La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOBITOAŭtoro: John Ronald Reuel Tolkien |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Je la unua de majo ambaŭ vojaĝantoj fine revenis al la rando de la valo Rivendelo, kie staris la Lasta – aŭ la Unua – Hejmeca Domo. Estis ankoraŭ vespere, iliaj poneoj estis lacaj, precipe tiu kiu portis la pakaĵojn, kaj ili ĉiuj bezonis ripozi. Dum ili rajdis suben laŭ la kruta vojo, Bilbo aŭdis la elfojn kanti en la arbaro, kvazaŭ ili ne ĉesus post lia foriro. Tuj kiam la rajdantoj venis sub la arbarajn maldensejojn, la kantoj kveris kiel antaŭe. Ili tekstis pli malpli jene:
La drak’ malgrasiĝis,
la ostoj nun eras;
l’ armaĵ’ frakasiĝis,
la pomp’ malfieras!
Dum rustos la glavo,
pereas la trono,
kun forto de l’ pravo,
kaj or’ je dispono,
la herbo plu kreskas,
folioj girlandas,
la rojoj majestas,
kaj elfoj plu kantas:
Ek! Tra-la-la-lalon!
Revenu la valon!La steloj pli rangas
ol gema ostento,
la luno pli blankas
ol brila arĝento:
pli ardas vespere
la fajr’ sur kameno
ol oro subtere,
do kial promeno?
Ho! Tra-la-la-lalon!
Revenu la valon!Vi kien malfruas,
foriras-revenas?
rivero plu fluas,
la steloj postenas!
Ho, kial ĉe l’ fino
vi triste aspektas?
Jen elf kaj elfino
laculojn akceptas
per Tra-la-la-lalon,
revenu la valon,
tra-la-la-lalon,
fa-la-la-lalon
fa-la!
Tiam la valaj elfoj aperis salutante ilin, kaj kondukis ilin trans la rivereton al la domo de Elrondo. Tie oni varme bonvenigis ilin kaj multaj avidaj oreloj pretis aŭdi ilin rakonti siajn aventurojn. Gandalfo parolis, ĉar Bilbo iĝis kvieta kaj dormema. Li jam konis la rakonton plimulte, ĉar li rolis en ĝi kaj jam ripetis multon al Gandalfo dum la vojaĝo hejmen aŭ en la domo de Beorno. Sed foje li malfermis unu okulon, kaj aŭskultis, kiam rakontiĝis epizodo, kiun li ne konis.
Tiumaniere li eksciis kien Gandalfo iris, ĉar li aŭdis la sorĉiston priparoli tion kun Elrondo. Okazis, ke Gandalfo partoprenis gravan kunsidon de l’ blankaj sorĉistoj – kleruloj pri ĉiu scio kaj bona magio. Ili fine forpelis la Nekromanciiston el ties ombra citadelo en la suda Mornarbaro.
– Ekde nun, – Gandalfo diris, – la arbaro kreskos iom pli sane. Mi esperas, ke la nordo dum pluraj jaroj estos libera de tiu hororo. Sed mi preferus, ke li estu definitive ekzilita for de la mondo!
– Tio estus ja bonega, – diris Elrondo, – sed mi timas, ke tio ne okazos dum ĉi tiu epoko de l’ mondo, nek dum pluraj venontaj epokoj.
Kiam ili fine rakontis pri siaj vojaĝoj, estis rakontitaj multaj aliaj. Pluraj temis pri la praaj epokoj, aliaj pri la nuno, kaj aliaj pri neniu tempo, ĝis kiam la kapo de Bilbo falis sur ties bruston, kaj li ekronkis komforte en angulo.
Kiam li vekiĝis, li trovis sin en blanka lito, dum la luno brilis tra malfermita fenestro. Sube multaj elfoj kantis laŭte kaj klare sur la riveraj bordoj.
Kantu ĝojplenaj, en rondo amika!
Vent’ blovas tra l’ arboj, tra l’ bedo erika,
la steloj floradas, la lun’ asfodelas,
en turo de l’Nokto fenestroj brilhelas.Dancu ĝojplenaj, kunule korteze!
Molas la herbo, dancpaŝu malpeze!
