La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GENEZO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parolo
Enkonduko
La Genezo laŭ Spiritismo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
La Mirakloj laŭ Spiritismo
13 14 15
La Antaŭdiroj laŭ Spiritismo
16 17 18
Apendico
Piednotoj

ĈAPITRO II: DIO

Ekzisto de Dio – Pri la dia naturo – La Providenco – La vido de Dio

Ekzisto de Dio

1. – Estante la primara kaŭzo de ĉiuj estaĵoj, la origino de ĉio ekzistanta, la bazo, sur kiu sidas la konstruaĵo de la kreado, Dio estas la punkto, kiun ni nepre konsideru antaŭ ĉio.

2. – Estas elementa principo, ke oni juĝas pri kaŭzo laŭ ties efiko, eĉ se oni tiun kaŭzon ne vidas.

Se, fendante la aeron, birdo estas atingita de mortiga plumbero, oni konkludas, ke lerta pafisto ĝin trafis, eĉ se oni lin ne vidas. Ne ĉiam necesas do vidi ion, por scii, ke ĝi ekzistas. Estas do per observado de la efikoj, ke oni venas al la konado de la kaŭzoj.

3. – Alia same elementa principo, iĝinta aksiomo pro sia vereco, estas, ke ĉiu inteligenta efiko nepre havas inteligentan kaŭzon.

Se oni demandus, kiu estas la konstruinto de lerte elpensita maŝino, kion oni pensus pri tiu, kiu respondus, ke ĝi estiĝis per si mem? Rigardante artan aŭ industrian majstroverkon, oni diras, ke ĝin produktis genia homo, ĉar nur eminenta inteligento povus ĝin koncepti; oni tamen rekonas, ke temas ja pri homa faro, ĉar konstateblas, ke ĝi ne transpasas la homan kapablon; sed al neniu venas la penso aserti, ke ĝi fontis el la cerbo de idioto aŭ de malklerulo, nek, des malpli, ke ĝi estas verko de besto aŭ produkto de la hazardo.

4. – Ĉie la ĉeesto de l’ homo estas rekonata per liaj verkoj. La ekzisto de la antaŭdiluvaj homoj pruviĝis ne nur per la homaj fosilioj, sed ankaŭ, kaj kun granda certeco, per la ĉeesto, en tiuepokaj terenoj, de objektoj ellaboritaj de homoj; fragmento de vazo, tajlita ŝtono, armilo, briko sufiĉos por atesti lian ĉeeston. Laŭ la krudeco aŭ perfekteco de la laboro oni ekkonos la gradon de inteligenteco kaj de progreso de tiuj, kiuj ĝin faris. Se, trairante landon loĝatan ekskluzive de sovaĝuloj, vi eltrovus statuon indan je Fidio, vi tute ne hezitus aserti, ke, ĉar la sovaĝuloj ne kapablas ĝin fari, ĝi devas esti verko de inteligento supera al tiu de la sovaĝuloj.

5. – Nu bone! ĵetante sian rigardon ĉirkaŭen, sur la kreaĵojn de la Naturo, rimarkante la providencon, la saĝon, la harmonion direktantajn tiujn kreaĵojn, oni rekonas, ke estas neniu, kiu ne translimus la plej vastan amplekson de la homa inteligento. Se la homo ne povas ilin fari, ili do estas produkto de iu inteligento supera al la homaro, krom se oni akceptus, ke estas efikoj sen ia kaŭzo.

6. – Al tio kelkaj obĵetas per jena rezonado:

