La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GENEZO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parolo
Enkonduko
La Genezo laŭ Spiritismo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
La Mirakloj laŭ Spiritismo
13 14 15
La Antaŭdiroj laŭ Spiritismo
16 17 18
Apendico
Piednotoj

ĈAPITRO VI: ĜENERALA URANOGRAFIO [18]

Spaco kaj tempo – La materio – La leĝoj kaj la fortoj – La primara kreado – La universala kreado – La sunoj kaj la planedoj – La satelitoj – La kometoj – La Lakta Vojo – La fiksaj steloj – La dezertoj de la spaco – Eterna sinsekvo de l’ mondoj – La universa vivo – Diverseco de l’ mondoj

Spaco kaj tempo

1. – Jam estas donitaj pluraj difinoj de spaco, el kiuj la ĉefa estas jena: spaco estas la etendaĵo apartiganta du korpojn. El tio certaj sofistoj konkludis, ke, kie ne estas korpoj, tie spaco ne ekzistas. Surbaze de tio kelkaj doktoroj pri teologio asertis, ke la spaco nepre estas finhava, argumentante, ke difinita nombro da limhavaj korpoj ne povus formi senfinan serion, kaj ke, kie finiĝus la korpoj, tie ankaŭ finiĝus la spaco. Oni ankoraŭ jene difinis spacon: loko, kie moviĝas la mondoj, la malpleno, kie agas la materio, ktp. Ni lasu ĉiujn ĉi difinojn, kiuj ja nenion difinas, kuŝantaj en la koncernaj traktatoj.

Spaco estas unu el tiuj vortoj prezentantaj primitivan, aksioman ideon, evidentan per si mem, pri kiu la diversaj difinoj, kiujn oni povas doni pri ĝi, servas nur por ĝin malklarigi.

Ni ĉiuj scias, kio estas spaco, kaj mi nur volas pruvi ĝian senfinecon, por ke niaj postaj studoj renkontu nenian baron, kiu malhelpus la esplorojn de nia rigardo.

Nu, mi diras, ke spaco estas senfina pro la fakto, ke ne eblas imagi por ĝi ian ajn limon, kaj ke, malgraŭ la malfacileco koncepti la senfinon, estas al ni pli facile, per la penso, eterne trairi la spacon, ol halti ĉe iu ajn loko, post kiu ni ne plu trovus traireblan etendaĵon.

Por prezenti al ni – kiom al ni ebligas niaj limitaj fakultoj – la senfinecon de la spaco, ni supozu, ke, foririnte de la Tero, perdita en la sino de la senfino, direkte al iu ajn punkto de la Universo, kun la mireginda rapideco de la elektra fajrero, kiu iras milojn da leŭgoj en unu sekundo, ni apenaŭ forlasis ĉi globon; ke, trakurinte milionojn da leŭgoj, ni nin trovas en iu loko, de kiu ni vidas la Teron aspektanta kiel palbrila stelo.

Post momento, ĉiam irante la saman direkton, ni atingas tiujn forajn stelojn, kiujn vi apenaŭ distingas de via surtera stacio.

De tie, tute malaperas el nia vido, en la ĉielaj profundaĵoj, ne nur la Tero, sed ankaŭ via Suno mem, eklipsita, kun sia tuta brilego, de la etendaĵo, kiu disde ĝi nin apartigas. Ĉiam impulsataj de la sama fulma rapideco, ni transpasas, ĉe ĉiu paŝo antaŭen en la etendaĵo, sistemojn de mondoj, insulojn el etera lumo, stelplenajn vojojn, luksajn regionojn, kiujn Dio prisemis per mondoj samabunde kiel li, per plantoj, prisemis la surterajn herbejojn.

Nu, antaŭ nur kelke da minutoj ni ekiris kaj jam centoj da milionoj da leŭgoj nin apartigas disde la Tero, miliardoj da mondoj preterpasis antaŭ niaj okuloj, sed tamen atentu! ni efektive ne antaŭeniĝis eĉ unu solan paŝon en la Universo.

Se ni plu iros dum jaroj, jarcentoj, miloj da jarcentoj, milionoj da centoble jarcentaj periodoj kaj ĉiam kun la rapideco de la fulmo, ni jam neniom estos irintaj antaŭen, de kiu ajn flanko ni nin turnis, al kiu ajn punkto ni nin direktis, deire de tiu nevidebla grajneto, kiun ni forlasis kaj kiu estas nomata Tero!

Jen kio ja estas spaco!

2. – Tempo, same kiel spaco, estas vorto per si mem difinebla. Pri ĝi oni faras pli ĝustan ideon, ĝin rilatigante al la senfina tuto.

La tempo estas la sinsekvo de la aferoj. Ĝi estas ligita al la eterneco same kiel la aĵoj estas ligitaj al la senfino. Ni imagu nin en la origino de nia mondo, en tiu epoko primitiva, kiam la Tero ankoraŭ ne moviĝis sub la dia impulsado: unuvorte, en la komenco de la Genezo. Tiam la tempo ankoraŭ ne eliris el la mistera lulilo de la Naturo kaj neniu povas diri, en kiu jarcenta epoko ni troviĝas, ĉar la bAllanciero de la jarcentoj ankoraŭ ne ekmoviĝis.

Sed, silenton! per la eterna sonorilo sonas la unua horo de iu izolita Tero, la planedo ekmoviĝas en la spaco, kaj de tiam estas vespero kaj mateno. Transe de la Tero la eterneco restas indiferenta kaj senmova, kvankam la tempo marŝas rilate al multaj aliaj mondoj. Sur la Tero, la tempo ĝin anstataŭas kaj dum difinita sinsekvo da generacioj oni kalkulos la jarojn kaj la jarcentojn.

Ni nun transportiĝu al la lasta tago de ĉi tiu mondo, al tiu horo, kiam, kurbigita sub la pezo de profundaĝo, la Tero forviŝiĝos el la libro de la vivo, kie ĝi ne plu reaperos. Ne plu estas la sinsekvo de la eventoj, ĉesas la planedaj movoj, kiuj mezuris la tempon, kaj kun ili la tempo finiĝas.Ĉi tiu simpla prezento de la naturaj aferoj, kiuj naskas la tempon, kiuj ĝin nutras kaj lasas ĝin estingiĝi, sufiĉas por montri, ke, vidate de la punkto kie ni devas lokiĝi por niaj studoj, la tempo estas kvazaŭ akvoguto fAllanta el nubo en la maron kaj kies falo estas mezurata.

Kiom da mondoj en la vasta etendaĵo, tiom da tempoj, diversaj kaj inter si neakordigeblaj. Ekster la mondoj nur la eterneco substituiĝas al tiuj efemeraj sinsekvoj kaj serene plenigas, per sia senmova lumo, la ĉielan senlimaĵon. Vastegeco sen limoj kaj eterneco sen limoj, jen la du grandaj proprecoj de la universa naturo.

La rigardo de la observanto, kiu trakuras, neniam renkontante baron, la nemezureblajn distancojn de la spaco, kaj tiu de la geologo, kiu iras trans la limojn de la epokoj, aŭ kiu malsupreniras en la profundaĵojn de la faŭkanta eterneco, kie ambaŭ iam dronos, agas akorde, ĉiu laŭ sia direkto, por akiri tiun duoblan nocion pri la senfino: longo kaj daŭro.

Nu, ĉe tiu ordo de ideoj, estos al ni facile kompreni, ke, konsiderante la tempon nura rilato inter aferoj pasemaj kaj sole dependanta de aferoj mezurataj, se ni prenus la surterajn jarcentojn kiel unuon kaj ilin milope amasigus por formi kolosan numeron, tiu numero ĉiam prezentus nenion alian ol ian punkton en la eterneco, same kiel miloj da leŭgoj, aldonitaj al miloj da leŭgoj, formas nenion alian ol punkton en la spaco.

Tiel, por ekzemplo, ĉar la jarcentoj troviĝas ekster la etera vivo de la animo, ni povus skribi numeron tiel longan kiel la tera ekvatoro kaj imagi nin maljuniĝintaj je tiu nombro da jarcentoj, kaj tamen nia animo pliaĝus eĉ ne unu solan tagon.

Kaj, aldonante al ĉi neesprimebla nombro da jarcentoj serion da similaj numeroj, longdistancan kiel de ĉi tie ĝis la Suno, aŭ eĉ da pli grandaj numeroj, se ni imagus nin vivantaj dum tiu mireginda sinsekvo da jarcentaj periodoj, esprimata per la adicio de tielaj numeroj, kiam ni atingus la finon, tiu nekonceptebla amaso da jarcentoj, kiu pezus sur niaj kapoj, aperus kvazaŭ ĝi ne ekzistus: antaŭ ni ĉiam starus la tuta eterneco.

La tempo estas nenio alia ol relativa mezuro de la sinsekvo da pasemaj aferoj; la eterneco per nenio mezureblas, el la vidpunkto de la daŭro; por ĝi ekzistas nek komenco nek fino: ĉio por ĝi estas nuno.

Se jarcentoj da jarcentoj estas malpli ol unu sekundo rilate la eternecon, kio do ja estas la daŭro de la homa vivo?!

