La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOBITO

Aŭtoro: John Ronald Reuel Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 6: EL LA PATO EN LA FAJRON

Bilbo eskapis de la goblenoj, sed ne sciis kie li troviĝis. Li perdis siajn kapuĉon, mantelon, nutraĵojn, poneon, butonojn kaj amikojn. Li vadis pluen, ĝis la suno subiris okcidente – ĉi-foje malantaŭ la montoj. La montaj ombroj etendiĝis sur la vojon, kaj li rigardis malantaŭen. Tiam li rigardis antaŭen kaj nur vidis krestojn kaj deklivojn ĝis la subaj platlandoj, kiujn li ekvidis inter la arboj.

– Bona ĉielo! – li ekdiris. – Ŝajnas ke mi atingis la alian flankon de la Nebulecaj Montoj, ĉe la limo de la Transa Lando! Sed kien iris Gandalfo kaj la gnomoj? Mi esperas nur, ke ili ne restas malantaŭe kaptitaj de la goblenoj!

Li promenis plu el la alta malkruta valo, trans la valan eĝon kaj subiris la deklivon. Sed iom post iom venis al li la ideo, ke io misis. Li demandis sin, ĉu li devus – helpe de la magia ringo – reveni al tiuj teruraj, hororaj tuneloj por serĉi siajn amikojn. Li ĵus konsciiĝis kun granda bedaŭro pri sia devo retroiri, kiam li aŭdis voĉojn.

Li haltis kaj aŭskultis. Ne sonis goblene, kaj li ŝteliris antaŭen tre prudente. Li sekvis ŝtonan vojeton, kiu serpentis suben, kun maldekstre rokoza muro, kaj aliflanke subiris malkruta deklivo al valetoj ŝirmitaj de arbustoj kaj arbetoj sub la vojnivelo. En unu el tiuj valetoj sub arbustoj iuj parolis.

Li kaŝiris pli proksimen, kaj subite inter du rokegoj li vidis gvatantan vizaĝon sub ruĝa kapuĉo. Jen Balino staris kiel sentinelo. Bilbo preskaŭ aklamis kaj aplaŭdis, sed li bridis sin. Li ankoraŭ portis la ringon, ĉar li timis ion neatenditan kaj malagrablan, kaj li vidis, ke Balino rigardas lin sed nenion rimarkas.

– Mi surprizos ĉiujn, – li pensis kaj enrampis la arbustojn flanke de l' valeto. Gandalfo estis disputanta kun la gnomoj. Ili diskutis pri kio okazis en la tuneloj, debatis kaj sin demandis kion fari. La gnomoj grumbladis, kaj Gandalfo diris, ke ili ne povus daŭrigi la vojaĝon se ili lasus sinjoron Baginzo en la manoj de goblenoj sen scii ĉu li vivas aŭ mortis, kaj sen provi savi lin.

– Cetere, li estas mia amiko, – diris la sorĉisto, – kaj ne malbona etulo. Mi respondecas pri li. Mi tre bedaŭras, ke vi perdis lin.

La gnomoj deziris scii, kial oni fine kunprenis lin, kial li ne kapablis sekvi ilin kaj resti proksima de siaj amikoj, kaj kial la sorĉisto ne elektis iun pli lertan.

– Li pli damaĝis ol utilis ĝis nun, – iu diris. – Se ni devos reiri nun en tiujn abomenajn tunelojn por serĉi lin, mi diras: li estu malbenita.

Gandalfo respondis kolere:

– Mi kunprenis lin, kaj mi neniam kunportas ion malutilan. Aŭ vi akompanos min por serĉi la hobiton, aŭ mi forlasos vin ĉi tie, por eliri el la kaĉo tute solaj. Se iel ni trovos lin, vi dankos min je la fino. Mi volas scii, kial vi faligis lin, Dorio?

– Ankaŭ vi faligus lin, – diris Dorio, – se gobleno kaptus vian kruron de malantaŭe en la mallumo, kroĉigus viajn piedojn, kaj piedbatus vin je l’ dorso!

– Do kial vi ne reprenis lin?

– Ĉielo mia! Cu vi ne divenas? Goblenoj batalis kaj mordis en la mallumo, ĉiuj stumblis sur falintoj kaj sin frapis? Vi preskaŭ senkapigis min per Glamdringo, kaj Torino ponardis tien kaj ĉien per Orkristo. Subite vi kreis fulmobrilon, kaj ni vidis la goblenojn fuĝi hurlantaj. Vi kriis: “Ĝiu sekvu min!” kaj ĉiuj devis sekvi. Ni kredis, ke ĉiuj efektive sekvis. Ne restis tempo por nombri nin, kiel vi ja scias, ĝis ni hastis tra la pordogardistoj, eliris tra la suba pordo, kaj en senorda rapido kuris ĉi tien. Kaj jen ni, sen la malgratulinda rompŝtelisto!

– Sed jen la rompŝtelisto! – diris Bilbo, elpaŝante inter ili kaj demetante la ringon.

Ho, kiel ili saltis! Poste ili kriis kun surprizo kaj ĝojo. Gandalfo same surpriziĝis kiel la aliaj, sed eble pli kontente ol ĉiuj. Li vokis Balinon kaj diris, kion li opiniis pri gvatistoj, kiuj lasas personojn tiel eniri senaverte. La gnomoj efektive taksis la reputacion de Bilbo multe pli alte post tiu momento. Se ili antaŭe dubis, ke li estis eksterordinara rompŝtelisto, malgraŭ la paroloj de Gandalfo, ili nun ne plu dubis. Balino estis la plej perpleksita, sed ĉiu konfesis, ke la reveno de Bilbo estis treege lerta.

