La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA GENEZOAŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
1. – El ĉiuj teorioj, koncernantaj la originon de la Tero, plej disvastiĝis lastatempe tiu de Buffon, ĉu pro la rango de la aŭtoro en la rondo de la scienculoj, ĉu pro tio, ke ĝin ne superis la tiama sciaro.
Vidante, ke ĉiuj planedoj moviĝas en la sama direkto, de okcidento orienten, sur la sama ebeno, kaj ke la klino de iliaj orbitoj ne superas 7 gradojn kaj duonon, Buffon konkludis el tiu unuformeco, ke ilin movis unu sama kaŭzo. Ĉar, liaopinie, la Suno estis ia bruleganta maso en fandostato, li supozis, ke iu kometo, oblikve koliziinte kontraŭ ĝi, forskrapis el ĝia supraĵo ian parton, kiu, ĵetegite en la spacon pro la violento de la kolizio, dividiĝis en plurajn fragmentojn. Tiuj fragmentoj formis la planedojn, kiuj daŭre rondiradis pro la kombino de la fortoj centripeta kaj centrifuga, laŭ la direkto donita de la primitiva kolizio, tio estas, sur la ekliptika ebeno.
Laŭ tio, la planedoj estus do partoj de la bruleganta substanco de la Suno kaj, sekve, ankaŭ estis brulegantaj en sia origino. Por malvarmiĝi kaj solidiĝi, ili bezonis tempon proporcian al siaj respektivaj volumenoj, kaj, kiam la temperaturo ĝin permesis, la vivo aperis sur ilia supraĵo.
Pro la laŭgrada malfortiĝo de la interna varmo, la Tero atingus, post difinita tempo, staton de kompleta malvarmiĝo; la likva maso tute glaciiĝus, kaj la aero, ĉiam pli kaj pli densa, fine malaperus. La malaltiĝo de la temperaturo, neebligante la vivon, rezultigus la malpliiĝon kaj poste la estingiĝon de ĉiuj organikaj estaĵoj. Komenciĝinte en la polusoj, la malvarmiĝo sinsekve atingus ĉiujn regionojn, ĝis la ekvatoro.
Tia estas, laŭ Buffon, la stato de la Luno, kiu, malpli granda ol la Tero, estus hodiaŭ ia mortinta mondo, el kiu la vivo por ĉiam malaperis. Eĉ la Sunon mem iam trafus la sama sorto. Laŭ liaj kalkuloj, al la Tero estis necesaj ĉirkaŭ 74.000 jaroj por atingi sian nunan temperaturon, kaj post 93.000 jaroj ĉesos ekzisti sur ĝi la organika Naturo.
2. – La teorio de Buffon, kiun kontraŭdiras la novaj malkovroj de la Scienco, estas nun preskaŭ tute forlasita pro jenaj kialoj:
1ª. Longtempe oni kredis, ke la kometoj estas solidaj korpoj, kaj ke ilia kolizio kun planedo povos kaŭzi ties detruon.
Ĉe tiu hipotezo, la supozo de Buffon neniel malprobablus. Sed oni scias nun, ke ili konsistas el gasa materio, tamen sufiĉe maldensa, ke oni povas vidi mezgrandajn stelojn tra ilia kerno.
Neeblas do, ke en tia stato, estante malpli solida ol la Suno, ia kometo, pro violenta kolizio kun ĝi, povus ĵetegi malproksimen
parton de ĝia maso.
2ª. La bruleganta naturo de la Suno ankaŭ estas ia hipotezo, kiun nenio ĝis nun konfirmas, sed kiun male la observoj ŝajne malkonfirmas. Kvankam oni ankoraŭ ne havas certecon pri ĝia naturo, la potencaj observrimedoj, kiujn la Scienco disponas, tamen permesas, ke oni ĝin pli bone esploru. La Scienco nun ĝenerale akceptas, ke la Suno estas globo konsistanta el solida materio, ĉirkaŭita de ia luma atmosfero, aŭ fotosfero, kiu ne kontaktas ĝian supraĵon[44].
3ª. En la tempo de Buffon, oni nur sciis pri la ekzisto de tiuj ses planedoj konataj de la antikvuloj, nome Merkuro, Venuso, Tero, Marso, Jupitero kaj Saturno. Poste granda nombro da ili estis malkovrita, el kiuj ĉefe tri – Junona, Ceresa kaj Palasa – havas orbitojn klinitajn respektive je 13, 10 kaj 34 gradoj, kio ne akordiĝas kun la hipotezo pri ia unusola movdirekto[45].
