La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA GENEZOAŭtoro: Allan Kardec |
©2023 Geo |
La Enhavo |
1. – Ĉar Dio estas la principo de ĉiuj ekzistaĵoj, kaj ĉar li havas la tutan saĝon, la tutan bonecon, la tutan justecon, sekve ĉio de li devenanta nepre posedas liajn atributojn, ĉar, kio estas senfine saĝa, justa kaj bona, povas produkti nenion malinteligentan, malbonan kaj maljustan. La malbono, kiun ni vidas, ne povas do deveni de li.
2. – Se malbono estus atributo de ia aparta estaĵo, ĉu oni lin nomas Arimano, ĉu Satano, tiam el du aferoj unu: aŭ tiu estaĵo estus egala al Dio kaj, sekve, tiel potenca kiel li, de la tuta eterna tempo, aŭ li estus malsupera al Dio.
En la unua okazo, ekzistus du konkurantaj potencoj en senĉesa luktado, unu provanta malfari, kion faris la dua, ambaŭ sin reciproke kontraŭstarantaj. Tiu hipotezo ne konformas al la plan-unueco montriĝanta en la strukturo de la Universo.
En la dua okazo, tiu estaĵo, ĉar malsupera al Dio, estus al li subordigita. Ne povante esti ekzistinta, kiel Dio, de la tuta eterna tempo, sen esti al li egala, tiu estaĵo estus iam havinta komencon. Se li estis kreita, lin kreis neniu alia krom Dio, kiu do estus kreinta la Spiriton de malbono, kio implicus la neadon de la senfina boneco. (Vidu: La ĉielo kaj la Infero, ĉap. X, “La Demonoj”.)[13]
3. – Tamen, malbono ekzistas kaj havas ian kaŭzon.
La malbonoj ĉiuspecaj, fizikaj aŭ moralaj, kiuj turmentas la homaron, prezentas du kategoriojn, kiujn nepras distingi: tiun de la malbonoj, kiujn la homo povas eviti, kaj tiun de la malbonoj ne dependantaj de ilia volo. Inter la unuaj interviciĝas la natur-katastrofoj.
La homo, kies fakultoj ja estas limitaj, ne povas penetri nek ampleksi la tutaĵon de la planoj de la Kreinto; li taksas la aferojn laŭ la vidpunkto de sia personeco, de siaj interesoj fiktivaj kaj konvenciaj, kiujn li kreis al si kaj kiuj ne apartenas al la Naturo; jen kial li ofte rigardas malbona kaj maljusta, kion li opinius justa kaj admirinda, se li vidus ties kaŭzon, celon kaj definitivan rezultaton. Se li serĉos la ekzisto-pravon kaj la utilon de ĉiu afero, li rekonos, ke ĉio portas la stampon de la senfina saĝeco, kaj li sin klinos antaŭ tiu saĝeco, eĉ rilate al aferoj por li nekompreneblaj.
4. – La homo ricevis, kiel dividitaĵon, inteligenton, kun kies helpo li povas deturni, aŭ almenaŭ mildigi, la efikojn de ĉiuj natur-katastrofoj. Ju pli li akiras scion kaj progresas laŭ la civilizacio, des malpli ruinigaj fariĝas tiaj katastrofoj. Per saĝa kaj antaŭzorga sociala organizo, li eĉ sukcesos nuligi iliajn sekvojn, en la okazo se ili ne povos esti tute evitataj. Tiel, koncerne eĉ tiujn katastrofojn, kiuj havas sian utilon por la ĝenerala ordo de la Naturo kaj por la estonteco, sed kiuj damaĝas en la nuno, Dio havigis al la homo, en la fakultoj per kiuj li dotis ties Spiriton, la rimedojn por haltigi iliajn efikojn.
Tiamaniere li rebonigas nesalubrajn regionojn, imunigas kontraŭ pestodonaj miasmoj, igas fekundaj nekultivitajn terojn kaj lernas kiel ilin antaŭgardi kontraŭ inundoj; li ankaŭ konstruas siajn loĝejojn pli salubraj, pli solidaj por rezisti kontraŭ la ventoj tiel necesaj por la purigo de la atmosfero, kaj tiel li sin ŝirmas kontraŭ la malbonaj veteroj. Kaj tiel, fine, la neceso igis lin iom post iom krei la sciencojn, per kiuj li plibonigas la loĝeblecon de la mondo kaj pligrandigas sian propran bonstaton.