La tiel nomatajn kreaĵojn de la Naturo produktas materiaj fortoj, kiuj agas mekanike pro la leĝoj de altiro kaj de repuŝo; la molekuloj de la inertaj korpoj agregiĝas kaj malagregiĝas sub la potenco de tiuj leĝoj. La plantoj naskiĝas, ekĝermas, kreskas kaj multiĝas ĉiam per la sama maniero, ĉiu laŭ sia speco, pro la efiko de tiuj samaj leĝoj; ĉiu individuo similas tiun, el kiu ĝi devenis; la kreskado, la florado, la fruktiĝo, la koloro dependas de materiaj kaŭzoj, kiel varmo, elektro, lumo, humido, ktp. Same okazas al la bestoj. La astroj formiĝas per la molekula altiriĝemo kaj eterne moviĝas en siaj orbitoj pro la efiko de la gravito. Tiu mekanika reguleco en la agado de la naturaj fortoj vidigas nenian liberan inteligenton. La homo movas sian brakon, kiam kaj kiel li volas; sed tiu, kiu ĝin movus en la sama direkto ekde la naskiĝo ĝis la morto, estus ia aŭtomato; nu, la organaj fortoj de la Naturo ja estas pure aŭtomataj.Ĉio tio estas vera; sed tiuj fortoj estas efikoj, kiuj nepre havas ian kaŭzon, kaj neniu povas aserti, ke ili estas Dio mem. Ili estas materiaj kaj mekanikaj; kaj ke ili tute ne estas inteligentaj en si mem tio ankaŭ estas vera; sed ilin agigas, distribuas kaj konformigas al la bezonoj de ĉiu afero iu inteligento, kiu ne estas homdevena. La utila aplikado de tiuj fortoj estas ja inteligenta efiko elmontranta inteligentan kaŭzon. Pendolo moviĝas kun aŭtomata reguleco kaj ĝuste en tiu reguleco sidas ĝia valoro. La forto, kiu ĝin movas estas absolute materia, tute ne inteligenta, sed kiom valorus tiu pendolo, se iu inteligento ne estus kombininta, kalkulinta, distribuinta la aplikon de tiu forto por ĝin funkciigi kun ekzakteco? El tio, ke la inteligento ne troviĝas en la mekanismo de la pendolo kaj ke oni ĝin ne vidas, ĉu estus prave indukti, ke ĝi ne ekzistas? Oni ĝin induktas el ĝiaj efikoj.

La ekzisto de horloĝo atestas pri la ekzisto de horloĝisto; la lerta aranĝo de la mekanismo atestas pri la inteligenteco kaj la scio de la horloĝisto. Kiam horloĝo ĝustatempe havigas al vi la bezonatan indikon, ĉu al iu ajn venus la penso diri: jen tre inteligenta horloĝo?

Tio sama okazas rilate la mekanismon de la Universo:

Dio ne sin montras, sed manifestiĝas per siaj verkoj.

7. – La ekzisto de Dio estas do realaĵo pruvita ne nur de la revelacio sed ankaŭ de la faktoj. La sovaĝaj popoloj ricevis nenian revelacion, sed tamen ili instinkte kredas la ekziston de ia superhoma potenco; ili vidas aferojn starantajn super la homa povo kaj el tio ili konkludas, ke tiuj aferoj devenas de ia estaĵo supera al la homaro. Ĉu ili ne sin montras pli logikaj ol tiuj asertantaj, ke tiuj aferoj fariĝis per si mem?

Pri la dia naturo

8. – Al la homo ne estas eble sondi la intiman naturon de Dio. Por kompreni Dion ankoraŭ mankas al ni la koncerna sento, kiun oni ne akiras krom per la kompleta elpuriĝo de la Spirito. Sed se li ne povas penetri la esencon de Dio, la homo, akceptante lian ekziston kiel premison, povas per rezonado ekkoni liajn necesajn atributojn: komprenante tion, kio li ne povas esti, ĉar li tiel ĉesus esti Dio, la homo induktas tion, kio li ja estas.

Sen la konado de la atributoj de Dio, estus neeble kompreni la verkon de la kreado. Tio estas la deirpunkto de ĉiuj religiaj kredoj, kaj ĝuste tial, ke ili tion ne konsideris, kvazaŭ lumturon kapablan ilin gvidi, la plimulto el la religioj eraris per siaj dogmoj. Kiuj ne atribuis al Dio la ĉiopovecon, tiuj konceptis plurajn diojn; kiuj ne atribuis al li superegan bonecon, tiuj faris el li ian Dion ĵaluzan, kolereman, partian kaj venĝeman.

9. – Dio estas la superega kaj plejpotenca intelekto. La homa intelekto estas limita, ĉar li ne povas fari, nek kompreni ĉion, kio ekzistas. Tiu de Dio, kiu ampleksas la infiniton, nepre estas infinita. Se oni supozus ĝin limita ĉe iu ajn punkto, oni ja povus koncepti estaĵon pli inteligentan, kapablan kompreni kaj fari, kion la alia ne povus fari, kaj tiel plu senfine.