Fakte Bilbo tiel fieris pri iliaj laŭdoj, ke li ridis al si kaj nenion diris pri la ringo. Kaj kiam ili demandis al li kiel li faris tion, li diris:

– Ho, mi nur rampis, vi scias, tre atente kaj silente.

– Nu estas la unua fojo, kiam eĉ muso rampis atente kaj silente sub mia nazo kaj ne rimarkiĝis, – diris Balino. – Kaj mi demetas mian kapuĉon antaŭ vi.

Li tion faris kaj diris:

– Balino, je via servo.

– Sinjoro Baginzo, via servisto, – diris Bilbo.

Ili volis scii ĉion pri liaj aventuroj post kiam ili perdis lin, kaj li sidiĝis kaj rakontis ĉion – krom pri kiel li trovis la ringon (“Ne estas taŭga momento”, – li pensis). Ili tre interesiĝis pri la enigmoludo, kaj ŝatis kun tremo lian priskribon de Golumo.

– Kaj tiam mi ne kapablis starigi plian enigmon ĉar li sidis je mia flanko, – finis Bilbo, – tiam mi diris: “Kion mi havas en mia poŝo?” Kaj li ne sukcesis diveni post tri provoj. Tiam mi diris: “Kio pri via promeso? Montru al mi la elirejon!” Sed li venis por mortigi min, kaj mi kuris, falis kaj li maltrafis min en la mallumo. Tiam mi sekvis lin, ĉar mi aŭdis lin paroli al si. Li pensis, ke mi jam konis la elirejon, kaj ii iris tien. Kaj tiam li sidiĝis en la tunela enirejo, kaj mi ne povis trapasi. Do mi supersaltis lin kaj eskapis, kaj kuris ĝis la pordo.

– Kio pri la gardistoj? – ili demandis. – Cu ili ne estis tie?

– Ho, jes! Multaj, sed mi evitis ilin. Mi kaptiĝis en la pordo, kiu estis nur iom malfermita, kaj perdis multajn butonojn, – li rigardis malfeliĉe siajn vestojn. – Sed mi sukcesis trapasi, kaj jen mi.

La gnomoj miris lin kun novtrovita respekto, kiam li parolis pri evitado de la gardistaro, salto super Golumo, kaj trapasado, kvazaŭ li trovus tiajn aferojn nek malfacilaj nek timigaj.

– Kion mi diris al vi? – diris Gandalfo ride, – sinjoro Baginzo havas pli da kvalitoj ol vi divenus. – Kaj dum li diris tion, li rigardis Bilbon strangokule de sub sia brovo, kaj la hobito sin demandis, ĉu li divenis tiun eron de l’ rakonto, kiun li efektive forlasis.

Tiam li starigis siajn proprajn demandojn, ĉar se Gandalfo klarigis ĉion al la gnomoj, Bilbo ankoraŭ ne aŭdis tion. Li deziris scii, kiel la sorĉisto reaperis, kaj kie ili nun estis.

La sorĉisto, por diri la veron, ne malkonsentis rakonti plurfoje pri sia propra lerteco. Kaj li diris al Bilbo, ke Elrondo kaj li jam sciis, ke malicaj goblenoj okupis tiun montaran regionon. Sed ties ĉefpordo troviĝis en vojo pli facile trapasebla, kaj tiel ili povis kapti malfeliĉajn vojaĝantojn apud la enirejo. Evidente, multaj vojaĝantoj ne plu iris tien, kaj la goblenoj devis malfermi novan pordon supre de Y valo, kie pasis la gnomoj. Sed tio nur okazis antaŭ nelonge, ĉar oni konsideris tiun pasejon tute sekura ĝis nun.

– Mi devus vidi, ĉu mi ne povus trovi pli-malpli decan giganton por rebloki ĝin, – diris Gandalfo. – Aŭ baldaŭ ne plu restos vojo trans la montaro.

Tuj kiam Gandalfo estis aŭdinta la krion de Bilbo, li sciis kio okazis. Post kiam la fulmobrilo mortigis la goblenojn kiuj kaptis Bilbon, Gandalfo kaŝis sin en la fendon antaŭ ol ĝi refermiĝis. Li sekvis la gardistojn kaj kaptitojn ĝis la enirejo de la granda halo, kaj tie li sidiĝis kaj laŭeble pretigis en la ombroj siajn plej bonajn magiajn artifikojn.

– Temis pri malcerta situacio, – li diris, – tikla truko.

Sed kompreneble, Gandalfo studis jam delonge fajran kaj luman sorĉadon, kaj eĉ la hobito ne forgesis pri liaj magiaj artfajraĵoj dum la somermezaj festoj de l’ Maljuna Tjuko, kiel vi sendube memoras. Ni konas la sekvon, krom ke Gandalfo sciis pri la malantaŭa pordo, kiel la goblenoj nomis la suban pordon, kie Bilbo perdis siajn butonojn. Fakte ĉiu kiu loĝis apud tiu ĉi montara regiono sciis pri ĝi, sed necesis saĝa sorĉisto por gvidi ilin el la tuneloj al la ĝusta vojo.

– Ili fabrikis tiun pordon jam delonge, – li diris, – ĉefe kiel urĝan elirejon, se ili bezonis tion, sed ankaŭ por atingi la transajn landojn, kien ili venas foje kaj faras malicaĵojn. La pordo estas ĉiam gardata, kaj neniu sukcesis bloki ĝin. Post nun ili sendube gardos ĝin duoble, – li ridis,

Ankaŭ la aliaj ridis. Ili perdis multon, sed ili ja mortigis la Goblenestron kaj multajn aliajn, kaj ili eskapis. Tiel oni povus diri, ke ĝis nun ili ne malsukcesis.