5. – Ĉar la homo devas progresi, la malbonoj, al kiuj li estas elmetata, lin stimulas por la ekzercado de sia intelekto, de ĉiuj siaj fizikaj kaj moralaj kapabloj, lin instigante al serĉado de rimedoj por ilin eviti. Se li nenion devus timi, nenia bezono igus lin serĉi la plibonon; lia spirito malvigliĝus en la senfareco; li nenion elpensus nek eltrovus. La doloro estas la pikilo, kiu puŝas la homon antaŭen, sur la vojon de la progreso.
6. – Sed la plimulton el la malbonoj estigas la homo mem per siaj malvirtoj, kaj ili do fontas el lia orgojlo, egoismo, ambicio, avidemo, el liaj ekscesoj en ĉiuj aferoj: tie sidas la kaŭzo de la militoj kaj katastrofoj, kiujn ili kuntrenas, de la malpaciĝoj, de la opreso de l’ fortaj kontraŭ la malfortaj, fine de la pliparto el la malsanoj.
Dio starigis leĝojn plenajn de saĝeco, kies sola celo estas la bono. La homo trovas en si mem ĉion necesan por ilin sekvi. La konscienco al li difinas la vojon, la dia leĝo estas gravurita en lia koro, kaj cetere Dio senĉese memorigas pri ili pere de siaj mesioj kaj profetoj, per ĉiuj enkarniĝintaj Spiritoj, kiuj ricevis la mision lin instrui, moraligi, plibonigi, kaj, en la lastaj tempoj, per la amaso da elkarniĝintaj Spiritoj, kiuj ĉie manifestiĝas. Se la homo skrupule submetiĝus al la diaj leĝoj, li sendube evitigus al si la plej akrajn malbonojn kaj vivus feliĉa sur la Tero. Se li tiel ne kondutas, tion li ŝuldas al sia libervolo, kaj li tiam suferas ties sekvojn. (La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. V, n-roj 4, 5, 6 kaj sekvantaj.)
7. – Sed Dio Plejbona metis la kuracilon apud la malsanon, tio estas, el la malbono li eltiras la bonon. Venas momento, kiam la eksceso de la morala malbono fariĝas netolerebla kaj trudas al la homo la bezonon ŝanĝi sian direkton. Instruita de la sperto, li estas devigita serĉi la kuracilon en la bono, ĉiam laŭ sia libera volo. Prenante pli bonan direkton, li agas laŭ sia volo kaj kaŭze de tio, ke li rekonis la malbonaĵojn de la alia direkto. La neceso do premdevigas lin morale pliboniĝi, por ke li estu pli feliĉa, same kiel ĝi ankaŭ lin devigis plibonigi la materialajn kondiĉojn de sia ekzistado (n-ro 5).
8. – Oni povas diri, ke malbono estas neesto de bono, same kiel malvarmo estas neesto de varmo. Kiel malvarmo ne estas ia aparta fluido, tiel same malbono ne estas aparta atributo; unu estas la negativo de la dua. Kie bono ne estas, tie nepre estas malbono. Ne fari malbonon jam estas la komenco de bono. Dio volas nur bonon; nur de l’ homo venas malbono.
Se en la kreaĵaro ekzistus ia estaĵo ekskluzive destinita al malbono, neniu povus ĝin eviti; sed ĉar la homo havas EN SI MEM la kaŭzon de malbono, krome sian libervolon kaj, kiel gvidilon, la diajn leĝojn, li ĝin evitos kiam ajn li volos.
Ni prenu, por komparo, ordinaran fakton. Bienmastro scias, ke en la ekstremaĵoj de sia kampo estas danĝera loko, kie povus perei aŭ vundiĝi tiu, kiu riskus tien iri. Kion li faras por antaŭforigi akcidentojn? Li sendas meti, proksiman al la loko, avizon malpermesantan, ke oni iru transen, pro la risko de danĝero. Jen tie la leĝo, saĝa kaj antaŭgarda. Se, malgraŭ tio, senprudentulo malobeas la avizon, ĝin transpasas kaj trafiĝas de damaĝo, kontraŭ kiu li plendu se ne kontraŭ si mem?
