La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA GENEZOAŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
1. – La Tero konservas en si la evidentajn postsignojn de sia formiĝo, kies fazojn oni sekvas, kun matematika precizeco, en la terenoj, kiuj konsistigas ĝian skeleton. La tutaĵo de tiuj studoj konstituas la sciencon nomatan Geologio, kiu naskiĝis en ĉi tiu jarcento (19-a) kaj ĵetis lumon sur la tiel disputatan demandon pri la origino de la globo kaj de la vivaj estaĵoj, kiuj en ĝi loĝas. Ĉi tie estas jam nenia hipotezo; temas ja pri la rigora rezultato de la observado de faktoj, kaj antaŭ faktoj praviĝas nenia dubo. La historio de la formiĝo de nia globo estas skribita sur la geologiaj tavoloj en maniero multe pli ĝusta ol en la antaŭjuĝaj libroj, ĉar ja parolas la Naturo mem, kiu sin malkaŝas, ne la homa imago elpensanta sistemojn.
Se oni ie vidas fajrospurojn, oni povas aserti, ke tie certe estis fajro; se vidiĝas spuroj de akvo, oni povas aserti, ne malpli certe, ke tie ja estis akvo; se tiuj estas de bestoj, oni prave asertas, ke tie vivis bestoj.
Geologio estas do entute ia observoscienco; ĝi deduktas nur el tio, kion ĝi vidas; pri dubaj punktoj ĝi nenion asertas: ĝi nur esprimas diskuteblajn opiniojn, kies definitiva solvo devas atendi pli ĝustajn observojn. Sen la eltrovoj tiel de la Geologio, kiel ankaŭ de la Astronomio, la Genezo de la mondo ankoraŭ restus en la mallumoj de la legendo. Dank'al ĝi la homo nun scias la historion de sia loĝejo, kaj ja disfalis, por ne plu releviĝi, la ĉarpentaĵo de la fabeloj, kiuj envolvis ĝian lulilon.
2. – En ĉiuj terenoj, kie troviĝas fosaĵoj, naturaj aŭ homfaritaj kavaĵoj, oni rimarkas la tiel nomatajn stratumojn, tio estas, tavoloj sinsekve sidantaj, unu sur la alia. La terenoj prezentantaj tian aranĝon ricevas la nomon tavoliĝintaj terenoj. Tiuj tavoloj, kies dikeco varias de kelkaj centimetroj ĝis 100 metroj, kaj eĉ pli, distingiĝas inter si per la koloro kaj per la naturo de la ilin konsistigantaj substancoj. La artlaboroj, la putborado, la ekspluatado de ŝtonejoj kaj precipe de minoj ebligis, ke oni ilin observis ĝis granda profundeco.
3. – Tiuj tavoloj ĝenerale estas homogenaj, tio estas, formitaj el unu sama substanco, aŭ de diversaj substancoj, kiuj, kunmetiĝinte, konsistigis kompaktan tutaĵon. La limlinio, kiu ilin apartigas, unu de la alia, estas nete strekita simile al la brikvicoj de konstruaĵo. Nenie oni ilin vidas intermiksiĝintaj aŭ kaŝe eniĝintaj, unu en alian, ĉe siaj respektivaj limoj, kiel male okazas kun la koloroj de prismo aŭ de la ĉielarko.
Pro tiuj karakterizoj, oni rekonas, ke ili sinsekve formiĝis, demetiĝante unu sur la alian, en malsamaj kondiĉoj kaj pro malsamaj kaŭzoj. La pli profundaj memkompreneble estas tiuj, kiuj formiĝis la unuaj. La lasta, nome tiu kuŝanta sur la supraĵo, estas la tavolo vegetaĵa, kies proprecoj fontas el la malkomponiĝintaj restaĵoj el organikaj materioj devenantaj de plantoj kaj bestoj.
4. – La malsupraj tavoloj, lokiĝintaj sub la vegetaĵa tavolo, ricevis en la Geologio la nomon rokoj, vorto, kiu ĉisence ne ĉiam implicas la ideon de ŝtona substanco sed ja signifas ian kuŝejon aŭ benkon el ajna minerala substanco.
Unuj estas formitaj el sablo, el argilo aŭ argilriĉa tero, el marno, el rulŝtonoj; aliaj, el ĝustediraj ŝtonoj, pli aŭ malpli duraj, kiel grejsoj, marmoroj, kreto, kalkoj aŭ kalkoŝtonoj, muelŝtonoj, ŝtonkarboj, asfaltoj, ktp. Oni diras, ke roko estas pli aŭ malpli fortika laŭ tio, ĉu pli aŭ malpli granda estas ĝia dikeco.
Per la esploro de la naturo de tiuj rokoj aŭ tavoloj oni rekonas, pro certaj signoj, ke unuj devenas de materialoj fanditaj kaj, iafoje, vitrigitaj sub la agado de fajro; aliaj, de terecaj substancoj demetitaj de la akvoj; iuj el tiuj substancoj restis diseriĝintaj, kiel la sabloj; aliaj, komence pastecaj, poste malmoliĝis pro la agado de certaj kemiaj agantoj aŭ pro aliaj kaŭzoj kaj kun la tempo alprenis la ŝtonan staton. La benkoj el ŝtonoj, kuŝantaj unu sur la alia, elmontras sinsekvajn demetiĝojn. Fajro kaj akvo do partoprenis en la formiĝo de la materialoj, kiuj konsistigas la solidan strukturon de la terglobo.
5. – La normala pozicio de la terecaj aŭ ŝtonriĉaj tavoloj, devenintaj de la akvaj demetaĵoj, estas horizontaldirekta.
Kiam oni rigardas tiujn senmezurajn ebenojn, iafoje etendiĝantajn ĝis perdo el la vido, perfekte horizontalajn, glatajn kvazaŭ oni ilin nivelis per ŝoserulilo; aŭ tiujn profundajn valojn, tiel ebenajn kiel la supraĵo de lago, oni povas esti certa, ke, en epoko pli aŭ malpli fora, tiuj lokoj longe restis kovritaj de kvietaj akvoj, kiuj, retiriĝinte, lasis kiel sekaĵon la terojn, kiujn ili tien demetis dum sia restado. Post la retiriĝo de la akvoj, tiuj teroj kovriĝis per kreskaĵoj. Se anstataŭ teroj grasaj, ŝlimaj, argilaj aŭ marnaj, do taŭgaj por la asimilado de nutraj principoj, la akvoj nur demetis silikajn neagregiĝintajn sablojn, oni havas tiujn sabloriĉajn ebenaĵojn, kiuj formas la stepojn kaj la dezertojn kaj pri kiuj povas doni malgrandan ideon la demetaĵoj lasitaj de la partaj inundoj, krom ankaŭ tiuj formantaj la aluviojn ĉe la enfluejo de la riveroj.
