomeno okazis en tiu tempo, ĝi nepre estus rezultinta el perfekte natura kaŭzo[105].

Koncerne la mortintojn, kiuj reviviĝis, povas esti, ke iuj personoj havis viziojn aŭ vidis aperaĵojn, kio tute ne estas esceptokaza. Sed ĉar en tiu tempo oni ne konis la kaŭzon de tiu fenomeno, oni supozis, ke la vidataj figuroj eliris el la tomboj.

La disĉiploj de Jesuo, kortuŝitaj de la morto de sia Majstro, sendube ligis al ĝi kelkajn apartajn faktojn, kiujn aliokaze ili neniel atentus. Estis sufiĉe, ke rokfragmento deapartiĝis en tiu momento, por ke personoj inklinaj al tio mirakleca vidu en tiu fakto ian miregindaĵon kaj, ĝin trograndigante, diru, ke la ŝtonoj fendiĝis.

Jesuo estas granda pro siaj faroj, ne pro la fantaziaj bildoj, kiujn ia malpli sobra entuziasmo kredis utila ligi al lia persono.

Postmortaj aperoj de Jesuo

56. – Sed Maria (Magdalena) staris ekstere apud la tombo, plorante; kaj dum ŝi ploris, ŝi kliniĝis, kaj enrigardis en la tombon; – kaj ŝi vidis du anĝelojn en blankaj vestoj, sidantajn, unu ĉe la kaploko kaj unu ĉe la piedloko, kie la korpo de Jesuo antaŭe kuŝis. – Kaj ili diris al ŝi: Virino, kial vi ploras? Ŝi respondis: ĉar oni forprenis mian Sinjoron, kaj mi ne scias, kien oni lin metis.

Dirinte tion, ŝi sin turnis mAllantaŭen, kaj vidis Jesuon staranta, kaj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo. – Jesuo diris al ŝi: Virino, kial vi ploras? kiun vi serĉas?

Ŝi, supozante, ke li estas la ĝardenisto, diris al li: Sinjoro, se vi forportis lin, sciigu min, kien vi metis lin, kaj mi lin forprenos.

Jesuo diris al ŝi: Maria. Ŝi sin turnis, kaj diris al li Hebrelingve:

Raboni; tio estas Majstro. – Jesuo diris al ŝi: Ne tuŝu min; ĉar mi ankoraŭ ne supreniris al la Patro; sed iru al miaj fratoj, kaj diru al ili: Mi supreniras al mia Patro kaj Via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio.

Maria Magdalena venis al la disĉiploj, sciigante: Mi vidis la Sinjoron; kaj ke li tion diris al ŝi. (Sankta Johano, ĉap. XX, par. 11 ĝis 18.)

57. – Kaj jen du el ili iris en tiu sama tago al vilaĝo nomata Emaus, kiu estas malproksime de Jerusalem sesdek stadiojn. – Kaj ili interparolis inter si pri ĉio tio, kio okazis. – Kaj dum ili interparolis kaj diskutis inter si, Jesuo mem alproksimiĝis kaj iris kun ili. – Sed iliaj okuloj estis malhelpataj tiel, ke ili lin ne rekonis. – Kaj li diris al ili: Kiaj vortoj estas tiuj, kiujn vi interŝanĝas, dum vi iras? Kaj ili haltis kun malgaja mieno.

Kaj unu el ili, nomata Kleopas, responde diris al li: ĉu nur vi sola loĝas en Jerusalem, kaj ne scias tion, kio tie okazis en ĉi tiuj tagoj? – Kaj li diris al ili: Kion? Kaj ili diris al li: Pri Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca age kaj parole antaŭ Dio kaj la tuta popolo; – kaj kiel la ĉefpastroj kaj niaj regantoj transdonis lin por kondamno al morto, kaj lin krucumis. – Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu elaĉetos Izraelon. Kaj plie, krom ĉio tio, hodiaŭ estas jam la tria tago, de kiam tio okazis. – Ankaŭ mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo, – kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankaŭ vidis vizion de anĝeloj, kiuj diris, ke li vivas. – Kaj iuj el nia kunularo iris al la tombo, kaj trovis tiel, kiel diris la virinoj; sed lin ili ne vidis.