Sed la sorĉisto revigligis ilin.

– Ni devas tuj daŭrigi la vojaĝon post ĉi tiu mallonga paŭzo, – li diris. – Ili revenos po centoj kiam noktiĝos, kaj la ombroj jam longiĝas. Ili kapablas flari niajn paŝojn dum horoj post nia trapaso. Ni devos esti longe for de ĉi tie antaŭ la sunsubiro. Estos iom da luno je nia bonŝanco. Kvankam la luno ne tro ĝenas ilin, ĝi almenaŭ donos iom da lumo por ke ni direktiĝu.

– Ho jes! – li diris responde al pliaj demandoj de l’ hobito. – Vi perdis vian temposenton en goblenaj tuneloj. Estas ĵaŭdo, kaj ni kaptiĝis dum lundo vespere aŭ mardo matene. Ni vojiris plurajn mejlojn, kaj trapasis la montokernon ĝis la transa flanko – jen mallongigo! Sed ni ne atingis la lokon, kien la vojo kondukus nin. Ni troviĝas tro norde, kaj restas antaŭ ni malfacila regiono. Kaj ni troviĝas pli supre. Ni iru do!

– Mi terure malsatas, – plendis Bilbo, kiu subite konstatis ke li maltrafis ĉiun manĝon depost du vesperoj antaŭ la lasta. Imagu tion por hobito! Li sentis sian ventron malplena kaj malkompakta, kaj la krurojn ŝanĉeliĝemaj post tiom da ekscitiĝo.

– Estas neeviteble, – diris Gandalfo. – Krom se vi dezirus retroiri kaj peti ĝentile al la goblenoj, ke ili redonu al vi la poneon kaj saketojn.

– Ne, dankon! – diris Bilbo.

– Nu bone, ni devos marŝi pluen kun zonoj pli strikte fermitaj, aŭ oni el ni preparos vespermanĝon. Kaj tio estas malpli bonvena ol senmanĝa vespero.

Dum ili pluiris, Bilbo serĉis ambaŭflanke ion por manĝi, sed la rubusoj ankoraŭ nur floris, kaj kompreneble ne estis nuksoj, nek eĉ kratagberoj. Li manĝetis iom da okzalo, kaj trinkis el monta rojo, kiu transiris la vojon, kaj li manĝis tri sovaĝajn fragojn, kiuj troviĝis je l’ bordo de la rojo. Sed tio ne satigis lin.

Ili iris ade pluen. La kruda vojeto malaperis. La arbustoj kaj longaj herboj inter la ŝtonegoj, la platajoj da kunikloronĝita herbo, la timiano, salvio, majorano kaj etaj flavaj heliantemoj ĉiuj malaperis, kaj ili troviĝis je l’ supraĵo de apika deklivo, farita de falintaj ŝtonoj, restaĵo de terŝoviĝo. Kiam ili komencis subeniri, rubo kaj ŝtonetoj ŝutiĝis de sub iliaj piedoj, kaj baldaŭ pli grandaj rokeroj subiris klaktinte, igante aliajn pecojn fali kaj subgliti; tiam rokoj delokiĝis kaj ruliĝis suben, frakasante malsupren kun polvo kaj bruo. Post mallonga tempo, la tuta deklivo super kaj sub ili ŝajnis moviĝi, kaj ili forglitis kunpremitaj en konfuza amaso da glitfalantaj, tremantaj kaj klakantaj terpecoj kaj ŝtonoj.

Nur la subaj arboj savis ilin. Ili glitis ĝis ili atingis randon de grimpanta pinarbaro, kiu staris meze de la montoflanko longe for de la pli ombra profunda arbaro de la malsupra valo. Kelkaj kaptis arbotrunkojn, kaj svingigis sin al malsupraj branĉoj, aliaj (kiel la eta hobito) kaŝis sin malantaŭ arbo por eviti la ŝtonan inundon. La danĝero baldaŭ pasis, la terŝoviĝo haltis, kaj aŭdiĝis la lastaj tre malproksimaj frakasoj, kiam la plej grandaj ŝtonoj ruliĝis kaj resaltis inter la filikoj kaj pinaj radikoj tre malsupre.

– Nu, tio movis nin antaŭen, – diris Gandalfo, – kaj eĉ goblenoj ĉasante niajn spurojn ne facile sekvos nin ĉi tien senbrue.

– Konsentite, – grumblis Bomburo. – Sed egale ili ne malfacile sendos ŝtonojn sur niajn kapojn.

La gnomoj kaj Bilbo ne sentis sin tre kontentaj, kaj frotis siajn kontuzojn kaj vunditajn krurojn kaj piedojn.

– Sensencaĵoj! Ni forlasos la terŝoviĝan vojon ĉi tie. Ni devas hasti! Rigardu la lumon!

La suno subiris la montaron. La ombroj jam densiĝis ĉirkaŭ ili, kvankam inter la arboj kaj super la nigraj supraĵoj de tiuj kreskantaj pli sube, ili povis vidi la vesperajn lumojn de la malsupraj ebenejoj. Ili lamis kiel eble plej rapide malsupre de la malkruta pinarbara deklivo laŭ nerekta vojo kiu kondukis ilin suden. Foje ili trapuŝis amason da filikoj kun frondoj altaj ĝis la hobita kapo; foje ili marŝis silente sur pinpingla tero dum la arbara sombreco pli ombriĝis kaj la arbaro pli silentis. Tiun vesperon eĉ ne venis vento por igi la branĉojn susuri.

