La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA GENEZOAŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
1. – La geologiaj epokoj signas la fazojn de la ĝenerala aspekto de la globo, rezultintajn el ties transformiĝo. Sed, escepte de la diluvia epoko, kiun karakterizis subita renverso, ĉiuj ceteraj pasis malrapide, per neabrupta transiro. Dum la tuta tempo, kiun la konsistaj elementoj de la globo uzis por trovi sian ekvilibron, la ŝanĝoj nepre estis ĝeneralaj. Post kiam la bazo firme solidiĝis, nur partaj ŝanĝoj devis esti okazintaj en la supraĵo.
2. – Krom la ĝeneralaj transformiĝoj, la Tero suferis grandan nombron da lokaj perturboj, kiuj ŝanĝis la aspekton de iuj regionoj. Kiel por la aliaj, tiel ankaŭ du kaŭzoj efikis por tiuj perturboj: la fajro kaj la akvo.
La fajro efikis: aŭ per vulkanaj erupcioj, kiuj enterigis, sub dikaj tavoloj el cindro kaj lafo, la ĉirkaŭajn terenojn kaj malaperigis urbojn kun ties loĝantoj; aŭ per tertremoj; aŭ per leviĝoj de la solida krusto, kiuj pelis la akvojn en pli malaltajn regionojn; aŭ per pli aŭ malpli vasta enfaliĝo de tiu krusto, en kelkaj lokoj, kie la akvoj enverŝiĝis kaj sekve lasis aliajn terenojn malkovritaj. Tiel ekaperis insuloj sur la oceano, dum aliaj malaperis; partoj de kontinentoj apartiĝis kaj formis insulojn; markoloj, sekiĝinte, interligis insulojn kaj kontinentojn.
La akvo efikis: aŭ per marinundoj aŭ marretiriĝo ĉe kelkaj bordoj; aŭ per disfaloj, kiuj baris la akvofluojn kaj formis lagojn; aŭ per superbordiĝoj kaj inundoj; aŭ fine per talusoj ĉe la enfluejo de la riveroj. Tiuj talusoj, repuŝante la maron, kreis novajn regionojn, kaj el tio originis la delto de Nilo, aŭ Malsupra Egiptujo; la delto de Rodano, aŭ Kamargo.
3. – Esplorante la terenojn, kiujn deŝiris la leviĝo de la montoj kaj de la tavoloj, formantaj ties flankojn, oni povas determini ilian geologian aĝon. Kiel geologian aĝon de la montoj oni komprenu ne la jarnombron de ilia ekzistado, sed la periodon, en kiu ili formiĝis, sekve ilian relativan malnovecon.
Estus erare kredi, ke tiun malnovecon difinas ilia alteco aŭ ilia ekskluzive granita naturo, ĉar, leviĝinte, la granita maso eble traboris kaj disigis la surmetiĝintajn tavolojn.
Oni tiel konstatis, per la observado, ke la montoj Vogezaj, Bretonaj kaj de la Côte-d’Or, en Francio, kiuj estas ne tre altaj, viciĝas inter la plej antikvaj formacioj. Ili datiĝas de la transira epoko kaj aperis antaŭ la terkarbaj demetaĵoj. La
Ĵuraso formiĝis ĉirkaŭ la mezo de la sekundara epoko kaj samtempas kiel la gigantaj reptilioj. La Pireneoj formiĝis pli malfrue, en la komenco de la terciara epoko. La Monto Blanka kaj la okcidentaj Alpoj aperis post la Pireneoj kaj datiĝas de la mezo de l’ terciara epoko. La orientaj Alpoj, konsistantaj el la Tirolaj montoj, estas ankoraŭ pli novaj, ĉar ili formiĝis ĉirkaŭ la fino de tiu sama epoko. Kelkaj montoj en Azio eĉ aperis post la diluvia epoko aŭ samtempas kiel ĝi.