6. – Kvankam horizontaleco estas la normala kaj ĝenerala pozicio de la akvodevenaj formacioj, ne malofte vidiĝas, en la montarplenaj landoj aŭ sur tre vastaj regionoj, duraj rokoj, el akvodevena naturo, kiuj dum sia formado ricevis klinan kaj foje eĉ vertikAllan pozicion. Nu, ĉar, laŭ la leĝoj de la ekvilibro de l’ likvoj kaj de la gravito, la akvodevenaj demetaĵoj povas formiĝi nur horizontale pro la fakto, ke tiuj formiĝantaj sur klinebenoj estas trenataj de la fluoj kaj de sia propra pezo, evidentas do, ke tiujn demetaĵojn levis ia ajn forto, post ilia solidiĝo aŭ transformiĝo en ŝtonojn.
El tiuj konsideroj oni povas konkludi kun certeco, ke ĉiuj ŝtonecaj tavoloj, kiuj, deveninte de akvaj demetaĵoj, troviĝas en perfekte horizontala pozicio, estis formataj, dum jarcentoj, de kvietaj akvoj, kaj ke ĉiuj troviĝantaj en klina pozicio signas terenon skuegitan kaj poste dislokitan de ĝeneralaj aŭ partaj renversadoj pli aŭ malpli ampleksaj.
7. – Karakteriza kaj plej grava fakto, pro la nerefutebla atesto, kiun ĝi liveras, estas la fosiliaj restaĵoj de bestoj kaj vegetaĵoj troveblaj, en grandega kvanto, ene de la diversaj tavoloj. Ĉar la restaĵoj troviĝas eĉ en la plej duraj ŝtonoj, nepras konkludi, ke la ekzisto de tiuj estaĵoj estas antaŭa al la formiĝo de tiuj ŝtonoj. Nu, se oni konsideras la eksterordinaran nombron da jarcentoj necesaj por ke ili hardiĝu kaj atingu la staton, en kiu ili restas ekde nememorebla tempo, oni nepre venas al la konkludo, ke la apero de la organaj estaĵoj sur la Tero perdiĝas en la nokto de l’ tempoj kaj sekve estas tre antaŭa al la dato, kiun pri ĝi difinas la Genezo[30].
8. – Inter la restaĵoj de plantoj kaj bestoj, estas unuj, kiuj, sen ŝanĝo de formo, montriĝas penetritaj, en ĉiuj partoj de sia substanco, de silikaj aŭ kalkaj materialoj ilin transformintaj en ŝtonojn, el kiuj unuj havas la durecon de marmoro.
Tio estas la ĝustediraj organikaj ŝtonaĵoj. Aliaj nur estis envolvitaj de la materio en mola stato; ili troveblas sendifektaj, iuj eĉ integraj, en la plej duraj ŝtonoj. Aliaj fine nur lasis signojn sed ja perfekte netajn kaj delikatajn. Ene de iuj ŝtonoj oni eĉ trovis spurojn, kaj laŭ la formo de la piedo, de la fingroj kaj de la ungoj oni rekonis al kiu bestospecio ili apartenis.
9. – La bestfosilioj prezentas nur, kaj tio estas facile komprenebla, la solidajn kaj rezistajn partojn, nome ostaron, skvamojn kaj kornojn; temas ne malofte pri kompletaj skeletoj; sed plejofte estas nur disigitaj partoj, kies deveno tamen facile rekoneblas. Ekzamenante makzelon, denton, oni tuj konstatas, ĉu ĝi apartenis al herbovora aŭ al karnovora besto. Ĉar ĉiuj partoj de besto nepre interrespondas, la formo de kapo, de skapolo, de krurosto, de piedo sufiĉas por difini la korpamplekson, la ĝenerAllan formon, la vivmanieron de la besto[31]. La surteraj bestoj havas tian organisman strukturon, kia ne permesas, ke oni ilin konfuzu kun la akvaj bestoj.
Tre multnombraj estas la fosiliaj fiŝoj kaj konkuloj; nur ĉi-lastaj iafoje formas tutajn benkojn de granda diko. Laŭ ilia naturo oni senpene konstatas, ĉu ili estas maraj aŭ riveraj.
10. – La rulŝtonoj, kiuj en iuj lokoj formas grandegajn rokojn, prezentas senduban signon pri sia origino. Ili estas rondaj kiel la marbordaj silikoj, kio certige atestas ilian interfrotiĝon pro la agado de la akvoj. La regionojn, kie ili grandamase estas enterigitaj, nekontesteble okupis la oceano aŭ aliaj akvoj longe aŭ intensege kirliĝantaj.
11. – Krom tio, la terenoj de la diversaj formacioj estas karakterizitaj per la naturo mem de la fosilioj, kiujn ili enhavas.
La plej antikvaj enhavas speciojn de bestoj aŭ vegetaĵoj, kiuj tute malaperis el la supraĵo de la terglobo. Certaj pli novaj specioj ankaŭ malaperis, sed konserviĝis aliaj al ili analogaj, kiuj de tiuj diferenciĝas nur per la alteco kaj per iaj formnuancoj.
Fine, aliaj, kies lastajn reprezentantojn ni ankoraŭ vidas, evidente emas malaperi en pli aŭ malpli proksima estonteco, kiel elefantoj, rinoceroj, hipopotamoj, k.a. Tiel, laŭgrade kiel la tertavoloj proksimas al nia epoko, ankaŭ la tie enhavataj specioj de bestoj kaj vegetaĵoj proksimas al tiuj hodiaŭ ekzistantaj.
La perturboj, la kataklismoj, okazintaj sur la Tero ekde ĝia origino, ŝanĝis al ĝi la kondiĉojn de adekvateco al subtenado de la vivo kaj malaperigis tutajn generaciojn da vivaj estaĵoj.
12. – Esplorante la naturon de la geologiaj tavoloj, oni ekscias plej pozitive, ĉu, en la tempo de ilia formiĝo, la regionon, kie ili troviĝas, okupis la maro, la lagoj aŭ arbaroj kaj ebenaĵoj loĝataj de teraj bestoj. Sekve, se en unu sama regiono troviĝas serio da tavoloj sidantaj, unu sur la alia, alterne havantaj fosiliojn el la maro, el la tero kaj el nesala akvo, kaj plurfoje ripetiĝintaj, tio estas nerefutebla pruvo, ke tiu regiono estis plurfoje inundita de la maro, kovrita de lagoj kaj fariĝinta sekaĵo.
Kaj certe kiom da jarcentoj da jarcentoj, eble miloj da jarcentoj necesis por la kompletiĝo de ĉiu periodo! Kia potenca forto estis necesa por deloki kaj reloki la oceanon, por levi la montojn! Kiom da fizikaj renversiĝoj, da violentaj skuegoj la Tero devis trapasi, antaŭ ol fariĝi tia, kia ni ĝin vidas ekde la historiaj tempoj! Kaj oni volas, ke tia verko plenumiĝis en malpli da tempo ol planto necesas por ekĝermi!
