La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOBITO

Aŭtoro: John Ronald Reuel Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 8: MUŜOJ KAJ ARANEOJ

Ili marŝis spalire. La arbarvoja enirejo similis arkon, kaj kondukis en sombran tunelon kadre de du grandaj kadukaj arboj, apogitaj unu sur la alia kaj portantaj malmulte da nigriĝantaj folioj, ĉar ilin strangole kovris hedero kaj likeno. La vojo estis mallarĝa kaj serpentis inter la trunkoj. La ekstera brilo de l’ enirejo malantaŭ ili fariĝis eta truo de malproksima lumo, kaj la silento tiel profundis, ke iliaj piedoj paŝis kvazaŭ stamfe, dum la arboj kliniĝis super ili kaj aŭskultis.

Kiam iliaj okuloj kutimiĝis al la mallumo, ili vidis iom malproksime ambaŭflanke malhelan verdan lumecon. Foje, stria sunradio hazarde glitis tra la supra Mioza arbtavolo, kaj eĉ pli bonŝance ne kaptiĝis en la interplektitaj ka> implikitaj trunkeroj kaj branĉoj, kaj ponarde plonĝis en la grundon antaŭ ili. Sed tio ne oftis, kaj baldaŭ ĉesis.

Nigraj sciuroj vivis en la arbaro. Kiam la akraj kaj sciavidaj okuloj de Bilbo kutimiĝis al la mallumo, li ekvidis ilin rapidi for de la vojo kaj kuri malantaŭ trunkojn. Aŭdiĝis ankaŭ strangaj bruoj, gruntoj, trenado kaj hastado en la subarbaĵo kaj inter folioj en kelkaj lokoj multe amasiĝintaj surtere. Sed li ne kapablis vidi, kio kaŭzis la bruojn. La plej horora vidaĵo por li estis la araneaĵoj: malhelaj, densaj retoj kun ege dikaj fadenoj, etenditaj de arbo al arbo, aŭ plektitaj ambaŭflanke en la suba branĉaro. Neniu araneaĵo etendiĝis trans la vojo, sed ili ne povis diveni, ĉu tio estis pro sorĉado aŭ alia kialo.

Ili ne marŝis longe antaŭ ol ili komencis malami la arbaron tiom arde, kiom ili malamis la goblenajn tunelojn, kaj ĝi iom post iom igis ilin rezigni definitive ĉian esperon pri eliro. Sed ili devis ade daŭrigi, jam delonge forlasinte la esperon revidi la sunon kaj ĉielon, kaj ĉesinte sopiri, ke la vento blovu denove sur iliajn vizaĝojn. La aero neniel moviĝis sub la arbara volbo, kaj la arbaro estis senfine kvieta, morna kaj senaera. Eĉ la gnomoj sentis la etoson, kvankam ili spertis pri tunelfosado kaj longa vivtenado sen sunlumo, sed la hobito, kiu ŝatas uzi truojn por fabriki domon sed ne por pasigi la someron, sentis ke li iom post iom sufokiĝas.

La noktoj estis la plej malbonaj. Tiam la mallumo iĝis karbonigra. Ne vere temis pri karbo, sed fakte iĝis absolute senlume, tiel senlume, ke oni vidis nenion ajn. Bilbo provis svingi la manon antaŭ sia nazo, sed malvidis ĝin. Nu, fakte ne estus prave diri, ke ili nenion vidis: ili ja vidis okulojn. Ili dormis kunpremite, kaj vaĉis laŭvice. Kiam venis la vico de Bilbo, li vidis glimojn en la ĉirkaŭa mallumo, kaj foje spektis lin de malproksime flavaj, ruĝaj aŭ verdaj okuloj, kiuj tiam velkis kaj denove en alia loko malrapide rebrilis. Foje ili brilis de la branĉoj super li, kaj tio plie teruris lin. Sed la okuloj, kiujn li plej malŝatis, estis hororaj palaj ampolecaj okuloj. “Jen insektaj okuloj, – li pensis, – ne bestaj okuloj, sed ili estas eĉ pli grandaj”.

Kvankam ne estis jam malvarme, dumnokte ili provis bruligi fajrojn. Tamen ili baldaŭ rezignis pri tio. La fajroj venigis centojn da okuloj ĉirkaŭ ili, kvankam la bestoj, ĉu fakte ili estis bestoj aŭ ne, atente ne montris sin en la fajra brilo. Eĉ pli malfeliĉe, la fajroj venigis milojn da palgrizaj kaj nigraj papilioj foje tiel grandaj kiel manoj, kiuj flirtis kaj zumis ĉirkaŭ iliaj oreloj. Tion ili ne povis toleri, nek la enormajn vespertojn, tiel nigrajn kiel nigraj altĉapeloj, kaj ili do rezignis pri fajroj kaj nokte sidis dormante malkviete en la vasta mistera mallumo.

Sajnis al la hobito, ke tio daŭris dum longa tempo, kaj li estis ĉiam malsata, ĉar ili tre zorge atentis siajn provizojn. Tamen post multaj tagoj en senfine simila arbaro, ili komencis konsterniĝi. La nutraĵoj ne daŭrus por ĉiam, kaj eĉ nun elĉerpiĝis. Ili provis pafi la sciurojn, kaj ili malŝparis multajn sagojn antaŭ ili sukcesis faligi unu el ili al la vojo. Sed kiam ili rostis ĝin, ili trovis ĝin malmanĝebla, kaj ili do ne plu provis ĉasi ilin.

Ili estis egale soifaj, ĉar ili ne havis sufiĉe da akvo, kaj dum la tuta arbara vojaĝo, ili ne vidis fonton aŭ rojon. Tiel ili statis, kiam unu tagon ili trovis, ke la vojon blokis rivero. Ĝi fluis rapide kaj forte, sed ne tre larĝe trans la vojon, kaj ĝi estis nigra, kaj aspektis tia en la mallumo. Estis bone, ke Beorno avertis ilin pri ĝi, aliel ili emus trinki el ĝi, malgraŭ ĝia koloro, kaj plenigus kelkajn malplenajn ujojn je ĝia bordo. Sed nun ili nur pensis kiel transiri ĝin sen trempi sin en la akvo. Antaŭe transiris ĝin ligna ponto, sed ĝi forputris kaj postlasis nur rompitajn fostojn apud la rivera bordo.

Bilbo genuis sur la bordo, rigardis antaŭen kaj kriis:

– Vidiĝas boato je la alia flanko! Se nur ĝi troviĝus ĉi-flanke!

– Kiomlonge ĝi estas for, laŭ vi? – demandis Torino, ĉar ili jam sciis, ke inter ili Bilbo havis la plej akrajn okulojn.

– Ne longe for. Mi kalkulus pli malpli dek du jardojn.

– Dek du jardojn! Mi pensis, ke ĝi estas almenaŭ pli ol tridek jardojn for, sed miaj okuloj ne tiel bone vidas, kiel antaŭ cent jaroj. Sed por ni dek du jardoj egalas mejlon. Tion ni ne kapablas transsalti, kaj nepre ne devas travadi aŭ tranaĝi.

– Ĝu iu el vi povas ĵeti ŝnuron?

– Kial ajn? La boato certe estas ligita, eĉ se ni alkroĉus ion al ĝi, pri kio mi cetere dubas.

– Mi ne kredas, ke ĝi estas ligita, – diris Bilbo, – sed kompreneble mi ne povas certigi tion pro la mallumo. Tamen ŝajnas al mi, ke ĝi estas nur surbordigita, kaj tie la grundo estas malalta, ĉar la vojo venas suben al la akvo.

– Dorio estas la plej forta, sed Filio estas la plej juna kaj ankoraŭ plej bone vidas, – diris Torino. – Venu ĉi tien Filio kaj provu vidi la boaton, pri kiu parolas sinjoro Baginzo.

Filio pensis ke li vidos, kaj post kiam ili gvatis longe por kalkuli la direkton, la aliaj alportis ŝnuron. Ili havis multajn ŝnurerojn, kaj je la fino de la plej longa ili ligis grandajn ferajn hokojn, kiujn ili antaŭe uzis por kroĉi la sakojn al ĉirkaŭŝultraj rimenoj. Filio enmanigis tion, balancis ĝin momente, kaj poste lanĉis ĝin trans la rivereton.

Kun plaŭdo ĝi falis en la akvon!