Tiel same okazas rilate al malbono: la homo ĝin evitus, se li obeus la diajn leĝojn. Ekzemple: Dio difinis limon al la kontentigo de bezonoj; sateco lin atentigas pri tiu limo; se li ĝin transpasas, tion li ja volonte faras. La malsanoj, la difektoj, la morto, kiuj el tio povas rezulti, devenas do de lia neantaŭzorgemo, ne de Dio.
9. – Ĉar malbono rezultas el la neperfektaĵoj de la homo, kiu ja estas kreita de Dio, oni diros, Dio kreis nenion alian ol malbonon, aŭ almenaŭ ties kaŭzon; se li estus kreinta la homon perfekta, malbono ne ekzistus.
Se la homo estus kreita perfekta, li fatale inklinus al bono; nu, pro sia libera volo, li ne fatale inklinas al bono, nek al malbono. Dio volis, ke li submetiĝu al la leĝo de progreso kaj ke tiu progreso estu la frukto de lia laboro mem, por ke li ĝin meritu, same kiel li devas respondi pri la malbono, kiun li libervole faris. La demando do konsistas en tio, nome ekscii, kio estas la origino, en la homo, de lia inklino al malbono[14].
10. – Studante ĉiujn pasiojn, eĉ ĉiujn malvirtojn, oni konstatas, ke iliaj radikoj kuŝas en la instinkto de memkonservado.
Tiu instinkto plene potencas en la bestoj kaj en tiuj primitivaj estuloj plej proksimaj al la besta naturo, en kiuj ĝi absolute regas sen la kontraŭpezo de la morala senso, ĉar ili ankoraŭ ne vekiĝis por la intelekta vivo. La instinkto malfortiĝas laŭmezure kiel disvolviĝas la intelekto, ĉar ĉi tiu ja regas la materion.
La Spirito estas destinita por la spirita vivo, sed en la unuaj etapoj de sia korpa ekzistado li devas kontentigi nur materiajn bezonojn. Por tiu celo, kaj ni parolas el materiala vidpunkto, la spertiĝo per la pasioj estas necesa por la konservado de la specio kaj de la individuoj. Sed, elirinte el tiu etapo, li renkontas aliajn bezonojn, komence duonmoralajn kaj duonmateriajn, kaj poste ekskluzive moralajn. Tiam la Spirito ekregas la materion. Se li forskuas ĝian jugon, li antaŭeniras sur la vojo al li strekita de la Providenco kaj proksimiĝas al sia fina destino. Se, male, li lasas, ke la materio lin potencu, li malfruas kaj similiĝas al la bruto. En ĉi tiu okazo, kio iam estis ia bono, kiel bezono de lia naturo, tio aliiĝas en malbonon, ne nur tial, ke ĝi ne plu estas necesa, sed ankaŭ ĉar ĝi fariĝas malutila al la spiritiĝo de la estaĵo. Tiel same, kio estas kvalito ĉe infano, tio fariĝas riproĉindaĵo ĉe plenkreskulo. Malbono estas do relativa, kaj la koncerna prirespondeco estas konforma al la grado de progreso.
Ĉiuj pasioj do havas sian providencan utilecon. Se tiel ne estus, Dio estus farinta aferojn senutilajn, eĉ nocajn.
Malbono kuŝas en la misuzo, kaj la homo misuzas pro sia libera volo. Poste, instruite de sia intereso mem, li libere elektas inter bono kaj malbono.
11. – Kia diferenco estas inter instinkto kaj intelekto?
Kie unu finiĝas kaj komenciĝas la dua? Ĉu la instinkto estas ia rudimenta inteligento aŭ ia aparta fakulto, ia atributo ekskluziva de la materio?
La instinkto estas tiu kaŝita forto instiganta la organajn estaĵojn al spontanaj, nevolaj agoj celantaj ilian konservadon.