13. – La studo de la geologiaj tavoloj atestas, kiel jam dirite, pri sinsekvaj formacioj, kiuj ŝanĝis la aspekton de la terglobo kaj dividas ĝian historion en multajn epokojn, nomatajn geologiajn epokojn, kies konado estas esenca, por difini la Genezon. La ĉefaj estas en la nombro de ses, nomataj primara, transira, sekundara, terciara, diluvia, postdiluvia aŭ nuntempa. La terenoj formiĝintaj dum ĉiu epoko ankaŭ estas nomataj: terenoj primitivaj, transiraj, sekundaraj, ktp. Oni tiel diras, ke tia aŭ tia tavolo aŭ roko, tia aŭ tia fosilio troviĝas en la terenoj de tia aŭ tia epoko.
14. – Gravas rimarki, ke la nombro de tiuj epokoj tute ne estas absoluta, ĉar ĝi dependas de la sistemoj de klasifiko.
Tiujn ses ĉefajn ĉi-supre menciitajn oni nur komprenu kiel epokojn karakterizitajn per grava ĝenerala ŝanĝo en la stato de la planedo; sed la observado pruvas la estiĝon de multaj sinsekvaj formacioj dum la daŭro de ĉiu el ili. Tial ili estas dividitaj en periodojn, karakterizitajn per la naturo de la koncernaj terenoj, kaj kreskas ĝis 26 la nombro de la ĝeneralaj, nete karakterizitaj formacioj, al kiuj ne estas alkalkulitaj tiuj devenintaj de pure lokaj ŝanĝoj.
15. – La platiĝo de la polusoj, krom ankaŭ aliaj konkludigaj faktoj, estas certaj signoj, ke la stato de la Tero, en ties origino, devis esti fluida aŭ mola kaŭze de tio, ke la materio troviĝis aŭ likviĝinta pro la fajro aŭ solviĝinta en la akvo.
Oni proverbe asertas: ne ekzistas fumo sen fajro. Tiu propozicio, rigore vera, estas apliko de ĉi tiu principo: ne estas efiko sen ia kaŭzo. Oni povas samkaŭze aserti: ne ekzistas fajro sen ia fokuso. Nu, laŭ la faktoj okazantaj antaŭ niaj okuloj, montriĝas ne nur fumo sed ja plej reala fajro, kiu nepre devas havi ian fokuson. Ĉar tiu fajro venas el la interno de la Tero, ne de la supro, ties fokuso nepre devas esti interna, kaj ĉar la fajro estas konstanta, same konstanta devas esti la fokuso.
La varmo, kiu kreskas laŭgrade kiel oni penetras en la internon de la Tero kaj kiu, je certa distanco de la supraĵo, atingas altegan temperaturon; la termofontoj, des pli varmaj ju pli profunde kuŝas ilia naskiĝejo; la fajroj kaj la masoj el fandiĝinta materio, elŝprucantaj el la vulkanoj kvazaŭ tra enormaj ventolejoj aŭ tra fendoj malfermitaj de iuj tertremoj, ĉio ĉi lasas nenian dubon pri la ekzisto de ia interna fajro.
16. – Estas eksperimente demonstrite, ke la temperaturo altiĝas je 1 grado ĉe ĉiu 30-metra profundiĝo, el kio sekvas, ke en 300-metra profundo ĝi altiĝas je 10 gradoj; en 3000- metra, je 100 gradoj, la temperaturo de bolanta akvo; en 30000-metra, tio estas 7 aŭ 8 leŭgoj, je 1000 gradoj; en 25- leŭga, je pli ol 3300 gradoj, temperaturo, je kiu nenia konata materio povas rezisti al fandiĝo. De tiu punkto ĝis la centro estas la distanco de 1400 leŭgoj, aŭ 2800 leŭgoj diametre, kaj tiun spacon plenigus fandiĝintaj materioj.
Kvankam tio estas nenio alia ol nuraj konjektoj, se oni juĝas la kaŭzon laŭ ties efiko, tamen ĝi prezentas ĉiujn karakterizojn de probableco kaj portas al la konkludo, ke la Tero ankoraŭ restas ia brulanta maso tegita per solida krusto maksimume 25-leŭga, kio ekvivalentas al nura 120-ona parto de ĝia diametro. Proporcie tio malpli longus ol plej maldika oranĝoŝelo.
Cetere, tre varias la dikeco de la terkrusto, ĉar ekzistas regionoj, precipe sur la vulkanaj terenoj, kie la varmo kaj la fleksebleco de la grundo montras, ke ĝi estas ne tre granda. La alta temperaturo de la termofontoj ankaŭ signas proksimecon al la centra fokuso.
17. – Ĉe tio, montriĝas evidenta, ke la primitiva stato de fluideco aŭ moleco de la Tero nepre havis kiel kaŭzon la agadon de la fajro, ne de la akvo. Ĝi do estis, en sia origino,
ia brulanta maso. Pro la disradiado de la varmo, fariĝis tio, kio okazas al ĉia fandiĝinta materio: iompostioma malvarmiĝo, memkompreneble komenciĝinta en la supraĵo, kiu tial malmoliĝis, dum la interno konserviĝis fluida. Oni povas do kompari la Teron kun ia bloko el karbono eliranta ruĝarda el la forno kaj kies supraĵo malruĝiĝas kaj malvarmiĝas ĉe la kontakto kun la aero, sed kiu, rompite, elmontras, ke ĝia interno ankoraŭ brulas.
18. – En la epoko, kiam la Tero ankoraŭ estis ia brulanta maso, ĝi enhavis eĉ ne unu atomon pli aŭ malpli, ol ĝi enhavas nun;[32] nur okazis, ke, sub la influo de la alta temperaturo, pli granda parto el la substancoj, kiuj ĝin konsistigas kaj kiujn ni vidas sub la formo de likvoj aŭ de solidoj, de teroj, de ŝtonoj, de metaloj kaj de kristaloj, troviĝis en tre malsama stato. Ili nur suferis ian transformiĝon. Sekve de la malvarmiĝo kaj de miksiĝoj la elementoj formis novajn kombinaĵojn.
La aero, pleje dilatiĝinta, certe etendiĝis je senmezura distanco; la tuta akvo, neeviteble transformiĝinta en vaporon, estis miksita kun la aero; ĉiuj materioj volatiliĝemaj, kiel la metaloj, sulfuro, karbono, troviĝis en gasa stato. La stato de la tiama atmosfero neniel kompareblis kun la hodiaŭa; la denseco de ĉiuj tiuj vaporoj faris ĝin tiele opaka, ke ĝin ne povis trapasi eĉ unu sunradio. Se tiam povus ekzisti ia viva estaĵo sur la supraĵo de la planedo, ĝin lumigus nur la sinistra helo de la fornego kuŝanta sub ĝiaj piedoj kaj de la flamruĝa atmosfero; ĝi eĉ ne suspektus pri la ekzisto de la Suno.
