La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA GENEZO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parolo
Enkonduko
La Genezo laŭ Spiritismo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
La Mirakloj laŭ Spiritismo
13 14 15
La Antaŭdiroj laŭ Spiritismo
16 17 18
Apendico
Piednotoj

PAROLO DE LA TRADUKINTO

“La Genezo, la Mirakloj kaj la Antaŭdiroj laŭ Spiritismo” konstituas la lastan, laŭ kronologia ordo, el la kvin fundamentaj libroj de la spiritisma revelacio, verkitaj de ties sistemiginto Allan Kardec, pseŭdonimo de la franca pedagogo Hippolyte Léon Denizard Rivail (1804-1869). Ĝi aperis en 1868, kiam jam respektinda movado kreskadis sub lia orientado kaj la influo de la aliaj, jam tre populariĝintaj, kvar fundamentaj verkoj, nome “La Libro de la Spiritoj” (1857), “La Libro de la Mediumoj” (1861), “La Evangelio laŭ Spiritismo” (1864), “La Ĉielo kaj la Infero” (1865).

Antaŭ ol sin fordoni al sia grava misio kiel kompilinto kaj sistemiginto de la revelacioj, kiuj fontis el la nevidebla mondo, Allan Kardec jam estis akirinta honoran reputacion kiel pedagogo, kun fekundaj, oficiale agnoskitaj, kontribuoj al la plibonigo de la instruado en Francio.

Pri la enhavo de ĉi tiu verko ni povas senhezite aserti ĝian kernan aktualecon, malgraŭ la fakto, ke, pro la progreso de la sciencoj de post ĝia apero en 1868, multaj ideoj, teorioj kaj principoj en ĝi prezentitaj devis cedi lokon al novaj formuloj konstruitaj sur esploroj, observoj, sondoj teknike pli perfektaj. La aŭtoro mem, kun klarmensa antaŭvidemo, atentigas la leganton pri tio. Koncerne tamen la ekskluzivan, specifan kampon de la ankoraŭ ne agnoskita spiritisma scienco, ĉio spiras novecon, freŝecon, precipe logikecon kaj raciecon, ĉar en “La Genezo” estas studataj la elementoj, kiuj donas konsiston al tiu nepre ekzistanta forto de la Naturo, nome la nevidebla mondo, de kiu ĉiu homo venas en la korpan mondon per la naskiĝo kaj al kiu nepre revenas per la morto, tiel longe ĝis li, per senĉesa progresado, intelekta kaj precipe morala, eniras novan fazon de evoluado ne plu necesiganta sinsekvajn reenkarniĝojn en krudmateriajn planedojn.

Kontraŭflue al la tradiciaj religiaj skoloj, Allan Kardec rekonas la rolon de la Scienco en la formulado de la vera Genezo, laŭ la leĝo de la Naturo, sen tamen radikale forĵeti la antikvajn konceptojn kaj interpretojn, ĉefe tiujn de la Biblio, kiujn li rigardas envolvitaj en la alegorio kaj kaŝantaj superbelajn veraĵojn. Jenaj liaj asertoj, interalie, klare difinas, ĉirilate, unu el la karakterizaj trajtoj de la spiritisma revelacio: “Se la Religio rifuzas marŝi kun la Scienco, ĉi tiu marŝos sola”, kaj “Religio, kiu, eĉ per unu punkto, ne kontraŭdirus la leĝojn de la naturo, ja neniel devus timi la progreson kaj estus do neatingebla”. Kvankam “La Genezo” aparte fokusigas tiun trajton, aŭ aspekton, sciencan de la Spiritisma Doktrino, en ĝi tamen estas elvolvitaj la aliaj, neapartigeblaj trajtoj, nome la filozofia kaj la morala, kiuj nature, konsekvence, elfluas el la por tiel diri “fizikaj” elementoj de la revelacio.

Kiel esperantisto-spiritisto, mi aparte ĝojas, ke la Brazila Spiritisma Federacio finplenumas, per ĉi tiu eldonaĵo, projekton, kiun ĝi iniciatis en la jaro 1946 per la aperigo de “La Libro de la Spiritoj”, nome la publikigon, en Esperanto, de la tiel nomata Spiritisma Pentateŭko, konsistanta el la kvin fundamentaj verkoj de Allan Kardec. Tutkoran dankon mi esprimas do al tiu respekteginda, pli ol centjara Institucio, en la nomo de la esperantista mondo, al kiu ĝi faras bonajn servojn ekde de la jaro 1909, kiam ĝia oficiala organo, la revuo “Reformador”, aperigis artikolon pri la Neŭtrala Internacia Lingvo, ties movado kaj idealoj.

Mi ankaŭ aparte dankas mian karan amikon kaj majstron, la kleran lingviston, tradukiston, kompetentan esperantiston, D-ron Benedicto Silva, el la brazila urbo S. José do Rio Preto (SP), kiu bonvole kaj sinofere kontrolis la tutan tradukon, tiel ebligante, ke ĝi aperu inda je la genia kreaĵo de D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof.

Rio de Janeiro (RJ),
la 22-an de Majo 2002.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.