La materio

3. – Unuavide, nenio ŝajnas tiel profunde varia, tiel esence distingiĝa, ol la diversaj substancoj, kiuj konsistigas la mondon. Inter la objektoj, kiujn la Arto aŭ la Naturo pasigas antaŭ niaj okuloj, ĉu estas du montrantaj perfektan identecon aŭ, almenaŭ, egalkonsistecon? Kia malsimilo, sub la aspektoj de solideco, de kunpremebleco, de pezeco kaj de la multoblaj proprecoj de l’ korpoj, inter la atmosferaj gasoj kaj orfadeneto, inter la akva molekulo de nubo kaj tiu de mineralo formanta la skeleton de la globo! kiela diverseco inter la kemia histo de la multspecaj plantoj ornamantaj la vegetAllan regnon kaj tiu de la reprezentantoj, ne malpli nombraj, de la surtera besta regno!

Ni tamen povas starigi, kiel absolutan principon, ke ĉiuj substancoj, konataj kaj nekonataj, kiel ajn inter si malsimilaj ili ŝajnas, ĉu el la vidpunkto de la interna konsisto, ĉu koncerne ilian agadon, unuj sur la aliajn, efektive estas nenio alia ol diversaj modeloj, laŭ kiuj la materio sin montras; varioj, en kiujn ĝi transformiĝas sub la direkto de la sennombraj fortoj ĝin regantaj.

4. – La Kemio, tiel rapide progresanta depost mia epoko, en kiu aliaj adeptoj mem ankoraŭ ĝin forpuŝis en la sekretan kampon de magio; tiu scienco, kiun oni povas juste rigardi kiel idon de la jarcento de observado kaj kiel sole bazitan, multe pli solide ol siaj pli antikvaj fratoj, sur la eksperimenta metodo; la Kemio, mi diras, forpuŝe ignoris la kvar primitivajn elementojn, kiujn la antikvuloj konsente agnoskis en la Naturo; ĝi elmontris, ke la tera elemento estas nenio alia ol la kombiniĝo de diversaj substancoj senfine variaj; ke la aero kaj la akvo ankaŭ estas malkomponeblaj kaj produktoj de certa nombro da gasaj ekvivalentoj; ke la fajro, anstataŭ esti ia ĉefa elemento, ja estas nura stato de la materio, rezultanta el la universa movado, al kiu ĝi estas submetata, kaj el ia sensebla aŭ latenta brulo.

Kompense, ĝi aperigis rimarkindan nombron da principoj ĝis tiam nekonataj, kiuj al ĝi ŝajnis formi, per difinitaj kombinoj, la diversajn korpojn, kiujn ĝi studis kaj kiuj simultane agas laŭ certaj leĝoj kaj en difinitaj proporcioj, ĉe la laboroj efektiviĝantaj en la granda laboratorio de la Naturo. Tiujn principojn ĝi nomis simplaj korpoj, kaj per tio ĝi montris, ke ĝi ilin rigardas primitivaj kaj nemalkomponeblaj, kaj ke ĝis nun nenia procedo povas ilin redukti al eroj pli simplaj, ol ili mem estas[19].

5. – Sed kie ne plu eblas la taksadoj de l’ homo, eĉ se lin helpas la plej impresaj artefaritaj sensoj, tie kontinuas la verko de la Naturo; kie la vulgara homo prenas la ŝajnon por la realo, kie la praktikulo levas la vualon kaj distingas la komencon de la aferoj, tie la rigardo de tiu, kiu povas kompreni la agmanieron de la Naturo, vidas en la mondkonsistaj materialoj nenion alian ol la primitivan kosman materion, simplan kaj unuecan, diversigitan en certaj regionoj en la tempo de ĉi-ties apero, dividitan en korpojn dumvive solidarajn inter si, sed kiuj unu tagon dismembriĝas pro sia malkomponiĝo en la tenejo de la spaco.

6. – Estas demandoj, kiujn ni mem, Spiritoj, amantaj la Sciencon, ne povas profundigi kaj pri kiuj ni povas eldiri nur personajn opiniojn, pli aŭ malpli hipotezajn. Pri tiuj demandoj mi silentos aŭ pravigos mian vidmanieron. Sed tiu ĵus pritraktita ne apartenas al tiu klaso. Al tiuj, do, kiuj estus tentataj rigardi mian parolon nur kiel aŭdacan teorion, mi diros: ampleksu, se eble, per esplora rigardo, la multoblecon de la operacioj de la Naturo, kaj vi konsentos, ke se oni ne akceptas la unuecon de la materio, ne eblos ekspliki ne nur la sunojn kaj la sferojn, sed ja, ne irante tiel malproksimen, la ĝermadon de semo en la tero, aŭ la formiĝon de insekto.

7. – Se ekzistas tiela diverseco en la materio, tion kaŭzas la fakto, ke, ĉar estas senlima la nombro, tiel de la fortoj direktintaj ĝiajn transformiĝojn, kiel ankaŭ de la kondiĉoj, en kiuj ili okazis, tial la diversaj kombinoj de la materio ankaŭ ne povis ne esti nombre senlimaj.

Sekve, ĉu la koncernata substanco apartenas al la ĝustediraj fluidoj, tio estas, al la senpezaj korpoj, ĉu ĝi havas la karakterojn kaj la ordinarajn proprecojn de la materio, ekzistas en la tuta Universo nenio alia, krom unu sola primitiva substanco: la kosmo aŭ kosma materio de la uranografoj.

La leĝoj kaj la fortoj

8. – Se unu el tiuj nekonataj estaĵoj, kiuj konsumas sian efemeran vivon en la fundo de la tenebraj oceanaj regionoj; se unu el tiuj poligastruloj, unu el tiuj nereoj – mizeraj bestetoj, kiuj pri la Naturo konas nenion, krom la iðtiofagaj fiŝoj kaj la submaraj arbaroj – subite ricevus kiel doton la intelekton, la kapablon studi sian mondon kaj bazi sur siaj observoj ian konjektan rezonadon, kiu ampleksus la universan tuton, kiun ideon ĝi farus al si pri la vivanta naturo disvolviĝanta en la medio, kie ĝi loĝas, kaj pri la surtera mondo ne apartenanta al la kampo de ĝiaj observoj?

Se nun, pro mireginda efiko de sia nova povo, tiu sama estaĵo leviĝus super siajn eternajn tenebrojn kaj atingus la marsupraĵon, ne malproksime de la grasaj bordoj de ia insulo kun luksa vegetaĵaro, lumbanata de la fekundiga Suno disdonanta bonfaran varmon, kiel ĝi rigardus siajn antaŭe pretajn teoriojn pri la universa kreado? Ĉu ĝi ilin ne tuj forĵetus kaj anstataŭigus per rigardo pli ampleksa, kvankam relative tiel nekompleta kiel la unua? Tia estas, ho homoj!, la bildo de via tute spekulativa scienco[20].

9. – Veninte do ĉi tien pritrakti la demandon pri la leĝoj kaj fortoj regantaj la Universon, mi, kiu, samkiel vi, nur estas relative nescia pri la reala scienco, malgraŭ la ŝajna supereco, kiun, rilate al miaj surteraj fratoj, al mi havigas la ebleco studi naturajn problemojn ankoraŭ al ili malpermesatajn, mi portas la solan celon al vi doni ian ĝenerAllan nocion pri la universaj leĝoj, sen detale ekspliki la agadmanieron kaj la naturon de tiuj specialaj fortoj al ili submetitaj.

10. – Ekzistas ia etera fluido, kiu plenigas la spacon kaj penetras la korpojn. Tiu fluido estas la etero aŭ primitiva kosma materio, generinto de la mondoj kaj de la estaĵoj. Al la etero estas esence propraj la fortoj, kiuj direktis la metamorfozojn de la materio, kaj la leĝoj, necesaj kaj neŝanĝeblaj, regantaj la mondon. Tiuj multoblaj fortoj, senfine variaj laŭ la kombiniĝoj de la materio, lokitaj laŭ la masoj, diversigitaj en siaj agmanieroj laŭ la cirkonstancoj kaj medioj, estas konataj sur la Tero sub la nomoj gravito, kohero, afineco, altiro, magnetismo, aktiva elektro. La vibraj movoj de la aganto estas konataj sub la nomoj sono, varmo, lumo, ktp. En aliaj mondoj, ili montriĝas sub aliaj aspektoj, havas aliajn karakterojn nekonatajn sur la Tero, kaj, en la senmezura ĉiela vastaĵo, senlime nombraj fortoj disvolviĝis laŭ neimagebla skalo, kies grandecon ni estas tiel nekapablaj taksi, kiel la krustulo, en la fundo de la oceano, por kompreni la universalecon de la surteraj fenomenoj. [21]

Nu, kiel ekzistas nur unu sola substanco simpla, primitiva, generanta ĉiujn korpojn, sed diversigita en siaj kombinoj, tiel same ĉiuj tiuj fortoj dependas de unu universa leĝo diversigita en siaj efikoj, kiu leĝo, laŭ la eternaj decidoj, estis suverene trudita al la kreaĵaro por al ĝi havigi harmonion kaj stabilecon.