10. – Dio estas eterna, t.e., li ne havis komencon kaj ne havos finon. Se li estus iam komenciĝinta, li do estus elveninta el la nenio. Nu, ĉar la nenio ne ekzistas, ĝi nenion povas produkti. Aŭ lin estus kreinta iu alia antaŭekzistanta estaĵo, kaj do ĉi tiu estus Dio. Se oni supozas al li ian komencon aŭ finon, oni do povus koncepti estaĵon jam ekzistintan antaŭ li, aŭ povantan lin postvivi, kaj tiel plu senfine.

11. – Dio estas neŝanĝema. Se li povus ricevi aliiĝojn, la leĝoj regantaj la Universon havus neniom da stabileco.

12. – Dio estas nemateria, t.e., lia naturo diferencas de ĉio, kion ni nomas materio; alie li ne estus neŝanĝema, ĉar li devus sperti la aliiĝojn de la materio. Dio ne havas formon koncepteblan por niaj sensoj, ĉar kontraŭe li estus materio. Ni diras: la mano de Dio, la okulo de Dio, la buŝo de Dio, ĉar la homo, konante nur sin mem, prenas sin por komparo rilate al ĉio, kion li ne komprenas. Ridindaj ja estas tiuj bildoj, per kiuj oni figuras Dion kiel maljunulon kun longa barbo kaj surhavantan mantelon; ili kunportas la malbonaĵon malaltigi la superegan Estaĵon ĝis la mizeraj proporcioj de la homaro; de tie, ĝis oni atribuus al li la homajn pasiojn kaj el li farus ian Dion koleran kaj ĵaluzan, estas ne pli ol unu paŝo.

13. – Dio estas ĉiopova. Se li ne havus la superegan povon, oni povus koncepti pli povan estaĵon, kaj tiel plu sinsekve, ĝis tiu estaĵo, kiun neniu alia povus superi en potenco, kaj ĉi tiu ja estus Dio.

14. – Dio estas superege justa kaj bona. La providenca saĝeco de la diaj leĝoj elmontriĝas ĉe la plej malgrandaj aferoj, kiel ĉe la plej grandaj, kaj tiu saĝeco ne lasas, ke ni dubu pri liaj justeco kaj boneco.

La infiniteco de ia kvalito forigas la eblecon de ekzisto de kontraŭa kvalito, kiu ĝin malgrandigus aŭ nuligus. Estaĵo senfine bona ne povus enhavi la plej malgrandan eron da maliceco, same kiel estaĵo senfine malbona ne povus enhavi la plej malgrandan eron da boneco; tiel same, ia objekto ne povus esti absolute nigra kun plej malforta nuanco de blanko, nek absolute blanka kun plej eta nigra makulo.

Dio do ne povus esti samtempe bona kaj malbona, ĉar tiel, posedante neniun el tiuj kvalitoj en plej alta grado, li ne estus Dio; ĉiuj aferoj dependus de lia kaprico kaj havus neniom da stabileco. Li do ne povus ne esti aŭ senfine bona, aŭ senfine malbona; nu, ĉar liaj verkoj atestas pri lia saĝeco, pri lia boneco kaj pri lia antaŭzorgo, oni nepre konkludos, ke, ne povante esti samtempe bona kaj malbona kaj do ne plu esti Dio, li nepre devas esti senfine bona.

La superega boneco implicas la superegan justecon, ĉar, se li agus maljuste aŭ partie en iu ajn cirkonstanco, aŭ koncerne iun ajn el siaj kreitoj, li do ne estus superege justa kaj sekve ne estus superege bona.

15. – Dio estas senfine perfekta. Estas neeble koncepti Dion sen la infinita perfekteco; kontraŭe li ne estus Dio, ĉar oni ĉiam povus koncepti ian estaĵon, kiu posedus tion, kio mankus al li. Por ke neniu estaĵo povu lin superi, nepre necesas, ke li estu senfina laŭ ĉio.