Arĝentas rivero, la ombroj pasemas;
en gajo de majo, ni gaje kunvenas.Kantu mallaŭte, kaj sonĝojn ni teksu!
Volvu vin dorme kaj ire ni eksu!
Dormas vaginto. Ripozu li kalma!
Lulkanto! Lulkanto! Salika kaj alna!Pinarb’ ne sopiru, ĝis ventos la tago!
Lun’ falu! Mallumu la tero!
Ĉit’! Kverko, frakseno, kratago!
Silentu la akvo, ĝis tag-reapero!
– Bone, gajuloj! – diris Bilbo, elrigardante. – Kioma horo estas laŭ la luno? Via lulkanto vekus ebrian goblenon! Sed mi dankas vin.
– Kaj via ronkado vekus ŝtonan drakon, sed ni dankas vin! – ili respondis kun rido. – Jam fruas la aŭroro, kaj vi dormas ekde la noktiĝo. Eble morgaŭ via laco estos kuracita.
– Eĉ dormeto bone resanigas en la domo Elronda, – li diris, – sed mi profitos el mia kuracado kiel eble plej multe. Denove bonan nokton, karaj amiko j! – Kaj li revenis al sia lito kaj dormis ĝis malfrua mateno.
Lia laco baldaŭ forvelkis en tiu domo, kaj li partoprenis multajn gajajn dancojn kaj kapriolis kun la valaj elfoj frue kaj malfrue. Sed eĉ tiu loko ne povis prokrasti lin, kaj li ĉiam sopiris sian hejmon. Post semajno li do adiaŭis Elrondon, kaj donacante al li la malmultajn regalojn, kiujn tiu pretis akcepti, li forrajdis kun Gandalfo.
Kiam ili eliris el la valo, la ĉielo malheliĝis en la malproksima okcidento antaŭ ili, kaj vento kaj pluvo verŝis super ilin.
– En gajo de majo! – diris Bilbo, dum la pluvo draŝis liajn vangojn. – Sed ni forlasis la legendojn, kaj revenas hejmen. Mi supozas, ke ni nun gustumas la unuajn gutojn.
– La vojo estas longa, – diris Gandalfo.
– Sed ĝi estas la lasta vojo, – diris Bilbo.
Ili venis al la rivero, kiu markis la limojn de Sovaĝujo, kaj al la trapasejo sub la kruta rivera bordo, se vi bone memoras. La fluo estis ŝvelinta pro tuttaga pluvado kaj neĝo fandita de la venonta somero. Ili malfacile trapasis, kaj iris plu dum la vespero kondukis ilin al la lasta etapo.
La vojaĝo estis simila al la antaŭa, krom tio ke nur du rajdis tre silente. Almenaŭ ĉi-foje ilin ne trudis la troloj. Je ĉiu loko laŭ la vojo, Bilbo memoris diversajn eventojn kaj la parolojn de antaŭ unu jaro, kvankam ŝajnis al li, ke jam pasis jardeko. Tiel li kompreneble rimarkis la lokon, kie la poneo falis en la riveron, kaj kie ili deviigis sian vojon por sperti malagrablan aventuron kun Toĉjo, Alĉjo kaj Vilĉjo.
Proksime de la vojo ili retrovis la trolan oron, kiun ili enterigis kaj kiu restis kaŝita kaj netuŝita.
– Mi jam havas sufiĉe ĝis mia vivofino, – diris Bilbo, kiam ili elfosis ĝin. – Vi devus preni tion, Gandalfo. Mi supozas, ke vi povos utiligi ĝin.
– Jes mi povos! – diris Gandalfo. – Sed al ĉiu frato lian parton! Vi eble trovos, ke vi bezonos pli ol vi nun pensas!
Ili do metis la oron en sakojn, kaj ŝarĝis ilin sur la poneojn, kiuj ne tre ŝatis tion. Poste ili pli lante iris, ĉar ili devis marŝi. Sed la lando estis verda kaj la herbo estis mola, kaj Bilbo trapaŝis ĝin kontente. Li viŝis sian vizaĝon per silka tuko – ne, ne! evidente neniu el liaj tukoj travivis la aventuron, sed Elrondo prunte donis ĝin al li – ĉar junio enkondukis la someron, kiam la vetero iĝis denove hela kaj varma.
