La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOBITO

Aŭtoro: John Ronald Reuel Tolkien

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 4: TRAMONTE KAJ SUBMONTE

Multaj padoj kondukis supren al tiu montaro, kaj multaj pasejoj transiris ĝin. Sed pluraj padoj estis falsaj kaj trompaj, kaj multaj estis sen fino kaj kondukis nenien. Preskaŭ ĉiuj pasejoj estis infestitaj de malicaĵoj kaj teruraj danĝeroj. Gvidite de la saĝaj konsiloj de Elrondo kaj la sagaca memoro de Gandalfo, la gnomoj kaj la hobito sekvis la ĝustan padon al la ĝusta pasejo.

Multajn longajn tagojn post kiam ili elgrimpis la valon kaj lasis longe for la Lastan Hejmecan Domon, ili ankoraŭ supreniris. La pado estis malfacila kaj danĝera, kaj ĝi estis nerekta, soleca kaj longa. Ili nun povis retrovidi la landojn, kiujn ili lasis, longe etenditajn malsupre. Bilbo sciis, ke en la fora okcidento, kie estis blue kaj nebule, troviĝis lia lando de sekuraj kaj komfortaj aferoj, kun lia eta hobitotruo. Li tremis. La monta aero akre malvarmiĝis, kaj la vento fajfegis inter la rokoj. Foje ŝtonegoj liberiĝis de la deklivoj pro la sunfandita neĝo kaj falis malsupren inter la vojaĝantoj (bonŝance!) aŭ foje super iliaj kapoj (terure!). La noktoj estiĝis malkomfortaj kaj frostaj. Ili ne kuraĝis kanti aŭ tro laŭte paroli, ĉar la eĥoj estis misteraj, kvazaŭ la silento volus, ke oni aŭdu nur la bruon de l’ akvofluo, la flustron de l’ lamenta vento kaj la frakasan fluon de ŝtonetoj.

‘Ankoraŭ someras sube de ni, – pensis Bilbo. – Kaj oni rikoltas fojnon kaj piknikas. Oni finos la rikolton kaj amasigos rubusojn, antaŭ ol ni eĉ komencos la subiron, se ni daŭre marŝos tiel malrapide”.

Ankaŭ la aliaj sopiris, kvankam kiam ili adiaŭis Elrondon dum kuraĝiga mezsomera mateno, ili gaje parolis pri la transmontiro, kaj pri rapida rajdado al la foraj landoj. Ili supozis veni al la sekreta pordo de la Soleca Monto eble je la unua aŭtuna lunociklo. “Kaj eble tio okazos dum la Festo de Durino”, – ili diris. Nur Gandalfo skuis la kapon, kaj nenion diris. Gnomoj ne plu vojaĝis tien depost jaroj, sed Gandalfo jes. Li sciis kiom malico kaj danĝero kreskis kaj prosperis en Sovaĝujo, de kiam la drakoj pelis homojn for de tiuj landoj, kaj la goblenoj disvastiĝis sekrete post la batalo de la Minejoj de Morio. Eĉ la bonaj planoj de lertaj soiĉistoj kiel Gandalfo kaj de bonaj amikoj kiel Elrondo devojiĝas kelkfoje, kiam oni riskas aventuri trans la Limo de Sovaĝujo. Kaj Gandalfo estis sufiĉe saĝa sorĉisto por scii tion.

Li sciis, ke povus okazi ia ajn hazardo, kaj li ne kuraĝis esperi, ke ili pasus senriske trans tiuj altaj montegoj kun solecaj pintoj kaj valoj, kie regis neniu reĝo. Kaj prave. Ĉio iris glate, ĝis kiam iutage ili frontis fulmotondron – pli ĝuste fulmobatalon. Vi scias kiom terura estas tre forta fulmotondro en la kampoj kaj valoj, ĉefe kiam du ŝtormoj kunvenas kaj konfliktas. Eĉ pli teruraj estas fulmo kaj tondro en la montara nokto, kiam ŝtormoj venas el la oriento kaj okcidento, kaj kunbatalas. La fulmo frapas la montopintojn, kaj rokoj tremas frakasante la aeron, disrulante kaj resaltante en ĉiun kavernon kaj kavon. Kaj tiam la mallumon plenigas netolerebla bruo kaj subita lumo.