4ª. La kalkulojn de Buffon pri la malvarmiĝo oni rigardis tute eraraj, post kiam Fourier malkovris la leĝon pri la malkresko de varmo. La Tero bezonis ne nur 74.000 jarojn por atingi sian nunan temperaturon, sed ja kelke da jarmilionoj.
5ª. Buffon nur konsideris la centran varmon de la Tero,
ne prenante en kalkulon tiun de la sunradioj. Nu, estas nun sciate, dank'al rigore precizaj sciencaj donitaĵoj, sidantaj sur la eksperimentado, ke, pro la dikeco de la terkrusto, la interna varmo de la globo de longe tre sensignife efikas sur la temperaturon de la ekstera supraĵo. La varioj de tiu temperaturo estas periodaj kaj rezultas precipe el la agado de la suna varmo (ĉap. VII, n-ro 25). Ĉar konstantas la efiko de tiu kaŭzo, dum estas nula, aŭ preskaŭ nula, la efiko de la centra varmo, tial ties malpliiĝo ne povas estigi palpeblajn aliiĝojn en la tersupraĵo. Por ke la Tero fariĝu neloĝebla pro malvarmiĝo, necesus, ke la Suno estingiĝu[46].
3. – La teorio pri la formiĝo de la Tero el la kondensiĝo de la kosma materio nuntempe regas en la Scienco kiel tiu la plej bone pravigita de la observado, solvanta pli grandan nombron da malfacilaĵoj kaj sin bazanta, pli ol ĉiuj ceteraj, sur la granda principo de la universa unueco. Ĝin ni ĉi-supre prezentis en la ĉapitro VI: Ĝenerala Uranografio.
Tiuj du teorioj, kiel oni vidas, kondukas al unu sama rezultato: primitiva bruleganta stato de la globo; formiĝo de solida krusto pro la malvarmiĝo; ekzisto de ia centra fajro kaj apero de la organika vivo post kiam ĝin permesis la temperaturo.
Ili tamen diferencas inter si per esencaj punktoj, kaj se Buffon vivus nuntempe, li verŝajne havus aliajn ideojn.
La Geologio rigardas la Teron de tie, kie eblas rekta
observado. Ne trafebla por la observado, ĝia antaŭa stato nur povas esti konjektata. Nu, ĉe du hipotezoj, la komuna saĝo montras elektinda tiun sankciitan de la logiko kaj plej akordantan al la observitaj faktoj.
4. – Nur por ne lasi ĝin ne menciita, ni prezentas tiun teorion, kiu, kvankam absolute ne scienca, tamen lastatempe estigis ian bruon kaj allogis iujn personojn. Ĝi estas resumita en la jena letero:
“Dio, laŭ la Biblio, kreis la mondon en ses tagoj, kvar mil jarojn antaŭ la kristana erao. Ĉi tiun aserton kontestas la geologoj per la studado de la fosilioj kaj de la miloj da sendubaj signoj de antikveco, kiuj datas la originon de la Tero je milionoj da jaroj pli frue. Sed la veron asertis tiel la Sankta Skribo kiel ankaŭ la geologoj. Ilin akordigis simpla kampulo[47], instruante, ke nia globo estas nenio alia ol planedo inkrustformita, tre moderna kaj konsistanta el tre antikvaj materialoj.