– Ne sufiĉe longe! – diris Bilbo, kiu klopodis rigardi antaŭen. – Du-tri futojn pli antaŭen kaj vi enĵetos ĝin en la boaton. Reprovu. Mi ne supozas, ke la akvo tiel ensorĉitis, ke malseka kaduka ŝnuro dolorigos vin.

Filio reprenis la hokon, kiam li finis retiri ĝin, kvankam li ankaŭ pridubis ĝin. Ĉi tiam, li eĉ pli forte ĵetis ĝin.

– Atentu! – diris Bilbo. – Vi nun ĵetis ĝin en la transan arbaron. Retiru ĝin ne tro rapide.

Filio tiris la ŝnuron retroen malrapide kaj post momento diris:

– Atentu! Ĝi nun troviĝas sur la boato! Espereble, la hoko alkroĉiĝos.

Ĝi ja kroĉiĝis. La ŝnuro rigidiĝis, kaj Filio vane tiris. Kilio venis por helpi, kaj poste Oino kaj Gloino. Ili ade tiris kaj retiris, kaj poste subite falis surdorsen. Bilbo, kiu tamen atente rigardis, kaptis la ŝnuron kaj per bastono gvidis la boaton dum ĝi rapidis trans la riveron.

– Helpon! – li kriis, kaj Balino ĝustatempis por mankapti la boaton, antaŭ ol ĝi forflosus en la akvofluon.

- – Tamen ĝi estis ligita! – li diris, rigardante la ŝiritan ligŝnuron, kiu ankoraŭ pendis de ĝi. – Tio estis ja bonega tirado, miaj bravuloj, kaj estas bonŝance, ke nia ŝnuro estis pli forta.

– Kiu transiros unue? – demandis Bilbo.

– Mi mem, – diris Torino, – kaj vi akompanos min, kun Filio kaj Balino. Jen tiom multe, kiom la boato kapablos enteni samtempe. Sekvos Kilio kaj Oino kaj Gloino kaj Dorio, sekve Orio kaj Norio, Bifuro kaj Bofuro, kaj fine Dvalino kaj Bomburo.

– Mi estas ĉiam lastavica, kaj mi ne ŝatas tion, – diris Bomburo.

– Devus esti alies vico hodiaŭ.

– Vi ne devus esti tiom grasa. Dum vi estas tia, vi venos en la lasta kaj plej malpeza boato. Ne komencu grumbli kontraŭ ordonoj, aŭ io malbona okazos al vi.

– Ne estas remiloj. Kiel ni puŝos la boaton al la alia flanko? – demandis la hobito.

– Donu al mi alian ŝnuron kaj hokon, – diris Filio, kaj kiam ili pretigis tion, li ĵetis ĝin en la mallumon antaŭ si kiel eble plej alten. Ĉar ĝi ne refalis teren, ili konstatis, ke ĝi devis fiksiĝi en la branĉaro.

– Eniru ĝin nun, – diris Filio, – kaj unu el vi tiru per la ŝnuro kroĉita al arbo je la alia flanko. Unu el la aliaj tenu la hokon, kiun ni unue uzis, kaj kiam vi estos sekuraj je la alia flanko, tiu rehoku ĝin, por ke vi povu tiri la boaton reen.

Tiamaniere ili ĉiuj baldaŭ troviĝis sur la transa bordo de l’ sorĉita rivero. Dvalino elgrimpis kun la volvita ŝnuro sub sia brako, kaj Bomburo, ankoraŭ grumblante, sekvis lin, kiam okazis io misa. Aŭdiĝis bruo de galopantaj hufoj sur la vojo antaŭ ili. Tuj vidiĝis figuro de kuranta cervo. Ĝi rapidis al la gnomoj kaj disigis ilin teren, kaj tiam ĝi pretigis sin por salti. Ĝi impetis alten kaj majeste supersaltis la akvon. Sed ĝi ne sekure atingis la alian flankon. El ĉiuj Torino estis la sola, kiu gardis sin ekvilibra kaj vigla. Post kiam ili albordiĝis, li tuj kurbigis sian pafarkon kaj ŝargis sagon supozante, ke povus aperi la kaŝita gardisto de l’ boato. Nun li pafis celante senhezite la saltantan beston. Kiam ĝi atingis la transan bordon, ĝi stumblis. La ombroj englutis ĝin, sed ili aŭdis la hufobruon heziti kaj poste halti.

Tamen antaŭ ol ili povus aklami la pafon, Bilbo terure ĝemis, kaj tio ĉesigis ilian antaŭĝuon pri cervaĵo.

– Bomburo falis! Bomburo dronas! – li kriis.

Kaj prave. Bomburo nur surbordigis unu piedon, kiam la cervo kornatakis kaj supersaltis lin. Li stumblis, movis la boaton disde l’ bordo, kaj ŝanceliĝis retroen en la malhelan akvon, kaj liaj manoj vane glitis sur la ŝlimaj bordaj radikoj, dum la boato forspiralis kaj malaperis.

Ili ankoraŭ povis vidi lian kapuĉon super la akvo kiam ili kuris al la rivera bordo. Ili rapide ĵetis ŝnuron kun hoko al li. Lia mano kaptis ĝin, kaj ili tiris lin sur la bordon. Li estis kompreneble akvosaturita de r haroj ĝis la botoj, sed ne tio estis la plej malbona. Kiam ili kuŝigis lin sur la bordon, li profunde dormis, kaj tenis la ŝnuron tiel rigide, ke ili ne povis eligi ĝin el lia mano. Kaj li plu dormis malgraŭ ĉiuj iliaj klopodoj.

Ili ankoraŭ staris super li, lamentante la misfortunon kaj la fuŝemon de Bomburo, kaj plendante, ke la boato foriris kaj malebligis ilin serĉi la cervon, kiam ili konstatis iom post iom la sonadon de korntrumpetoj super la arbaro kaj de hundoj hurlantaj longe for. Tiam ili eksilentis, kaj dum ili sidis, la bruo de granda ĉasado forpasis longe norde de la vojo, kvankam ili ne vidis spuron de ĝi.

Tie ili sidis dum longa tempo, kaj ne kuraĝis moviĝi. Bomburo daŭre dormis kun rideto sur sia ampleksa vizaĝo, kvazaŭ li ne plu zorgus pri iliaj embarasoj. Subite sur la vojo antaŭ ili aperis blankaj cervoj, cervino kun siaj idoj tiel neĝe blankaj kiel la vircervo estis nigra. Ili brilis en la ombroj. Antaŭ ol Torino povis krii, tri gnomoj stariĝis kun salto kaj pafis sagojn. Neniu ŝajnis trafi sian celon. La cervoj tumis sin, kaj malaperis en la arbaron, tiel silente kiel ili aperis, kaj la gnomoj sendis siajn sagojn vane.

– Haltu, haltu! – kriis Torino. Sed tro malfrue. La incititaj gnomoj forpafis ĉiujn siajn lastajn sagojn, kaj nun la pafarkoj, kiujn al ili donis Beorno, estis neutilaj.

La grupo estis sombra tiunokte, kaj la sombro profundiĝis ĉirkaŭ ili dum la sekvaj tagoj. Ili transiris la sorĉitan riveron, sed trans ĝi la vojo vadis pluen kiel antaŭe, kaj ili vidis, ke la arbaro estis sama. Sed se ili scius pli pri ĝi, kaj pri la signifo de la ĉasado kaj la blankaj cervoj, kiuj aperis sur la vojo, ili konstatus, ke ili jam alproksimiĝis al la orienta arbara rando, kaj estus venintaj, se ili povus ankoraŭ kuraĝigi sin kaj gardi sian esperon, al malpli dikaj arboj kaj senarbejoj, kie venis denove sunradioj.

Sed ili ja ne sciis tion, kaj ili estis ŝarĝitaj de la peza korpo de Bomburo, kiun ili devis kunporti inter si laŭeble, kun kvar portantoj laŭvice surŝultrigantaj tiun lacigan pezon, dum la aliaj portis ties sakojn. Se la sakoj ne estus fariĝintaj malpli pezaj lastatempe, ili ne sukcesus porti ilin. Post kelkaj tagoj venis la momento, kiam restis preskaŭ neniu manĝaĵo aŭ trinkaĵo. Ili vidis neniun manĝindaĵon en la arbaro, nur fungojn kaj herbojn palfoliajn kaj fetorajn.