Bilbo neniam antaŭe vidis nek imagis tian spektaklon. Ili troviĝis en loko alta kaj mallarĝa, apud timige apika kaj sombra valoflanko. Tie ili tranoktis ŝirmitaj de ŝtonbreto, kaj li kaŝis sin sub kovrilo kaj tremis de r kapo ĝis la piedoj. Kiam li kuraĝis ŝtelrigardi la fulmon ekstere, li vidis promeni du ŝton-gigantojn, kiuj lude ĵetis rokegojn inter si, kaptante ilin kaj skuante ilin en la mallumon, kie tiuj frakasiĝis malproksime en la arbaro aŭ dispece eksplodis. Tiam venis vento kaj pluvo, kaj la vento vipis la gutojn ka| hajlon ĉiudirekte, ĝis la klifa breto ne plu ŝirmis ilin. Ili baldaŭ estis ĝisoste malsekaj. La poneoj klinis siajn kapojn suben, kun vostoj inter siaj kruroj, kaj kelkaj henis pro timo. Ili povis aŭdi la gigantojn ridegi kaj krii inter la montoj.

– Estas malutile! – diris Torino. – Se ni ne estos forblovitaj, dronigitaj aŭ fulmofrapitaj, unu el tiuj gigantoj forprenos nin kaj piedbatos nin ĉielen kiel pilkojn.

– Nu, se vi konas pli taŭgan lokon, konduku nin! – diris Gandalfo, kiu sentis sin grumblema, kaj mem ne tre kontentis pro la gigantoj.

La kverelo finiĝis kiam oni sendis Filion kaj Kilion por serĉi pli ŝirmitan lokon. Ili estis tre akrokulaj, ĉar ili estis kvindek jarojn pli junaj ol iu ajn el la aliaj gnomoj. Ili kutime ricevis tian taskon, kiam ĉiu vidis, ke nepre ne utilus sendi Bilbon. Valoras ĉiam la peno okule serĉi, se oni volas trovi ion (almenaŭ tiel Torino diris al la junaj gnomoj). Oni certe ofte trovas ion se oni serĉas, sed egale oni ne ĉiam trovas la aferon, kiun oni unue celis. Kaj temis ĝuste pri tio ĉi-foje.

Baldaŭ Filio kaj Kilio revenis rampante en la vento, tenante per la ungoj la ĉirkaŭajn rokojn.

– Ni trovis sekan kavernon, – ili diris, – ne longe post la proksima vojturno, kaj ni ĉiuj kun la poneoj povos eniri.

– Ĉu vi ĝisfunde esploris ĝin? – diris la sorĉisto, kiu sciis, ke montaj kavernoj ne ofte estis sen okupantoj.

– Jes, jes, – ili diris, kvankam ĉiu sciis, ke ili ne estis tie sufiĉe longe kaj revenis iom tro frue. – Ĝi estas ne tro granda kaj ne tro longa.

Tio estas la risko pri kavernoj. Oni foje ne scias kiom profundaj ili estas, nek kien iras la plej profundaj pasejoj, nek kio atendas ene. Sed ĉi-foje la informoj de Filio kaj Kilio ŝajnis sufiĉe bonaj. Ili do leviĝis por ekiri. La vento hurlis kaj la tondro muĝis, kaj ili malfacile vigligis sin kaj la poneojn. Tamen ili ne devis iri tro longe, kaj baldaŭ ili venis al elstara roko en la pado. Kiam ili pasis post ĝin, ili trovis malaltan arkon en la monta flanko. Estis nur sufiĉe da spaco, por ke la poneoj trapasu sen siaj sakoj kaj seloj. Kiam ili eniris sub la arkon, estis kontentige aŭdi la venton kaj pluvon ekstere anstataŭ ĉirkaŭe, kaj ili sentis sin sekuraj for de la gigantoj kaj iliaj rokoj. Sed la sorĉisto ne deziris riski. Li lumigis sian bastonon – samkiel li faris jam delonge en la manĝoĉambro de Bilbo, se vi memoras tion – kaj per tiu lumo ili esploris la kavernon ĝisfunde.