En la instinktaj agoj estas nek pripenso, nek planado, nek intenco. Estas pro ĝi, ke la planto serĉas la aeron, sin turnas al la lumo, direktas siajn radikojn al la akvo kaj al la nutra grundo; ke la floro alterne sin malfermas kaj fermas laŭbezone; ke la grimpoplantoj volviĝas ĉirkaŭ ia apogilo aŭ al ĝi alkroĉiĝas per siaj ciroj. Per la instinkto la bestoj estas avertitaj pri tio, kio ilin povas utili aŭ noci; serĉas, laŭ la sezono, la favorajn klimatojn; konstruas, sen antaŭa lernado, pli aŭ malpli arte, laŭ la specioj, molajn kuŝejojn kaj ŝirmejojn por sia idaro, kaptilojn por kapti la predon, per kiu ili sin nutras; lerte uzas la atakajn aŭ defendajn armilojn, per kiuj ili estas dotitaj. Pro la instinkto, la seksoj sin reciproke altiras; la ino kovas siajn idojn kaj ĉi tiuj serĉas la patrinan sinon. Ĉe la homo, la instinkto superregas nur en la komenco de la vivo; la infano instinkte faras siajn unuajn movojn, prenas sian manĝon, krias por esprimi siajn bezonojn, imitas la voĉsonon, provas paroli kaj paŝi. Eĉ ĉe la plenkreskuloj certaj agoj estas instinktaj: nome la nevolaj movoj por eviti ian riskon, por eskapi ian danĝeron, por teni la korpan ekvilibron, same kiel la palpebrumo por malpliintensigi la lumbrilon, la nevola malfermo de la buŝo por enspiri, ktp.
12. – La intelekto elmontriĝas per agoj memvolaj, pripensitaj, antaŭdeciditaj, intencitaj, laŭ la cirkonstancaj oportunoj. Ĝi nekontesteble estas ekskluziva atributo de la animo.Ĉia maŝineca ago estas instinkta; sed tiu, kiu elmontras pripenson, intencon, decidon, estas intelekta. Unu estas libera, tia ne estas la alia.
La instinkto estas fidinda gvidanto, kiu neniam eraras; la intelekto, pro tio, ke ĝi estas libera, iafoje povas erari.
Se la instinkta ago ne havas la karakteron de la ago intelekta, ĝi tamen elmontras ian kaŭzon intelektan, esence antaŭvideman. Se oni akceptas, ke la instinkto originas el la materio, oni devas do nepre akcepti, ke la materio estas inteligenta, efektive eĉ pli inteligenta kaj antaŭvidema ol la animo, ĉar la instinkto ja ne eraras, dum la intelekto trompiĝas.
Se oni rigardas la instinkton kiel ian rudimentan intelekton, kiel klarigi, ke, en certaj okazoj, ĝi estas supera al la rezon-kapabla intelekto? ke ĝi ebligas fari agojn, kiujn la intelekto ne povas plenumi?
Se ĝi estas atributo de ia specialnatura principo, kio ja estas tiu principo? Ĉar la instinkto estingiĝas, ĉu tio signifas, ke tiu principo forneniiĝos? Se la bestoj estas dotitaj nur per la instinkto, ilia estonteco estas do senelira, iliaj suferoj havas nenian kompenson, kio ne konformus al la justeco, nek al la boneco de Dio (ĉap. II, n-ro 19).
13. – Laŭ aliaj sistemoj, instinkto kaj intelekto originas el unu sola principo: atinginte certan evolugradon, tiu principo, kiu en la komenco havis nur la ecojn de la instinkto, spertus transformiĝon, kiu al ĝi donus la kvalitojn de la intelekto.
Se tiel estus, ĉe la inteligenta homo, kiu perdus la prudenton kaj estus gvidata nur de la instinkto, la intelekto revenus al sia primitiva stato, kaj, kiam li reakirus sian prudenton, la instinkto denove fariĝus intelekto, kaj tiel okazus alterne, ĉe ĉiu kriza atako, kio estas neakceptebla.