Estante senfinaj, la atributoj de Dio povas sperti nek grandiĝon, nek malgrandiĝon, ĉar kontraŭe ili ne estus senfinaj kaj Dio ne estus perfekta. Se oni forprenus plej etan parton de unu sola el liaj atributoj, oni ne plu havus Dion, ĉar povus ekzisti ia pli perfekta estaĵo.

16. – Dio estas unika. La unikeco de Dio estas konsekvenca sekvo de la absoluta infiniteco de liaj perfektaĵoj.

Ia alia Dio ne povus ekzisti, krom sub la kondiĉo esti same senfina en ĉio, ĉar se inter ili ekzistus la plej eta diferenco, unu estus malsupera al la alia, subordigita al ties potenco, kaj do ne estus Dio. Se ambaŭ estus inter si absolute egalaj, ekzistus do, de la tuta eterna tempo, unu sama penso, unu sama volo, unu sama potenco. Tiel interkonfuzitaj pro la identeco, ili efektive estus nenio alia ol unu sola Dio. Se ĉiu havus apartajn funkciojn, unu farus, kion ne farus la alia, kaj do inter ili ne ekzistus perfekta egaleco, ĉar neniu havus la superegan aŭtoritaton.

17. – La nescio pri tiu principo, ke estas infinitaj la perfektaĵoj de Dio, naskis politeismon, kredon komunan al ĉiuj primitivaj popoloj, atribuintaj diecon al ĉiuj potencoj, kiuj al ili ŝajnis esti super la homaro. Poste, la racio igis ilin kunfandi tiujn diversajn potencojn en unu solan. Pli malfrue, laŭmezure kiel la homoj komprenadis la esencon de la diaj atributoj, ili fortiris de la simboloj, kiujn ili kreis, la kredojn negantajn tiujn atributojn.

18. – Resume, Dio ne povas esti Dio, krom sub la kondiĉo, ke per nenio li estu superita de alia estaĵo, ĉar la estaĵo, kiu lin superus per kio ajn, eĉ se nur per la dikeco de kapharo, ja estus la vera Dio. Nepre necesas do, ke li estu senfina en ĉio.

Kaj tiel, konstatinte la ekziston de Dio per liaj verkoj, oni ja sukcesas, per nura logika dedukto, difini la atributojn, kiuj lin karakterizas.

19. – Dio estas do la superega kaj suverena inteligento; li estas unika, eterna, senŝanĝa, nemateria, ĉiopova, superege justa kaj bona, infinita laŭ ĉiuj siaj perfektaĵoj, kaj alia li ne povas esti.

Tia estas la bazo, sur kiu sidas la universa konstruaĵo, la lumturo, kies radioj etendiĝas tra la tuta Universo kaj kiu sola povas gvidi la homon en la esplorado de la vero; sekvante ĝian orientadon, li neniam devojiĝos, kaj se li tiel ofte eraris, tio okazis nur tial, ke li ne prenis la direkton al li montritan.

Tia ankaŭ estas la senerara kriterio de ĉiuj doktrinoj, filozofiaj kaj religiaj; por ilin juĝi, la homo disponas rigore ekzaktan mezuron en la atributoj de Dio, kaj li povas al si mem aserti, ke ĉiu teorio, ĉiu principo, ĉiu dogmo, ĉiu kredo, ĉiu praktiko, kontraŭdiranta unu solan el tiuj atributoj kaj celanta ne nur nuligi sed simple ĝin malfortigi, ne povas esprimi la veron.

En filozofio, psikologio, moralo, religio, vera estas nur tio, kio ne malproksimiĝas, eĉ per joto, de la esencaj kvalitoj de Dio. La perfekta religio estos tia, el kies ĉefaj principoj neniu kontraŭdirus tiujn kvalitojn; kies ĉiuj dogmoj povus elporti la provon de tiu kontrolo sen de tio ion ajn suferi.

La Providenco

20. – La providenco estas la zorgado de Dio pri siaj kreitoj. Dio estas ĉie, ĉion vidas kaj ĉion direktas, eĉ la plej malgrandajn aferojn: ja en tio konsistas la providenca agado.