– Ĉu ni devas iri pluen? – demandis Bilbo, kiam tiel mallumiĝis, ke li apenaŭ vidis pendoli je sia flanko la barbon de Torino, kaj la senbruo tiel silentis, ke li aŭdis la gnomojn spiradi tre laŭte. – Miaj piedoj estas entute kontuzitaj kaj torditaj, miaj kruroj doloras, kaj mia ventro svingiĝas kiel malplena sako.

– Iom pluen, – diris Gandalfo.

Post ŝajne tre longa tempo, ili subite venis al loko, kie arboj ne kreskis. La luno estis alta, kaj brilis en la senarbejon. Iel ili sentis ke ĝi ne estis bona loko, kvankam ili ne vidis ion misan.

Tute subite ili aŭdis hurladon malsupre de l' monto, hurladon tre longan kaj tremigan. Ĝin respondis alia ne malproksime je ilia dekstro, kaj plia respondis proksime maldekstre. Temis pri lupoj hurlantaj je l’ luno, lupoj kiuj amasiĝis!

Apud la truo de sinjoro Baginzo ne vivis lupoj, sed li rekonis tiun sonon. Oni priskribis ĝin en fabeloj sufiĉe ofte. Unu el liaj kuzoj, el la Tjuka flanko, estis granda vojaĝanto kaj imitis ĝin por timigi lin. Aŭdi ĝin el la arbaro kaj sub la luno perdigis al Bilbo la flegmon. Eĉ magiaj ringoj ne utilas kontraŭ lupoj, specife la malicaj luparoj loĝantaj sub la ombro de goblenoplena montaro, trans la rando de Sovaĝujo, je la limoj de neimagitaj landoj. Tiaj lupoj flaras pli lerte ol goblenoj, kaj ne bezonas vin vidi por vin kapti!

– Kion ni faru? Kion ni faru? – li kriis. – El goblenaj manoj ni eskapis, al lupaj faŭkoj ni eniros! – li diris, kaj ĝi fariĝis proverbo, kvankam ni dirus “el la pato en la fajron” en same malkomfortaj situacioj.

– Sur la arbojn, rapide! – kriis Gandalfo kaj ili kuris al la arboj apud la rando de l' senarbejo, serĉante branĉojn malaltajn aŭ arbojn sufiĉe maldikajn kaj facile grimpeblajn.

Ili kiel eble plej rapide trovis ilin, kiel vi imagus, kaj grimpis tiom supren kiom ili fidis la branĉojn. Vi ridus (de sekura distanco), se vi vidus la gnomojn sidi supre de la arboj kun barboj pendantaj, kvazaŭ ili estus maljunuloj freneziĝinte ludantaj kiel knabetoj. Filio kaj Kilio troviĝis supre de alta lariko simila al grandega kristnaska arbo. Dorio, Norio, Orio, Oino kaj Gloino pli komfortis sur giganta pino, kies branĉoj orde elstaris kiel biciklaj radioj. Bifuro, Bofuro, Bomburo kaj Torino troviĝis sur alia pino. Dvalino kaj Balino grimpis sur tre maldikan, altan abion kun malmultaj branĉoj kaj tre malfacile trovis lokon supre de Y arbo. Gandalfo, multe pli alta ol la aliaj, trovis arbon, kiun ili ne povis grimpi, grandan pinon ĉe la ekstrema rando de l’ senarbejo. Li estis preskaŭ kaŝita de la branĉoj, sed oni povis vidi liajn okulojn glimi en la lunlumo, dum li gvatis eksteren.

Kaj Bilbo? Li ne povis grimpi sur arbon, kaj kuris de unu trunko al alia, kiel kuniklo perdinta sian truon kaj ĉasita de hundo.

– Vi denove forgesis la rompŝteliston malantaŭ vi! – diris Norio al Dorio rigardante suben.

– Mi ne povas ĉiam porti ŝtelistojn surdorse, – diris Dorio, – malsupren de tuneloj kaj supren de arboj! Kio vi kredas min esti? Portisto?

– Li estos manĝita, se ni ne faros ion, – diris Torino, ĉar ĉirkaŭis ilin nun pli kaj pli proksima hurlado. – Dorio, – li vokis, ĉar Dorio estis la plej malsupra sur la plej facila arbo, – rapidu kaj helpu sinjoron Baginzo supreniri!

Dorio estis fakte deca ulo, malgraŭ sia grumblado. La kompatinda Bilbo ne povis atingi lian manon, eĉ kiam tiu grimpis ĝis la malsupra branĉo kaj mallevis sian brakon kiel eble plej malsupren. Do Dorio malgrimpis de sia arbo, kaj lasis Bilbon rampi sur la dorson.

Guste tiam, la lupoj entrotis la senarbejon hurlante. Subite centoj da okuloj rimarkis ilin. Sed Dorio ne forlasis Bilbon. Li atendis, ke tiu grimpu de sur liaj ŝultroj al la branĉoj, kaj poste li impetis por atingi la branĉojn. Sed ĝustatempe! Lupo ekmordis al lia mantelo dum li svingis sin supren, kaj preskaŭ trafis lin. Post minuto la luparo amasiĝis kaj bojis ĉirkaŭ la arbo, saltante sur la trunkon, kun okuloj flagrantaj kaj langoj elpendantaj.