11. – La Naturo neniam kontraŭstaras sin mem. Unu solan devizon portas la blazono de la Universo: unuecodiverseco.

Laŭirante la skalon de la mondoj, oni trovas unuecon laŭ harmonio kaj kreado, krom ankaŭ senfina diverseco en tiu vastega ĝardeno de steloj. Kiam oni supreniras la ŝtupojn de la vivo, ekde la lasta el la estaĵoj ĝis Dio, evidentiĝas la granda leĝo de kontinueco. Konsiderante la fortojn en si mem, oni povas per ĝi formi serion, kies rezultanto, konfuziĝante kun la generanto, estas la universa leĝo.

Vi ne povus taksi tiun leĝon laŭ ties tuta amplekso, ĉar la fortoj, kiuj ĝin reprezentas en la kampo de viaj observoj, estas malvastaj kaj limigitaj. Sed gravito kaj elektro povas esti rigardataj kiel ampleksa apliko de tiu ĉefa leĝo reganta trans la ĉieloj.Ĉiuj tiuj fortoj estas eternaj – tiun vorton ni klarigos – kaj universaj kiel la kreaĵaro. Estante esence propraj al la kosma fluido, ili necese agas ĉie kaj sur ĉion, modifante sian agadon per simultaneco aŭ sinsekveco, superregante ĉi tie, estingiĝante aliloke, potencaj kaj aktivaj en unuj punktoj, latentaj aŭ kaŝitaj en aliaj, sed fine preparante, direktante, konservante kaj detruante la mondojn en ties diversaj vivperiodoj, kondukante la miregindajn laborojn de la Naturo, kie ajn ili plenumiĝas, por ĉiam certigante la eternan splendon de la kreaĵaro.

La primara kreado

12. – Konsiderinte la Universon el la ĝeneralaj vidpunktoj de ĝia konsisto, de ĝiaj leĝoj kaj de ĝiaj proprecoj, ni povas etendi niajn studojn al la maniero de kreado, kiu naskis la mondojn kaj la estaĵojn. Ni poste aparte pritraktos la kreadon de la Tero kaj ties nunan staton en la universaleco de la ekzistaĵoj, kaj de tie, prenante tiun globon kiel deirpunkton kaj kiel relativan unuon, ni komencos niajn planedajn kaj siderajn studojn.

13. – Se ni bone komprenis la rilaton, aŭ, pli ĝuste, la kontraŭecon inter eterneco kaj tempo, se ni alkutimiĝis al tiu ideo, ke la tempo estas nenio alia, ol ia relativa mezuro pri la sinsekvo de pasemaj aferoj, dum la eterneco estas esence unueca, senmova kaj seninterrompa, neniel ajn mezurebla el la vidpunkto de la daŭro, ni komprenos, ke por ĝi estas nek komenco nek fino.

Aliflanke, se ni faras al ni ĝustan ideon – kvankam ja nepre tre malfortan – pri la senlimeco de la dia povo, ni komprenos, kiel estas eble, ke la Universo ĉiam ekzistis kaj ekzistos. De kiam Dio ekzistis, liaj eternaj perfektaĵoj parolis.

Antaŭ ol la tempoj estis naskitaj, la nemezurebla eterneco ricevis la dian parolon kaj fekundigis la spacon, eternan kiel ĝi.

14. – Ekzistante, pro sia naturo, ekde la tuta eterneco, Dio kreis ekde la tuta eterneco, kaj alie ne povus esti, ĉar kiel ajn malproksima troviĝus la epoko, kien per la imago ni retroŝovus la supozatajn limojn de la kreado, ĉiam estos, trans tiu limo, ia eterneco – pripensu bone ĉi tiun ideon – ia eterneco, dum kiu la diaj hipostazoj, la senlimaj voladoj restintus enterigitaj en ia muta letargio, senaga kaj senfrukta, en ia eterneco de ŝajna morto por la eterna Patro, kiu donas vivon al la estaĵoj; de indiferenta muteco por la Vorto, kiu ilin direktas, de sterileco frida kaj egoisma por la Spirito de amo kaj vivigo.

Ni pli bone komprenu la grandecon de la dia agado kaj ties eternecon sub la mano de la absoluta Estaĵo! Dio estas la Suno de la estaĵoj, la Lumo de la mondo. Nu, la apero de la Suno tuj naskas lumondojn, kiuj ĉien disĵetiĝas en la spaco.

Tiel same, la Universo, naskita de la Eternulo, originas en la neimageblaj periodoj de la senfina daŭro, en la Fiat lux! de la komenco.

15. – La absoluta komenco de la ekzistaĵoj estas do en Dio. Iliaj sinsekvaj aperoj en la kampo de la ekzistado konsistigas la ordon de la eterna kreado.

Kiu mortemulo povus parolesprimi la grandiozaĵojn nekonatajn kaj majeste vualitajn sub la nokto de la epokoj disvolviĝintaj en tiuj antikvaj tempoj, en kiuj ekzistis neniu el la miregindaĵoj de la nuntempa Universo; en tiu antikva epoko, en kiu, post kiam sonis la voĉo de la Sinjoro, la materialoj, kiuj en la futuro, per si mem kaj simetrie, kunmetiĝos por konstrui la templon de la Naturo, subite renkontiĝis en la sino de la senlimaj vakuoj; kiam tiu mistera voĉo, kiun ĉiu kreito respektegas kaj estimas kiel la voĉon de iu patrino, estigis harmonie diversajn notojn, ke ili kune vibradu kaj ludu la koncerton de la vastaj ĉieloj?

La mondo, en sia lulilo, ne montriĝis sidanta sur sia matureco kaj en la pleneco de sia vivo. Ne! La kreiva povo neniam sin kontraŭdiras kaj, kiel ĉiaj ekzistaĵoj, la Universo naskiĝis infano. Sub la direktado de la supre menciitaj leĝoj kaj de la komenca impulso esence propra al sia formiĝo mem, la primitiva kosma materio sinsekve naskis kirlegojn, aglomeraĵojn el tiu dissemita fluido, amasojn da nebuleca materio, kiuj per si mem dividiĝis kaj senlime ŝanĝiĝis por generi, en la neimageblaj regionoj de la spaco, plurajn centrojn de simultanaj aŭ sinsekvaj kreadoj.

Pro la fortoj, kiuj superregis ĉe unuj aŭ ĉe aliaj el ili, kaj pro postaj cirkonstancoj, kiuj direktis ilian disvolviĝon, tiuj primitivaj centroj fariĝis fokusoj de ia speciala vivo: unuj, malpli dissemitaj en la spaco kaj pli riĉaj je agantaj principoj kaj fortoj, tuj komencis sian apartan astran vivon; aliaj, okupante senliman spacon, kreskis kun ekstrema malrapideco, aŭ denove dividiĝis en aliajn duarangajn centrojn.

16. – Reen irante nur kelke da milionoj da jarcentoj antaŭ la nuna epoko, ni konstatas, ke nia Tero ankoraŭ ne ekzistas, ke eĉ nia sunsistemo ne komencis la evoluojn de la planeda vivo; sed jam splendaj sunoj lumigas la eteron; jam loĝataj planedoj havigas vivon kaj ekzistadon al amasoj da estaĵoj nin antaŭvenintaj en la homa evoluado; ke la luksaj produktoj de iu nekonata naturo kaj la miregindaj ĉielaj fenomenoj elmetas, sub aliulaj rigardoj, la bildojn de la senlima kreaĵaro. Kion mi diras! jam ne plu ekzistas splendoj, kiuj iam batigis la koron al aliaj mortemuloj sub la penso de la senlima potenco! Kaj ni, povraj estaĵetoj, venintaj post ia eterneco da vivo, ni nin rigardas samtempuloj de la kreado!

Unu fojon ankoraŭ: ni pli bone komprenu la Naturon.

Ni sciu, ke, kiel antaŭ ni, tiel ankaŭ post ni etendiĝas la eterneco; ke la spaco estas la scenejo de neimageblaj kreadoj, simultanaj kaj sinsekvaj. Tiaj nebulozoj, kiujn ni apenaŭ distingas en la ĉielaj foraĵoj, estas aglomeraĵoj da formiĝantaj sunoj; tiaj aliaj estas laktaj vojoj el loĝataj mondoj; aliaj, fine, estas okazejoj de kataklismoj aŭ de ruiniĝoj. Ni sciu, ke, kiel ni estas lokitaj en la mezo de senlima nombro da mondoj, tiel same ni troviĝas en la mezo de duobla senlimo da daŭroj, antaŭaj kaj postaj; ke la universa kreado ne limiĝas al ni, ke ni ne povas apliki tiun esprimon al la aparta formado de nia eta globo.

La universa kreado

17. – Irinte, kiom al ni permesis nia malforteco, ĝis la kaŝita fonto, de kiu devenas la mondoj, same kiel, de rivero, la akvogutoj, ni konsideru la marŝon de la sinsekvaj kreadoj kaj de ties seriaj disvolviĝoj.