Kvar tagojn post la rivero, ili venis al loko, kie la arboj estis plimulte fagoj. Unue la kontrasto gajigis ilin, ĉar malpli da veproj kreskis tie, kaj la ombroj malpli profundis. Verda lumeto ĉirkaŭis ilin, kaj en kelkaj lokoj ili vidis sufiĉe longe for ambaŭflanke de la vojo. Sed la lumo montris al ili nur senfinajn grizajn arbotrunkojn kiel rektajn kolonojn de iu enorma krepuska halo. Sentiĝis leĝera ventoblovo, sed ĝi sonis lamente. Kelkaj folioj susure falis malsupren por memorigi ilin pri la venonta aŭtuno. Iliaj piedoj krispigis la falintajn foliojn de sennombraj pasintaj aŭtunoj, kies folioj drivis disde la karmezinaj subarbaĵoj sur la vojrandojn.

Bomburo daŭre dormis kaj ili iĝis tre lacaj. Foje ili aŭdis konsternan ridadon. Foje oni ankaŭ kantis en la malproksimo. Ja ridis voĉoj gajaj ne goblenaj, kaj la kantado estis bela, sed ankaŭ stranga kaj tremiga, kaj ĉar ĝi ne kvietigis ilin, ili hastis for de tiu loko kun tiom da forto, kiom ili povis trovi.

Du tagojn poste ili trovis, ke la vojo subeniris, kaj post nelonge ili troviĝis en valo da fortikaj kverkoj.

– Cu ĉi tiu malbenita arbaro neniam finiĝos? – diris Torino. – Oni devas grimpi arbon por provi vidi super la alta branĉaro kaj rigardi ĉirkaŭen. La sola maniero estas elekti la plej altan arbon, kiu pendas super la vojo.

Kompreneble per “oni” estis celita Bilbo. Ili elektis lin, ĉar por esti utila grimpanto, oni devas levi sian kapon super la plej altajn arbojn, kaj oni do devas esti malpeza por leviĝi al la plej altaj kaj maldikaj branĉoj. Kompatinda sinjoro Baginzo ne multe spertis arbgrimpadon, sed ili hisis lin al la plej malaltaj branĉoj de vasta kverko, kies trunko kreskis en la vojomezo, kaj li supreniris tiel bone, kiel li povis. Li trapuŝis sin supren tra la interplektitaj branĉoj, kiuj plurfoje klakfrapiŝ lian vizaĝon. Lin verdigis kaj ŝlimigis la antikva ŝelo de l' plej grandaj branĉoj, kaj plurfoje li glitis kaj tenis sin ĝustatempe. Fine post longa barakto en malfacila loko, kie troviĝis neniuj oportunaj branĉoj, li proksimiĝis al la supraĵo. Dum tiu grimpado, li demandis sin, ĉu troviĝus araneoj en la arbo, kaj kiamaniere li malsuprenirus, krom per subita plonĝo.

Fine lia kapo trapikis la foliaran volbon, kaj tiam li ja malkovris araneojn. Sed ili estis malgrandaj kaj ordinaraj, kaj ili serĉis papiliojn. La sunlumo preskaŭ blindigis liajn okulojn. Li aŭdis la gnomojn voki lin de malsupre, sed li ne povis respondi, kaj simple tenis sin firme kaj palpebrumis. La suno brilis forte, kaj li kutimiĝis nur post longa tempo. Kiam li povis vidi, ĉirkaŭis lin maro da profunda verdaĵo, krispita foje de venteto, kaj la aeron plenigis centoj da papilioj. Mi supozas, ke ili estis speco de purpura imperiestro, specio kiu preferas la suprojn de kverkarbaroj, tamen ili estis.ne purpuraj sed malhele kaj velure nigraj sen videblaj markoj.

Li longe rigardis la nigrajn imperiestrojn, kaj ĝuis senti la venton sur siaj hararo kaj vizaĝo, sed poste la krioj de l’ gnomoj, kiuj sube stamfis senpacience, memorigis lin pri lia celo. Estis vane. Li longe gvatis, sed li nenie kapablis vidi la finan limon de la folioj kaj arboj. Lia koro, kuraĝigita de la sunlumo kaj ventaj karesoj, ĉagreniĝis, kaj sube li eĉ ne povis atendi manĝon.

Fakte, kiel mi jam rakontis, ili troviĝis ne tro fore de la arbara rando, kaj se Bilbo estus sufiĉe sagaca, li komprenus ke la arbo, sur kiun li grimpis, kvankam ĝi estis alta, staris funde de larĝa valo, kies arbosuproj ŝajnis ĉirkaŭŝveli kiel rando de vasta bovlo, kaj evidente li ne kapablis scii, ĉu la arbaro etendiĝis pluen. Tamen li ne povis vidi tion, kaj li grimpis suben deprimite. Kiam li atingis la malsupron, li estis tre gratita, varmega kaj mizera, kaj li vidis nenion en la suba mallumo. Lia raporto igis ilin same senesperaj.

– La arbaro daŭras senfine por ĉiam, ĉien! Kion do ni faru? Kaj kiucele oni sendis hobiton? – ili kriis, kvazaŭ estis lia kulpo. Ili entute malzorgis pri papilioj, kaj eĉ pli koleris, kiam li rakontis pri la bela venteto, kiun ili neniel sentus ĉar ili estis tro pezaj por grimpi supren kaj senti ĝin.

Tiuvespere ili manĝis la lastajn pecojn kaj panerojn de sia provianto, kaj la sekvan matenon, kiam ili vekiĝis, ili tuj trovis, ke ili estis terure malsataj. Tuj poste ekpluvis kaj gutoj plaŭdis peze sur la arbaran grundon. Tio nur memorigis ilin, ke ili estis gorĝraspe soifaj, kaj nenio ĉirkaŭ ili povis kvietigi ilian trinkbezonon. Oni ne povas satigi la soifon starante sub gigantaj kverkoj kaj atendante, ke gutoj falu sur la langon. La nuran komfortigon neatendite ebligis Bomburo.

Li vekiĝis subite, eksidante kaj gratante sian kapon. Li ne sciis kie li estis, nek kial li sentis sin tiel malsata, ĉar li forgesis ĉion, kio okazis depost ilia ekvojaĝo jam delonge tiun pasintan matenon en majo. Lia lasta memoraĵo estis la festo en la hobita domo, kaj ili ne facile kredigis lin je siaj rakontoj pri aventuroj okazintaj post tiam.

Kiam li aŭdis, ke restis neniu manĝaĵo, li sidiĝis kaj ekploris, ĉar li ne sentis siajn krurojn tre fortaj nek ekvilibraj.

– Kial ajn mi vekiĝis? – li kriis. – Mi sonĝis tre bele. Mi sonĝis pri arbara promeno, kiel tiu ĉi, sed ĝin lumigis torĉoj de sur la arboj kaj lampoj pendolantaj de l’ branĉoj, kun flagrantaj fajroj surtere, kaj oni grandioze festenis ade kaj por ĉiam. Ĉeestis arbara reĝo kun folia krono, kaj oni gaje kantadis, sed mi ne povus nombri aŭ priskribi iliajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn.

– Vi ne bezonas priskribi tion, – diris Torino. – Fakte, se vi ne povas paroli pri aliaj aferoj, vi devus silenti. Ni jam sufiĉe ĝeniĝis pro vi. Se vi ne estus vekiĝinta, ni devus vin forlasi por daŭrigi viajn idiotajn sonĝojn en la arbaro. Porti vin ne estas ŝerco, precipe post semajnoj kun reduktitaj porcioj.

Nun ili ne havis alian elekton krom buki la zonojn pli strikte ĉirkaŭ siajn malplenajn ventrojn, kaj surŝultrigi siajn malplenajn sakojn kaj pakaĵojn, kaj trene paŝi antaŭen sen atendi, ke ili atingus la finon antaŭ ol ili kuŝus mortante pro malsalto. Ili marŝis tiuhumore dum la tuta tago, lante kaj lace, dum Bomburo lamentadis pri siaj kruroj, kiuj laŭ li ne plu kapablis porti lin, kaj pri siaj kuŝemo kaj dormemo.

– Ne, vi ja ne rajtas rekuŝi! – ili diris. – Ke viaj kruroj partoprenu la marŝadon, ĉar ni jam portis vin sufiĉe!

Sed li subite rifuzis paŝi pluen kaj ĵetis sin teren.