Kaj li diris al ili: Ho malsaĝuloj kaj kore malviglaj por kredi ĉion, kion la profetoj antaŭparolis! – ĉu la Kristo ne devis suferi ĉion tion, kaj eniri en sian gloron? – Kaj komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, li klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem.

Kaj ili alproksimiĝis al la vilaĝo, kien ili iris, kaj li ŝajnigis al ili, kvazaŭ li pluen iros. – Kaj ili retenis lin, dirante: Restu ĉe ni, ĉar estas preskaŭ vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti ĉe ili. – Kaj dum li sidis kun ili ĉe manĝo, li prenis panon, kaj ĝin benis kaj dispecigis kaj donis al ili. – Kaj iliaj okuloj malfermiĝis, kaj ili rekonis lin, kaj li fariĝis nevidebla por ili.

Kaj ili diris unu al alia: ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn? – Kaj leviĝinte en tiu sama horo, ili reiris al Jerusalem, kaj trovis la dek unu kunvenintaj, kun siaj kunuloj, kaj dirantaj: – La Sinjoro vere leviĝis, kaj aperis al Simon. – Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekoniĝis al ili en la dispecigo de pano.

Kaj dum ili priparolis tion, li mem staris meze de ili, kaj diris al ili:

Paco al vi. – Sed terurite kaj timigite, ili supozis, ke ili vidas spiriton.

Kaj li diris al ili: Kial vi maltrankviliĝas? kaj kial diskutoj leviĝas en viaj koroj? – Vidu miajn manojn kaj miajn piedojn, ke ĝi estas mi mem; palpu min kaj vidu; ĉar spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta. –

Kaj tion dirinte, li montris al ili siajn manojn kaj siajn piedojn.

Kaj dum ili ankoraŭ ne kredis pro ĝojo, kaj miris, li demandis ilin: ĉu vi havas ian manĝaĵon ĉi tie? – Kaj ili donis al li pecon de rostita fiŝo. – Kaj li prenis, kaj manĝis antaŭ ili. – Kaj li diris al ili: Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraŭ estis ĉe vi, ke devas plenumiĝi ĉio, kio estas skribita pri mi en la leĝo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj.

Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn; – kaj li diris al ili: Tiel estas skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj leviĝi el la mortintoj la trian tagon; – kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al ĉiuj nacioj, komencante ĉe Jerusalem. – Vi estas atestantoj pri tio. –

Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, ĝis vi vestiĝos per potenco de supre. (Sankta Luko, ĉap. XXIV, par. 13 ĝis 49.)

58. – Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis. – La aliaj disĉiploj do diris al li: Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili: Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos.

Kaj post ok tagoj la disĉiploj denove estis interne, kaj Tomaso kun ili.

Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris:

Paco al vi.

Tiam li diris al Tomaso: Etendu ĉi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu ĝin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta. – Tomaso respondis al li kaj diris: Mia Sinjoro kaj mia Dio. – Jesuo diris al li: ĉar vi vidis min, vi kredas; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas. (Sankta Johano, ĉap. XX, par. 24 ĝis 29.)

59. – Post tio Jesuo denove sin montris al la disĉiploj apud la maro de Tiberias; kaj li montris sin jene.

Estis kune Simon Petro, kaj Tomaso, nomata Didimo, kaj Natanael el Kana Galilea, kaj la filoj de Zebedeo, kaj aliaj du el liaj disĉiploj. – Simon Petro diris al ili: Mi iras, por fiŝkapti. Ili diris al li: Ni ankaŭ iras kun vi. Ili do eliris, kaj iris sur la ŝipon; kaj tiun nokton ili nenion kaptis.

Sed ĉe la tagiĝo Jesuo staris sur la marbordo; tamen la disĉiploj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo. – Tiam Jesuo diris al ili: Infanoj, ĉu vi havas ian manĝaĵon? Ili respondis al li: Ne. – Kaj li diris al ili: Ĵetu la reton ĉe la dekstra flanko de la ŝipo, kaj vi trovos. Ili do ĝin elĵetis; kaj pro la multeco de la fiŝoj ili ne plu povis ĝin treni.