Tiuj leviĝoj certe okazigis lokajn perturbojn kaj pli aŭ malpli vastajn inundojn pro la translokiĝo de la akvoj, pro la baro kaj la ŝanĝo de la fluo de l’ riveroj[50].
4. – La biblia diluvo, ankaŭ konata per la nomo “granda Azia diluvo”, estas fakto kies realecon oni ne povas kontesti. Ĝin verŝajne okazigis, same kiel en Meksiko, la leviĝo de parto el la montaro de tiu regiono. Tiun supozon pravigas la ekzisto de ia interna maro iam etendiĝanta de la Maro Nigra ĝis la Maro Boreala, kiel atestas la geologiaj esploroj. La Azova, la Kaspia maroj, kies akvoj estas salaj, malgraŭ ke ili komunikiĝas kun nenia maro; la Aralo kaj pluraj lagoj dissemitaj sur la senmezuraj ebenaĵoj de Tartario; krom ankaŭ la stepoj de Rusio, verŝajne estas restaĵoj de tiu antikva maro.
Okaze de la leviĝo de la Kaŭkazaj montaroj, kiu postsekvas la universAllan diluvon, parto de tiuj akvoj puŝiĝis norden, al la Boreala oceano; alia parto puŝiĝis suden, al la Hindia oceano.
La akvoj inundis kaj ruinigis ĝuste Mezopotamion kaj la regionon kie loĝis la prauloj de la Hebrea gento. Kvankam tiu diluvo etendiĝis sur tre vasta areo, estas nuntempe pruvite, ke ĝi havis nur lokan amplekson; ke ĝi ne estis kaŭzita de la pluvo, ĉar, kiel ajn abunda kaj longedaŭra ĝi estis, eĉ se kvardektaga, la kalkuloj pruvas, ke la kvanto de la defalinta akvo ne povus esti sufiĉe granda por kovri la tutan teron, ĝis super la plej altaj montoj.
Por la tiamaj homoj, kiuj konis ne pli ol tre malvastan supraĵon de la globo kaj kiuj havis nenian ideon pri ties formo, la inundo de la konataj landoj signifis la inundon de la tuta Tero. Se al tiu kredo ni aldonas la formon troimagan kaj hiperbolan, karakterize propran al la orienta stilo, tiam nin jam ne surprizos la troeco de la biblia rakonto.
5. – La Azia diluvo evidente postvenis la aperon de la homo sur la Tero, ĉar la memoro pri ĝi konserviĝis en la tradicio de ĉiuj popoloj de tiu mondparto, kiuj ĝin konfirmis en siaj teogonioj[51]. Ĝi ankaŭ postvenis la grandan universAllan diluvon, kiu signis la komencon de la nuntempa geologia epoko. Kaj kiam oni parolas pri homoj kaj bestoj antaŭdiluvaj, oni aludas tiun unuan kataklismon.
6. – Krom la jara rondiro ĉirkaŭ la Suno, naskanta la sezonojn, kaj la rotacia movo ĉirkaŭ si mem, kiu estigas tagon kaj nokton, la Tero havas trian movon, kiu kompletiĝas en proksimume 25.000 jaroj (pli ĝuste en 25.868 jaroj) kaj kiu estigas la fenomenon nomatan, en Astronomio, precesio de la ekvinoksoj (ĉap. V, n-ro 11). Ĉi tiu movo, kiun ne eblas klarigi per malmultaj vortoj sen la helpo de figuroj kaj geometria demonstracio, konsistas en iaspeca cirkla oscilado komparebla kun la oscilado de finturniĝanta turbo. Pro ĝi la akso de la
Tero, ŝanĝante sian klinon, desegnas duoblan konuson, kies vertico estas en la centro de la planedo kaj kies bazoj ampleksas la areon ĉirkaŭlimitan de la polusaj cirkloj, nome iun amplitudon kun 23 gradoj kaj duono.