Sed eĉ la sovaĝaj vargoj (tiel nomiĝis la malicaj lupoj loĝantaj trans la limo de Sovaĝujo) ne sciis grimpi arbojn. Feliĉe estis varme, kaj ne vente. Arboj ne estas tre komfortaj lokoj por longa sidado, sed en malvarmo kaj vento, kun lupoj ĉirkaŭantaj kaj atendantaj vin malsupre, ili povas esti tre mizeraj lokoj.

La senarba cirklo estis evidente renkontejo por lupoj. Ade alvenis pluraj aliaj. Ili lasis sentinelojn ĉe la bazo de l’ arbo, kie troviĝis Dorio kaj Bilbo, kaj ĉirkaŭsnufis ĝis ili malkovris ĉiun arbon, kiu kaŝis iun. Ce tiuj ili ankaŭ lasis sentinelojn, dum la aliaj – ŝajne nombre de kelkaj centoj – foriris kaj sidiĝis en granda rondo sur la senarbejo. Meze de l’ senarbejo sidis grandega griza lupo. Li parolis al ili en la terura varga lingvo. Gandalfo komprenis ĝin. Bilbo ne komprenis, kvankam ĝi ŝajnis al li hororsona, kvazaŭ ili parolus pri kruelaj kaj malicaj aferoj, kaj li pravis. Foje ĉiuj vargoj en la rondo respondis kune al sia griza estro, kaj ilia timiga bruego preskaŭ faligis lin de la pino.

Mi rakontos al vi kion Gandalfo aŭdis, kvankam Bilbo ne komprenis ĝin. La vargoj kaj goblenoj ofte helpis unuj la aliajn por fari malicon. Goblenoj ne ofte aventuras longe for de siaj montoj, krom se ili fuĝas de iu, aŭ serĉas novajn loĝejojn, aŭ marŝas al milito (kio feliĉe ne okazis jam de tre longe). Sed dum tiu epoko ili ofte ekskursis por rabi, ĉefe por serĉi nutraĵojn aŭ sklavojn por ke tiuj faru ilian laboron. Tiam ili ofte petis helpon de la vargoj, kaj dividis kun ili siajn rabaĵojn. Kelkfoje ili rajdis vargojn, kiel homoj ĉevalojn. Ĉi-foje ŝajnis ke aranĝiĝis por tiu nokto granda goblena rabinvado. La vargoj devis renkonti la goblenojn, kaj la goblenoj estis malfruaj. La kialo, sendube, estis la morto de la Granda Gobleno kaj ankaŭ la konsterniĝo kreita de la gnomoj, Bilbo kaj la sorĉisto, kiujn ili supozeble ankoraŭ postkuris.

Malgraŭ la danĝeroj de tiu fora lando, kuraĝaj homoj antaŭ nelonge revenis el la sudo kaj establiĝis tie, hakante arbojn kaj konstruante domojn en la pli agrablaj arbaraj valoj kaj apud la riverobordoj. Ili estis multnombraj, kuraĝaj kaj bone armitaj, kaj eĉ la vargoj ne kuraĝis ataki ilin se ili estis pluraj aŭ dum lumaj tagoj. Sed nun ili aranĝis helpe de la goblenoj por iri dum la nokto al la apudmontaj vilaĝoj. Se ili realigus tiun planon, neniu plu restus tie la venontan tagon; ĉiu estus mortigita krom tiuj, kiujn kaptus la goblenoj kaj lupoj kaj forportus al la kavernoj kiel kaptitojn.

Jen horora temo por tiu, kiu komprenus ĝin, ne nur pro la bravaj arbhakistoj kaj iliaj edzinoj kaj infanoj, sed ankaŭ pro la danĝero, kiun riskis nun Gandalfo kaj liaj amikoj. La vargoj tre koleris kaj perpleksiĝis pro tio ke iuj troviĝis en ilia propra renkontejo. Ili kredis, ke tiuj estis amikoj de arbhakistoj, kiuj venis por spioni ilin kaj forporti la novaĵojn pri iliaj planoj al la valoj, kaj tiam la goblenoj kaj lupoj devus fari teruran batalon anstataŭ kapti sklavojn kaj formanĝi dormantojn. La vargoj do ne intencis lasi tiujn supre de l’ arboj eskapi, almenaŭ ĝis la mateno. Kaj longe antaŭ tiam, laŭ ili, goblenaj soldatoj devos veni el la montoj, kaj goblenoj scias kiel grimpi arbojn, aŭ haki ilin teren.

Vi nun povas kompreni kial Gandalfo, kiu aŭskultis tiun hurladon kaj bojadon, terure timis, malgraŭ tio ke li estis granda sorĉisto, kaj sentis ke ili estis en tre maltaŭga loko, de kie ili neniel eskapos. Tamen li ne deziris, ke ili havu ĉion bonan, kvankam li ne povis fari multon supre de alta arbo kun malsupre multaj lupoj ĉirkaŭ ĝi. Li amasigis la grandegajn strobilojn de la branĉoj de sia arbo. Poste li bruligis unu per blua fajro, kaj ĵetis ĝin sible malsupren en la lupan rondon. Ĝi trafis la dorson de unu el ili, ĝia felo tuj brulis kaj ĝi saltis tien kaj reen kun terura kriĉado. Sekvis pliaj: unu bluflama, alia ruĝa, plia verda. Ili eksplodis meze de l’ rondo, kaj disĵetis kolorajn fajrerojn kaj fumon. Tre granda strobilo trafis la lupestron surnaze, kaj li saltis dek futojn aeren kaj hastis ĉirkaŭ la cirklo, mordante la aliajn lupojn kaj klakante la faŭkon pro kolero kaj timo.