Tiu disĉiplo, kiun Jesuo amis, diris al Petro: Ĝi estas la Sinjoro. Kiam do Simon Petro aŭdis, ke ĝi estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (ĉar li estis nuda) kaj ĵetis sin en la maron. – Sed la aliaj disĉiploj venis en la ŝipeto (ĉar ili estis ne malproksime de la tero, sed nur ĉirkaŭ ducent ulnoj), trenante la reton plenan de fiŝoj. (Sankta Johano, ĉap. XXI, par. 1 ĝis 8.)

60. – Kaj li elkondukis ilin ĝis apud Betania, kaj, levinte siajn manojn, li benis ilin. – Kaj dum li benis ilin, li foriĝis de ili kaj estis suprenportita en la ĉielon.

Kaj adorkliniĝinte al li, ili revenis al Jerusalem kun granda ĝojo; kaj estis konstante en la templo, glorante Dion. (Sankta Luko, ĉap. XXIV, par. 50 ĝis 53.)

61. – La postmortaj aperoj de Jesuo estas rakontitaj de ĉiuj evangeliistoj kun riĉeco de detaloj, kiuj allasas nenian dubon pri ilia fakta realeco. Cetere, ilin perfekte klarigas la leĝoj pri la fluidoj kaj la proprecoj de la perispirito, kaj nenion nenormAllan ili prezentas rilate al samspecaj fenomenoj, kies historio, antikva kaj nuntempa, liveras multenombrajn ekzemplojn, ne mankigante eĉ ties palpeblecon. Se oni atentas la cirkonstancojn, kiuj akompanis liajn kelkajn aperojn, oni rekonos ĉe li, en tiuj okazoj, ĉiujn karakterojn de la fluideca estaĵo. Li neatendite ekaperas, kaj sammaniere malaperas; unuj lin vidas, sed aliaj ne, sub aspektoj, kiuj lin ne rekonigas eĉ al liaj disĉiploj; li sin montras en fermitaj lokoj, kien karna korpo ne povus penetri; al lia parolo mem mankas la vervo de la parolo de korphava estaĵo; iliaj esprimoj havas karakteron malmultvortan kaj sentencan, propran al la Spiritoj, kiuj sammaniere manifestiĝas; ĉiuj liaj teniĝoj, unuvorte, vidigas ion ne apartenantan al la surtera mondo. Lia ĉeesto kaŭzas samtempe surprizon kaj timon; vidante lin, liaj disĉiploj ne alparolas lin kun la iama libereco; ili sentas, ke li ne plu estas homo.

Jesuo do sin montris kun sia perispirita korpo, kio klarigas, ke lin vidis nur tiuj, al kiuj li volis sin videbligi. Se li portus sian karnan korpon, lin estus vidinta, kiel vivulon, tiu, kiu la unua lin renkontus. Ne konante la primaran kaŭzon de tiu fenomeno, nome la aperaĵoj, liaj disĉiploj ne rimarkis tiajn apartaĵojn, kiujn ili verŝajne ne atentis. Vidante Jesuon kaj lin tuŝante, ili certe kredis, ke tio estas lia reviviĝinta korpo. (Ĉap. XIV, n-roj 14, kaj 35 ĝis 38.)

62. – Dum la nekredemo repuŝas ĉiujn faktojn estigitajn de Jesuo pro ilia supernatura ŝajno, kaj ilin senescepte rigardas kiel legendajn, Spiritismo liveras naturan klarigon pri ilia pliparto. Ĝi pruvas ilian eblecon ne nur laŭ la teorio de la prifluidaj leĝoj sed ankaŭ laŭ ilia identeco kun analogaj faktoj estigitaj de sennombraj personoj en la plej ordinaraj kondiĉoj.

Ĉar tiaj faktoj iel estas publike konataj, ili do principe pruvas nenion koncerne la esceptan naturon de Jesuo[106].

63. – La plej granda miraklo farita de Jesuo; tiu, kiu vere atestas lian superecon, estis la revolucio, kiun liaj instruoj naskis en la mondo, malgraŭ liaj tre limigitaj rimedoj de agado.