19. – La unua efiko de la malvarmiĝo estis la solidiĝo de la ekstera supraĵo de l’ fandiĝinta maso kaj sekva formiĝo de ia rezista krusto, kiu, komence maldika, iom post iom dikiĝis. Tiu krusto konsistas el la ekstreme dura roko granito, tiel nomata pro sia grajneca aspekto. En ĝi distingiĝas tri ĉefaj substancoj: feldspato, kvarco aŭ roka kristalo kaj glimo. Ĉi tiu lasta, kvankam ĝi ne estas metalo, tamen havas metalbrilon.
La granita tavolo estas do tiu, kiu formiĝis la unua sur la terglobo kaj kiu ĝin tutan envolvas, estante, iasence, ĝia osteca strukturo. Tiu tavolo senpere rezultis el la solidiĝo de la fandiĝinta materio. Sur ĝin kaj en la kavojn de ĝia taŭzita supraĵo sinsekve demetiĝis la tavoloj de aliaj terenoj poste formiĝintaj. Kio ĝin distingas de ĉi-lastaj estas la foresto de ĉia ajn tavoliĝo, tio estas, ĝi konsistas el maso kompakta kaj unuforma en sia tuta diko, ne aranĝita laŭ tavoloj. La efervesko de la brulanta materio certe estigis en ĝi multenombrajn kaj profundajn fendojn, tra kiuj elverŝiĝis tiu materio.
20. – La dua efiko de la malvarmiĝo estis la likviĝo de kelkaj materioj, kiu troviĝis vaporstate en la aero kaj kiuj ĵetiĝis sur la terenan supraĵon. Tiam ekestis pluvoj kaj lagoj el sulfuro kaj bitumo, veraj rojoj el fero, kupro, plumbo kaj aliaj fandiĝintaj metaloj, kiuj, penetrinte tra la fendoj, formis metalajn vejnojn kaj tavolojn.
Sub la potenco de tiuj diversaj agantoj, la granita supraĵo suferis alternajn malkombiniĝojn. Fariĝis miksaĵoj, kiuj formis la ĝustadirajn primitivajn terenojn, distingiĝajn de la granita roko sed en masoj konfuzaj kaj sen regulaj tavoliĝoj.
Poste venis la akvoj, kiuj, falinte sur la brulantan grundon, denove vaporiĝis por refali kiel torentaj pluvoj, kaj tiel sinsekve ĝis la temperaturo permesis al ili resti sur la grundo en likva stato.
Ĝuste la formiĝo de la granitaj terenoj komencas la serion de la geologiaj epokoj, al kiuj konvenus alkalkuli tiun de la primitiva stato, nome la globa brulanteco.
21. – Tia estis la aspekto de la unua epoko, nome ia vera ðaoso de ĉiuj interkonfuzitaj elementoj serĉantaj sian ekvilibron, en kiu epoko nenia viva estaĵo povus ekzisti. Ĝuste tial, unu el ĝiaj distingiĝaj karakteroj, en Geologio, estas la foresto de ĉia vestiĝo de vegetaĵa aŭ besta vivo.
Estas neeble determini ĝustan daton al tiu unua epoko, same kiel al la sekvantaj. Sed laŭ la tempo necesa, ke la supraĵo de kuglo kun difinita volumo, varmigita ĝis blankardo, malvarmiĝus ĝis tiu punkto, ke akvoguto povus resti sur ĝi en likva stato, oni kalkulis, ke, se tiu kuglo estus tiel granda kiel la Tero, necesus por tio pli ol miliono da jaroj.
22. – En la komenco de la transira epoko, la solida krusto granita ankoraŭ estis nemulte dika kaj havis nur malfortan reziston kontraŭ la efervesko de la brulardaj materioj, kiujn ĝi kovris kaj premis. Ekestis ŝveloj, multenombraj fendoj, tra kiuj elverŝiĝis la interna lafo. La grundo nur prezentis ne tre rimarkindajn malglataĵojn.
La akvoj, ne tre profundaj, kovris preskaŭ la tutan supraĵon de la globo, escepte de tiuj partoj leviĝintaj, kiuj formis basajn, ofte subakvajn terenojn.
La aero iom post iom elpuriĝis el la pli pezaj, dumtempe gasformaj materioj, kiuj, densiĝinte pro la malvarmiĝo, ĵetiĝis sur la grundosupraĵon kaj estis poste fortrenitaj kaj dissolvitaj de la akvoj.
Parolante pri tiama malvarmiĝo, oni devas kompreni tiun vorton laŭ relativa senco, nome rilate al la primitiva stato, ĉar ankoraŭ nepre arda estis la tiama temperaturo.
La densegaj akvovaporoj, ĉie leviĝantaj el la senmezura likva supraĵo, refalis kiel abundaj, varmaj pluvoj, kiuj malklarigis la aeron. Sed jam la sunradioj komencis aperi tra tiu bruma atmosfero.
Unu el la lastaj substancoj, el kiuj la aero elpuriĝis, pro ties nature gasa stato, estis la karbonata acido, kiu tiam estis unu el ĝiaj komponantoj.
23. – En tiu epoko ekformiĝis la tavoloj de la sedimentaj terenoj, demetiĝintaj de la akvoj riĉaj je ŝlimo kaj je diversaj materioj taŭgaj por la organa vivo.
Tiam aperas la unuaj vivaj estaĵoj de la regnoj vegetaĵa kaj besta. Komence malmultnombre, iliaj signoj troviĝas pli kaj pli ofte laŭgrade kiel oni transiras al la pli supraj tavoloj de tiu formacio. Rimarkindas, ke la vivo manifestiĝas tuj kiam ekestas favoraj kondiĉoj, kaj ke ĉiu specio aperas se nur fariĝas la kondiĉoj taŭgaj por ĝia ekzistado.
24. – La organaj estaĵoj, kiuj aperis la unuaj sur la Tero, estis la vegetaĵoj kun malpli kompleksa strukturo, nomataj, en Botaniko, kriptogamoj, senkotiledonuloj, unukotiledonuloj, tio estas, likenoj, ĉampinjonoj, muskoj, filikoj kaj herbecaj plantoj.
Ankoraŭ tute ne vidiĝas arboj kun ligneca trunko sed nur tiuj el la palmo-genro, kies spongeca tigo analogas al tiu de la herboj.
La bestoj de tiu epoko, kiuj postvenis la unuajn vegetaĵojn, estas ekskluzive maraj: unue la polipoj, radiuloj, zoofitoj, nome bestoj kies strukturo simpla kaj, por tiel diri, rudimenta, plej proksimas al la vegetaĵoj. Poste aperas krustuloj krom ankaŭ fiŝoj, kies specioj ne plu ekzistas nuntempe.
25. – Sub la potenco de varmo kaj humideco kaj pro la efiko de la ekscesa karbonata acido dissemita en la aero, gaso netaŭga por la spirado de la surteraj bestoj sed necesa al la plantoj, la liberaeraj terenoj rapide kovriĝis per fortika vegetaĵaro, dum akvaj plantoj multobliĝis en la sino de l’ marĉoj.