Post la forporto de la nekonata planedo, kiu atingis sian maturecon, aŭ en harmonio kun tiu ekzistinta en la loko, kiun ni nun okupas, la animo de la Tero ricevis la ordonon unuigi siajn satelitojn por formi la nunan terglobon, laŭ la reguloj de la progreso, en ĉio kaj por ĉio. Nur kvar el tiuj astroj konsentis la proponitan kuniĝon; la Luno sola persistis en sia aŭtonomeco, ĉar la globoj ankaŭ havas sian libervolon. Por efektivigi tiun fandiĝon, la animo de la Tero elsendis al siaj satelitoj magnetaltiran radion, kiu metis en katalepsian staton la tutan ekzistaĵaron, vegetaĵan, bestan kaj homan, kiujn ili posedis kaj kunportis en la komunumon. La operacion nur ĉeestis la animo de la Tero kaj la grandaj ĉielaj kurieroj, kiuj ĝin helpis por tiu granda entrepreno, malfermante tiujn globojn por komunigi ties internaĵojn. Post la lutado, la akvoj elfluis en la malplenaĵojn kaŭzitajn de la foresto de la Luno. La atmosferoj intermiksiĝis, kaj tiam ekestis la vekiĝo aŭ reviviĝo de la ĝermoj, kiuj restis en katalepsia stato. La homo estis eltirita la lasta el sia hipnota stato kaj sin trovis ĉirkaŭita de la sukriĉa vegetaĵaro de la surtera edeno krom ankaŭ de la bestaro pace paŝtiĝanta ĉirkaŭ li. Ĉio ĉi tio ja estis farebla en ses tagoj kun la helpo de tiuj tre potencaj laboristoj, al kiuj Dio komisiis tian taskon. La planedo Azio alportis la flavan rason, tiun plej frue civilizitan; Afriko alportis la nigran rason; Eŭropo, la blankan, kaj Ameriko, la ruĝan.
“Tiel, certaj bestoj, el kiuj troveblas nur la restaĵoj, estus neniam loĝintaj en la nuna Tero, sed ja transportitaj el aliaj mondoj, kiuj disruiniĝis pro malnoveco. La fosilioj trovataj en regionoj, sub kies klimatoj ili ne povus ekzisti en ĉi tiu mondo, sendube vivis en tre malsamaj regionoj sur la globoj kie ili naskiĝis. Sur la Tero, tiaj restaĵoj troviĝas en la polusaj regionoj, dum la koncernaj bestoj vivis en la ekvatora regiono de la globoj, al kiuj ili apartenis.”
5. – Tiu teorio renkontas kontraŭ si la plej pozitivajn atingojn de la eksperimenta Scienco, kaj krome ĝi lasas tute netuŝita la demandon mem, kiun ĝi pretendas solvi, nome la demandon pri la origino. Ĝi efektive priskribas kiel la Tero estus formiĝinta, sed ĝi ne klarigas kiel formiĝis tiuj kvar mondoj, kiuj kunmetiĝis por ĝin konstitui.
Se tiel okazis, kiel klarigi la fakton, ke oni nenie trovas postsignojn de tiuj enormaj juntoj, kiuj longus ĝis la internaĵoj de la globo? Ĉar ĉiu el tiuj mondoj, nome Azio, Afriko, Eŭropo, Ameriko, portis siajn proprajn materialojn, tial ĉiu devus havi aparte malsaman geologion, sed ne tiel estas. Male, oni unue konstatas la unuformecon de la granita kerno, kies konsisto estas homogena en ĉiuj partoj de la globo, sen rompo de kontinueco. Poste, la gelogiaj tavoloj, samformaj, samkonsistaj, ĉie samvice surmetiĝintaj, kontinue kaj seninterrompe etendiĝas de unu flanko al alia tra la maroj, Eŭropo, Azio, Afriko, Ameriko, kaj inverse. Tiuj tavoloj, kiuj ja pruvas la transformiĝojn de la globo, atestas, ke tiuj transformiĝoj okazis sur ties tuta supraĵo, ne nur sur parto de ĝi; montras la periodojn, dum kiuj aperis, ekzistis kaj malaperis samaj animalaj kaj vegetaĵaj specioj egale en la diversaj partoj de la mondo; montras, ke la faŭno kaj la flaŭro de tiuj tre antikvaj periodoj ĉie kaj samtempe disvolviĝis sub la influo de konstanta temperaturo kaj ĉie prenis alian karakteron laŭgrade kiel la temperaturo variis. Tia stato de aferoj ne konformas al formiĝo de la Tero per kunmetiĝo de pluraj malsamaj mondoj.
Cetere, oni rajtas demandi, kio fariĝus el la maro, kiu okupas la malplenon lasitan de la Luno, se ĉi tiu ne estus rifuzinta kolektiĝi al siaj fratinoj. Kio fariĝus el la nuna Tero, se iam la Luno kaprice dezirus repreni sian lokon kaj por tio forpuŝus la maron?
6. – Tiu sistemo logis kelkajn personojn, ĉar ĝi ŝajnis klarigi la ekziston kaj la lokiĝon de la malsamaj surteraj homrasoj. Sed, se tiuj rasoj povis disvolviĝi en apartaj mondoj, kial ili ne povus la samon en diversaj lokoj de unu sola globo?