Cetere, intelekto kaj instinkto ofte elmontriĝas simultane en la sama ago. Ĉe marŝado, ekzemple, la movo de la gamboj estas instinkta; la homo maŝine metas unu piedon antaŭ la duan sen ia pripenso; sed kiam li volas rapidigi aŭ malrapidigi siajn paŝojn, levi la piedon aŭ sin deturni por eviti ian obstaklon, tiam estas kalkulo, decido; li agas laŭ decidita intenco. La nevola impulso de la movo estas la instinkta ago; la antaŭdecidita direkto de la movo estas la inteligenta ago. La karnomanĝa besto estas pelata de la instinkto sin nutri per karno, sed la antaŭzorgoj, kiujn ĝi faras kaj kiuj diversas laŭ la cirkonstancoj, por ke ĝi kaptu sian predon, krom ankaŭ ĝia antaŭvido pri la eventualaĵoj, estas agoj de la intelekto.
14. – Iu alia hipotezo, kiu krome perfekte kongruas kun la ideo pri unueco de principo, elfluas el la esence antaŭvidema karaktero de la instinkto kaj akordas kun tio, kion al ni instruas Spiritismo koncerne la rilatojn inter la spirita kaj la korpa mondoj.
Oni nun scias, ke, inter la elkarniĝintaj Spiritoj, iuj havas la mision prigardi la enkarnulojn, kies protektantoj kaj gvidantoj ili estas; ke ili envolvas la enkarnulojn en siajn fluidecajn emanaĵojn; ke la homo multfoje agas nekonscie, sub la efiko de tiuj emanaĵoj.
Oni krome scias, ke la instinkto, kiu per si mem estigas nekonsciajn agojn, superregas ĉe la infanoj kaj, ĝenerale, ĉe la homoj kun malforta prudento. Nu, laŭ tiu hipotezo, la instinkto estus atributo nek de la animo, nek de la materio; ĝi propre ne apartenus al la vivanta estaĵo, ĝi ja estus ia efiko de la senpera agado de la nevideblaj protektantoj, kiuj helpus la nesufiĉecon de la intelekto, mem estigante la nekonsciajn agojn necesajn al la konservado de la estaĵo. Ĝi estus kvazaŭ paŝlernilo, per kiu oni subtenas la infanojn ankoraŭ ne sciantajn paŝi. Kaj kiel oni iom post iom forlasas la uzon de la paŝlernilo laŭmezure kiel la infano mem sin tenas, tiel same la protektantaj Spiritoj lasas siajn protektatojn agi per si mem, laŭmezure kiel ĉi tiuj povas sin gvidi per sia propra intelekto.
Tiel, anstataŭ ke ĝi estus la efiko de ia rudimenta kaj nekompleta intelekto, la instinkto ja estus la frukto de ia fremda inteligento en la pleneco de sia forto, inteligento protektanta, helpanta la nesufiĉecon, ĉu de iu inteligento pli juna, kiun la unua devigus fari, senkonscie, por sia bono, kion tiu ankoraŭ ne kapablus mem fari, ĉu de iu inteligento matura sed momente neebligita uzi siajn fakultojn, kiel ĉe la homo dum la infanaĝo kaj en la okazoj de idioteco kaj mensaj afekcioj.
Oni proverbe diras, ke ekzistas unu dio por la infanoj, frenezuloj kaj ebriuloj, kaj tiu proverbo estas pli vera ol oni supozas. Tiu dio estas neniu alia, ol la protektanta Spirito, kiu prigardas la estulon nekapablan sin mem protekti per la propra prudento.
15. – En ĉi tiu klaso de ideoj, oni povas iri ankoraŭ pli malproksimen. Tiu teorio, kiel ajn racia ĝi estas, ne solvas ĉiujn malfacilaĵojn de la demando.
Se oni observas la efikojn de la instinkto, oni unue rimarkas ian unuecon laŭ la planado kaj laŭ la tuto, ian certecon pri rezultoj, kiuj ĉesas, kiam la instinkton anstataŭas la libera intelekto. Krom tio, profunda saĝeco estas rekonata en la tiel perfekta kaj tiel konstanta alkonformiĝo de la instinktaj fakultoj al la bezonoj de ĉiu specio. Tia unueco de planado ne povus ekzisti sen la unueco de pensado, kaj ĉi tiu estas neakordigebla kun la diverseco de la individuaj kapabloj; nur ĝi povus estigi tiun tutaĵon tiel perfekte harmonian, kiu manifestiĝas ekde la origino de l’ tempoj kaj en ĉiuj regionoj, kun reguleco kaj precizeco matematikaj, ne forestante iam ajn.