Plantoj el la genro de tiuj, kiuj nuntempe estas simplaj, kelkcentimetraj herboj, atingis altecon kaj dikecon ja miregindajn, kaj tiel ekzistis arbaroj el arbformaj filikoj kun 8 ĝis 10-metra alto kaj laŭproporcia diko. Likopodioj (marubio, genro de musko) de sama alteco; ekvizetoj[33] 4 ĝis 5-metraj, kies nuntempa alteco atingas ne pli ol unu metron, kaj sennombra kvanto da nun ne plu ekzistantaj specioj. En la fino de tiu epoko ekaperas kelkaj arboj el la genro konifera, nome la pinoj.
26. – Sekve de la translokiĝo de la akvoj, la terenoj produktantaj tiun amasan vegetaĵaron subakviĝis, kovriĝis per novaj teraj sedimentoj, dum tiuj elakviĝintaj siavice ornamiĝis per simila vegetaĵaro. Estis do multaj generacioj de plantoj alterne estingitaj kaj renovigitaj. Ne same okazis al la bestoj, ĉar ĉiuj estis akvaj kaj do ne povis sperti tiun alternadon.
Tiuj restaĵoj, akumuliĝintaj dum longa serio da jarcentoj, formis tre dikajn tavolojn. Sub la agado de varmo, humideco, de la premo farata de la postvenintaj teraj demetaĵoj, kaj sendube sub la agado de diversaj kemiaj efikantoj, de gasoj, acidoj kaj saloj produktitaj de la kombiniĝo de la primitivaj elementoj, tiuj vegetaĵaj materioj suferis fermentadon, kiu ilin transformis en minkarbon aŭ terkarbon. La karbominoj estas do rekta produkto de la malkomponiĝo de la vegetaĵaj masoj, akumuliĝintaj dum la transira epoko. Ja tial ili troviĝas en preskaŭ ĉiuj regionoj[34].
27. – Ĉar la fosiliaj restaĵoj de la tiuepoka fortika vegetaĵaro troviĝas hodiaŭ tiel sub la glacioj de la polusaj regionoj, kiel ankaŭ en la varmegaj regionoj, oni nepre devas konkludi, ke, se la vegetaĵaro estis unuforma, ankaŭ tia estis la temperaturo. La polusoj ne estis do glacikovritaj kiel nuntempe, ĉar tiam la Tero ĉerpis varmon el si mem, el la centra fajro, kiu samgrade varmigis la tutan solidan, sed ankoraŭ ne tre dikan, kruston. Tiu varmo multe superis tiun, kiun povis liveri la sunradioj, cetere malfortigitaj de la atmosfera denseco. Nur poste, kiam la efiko de la centra varmo sur la ekstera supraĵo de la globo fariĝis tre malforta aŭ nula, tiu de la Suno superregis, kaj la polusaj regionoj, kiujn trafis nur oblikvaj radioj portantaj tre malmultan varmon, kovriĝis per glacio. Oni komprenas, ke en la priparolata epoko, kaj ankoraŭ longe post ĝi, glacio ne ekzistis sur la Tero.
Tiu epoko devis havi tre longan daŭron, se juĝi laŭ la nombro kaj la dikeco de la minkarbaj tavoloj[35].
28. – Ĉe la transira epoko, malaperas la kolosa vegetaĵaro kaj la bestoj ĝin karakterizantaj, ĉu pro tio, ke jam ne samaj estis la atmosferaj kondiĉoj, ĉu pro tio, ke serio da kataklismoj pereigis ĉian surteran vivantaĵon. Verŝajne ambaŭ kaŭzoj kunefikis por tiu ŝanĝo tial, ĉar unuflanke la studo de la terenoj signantaj la finon de tiu epoko pruvas la ekeston de grandaj renversoj rezultintaj el leviĝoj kaj erupcioj, kiuj surverŝis la grundon per grandaj kvantoj da lafo, kaj ĉar aliflanke rimarkindaj ŝanĝoj fariĝis en la tri regnoj.
29. – La sekundara epoko estas karakterizita, laŭ minerala aspekto, per multnombraj kaj fortikaj tavoloj, atestantaj pri malrapida formiĝo en la sino de la akvoj kaj signantaj malsamajn, nete karakterizitajn periodojn.
La vegetaĵaro estas malpli nedaŭra kaj malpli kolosa ol en la antaŭa epoko, sendube pro la malpliiĝo de varmo kaj humideco kaj pro la ŝanĝoj okazintaj al la konsistaj elementoj de la atmosfero. Al la plantoj herbecaj kaj pulporiĉaj aldoniĝas tiuj kun ligna trunko kaj la unuaj ĝustediraj arboj.
30. – La bestoj ankoraŭ estas akvaj, aŭ maksimume amfibiaj; la besta vivo malmulte progresas sur la seka tero. Pro la formiĝo de kalkaj materioj, disvolviĝas en la maro granda kvanto da konkuloj. Naskiĝas novaj fiŝoj kun organismo pli perfekta ol en la antaŭa epoko. Aperas la unuaj cetacoj. La plej karakterizaj bestoj en tiu epoko estas la monstraj reptilioj, el kiuj rimarkindas:
La iðtiosaŭro, iaspeca lacerto-fiŝo, kiu kreskis ĝis 10-metra longo kaj kies makzelojn, ankaŭ tre longajn, garnis 180 dentoj. Ĝia ĝenerala formo iel memorigas tiun de la krokodilo sed sen ties skvameca karapaco. La volumeno de ĝiaj okuloj egalis tiun de homa kapo, kaj, kiel la balenoj, ĝi havis naĝilojn kaj elŝprucigis akvon tra laŭcelaj aperturoj.
La plesiosaŭro, alia mara reptilio, tiel granda kiel la iðtiosaŭro, kies longega kolo fleksiĝis kiel tiu de cigno kaj al ĝi donis la aspekton de enorma serpento ligita al testuda korpo.
Ĝi havis lacertan kapon kaj krokodilajn dentojn. Ĝia haŭto devis esti glata kiel tiu de la ĉi-supra besto, ĉar oni trovis nenian postsignon de skvamoj aŭ de konko[36].
La teleosaŭro, pli simila al la nuntempaj krokodiloj, kiuj verŝajne estas ĝia reduktaĵo. Kiel ĉi lastaj, ĝi havis skvamecan karapacon kaj vivis samtempe en la akvo kaj sur la tero. Ĝi havis altecon de ĉirkaŭ 10 metroj, el kiuj 3 aŭ 4 ampleksis nur la kapo. Ĝia larĝega faŭko havis 2-metran aperturon.
La megalosaŭro, granda lacerto, iaspeca krokodilo longa je 14 ĝis 15 metroj, esence karnomanĝa, kiu sin nutris per reptilioj, malgrandaj krokodiloj kaj testudoj. Ĝia kolosa mandiblo estis garnita per ambaŭtranĉaj, stucilformaj dentoj, retroklinitaj en tia maniero, ke post ilia penetro en kaptaĵon, al ĉi tiu estus neeble elŝiriĝi.