Tio estas solvi malfacilaĵon per ankoraŭ pli granda malfacilaĵo.
Efektive, kiel ajn rapide kaj lerte fariĝus tiu kunmeto, ĝi ne povus okazi sen violentaj skuoj, kaj ju pli rapide ĝi efektiviĝus, des pli katastrofaj nepre estus la kataklismoj. Ŝajnas do neebla, ke estaĵoj nur falintaj en katalepsian dormon povus supervivi tiujn kataklismojn kaj poste trankvile vekiĝi. Se ili estus nuraj
ĝermoj, el kio do ili konsistus? Kiel plene formitaj estaĵoj reduktiĝus al la stato de ĝermoj? Restus ĉiam la demando scii kiel tiuj ĝermoj denove disvolviĝis. Tio ankoraŭ signifus, ke la Tero formiĝis per proceso ja mirakla, sed tamen malpli poezia kaj malpli grandioza ol tiu de la biblia Genezo, dum la naturaj leĝoj liveras, pri ĝia formiĝo, klarigon multe pli kompletan kaj, antaŭ ĉio, pli racian, deduktitan el la observado[48].
7. – La animo de la Tero ĉefrolas en la teorio de la inkrustiĝo. Ni vidu, ĉu tiu ideo sidas sur pli bona fundamento.
La organisma disvolviĝo estas ĉiam proporcia al la disvolviĝo de la spirita principo. La organismo kompletiĝas laŭmezure kiel multobliĝas la fakultoj de la animo. La organisma skalo senŝanĝe akompanas, ĉe ĉiuj estaĵoj, la progresadon de la intelekto, ekde la polipo ĝis la homo, kaj ne alie povus esti pro tio, ke la animo bezonas instrumenton konforman al la graveco de la funkcioj, kiujn ĝi devas plenumi. Kion utilus al la ostro posedi la inteligentecon de la simio, se ĝi ne havus la organojn necesajn al ĝia manifestiĝo? Se do la Tero estis animita estaĵo, servanta kiel korpo al ia speciala animo, tiu animo, pro la konsisto mem de la Tero, devus esti ankoraŭ pli rudimenta ol tiu de la polipo, ĉar la Tero ne havas eĉ la vivoforton de la vegetaĵo, dum, pro la rolo, kiun oni atribuis al tiu animo, oni el la Tero faris ian estaĵon dotitan per prudento kaj per la plej kompleta libera volo, unuvorte ian kvazaŭan superan Spiriton, kio estas neracia, ĉar ja neniu Spirito iam ajn troviĝis tiel malbone provizita, nek tiel forte malliberigita. La ideo pri la animo de la Tero, ĉi-sence komprenata, devas do esti alkalkulita al la nombro de la konceptoj sistemecaj kaj kimeraj.
Kiel animon de la Tero oni povas, pli racie, kompreni la kolektivon de la Spiritoj komisiitaj ellabori kaj direkti ĝiajn konsistajn elementojn, kio jam supozigas certan gradon da intelekta disvolviĝo; aŭ, ankoraŭ pli ĝuste: la Spiriton, al kiu estas konfidita la supera direktado de la moralaj destinoj kaj de la progreso de la surteraj loĝantoj, misio, kiu povas esti donata nur al estaĵo eminente supera laŭ scio kaj saĝo. En ĉi tiu okazo, tiu Spirito ne estas ĝustadire la animo de la Tero, ĉar li ne troviĝas enkarniĝinta en ĝia korpo, nek submetita al ĝia materia stato. Li estas ĉefo komisiita por ĝia regado, same kiel generalo estas komisiita por komandi armeon.
Spirito ŝarĝita per misio tiel grava, kiel la regado de iu mondo, ne povus havi kapricojn, ĉar, ĉi-okaze, Dio agus tre neantaŭzorge, konfidante la aplikadon de siaj leĝoj al estaĵoj, kiuj ilin laŭplaĉe malobservus. Nu, laŭ la doktrino pri la inkrustiĝo, la malvolonto de la Luno estis la kaŭzo de tio, ke la Tero restis nekompleta. Estas ideoj, kiuj sin mem refutas.
(Revue de septembro 1868, p. 261).
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.