Ĝi estis pli malpli ampleksa, sed ne tro granda kaj mistera. Ĝi havis sekan plankon kaj komfortajn niĉojn. Ĉe unu fino troviĝis loko por la poneoj; kaj tie ili staris tre kontentaj pro la translokiĝo, vaporante kaj maĉante en siaj muzelsakoj. Oino kaj Gloino volis bruligi fajron ĉe la pordo por sekigi siajn vestaĵojn, sed Gandalfo ne permesis tion. Ili do etendis siajn trempitaĵojn sur la plankon, eligis sekajn aĵojn el siaj pakoj, aranĝis siajn litkovrilojn, prenis siajn pipojn kaj komencis blovi fumoringojn, kiujn Gandalfo kolorigis kaj dancigis sub la tegmenton por ilin distri. Ili longe parolis, kaj forgesis pri la ŝtormo, diskutante kion ĉiu el ili faros pri sia parto de la trezoro – se ili tion amasigus, kaj tio ŝajnis sufiĉe farebla tiumomente. Kaj jen ili ekdormis unu post la alia. Kaj tio estas la lasta fojo, kiam ili uzis la poneojn, sakojn, pakaĵojn, ilojn kaj ilarojn, kiujn ili kunportis.

Tamen tiunokte montriĝis bonŝance, ke ili konvinkis Bilbon kunvojaĝi. Ĉar ial li longe ne sukcesis ekdormi, kaj kiam li komencis dormi li spertis koŝmarojn. Li sonĝis, ke fendo profunde de l’ kaverno fariĝis pli larĝa kaj granda. Li tre timis sed ne kapablis krii aŭ agi, krom kaŝi sin kaj spekti. Tiam li sonĝis, ke la kaverna planko disvelkis kaj li forglitis malsupren, suben kaj suben ĝis oni ne scias kien.

Je tio li vekiĝis kun terura tremo, kaj trovis, ke lia sonĝo parte pravis. Fendo ja aperis fine de la kaverno, kaj jam fariĝis larĝa pasejo. Li vekiĝis ĝustatempe por vidi la voston de lasta poneo malaperi en la truon. Kompreneble li tre laŭte kriis, tiel laŭte kiel hobitoj povas krii. Tia laŭto surprizas, se oni konsideras ilian etecon.

Tuj elsaltis goblenoj, grandaj goblenoj, malbelaj goblenegoj, amasoj da goblenoj, antaŭ ol oni povus diri “blokoj kaj rokoj”. Ili venis almenaŭ sesope por ĉiu gnomo, kun eĉ du por Bilbo, kaj ili estis kaptitaj kaj forportitaj en la fendon, antaŭ oni povus diri “saliko kaj tindro”. Sed ne Gandalfo. Almenaŭ la krio de Bilbo sukcesis averti lin, kaj li tuj vekiĝis. Kiam la goblenoj venis por lin kapti, terura fulmo ekbrilis en la kaverno, kaj multaj el ili falis mortintaj.

La fendo subite fermiĝis, kaj Bilbo kaj la gnomoj sin trovis ĉe la malĝusta flanko! Kie estis Gandalfo? Tion sciis nek ili nek la goblenoj, kaj la goblenoj ne scivolis sufiĉe por serĉi lin. Ili kaptis Bilbon kaj la gnomojn, kaj haste marŝigis ilin suben. La vojo estis profunda kaj senluma, kaj nur la goblenoj, kiuj kutimis vivi en la submontaj profundaĵoj, povis vidi ĝin. La pasejoj estis plektitaj kaj implikitaj en ĉiu direkto, sed la goblenoj konis la vojon tiel bone kiel ni scias atingi la poŝtoficejon. La vojo subiris plu, kaj estiĝis tre sufoke. La goblenoj perfortis ilin, pinĉante senkompate kaj ridante per raŭkaj rokecaj voĉoj. Bilbo estis eĉ pli malfeliĉa ol kiam la trolo kaptis lin per la piedfingroj. Li sopiris denove sianbelan brilan hobitotruon. Ne por la lastafojo.