La igvanodonto, la plej granda el la lacertoj aperintaj sur la Tero: ĝi longis 20 ĝis 25 metrojn, de la kapo ĝis la vostfino, kaj havis sur la muzelo ostecan kornon similan al tiu de la nuntempa igvano, de kiu ĝi ŝajne diferencis nur per la grandeco, ĉar ĉi lasta estas nur unu metron longa. La formo
de ĝiaj dentoj pruvas, ke ĝi estis herbomanĝa kaj, laŭ la piedformo, terbesto[37].
La pterodaktilo, stranga besto, granda kiel cigno, kiu samtempe partoprenis la naturon de reptilio laŭ la korpo, de birdo laŭ la kapo, kaj de vesperto laŭ la karna membrano interliganta al ĝi la eksterordinare longajn fingrojn, kiu membrano efikis paraŝute, kiam ĝi sin ĵetis sur predon desupre de arbo aŭ roko. Ĝi ne havis kornecan bekon, kiel la birdoj, sed la makzelaj ostoj, longaj je duono de ĝia korpo kaj garnitaj per dentoj, finiĝis akrepinte kiel beko.
31. – Dum tiu epoko, kiu certe tre longe daŭris, kiel ĝin pruvas la nombro kaj la fortikeco de la geologiaj tavoloj, la besta vivo tre vigle disvolviĝis en la akvoj, same kiel okazis al la vegetaĵaro en la ĵus antaŭa epoko. Pli purigita kaj pli favora por la spirado, la aero komencis ebligi al multaj bestoj vivadi sur la seka tero. La maro multfoje delokiĝis sed sen fortegaj renversoj. En tiu epoko, malaperas siavice tiuj specioj de gigantaj marbestoj, kiujn poste anstataŭis analogaj specioj kun malpli misproporciaj formoj kaj malpli granda alteco.
32. – La orgojlo igis la homon aserti, ke ĉiuj bestoj estis kreitaj pro li kaj por la kontentigo de liaj bezonoj. Sed kiom nombras tiuj lin rekte servantaj, tiuj kiujn li povis subigi al si, kompare kun la nekalkulebla nombro de tiuj, kun kiuj li neniam havis kaj neniam havos ian ajn rilaton? Kiel subteni tian tezon ĉe tiuj nekalkuleblaj specioj, kiuj solaj loĝatigis la Teron dum miloj da miloj da jarcentoj, antaŭ ol li ĉi tie aperis, kaj kiuj fine estingiĝis? Ĉu oni povus aserti, ke ili estis kreitaj por lia profito? Sed tamen ĉiuj havis sian pravon de ekzisto, sian utilecon. Dio certe ilin kreis ne pro ia simpla kaprico de sia volo nek por fari al si mem la plezuron ilin neniigi, ĉar ĉiuj ja havis vivon, instinktojn, sentivon por la doloro kaj por la bonstato. Por kiu celo li do tiel agis? Por celo ja superege saĝa, kvankam ankoraŭ ne komprenebla por ni. Eble iam estos donite al la homo ĝin koni, por ke lia orgojlo estu konfuzita; sed dum tio ne okazas, kiom vastiĝas la ideoj ĉe tiuj novaj horizontoj, en kiujn al li nun estas permesite ĵeti sian rigardon, antaŭ la impona spektaklo de tiu kreado, tiel majesta en sia lanta irado, tiel admirinda en sia antaŭvidemo, tiel akurata, tiel preciza kaj tiel neŝanĝema en siaj rezultoj!
33. – Ĉe la terciara epoko komenciĝas nova ordo de la aferoj sur la Tero; tute ŝanĝiĝas laŭaspekte la stato de ĝia supraĵo; la vivkondiĉoj profunde aliiĝas kaj proksimiĝas al la nuntempaj. La unuaj tempoj de tiu epoko karakteriziĝas per ĉeso de la vegetaĵa kaj besta generado; ĉio portas la signojn de ia ĝenerala detruado de la vivaj estaĵoj, post kio sinsekve aperas novaj specioj, kies pli perfekta strukturo estas adaptita al la medio kie ili devas vivi.
34. – Dum la antaŭaj epokoj, la solida krusto de la globo, pro sia eta dikeco, havis, kiel jam dirite, tre malfortan reziston kontraŭ la agado de la interna fajro. Tiu envolvaĵo, kiu facile rompiĝadis, permesis al la fanditaj materioj libere disverŝiĝi sur la supraĵo de la grundo. Ne same okazis, kiam ĉi tiu fariĝis iom pli dika; la ardantaj, ĉiuflanke kunpremitaj materioj, kiel akvo bolanta en fermita ujo, fine estigis ian eksplodon; la granita maso, forte rompita ĉe multege da lokoj, pleniĝis per fendoj kvazaŭ krevita vazo. Laŭlonge de tiuj fendoj, la solida krusto, levita kaj rearanĝita, formis la pintmontojn, la montoĉenojn kaj ties branĉojn. Certaj partoj ne rompiĝintaj de tiu envolvaĵo apenaŭ altiĝis, dum aliloke fariĝis kavoj kaj fosaĵoj.
Tre malebena fariĝis la supraĵo de la grundo; la akvoj, kiuj ĝis tiam ĝin grandparte kovris preskaŭ unuforme, dispeliĝis en la plej malaltajn lokojn kaj lasis sekaj vastajn kontinentojn, aŭ izolitajn montosuprojn, kiuj do estigis insulojn.
Tia estis la granda fenomeno, kiu okazis en la terciara epoko kaj ŝanĝis la aspekton de la globo. Ĝi okazis nek subite nek samtempe en ĉiuj lokoj, sed ja sinsekve kaj en epokoj pli aŭ malpli malproksimaj.
35. – Unu el la unuaj sekvoj de tiuj leviĝoj estis, kiel dirite, la kliniĝo de la sedimentaj tavoloj, kiuj en sia origino kuŝis horizontale kaj kiuj restis en tia pozicio tie, kie la grundo ne suferis renversojn. Tial tiuj kliniĝoj pli reliefiĝis ĉe la flankoj de la montoj kaj en ties ĉirkaŭaĵoj.
36. – En la regionoj, kie la sedimentaj tavoloj konservis sian horizontalecon, oni devas, por atingi tiujn primare formiĝintajn, trapasi ĉiujn ceterajn ĝis granda profundo, ĉe kies fino oni nepre trovas la granitan rokon. Sed, kiam tiuj tavoloj leviĝis montoforme, ili estis suprenportitaj super sia normala nivelo, kelkfoje eĉ ĝis granda alteco, en tia maniero, ke se oni faras vertikAllan tranĉon ĉe la montoflanko, ili montriĝas laŭ sia tuta dikeco kaj surmetitaj kvazaŭ la brikvicoj de konstruaĵo.