7. – Ekvinokso estas la momento, kiam la Suno, pasante de unu hemisfero al la alia, pozicias perpendikulare al la ekvatoro, kio okazas dufoje en la jaro, je la 21ª de marto, kiam la Suno pasas al la boreala hemisfero, kaj je la 22ª de septembro, kiam ĝi revenas al la aŭstrala hemisfero.
Sed pro la laŭgrada ŝanĝo de la aksa oblikveco, kio kaŭzas ŝanĝon en la oblikveco de la ekvatoro sur la ekliptiko, la momento de la ekvinokso plifruiĝas ĉiujare po kelke da minutoj (25 minutoj kaj 7 sekundoj). Ja tiun plifruiĝon oni nomis precesio de la ekvinoksoj (el la latina “proecedere”, antaŭiri, kunmetaĵo el “proe”, antaŭe, kaj “cedere”, iri).
Kun la tempo, tiuj malmultaj minutoj faras horojn, tagojn, monatojn kaj jarojn, el kio rezultas, ke la printempa ekvinokso, kiu nuntempe okazas en marto, post certa tempo okazos en februaro, poste en januaro, poste en decembro.
Tiam la monato decembro havos la temperaturon de marto, la monato marto tiun de junio, kaj tiel plu ĝis la afero revenos al la monato marto kaj denove troviĝos en la nuna stato, kio okazos post 25.868 jaroj, kiam senfine rekomenciĝos la sama rivoluo[52].
8. – El tiu konusforma movo de la akso rezultas, ke la polusoj de la Tero ne konstante rigardas la samajn punktojn en la ĉielo; ke la Polusa Stelo ne por ĉiam estos polusa stelo; ke la polusoj grade kliniĝas pli aŭ malpli al la Suno kaj de ĉi tiu ricevas pli aŭ malpli rektajn radiojn, el kio sekvas, ke ekzemple Islando kaj Laponio, kiuj situas sub la polusa cirklo, povos, post certa tempo, ricevi la sunradiojn kiel se ili troviĝus sur la latitudo de Hispanio kaj Italio, kaj ke, sur la ekstreme kontraŭa flanko, Hispanio kaj Italio povos havi la temperaturon de Islando kaj Laponio, kaj tiel plu, ĉe ĉiu renoviĝo de la 25.000- jara periodo[53].
9. – Ankoraŭ ne povis esti precize difinitaj la sekvoj de tiu movo, ĉar oni povis observi nur tre malgrandan parton de tiu rivoluo. Estas do pri ĝi nenio alia ol supozoj, el kiuj kelkaj havas ian probablecon.
Jenaj estas tiuj sekvoj:
1ª – La alternaj varmiĝo kaj malvarmiĝo de la polusoj, kun sekva fandiĝo de la polusa glaciaro dum duono de la 25.000-jara periodo kaj ilia renoviĝo dum la alia duono de tiu periodo. El tio rezultus, ke la polusoj ne estus kondamnitaj al eterna sterileco, sed ja povus siavice ĝui la bonaĵojn de la
fekundeco.
2ª – La grada translokiĝo de la maro, kiu iom post iom invadas unujn terpartojn kaj samtempe malkovras aliajn, por denove forlasi la unuajn kaj reveni al sia iama kuŝejo. Tiu perioda movo, senĉese renovigata, prezentus vere universAllan, 25.000-jaran tajdon.
La malrapideco de tiu marmovo faras ĝin neperceptebla por ĉiu generacio. Sed ĝi rimarkeblas post paso de kelke da jarcentoj. Neniun subitan kataklismon ĝi povas kaŭzi, ĉar la homoj, generacion post generacio, retiriĝas, laŭgrade kiel la maro antaŭeniĝas, dum ili okupadas la teron, de kiu la maro retiriĝas. Ĝuste al tiu kaŭzo, ja pli ol probabla, kelkaj scienculoj atribuas la retiriĝon de la maro el certaj bordoj kaj ĝian invadon en aliajn.