– Daŭrigu, se vi volas, – li diris, – sed mi kuŝos ĉi tie por dormi kaj sonĝi pri manĝado, se oni ne permesas al mi tion fari alimaniere. Mi esperas, ke mi ne plu vekiĝos.

Ĝuste tiam, Balino, kiu marŝis antaŭe, alvokis:

– Kio estis tio? Mi kredas, ke mi vidis lumobrilon en la arbaro.

Ili ĉiuj rigardis, kaj ŝajne tre fore ili vidis ruĝan tremantan ekbri-

lon en la mallumo, kaj poste alian, kaj apude alian. Eĉ Bomburo leviĝis, kaj tiam ili pluiris, ne zorgante ĉu temis pri troloj aŭ goblenoj. La lumo aperis maldekstre de la vojo antaŭ ili, kaj kiam fine ili venis samnivele al ĝi, ŝajnis klare ke brulis torĉoj kaj fajroj sub la arboj kvankam longe for de la pado.

– Sajnas, ke miaj sonĝoj realiĝas, – miris Bomburo anhelante malantaŭ ili. Li deziris hasti en la arbaron por atingi la lumojn. Sed la aliaj pli serioze memoris la avertojn de la sorĉisto kaj Beorno.

– Ne utilus festeno, el kiu ni neniel povus eskapi vivaj, – diris Torino.

– Sed sen festeno ni efektive ne longe restos vivaj, – diris Bomburo, kaj Bilbo tutkore konsentis. Ili longe disputis la kialojn kaj la tialojn, ĝis ili konsentis fine sendi du spionojn por ŝtelrampi proksime al la lumoj kaj eltrovi pli da informoj pri ili. Sed tiam ili ne povis konsenti pri kiu spionos, ĉar ŝajne neniu avidis por esti perdita kaj neniam retrovi siajnamikojn. Finfine, malgraŭlaavertoj, lamalsatopersvadis ilin, ĉar Bomburo daŭre priskribis la bonajn manĝaĵojn en la arbara festeno de sia sonĝo. Ili do ĉiuj eliris la vojon kaj kune impetis en la arbaron.

Post multe da rampado kaj ŝtelirado, ili rigardis ĉirkaŭ trunkoj al loko senarba kaj ebena. Tie troviĝis multe da elfaspektaj personoj, ĉiuj vestitaj per verdo kaj bruno, sidantaj en granda rondo sur rondaj trunktranĉoj de hakitaj arboj. Flagris fajro en la mezo, kaj estis fiksitaj torĉoj sur kelkaj ĉirkaŭaj arboj, sed la plej mirinda vidaĵo, estis ke ili ĉiuj manĝis, trinkis kaj gaje ridis.

La odoro de rostita viando tiel ravis ilin, ke sen konsulti unu la alian, ĉiu el ili stariĝis kaj hastis antaŭen en la rondon, nur dezirante peti iom da manĝaĵo. Tuj kiam ili entrudiĝis en la senarbejon, la lumoj estingiĝis kvazaŭ per sorĉado. Iu piedbatis la fajron, kaj ĝi eksplodis disĵetante fajrerojn, kaj malaperis. Ili estis perditaj en absolute senluma mallumo, kaj ili eĉ ne povis retrovi unu la alian, almenaŭ dum kelka tempo. Post kiam ili fuŝvadis freneze ĉiudirekten, stumblante sur ŝtipojn, sin batante kontraŭ arbojn, kriante kaj vokante ĝis ili supozeble vekis ĉiun arbaran estaĵon for je kelkaj mejloj, ili fine sukcesis retrovi sin kaj nombris sin per tuŝoj. Sed kiam ili finis tion,kompreneble, ili tute forgesis la direkton al la vojo kaj estis senespere perditaj, almenaŭ ĝis la mateno.

Rezigninte, ili pretigis sin por tranokti kie ili troviĝis, kaj eĉ ne kuraĝis serĉi la manĝaĵojn sur la grundo, ĉar ili timis novan disiĝon. Sed ili ne kuŝis longe, kaj Bilbo nur komencis dormeti, kiam Dorio, kiu vaĉis siavice, diris kun forta susuro:

– La lumoj brilas denove tie, kaj nun vidiĝas pliaj.

Ili saltleviĝis. Jen efektive ne tro malproksime vidiĝis amaso da briletantaj lumoj, kaj ili aŭdis la voĉojn kaj ridadon tre klare. Ili rampis malrapide al ili laŭvice, ĉiu tuŝante la dorson de sia antaŭulo. Kiam ili proksimiĝis, Torino diris:

– Ne hastu enen ĉi-foje! Neniu malkaŝu sin, ĝis kiam mi ordonos. Mi sendos sinjoron Baginzo por paroli kun ili. Ili ne timos lin, (“Sed ĉu ilin timos mi?” – pensis Bilbo). Krome mi esperas, ke ili ne traktos lin malice.

Kiam ili atingis la lumrondan limon, ili subite enŝovis Bilbon de malantaŭe. Antaŭ ol li trovis tempon por surglitigi sian ringon, li stumblis antaŭen en la plenan brilon de l’ fajro kaj torĉoj. Estis vane. Estingiĝis ĉiuj lumoj denove, kaj iĝis komplete mallume.

Se estis malfacile amasiĝi antaŭe, ĉi-foje estis eĉ pli malbone. Kaj ili ne povis trovi la hobiton. Ĉiam kiam ili renombris sin, sume rezultis nur dek tri. Ili kriis kaj vokis:

– Bilbo Baginzo! Hobito! Vi, malbenita hobito! Hej! Hobito malgratulinda, kie vi estas? – kaj simile, sed ne venis respondo.

Ili ĵus rezignis esperon, kiam Dorio bonŝance stumblis sur lin. En la mallumo, li falis sur tio kion li kredis esti ŝtipo kaj li trovis, ke temis pri la hobito, ruliĝinta kaj profunde dormanta. Oni bezonis multe skui por veki lin, kaj kiam li vekiĝis, li estis tre malkontenta.

– Mi sonĝis tre agrable, – li grumblis, – pri belega manĝo.

– Bona ĉielo! Li fariĝis kiel Bomburo! – ili diris. – Ne rakontu pri viaj sonĝoj. Sonĝmanĝoj ne utilas, kaj ni ne povas partopreni ilin.

– Tio estas la plej bona manĝo, kiun mi povus atendi en ĉi tiu aĉa loko, – li murmuris dum li kuŝis apud la gnomoj kaj klopodis redormi kaj retrovi sian sonĝon.

Sed la arbaraj lumoj ne finiĝis. Pli malfrue kiam plene noktiĝis, Kilio, kiu vaĉis, venis kaj vekis ilin denove.

– Komenciĝis ardega brilo ne longe for; oni verŝajne bruligis centojn da torĉoj kaj multajn fajrojn tute subite kaj magie. Aŭskultu la kantadon kaj la harpojn!

Ili kuŝis kaj aŭskultis longe, kaj trovis ke ili ne povus rezisti la inciton alproksimiĝi kaj reprovi serĉi helpon. Denove ili leviĝis, kaj ĉifoje rezultis katastrofe. La festeno nun estis eĉ pli majesta ol antaŭe, kaj sidis je la ĉefa sidloko inter multaj festenantoj la arbara reĝo kun folia krono sur sia ora hararo, ĝuste kiel Bomburo priskribis lin en sia sonĝo. La elfoj pasigis bovlojn de mano al mano kaj trans la fajroj, kelkaj ludante harpojn kaj multaj kantante. En iliaj brilaj hararoj estis enplektitaj floroj, verdaj kaj blankaj juveloj glimis sur iliaj kolumoj kaj zonoj, kaj iliaj vizaĝoj plenis je gajeco. Laŭte, klare kaj bele ili kantis, kaj en ilian rondon Torino enpaŝis.

Meze de vorto ŝtona silento forigis ĉion. La lumo estingiĝis. La fajroj nigrafume forvelkis supren. Cindroj kaptiĝis en la okuloj de l’ gnomoj, kaj denove la arbaro resonis pro iliaj bruoj kaj krioj.

Bilbo rondkuris (almenaŭ, li kredis sin rondkuri), vokante “Dorio, Norio, Orio, Oino, Gloino, Filio, Kilio, Bomburo, Bifuro, Bofuro, Dvalino, Balino, Torino Kverkaŝildo”, dum ĉirkaŭ li same rondiris la aliaj ankaŭ foje aldonante “Bilbo!” Sed li ne povis vidi aŭ tuŝi ilin. La krioj de la aliaj iom post iom iĝis malproksimaj kaj mallaŭtaj, kaj kvankam poste li kredis, ke la krioj fariĝis kriĉoj kaj helpvokoj en la malproksimo, fine ĉiu bruo fadis, kaj li trovis sin sola, en absoluta silento kaj senlumo.