Ja tial troveblas, ĉe grandaj altaĵoj, vastegaj benkoj el konkoj, kiuj primitive formiĝis en la marfundo. Estas hodiaŭ plene pruvite, ke la maro neniaepoke povis atingi tiel altajn nivelojn, ĉar por tio ne sufiĉus ĉiuj akvoj ekzistantaj sur la Tero, eĉ se ilia kvanto estus centoble pli granda. Oni devus do supozi, ke la akvokvanto malpliiĝis, kaj ĉe tio oni prave demandus al si, kio fariĝis el la malaperinta parto. La leviĝoj, kiuj hodiaŭ montriĝas kiel nekontestebla fakto, klarigas logike kaj rigore la ekziston de la maraj demetaĵoj troveblaj en iuj montoj[38].
37. – En tiuj lokoj, kie la leviĝo de la primitiva roko estigis kompletan ŝiron en la grundo, ĉu pro la rapideco de la fenomeno, ĉu pro la formo, alteco kaj volumeno de la levita maso, la granito montriĝis nuda kvazaŭ dento eliĝinta tra la gingivo. Levitaj, rompitaj kaj rearanĝitaj, la ĝin envolvantaj tavoloj malkovriĝis: ĝuste tial terenoj, kiuj apartenas al la plej antikvaj formacioj kaj kiuj en sia primitiva pozicio kuŝis plej profunde, konsistigas nuntempe la grundon de certaj regionoj.
38. – Delokita pro tiuj leviĝoj, la granita maso postlasis en kelkaj lokoj fendojn, tra kiuj eliĝas la interna fajro kaj elfluas la fanditaj materioj; la vulkanoj estas kvazaŭaj kamentuboj de la enorma fajrejo, aŭ, pli ĝuste, savoklapoj, kiuj ebligante eliron al la troo da fajraj materioj, antaŭgardas la globon kontraŭ multe pli teruraj skuoj. El tio, oni povas aserti, ke la aktivaj vulkanoj estas sekurigiloj por la tuta grunda supraĵo.
Oni povas fari al si ideon pri la intenseco de tiu fajro, konsiderante, ke eĉ en la sino de la maroj malfermiĝas vulkanoj kaj ke la akvomaso, kiu ilin kovras kaj penetras, ne sufiĉe potencas por ilin estingi.
39. – La leviĝoj de la solida maso nepre delokis la akvojn kaj ilin puŝis en la kavojn, kiuj jam fariĝis pli fundaj pro la altiĝo de la elakviĝintaj terenoj kaj pro la malaltiĝo de aliaj.
Sed ĉi tiuj, siavice altiĝinte jen en unu loko, jen en alia, forpuŝis la akvojn, kiuj plu defluadis en aliajn lokojn ĝis ili povis trovi pli fiksan fluejon.
La sinsekvaj delokiĝoj de la likva maso nepre prilaboris kaj tordis la supraĵon de la grundo. Forfluante, la akvoj kuntrenis parton de la terenoj el antaŭaj formacioj malkovriĝintaj pro la leviĝoj, nudigis kelkajn montojn de ili kovritajn kaj malkaŝis ilian bazon, kalkan aŭ granitan. Kaviĝis profundaj valoj, dum aliaj terpleniĝis.
Estas do montoj rekte formitaj de la interna fajro: ĉefe tiuj granitaj; aliaj formiĝis pro la agado de la akvoj, kiuj, fortrenante la malfirmajn terojn kaj la solveblajn materiojn, kavis valojn ĉirkaŭ ia rezista bazo, kalka aŭ alispeca.
La materioj fortrenitaj de la akva fluo formis la tavolojn de la terciara epoko, kiuj facile distingiĝas de tiuj de la antaŭaj epokoj, malpli pro la konsisto, kiu estas preskaŭ la sama, ol pro ilia dispozicio.
La tavoloj de la epokoj primara, transira kaj sekundara, formiĝintaj sur ne tre malebena supraĵo, estas pli-malpli unuformaj sur la tuta Tero; tiuj de la terciara epoko, kiuj male formiĝis sur tre malebena bazo pro la kuntrena agado de la akvoj, prezentas pli lokan karakteron. Ĉie, kie oni prifosas ĝis certa profundo, troveblas ĉiuj antaŭterciaraj tavoloj, laŭvice kiel ili formiĝis, dum ne ĉie troveblas la terciara tereno nek ĉiuj ties tavoloj.
40. – Dum la grundo-renversoj, okazintaj en la komenco de ĉi tiu epoko, la organa vivo kompreneble devis suferi dumtempan halton, kio konstateblas per la esploro de senfosiliaj terenoj. Sed post la ekesto de pli serena stato, reaperis vegetaĵoj kaj bestoj. Pro la ŝanĝo de la vivpovaj kondiĉoj kaj plipuriĝo de la atmosfero, formiĝis novaj specioj pli perfekte organizitaj. La plantoj, el struktura vidpunkto, ne multe diferencas de tiuj nuntempaj.
41. – Dum la du antaŭaj epokoj, la terenoj ne kovritaj de la akvoj estis ne tre vastaj; krome ili estis marĉaj kaj ofte subakviĝis; jen kial tiam ekzistis nur akvaj aŭ amfibiaj bestoj.
La terciara epoko, dum kiu formiĝis vastaj kontinentoj, karakteriziĝis per la apero de la terbestoj.
Kiel la transira epoko vidis la aperon de kolosa vegetaĵaro kaj la sekundara la aperon de monstraj reptilioj, tiel la terciara vidis aperi gigantajn mamulojn, kiaj la elefanto, la rinocero, la hipopotamo, la paleoterio, la megaterio, la dinoterio, la mastodonto, la mamuto, ktp. Ĉi tiuj du lastaj, varioj de la elefanto, estis 5 ĝis 6 metrojn alta kaj iliaj dentegoj atingis 4 metrojn da longo. Tiu epoko ankaŭ vidis la naskiĝon de la birdoj krom ankaŭ de la plimulto el bestospecioj ankoraŭ hodiaŭ ekzistantaj. Kelkaj tiuepokaj specioj supervivis postajn kataklismojn; aliaj, ĝenerale klasitaj kiel antaŭdiluviaj bestoj, tute formalaperis aŭ estis anstataŭitaj de analogaj specioj kun malpli pezaj kaj malpli masivaj formoj, kies unuaj tipoj estis kvazaŭaj skizoj. Tiaj estis la felis speloea, karnomanĝa, taŭrogranda besto, kun la anatomiaj trajtoj de tigro kaj de leono; la cervus megaceron, vario de cervo, kies kornoj, 3 metrojn
longaj, distancis inter siaj ekstremoj je 3 ĝis 4 metroj.
42. – Tiu epoko estis karakterizita de unu el la plej grandaj kataklismoj, kiuj iam renversis la globon, ŝanĝis ankoraŭfoje la aspekton de ties supraĵo kaj senrevene detruis grandan nombron da vivaj specioj, el kiuj troveblas nur restaĵoj. Ĉie ĝi postlasis signojn atestantajn pri ĝia ĝeneraleco.