La primitiva kosma materio entenis la materiajn elementojn, fluidecajn kaj vivipovajn, de ĉiuj universoj parade elmontrantaj siajn pompojn antaŭ la eterneco. Ĝi estas la fekunda patrino de ĉiuj ekzistaĵoj, la unua praavino, kaj antaŭ ĉio la eterna generantino. Tiu substanco, de kiu devenas la sideraj sferoj, absolute ne malaperis; ne mortis tiu potenco, ĉar ĝi ankoraŭ naskas novajn kreaĵojn kaj senĉese ricevas, rearanĝitaj, la principojn de la mondoj, kiuj forstrekiĝas el la eterna libro.

La etera materio, pli aŭ malpli maldensiĝinta, kiu dissemiĝas en la interplanedaj spacoj; tiu kosma fluido, kiu plenigas la mondon, pli aŭ malpli maldensiĝinta en tiuj vastegaj regionoj riĉaj je stel-aglomeraĵoj; pli aŭ malpli densiĝinta tie, kie la astra ĉielo ankoraŭ ne brilas; pli aŭ malpli ŝanĝita, pro diversaj kombiniĝoj, laŭ la lokoj en la spaco; tiu materio estas nenio alia ol la primitiva substanco, sidejo de la universaj fortoj, el kiu la Naturo ĉerpis ĉiujn ekzistaĵojn[22].

18. – Tiu fluido penetras la korpojn kiel senlima oceano. En ĝi kuŝas la vitala principo, kiu liveras la vivon al ĉiuj estaĵoj kaj ĝin ĉiamigas sur ĉiu globo laŭ ties kondiĉoj, principo kiu, en latenta stato, restas dormanta, kie ĝin ne vokas la voĉo de iu estaĵo. Ĉia kreito, minerala, vegetala, besta aŭ ajnaspeca – ĉar estas multe da aliaj naturaj regnoj, kies ekziston vi eĉ ne suspektas – scipovas, dank'al tiu universa, vitala principo, proprigi al si la kondiĉojn de sia ekzistado kaj daŭro.

La molekuloj de mineralo havas certan kvanton da tiu vivo, same kiel la semo kaj la embrio, kaj, kiel en organismo, ili grupiĝas laŭ simetriaj figuroj, kiuj konsistigas la individuojn.

Tre gravas al ni akcepti tiun nocion, ke la primitiva kosma materio estis penetrita ne nur de la leĝoj certigantaj la stabilecon de l’ mondoj, sed ankaŭ de la universa vivoprincipo, kiu formas spontanajn generadojn en ĉiu mondo, laŭgrade kiel manifestiĝas la kondiĉoj por la sinsekva ekzistado de la estaĵoj, kaj kiam sonas la horo por apero de la idoj de la vivo dum la krea periodo.

Tiel efektiviĝas la universa kreado. Estas do ĝuste diri, ke ĉar la operacioj de la Naturo esprimas la dian volon, Dio ĉiam kreadis, kreadas senĉese kaj neniam ĉesos kreadi.

19. – Sed ĝis tie ĉi ni silentis pri la spirita mondo, kiu mem estas parto de la kreaĵaro kaj plenumas siajn destinojn laŭ respektegindaj preskriboj de la Sinjoro.

Pri la maniero kiel la Spiritoj estas kreataj mi povas doni nur tre limigitan instruon, tiel pro mia propra nescio, kiel ankaŭ pro tio, ke mi devas ankoraŭ prisilenti certajn demandojn, kvankam al mi jam estis permesite ilin pli funde pritrakti.

Al tiuj religie dezirantaj ekscii la temon kaj kiuj sin tenas humilaj antaŭ Dio, mi diros, tamen ilin petegante konstrui neniun antaŭtempan sistemon surbaze de miaj vortoj: la Spirito ricevas la dian lumon, kiu al li havigas, kune kun la libervolo kaj la konscienco, la konscion pri liaj altaj destinoj, nur post kiam li trapasis la die fatAllan vicon de la malsuperaj estaĵoj, ĉe kiuj malrapide ellaboriĝas la verko de lia individuiĝo.

Nur depost tiu tago, kiam la Sinjoro stampas al li sur la frunto sian subliman tipon, la Spirito prenas sian lokon en la sino de la homaroj.

Ankoraŭ unu fojon: ne konstruu surbaze de miaj vortoj viajn rezonadojn, tiel bedaŭrinde famajn en la historio de la Metafiziko. Mi milfoje preferus prisilenti demandojn, tiel alte starantajn super niaj ordinaraj meditoj, ol elmeti vin al la ebleco falsi la sencon de mia instruo kaj vin miakulpe enfermi en la nemalimplikeblajn labirintojn de deismo aŭ de fatalismo.

La sunoj kaj la planedoj

20. – Nu, okazis, ke en iu punkto de la Universo, perdita inter miriadoj da mondoj, la kosma materio densiĝis sub la formo de nemezurebla nebulozo. Ĉi tiun nebulozon animis la universaj leĝoj regantaj la materion, kaj pro tiuj leĝoj, ĉefe pro tiu de la molekula altirforto, ĝi prenis la formon de sferoido, kiun solan povas preni iu maso da materio izolita en la spaco.

La cirkla movo, ekzakte egala, de ĉiuj molekulaj zonoj direkte al la centro, estigita de la gravito, tuj aliigis la primitivan sferon, celante akceptigi al ĝi, movo post movo, la lensan formon. – Ni parolas pri la nebulozo entute.

21. – Novaj fortoj aperis sekve de tiu rotacia movo: la fortoj centripeta kaj centrifuga; la unua emis kolekti ĉiujn partojn en la centron, la dua emis ilin de la centro malproksimigi.

Nu, ĉar la movo akceliĝis, laŭgrade kiel la nebulozo densiĝadis, krom ankaŭ ĝia radio grandiĝis laŭmezure kiel ĝi proksimiĝadis al la lensa formo, tial la centrifuga forto, senĉese intensigata de tiuj du kaŭzoj, tuj superpotencis la centran altiron.

Kiel tro rapida movo de la ŝtonĵetilo rompas ties ŝnuron, malproksimen faligante la ĵetaĵon, tiel same la superpotenco de la centrifuga forto deapartigis la ekvatoran cirklon de la nebulozo, kaj el tiu ringo formiĝis nova maso, izolita disde la unua sed tamen submetita al ties potenco. Tiu maso konservis sian ekvatoran movon, kiu, aliiĝinte, transformiĝis en translacian movon ĉirkaŭ la Suno. Krom tio, ĝia nova stato havigis al ĝi rotacian movon ĉirkaŭ ĝia centro mem.

22. – La generinta nebulozo, kiu naskis tiun novan mondon, densiĝis kaj reprenis la sferan formon; sed ĉar la primitiva varmo, kreskigita de ĝiaj diversaj movoj, nur treege malrapide malfortiĝis, tial la ĵus priskribita fenomeno multfoje kaj dum longa periodo ripetiĝos, ĝis la nebulozo estos fariĝinta tre densa, sufiĉe solida por efike rezisti kontraŭ la formoŝanĝoj sinsekve truditaj de ĝia rotacia movo.

Ĝi do estos naskinta ne nur astron sed ja centojn da mondoj, apartigitaj disde la centra fokuso, el ĝi eliĝintaj per la supredirita proceso de formiĝo. Nu, ĉiu el ĝiaj mondoj, penetrita, kiel la origina mondo, de la naturaj fortoj direktantaj la formadon de la universoj, sinsekve naskos novajn globojn, kiuj de tiam gravitos ĉirkaŭ ĝi tiel same, kiel ĝi, kune kun siaj fratoj, gravitas ĉirkaŭ la fokuso, kiu al ili donis ekziston kaj vivon. Ĉiu el tiuj mondoj estos ia suno, centro de ia kirlo el planedoj sinsekve apartigitaj disde ties ekvatoro. Tiuj planedoj ricevos speciAllan, apartan vivon, kvankam dependantan de la astro ilin generinta.

23. – La planedoj estas do formataj el masoj da densiĝinta, tamen ankoraŭ ne solidiĝinta materio, apartigitaj disde la centra maso pro la agado de la centrifuga forto. Tiuj masoj, sub la efiko de la leĝoj de movo, prenas sferoidan, pli malpli elipsan formon, laŭ la grado de fluideco, kiun ili konservis. Unu el tiuj planedoj estos la Tero, kiu antaŭ ol malvarmiĝi kaj tegiĝi per solida krusto, naskos la Lunon per la sama proceso de astra formiĝo, al kiu ĝi ŝuldis sian propran ekziston; la Tero, kiu de nun restos enskribita en la libro de la vivo, lulilo de kreitoj, kies malforteco ricevos protekton sub la flugiloj de la dia Providenco, nova kordo sur la senfina harpo, kiu, sur sia loko, devos vibri en la universa koncerto de l’ mondoj.

La satelitoj

24. – Antaŭ ol la planedaj masoj atingis malvarmogradon sufiĉan por ilin solidigi, malpli grandaj masoj, veraj likvaj globetoj, deapartiĝis de kelkiuj ĉe ties ekvatora ebeno, kie pli granda estas la centrifuga forto. Pro la efiko de la samaj leĝoj, ili ricevis translacian movon ĉirkaŭ la origina planedo, same kiel okazis al ĉi tiuj lastaj rilate al la centra astro, de kiu ili originis.