“Kiel povas Dio, tiel granda, tiel potenca, tiel supera al ĉio, enmiksiĝi en tiel malgravajn detalojn, okupiĝi pri la plej bagatelaj agoj kaj pensoj de ĉiu individuo?” Tiun demandon al si mem faras la nekredanto, kaj li konklude asertas, ke, akceptante la ekziston de Dio, oni nur povas akcepti, ke lia agado ekskluzive koncernas la ĝeneralajn leĝojn de la Universo; ke la Universo funkcias de la tuta eterneco dank’ al tiuj leĝoj, al kiuj submetiĝas ĉiu kreito, en la sfero de sia agado, sen neceso de la senĉesa interveno de la Providenco.

21. – En sia nuna stato de malsupereco, la homoj nur tre malfacile komprenas, ke Dio estas senfina; ĉar ili mem estas difinitaj kaj limitaj, ili tial figuras Dion ankaŭ limita kaj difinita, lin prezentas kiel difinitan estaĵon kaj lin bildigas laŭ sia propra bildo. Niaj pentraĵoj, kiuj lin prezentas kun homaj trajtoj, ne malmulte kontribuas por tenadi tiun eraron en la spirito de la amasoj, kiuj, koncerne Dion, pli adoras la formon ol la penson. Por la plimulto, li estas potenca suvereno sur nealirebla trono, perdita en la ĉiela senlimaĵo. Kaj ĉar iliaj fakultoj kaj perceptoj estas limitaj, ili ne komprenas, ke Dio povas kaj bonvolas rekte interveni en la malgrandajn aferojn.

22. – En sia senpoveco kompreni la esencon mem de Dio, la homo povas fari pri ĝi nur proksimuman ideon helpe de nepre tre neperfektaj komparoj, kiuj tamen povas almenaŭ montri al li la eblecon de tio, kio, unuavide, ŝajnas al li neebla.

Ni supozu ian fluidon tre subtilan por penetri ĉiujn korpojn. Estante neinteligenta, tiu fluido agas mekanike, sole nur pere de la materiaj fortoj. Sed se ni ĝin supozas inteligenta, dotita per perceptivaj kaj sentivaj fakultoj, ĝi do ne plu blinde agos, sed ja kriterie, memvole kaj libere: ĝi vidos, aŭdos kaj komprenos.

23. – La proprecoj de la perispirita fluido povas pri tio doni al ni ian ideon. En si mem ĝi ne estas inteligenta, ĉar ĝia konsisto estas materia, sed ĝi servas kiel vehiklo de la penso, de la sensacoj kaj de la perceptoj de la Spirito.

La perispirita fluido estas ne la penso de la Spirito, sed ties instrumento kaj perilo.Ĉar estas ĝi, kiu transigas la penson, tiu fluido iel de ĝi saturiĝas. Pro la neebleco izoli la penson, al ni ŝajnas, ke ĝi konfuziĝas kun tiu fluido, same kiel la sono ŝajnas konfuziĝi kun la aero en tia maniero, ke ni povas, por tiel diri, ĝin materiigi. Kiel ni diras, ke la aero fariĝas sonora, tiel same ni povus diri, prenante la efikon por la kaŭzo, ke la fluido fariĝas inteligenta.

24. – Ĉu tiel estas aŭ ne estas koncerne la penson de Dio, nome ĉu ĝi agas senpere aŭ helpe de ia fluido, ni ĝin figuru, por faciligi al nia inteligento la komprenon, sub la konkreta formo de ia inteligenta fluido pleniganta la senfinan Universon, penetranta ĉiujn partojn de la kreaĵaro: la tuta Naturo dronas en la dia fluido. Nu, sekve de la principo, ke la partoj de tutaĵo havas ties saman naturon kaj ties samajn proprecojn, ĉiu atomo de tiu fluido, se oni povas tiel diri, posedas la penson, tio estas la esencajn atributojn de Dio; kaj ĉar tiu fluido ĉie troviĝas, tial ĉio estas submetita al ĝia inteligenta agado, al ĝia antaŭzorgo, al ĝia prizorgado. Nenia estaĵo ekzistas, kiel ajn malsupera ni ĝin supozas, kiu de ĝi ne estus saturita. Ni do konstante troviĝas en la ĉeesto de Dio; eĉ ne unu solan el niaj agoj ni povus kaŝi antaŭ lia rigardo; nia penso estas en senĉesa kontakto kun lia penso, kaj nepre prave oni asertas, ke Dio legas en la plej kaŝaj anguloj de nia koro. Ni estas en li, kiel li en ni, laŭ la parolo de la Kristo.