Nun glimis ruĝa luno antaŭ ili. La goblenoj komencis kanti, aŭ pli ĝuste graki, stamfarite la plaŭdan ritmon per siaj piedoj sur la tona planko kaj samtempe skuante siajn kaptitojn.

Klak! Krak! Nigra vrak’!
Pen, prem! Pinĉ, ĝem!
Kaj laŭ kurb' al Koboldurb’
jen vojo, knab’!

Maĉ, bat! Draŝ, ŝpat!
Martel-ambose! Ferme kaj ŝlose!
Pistsufero sub la tero!
Oj-oj-o, knab’!

Pulsa vibro! Vipa siblo!
Frapo, lamento! Kriĉo kaj plendo!
Labor’, laboro! Sen torporo,
dum la koboldoj drinkas, ridas,
karusele sub-subtere
sen ĝojo, knab’!

La bruo estis terura. La muroj resonis per “klak, krak!” kaj “draŝ, ŝpat!”, kaj malbela ridado de ilia “oj-oj-o, knab”’. La senco de la kanto estis sufiĉe klara, ĉar la goblenoj nun tenis vipojn kaj ilin frapis “vipa siblo”, pelante ilin antaŭen kiel eble plej rapide. Pluraj gnomoj estis lamentantaj kaj blekantaj, kiam ili subite stumblis en grandan kavernon.

Ĝin lumigis granda ruĝa fajro meze de Y halo kaj toiĉoj ĉirkaŭ la muroj, kaj ĝin plenigis la goblenaro. Ili ridis, stamfis kaj aplaŭdis, kiam enkuris la gnomoj kun la kompatinda Bilbo ĉe la fino plej proksime de l’ vipoj, dum la pelantaj goblenoj ĝojkriis kaj svingis siajn vipojn malantaŭ ili. La poneoj jam kunpremiĝis tie en angulo, kaj troviĝis ankaŭ la sakoj kaj pakaĵoj, kiujn la goblenoj jam malfermis kaj serĉis kaj jam pridisputis.

Mi bedaŭras, ke temis pri la lasta fojo, kiam ili vidis la poneojn, inkluzive de bela forta poneeto, kiun donacis Elrondo al Gandalfo, ĉar ties ĉevalo ne taŭgis por la monta vojo. La goblenoj kutimas manĝi ĉevalojn, poneojn kaj azenojn – kaj krome pli terurajn aferojn – kaj ili ĉiam malsatas. Sed tiam la kaptitoj pensis nur pri si. La goblenoj katenis iliajn manojn malantaŭ la dorsoj, ligis ilin per ĉenoj kaj trenis ilin ĝisfunde de V kaverno kun la eta Bilbo tirita ĉe la fino.