Ja tiel la Tero naskis la Lunon, kies maso, malpli granda, devis suferi pli rapidan malvarmiĝon. Nu, la leĝoj kaj la fortoj, kiuj direktis ĝian apartiĝon de la tera ekvatoro, krom ankaŭ ĝia translacia movo sur tiu sama ebeno, efikis en tia maniero, ke tiu mondo, anstataŭ ricevi formon sferoidan, prenis tiun de ovoida globo, tio estas, la formon pli longan de ovo, kun pezocentro sidanta en la malsupra parto.

25. – La kondiĉoj, en kiuj efektiviĝis la deapartiĝo de la Luno, apenaŭ permesis al ĝi malproksimiĝi de la Tero kaj ĝin devigis resti eterne pendanta en ties ĉielo, kiel ovoida figuro, kies pli pezaj partoj formis la malsupran surfacon turnitan al la Tero, kaj kies malpli densaj partoj okupis la verton, se oni nomas per tiu vorto la surfacon, kiu, inversflanka rilate al la Tero, estas turnita al la ĉielo. Estas ĝuste pro tio, ke tiu astro ĉiam montras al ni la saman vizaĝon. Oni povas ĝin kompari, por pli bone komprenigi ĝian geologian staton, al korka globo, kies surfaco turnita al la Tero estus formita el plumbo.

Rezulte de tio, du esence distingiĝaj naturoj estas sur la supraĵo de la luna mondo: unu, sen ia ebla analogio kun la nia, ĉar al tiu fremdas la korpoj fluidaj kaj eteraj; la alia, malpeza rilate al la Tero, ĉar ĉiuj malpli densaj substancoj portiĝis sur tiun hemisferon. La unua, konstante turnita al la Tero, sen akvoj kaj sen atmosfero, krom tie ĉi kaj tie en la limoj de tiu kontraŭtera hemisfero; la dua, riĉa je fluidoj, konstante inversflanka rilate al nia mondo[23].

26. – La nombro kaj la stato de la satelitoj de ĉiu planedo variis laŭ la apartaj kondiĉoj, en kiuj ili formiĝis.

Kelkaj naskis neniun akcesoran astron, kiel Merkuro, Venuso kaj Marso[24], dum aliaj, kiel la Tero, Jupitero, Saturno k.a., formis unu aŭ plurajn el tiuj akcesoraj astroj.

27. – Krom siaj satelitoj aŭ lunoj, la planedo Saturno prezentas, kiel apartan fenomenon, tiun ringon, kiu, vidate de malproksime, ŝajnas ĝin ĉirkaŭi kiel ia blanka aŭreolo.

Efektive, tiu ringo rezultis el deapartiĝo okazinta ĉe la Saturna ekvatoro, ankoraŭ en la primitivaj tempoj, same kiel ekvatora zono deapartiĝis de la Tero kaj formis ĝian sateliton. La diferenco konsistas en tio, ke la saturna ringo formiĝis, en ĉiuj siaj partoj, el homogenaj molekuloj, verŝajne jam en certa stato de densiĝo, kaj tiel povis daŭrigi sian rotacian movon en sama direkto kaj en tempo preskaŭ egala al tiu de la planedo mem. Se unu el la punktoj de tiu ringo fariĝintus pli densa ol alia, tiam unu aŭ multe da aglomeraĵoj de substanco estus subite aperintaj, kaj sekve Saturno havus pli multe da satelitoj.

Ekde la tempo de sia formiĝo, tiu ringo solidiĝas same kiel la aliaj planedaj korpoj.

La kometoj

28. – Erarvagantaj astroj, la kometoj, ankoraŭ pli ol la planedoj, kiuj konservis sian etimologian nomon, estos la gvidantoj, kiuj nin helpos transpasi la limojn de la sistemo, al kiu la Tero apartenas, por nin porti ĝis la foraj regionoj de la sidera spaco.

Sed antaŭ ol ni esploros, kun la helpo de tiuj vojaĝantoj de l’ Universo, la ĉielajn regionojn, estos bone konigi, kiom nur eble, ilian internan naturon kaj ilian rolon en la planeda ekonomio.

29. – Unuj vidis, en tiuj astroj, havantaj hararsimilan trenaĵon, mondojn naskiĝantajn, kie formiĝas en ties primitiva ðaoso, la kondiĉoj de la vivo kaj de la ekzistado, destinataj al la loĝataj mondoj; aliaj imagis, ke tiuj eksterordinaraj korpoj estas mondoj en stato de ruiniĝo, dum, por multaj, ilia stranga eksteraĵo estis objekto de eraraj opinioj pri ilia naturo, en tia maniero, ke estis neniu, inkluzive ĉe la sortodivena astrologio, kiu ilin ne rigardis kiel aŭguristojn de malfeliĉegoj, senditajn, laŭ providencaj decidoj, al la Tero konsternita kaj tremanta.

30. – La leĝo de diverseco aplikiĝas tiel vaste en la laboroj de la Naturo, ke oni demandas al si kiel la naturesploristoj, la astronomoj aŭ la filozofoj elpensis tiom da sistemoj por similigi la kometojn al la planedaj astroj kaj por ilin rigardi nur kiel astrojn en pli aŭ malpli alta grado de disvolviĝo aŭ de kadukeco. Tamen la kadroj de la Naturo devus vaste sufiĉi por evitigi al la observanto la zorgon reserĉi rilatojn ne ekzistantajn kaj lasi al la kometoj la modestan sed utilan rolon de erarvagantaj astroj, kiuj servas kiel esploristoj al la sunaj imperioj.

Ĉar ja la ĉi-traktataj ĉielaj korpoj estas tute malsamaj al la planedaj korpoj; ili ne estas destinataj, kiel ĉi tiuj, servi kiel loĝejo al homaroj. Iafoje riĉiĝante, sur sia vojo, per planedaj fragmentoj reduktitaj al la vaporstato, ili iras la sinsekvon de l’ sunoj ĉerpi en ties fokusoj la vivigajn kaj renovigajn principojn, por ilin verŝi sur la termondojn. (Ĉap. IX, n-ro 12.)

31. – Se, kiam unu el tiuj astroj proksimiĝas al nia malgranda globo por trairi ĝian orbiton kaj reveni al sia apogeo situanta je nemezurebla distanco de la Suno, ni ĝin akompanus per la penso por viziti kun ĝi la siderajn regionojn, ni transpasus tiun miregindan etendaĵon da etereca materio, kiu apartigas la Sunon disde la plej najbaraj steloj. Observante la kombinitajn movojn de tiu astro, kiun oni supozus devojiĝinta en la dezerta senfino, ni tie ankoraŭ trovus elokventan pruvon pri la universeco de la naturaj leĝoj, kiuj agas je distancoj apenaŭ imageblaj por la plej aktiva menso.

Tie la elipsa formo prenas tiun parabolan kaj la irado tiel forte malakceliĝas, ke la kometo kuras ne pli ol kelke da metroj en la sama tempo, kiun, en sia apogeo, ĝi uzis por kuri plurajn milojn da leŭgoj. Eble ia suno pli potenca, pli grava ol tiu, kiun ĝi ĵus forlasis, efikas sur tiun kometon per supera altirforto kaj ĝin akceptas kiel unu el siaj regatoj. Tiam, sur via malgranda Tero, la timiĝintaj infanoj vane atendos ĝian revenon, kiun oni antaŭdiris surbaze de nekompletaj observoj.

Ĉi-okaze, ni, kiu per la penso akompanis la erarvagantan kometon en tiuj nekonataj regionoj, renkontos novan nacion netroveblan por la surteraj okuloj, neimageblan por la Spiritoj loĝantaj sur la Tero, eĉ nekoncepteblan por iliaj mensoj, ĉar tio estas scenejo de neesplorataj miregindaĵoj.

Ni alvenis al la astra mondo, al tiu ravega mondo de l’ vastaj sunoj, radiantaj en la senfina spaco, kaj kiuj estas la splendaj floroj en la grandioza ĝardeno de la kreaĵaro. Tie alveninte, ni apenaŭ scios, kio estas la Tero.

La Lakta Vojo

32. – En la belaj, stelplenaj noktoj senlunaj, ĉiu jam povis rimarki tiun lumon, kiu tratranĉas la ĉielon, de unu ekstremo al la alia, kaj kiun la Antikvuloj nomis, pro ties lakteca aspekto, Lakta Vojo. Tiun difuzan lumaĵon la teleskopo, en la modernaj tempoj, longe esploradis; tiu orpulvora vojo, aŭ lakta rojo, de la antikva mitologio, transformiĝis en vastan kampon de neimageblaj miregindaĵoj. La esploroj de la observistoj kondukis al la konado de ties naturo kaj montris tie, kie la erarvaganta rigardo nur trovis pAllan lumecon, milionojn da sunoj pli brilajn kaj gravajn ol tiu prilumanta la Teron.

33. – Efektive, la Lakta Vojo estas kampo prisemita per floroj sunaj aŭ planedaj, brilantaj sur ĝia vasta etendaĵo. Nia Suno kaj ĉiuj korpoj, kiuj ĝin akompanas, apartenas al tiuj radilumaj globoj formantaj la Laktan Vojon. Sed malgraŭ ĝiaj gigantaj dimensioj rilate al la Tero, ĝi tamen okupas nur sensignifan lokon en tiu vasta kreaĵo. Oni povas taksi je tridek milionoj la nombron da sunoj, kiuj, kiel ĝi, gravitas en tiu nemezurebla regiono, apartigitaj, unuj disde aliaj, je distancoj centmiloble pli grandaj ol la radio de la tera orbito[25].