Por etendi sian prizorgon al ĉiuj kreitoj, Dio do ne bezonas ĵeti sian rigardon desupre de la senfinaĵo; por esti de li aŭskultataj, niaj preĝoj ne bezonas trakuri la spacon, nek esti dirataj per tondra voĉo, ĉar, pro tio ke li ĉiam apudas al ni, niaj pensoj eðas en li. Niaj pensoj estas kvazaŭ la sonoj de sonorilo, kiuj vibrigas la ĉirkaŭan medion.

25. – Ni tute ne pensas materiigi Dion; la bildo pri ia universa, inteligenta fluido evidente estas nenio alia, ol komparo taŭga por doni pri Dio ideon pli ĝustan ol tiu de la pentraĵoj, kiuj lin prezentas sub la formo de homa figuro. Ĝi celas komprenigi la eblon, kiun havas Dio ĉie esti kaj pri ĉio okupiĝi.

26. – Ni konstante havas antaŭ la okuloj iun ekzemplon, kiu povas doni al ni ideon pri la maniero, kiel la agado de Dio povas efiki sur la plej internajn partojn de ĉiuj estaĵoj kaj, sekve, pri la maniero, kiel venas al li la plej subtilaj impresoj de nia animo. Tiun ekzemplon ni ĉerpis el instruo, kiun Spirito liveris pri la temo.

27. – “La homo estas malgranda mondo, en kiu la Spirito direktas kaj la korpo estas direktata. En ĉi tiu universo, la korpo prezentas ian kreaĵon, kies Dio estas la Spirito.

(Komprenu, ke ĉi tie temas nur pri analogio, ne pri identeco).

La membroj de tiu korpo, la diversaj organoj, kiuj ĝin konsistigas, la muskoloj, la nervoj, la artikoj prezentas aliajn materiajn individuojn, se oni tiel povas diri, lokitajn en apartaj punktoj de la korpo. Kvankam estas granda la nombro de ĝiaj konsistigaj partoj, tiel malsamaj kaj variaj laŭ ilia naturo, tamen neniu pridubas, ke ne povas ekesti movoj nek impresoj, ie ajn en tiu korpo, sen ke la Spirito tion konscius. Ĉu okazas diversaj sensacoj samtempe en pluraj lokoj? La Spirito ĉiujn sentas, distingas, analizas, al ĉiu difinas la koncernan kaŭzon kaj ties lokon de agado pere de la perispirita fluido.

“Analoga fenomeno okazas inter la kreaĵaro kaj Dio.

Dio estas ĉie en la Naturo, same kiel la Spirito estas ĉie en la korpo. Ĉiuj elementoj de la kreaĵaro estas en konstanta rilato kun li, same kiel la ĉeloj de la homa korpo estas en senĉesa kontakto kun la spirita estaĵo. Neniu motivo do ekzistas, por ke samklasaj fenomenoj ne fariĝu sammaniere, en unu kazo kaj en la dua.

“Iu membro moviĝas: la Spirito ĝin sentas; iu kreito pensas: Dio ĝin scias. Ĉiuj membroj moviĝas, la diversaj organoj ekvibras: la Spirito sentas ĉiun manifestiĝon, ilin distingas kaj lokalizas. La diversaj kreaĵoj, la diversaj kreitoj sin ekmovas, pensas, diversmaniere agas: Dio ekscias ĉion okazantan kaj al ĉiu difinas tion, kio al li koncernas.

“El tio oni povas indukti la solidarecon inter la materio kaj la inteligento, la solidarecon inter ĉiuj estaĵoj de unu mondo, inter ĉiuj mondoj kaj, fine, inter ĉiuj kreaĵoj kaj Dio.” (Quinemant, Pariza Societo, 1867.)

28. – Ni komprenas la efikon: tio jam signifas multon.

De la efiko ni iras ĝis la kaŭzo, kies grandecon ni taksas laŭ la grandeco de la efiko. Sed al ni nealireblas tiel ĝia intima esenco kiel ankaŭ la esenco de nekalkulebla kvanto da fenomenoj. Ni konas la efikojn de elektro, varmo, lumo, gravito; ni ilin kalkulas, sed tamen ni ne konas la intiman naturon de la principo, kiu ilin estigas. Ĉu do estus pli racia la neado de la dia principo tial, ĉar ni ĝin ne komprenas?