Efektive, Jesuo, obskura, malriĉa, naskita en plej humila kondiĉo ĉe malgranda popolo preskaŭ nekonata kaj sen ia politika, artisma aŭ literatura influo, nur tri jarojn predikas sian doktrinon; dum tiu mallonga tempo, li estas nekomprenata kaj persekutata de siaj samurbanoj, kalumniata kaj traktata kiel trompisto; por ne suferi ŝtonumadon li estas devigita fuĝi; unu el liaj apostolo lin perfidas, alia lin forneas, kaj ĉiuj lin forlasas, kiam li falas en la manojn de siaj malamikoj. Li nur faradis bonon, kaj tio ne ŝirmis lin de la malbonvolemo, kiu kontraŭ li akuzocele turnis liajn servojn mem. Kondamnite al turmento destinata nur por krimuloj, li mortas, kaj la mondo ĝin ne scias, ĉar la tiama Historio nenion diras pri li[107]. Li nenion skribis; tamen, kun la helpo de kelkaj homoj tiel obskuraj kiel li, lia parolo estis sufiĉa por regeneri la mondon; lia doktrino mortigis la ĉiopovan paganismon kaj fariĝis la torĉo de la civilizacio. Li havis kontraŭ si ĉion, kio povas fiaskigi la homojn, pro kio ni asertas, ke la triumfo de lia doktrino estis la plej granda el liaj mirakloj kaj samtempe pruvas la dian originon de lia misio. Se, anstataŭ sociaj, regeneraj principoj, fonditaj sur la spirita estonteco de la homo, li nur postlasus kelkajn miregindajn faktojn al la posteularo, eble oni hodiaŭ apenaŭ konus lin laŭnome.

Malapero de la korpo de Jesuo

64. – La malapero de la korpo de Jesuo, post lia morto, estis objekto de sennombraj komentarioj. Pri tio atestas la kvar evangeliistoj, surbaze de la rakontoj de la virinoj, kiuj, irinte al la tombo en la tria tago post la krucumo, ĝin tie ne trovis. Unuj vidis miraklan fakton en tiu malapero, aliaj ĝin supozis ia kaŝita forpreno.

Laŭ alia opinio, Jesuo havis ne karnan, sed nur fluidecan korpon; li estus, dum sia tuta vivo, nenio alia krom ia palpebla aperaĵo; unuvorte: iaspeca agenerulo. Lia naskiĝo, lia morto kaj ĉiuj materialaj agoj de lia vivo estus nura ŝajno.

Pro tio, laŭdire, lia korpo, reveninte al la fluideca stato, povis malaperi for de la tombo, kaj kun tiu sama korpo li sin montris post sia morto.

Sendube tian fakton oni ne povas rigardi kiel absolute neeblan, laŭ tio, kion oni nuntempe scias pri la proprecoj de la fluidoj; sed ĝi almenaŭ estus tute escepta kaj formale kontraŭa al la karaktero de la ageneruloj. (Ĉap. XIV, n-ro 36.)

La demando do estas scii, ĉu unu tia hipotezo estas akceptebla, ĉu la faktoj ĝin konfirmas aŭ malkonfirmas.

65. – La restado de Jesuo sur la Tero prezentas du periodojn: antaŭmortan kaj postmortan. En la unua, ekde la koncipiĝo ĝis la naskiĝo, ĉio fariĝas, koncerne lian patrinon, tiel same kiel en la ordinaraj kondiĉoj de la vivo[108]. De lia naskiĝo ĝis lia morto, ĉio en liaj agoj, en lia parolo kaj en la diversaj cirkonstancoj de lia vivo prezentas la nedubeblajn karakterojn de la korpeco. La psikaj fenomenoj, fariĝantaj ĉe li, estas akcidentaj kaj prezentas nenion nenormAllan, ĉar ilin klarigas la proprecoj de la perispirito, kaj ĉe aliaj individuoj ili okazas laŭ diversaj gradoj. Male, post lia morto ĉio en li vidigas la fluidecan estulon. La diferenco inter ambaŭ statoj estas tiel frapanta, ke ne eblas similigi unu al la alia.