Bilbo pasigis tie unu el siaj plej mizeraj momentoj. Sed li baldaŭ decidis, ke plua esplorado ne valoros la penon antaŭ la taglumo, kaj ke estas neutile stumbli ĉien lacige sen espero trovi matenmanĝon por vigligi sin. Li do sidiĝis dorse al arbo, kaj ne lastfoje rememoris sian hobitotruon, kun ties belaj manĝoŝrankoj. Li estis revanta pri lardo kaj ovoj kaj rostita pano kun butero kiam li sentis, ke io tuŝis lin. Iu glueca ŝnureto tuŝetis lian maldekstran manon, kaj kiam li provis moviĝi, li trovis, ke liaj kruroj jam estis ligitaj de la sama ŝtofo, tiel ke, kiam li leviĝis, li ekfalis.

Tiam giganta araneo, kiu ligadis lin dum li dormis, venis de malantaŭe kaj atakis. Li povis vidi nur ĝiajn okulojn, sed li sentis ĝiajn felajn krurojn, dum ĝi provis volvi siajn abomenajn fadenojn ĉirkaŭ lin. Estis bonŝance, ke li vekiĝis ĝustatempe. Ĉar li baldaŭ ne plu povus moviĝi. Malgraŭ tio, li devis barakti por liberigi sin. Li forbatis la kreitaĉon per siaj manoj, dum ĝi provis silentigi lin per veneno – kiel faras malgrandaj araneoj al muŝoj – ĝis li rememoris pri sia glavo kaj elingigis ĝin. Tiam la araneo retrosaltis, kaj li disponis tempon por tranĉi kaj malligi siajn krurojn. Post tio, estis lia vico por ataki. La araneo evidente ne spertis viktimojn armitajn de tiaj pikiloj, aliokaze ĝi tuj forirus pli rapide. Bilbo skermis al ĝi antaŭ ol ĝi povis malaperi, kaj lia glavo trafis ĝin rekte en la okulojn. Tiam ĝi freneziĝis, saltante kaj dancante, horore disĵetante siajn krurojn, ĝis li mortigis ĝin per plia bato, kaj tiam li falis kaj nenion plu memoris dum longa tempo.

Kiam li revigliĝis, ĉirkaŭis lin la kutima morozgriza taglumo de l’ arbaro. La araneo kuŝis morta je lia flanko, kaj lia klingo estis makulita de nigro. Iamaniere la fakto, ke li mortigis la gigantan araneon, tutsole en la mallumo senhelpe de la sorĉisto, gnomoj aŭ aliaj personoj, havis grandan signifon por sinjoro Baginzo. Li sentis, ke li fariĝis alia persono, pli feroca kaj kuraĝa malgraŭ sia malplena ventro, kaj li viŝis sian glavon per la herbo kaj eningigis ĝin.

– Mi havigos al vi nomon, – li diris al ĝi. – Mi nomos vin Piko.

Poste li iris esplori. La arbaro estis morna kaj silenta, sed evidente li devis unue serĉi siajn amikojn, kiuj ne devis troviĝi tro longe for, se ilin ne kaptis elfoj (aŭ pli malicaj estaĵoj). Bilbo konstatis, ke krii estus danĝere, kaj staris longe sin demandante kien li iru por serĉi la gnomojn.

– Ho, kial ni ne sekvis la konsilojn de Beorno kaj Gandalfo! – li lamentis. – Kian kaĉon ni enfalis! Nu mi diras “ni”, sed mi ŝatus, ke ni kune estu en la kaĉo. Estas terure, kiam oni estas sola.

Fine li divenis kiel eble plej bone la plej ĝustan direkton de la krioj, kiuj aŭdiĝis la pasintan nokton, kaj bonŝance (li naskiĝis kun bona dozo da fortuno) li divenis pli malpli prave, kiel mi rakontos. Kun certa ideo pri la direkto, li ŝteliris antaŭen tre lerte. La hobitoj estas sagacaj pri senbrua ŝtelirado, precipe en arbaroj, kiel mi jam rakontis, kaj Bilbo surfingrigis sian ringon antaŭ ol ekiri. Tial la araneoj ne vidis nek aŭdis lin alveni.

Li jam longe serpentis diskrete inter la arboj, kiam li rimarkis tre profundan ombrejon antaŭ si. Ĝi estis tre malluma, eĉ kompare kun la arbaro, kaj aspektis kiel meznokta makulo, ŝajne neniam lumigita de la tago. Kiam li alproksimiĝis li rimarkis, ke ĝi konsistis el araneaĵoj plektitaj kaj ŝpinitaj unu sur la alian. Li ankaŭ tuj rimarkis, ke sidis super li en la branĉaro araneoj enormaj kaj hidaj, kaj li tremis malgraŭ sia magia ringo timante, ke ili malkovrus lin. De malantaŭ arbo, li longe gvatis aranean grupon, kaj poste en la arbara silento kaj senmovo li konstatis, ke tiuj hororaj kreitaĉoj parolis kune. Iliaj voĉoj knaris kaj fajfis, sed li povis kompreni multajn iliajn parolojn. Ili parolis pri la gnomoj!

– Temis pri barakta batal’, sed valoris la penon, – diris unu. – Ili ja havas tre aĉajn dikajn haŭtojn, kompreneble, sed mi certas, ke ene estas bona suk\

– Jes ja, ili nutros nin bone bone, post kiam ili pendos longe longe, – diris alia.

– Ne pendigu ilin tro longdaŭre, – diris tria araneo. – Ili ne estas tiom grasaj, kiom oni preferus. Ili ne provizis sin sufiĉe lastatempe, laŭ mi.

– Buĉu ilin, mi diras, – siblis kvara. – Masakru ilin nun kaj pendigu ilin mortintaj longtempe.

– Mi vetas, ke ili jam de longe longe estas mortintaj, – diris la unua.

– Mortintaj ili ne estas. Mi ĵus vidis unu el ili tordiĝi. Tiu ĵus vekiĝis, mi supozas, post longa bela dorm’. Mi montros ĝin al vi.

Tiam unu el la grasaj araneoj kuris laŭ ŝnuro ĝis ĝi venis al dekduopo da faskoj pendantaj en vico de alta branĉo. Bilbo hororis, ĉar li nun rimarkis ilin pendoli en la ombroj, kaj vidis gnoman piedon montriĝi el faskofundo, kaj foje ankaŭ nazpinton, barberon aŭ kapuĉon.

La araneo nun venis al la plej dika fasko (“Mi konjektas, ke temas pri la kompatinda Bomburo”, – pensis Bilbo.) kaj mordis feroce la elstaran nazon. Aŭdiĝis sufokita huo en la sako, kaj piedfingro tuj supreniris kaj tre forte kaj precize batis la araneon. Bomburo evidente ankoraŭ batalemis. Tiam aŭdiĝis bruo kvazaŭ de malŝvelinta pilko, kaj la furioza araneo falis de sur la branĉo, kaj nur ĝustatempe tenis sin proprafadene. La aliaj ridis.

– Vi tute pravas. La viand’ vivas kaj piedbatemas!

– Mi ja ĉesigos tion! – siblis la kolera araneo, kiu regrimpis al sia branĉo.

Bilbo vidis, ke venis momento por agi. Li ne povis atingi la bestojn, kaj li ne havis pafilon. Sed li rimarkis, ke ĉirkaŭe kuŝis multe da ŝtonoj en tiu loko, kiu estis malgranda seka prarivero. Bilbo estis spertulo pri ŝtonĵetado, kaj li bezonis malmulte da tempo por trovi belan, glatan ovforman ŝtonon, kiu komforte kuŝis en lia mano. Kiam li estis knabo, li ekzercis sin pri ŝtonĵetado, ĝis kiam kunikloj, sciuroj kaj eĉ birdoj tuj evitis lin kiam ili vidis lin kliniĝi teren. Kaj kiel plenkreskulo, li ofte distris sin per ĵetringoj, sagetoj, bastoncela pafado, globludo, kegloj kaj aliaj trankvilaj ĵetludoj; kaj cetere li scipovis multajn aferojn krom blovi fumoringojn, starigi enigmojn kaj kuiri, kiujn mi ne jam rakontis pro tempomanko. Kaj ni ne disponas la tempon nun. Dum li elektis ŝtonojn, la araneo atingis Bomburon, kaj post nelonge li estus mortinta. Tiumomente Bilbo ĵetis. La ŝtono trafis la araneon ĉe la kapo kun kava klako, kaj ĝi sinkis senspire de l’ arbo, alteriĝante kun ŝmaco, dum ĝiaj kruroj ruliĝis en bulon.