34. – Oni povas taksi, per tiu aproksima nombro, la longon de tiu sidera regiono kaj la rilaton ekzistantan inter nia sistemo kaj la universaleco de la sistemoj, kiuj tiun regionon okupas. Oni ankaŭ povas taksi la malvastegecon de la suna regno kaj, a fortiori, la neniecon de nia eta Tero. Kio do estus, se oni konsiderus la estaĵojn, kiuj ĝin loĝatigas!

Mi diras – “neniecon” – ĉar niaj taksoj aplikiĝas ne nur al la longo materia, fizika, de la ĉi-studataj korpoj – kio ja prezentus malmulton – sed ankaŭ kaj precipe al ilia morala stato kiel loĝejo kaj al la grado, kiun ili okupas en la eterna hierarkio de la estaĵoj. Tie la kreaĵaro sin montras per sia tuta majesteco, kreante kaj disvastigante ĉirkaŭ la suna mondo kaj en ĉiu el la sistemoj, de ĉiuj flankoj ĝin ĉirkaŭantaj, la manifestiĝojn de la vivo kaj de la intelekto.

35. – Oni tiel ekscias la pozicion, kiun nia Suno aŭ la Tero okupas en la mondo de la steloj. Ankoraŭ pli da graveco ricevos tiuj konsideroj, se ni pripensos la staton mem de la Lakta Vojo, kiu, ĉe la vastegeco de la sideraj kreaĵoj, prezentas, vidate de malproksime, nekonsiderindan kaj nesenteblan punkton, ĉar ĝi efektive estas nenio alia ol unu stelkonsista nebulozo inter tiuj milionoj ekzistantaj en la spaco. Se ĝi ŝajnas al ni pli vasta kaj pli riĉa ol aliaj, tio estas pro la sola kialo, ke ĝi nin ĉirkaŭas kaj etendiĝas laŭ sia tuta longo antaŭ niaj okuloj, dum la aliaj, perdiĝintaj en la nesondeblaj profundaĵoj, apenaŭ lasas sin duonvidi.

36. – Nu, se oni scias, ke la Tero estas neniaĵo, aŭ preskaŭa neniaĵo, en la sunsistemo; ke ĉi tiu ankaŭ estas preskaŭa neniaĵo, en la Lakta Vojo; ke ĉi tiu, siavice, nenio, aŭ preskaŭ nenio, estas rilate al la universeco de la nebulozoj, kaj ke ĉi tiu universeco mem tre malmulton signifas en la nemezurebla senfino, oni tiel komencas kompreni, kia ja estas la terglobo.

La fiksaj steloj

37. – La steloj, kiujn oni nomas “fiksaj” kaj kiuj plenigas ambaŭ hemisferojn de la firmamento, ne estas, kiel oni ĝenerale supozas, tute liberaj je ĉia ekstera altiro. Tute male, ĉiuj apartenas al unu sama aglomeraĵo da stelaj astroj. Tiu aglomeraĵo estas nenio alia, ol la granda nebulozo, al kiu ni estas ligitaj kaj kies ekvatora zono, projekciita sur la ĉielo, ricevis la nomon Lakta Vojo. Ĉiuj sunoj, kiuj ĝin konsistigas, estas solidaraj inter si; iliaj multoblaj influoj eterne reagas, unuj sur la aliajn, kaj la universa gravito ilin kunigas en unu saman familion.

38. – La pliparto el tiuj diversaj sunoj estas, kiel la nia, ĉirkaŭitaj de duarangaj mondoj, kiujn ili prilumas kaj fekundigas pere de tiuj samaj leĝoj, kiuj direktas la vivon de nia planeda sistemo. Unuj, kiel Siriuso, estas milmilionoble pli grandiozaj, laŭ dimensioj kaj riĉaĵoj, ol la nia, kaj ludas pli gravan rolon en la Universo. Ilin ankaŭ ĉirkaŭas planedoj, sed en pli granda nombro kaj tre superaj al la niaj, dum aliaj tre malsimilas per siaj astraj funkcioj. Tiel, certa nombro da tiuj sunoj, ja veraj ĝemeloj en la sidera ordo, estas akompanataj de siaj samaĝaj fratoj kaj formas, en la spaco, binarajn sistemojn, al kiuj la Naturo komisiis funkciojn tute aliajn, ol tiuj koncernantaj nian Sunon[26].

Tie la jaroj ne mezuriĝas per la samaj periodoj, nek la tagoj per la samaj sunoj, kaj tiuj mondoj, prilumataj de duobla torĉo, estas dotitaj per ekzistokondiĉoj neimageblaj por tiuj, kiuj ankoraŭ ne eliris el ĉi tiu malgranda surtera mondo.

Aliaj astroj, sen akompanantaro, sen planedoj, ricevis elementojn de loĝebleco pli bonajn, ol tiuj havigitaj al ĉiuj ceteraj. La leĝoj de la Naturo diversas en ties senmezura vasteco, kaj, se unueco estas la granda esprimo de la Universo, la senfina diverseco ankaŭ same estas ĝia eterna atributo.

39. – Malgraŭ la eksterordinara nombro da tiaj steloj kaj ties sistemoj, malgraŭ la nemezureblaj distancoj, kiuj ilin disigas, ili ĉiuj tamen apartenas al unu sama stelkonsista nebulozo, kiun la plej potencaj teleskopoj apenaŭ povas trapenetri, kiun la konceptoj de la plej aŭdaca imago apenaŭ povas atingi, sed kiu simple estas nenio alia ol ia ero en la vico de la nebulozoj konsistigantaj la astran mondon.

40. – La tiel nomataj fiksaj steloj ne estas senmovaj en la senlimaĵo. La konstelacioj figuritaj sur la firmamenta volbo ne estas realaj kreaĵoj simbolaj. Ilia distanco disde la Tero kaj la perspektivo, en kiu oni mezuras la Universon, de tiu planeda stacio, estas la du kaŭzoj de tiu duobla optika iluzio (ĉap. V, n-ro 12.)

41. – Ni vidis, ke la totalo de la astroj scintilantaj en la blua kupolo estas enfermita en ia kosma aglomeraĵo, en unu sama nebulozo, kiun vi nomas Lakta Vojo. Sed la aparteno de ĉiuj al sama grupo ne signifas, ke ĉiu el tiuj astroj ne estas animata de propra translacia movo en la spaco. Nenie ekzistas la absoluta ripozo. Ilin regas la universaj leĝoj de gravito, kaj ili ruliĝas en la senlimaĵo senĉese impulsate de tiu senmezura forto. Ili ruliĝas ne sur vojoj strekitaj de l’ hazardo, sed en limitaj orbitoj, kies centron okupas supera astro. Por fari miajn vortojn pli kompreneblaj per iu ekzemplo, mi aparte parolos pri via Suno.

42. – Oni scias, pro la modernaj observoj, ke ĝi estas nek fiksa, nek centra, kiel oni supozis en la unuaj tempoj de la nova astronomio, sed ke ĝi iras tra la spaco, trenante kun si sian vastan sistemon el planedoj, satelitoj kaj kometoj.

Nu, ne hazarda estas ĝia irado, kaj ĝi ne devojigos, erarvagante en la senfinaj malplenaĵoj, siajn filojn kaj regatojn for de tiuj regionoj al ili asignitaj. Ne, ĝia orbito estas difinita, kaj konkure kun aliaj samordaj sunoj, ĉiuj ĉirkaŭitaj de certa nombro da loĝataj mondoj, ĝi gravitas ĉirkaŭ unu centra suno.

Ĝia gravita movado, kiel tiu de ĝiaj suno-fratoj, estas netaksebla por jaraj observoj, ĉar multenombraj jarcentaj periodoj apenaŭ sufiĉus por mezuri la tempon de unu el tiuj astraj jaroj.

43. – Tiu centra suno, pri kiu ni ĵus parolis, ankaŭ estas mem globo duaranga rilate al alia ankoraŭ pli grava, ĉirkaŭ kiu ĝi tenas konstantan iradon, malrapidan kaj egalmezuran, en la kompanio de aliaj samordaj sunoj.

Ni povas konstati tiun sinsekvan subordiĝon de sunoj al sunoj ĝis nia imago laciĝos supreniri tian hierarkion, ĉar, ni tion ne forgesu, oni povas rondcifere kalkuli je trideko da milionoj, en la Lakta Vojo, la nombron de la sunoj, kiuj sin subordigas, unuj al aliaj, kvazaŭ gigantaj radoj de senmezura sistemo.

44. – Kaj tiuj astroj, nombre nekalkuleblaj, vivas solidare inter si. Kiel, en la ekonomio de via tera mondeto, nenio restas en izolo, tiel same okazas en la nemezurebla Universo.