10. – La malrapida, laŭgrada kaj perioda translokiĝo de la maro estas fakto, kiun, en ĉiuj punktoj de la globo, la sperto pruvas kaj multenombraj ekzemploj atestas. Ĝi havas kiel celon la subtenadon de la produktivaj fortoj de la Tero.
Por la terenoj la longa subakviĝo estas ripoztempo, dum kiu ili rericevas la vivoprincipojn elĉerpiĝintajn pro ne malpli longa produktado. La grandegaj demetaĵoj el organaj materioj, formiĝantaj el la restado de la akvoj dum sinsekvaj jarcentoj, estas naturaj sterkadoj, periode renoviĝintaj, kaj la generacioj sin sekvas, ne perceptante tiajn ŝanĝojn[54].
11. – La grandaj terskuoj okazis en tiuj epokoj, kiam la solida krusto de la Tero, pro sia negranda dikeco, apenaŭ kontraŭstaris la boladon de la materioj brulegantaj en ĝia interno. Tiaj skuoj malpliiĝadis laŭmezure kiel la krusto plisolidiĝis. Multenombraj vulkanoj nun jam estingiĝis, aliaj restas kovritaj de la terenoj poste formiĝintaj.
Sendube ankoraŭ povos ekesti lokaj perturboj pro vulkanaj erupcioj, apero de novaj vulkanoj, subita inundo de iuj regionoj; el la maro povos eliri iuj insuloj, kaj aliaj en ĝin enabismiĝi; sed jam pasis la tempo de la ĝeneralaj kataklismoj
kiel tiuj signintaj la grandajn geologiajn epokojn. La Tero atingis tian stabilecon, kiu, kvankam tute ne estante senŝanĝa, tamen de nun tenas la homan specion ŝirmita kontraŭ ĝeneralaj perturboj, escepte nur tiujn el kaŭzoj nekonataj, fremdaj al ĝi, kiujn oni neniel povus antaŭvidi.
12. – Koncerne la kometojn, ni hodiaŭ estas tute trankvilaj pri ilia influo, ja pli bonfara ol malutila, ĉar ili verŝajne estas destinitaj reprovizi la mondojn, se ni tiel povas diri, al ĉi tiu alportante vivoprincipojn, kiujn ili rikoltas dum sia irado tra la spaco kaj proksimiĝado al sunoj. Ili do estus pli ĝuste fontoj de prospero ol anoncistoj de malfeliĉegoj.
Pro ilia fluideca naturo, nun jam plene pruvita (ĉap. VI, n-roj 28 kaj sekvantaj), praviĝas nenia timo je fortega kolizio, ĉar se unu el ili trafus la Teron, ja ĉi tiu trapasus la kometon kvazaŭ ĝi trairus nebulegon.
Ankoraŭ malpli timinda estas ilia vostforma trenaĵo, ĉar ĝi estas nenio alia ol la reflekto de la sunlumo en la senmezura, ilin envolvanta atmosfero, des pli ke ĝi montriĝas konstante turnita al la flanko kontraŭa al la Suno kaj ŝanĝas sian direkton laŭ ties pozicio. Tiu gasa materio ankaŭ povus, pro la rapideco de ilia irado, formi iaspecan hararon similan al la poststrio de veturanta ŝipo, aŭ al la fumstrio de lokomotivo. Cetere jam multe da kometoj proksimiĝis al la Tero kaj al ĝi kaŭzis nenian difekton. Pro iliaj respektivaj densecoj la altirforto de la Tero efikus sur la kometon pli potence, ol ĉi ties sur ĝin. Nur iaj restaĵoj de malnovaj antaŭjuĝoj povas inspiri timon antaŭ ilia apero[55].
13. – Oni ankaŭ devas rigardi kiel kimeran hipotezon la eblecon de kolizio inter la Tero kaj alia planedo. La reguleco kaj neŝanĝebleco de la leĝoj direktantaj la movadon de la ĉielaj korpoj tute senprobabligas unu tian kolizion.