La sekva ŝtono vipis tra granda araneaĵo tranĉante ĝiajn fadenojn faligante la araneon, kiu sidis tie en la mezo; kaj kun plaŭda frap’ tiu tuj pereis. Tiam okazis granda tumulto en la aranea nesto, kaj ili forgesis la gnomojn dum momento, kiel oni povas facile imagi. Ili ne vidis Bilbon, sed ili povis diveni la direkton de la ŝtonĵetado. Fulmorapide, ili alkuris la hobiton svingante kaj disĵetante siajn longajn fadenojn ĉiudirekten, ĝis la aero ŝajnis ŝpinita de ŝnuraj kaptiloj.

Tamen Bilbo rapide kaŝis sin en alia loko. La ideo venis al li, ke li povos konduki ilin malproksimen de la gnomoj, samtempe ekscitante, incitante kaj kolerigante ilin. Kiam kvindekopo da araneoj atingis la lokon, kie li antaŭe estis, li ĵetis pliajn ŝtonojn al tiuj kaj al aliaj, kiuj haltis malantaŭ ili, kaj li dancis inter la arboj kantante por turmenti ilin, igante, ke ili sekvu lin kaj ankaŭ aŭdigante sian voĉon al la gnomoj.

Jen lia kanto:

Araneo grasa, enarbeda ŝpin’!
Araneo grasa ne rimarkas min!
Aterkopo, Aterkop’!
Venis jam la tempo – hop!
Ĉesu ŝpini kaj serĉadu min!

Olda Tomnodio, grasa ĉe talio,
Olda Tomnodio, ne ekvidas min!
Aterkopo, Aterkop’!
Suben saltu, suben – hop!
En la arbo vi ne kaptos min!

Ĝi estis ne tre lirika, eble, sed vi devas memori ke li devis inventi ĝin improvize en malfacila momento. Ĝi funkciis laŭ lia celo ĉiuokaze. Dum li kantis, li ĵetis pliajn ŝtonojn kaj stamfis. Preskaŭ ĉiuj araneoj de tiu loko postĉasis lin, kelkaj saltis de arboj, aliaj kuris laŭ la branĉoj, svingis sin de arbo al arbo, aŭ ŝpinis novajn ŝnurojn trans la mallumajn spacojn. Ili celis lian bruadon pli rapide ol li taksis. Ili estis timige furiozaj. Krom la ŝtonoj neniu araneo ŝatis, ke oni nomu ĝin Aterkopo, kaj kompreneble Tomnodio estas por ĉiu ofenda.

Denove Bilbo hastis al nova loko, sed nun pluraj araneoj kuris al diversaj lokoj en la senarbejo, kie ili loĝis, kaj ŝpinadis retojn en la spacoj inter la trunkoj. La hobito baldaŭ kaptiĝus en densa ĉirkaŭanta barilo – almenaŭ tio estis la plano de la araneoj. Bilbo staris meze de ĉasantaj kaj ŝpinantaj insektoj, kuraĝigis sin kaj komencis novan kanton:

Lola Lob kaj fola Kob
ŝpinas por kateni min.
Mi pli frando ol viando,
sed ne eblas veni min!

Mi laŭvola muŝ’ petola;
grasaj vi kaj lolaj.
Ne kapablas kapti min
araneaĵoj folaj.

Kaj tiam li turnis sin kaj trovis, ke araneaĵo jam ŝtopis la lastan trapasejon inter du altaj arboj – sed feliĉe ĝi ne estis fortika araneaĵo, kaj ĝi estis farita de nur grandaj aranefadenoj duoble teksitaj, haste ŝpinitaj tien kaj reen inter du trunkoj. Rapide li eligis sian etan glavon. Li dishakis la fadenojn kaj eliris kantante.

La araneoj rimarkis la glavon, kvankam mi dubas, ke ili divenis ĝian naturon, kaj ĉiuj senhezite postkuris la hobiton sur la grundo kaj inter la branĉoj, svingante siajn felajn krurojn, klakigante siajn pinĉilojn kaj ŝpinilojn, elŝovante siajn okulojn kaj ŝaŭmante pro kolero. Ili sekvis lin en la arbaron, ĝis Bilbo iris tiel longe kiel li kuraĝis. Tiam pli silente ol muso li ŝtele retrovenis.

Li konsciis, ke li disponis treege malmulte da tempo antaŭ ol la araneoj revenos trompitaj al la arboj, kie pendis la gnomoj. Dume, li devis savi tiujn. Lia plej malfacila tasko estis atingi la longan branĉon, kie la faskoj svingiĝis. Mi supozas, ke li ne sukcesus, se araneo ne forlasus hazarde pendolantan ŝnuron, kaj pere de tiu, kvankam ĝi gluiĝis al lia mano kaj dolorigis lin, li baraktis supren – sed nur por renkonti maljunan araneon malrapidan kaj malican kun vasta grasa korpo, kiu restis por gardi la kaptitojn, kiujn ĝi ade pinĉis por juĝi, kiu estis la plej suka manĝopeco. Ĝi esperis komenci la festenon dum la aliaj forestis, sed sinjoro Baginzo ne deziris prokrasti kaj antaŭ ol la araneo sciis kio okazis, ĝi sentis lian pikon, kaj ruliĝis de sur la branĉo mortinte.

La sekva tasko de Bilbo estis liberigi gnomon. Kion fari? Se li tranĉus la ŝnuron, sur kiu iu pendis, la mizera gnomo plaŭdus teren post longa falo. Fingropinte grimpante laŭ la branĉo (kio ŝancelis kaj dancigis la kompatindajn gnomojn kiel maturajn fruktojn), li fine atingis la unuan faskon.

“Filio, aŭ Kilio, – li pensis laŭ la blua kapuĉpinto, kiu vidiĝis ĉe la supro. – Verŝajne Filio”, li pensis laŭ la longa nazo elstaranta tra la ŝpinitaj fadenoj. Li sukcesis kliniĝi por fortranĉi la plimulton de la fortaj gluaj trikaĵoj kiuj ligis lin, kaj post piedbato kaj forta barakto, Filio plejparte eliris. Mi konfesas, ke Bilbo poste ridis, vidante lin rigide etendi siajn brakojn kaj krurojn, dum li dancis kun la aranea ŝnuro sub siaj brakoj, kiel unu el tiuj ludiloj kun balancisto sur streĉita ŝnureto.

Iumaniere Filio atingis la branĉon, kaj klopodis helpi la hobiton, kvankam li sentis sin naŭzita pro la aranea veneno kaj la longa tranokta pendado en strikte volvita ŝpinaĵo kun nura naztruo por spiri. Li bezonis tre longan tempon por eligi tiun ŝtofaĉon de siaj okuloj kaj brovo, kaj rilate sian barbon, li devis fortondi la plimulton. Nu fine, kunlaborante ili komencis hisi la unuan gnomon supren, kaj tiam la sekvan por liberigi ilin pertranĉe. Neniu fartis pli bone ol Filio, kaj kelkaj fartis tre malbone. Iuj apenaŭ povis spiri (oni konstatas tamen, ke foje utilas longaj nazoj), kaj aliaj pli suferis pro veneniĝo.

Tiel ili liberigis Kilion, Bifuron, Bofuron, Dorion kaj Norion. La kompatinda Bomburo estis tiel laca, – li estis la plej grasa, kaj estis konstante pinĉata kaj pikata, – ke li simple ruliĝis de sur la branĉo kaj plaŭdis teren, bonŝance sur foliaron, kaj tie kuŝiĝis. Sed restis ankoraŭ kvin gnomoj pendantaj de la branĉofino, kiam la araneoj ekrevenis pli koleraj ol antaŭe.