De malproksime, antaŭ la esplorema rigardo de la filozofo, kiu povus ampleksi la bildon prezentatan de la spaco kaj la tempo, tiuj sistemoj el sistemoj ŝajnus ia polvo el orgrajnoj kirle levita de la dia blovo, kiu igas la siderajn mondojn flugi en la ĉieloj same kiel sableroj flugas sur la dorso de l’ dezerto.

Nenie senmoveco, nek silento, nek nokto! La granda spektaklo, kiu tiam malvolviĝus antaŭ niaj okuloj, estus ja la reala kreaĵaro, senmezura kaj plena je tiu etera vivo, kies grandiozan tuton la senlima rigardo de la Kreinto ampleksas.

Sed ĝis tie ĉi ni nur parolis pri unu sola nebulozo, kies milionoj da sunoj, da loĝataj mondoj nur konsistigas, kiel ni jam diris, ian insulon en la senlima arkipelago.

La dezertoj de la spaco

45. – Senmezura, senlima dezerto etendiĝas trans tiu stelaglomeraĵo ĉi-supre priparolita kaj ĝin envolvas. Solecaj vastaĵoj sin sekvas, unu post alia, kaj nemezureblaj regionoj de la malplenaĵo sterniĝas transfore. La amasoj da kosma materio troviĝas izolitaj en la spaco, kvazaŭ flosantaj insuloj de senlima arkipelago, kaj se oni iel volas taksi la enorman distancon disigantan tiun stelamason, al kiu ni apartenas, disde tiuj pli proksimaj aglomeraĵoj, oni sciu, ke tiuj stelinsuloj estas dissemitaj kaj maloftaj sur la vasta ĉieloceano, kaj ke la distanco, kiu ilin disigas, unuj de aliaj, estas netakseble pli granda ol la longo de iliaj respektivaj dimensioj.

Nu, oni scias, ke la stelkonsista nebulozo rondcifere samlongas la miloblan distancon al la pli proksimaj steloj, distancon ĉi-prenitan kiel unuon, tio estas, kelkcentmil duilionoj da leŭgoj. Ĉar la distanco inter ili estas multe pli granda, ĝi ne povas esprimiĝi per numeroj kompreneblaj por nia spirito. Nur la imago, per siaj pli altaj konceptoj, povas transpasi tiun miregigan senlimaĵon, tiujn solecajn vastaĵojn, silentajn kaj sen ia ŝajno de vivo, kaj iamaniere rekte rigardi la ideon pri tiu relativa senfineco.

46. – Sed tiu ĉiela dezerto, kiu envolvas nian sideran universon kaj kiu ŝajne sterniĝas kiel la foraj randoj de nia astra mondo, estas ĉirkaŭprenita de la vido kaj de la senfina kreado.

47. – Efektive, trans tiuj solecaj vastaĵoj, same kiel en la regionoj alireblaj por la homa esplorado, mondoj pompe lumradias; trans tiuj dezertoj, vagas en la klara etero splendaj oazoj, kiuj senĉese renovigas la miregindajn scenojn de la ekzistado kaj de la vivo. Tie sinsekve montriĝas la foraj aglomeraĵoj da kosma substanco, kiujn la fundpenetra rigardo de la teleskopo perceptas en la travidaj regionoj de nia ĉielo, aglomeraĵoj, kiujn vi nomas nesolveblaj nebulozoj kaj kiuj al vi ŝajnas leĝeraj nuboj el blanka polvo, perditaj en iu nekonata punkto de la etera spaco. Tie elmontriĝas kaj disvolviĝas novaj mondoj, kies kondiĉoj, diversaj kaj diferencaj de tiuj propraj al via globo, havigas al ili ian vivon neimageblan por viaj mensoj, nekonstateblan por viaj studoj. Ja tie brilegas, en sia tuta pleneco, la kreiva povo. Al tiu devenanta de la regionoj, kiujn via sistemo okupas, sin montras en agado aliaj leĝoj, kies fortoj regas la manifestiĝojn de la vivo. Kaj la novaj vojoj, kiujn ni iras sur tiuj strangaj regionoj, malfermas al ni nekonatajn perspektivojn[27].

Eterna sinsekvo de l’ mondoj

48. – Ni vidis, ke unu sola, ĉefa kaj ĝenerala leĝo estis donita al la Universo, por al ĝi certigi eternan stabilecon, kaj ke tiu leĝo percepteblas por niaj sensoj per pluraj apartaj agoj, kiujn ni nomas direktantaj fortoj de la Naturo. Ni nun montros, ke la harmonio de la tuta mondo, rigardata sub la duobla aspekto de la eterneco kaj de la spaco, estas certigita de tiu superega leĝo.

49. – Efektive, se ni reiros al la praa origino de la primitivaj aglomeraĵoj da kosma substanco, ni rimarkos, ke jam tiam, sub la regado de tiu leĝo, la materio suferas la necesajn transformiĝojn, kiuj ĝin kondukas de la ĝermo ĝis la matura frukto, kaj ke, impulsate de la diversaj fortoj naskitaj de tiu leĝo, ĝi pasas la skalon de la periodaj evoluoj. Komence fluideca centro de movoj, poste generanto de mondoj, fine centra kaj altira kerno de la sferoj naskitaj en ĝia sino.

Ni jam scias, ke tiuj leĝoj direktas la historion de la Kosmo; kio nun gravas scii estas, ke ili ankaŭ direktas la detruon de la astroj, ĉar la morto estas ne nur ia metamorfozo de la vivanta estaĵo, sed ankaŭ ia transformiĝo de la neanimita materio. Kaj, se estas ĝuste diri, laŭ litera senco, ke nur la vivo estas trafebla por la la falĉilo de la morto, ne malpli ĝuste estas aldoni, ke al la substanco nepre necesas suferi la transformiĝojn esence proprajn al sia konsisto.

50. – Jen mondo trapasinta, ekde sia primitiva lulilo, la tutan serion da jaroj, kiun ĝia speciala organizo al ĝi permesis trapasi. Ĝia interna ekzisto-forto estingiĝis, ĝiaj elementoj perdis la komencan povon; la fenomenoj de la Naturo, kiuj postulis, por manifestiĝi, la ĉeeston kaj agadon de la fortoj al ĝi havigitaj, jam ne povas fariĝi, ĉar la levilo de ilia agado ne plu disponas tiun apogpunkton, kiu al ili ebligis plene potenci.

Nu, ĉu eblas kredi, ke tiu tero, estingiĝinta kaj senviva, daŭre kaj sencele gravitos en la ĉielaj spacoj kaj cirkulos kiel senutila cindro en la ĉielaj kirloj? Ĉu eblas kredi, ke ĝi restos enskribita en la libro de la universa vivo, post kiam ĝi fariĝis nenio alia ol malviva litero, tute sensenca? Ne. La samaj leĝoj, kiuj ĝin levis super la tenebra ðaoso kaj kiuj ĝin ornamis per la pompoj de la vivo, la samaj fortoj, kiuj ĝin regis dum ĝiaj adoleskaj jarcentoj, kiuj al ĝi firmigis la unuajn paŝojn en la ekzistado kaj ĝin kondukis al maturaĝo kaj grandaĝo, tiuj leĝoj ankaŭ direktos la diseriĝon de ĝiaj konsistaj elementoj por ilin revenigi al la laboratorio, kie la kreiva potenco senĉese ĉerpas la kondiĉojn de la ĝenerala stabileco. Tiuj elementoj revenos al la komuna maso de la etero, por asimiliĝi al aliaj korpoj aŭ por regeneri aliajn sunojn. Kaj tiu morto ne estos okazaĵo senutila, nek al tiu mondo, nek al ĝiaj fratoj: en aliaj regionoj, ĝi renovigos malsamnaturajn kreaĵojn kaj tie, kie disneniiĝis aliaj mondsistemoj, baldaŭ reaperos nova ĝardeno el pli brilaj kaj pli bonodoraj floroj.

51. – Tiel, la reala, efektiva eterneco de la Universo estas certigita de la samaj leĝoj, kiuj direktas la operaciojn de l’ tempo; tiel, mondoj sekvas mondojn, sunoj sekvas sunojn, sen ke la senmezura mekanismo de la vastaj ĉieloj suferus difekton en siaj gigantaj risortoj.

Tie, kie viaj okuloj admiras splendajn stelojn sub la nokta volbo, kie via spirito kontemplas grandiozajn lumradiadojn, kiuj brilegas en la foraj spacoj, tie jam de longe la fingro de la morto estingis tiujn miregindaĵojn, de longe malpleno anstataŭis tiujn splendojn kaj eĉ akceptis novajn, ankoraŭ nekonatajn kreaĵojn. La nemezurebla distanco, nin disiganta de tiuj astroj, pro kiu la lumo de ili sendata nin atingas post miloj da jaroj, estas la kaŭzo, kial nur nun ni ricevas la radiojn, kiujn ili sendis longe antaŭ la formado de la Tero, kaj kial ni ilin admiros milojn da jaroj post ilia efektiva estingiĝo[28]. Ĉe tiuj jarcentaj periodoj, kio ja estas la sesmiljara aĝo de la historia homaro? Sekundoj, laŭ viaj jarcentoj. Ĉe la absoluta stato de la mondo, kio ja estas viaj astronomiaj observoj? Ombro neniigita de la Suno.