La unuformeco en tio, rezultanta el la instinktaj fakultoj, estas karakteriza fakto, kiu nepre kuntrenas la unuecon de la kaŭzo.
Se tiu kaŭzo estus esence propra al ĉiu individuo, ekzistus tiom da diversaj instinktoj, kiom da individuoj, ekde la vegetaĵo ĝis la homo. Efiko ĝenerala, unuforma kaj konstanta nepre devas havi kaŭzon ĝenerAllan, unuforman kaj konstantan; efiko atestanta saĝon kaj antaŭvidon nepre devas havi kaŭzon saĝan kaj antaŭvidan. Nu, ĉar ia kaŭzo saĝa kaj antaŭvida nepre devas esti inteligenta, ĝi do tute ne povas esti ekskluzive materia.Ĉar ne troviĝas en la kreitoj, enkarniĝintaj aŭ elkarniĝintaj, la kvalitoj necesaj por estigi tian rezultaton, tial oni devas iri pli supren, nome ĝis la Kreinto mem. Se oni denove legas la klarigon donitan pri tio, kiel oni povas koncepti la providencan agadon (ĉap. II, n-ro 24); se oni imagas ĉiujn ekzistaĵojn penetritaj de la dia, superege inteligenta fluido, oni komprenos la antaŭvidan saĝecon kaj la unuecon de planado, kiuj direktas ĉiujn instinktajn movojn por la bono de ĉiu individuo. Des pli aktiva estas tiu prizorgo, ju malpli da rimedoj la individuo havas en si mem kaj en sia intelekto. Jen kial ĝi sin montras pli granda kaj absoluta ĉe la bestoj kaj la malsuperaj estaĵoj, ol ĉe la homo.
Laŭ tiu teorio, oni komprenas, ke la instinkto ĉiam estas fidinda gvidanto. La patrina instinkto, el ĉiuj la plej nobla, sed kiun materialismo mallevas ĝis la nivelo de la altirfortoj de la materio, gajnas reliefon kaj noblecon. Pro siaj sekvoj, ĝi ne devus resti forlasita al la kapricaj eventualaĵoj de la intelekto kaj de la libervolo. Pere de la patrino, Dio mem prigardas siajn naskiĝantajn kreitojn.
16. – Tiu teorio neniel nuligas la rolon de la protektantaj Spiritoj, kies kunhelpado estas fakto efektiva, pruvita de la sperto; sed rimarkindas, ke ilia agado estas esence individua; ke ĝi aliiĝas, laŭ la esence propraj kvalitoj de l’ protektanto kaj ties protektato, kaj ke nenie ĝi prezentas la unuformecon kaj la ĝeneralecon de la instinkto. Dio, laŭ sia saĝeco, kondukas, li mem, la blindulojn, sed li konfidas al liberaj intelektoj la zorgon gvidi la klarvidulojn, por ke ĉiu havu la respondecon pri siaj agoj. La misio de la protektantaj Spiritoj estas devo, kiu al ili havigas rimedon por progresi, depende de la maniero kiel ili tiun devon plenumas.
17. – Ĉiuj tiuj manieroj konsideri la instinkton nepre estas hipotezaj, kaj neniu el ili posedas sufiĉan verecon por esti rigardata kiel definitiva solvo. Certe la demando iam solviĝos, kiam kolektiĝos la ankoraŭ mankantaj elementoj de observado.
Dume ni devas limiĝi al tio, ke ni submetu la diversajn opiniojn al la provilo de la racio kaj de la logiko, atendante, ke la lumo fariĝu. La solvo plej proksima al la vero nepre estas tiu, kiu plej bone konformiĝas al la atributoj de Dio, nome al la superega boneco kaj al la superega justeco. (Ĉap. II, n-ro 19.)
18. – Ĉar la animo havas, en la komenca fazo de sia disvolviĝo, la instinkton, kiel gvidanton, kaj la pasiojn, kiel instigantojn, kelkfoje unu kaj aliaj interkonfuziĝas ĉe siaj efikoj.
Estas tamen, inter ambaŭ principoj, diferencoj, kiujn oni nepre devas konsideri.