Bilbo tuj aliris la trunkon de kie forkiĝis la branĉo, kaj haltigis tiujn, kiuj suprengrimpis. Li jam eligis sian ringon, kiam li liberigis Filion, kaj forgesis remeti ĝin, kaj nun ili komencis sibli:

– Nun ni vidas vin, fia eta kreitaĉo! Ni manĝos vin kaj pendigos viajn ostojn kaj haŭton de sur arbo. Aĥ! Li havas pikilon, ĉu? Nu, estas egale ĉar ni kaptos lin, kaj pendigos lin per la piedoj supren por unu-du tagoj.

Dume la aliaj gnomoj okupiĝis pri la restantaj kaptitoj, forhakante la fadenojn per siaj tranĉiloj. Ili baldaŭ ĉiuj liberiĝis, kvankam neniu certis, kio okazus post tiam. La araneoj kaptis ilin sufiĉe facile la pasintan vesperon, sed tiam ili estis ne avertitaj kaj en la mallumo. Ĉifoje ŝajnis, ke okazos terura batalo.

Subite Bilbo rimarkis, ke surtere kelkaj araneoj ĉirkaŭis la maljunan Bomburon, religis kaj estis fortrenontaj lin. Li kriis, kaj hakis la araneojn antaŭ si. Ili rapide cedis la vojon, kaj li grimpis kaj glitis malsupren por fali meze de la surgrunda grupo. La pikoj de lia glaveto estis por ili io noveca.. Ĝi impetis tien kaj reen! Ĝi brilis kun ravita ĝuo, kiam li ponardis ilin. Sesopo da ili estis mortigitaj antaŭ ol la aliaj retiris sin kaj lasis Bomburon al Bilbo.

– Subiru, subini! – li vokis al la gnomoj sur la branĉo. – Ne restu tie supre por enretiĝi! – Ĉar li vidis araneojn svarmi supre de la ĉirkaŭaj arboj kaj rampi laŭ la branĉoj super la kapoj de l' gnomoj.

Ili do baraktis malsupren, saltante aŭ falante en stakon da dek unu gnomoj, el kiuj la plimulto estis malekvilibraj kaj tro trememaj por marŝi pluen. Jen dekduopo, inkluzive ankaŭ de la kompatinda maljuna Bomburo apogita sur sia kuzo Bifuro kaj sia frato Bofuro, kaj Bilbo, kiu dancante ĉiudirekten svingis sian Pikon, dum centoj da koleraj araneoj spektis ilin de ĉirkaŭe kaj supre. La situacio ŝajnis senespera.

Tiam la batalo ekis. Kelkaj gnomoj havis tranĉilojn, aliaj havis bastonojn, ĉiuj povis havigi al si ŝtonojn, kaj Bilbo tenis sian elfan ponardon. Foje kaj refoje la araneoj estis forbatitaj kaj multaj mortigitaj. Sed tio ne povis longe daŭri. Bilbo estis preskaŭ elĉerpita, kaj nur kvar gnomoj kapablis stari firme. Ili baldaŭ englutiĝus kiel lacaj muŝoj. La araneoj jam komencis reŝpini siajn retojn ĉirkaŭ ili de arbo al arbo.

Fine Bilbo havis nur lastan planon, kaj li devis rakonti al la gnomoj la sekreton pri sia ringo. Li iom bedaŭris tion, sed ne estis alternativo.

– Mi malaperos, – li diris. – Mi forlogos la araneojn de vi, se mi povos, kaj vi devos resti kune kaj iri kontraŭdirekten. Tien maldekstren. Jen pli malpli la lasta loko, kie ni vidis la elfajn fajrojn.

Estis malfacile konvinki ilin, ĉar ili estis ankoraŭ konfuzitaj kaj ankoraŭ vertiĝis pro bastonbatado kaj ŝtonĵetado, sed fine Bilbo sentis, ke li ne plu povos atendi – la araneoj ade fermis sian cirklon ĉirkaŭ ili. Li tuj surfingrigis la ringon, kaj je la surprizo de l’ gnomoj, li malaperis.

Baldaŭ revenis la kanto pri “LolaLob” kaj ‘Aterkopo” de la foraj arboj dekstre. Tio multe konsternis la araneojn. Ili ĉesis antaŭeniri, kaj kelkaj iris al la voĉo. “Aterkopo” tiel kolerigis ilin, ke ili fariĝis senspritaj. Tiam Balino, kiu pli bone komprenis la planon de Bilbo ol la aliaj, komencis atakon. La gnomoj kunpremiĝis en nodon, lanĉis pluvegon da ŝtonoj, pelis la araneojn je la maldekstro kaj eliris el la cirklo. Longe malantaŭ ili la kriado kaj kantado subite ĉesis.

Esperante ke Bilbo ne kaptiĝis, la gnomoj daŭrigis pluen. Sed ne sufiĉe rapide. Ili estis lacaj kaj malsanaj, kaj ili ne povis iri pli rapide ĉar ili lamis kaj ŝanceliĝis, kvankam multaj araneoj venis tre proksime malantaŭ ili. Foje ili turnis sin kaj batalis kontraŭ la bestoj kiuj preterpasis ilin, kaj kelkaj araneoj jam atakis ilin de la superaj arboj, ĵetante longajn fadenojn.

La situacio denove iĝis fiaska, kiam subite Bilbo reaperis kaj sturmis la surprizitajn araneojn de neatendita flanko.

– Plueniru! Antaŭen! – li kriis. – Mi okupiĝos pri la pikado!

Kaj tiel li okupiĝis. Li saltis tien kaj reen, hakante araneaĵojn, tranĉante krurojn, ponardante grasajn korpojn, kiam ili tro proksimiĝis. La araneoj ŝvelis pro kolero, ŝprucis kaj ŝaŭmis, siblante terurajn malbenojn, ĉar ili komencis timi por siaj vivoj la Pikon, kaj ili malkuraĝis proksimiĝi al ĝi, precipe kiam ĝi revenis. Do malgraŭ iliaj blasfemoj, ilia predo foriris malrapide sed iom post iom pli malproksimen. La terura ĉasado ŝajnis daŭri horojn. Sed finfine, kiam Bilbo pensis ke li ne plu povus levi la manon por plia frapo, la araneoj subite rezignis kaj ĉesis persekuti lin, revenante senespere al sia malluma nesto.

Tiam la gnomoj rimarkis, ke ili venis al rando de l’ senarbeja cirklo, kie ili vidis la elfajn fajrojn. Ili ne povis scii, ĉu temis pri loko, kiun ili vidis la pasintan vesperon. Sed ŝajnis resti tie ia sorĉado, kiun la araneoj ne ŝatis. Cetere la lumo ĉi tie estis pli verda, kaj la branĉoj estis malpli dikaj kaj minacaj, kaj ili profitis la okazon ripozi kaj spiri.

Ili kuŝis longe, snufante kaj anhelante. Sed ili tuj komencis starigi demandojn. Ili volis detalan klarigon pri lia kapablo subite malaperi, kaj ili tiel interesiĝis pri la trovo de l’ ringo, ke ili forgesis sian aktualan embarason. Balino insistis pri la rakonto pri Golumo, kun ĉiuj enigmoj rediritaj kaj la ringo rakontita en ĝia ĝusta loko. Sed poste la lumo velkis, kaj ili starigis aliajn demandojn. Kie ili estis, kaj kie estis ilia vojo, ĉu restis manĝaĵoj kaj kion ili faru poste? Ili ade demandis pri tio, kaj ili ŝajnis ĉiam atendi respondon de la kompatinda eta Bilbo. Tiel oni rajtas konkludi, ke ili multe ŝanĝis siajn opiniojn pri sinjoro Baginzo kaj komencis respekti lin profunde (kiel Gandalfo jam prognozis). Fakte ili atendis, ke li ŝpinu grandiozan planon por eligi ilin de tiu situacio, kaj ili ne simple grumblis. Ili ja sciis, ke ili estus ĉiuj mortintaj, se la hobito ne intervenus. Kaj ili dankis lin refoje. Kelkaj eĉ stariĝis kaj riverencis ĝistere antaŭ li, kvankam ili falis pro la fortostreĉo kaj longe ne povis restari sur siaj kruroj. La vero pri liaj malaperoj ne malaltigis ilian estimon pri Bilbo, ĉar ili vidis, ke li havis spriton, bonŝancon kaj magian ringon, kaj tiuj ja estas valoraj posedaĵoj. Ili efektive tiel laŭdis lin, ke Bilbo komencis kredi, ke li eble ja estis kuraĝema aventuristo, kvankam li sentus sin multe pli kuraĝa, se li havus iom da manĝaĵo.