La karna korpo havas proprecojn intime ligitajn al la ĝustasenca materio, kiuj proprecoj esence diferencas de tiuj de la eterecaj fluidoj; en la unua, la malorganizon kaŭzas la rompiĝo de la molekula kohero. Penetrante en materian korpon, tranĉa instrumento dividas al ĝi la histojn; se estas atakitaj la organoj nepre necesaj al la vivo, tiam ili ĉesas funkcii kaj okazas la morto, tio estas, la morto de la korpo. Ĉar tia kohero ne ekzistas en la fluidecaj korpoj, la vivo en ili ne sidas sur la funkciado de specialaj organoj, pro kio en ĝi ne povas ekesti analogaj malordoj. Tranĉa aŭ alispeca instrumento penetras fluidecan korpon kvazaŭ ĝi penetrus en vaporon, farante al ĝi nenian lezon. Jen kial tiaspecaj korpoj ne povas morti, kaj kial la fluidecaj estuloj nomataj ageneruloj ne povas esti mortigitaj.

Post la turmento de Jesuo, lia korpo konserviĝis inerta kaj senviva; ĝi estis entombigita tiel same kiel la ordinaraj korpoj, kaj ĉiu povis ĝin vidi kaj tuŝi. Post lia releviĝo, kiam li volis forlasi la Teron, li ne mortis; lia korpo leviĝis, disneniiĝis kaj malaperis, lasante nenian postsignon, kio evidente pruvas, ke tiu korpo havis alian naturon ol tiu de la korpo pereinta sur la kruco; kaj el tio ja trudiĝas la konkludo, ke se estis eble al Jesuo morti, li do nepre havis korpon el karno.

Pro ĝiaj materiaj proprecoj, la karna korpo estas la sidejo de la sensacoj kaj de la fizikaj doloroj, kiuj refrapas en la sentiva centro, aŭ Spirito. Ne la korpo suferas, sed ja la Spirito, kiu ricevas la reefikojn de la lezoj aŭ aliiĝoj de la organaj histoj. Ĉe korpo sen Spirito, absolute nula estas la sensaco; samkiale, la Spirito sen materia korpo ne povas sperti la suferojn, kiuj rezultas el la aliiĝo de la materio, el kio nepre trudiĝas la konkludo, ke, se Jesuo materiale suferis, kion oni ne povas pridubi, li do havis materian korpon de naturo simila al tiu de la korpo de ĉiuj homoj.

66. – Al la materialaj faktoj aldoniĝas fortegaj moralaj konsideroj.

Se Jesuo, dum sia vivo, troviĝis en la stato de la fluidecaj estuloj, li do ne estus spertinta doloron, nek korpajn bezonojn. Supozi, ke tiel okazis, estas senhavigi lin je la merito de vivo plena de necesbezonoj kaj suferoj, kiun li elektis, kiel ekzemplon de rezignacio. Se ĉio ĉe li estus ŝajna, do ĉiuj agoj de lia vivo, la ripetata antaŭdiro pri lia morto, la dolora sceno sur la Monto Olivarba, lia preĝo al Dio, ke estu forportita de li la kaliko de amaraĵoj, lia suferado, lia agonio, ĉio, ĝis lia lasta ekkrio en la momento, kiam li ellasas sian Spiriton, estus nenio alia krom vana ŝajnigo, celanta trompi pri lia naturo kaj kredigi pri ia iluzia ofero de lia vivo, per komedio malinda je simple honesta homo, do des pli prave malinda je tiel supera estulo.

Unuvorte: li estus ekspluatinta la konfidon de siaj samtempuloj kaj de la posteularo. Tiaj estas la logikaj sekvoj de tiu sistemo, sekvoj ja ne akcepteblaj, ĉar, anstataŭ lin altigi, ili lin morale malaltigus[109].

67. – Ne estas nova tiu ideo pri la naturo de la korpo de Jesuo. En la kvara jarcento, Apolinario el Laodikeo, estro de la sekto de apolinaristoj, predikis, ke Jesuo ne prenis al si korpon kiel la nia, sed korpon nesensivan, kiu malsuprenvenis de la ĉielo en la sinon de la sankta Virgulino, kaj ne estis de ŝi naskita; ke, pro tio, Jesuo naskiĝis, suferis kaj mortis nur ŝajne.

La apolinaristoj estis anatemitaj de la Koncilio en Aleksandrio, en 360; de tiu en Romo, en 374; kaj de tiu en Konstantinopolo, en 381.

La saman kredon konfesis la Docetistoj (el la greka dokein, ŝajni), multnombra sekto el la Gnostikuloj, kiu ekzistis dum la tri unuaj jarcentoj[110].


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.