La instinkto estas fidinda, ĉiam bona gvidanto, kiu post certa tempo povas ja fariĝi senutila, sed kiu tamen neniam nocos. Ĝi malfortiĝas pro la superregado de la intelekto.
En la unuaj aĝoj de la animo, la pasioj havas tion komunan kun la instinkto, nome ke la estaĵoj tiam estas instigataj de egale nekonsciaj fortoj. La pasioj ĉefe originas el la korpaj bezonoj kaj pli dependas de la organismo ol kiel la instinkto. Distingas ilin de la instinkto ĉefe tio, ke ili estas individuaj kaj ne naskas, kiel ĉi tiu lasta, efikojn ĝeneralajn kaj unuformajn; male ili diversas, per la intenseco kaj per la naturo, laŭ la individuoj. Kiel stimuliloj, ili utilas ĝis la ekapero de la morala senso, kiu, el pasiva, faras racian estaĵon; en ĉi tiu momento la pasioj fariĝas ne nur senutilaj sed ja nocaj al la progreso de la Spirito, kies liberiĝon el la materio ili malfruigas; ili mildiĝas kun la disvolviĝo de la racio.
19. – La homo, kiu ĉiam agus nur laŭ la instinkto, povus ja esti tre bona, sed li tenus dormanta sian inteligenton; li similus infanon, kiu, ne forlasante la paŝlernilojn, ne scius uzi siajn membrojn. Kiu ne regas siajn pasiojn, tiu povas esti tre inteligenta sed samtempe tre malbona. La instinkto per si mem neniiĝas; la pasiojn oni povas bridi nur per la forto de la volo.
20. – La reciproka sindetruado de la vivantaj estaĵoj estas unu el la leĝoj de la Naturo, kiuj unuavide ŝajnas malplej konformiĝi al la boneco de Dio. Oni sin demandas, kial li starigis al ili la neceson sin reciproke detrui, por ke unuj sin nutru koste de la vivo de la aliaj.
Por tiu, kiu vidas nenion pli krom la materio kaj limigas sian vidon al la nuna vivo, tio efektive ŝajnas esti ia neperfektaĵo en la dia verko. Tiel okazas, ĉar la homoj ĝenerale taksas la perfektecon de Dio laŭ sia propra vidpunkto; laŭ sia propra juĝo ili mezuras lian saĝon kaj tiel pensas, ke Dio ne povus fari pli bone, ol kiel ili mem farus. Ĉar ilia limita vido ne permesas al ili taksi la tuton, ili tial ne komprenas, ke reala bono povus rezulti el ŝajna malbono. Nur la konado de la spirita principo, laŭ ties vera esenco, kaj de la granda leĝo de unueco, el kiu fontas la harmonio de la kreaĵaro, povas havigi al la homo la ŝlosilon de tiu mistero kaj al li montri la providencan saĝecon kaj la harmonion ĝuste tie, kie li nur vidas anomalion kaj kontraŭdiron.
21. – La vera vivo, kiel de la homo, tiel ankaŭ de la besto, ne estas en la korpa envolvaĵo, kiel ankaŭ ne en la vestaro; ĝi troviĝas en la inteligenta principo, kiu antaŭekzistas kaj postvivas la korpon. Tiu principo bezonas la korpon por disvolviĝi per la laboro, kiun ĝi devas fari super la kruda materio; la korpo konsumiĝas ĉe tiu laboro sed la Spirito ne eluziĝas; tute male, la Spirito ĉiufoje el ĝi eliras pli forta, pli klarmensa, kaj pli kapabla. Kio do gravas, ke la Spirito pli aŭ malpli ofte ŝanĝas sian envolvaĵon?! Ĝi pro tio ne ĉesas esti Spirito. Okazas absolute tiel same, kiel se homo ŝanĝus siajn vestojn centfoje en jaro. Li pro tio ne ĉesus esti homo. Per la senĉesa spektaklo de la detruado, Dio instruas al la homoj, ke ili atribuu malmultan gravecon al la materia envolvaĵo, kaj vekas en ili la ideon pri la spirita vivo, igante ilin deziri tiun vivon kiel ian kompenson. Oni obĵetos: ĉu Dio ne povus atingi la saman rezultaton per aliaj rimedoj, ne altrudante al la 1 Vidu: Revue Spirite, Aŭgusto 1864, p. 241, “Estingiĝo de la rasoj”. vivantaj estaĵoj la reciprokan sindetruadon? Se ĉio en lia verko elmontras saĝecon, ni sekve devas supozi, ke tiu saĝeco nepre ne mankas ĉe tiu punkto, same kiel ĉe ĉiuj ceteraj; se ni tiel ne komprenas, tion ja kaŭzas nia malmulta progreso. Ni tamen povas provi la esploradon pri la kialo de la nekomprenataĵo, nin orientante laŭ la jena principo: Dio nepre estas senfine justa kaj saĝa; ni do en ĉio serĉu lian justecon kaj lian saĝecon kaj nin klinu antaŭ tio, kio translimas nian komprenon.