Ĝar ĉio devas veni al sia fino, eĉ ĉi tiu rakonto, venis fine la tago kiam ili ekvidis la landon, kie Bilbo naskiĝis kaj kreskis, kaj kie li konis la arbarajn kaj montajn konturojn tiel bone kiel siajn manojn kaj piedojn. Supre de deklivo li fine ekvidis sian Monteton en la malproksimo. Li subite haltis kaj diris:
Vojoj pluen serpentumas
trans la rokojn, sub arbaron,
kavernoj, kie sun’ ne lumas,
kie roj’ ne trovas maron:Tra la vintra neĝinundo,
tra julia florbrakumo,
tra la herb’, sur ŝtona grundo
kaj sub montojn sur la luno.Vojoj ĉiam pluen sagas
sub la nuboj kaj substele,
sed piedoj, kiuj vagas,
turnas sin al hejmo cele.Kiu fajron, glavon spitas
kaj ŝtonhalajn teruraĵojn,
verdajn kampojn fine vidas
kaj konitajn hejmpejzaĝojn.
Gandalfo rigardis lin.
– Bilbo, kara mia! – li diris. – Io okazis al vi! Vi ne plu estas la hobito, kiun mi antaŭe konis.
Tiel ili pasis trans la ponton kaj antaŭ la muelejo apud la rivero, kaj venis ĝuste al la ĉefpordo de Bilbo.
– Ĝielo mia! Kio okazas? – li kriis.
Okazis tumulto, kaj ĉiuspecaj hobitoj, respektindaj kaj malrespektindaj, dense amasiĝis ĉirkaŭ lia pordo. Multaj el ili eniris kaj eliris tra ĝi, kaj Bilbo kolere rimarkis, ke ili ne atentis pri frotpurigado de siaj piedoj sur la sojla mato.
Se li estis surprizita, ili eĉ pli surpriziĝis. Li revenis meze de aŭkcio! Pendis granda nigra-ruĝa afiŝo sur la ĝardena barilo anoncanta, ke je la dudek-dua de junio, sinjoroj Grubo, Grubo kaj Subfoso vendos per aŭkcio la posedaĵojn de la Estimita sed Forpasinta sinjoro Bilbo Baginzo de Bag-Endo, Submonteto, Hobiturbo. La vendado komenciĝis ekde la deka horo. Kaj nun estis jam la horo por tagmezmanĝo, kaj la plimulto el la objektoj jam vendiĝis por diversaj prezoj, jen bagatele malkare, jen preskaŭ senpage (kiel kutime kiam oni organizas aŭkciojn). La gekuzoj de Bilbo, la Retikul-Baginzoj estis fakte mezurantaj liajn ĉambrojn por vidi, ĉu ilia meblaro disponus sufiĉe da spaco. Resume, oni konsideris Bilbon “supozeble mortinta”, kaj ne ĉiuj vere sinceris, kiam ili deklaris sin feliĉaj, pro tio ke tiu supozo estis malprava.
La reveno de sinjoro Baginzo kaŭzis grandan konsterniĝon ne nur sub la Monteto sed ankaŭ post la Monteto kaj trans la Akvo. Ĝi efikis pli longe ol naŭtaga novaĵo. Kaj fakte la leĝaj disputoj daŭre subbruis dum multaj jaroj. Nur post longa tempo estis akceptite, ke Bilbo vere vivas. La hobitoj farintaj bonajn aĉetojn dum la aŭkcio estis tre malfacile konvinkeblaj, kaj fine por ŝpari tempon Bilbo reaĉetis siajn proprajn meblojn. Multaj arĝentaj kuleroj mistere malaperis kaj neniam retroviĝis. Li mem suspektis la Retikul-Baginzojn. Kaj siaparte ili neniam agnoskis la aŭtentecon de la nova Bilbo, kaj neniam plu amikis kun li. Ĉar ili tre arde deziris vivi en lia agrabla hobitotruo.
Kaj Bilbo trovis, ke li perdis pli ol siajn kulerojn, li perdis ankaŭ sian reputacion. Estas vere, ke li por ĉiam restis elfamiko, kaj la sorĉistoj, gnomoj kaj ĉiuj personoj, kiuj kutimis pasi tie, daŭre honoris lin. Sed li ne plu estis respektata. Fakte, ĉiuj najbaraj hobitoj konsideris lin “stranga” – krom liaj genevoj je la Tjuka flanko, sed eĉ al tiuj la maljunuloj malkonsilis amikecon kun li.