29. – Nenio malhelpas, ke oni agnosku, kiel principon de la superega inteligento, unu ĉefan fokuson, kiu senĉese radius, inundante la Universon per siaj emanaĵoj, kiel la Suno per sia lumo. Sed kie troviĝas tiu fokuso? Jen kion povas diri neniu. Verŝajne ĝi ne estas fiksita en difinita punkto, kiel ankaŭ ne estas ĝia agado, kaj same verŝajne ĝi konstante trakuras la regionojn de la senfina spaco. Se simplaj Spiritoj estas nature dotitaj per la kapablo de ĉieestado, en Dio do tiu kapablo nepre devas esti senlima. Ĉar Dio plenigas la Universon, oni ankaŭ povus akcepti, kiel hipotezon, ke tiu fokuso ne bezonas translokiĝi, ke ĝi formiĝas ĉie, kie ajn la superega volo rigardas konvena tiun formiĝon, pro kio oni povas aserti, ke ĝi troviĝas ĉie kaj nenie.

30. – Antaŭ tiaj nesondeblaj problemoj, nia racio devas sin teni humiliĝe. Dio ekzistas: tion ni ne povas pridubi.

Li estas senfine justa kaj bona: jen lia esenco. Al ĉio li etendas sian prizorgon: ni tion komprenas. Nur nian bonon do li povas deziri, el kio sekvas, ke ni devas konfidi lin: jen la esenca afero.

Koncerne la ceteron, ni atendu, ke ni indu lin kompreni.

La vido de Dio

31. – Se Dio estas ĉie, kial ni ne vidas lin? Ĉu ni lin vidos, forlasinte la Teron? Tiajn demandojn oni ĉiutage elmovas.

La unua estas facile solvebla: niaj materiaj vidorganoj havas limitajn perceptojn, kiuj ilin nekapabligas por la vido de certaj aferoj, eĉ se materiaj. Jen kial certaj fluidoj tute netrafeblas por nia vidkapablo kaj por niaj esploraj instrumentoj, sed tamen ni ne pridubas ilian ekziston. Ni vidas la efikojn de la pesto, kaj tamen ni ne vidas la fluidon, kiu ĝin transportas; ni vidas la korpojn moviĝantaj sub la efiko de la gravita forto, sed ni ne vidas tiun forton.

32. – La spiritesencaj aferoj ne povas esti perceptataj de materiaj organoj; nur per la spirita vidkapablo ni povas vidi la Spiritojn kaj la aferojn de la nemateria mondo; nur nia animo do povas percepti Dion. Ĉu ĝi vidas lin tuj post la morto? Nur la transtombaj komunikaĵoj povas tion al ni instrui.

Laŭ ili, ni ekscias, ke la vido de Dio estas privilegio de la plej elpurigitaj animoj kaj ke por tio tre malmultaj posedas, forlasinte sian materian envolvaĵon, la necesan gradon de senmateriiĝo. Ia banala komparo tion facile komprenebligos.

33. – Kiu troviĝas en la fundo de valo, droninta en densa nebulo, tiu ne vidas la Sunon. Sed ĉe la difuza lumo li konkludas, ke la Suno brilas. Se li supreniras la monton, tiam laŭmezure kiel li altiĝas, la nebulo fariĝas pli klara, la lumo ĉiam pli kaj pli viva, sed li ankoraŭ ne vidas la Sunon. Nur post kiam li altiĝis super la nebultavolo kaj ektrovas sin ene de perfekte pura aero, li vidas ĝin en ties tuta brilego.

Same okazas al la animo. La perispirita envolvaĵo, kvankam por ni nevidebla kaj nepalpebla, tamen estas, por la animo, efektiva materio, ankoraŭ tro maldelikata por certaj perceptoj. Tiu envolvaĵo malmateriiĝas laŭmezure kiel la animo morale altiĝas. La neperfektaĵoj de la animo kvazaŭ estas nebultavoloj neebligantaj al ĝi klaran vidon. La seniĝo je ĉiu neperfektaĵo signifas unu malplian makulon, sed nur post sia kompleta elpuriĝo, ĝi plene ekĝuas siajn fakultojn.