Tie en la ombroj sur granda plata ŝtono sidis horora gobleno kun grandega kapo, ĉirkaŭita de armitaj goblenoj kun hakiloj kaj kurbaj glavoj, kiujn ili emas uzi. Efektive, goblenoj estas kruelaj, malicaj kaj malbonkoraj. Ili fabrikas ne belajn aĵojn, sed lertajn ilojn. Ili fosas tunelojn kaj minas preskaŭ tiel bone kiel la plej kompetentaj gnomoj, kiam ili faras al si la penon, kvankam kutime ili estas malordaj kaj malnetaj. Ili ĵiavis talenton por marteloj, hakiloj, glavoj, ponardoj, pioĉoj, tenajloj kaj ĉiuj torturiloj, aŭ ili fabrikigis ilin laŭ siaj planoj fare de sklavoj kaj kaptitoj, kiuj devis labori ĝismorte pro manko de aero kaj lumo. Estas probable, ke ili inventis multe de la maŝinoj, kiuj nun tiom ĉagrenas la mondon, nome inĝeniajn murdilojn por amasmortigo. Ĝuste pistmaŝinoj kaj eksplodiloj ĉiam plaĉis al ili, ĉar ili ne ŝatis troe labori per siaj propraj manoj. Sed en tiu epoko kaj tiu sovaĝa lando, ili ne progresis tiom (kiel oni kutimas diri). Ili ne specife malamis gnomojn, ne pli ol ili malamis aliajn personojn kaj aferojn, ĉefe ordemulojn kaj riĉulojn, kaj foje gnomoj en kelkaj lokoj aliancis kun ili. Tamen ili sentis apartan malamon al la popolo de Torino pro la milito, kiun mi menciis antaŭe, sed kiu ne rolas en tiu ĉi rakonto. Ĉiamaniere, al goblenoj estas egale, kiun ajn ili kaptas – kondiĉe ke la kaptado fariĝu vigle kaj kaŝe, kaj ke la kaptatoj ne povu sin defendi.

– Kiuj estas tiuj mizeruloj? – diris la Granda Gobleno.

– Gnomoj. Kaj tio! – diris unu el la pelistoj, tirante la ĉenon de Bilbo, por ke tiu falu surgenuen. – Ni trovis ilin ŝirmitaj eri nia ĉefenirejo.

– Kion vi celis fari? – diris la Granda Gobleno, turnante sin al Torino. – Malutilon, supozeble. Vi venis spioni la privatajn aferojn de mia popolo, laŭ mia konjekto! Ŝtelistoj, murdistoj kaj elfamikoj vi verŝajne estas! Diru! Kion vi respondas?

– Gnomo Torino, je via servo, – li respondis, sed temis nur pri ĝentila formulo. – Pri ĉiuj viaj suspektoj kaj supozoj, ni ignoras ĉion. Ni ŝirmis nin kontraŭ la ŝtormo tie, kie ŝajne estis oportuna kaj neuzita kaverno. Neniel ajn ni intencis ĝeni goblenojn. – Kaj li ne diris malveron.

– Hm! – diris la Granda Gobleno. – Tion vi pretendas! Ĉu mi rajtas demandi, kion vi faris en la montaro, kaj de kie vi venis, kaj kien vi iris? Fakte, mi tre ŝatus scii ĉion pri vi. Sed tio ne helpos vin, Torino Kverkaŝildo. Mi scias jam tro multe pri via popolo. Sed nun ek al la vero, aŭ mi preparos ion aparte malagrablan por vi!

– Ni vojaĝas por viziti niajn parencojn, niajn genepojn, gekuzojn kaj pragekuzojn kaj aliajn praparencojn, kiuj loĝas ĉe la orienta flanko de tiuj ĉi tre gastigemaj montoj, – diris Torino, kiu ne tuj sciis kion respondi, kiam la vereco evidente ne taŭgis.

– Li mensogas, ho Moŝto tre Terura! – diris unu el la pelistoj. – Kelkaj el ni estis frapitaj de fulmo en la kaverno, kiam ni invitis tiujn estaĵojn subiri, kaj nun ili kuŝas mortaj kiel ŝtonoj. Kaj li ne klarigis ĉi tion! – Kaj li eltenis la glavon, kiun portis Torino kaj kiu venis de la trola kuŝejo.

La Granda Gobleno hurlegis pro kolero, kiam li rigardis la glavon, kaj liaj soldatoj grincigis la dentojn, frapis siajn ŝildojn kaj stamfis. Ili tuj rekonis ĝin. Ĝi mortigis centojn da goblenoj siatempe, kiam la belaj elfoj de Gondolino persekutis ilin inter la montoj aŭ batalis antaŭ iliaj muroj. La elfoj nomis ĝin Orkristo, Kiu Disfendas Goblenojn, sed la goblenoj simple nomis ĝin Mordanto. Ili malamis ĝin kaj plie malamis tiun, kiu portis ĝin.