Sed restis absolute neniom. Kaj neniu sufiĉe bone statis por iri serĉi ion, aŭ trovi la perditan vojon. La perdita vojo! Neniu alia ideo venis en la laca kapo de Bilbo. Li sidis kaj fikse rigardis la senfinajn arbojn, kaj baldaŭ ili ĉiuj denove silentiĝis. Ĉiuj krom Balino. Longe post kiam la aliaj ĉesis paroli kaj fermis siajn okulojn, li daŭre grumblis kaj ridis al si.

– Golumo! Mi estu benita! Tiel li povis ŝtele preterpasi min ĉu? Nun mi scias! Rampis tre atente kaj silente, ĉu vere, sinjoro Baginzo? Butonoj sur la sojlo! Bona maljuna Bilbo... Bilbo... Bilbo... bo... bo... bo... – kaj li ekdormis, kaj dum longa tempo la arbaro estis absolute silenta.

Subite Dvalino malfermis unu okulon kaj ĉirkaŭrigardis ilin.

– Kie estas Torino? – li demandis.

Tio estis terura ŝoko. Kompreneble ili estis dektriopo, dek du gnomoj plus hobito. Kie estas Torino? Ili demandis sin, kiu misa sorto okazis al li kaj ĉu li malaperis pro magio aŭ malicaj monstroj, kaj tremis dum ili kuŝis perditaj en la arbaro. Ili ekdormis denove unu post la alia por sonĝi malkomforte pri teruraj koŝmaroj, dum la vespero iĝis nigra nokto. Kaj tie ni devas lasi ilin, por momento, tro malsanaj kaj malviglaj por establi vaĉon, aŭ por laŭvice servi kiel gvatantoj.

Torino kaptiĝis pli rapide ol ili. Vi memoras, ke Bilbo ekdormis kiam li entrudiĝis la lumrondon? Sekvafoje la unua enpaŝis Torino, kaj kiam la lumoj estingiĝis li falis kiel ensorĉita ŝtono. La bruado de la perditaj gnomoj en la nokto, iliaj krioj dum la araneoj kaptis kaj ligis ilin, kaj la frakasado de l’ batalo de l' venonta tago simple preterglitis lin. Dume la arbaraj elfoj venis, ligis kaj forportis lin.

La festenantoj estis arbaraj elfoj, kompreneble. Ili ne estis malica popolo. Ilia sola peko estis, ke ili malfidis fremdulojn. Kvankam ili posedis fortan magion, eĉ dum tiuj tagoj ili estis tre singardaj. Ili malsimilis al la Altaj Elfoj de Okcidento, kaj estis pli danĝeraj kaj malpli saĝaj. Ĉar la plimulto (kun siaj disigitaj parencoj en la montoj kaj montetoj) venis de la antikvaj triboj, kiuj neniam vojaĝis al Felando de Okcidento. La Helaj Elfoj, Profundaĵaj Elfoj kaj Maraj Elfoj iris tien kaj vivis tie dum epokoj, fariĝante pli belaj, saĝaj kaj pli kleraj, inventante magion kaj lertajn metodojn por fabriki belajn kaj mirindajn aĵojn, antaŭ ol ili revenis al la Vasta Mondo. En la Vasta Mondo la arbaraj elfoj restadis en la krepusko de niaj Suno kaj Luno, sed ili plej adoris la stelojn kaj vagis en la grandaj arbaroj, kiuj kreskis alte en landoj nun perditaj. Ili loĝis plejofte en arbaraj randoj, el kiuj ili iris ĉasi kaj rajdi aŭ vadis trans la malfermajn ebenejojn sub la lunlumo aŭ stellumo; kaj post kiam la homoj venis, ili pli preferis la krepuskon kaj vesperiĝan lumon. Sed ili ankoraŭ estis elfoj, kaj tio signifas Bonan Popolon.

En granda kaverno kelkajn mejlojn for de la orienta limo de Mornarbaro, tiuepoke loĝis ilia plej potenca reĝo. Antaŭ lia ŝtona pordego rivero fluis de sur la alta arbaro, kaj verŝiĝis en la marĉojn kuŝantajn sur ebenejoj sub la arbaraj montoj. Tiu granda kaverno kondukis al multaj aliaj malgrandaj kavernoj sur ĉiu flanko, plonĝis ondolinie suben, kaj havis multajn tunelojn kaj larĝajn halojn, sed ĝi estis pli hela kaj komforta ol gnomaj hejmoj, kaj estis nek tiel profunda, nek danĝera. Fakte, la regnanoj plimulte vivis kaj ĉasis en la malferma arbaro, kaj loĝis en domoj aŭ kabanoj surtere aŭ en la branĉoj. La fagoj estis iliaj plej ŝatataj arboj. La kaverno de la reĝo estis lia palaco, lia trezorejo kaj fortikaĵo por lia popolo kontraŭ malamikoj.

Ĝi estis ankaŭ kelkarcero por liaj kaptitoj. Do al la kaverno ili trenis Torinon, ne tro milde, ĉar ili ne amis gnomojn, kaj kredis, ke li estis malamiko. Dum praepoko ili militis kontraŭ gento de gnomoj, kiujn ili akuzis pri ŝtelo de ilia trezoro. Estus tamen lojale konstati, ke la gnomoj asertis alian veron, kaj diris ke ili nur prenis tion, kion oni ŝuldis al ili, ĉar la elfreĝo negocis, por ke ili prilaboru liajn krudajn oron kaj arĝenton, kaj poste rifuzis rekompenci ilin. La elfreĝo nur kulpis pri tio, ke li ŝatis amasigi trezoron, precipe el arĝentaj kaj blankaj juveloj, kaj kvankam lia trezorejo estis riĉa, li avide deziris pligrandigi ĝin, ĉar li ankoraŭ ne akiris tiom da riĉaĵoj kiom la aliaj praaj elfreĝoj. Lia popolo nek minis nek prilaboris metalojn aŭ juvelojn, kaj ne atentis pri komerco kaj terkultivado. Ĉiu gnomo bone konis tiun historion, kvankam la parencoj de Torino ne estis implikitaj en la antikva disputo, kiun mi priskribas ĉi tie. Konsekvence Torino malŝatis, ke ili traktis lin tiel, post kiam ili forigis lian ensorĉadon kaj kiam li revigliĝis. Kaj li obstine decidis, ke neniu paroligos lin pri oro aŭ juveloj.

La reĝo severe rigardis Torinon, kiam oni kondukis tiun al li, kaj starigis multajn demandojn. Sed Torino nur diris, ke li estis mortanta pro malsato.

– Kial vi kaj viaj kunuloj provis ataki trifoje mian popolon, dum ili festenis? – demandis la reĝo.

– Ni ne atakis ilin, – respondis Torino. – Ni venis peti manĝaĵojn, ĉar ni malsatis.

– Kie estas viaj kunuloj nun, kaj kion ili faras?

– Mi ne scias, sed mi supozas, ke ili mortas pro malsato en la arbaro.

– Kion vi faradis en la arbaro?

– Ni serĉis manĝajojn kaj trinkaĵojn, ĉar ni estis mortantaj pro malsato.

– Sed kiucele vi venis en la arbaron? – demandis la reĝo kolere.

Je tio Torino fermis la buŝon kaj nenion plu diris.

– Nu bone! – diris la reĝo. – Forportu lin kaj gardu lin, ĝis li intencos rakonti la veron, eĉ se li atendos cent jarojn.

Tiam la elfoj ligis lin per rimenoj, enkarcerigis lin en unu el la plej profundaj keloj kun forta ligna pordo, kaj forlasis lin. Ili donis al li multajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, kvankam ne la plej bonajn, ĉar arbaraj elfoj ne estas goblenoj kaj pli malpli bone kondutas eĉ kun siaj plej malbonaj malamikoj kiam ili kaptas ilin. La araneoj estis la solaj vivaĵoj, kiujn ili traktis senkompate.

Tie en la reĝa kelkarcero kuŝis kompatinda Torino; unue li estis dankema pro la pano, viando kaj akvo, sed poste li demandis sin pri siaj malfeliĉaj amikoj. Li ne tro longe pensis pri ili, sed tiu rakonto apartenas al la venonta ĉapitro, en kiu komenciĝos nova aventuro, kiam la hobito denove pruvos, ke li ja estas tre utila.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.