Tamen la Tero iam havos finon. Kiel? Tio ankoraŭ kuŝas en la kampo de la konjektoj; sed ĉar ĝi ankoraŭ tre malproksimas de la atingebla perfekteco kaj de la malnoveco, kiu signus ĝian kadukiĝon, ĝiaj nunaj loĝantoj povas esti certaj, ke tio ne okazos dum ilia tempo (ĉap. VI, n-roj 48 kaj sekvantaj).
14. – Fizike, la Tero travivis la skuojn de sia infaneco; ĝi nun eniris periodon de relativa stabileco: tiun de senskua progreso, kiu efektiviĝas per la regula ripetiĝo de la samaj fizikaj fenomenoj kaj per la inteligenta kunhelpo de la homo.
Ĝi tamen ankoraŭ troviĝas en plena ellaboriĝo de la morala progreso. En ĉi tio kuŝos la kaŭzo de ĝiaj pli grandaj skuoj.
Tiel longe ĝis la homaro estos sufiĉe progresinta en sia perfektiĝado, per la intelekto kaj la observado de la diaj leĝoj, la plej grandajn perturbojn ankoraŭ kaŭzos la homoj, pli ol la Naturo, alivorte ili estos prefere moralaj kaj sociaj ol fizikaj.
15. – Ĉu la volumeno de la Tero pligrandiĝas, malpligrandiĝas aŭ restas senŝanĝa?
Apoge al sia certeco, ke la volumeno de la Tero pligrandiĝas, kelkaj personoj baziĝas sur tio, ke la plantoj al la grundo pli donas ol de ĝi forprenas, kio estas vera en unu senco, sed en alia ne estas. La plantoj sin nutras tiom, eĉ pli, per la gasaj substancoj ĉerpataj en la atmosfero, kiom per tiuj ensuĉataj de ties radikoj. Nu, la atmosfero ja estas konsista parto de la globo; la gasoj, kiuj ĝin konsistigas, devenas de la malkomponiĝo de la solidaj korpoj, kaj ĉi tiuj, rekomponiĝante, reprenas al si, kion ili al ĝi liveris. Temas do pri ia interŝanĝo, aŭ prefere ia ĉiama transformiĝo, en tia maniero, ke, malgraŭ la kreskado de la vegetaĵoj kaj bestoj helpe de la konsistaj elementoj de la globo, iliaj restaĵoj tamen, kiel ajn grandaj, eĉ ne per atomo pligrandigas ĝian mason. Se la solida parto de la globo konstante pligrandiĝus pro tiu kaŭzo, tio fariĝus koste de la atmosfero, kiu do sammezure malpligrandiĝus kaj fine fariĝus netaŭga por la vivo, se ĝi ne rehavigus al si, pro la malkomponiĝo de la solidaj korpoj, kion ĝi perdas pro ties formiĝo.
En la origino de la Tero, la unuaj geologiaj tavoloj formiĝis el la solidaj materioj, kiuj momente vaporiĝis pro la alta temperaturo kaj kiuj, poste kondensiĝinte pro la malvarmiĝo, precipitiĝis. Ili nekontesteble iom altigis la tersupraĵon sed sen aldoni ion ajn al la totala maso, ĉar temis ja pri nenio alia ol translokiĝo de materio. Kiam la atmosfero, seniĝinte je la malpropraj elementoj, en ĝi suspensie miksitaj, atingis sian normAllan staton, la aferoj ekprenis tiun regulan kurson, kiun ili poste sekvis. Hodiaŭ la plej malgranda ŝanĝo en la konsisto de la atmosfero nepre rezultigus la detruon de la nunaj surteraj loĝantoj; sed ankaŭ povas esti, ke novaj rasoj formiĝus en aliaj kondiĉoj.