– Murdistoj kaj elfamikoj! – kriis la Granda Gobleno. – Tranĉu ilin! Frapu ilin! Mordu ilin! Grincigu ilin! Forportu ilin al la serpentplenaj truoj, kaj igu, ke ili ne plu vidu lumon! – Li tiel koleregis, ke li saltis de sur sia seĝo kaj hastis al Torino kun gapanta faŭko.

Ĝuste tiam en la kaverno ĉiu torĉo estingiĝis, kaj la granda fajro ŝvelis supren en brila blua kolono alta ĝis la plafono, disĵetante pikantajn blankajn fajrerojn sur la goblenojn.

La sekvintaj hurloj kaj ploraĉoj, kriĉoj, krioj, bojoj kaj blasfemado, gruntado kaj grakado, ŝirkrioj kaj plorplendoj ne estis priskribeblaj. La bruo de kelkaj centoj da sovaĝaj katoj kaj hundoj kunrostataj ne sufiĉus por kompari ĝin. La fajreroj bruligis la goblenojn, kaj la fumo nun falis de la plafono kaj densigis la aeron, malhelpante la goblenojn travidi ĝin. Ili baldaŭ stumblis unu sur la alian, falante surtere en amasojn, interbatante kaj mordante sin kvazaŭ ili ĉiuj freneziĝus.

Subite glavo ekbrilis propralume. Bilbo vidis ĝin tratranĉi la Grandan Goblenon, dum tiu staris konsternite en sia kolerego. Li falis mortinta, kaj la goblenaj soldatoj fuĝis antaŭ la glavo hurlante en la mallumo.

La glavo revenis en sian ingon.

– Sekvu min, rapide! – diris arda sed trankvila voĉo, kaj antaŭ ol Bilbo komprenis kio okazis, li denove hastis antaŭen en tunelojn mallumajn, kiel eble plej rapide ĉe la fino de la vico, dum la krioj en la goblena halo fariĝis malpli fortaj malantaŭ li. Nun pala lumo kondukis ilin.

– Pli rapide, pli rapide! – diris la voĉo. – Oni baldaŭ relumigos la torĉojn.

– Momenteton! – diris Dorio, deca gnomo, kiu staris antaŭ Bilbo. Li surŝultrigis la hobiton tiel bone kiel eblis pro iliaj kunligitaj manoj, kaj tiam ili pluiris kurante, kun la tint-tintado de la ĉenoj, kaj multe stumblante ĉar ili ne povis ekvilibrigi sin per siaj brakoj. Ili daŭrigis dum longa tempo, kaj ne ĉesis antaŭ ol ili venis almenaŭ al la plej profunda monta koro.

Tiam Gandalfo lumigis sian bastonon. Kompreneble temis pri Gandalfo, sed tiam ili estis tro okupitaj por demandi, kiamaniere li aperis tie. Li eligis denove sian glavon, kaj denove ĝi propralume brilis en la mallumo. Ĝi brilis pro kolero, kiu ŝaltis ĝin kiam goblenoj proksimiĝis. Kaj nun ĝi flamis per blua brilo, ĉar ĝi ĝojis pri la mortigo de la Granda Kavernestro. Ĝi senĝene tranĉis la goblenajn ĉenojn, kaj ili rapide liberiĝis. La nomo de la glavo estis Glamdringo, Kiu Martelas Malamikojn, se vi bone memoras. La goblenoj simple nomis ĝin Murdanto, kaj malamis ĝin pli ol Mordanton. Ankaŭ Orkristo estis savita, ĉar Gandalfo kunportis ĝin, forpreninte ĝin de unu el la goblenaj gardistoj. Gandalfo atentis pri multaj aferoj, kaj kvankam li ne povis fari ĉion, li kapablis efektivigi multon por amikoj en embaraso.