52. – Ni do agnosku, ĉi tie same kiel en niaj aliaj studoj, ke la Tero kaj la homo estas nenio kompare kun ĉio, kio ekzistas, kaj ke la plej kolosaj operacioj de nia penso ankoraŭ ampleksas nur kampon, kiu nepercepteblas antaŭ la senlimeco kaj la eterneco de ia universo neniam estingiĝonta.

Kaj, kiam tiuj periodoj de nia senmorteco estos pasintaj super niaj kapoj, kiam la aktuala historio de la Tero montriĝos al ni kvazaŭ vaporeca ombro en la fundo de nia memoro; kiam, dum nekalkuleblaj jarcentoj, ni estos loĝintaj tiujn diversajn gradojn de nia kosmologia hierarkio; kiam la plej foraj kampoj de la estontaj aĝoj estos de ni trakuritaj dum nenombreblaj migradoj, tiam ni havos antaŭ ni la senliman sinsekvon de l’ mondoj kaj, kiel perspektivon, la senmovan eternecon.

La universa vivo

53. – Tiu senmorteco de la animoj, kies bazo estas la sistemo de la fizika mondo, ŝajnis imaga al iuj antaŭjuĝaj pensuloj, kiuj ĝin ironie nomis vojaĝanta senmorteco kaj ne komprenis, ke nur ĝi estas vera en la spektaklo de la kreado.

Tamen, povas iĝi komprenebla ĝia tuta grandeco, kaj mi preskaŭ dirus: ĝia tuta perfekteco.

54. – Ke la verkoj de Dio estas kreitaj por la penso kaj la inteligento; ke la mondoj estas loĝejoj de estaĵoj, kiuj ilin kontemplas kaj en ili malkovras, sub ilia vualo, la potencon kaj la saĝon de tiu, kiu ilin formis, jen demandoj, pri kiuj estas jam nenia dubo; sed ke la animoj, kiuj ilin loĝas, estas inter si solidaraj, jen kio ja gravas scii.

55. – Efektive, al la homa inteligento ne estas facile rigardi tiujn radilumajn globojn, scintilantajn en la vastaĵo, kiel simplajn masojn el inerta kaj senviva materio; al ĝi malfacilas pensi, ke en tiuj foraj regionoj ne estus grandiozaj krepuskoj kaj ravegaj noktoj, sunoj fekundaj kaj lumplenaj tagoj, valoj kaj montoj, kie la multoblaj produktoj de la Naturo disvolviĝas per sia tuta riĉega pompo; al ĝi malfacilas imagi, mi diras, ke tiu dia spektaklo, ĉe kiu la animo povas revigliĝi kiel ĉe sia vivo, ne ekzistus kaj malhavus pensivajn estaĵojn, kiuj ĝin povus koni.

56. – Sed al tiu treege ĝusta ideo pri la kreado necesas alligi tiun pri la intersolidara homaro, kaj ja en tio konsistas la mistero de la estonta eterneco.

Unu sama homa familio estis kreita en la universa tutaĵo de l’ mondoj, al kiuj estis metitaj la ligiloj de unu ankoraŭ por vi netaksebla frateco. Se la astroj, kiuj inter si harmonias en siaj vastaj sistemoj, estas loĝataj de inteligentaj estaĵoj, ĉi tiuj ja ne estas nekonataj unuj al la aliaj, sed male portas, stampita sur la fruntoj, la saman destinon, nepre renkontiĝos, dumtempe, laŭ siaj vivfunkcioj, kaj denove renkontiĝos laŭ siaj reciprokaj simpatioj. Tio estas la granda familio de la Spiritoj, loĝantaj la ĉielajn terojn; la granda radiado de la dia Spirito, kiu ampleksas la etendaĵon de la ĉieloj kaj kiu restas kiel primitiva kaj fina tipo de la spirita perfekteco.

57. – Per kia stranga deflankiĝo de la ideoj oni kredis necesa ne konsenti senmortecon al la vastaj regionoj de la etero, kiam oni ĝin tenadis enfermita en neakcepteblaj limoj kaj en absoluta dualeco? Ĉu do la vera sistemo de l’ mondo devus antaŭveni la veran dogmisman doktrinon, kaj la Scienco antaŭveni la Teologion? Ĉu tiu ĉi tiele devojiĝos, ke ĝia bazo sidos sur la Metafiziko? Facila estas la respondo, kiu al ni montras, ke la nova filozofio triumfe sidos sur la ruinoj de la antikva, ĉar ĝia bazo venke stariĝos sur la malnovaj eraroj.

Diverseco de l’ mondoj

58. – Akompanante nin en niaj ĉielaj ekskursoj, vi kun ni vizitis la senlimajn regionojn de la spaco. Sub nia rigardo, sunoj venis post sunoj, sistemoj post sistemoj, nebulozoj post nebulozoj; dum nia irado, antaŭ ni elvolviĝis la splendaj panoramoj de la harmonio de l’ Kosmo, kaj ni antaŭĝuis la ideon pri la senfino, kiun ni povos kompreni en ties tuta pleneco nur konforme al nia perfektiĝado en la estonteco. La misteroj de la etero al ni malkaŝis sian ĝis nun nedeĉifreblan enigmon, kaj ni almenaŭ konceptis la ideon pri la universeco de la ekzistaĵoj. Gravas nun, ke ni faru paŭzon por pripensi.

59. – Bele estas, sendube, ke ni rekonis la malsuperegecon de la Tero kaj ties sensignifan gravecon en la hierarkio de la mondoj; estas bele, ke ni faligis la al ni tiel karan homan vantecon kaj humiliĝis antaŭ la absoluta grandeco; sed ankoraŭ pli bele estos moralsence interpreti la spektaklon, kiun ni ĉeestis. Mi aludas la senliman potencon de la Naturo kaj la ideon, kiun ni devas fari al ni pri ĝia agmaniero en ĉiuj kampoj de la vasta Universo.

60. – Kutimintaj, kiel ni ja estas, juĝi la aferojn laŭ nia modesta, sensignifa loĝejo, ni imagas, ke la Naturo povas, aŭ devis, agi en aliaj mondoj nur laŭ tiuj reguloj de ni konataj sur la Tero. Nu, ĝuste koncerne ĉi tion ni devas ŝanĝi nian juĝon.

Ĵetu momentan rigardon al ia ajn regiono de via globo kaj sur unu el la produktoj de via Naturo. Ĉu vi tie ne rekonos la stampon de ia senlima diverseco kaj la pruvon de ia senegala aktiveco? Ĉu vi ne vidas en la flugilo de Kanaria birdo, en la petalo de rozburĝono, la imponan fekundecon de tiu bela Naturo?

Viajn studojn direktu al la estaĵoj, kiuj flugas en la aero; turnu ilin malsupren ĝis la kampaj violoj; ilin dronigu en la profundaĵoj de la oceano, kaj en ĉio, en ĉiu loko vi legos ĉi tiun universAllan veraĵon: La ĉiopova Naturo agas konforme al la lokoj, la tempoj kaj la cirkonstancoj; ĝi estas unueca laŭ sia ĝenerala harmonio sed multobla laŭ siaj produktoj; ĝi ludas kun sunoj tiel same kiel kun akvogutoj; ĝi loĝatigas vastegan mondon per vivaj estaĵoj same facile kiel ĝi rompas ovon demetitan de papilio.

61. – Nu, se tia estas la diverseco, kiun la Naturo al ni elmontris sur ĉiuj lokoj de ĉi tiu eta mondo, tiel malvasta, tiel limigita, kiom pli ampleksa vi devas rigardi tiun agmanieron, pripensante la perspektivojn proprajn al la grandegaj mondoj! kiom pli evoluinta kaj potenca vi devas rekoni ĝin, ĉe ĝia agado sur tiuj miregindaj mondoj, kiuj, pli ol la Tero, atestas ĝian netakseblan perfektecon!

Vi do ne vidu, ĉirkaŭ ĉiu el la sunoj de la spaco, nur planedajn sistemojn similajn al la via; ne vidu, sur tiuj nekonataj planedoj, nur la tri regnojn de la Naturo, kiuj paradas ĉirkaŭ vi. Vi male pensu, ke, kiel ne estas unu homa vizaĝo tute simila al alia vizaĝo en la tuta homaro, tiel same potenca, neimagebla diverseco dissemiĝas tra la eterecaj loĝejoj vagantaj en la sino de la spacoj.

El la fakto, ke via animata naturo komenciĝas ĉe la zoofitoj kaj finiĝas ĉe la homo; ke la atmosfero nutras la surteran vivon; ke la likva elemento senĉese renoviĝas; ke viaj sezonoj igas sin sekvi en ĉi tiu vivo la fenomenojn, kiuj ilin karakterizas, vi ne konkludu, ke la milionoj kaj milionoj da teroj vagantaj en la spaco estas similaj al via loĝejo. Tute male, ili diferenciĝas laŭ la diversaj al ili asignitaj kondiĉoj kaj laŭ siaj respektivaj roloj sur la scenejo de l’ mondo. Ili estas kvazaŭ diversaj gemoj de ia senmezura mozaiko, bunta floraro de admirinda parko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.