De tiu vidpunkto, la maso de la globo, tio estas, la ĉiomo de la molekuloj konsistigantaj la tutaĵon de ĝiaj partoj solidaj, likvaj kaj gasaj, nekontesteble restas la sama ekde ĝia origino. Se ĝi suferus ian dilatiĝon aŭ ian kondensiĝon, ĝia volumeno pligrandiĝus aŭ malpligrandiĝus, sen ke la maso suferus ian ŝanĝon. Se do la Tero laŭmase pligrandiĝus, tio estus pro la efiko de ia ekstera kaŭzo, ĉar ĝi ne povus ĉerpi en
si mem la elementojn necesajn al sia pligrandiĝo.
Laŭ certa opinio, la globo pligrandiĝus laŭ maso kaj volumeno pro la alfluo de la kosma interplaneda materio.
Nenio malracia estas en ĉi tiu ideo, sed ĝi estas tro hipoteza, ke oni ĝin principe akceptu. Temas pri nenio alia ol ia sistemo oponata de kontraŭaj sistemoj, pri kiuj la Scienco ankoraŭ nenion formulis. Jen ĉi-koncerna opinio de la eminenta Spirito, kiu diktis la klerajn studojn uranografiajn ĉi-supre prezentitajn en la ĉapitro VI:
“La mondoj elĉerpiĝas pro malnoviĝo kaj emas dissolviĝi por servi kiel elementoj al formiĝo de aliaj universoj.
Ili iom post iom redonas al la universa kosma fluidaĵo de la spaco tion, kion ili el ĝi ĉerpis por formiĝi. Krom tio, ĉiuj korpoj eluziĝas de froto; la rapida kaj senĉesa movado de la globo tra la kosma fluidaĵo donas kiel rezulton, ke ĝia maso konstante malpliiĝas kvankam en kvanto senlime malgranda, en iu difinita tempo[56].
“La ekzisto de l’ mondoj povas, miaopinie, esti dividita en tri periodoj. – Unua periodo: kondensiĝo de la materio, dum kiu la volumeno de la Tero tre malpligrandiĝas, tamen konservante la saman mason. Tio estas la infana periodo. –
Dua periodo: kuntiriĝo, solidiĝo de la krusto; apero de la ĝermoj, disvolviĝo de la vivo ĝis la apero de pli progresinta tipo. En tiu momento, la globo troviĝas en sia tuta pleneco, en la aĝo de vigleco; ĝi perdas, sed tre malmulte, siajn konsistajn elementojn. – Laŭmezure kiel ĝiaj loĝantoj progresas spirite, ĝi pasas al la periodo de materiala malpligrandiĝo; ĝi perdas ne nur pro la froto sed ankaŭ pro la malagregiĝo de la molekuloj, same kiel dura ŝtono, kiu, korodita de la tempo, fine reduktiĝas al polvo. En sia duobla movado, rotacia kaj translacia, ĝi ellasas al la spaco partojn de sia substanco ĝis la momento, kiam estos kompleta ĝia dissolviĝo.
“Sed tiam, ĉar la altirpovo estas proporcia al la maso – mi ne diras al la volumeno –, tial, pro la malgrandiĝo de la globa maso, ĝiaj kondiĉoj de ekvilibro en la spaco ŝanĝiĝas.
Pro la reganta influo de pli potencaj planedoj, al kiuj ĝi ne povas fari kontraŭpezon, rezultas devioj en ĝiaj movoj kaj, sekve, ankaŭ profundaj ŝanĝoj en la vivkondiĉoj sur ĝia supraĵo. Tiel, naskiĝo, vivo kaj morto; aŭ infaneco, vigleco, kadukeco estas la tri etapoj, kiujn trapasas ĉia aglomeraĵo da organa aŭ neorgana materio. Nedetruebla nur la Spirito, kiu tute ne estas materio.” (Galileo, Pariza Societo, 1868).
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.