La gnomoj kaj Bilbo kriis kaj aklamis. La lupa furiozo estis horora vidaĵo, kaj iliabruo sonis tra la tuta arbaro. Lupoj ĉiam timas fajron, sed ĉi tiu estis timiga kaj stranga fajro. Kiam fajrero tuŝis ilian felon, ĝi fiksiĝis kaj brulis enen, kaj se ili ne ruliĝas sur ĝin rapide, ili estas tute kovritaj de flamo j. Tre baldaŭ ĉirkaŭ la senarbejo ruliĝis lupoj klopodante estingi la fajrerojn sur iliaj dorsoj, dumbrulantoj kuris kaj hurlis, bruligante aliajn ĝis iliaj propraj amikoj forpelis ilin kaj ili fuĝis malsupren de r deklivoj, plorante kaj plendante kaj serĉante akvon.

– Kio estas tiu bruaĉo en la arbaro ĉi-vespere? – diris la Mastro de r Agloj. Li sidis, nigra en la lunlumo, sur la supraĵo de soleca rokpinto je la orienta montara bordo. – Mi aŭdas lupajn voĉojn! Ĉu goblenoj misas en la arbaro?

Li kirliĝis supren, kaj du liaj sentineloj ekflugis de la apudaj rokoj por akompani lin. Ili cirkulis en la ĉielo kaj rigardis suben al la varga rondo, kiu ŝajnis malgranda makulo tre malsupre sub ili. Sed la agloj havas akrajn okulojn kaj povas vidi etajn aĵojn tre malproksime. La Mastro de l’ Agloj de l’ Nebulecaj Montoj povis per siaj okuloj vidi la sunon sen palpebrumi, kaj povis vidi kuniklon moviĝi surtere unu mejlon malsupre eĉ en la lunlumo. Do kvankam li ne povis vidi la kaŝitojn sur la arboj, li povis konstati la lupan tumulton, vidi la etajn fajrerojn kaj aŭdi la hurladon kaj bojadon, kiu venis de tre malsupre sub li. Li ankaŭ povis vidi la lunan glimon sur goblenaj lancoj kaj kaskoj, dum longaj kolumnoj da maliculoj rampis malsupren de la montaj deklivoj el sia pordo kaj eniris la arbaron.

Agloj ne estas afablaj birdoj. Kelkaj estas malkuraĝaj kaj kruelaj. Sed la antikva gento de la nordaj montoj estis la plej grandioza inter ĉiuj birdoj; ili estis fieraj, fortikaj kaj bonkoraj. Ili ne ŝatis goblenojn, nek timis ilin. Kiam ili rimarkis ilin (kio ne oftis, ĉar ili ne manĝis tiajn kreaĵojn), ili plonĝis malsupren kaj pelis ilin hurlantaj reen al la kavernoj, tiel malhelpante iliajn malicajn planojn. La goblenoj malamis la aglojn kaj timis ilin, sed ne povis atingi iliajn altajn nestojn, kaj neniam forpelis ilin el la montaro.

Ĉi-vespere, la Mastro de l’ Agloj brulis pro scivolemo por scii kio okazis. Li venigis plurajn aliajn aglojn, kaj ili kunflugis de la montoj kaj malrapide cirkulis kaj recirkulis suben kaj suben ĝis la lupa rondo kaj la goblena renkontejo.

Kaj des pli bone! Tie okazis abomenaj aferoj. La lupoj ekbrulis kaj fuĝis en la arbaron, bruligante ĝin en pluraj lokoj. Estis somermezo, kaj oriente de l’ montoj ne pluvis jam longe. Flavaj filikoj, falintaj branĉoj, profundaj amasoj da pinpingloj kaj mortintaj arboj ĉiuj ekbrulis. Ĉirkaŭ la varga senarbejo flamoj flagris ĉielen. Sed la luposentineloj ne rezignis siajn arbojn. Frenezaj kaj koleraj, ili saltis kaj hurlis ĉirkaŭ la trunkoj, malbenante la gnomojn per sia horora lingvo, kun la okuloj brilantaj feroce kiel la flamoj.

Tiam subite venis goblenoj kurante kaj kriante. Ili kredis, ke komenciĝis batalo kun la arbhakistoj, sed ili baldaŭ konstatis, kio efektive okazis. Kelkaj fakte sidiĝis kaj ridis. Aliaj svingis siajn lancojn, kaj frapis la fustojn kontraŭ siajn ŝildojn. Goblenoj ne timas fajron, kaj ili baldaŭ havis planon, kiu multe amuzus ilin.

Kelkaj goblenoj kunvenigis la lupojn en grupon. Kelkaj stakis filikojn kaj veprojn ĉirkaŭ la arbojn. Aliaj rapidis tien kaj reen, kaj stamfis kaj batis, batis kaj stamfis, ĝis kiam estingiĝis ĉiuj flamoj – sed ili ne estingis la fajron apud la arboj, kie troviĝis la gnomoj. Tiun fajron ili nutris per folioj, branĉetaĵoj kaj aliaj filikoj. Ili baldaŭ kreis ringon da fumo kaj flamoj ĉirkaŭ la gnomoj, kaj ili permesis, ke la ringo ne iru eksteren sed nur enen. Fumo venis en la okulojn de Bilbo, li sentis la flagran varmecon, kaj vidis tra la fajronubo la goblenojn rondiri dancante kiel homoj ĉirkaŭ somermeza festofajro. Ekster la rondo da dancantaj militistoj kun lancoj kaj hakiloj, staris lupoj je respektema distanco, gvatante kaj atendante.