La akvoj, fortege puŝitaj for de siaj fluejoj, invadis la kontinentojn, kuntrenante terojn kaj rokojn, nudigante la montojn kaj elradikigante la jarcentajn arbarojn. La novaj demetaĵoj, kiujn formis la akvoj, estas nomataj, en Geologio, diluviaj terenoj.
43. – Unu el la plej signifaj postsignoj de tiu granda katastrofo estas la rokoj nomataj translokitaj blokoj. Temas pri granitaj rokoj, kiuj troveblas izolitaj sur la ebenaĵoj kaj sidantaj sur terciaraj terenoj kaj en la mezo de diluviaj terenoj, kelkfoje plurcentojn da leŭgoj for de la montoj, de kiuj ili estis detranĉitaj.
Estas memevidente, ke nur la fortegeco de la torentoj povis ilin transloki je tiel grandaj distancoj[39].
44. – Alia fakto, ne malpli karakteriza, kies kaŭzon oni ankoraŭ ne klarigis, estas tio, ke en la diluviaj terenoj troviĝas la unuaj aerolitoj. Ĉar ili komencis fali nur en tiu epoko, sekve antaŭe ne ekzistis la kaŭzo, kiu ilin produktas.
45. – Ankaŭ dum tiu epoko la polusoj ekkovriĝis per
glacio kaj formiĝis la montaraj glaciejoj, kio signas rimarkindan ŝanĝon en la temperaturo de la Tero. Tiu ŝanĝo devis fariĝi subite, ĉar, se ĝi estus laŭgrade okazinta, bestoj, kiel la elefantoj, kiuj hodiaŭ vivas nur en varmaj klimatoj kaj kiuj tiel grandnombre troveblas fosilie en la polusaj regionoj, estus havintaj tempon por iom post iom foriri al pli mildtemperaturaj regionoj. Male, ĉio montras, ke ili verŝajne estis subite trafitaj de intensega malvarmo kaj englaciigitaj[40].
46. – Tio do estis la vera diluvo. Malsamas la opinioj pri la kaŭzoj, kiuj ĝin estigis. Kiuj ajn tamen ili estas, ĝi ja sendube okazis.
Oni ĝenerale supozas, ke subite okazis la pozici-ŝanĝo de la tera akso kaj de ties polusoj, el kio rezultis ĝenerala ĵetiĝo de la akvoj sur la tersupraĵon. Se la ŝanĝo estintus malrapida, la retiriĝo de la akvoj estus fariĝinta laŭgrade, sen renversoj, sed ĉio signas ian subitan kaj fortegan skuon. Ĉe la nesciado pri la vera kaŭzo, oni devas resti sur la kampo de la hipotezoj.
Tiu subita delokiĝo de la akvoj ankaŭ okazis pro la leviĝo de certaj partoj de la solida krusto kaj pro la formiĝo de novaj montoj en la sino de l’ maroj, kiel okazis en la komenco de la terciara epoko. Sed krom la fakto, ke ĉi-okaze la kataklismo ne estintus ĝenerala, tio ja ne klarigus la subitan ŝanĝon de la temperaturo en la polusaj regionoj.
47. – En la tempesto, kiun kaŭzis la delokiĝo de la akvoj, pereis multege da bestoj; aliaj, por eskapi el la inundo, retiriĝis en altaĵojn, kavernojn kaj fendojn, kie ili amase mortis, ĉu pro malsato, ĉu pro reciproka sinvorado, ĉu eble ankaŭ pro la enverŝiĝo de la akvoj en la lokojn kie ili rifuĝis kaj de kie ili ne povis forsaviĝi. Tio eksplikas la ekziston de grandkvanta ostaro de diversaj bestoj, karnomanĝaj kaj alispecaj, mikse trovitaj en certaj kavernoj, kiuj ĝuste pro tio estas nomataj ostarhavaj fendoj aŭ kavernoj. Ili pli ofte troveblas sub la stalagmitoj. Ĉe kelkaj kavernoj, la ostaroj ŝajne estis tien trenitaj de la akvofluo[41].
48. – La vivo vegetaĵa kaj besta tuj reprenis sian iradon, post kiam restariĝis la ekvilibro sur la supraĵo de la globo.
Plifirmiĝinte, la grundo sidis pli stabile; la aero, elpuriĝinta, adekvatiĝis al pli delikataj organoj. La Suno, plenhele brilanta tra plej klara atmosfero, disradiis, per la lumo, varmon malpli sufokan kaj pli vivigan ol tiu de la interna fornego. La Tero loĝatiĝis de malpli ferocaj kaj pli societemaj bestoj; la vegetaĵoj, pli sukulentaj, liveris malpli krudan manĝaĵon; ĉio, fine, estis preta por la nova, ĝin loĝonta gasto. Kaj ekaperis la
homo, la laste kreita estaĵo, kiu, mem progresante, kunhelpos per sia inteligento por la ĝenerala progreso.
49. – Ĉu la homo ekzistis sur la Tero nur post la diluvia epoko aŭ ĉu li aperis jam antaŭ ĝi? Temas pri demando nuntempe tre diskutata, sed kies solvo, kiu ajn ĝi estos, neniel ŝanĝos la jam konstatitan faktaron, nek faros, ke la apero de la homa specio ne estis malpli frua, per multaj miloj da jaroj, ol la dato, kiun al ĝi difinas la biblia Genezo.
Kio igis supozi, ke la apero de la homoj okazis antaŭ la diluvo, tio estis la fakto, ke oni trovis neniun fidindan postsignon de ilia ekzisto dum la antaŭa epoko. La ostaroj, malkovritaj en diversaj lokoj kaj kredigintaj pri la ekzisto de ia raso de antaŭdiluvaj gigantoj, estis rekonataj kiel elefantaj ostaroj.
Kion oni tute ne povas pridubi estas tio, ke la homo ne ekzistis en la primara, nek en la transira, nek en la sekundara epoko, ne nur tial, ke oni trovis de li nenian postsignon, sed ankaŭ tial, ĉar tiam ekzistis por li nenia vivipova kondiĉo. Se li aperis dum la terciaro, ĝi nepre okazis en ties fino, kiam li certe tre malmultnombre multobliĝis.
Cetere, pro sia mallonga daŭro, la antaŭdiluvia epoko ne estigis rimarkindajn ŝanĝojn en la atmosferaj kondiĉoj, kaj tion des pli atestas la fakto, ke samaj estis la bestoj antaŭ kaj post ĝi; ne estas do neeble, ke la apero de la homo antaŭis tiun grandan kataklismon; hodiaŭ estas pruvita la ekzisto de la simio en tiu epoko, kaj freŝaj malkovroj ŝajnas konfirmi, ke ankaŭ la homo tiam ekzistis[42].
Kiel ajn tio estas, ĉu la homo aperis, aŭ ne, antaŭ la granda universala diluvo, kio certas estas, ke lia homkaraktera rolo komencis skiziĝi nur en la postdiluvia epoko. Oni povas do rigardi tiun epokon karakterizita de la ĉeesto de la homo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.