– Ĝu ĉiu ĉeestas? – li diris, kaj redonis al Torino lian glavon riverencante. – Ni vidu. Unu – jen Torino, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, dek unu; kie estas Filio kaj Kilio? Jen ili! Dek du, dek tri; kaj jen sinjoro Baginzo; dek kvar! Nu, bone! La rezulto povus esti pli malbona. Sed tamen, ni ne jam fineskapis. Ni ne plu havas poneojn, manĝaĵojn, ni ne konas la vojon kaj nin sekvas la goblenaj hordoj. Do ni pluiru!

Kaj ili pluiris. Kaj Gandalfo entute pravis, ĉar ili aŭdis goblenajn bruojn kaj terurajn kriojn malantaŭe en la tuneloj, kiujn ili jam trapasis. Tio hastigis ilin pli ol antaŭe. Estas notinde, ke kiam ili estas devigataj, gnomoj povas kuri tute rapide. Sed ĉar la kompatinda Bilbo ne povis egalpaŝi la aliajn, ili laŭvice portis lin surdorse.

Sed goblenoj iras pli rapide ol gnomoj. La goblenoj konis pli bone la vojon, ĉar ili mem kreis tiujn tunelojn, kaj ili tiel akre koieris, ke la gnomoj, malgraŭ siaj klopodoj, aŭdis la kriojn kaj hurlojn proksimiĝi. Ili baldaŭ aŭdis la batadon de multegaj goblenaj piedoj, kiuj alvenis ĉirkaŭ la lasta angulo. Malantaŭ ili en la tunelo briletis ruĝaj torĉoj, kaj ili sentis sin terure lacaj.

– Kial finfine mi foriris de mia hobitotruo! – diris la kompatinda sinjoro Baginzo, skuiĝante sur la dorso de Bomburo.

– Kial finfine mi kunportis mizeran hobiton por trezorserĉado! – diris la kompatinda Bomburo, kiu estis grasa kaj stumblis antaŭen kun ŝvito kuranta laŭ lia nazo pro varmo kaj timo.

Tiumomente, Gandalfo malantaŭeniris kun Torino. Ili ĉirkaŭiris abruptan angulon.

– Turniĝu, – li kriis. – Elingigu vian glavon, Torino!

Ili ne havis elekton, kaj la goblenoj ne ŝatis la rezulton. Tiuj rapide trotis el post la angulon kun laŭtaj krioj, kaj trovis Tiujn, Kiuj Disfendas Goblenojn kaj Martelas Malamikojn, brilantaj fride kaj brule en iliajn surprizitajn okulojn. La antaŭuloj faligis siajn torĉojn kaj ekkriis unufoje antaŭ ol ili mortis. La postirantoj kriis pli forte, kaj saltis malantaŭen faligante tiujn, kiuj sekvis ilin. “Mordanto kaj Murdanto!” – ili ŝrikis, kaj baldaŭ ili konfuziĝis, puŝegante unu aliajn reen al la vojoj, de kie ili venis.

Nur post longa tempo ili riskis ĉirkaŭiri tiun angulon. Sed tiam la gnomoj jam pluiris longe antaŭen en la mallumajn tunelojn de la goblena regno. Kiam la goblenoj malkovris tion, ili estingis siajn torĉojn, surpiedigis molajn ŝuojn kaj elektis la plej rapidajn kuristojn kun la plej akraj okuloj kaj oreloj. Tiuj kuris antaŭen, rapide kiel noktvagantaj musteloj, kaj senbrue kiel vespertoj.

Tial nek Bilbo, nek la gnomoj, nek Gandalfo aŭdis ilin veni. Kaj ili eĉ ne vidis la goblenojn. Sed la goblenoj ja vidis ilin, kaj rapide postkuris ilin, ĉar Gandalfo lasis pale brili sian bastonon por helpi la gnomojn dum ilia vojo.

Subite Dorio, kiu nun postmarŝis portante Bilbon, estis kaptita de malantaŭ si en la mallumo. Li kriis kaj falis. La hobito ruliĝis de sur lia dorso en la mallumon, frapis sian kapon kontraŭ malmolan rokon kaj nenion plu memoris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.