Li aŭdis la goblenojn ekkanti teruran kanton:
Dek kvin birdoj sur kvin arboj,
la plumojn ventolas incendioj!
Sed strangaj birdetoj senflugilaj!
Kion ni faru pri ĉi ŝlemilaj!
Rostu vivantajn, aŭ stufu enpote;
aŭ ili fritiĝu, boliĝu manĝote?

Tiam ili haltis kaj kriis:

– Forflugu birdetoj! Forflugu se vi volas! Subeniru, birdetoj, aŭ vi rostiĝos en viaj nestoj! Kantu, kantu birdetoj! Kial vi ne kantas?

– Foriru! Knabetoj! – kriis Gandalfo responde. – La birdoj ankoraŭ ne eknestas. Kaj knabetoj kiuj ludas kun fajroj, pro petolo punendas.

Li diris tion por kolerigi ilin, kaj por montri ke li ne timis ilin, kvankam li ja timis malgraŭ tio ke li estis sorĉisto. Sed ili ne atentis tion kaj daŭrigis la kanton.

Brulu arb’, filika karb’!
ŝrumpa sorĉo! Sibla torĉo,
nokte lumo por nia gastumo,
Ja hej!
Baku, fritu, rostu, marmitu!
ĝis barboj flamas, okuloj skvamas,
haroj fetoras, haŭtoj sulkas,
grasoj fandiĝas, ostoj fulgas,
cindras rube
ĉielosube!
Jam mortos gnomoj
en nokta lum’ por nia gustum’.
Ja hej!
Ja-hari-hej!
Ja hej!

Kaj post tiu “Ja hej!” la flamoj flagris sub la arbo de Gandalfo. Post momento ĝi etendiĝis al la aliaj. La arboŝelo ekbrulis, la malsupraj branĉoj kraketis.

Tiam Gandalfo grimpis ĝis la supraĵo de sia arbo. Subita grandioza brilo fulmofrapis de lia bastono, dum li pretiĝis por salti de supre sur la amasiĝintajn goblenajn lancojn. Tio estus lia fina ago, kvankam li mortigus multe da ili tuj kiam li falus sur ilin kiel tondrobato. Sed li ne saltis. Ĝuste tiam, la Mastro de l’ Agloj plonĝis suben, kaptis lin per siaj ungegoj kaj foriris.

Venis furioza hurlado pro konsterniĝo de la goblenoj. Laŭte kriis la Mastro de l’ Agloj, al kiu Gandalfo nun parolis. La aliaj birdoj, kiuj akompanis lin, reflugis malsupren kaj venis kiel grandegaj obskuraj ombroj. La lupoj hurloplendis kaj grincis per siaj dentoj; la goblenoj kriĉis kaj stamfis pro kolero, ĵetante siajn lancojn vane aeren. Super ili siblis la agloj, la sombra spiro de iliaj batantaj aloj balais ilin teren aŭ pelis ilin for. Iliaj ungegoj ŝiris goblenajn vizaĝojn. Aliaj birdoj flugis al la arbaj supraĵoj kaj prenis la gnomojn, kiuj grimpis nun tiel supren, kiel ili kuraĝis iri.

La kompatinda Bilbo denove preskaŭ iĝis forgesita! Li apenaŭ sukcesis kapti la krurojn de Dorio, ĉar Dorio estis la lasta, kiu estis forportita, kaj ili ambaŭ supreniris for de la tumulto kaj brulado, Bilbo ŝanceliĝis en la aero kaj liaj brakoj estis preskaŭ rompitaj.

Nun tre malproksime sube la goblenoj kaj lupoj disiĝis tien kaj reen en la arbaron. Kelkaj agloj ankoraŭ cirkulis kaj kirliĝis super la batalejo. La flamoj ĉirkaŭ la arboj tuj saltis al la plej supraj branĉoj. Grimpis la arbojn kraketanta fajro, kaj vidiĝis subita kunflagro da fajreroj kaj fumo. Bilbo eskapis tre ĝustatempe!

La fajra lumo desupre ŝajnis velki kvazaŭ ruĝa glimo sur nigra planko, kaj ili nun troviĝis tre alte en la ĉielo, ankpraŭ suprenirante en fortaj rondiraj cirkloj. Bilbo neniam forgesis tiun flugon, tenajlante la maleolojn de Dorio. Li plendis: “Miaj brakoj, miaj brakoj!”, sedDorio plendis: “Miaj kompatindaj kruroj, miaj kompatindaj kruroj!”

Bilbo kutime vertiĝis pro alteco. Lia kapo turniĝis eĉ kiam li rigardis suben de sur malgrandaj klifoj, kaj li ŝatis nek ŝtuparojn, uek arbojn (al kiuj antaŭe li ne devis fuĝi de lupoj). Vi.povas do imaĝi, kiel li vertiĝis nun, rigardante malsupren inter siaj pendolantaj piedfihgroj kaj vidis la malluman landon kun rokaj deklivoj aŭ ebenejan rivereton sub la lunlumo.

La palaj montopintoj nun alproksimiĝis kiel lunlumigitaj rokstangoj elstarantaj en la nigraj ombroj. Ĉu somere aŭ ne, ŝajnis estiĝi tre malvarme. Li fermis la okulojn, kaj demandis sin, ĉu li povos plu elteni. Tiam li imagis kio okazus se li malfiksus la manojn, kaj sentis naŭzon.