34. – Ĉar Dio estas la plej altgrada spirita esenco, lin povas percepti, en ties tuta splendo, nur tiuj Spiritoj, kiuj atingis la plej altan gradon de senmateriiĝo. La fakto, ke la neperfektaj Spiritoj ne vidas lin, ne signifas, ke ili estas de li pli distancaj ol la aliaj; kiel la ceteraj Spiritoj, kiel ĉiuj estaĵoj de la Naturo, ili dronas en la dia fluido, same kiel ni dronas en la lumo; la sola kaŭzo estas, ke iliaj neperfektaĵoj efikas kvazaŭ vaporoj, kiuj lin kaŝas antaŭ ilia vidado. Kiam la nebulo fordisiĝos, ili vidos lian brilegon. Por tio, ili ne bezonos ascendi, nek serĉi lin en la profundaĵoj de la senfino. Post kiam la spirita vidado liberiĝos de la moralaj nebuloj, kiuj ĝin malklarigis, ili lin vidos ĉiuloke kie ajn ili troviĝos, eĉ sur la Tero, ĉar Dio estas ĉie.

35. – La Spirito elpuriĝas nur kun la la tempo, kaj la diversaj enkarniĝoj estas kvazaŭ alambikoj, en kies fundo li, en ĉiu fojo, restigas kelke da malpuraĵoj. Forlasinte sian korpan envolvaĵon, li ne tuj seniĝas je siaj neperfektaĵoj, kaj tio estas la kaŭzo, kial li postmorte ne vidas Dion pli ol dumvive; sed laŭmezure kiel ili elpuriĝas, ili havas pli klaran intuicion pri li.

Ili ne vidas lin, sed lin pli bone komprenas: la lumo estas malpli difuza: Kiam iuj Spiritoj diras, ke Dio al ili malpermesas respondi al iu demando, tio ne signifas, ke Dio aperas al ili aŭ al ili direktas la parolon por preskribi aŭ malpermesi tiun aŭ tiun alian aferon, ne; sed ili sentas lin, ricevas la vibrojn de lia penso, same kiel okazas al ni koncerne la Spiritojn, kiuj nin envolvas en siaj fluidoj, kvankam ni ilin ne vidas.

36. – Sekvas do, ke neniu homo povas vidi Dion per la karnaj okuloj. Se tiu favoro estus konsentita al iuj, ĝi nur efektiviĝus en stato de ekstazo, kiam la animo sin trovas tiele liberiĝinta el la materiaj ligiloj, ke tia afero eblus dum la enkarniĝo. Cetere, unu tia privilegio ekskluzive apartenus al elitaj animoj, enkarniĝintaj por misio, ne por kulpelpago. Sed ĉar la Spiritoj el la plej altaj ordoj splendas per blindiga brilego, povas okazi, ke malpli progresintaj Spiritoj, enkarniĝintaj aŭ elkarniĝintaj, ege ravitaj de la brilego, kiu tiujn ĉirkaŭas, supozas, ke ili vidas Dion mem. Ja tiel same kiel iu, kiu, vidante ministron, lin prenas por la suvereno mem.

37. – Sub kia eksteraĵo Dio sin montras al tiuj, kiuj fariĝis indaj vidi lin? Ĉu sub ia formo? Laŭ homa bildo aŭ kiel lumsplenda fokuso? La homa lingvo estas nekapabla ĝin vortigi, ĉar por ni ekzistas nenia komparo taŭga por havigi al ni ian koncernan ideon. Ni estas kvazaŭ denaskaj blinduloj, al kiuj oni vane provus komprenebligi la sunbrilon. Nia lingvo estas limita de niaj bezonoj kaj de la rondo de niaj ideoj; tiu de la sovaĝaj popoloj ne povus priskribi la mirindaĵojn de la civilizacio; tiu de la pli civilizitaj popoloj estas treege malriĉa por priskribi la belegaĵojn de la ĉieloj, nia inteligento estas tre malvasta por ilin kompreni, kaj nia vidado, estante tre malforta, de ili certe blindiĝus.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.