Mi bedaŭras konfesi, ke estis tute egale al li. Li estis tre kontenta: kaj la bruado de lia bolkruĉo sur la fajro estis nun eĉ pli muzikeca ol dum la trankvilaj tagoj antaŭ la Neatendita Festo. Lia glavo pendis super la kameno. Lia maŝkiraso estis ordigita sur vestohoko en la vestiblo (poste li pruntedonis ĝin al muzeo). Liaj oro kaj arĝento estis plejparte elspezitaj por aĉeti donacojn, foje utilajn sed foje ekstravagancajn, kaj tio eble klarigas la korinklinon de liaj genevoj. Sian magian ringon li gardis sekreta, kaj li uzis ĝin nur kiam venis nedezirataj vizitantoj.
Li ekŝatis verki poemojn kaj viziti la elfojn. Kvankam multaj skuis la kapon tuŝante siajn fruntojn dirante “Kompatinda maljuna Baginzo!”, kaj kvankam malmultaj kredis liajn rakontojn, li restis tre feliĉa ĝis la fino de sia vivo, kaj tiu daŭris tre longe.
Post kelkaj jaroj, iun aŭtunan vesperon Bilbo sidis en sia kabineto skribante siajn rememorojn, kiujn li deziris titoli “Tien kaj Reen, feriado de hobito”, kiam aŭdiĝis sonorado ĉe la ĉefpordo. Venis Gandalfo kaj gnomo, kaj tiu efektive estis Balino.
– Venu! Venu! – diris Bilbo, kaj ili baldaŭ sidiĝis komforte sur foteloj apud la fajro.
Se Balino rimarkis, ke la veŝto de Bilbo estis iom pli ampleksa, kaj ke li nun portis verajn orajn butonojn, Bilbo same rimarkis, ke la barbo de Balino iĝis pli longa, kaj lia zono estis juveloza kaj impone majesta.
Ili evidente parolis pri la aventuroj, kiujn ili kune spertis, kaj Bilbo demandis pri novaĵoj el la landoj ĉirkaŭ la Monto. Sajnis ke tie aferoj floradis. Bardo rekonstruis la urbon Dalo kaj homoj venis tien de la lago, el la sudo kaj okcidento. La tuta valo nun estis kultivita kaj riĉa, kaj la eksdraka dezerto nun plenis je birdoj kaj printempaj burĝonoj. Lagurbo estis refondita kaj pli prosperis ol antaŭe. Valoraj varoj nun flusis ambaŭdirekten de la Rivero Rapida, kaj en tiu regiono reciprokis la amikeco de elfoj, gnomoj kaj homoj.
La maljuna Urbestro spertis misfortunon. Bardo donacis al li multe el sia oro por helpi la laganojn, sed ĉar tiuspecaj uloj ofte infektiĝas per ia draka malsano, la Urbestro prenis la oron, fuĝis kun ĝi kaj mortis pro malsato en la sovaĝejo, forlasita de siaj kunuloj.
– La nova Urbestro estas pli saĝa, – diris Balino, – kaj tre populara, ĉar kompreneble oni kredas, ke li respondecas pri la nuna prospero. Ili recitas kantojn kiuj diras, ke dum lia regado riĉaĵoj fluas en la riveroj.
– Nu la antikvaj aŭguroj pravis, almenaŭ iumaniere! – diris Bilbo.
– Kompreneble! – diris Gandalfo. – Kaj kial ili ne devus pravi? Vi certe ne kredas la aŭgurojn, simple pro tio ke vi rolis en ilia disvolviĝo, ĉu? Cu vi vere kredas, ke viaj mirindaj aventuroj kaj eskapoj okazis tute hazarde por via nura profito? Vi estas tre brava ulo, sinjoro Baginzo, kaj mi tre ŝatas vin, sed malgraŭ ĉio vi estas nur tre eta ulo en vasta mondo!
– Kaj por tio mi estas dankema! – diris Bilbo ridante, kaj pasigis al li la tabakujon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.