La flugo finiĝis por li, ĝuste kiam liaj brakoj estis malkroĉiĝontaj. Li lasis la maleolojn de Dorio kun ekkrio, kaj falis sur la krudan subaĵon de agla nestejo. Jen li kuŝis sen paroli, kaj liaj pensoj miksiĝis de surpriziĝo, pro tio ke oni savis lin, kaj de timo ke li falus de tiu malvasta loko en la profundajn ambaŭflankajn ombrojn. Li sentis sin tre strange nun post tiom da teruraj aventuroj dum la tri pasintaj tagoj sen nutraĵoj, kaj li sentis sin diri laŭtvoĉe:

– Nun mi scias, kion sentas lardostrio kiam oni eligas ĝin de l’ pato per forko, kaj remetas ĝin sur la breton!

– Vi ne pravas! – diris Dorio responde, – ĉar la lardo scias, ke ĝi pli malpli baldaŭ revenos al la pato, kaj estas esperinde, ke tio ne estos nia sorto. Agloj ne estas forkoj!

– Ho ne! Ili neniel similas orkojn... forkojn, mi celas, – diris Bilbo, kiu sidiĝis kaj rigardis maltrankvile aglon sidantan apude. Li demandis al si kiom da fatraso li jam diris, kaj ĉu la aglo konsideris lin malĝentila. Oni ne devus malĝentili kun aglo, kiam oni estas hobitogranda, precipe en aglonesto dum la nokto!

La aglo simple akrigis sian bekon sur ŝtono, netigis siajn plumojn kaj ne atentis.

Dua aglo baldaŭ alflugis.

– La Mastro de l’ Agloj petas, ke vi venigu viajn kaptitojn al la Granda Breto, – li kriis kaj forflugis.

La aglo prenis Dorion per siaj ungegoj, kaj forflugis kun li en la nokton, kaj lasis Bilbon sola. Li nur havis sufiĉe da forto por sin demandi, kion la mesaĝisto celis per la vorto “kaptitoj”, kaj komencis timi, ke oni dispecigos lin por la vespermanĝo kiel kuniklon, kiam venis lia vico.

La aglo revenis, prenis lin ĉe la kapuĉo per siaj ungegoj, kaj forkirliĝis. Ĉi-foje, la flugo ne estis longa. Bilbo baldaŭ kuŝiĝis, tremante pro timo, sur larĝan breton sur la montoflanko. Ne troviĝis vojo por atingi ĝin de supre, kaj neniu vojo iris suben, krom klifo de kie oni devus salti. Tie li trovis ĉiujn aliajn sidantaj dorse al la monta deklivo. Tie estis la Mastro de l’ Agloj, kiu parolis kun Gandalfo.

Evidente Bilbo ne estis manĝota. La sorĉisto kaj la Mastro de l’

Agloj ŝajnis koni unu la alian, kaj eĉ tre amikis. Fakte, Gandalfo, kiu ofte vojiris en la montoj, iam helpis la aglojn kaj resanigis ilian mastron pro sagovundo. Oni do komprenas, ke per “kaptitoj” ili celis nur “kaptitoj liberigitaj dis de la goblenoj”, kaj ne “kaptitoj de la agloj”. Dum Bilbo aŭskultis Gandalfon paroli, li komprenis, ke ili finfine povos eskapi de tiu terura montaro. La sorĉisto diskutis aranĝojn kun la Granda Aglo, por ke oni transportu la gnomojn malproksimen al taŭga loko por ke ili daŭrigu sian vojaĝon sur la malsupraj ebenejoj.

La Mastro de l’ Agloj tamen ne emis konduki ilin al loko, kie loĝas homoj.

– Ili pafus al ni per taksusaj arkoj, – li diris, – ĉar ili kredus, ke ni ĉasus iliajn ŝafojn. Kaj alifoje ili pravus. Ne! Ni estas ĝojaj, ĉar ni perturbis la goblenajn ludojn kaj ĉar ni montros nian dankemon al vi, sed ni ne riskos niajn vivojn pro gnomoj en la sudaj ebenejoj.

– Nu bone, – diris Gandalfo. – Konduku nin malproksimen de ĉi tie al loko, kiun vi deziras! Ni jam multon ŝuldas al vi. Sed intertempe, ni suferas pro la malsato.

– Mi preskaŭ mortas pro ĝi, – diris Bilbo per malforta voĉo, kiun neniu aŭdis.

– Tion oni eble helpos, – diris la Mastro de l’ Agloj.

Poste oni povis vidi brilan lumon sur la roka breto, kun gnomaj figuroj kuirantaj ĉirkaŭe kaj farantaj bonan rostaĵan odoron. La agloj estis alportintaj sekajn branĉetojn kiel brulaĵojn, ankaŭ kuniklojn, leporojn kaj malgrandan ŝafon. La gnomoj preparis ĉion. Bilbo estis tro malforta por helpi, kaj cetere ne tre lertis pri kunikla senfeligo, aŭ viandhakado, ĉar kutime buĉisto liveris al li ĉion kuiroprete. Ankaŭ Gandalfo kuŝiĝis, farinte sian taskon, tio estas, bruliginte la fajron, ĉar Oino kaj Gloino perdis siajn tindrujojn. (La gnomoj neniam ŝatis alumetojn, eĉ nun.)

Jen finiĝis la aventuroj de l’ Nebulecaj Montoj. Baldaŭ la ventro de Bilbo iĝis denove plena kaj komforta, kaj li povis dormi kontente, kvankam li estus preferinta panon kun butero pli ol viandopecojn rostitajn sur stangoj. Li dormis buliĝinte sur la malmola roko pli profunde ol li dormis sur la plumplena lito en sia hejma truo. Sed li dormis sonĝante pri sia domo, kaj promenis tra ĉiuj siaj ĉambroj, serĉante ion, kion li ne povis trovi kaj kies aspekton li ne memoris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.