22. – La utilo, kiu unua elmontriĝas ĉe tia detruado – utilo sendube pure fizika – estas jena: la organaj korpoj konserviĝas nur helpe de la organikaj substancoj, kiuj solaj enhavas la nutrajn elementojn necesajn al ties transformiĝo.
Ĉar la korpoj, kiel instrumentoj por la agado de la inteligenta principo, bezonas konstante renoviĝi, tial la Providenco igas ilin servi al sia propra reciproka sinkonservado. Jen kial la estaĵoj sin nutras, unuj per la aliaj; ĉi-okaze estas la korpo, kiu sin nutras per la korpo, sed la Spirito ne estingiĝas nek ŝanĝiĝas; ĝi nur seniĝas je sia envolvaĵo.1
23. – Cetere, estas moralaj konsideroj de pli alta nivelo.
La lukto necesas por la disvolviĝo de la Spirito. Ja en la lukto li agigas siajn kapablojn. Kiu atakas por al si havigi nutraĵon, kaj kiu sin defendas por konservi la propran vivon, tiuj ekzercas sin al ruzo kaj inteligento kaj sekve pligrandigas siajn intelektajn fortojn. Unu el ambaŭ pereas; sed efektive kion la pli forta aŭ pli lerta forprenis de la malpli forta? Nenion alian ol la karnan veston; poste, la Spirito, kiu ne mortis, surmetos alian.
24. – Ĉe la malsuperaj estaĵoj de la kreaĵaro, nome tiuj, en kiuj la morala sento ne ekzistas kaj la inteligento ankoraŭ ne anstataŭis la instinkton, la lukton nur povas motivi la kontentigo de iu materia bezono. Nu, unu el la plej kontentigendaj bezonoj estas tiu de sinnutrado. Ili do luktas ekskluzive por la vivteno, nome por kapti aŭ defendi iun predon, ĉar pli alta motivo ne povus ilin impulsi. Dum tiu unua evolufazo la animo ellaboriĝas kaj sin preparas por la vivo.Ĉe la homo, estas iu transira fazo, en kiu li apenaŭ distingiĝas de la bruto.
En la unuaj aĝoj superregas la besta instinkto, kaj la lukton ankoraŭ motivas la kontentigo de la materialaj bezonoj. Poste ekestas ekvilibro inter la besta instinkto kaj la morala sento; tiam la homo luktas ne plu por sin nutri sed por kontentigi la ambicion, la orgojlon, la strebon al superregado. Por tiu celo li ankoraŭ bezonas detrui. Sed, laŭmezure kiel lin pli influas la morala sento, disvolviĝas la sentemo, malfortiĝas la bezono de detruado, kiu fine malaperas pro tio, ke ĝi fariĝas abomena.
Tiam la homo eksentas abomenon antaŭ sango.
Tamen, la lukto ĉiam estas necesa al la disvolviĝo de la Spirito, ĉar, eĉ atinginte tiun punkton, kiu al ni ŝajnas kulmina, li ankoraŭ estas tre malproksima de la perfekteco. Ne alie ol koste de sia aktiveco li akiras sciadon, sperton kaj seniĝas je la lastaj postsignoj de la besteco. Sed de tiam la lukto, kiu estis kruda kaj sanga, fariĝas pure intelekta. La homo luktas kontraŭ la malfacilaĵoj, ne plu kontraŭ siaj similuloj[15].
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.