La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOBITO

Aŭtoro: John Ronald Reuel Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 12: INTERNAJ INFORMOJ

La gnomoj atendis longe en la mallumo antaŭ la pordo debatante, ĝis fine Torino ekparolis:

– Venis la momento por sinjoro Baginzo, kiu jam pruvis sian bravecon dum nia longa vojaĝo, kaj demonstris sin pli kuraĝa kaj ruza ol lia amplekso indikas, kaj – se mi rajtas diri – pli bonŝanca ol kutime la sorto permesas. Jen la momento por plenumi la taskon, pro kiu ni ricevis lin en nia Kompanio. Jen la momento, por ke li gajnu sian Rekompencon.

Vi jam konas la stilon de Torino, kiam temas pri gravaj okazoj, kaj mi ne plu citos lin, kvankam li paroladis multe pli longe ol tio. Ja temis pri grava okazo, sed Bilbo iĝis senpacienca. Ankaŭ li sufiĉe konis Torinon kaj jam konstatis, kion li celis.

– Se vi diras, ke laŭ vi mia tasko estas eniri la sekretan tunelon antaŭ ĉiu, ho Torino ido de Traino Kverkaŝildo, mi atendas, ke via barbo plu kresku, – li diris kolere. – Diru tion klare do! Mi povus rifuzi, ĉar mi jam helpis vin el du embarasoj, kiuj ne rolis en la origina kontrakto. Mi do pensas, ke mi jam meritas kompenson. Sed kiel mia patro diris “La tria klopodo kvitigas ŝuldon”, kaj verŝajne do mi ne rifuzos. Eble mi nun pli fidas mian bonŝancon ol dum la malnovaj tagoj, – li diris celante la pasintan printempon kiam li postlasis sian hejmon, kvankam depost tiam tio ŝajnis al li kvazaŭ antaŭ jarcentoj.

– Sed cetere mi pensas, ke mi tuj iros ĉirkaŭrigardi por meti finon al la afero. Nu, kiu akompanos min?

Li ne atendis amason da volontuloj, kaj li ne trompiĝis. Filio kaj Kilio aspektis malkomforte, pivotante sur unu kruro, kaj la aliaj eĉ ne ŝajnigis ke ili proponis sin, krom la maljuna Balino, la gvatisto, kiu tre ŝatis la hobiton. Li diris, ke li venos en la tunelon, kaj eĉ sekvos la vojon iomete, restante por voki helpon.

Almenaŭ oni povas aserti nome de la gnomoj, ke ili ja intencis repagi Bilbon riĉe por lia servo. Ili kunkondukis lin por plenumi danĝeran taskon, kaj estis egale al ili, kiel la kompatinda ulo faros tion. Sed ili provus savi lin de danĝero, se li falus en tion. Guste kiel ili faris okaze de la troloj komence de la aventuro, antaŭ ol ili efektive havis kialon por repagi lin. La vero estas, ke gnomoj ne estas herooj sed kalkulemaj uloj, kiuj konas la valoron de mono. Kelkaj estas trompemaj, perfidaj, eĉ malicaj, sed ankaŭ kelkaj estas decaj kiel Torino kaj Kompanio, se oni ne atendas multon de ili.

En la fono la steloj aperis en la pala nigrostria ĉielo, kiam la hobito rampis trans la sorĉitan pordan sojlon kaj eniris la Monton. Estis pli facile ol li atendis. Ĝi ne estis goblena enirejo, aŭ kruda arbar-elfa galerio. Ĝi estis tunelo fabrikita de gnomoj je la kulmino de ilia metia kaj komerca prospero. Ĝi estis rekta kiel liniilo, kun ebena planko kaj glataj muroj. Ĝi deklivis milde je konstanta grado malsupren ĝis dista fundo en la suba mallumo.

Post kelka tempo Balino deziris al Bilbo “Bonan ŝancon!” kaj haltis tie, kie li povis ankoraŭ vidi la pordan konturon kaj ankoraŭ aŭdi per artifiko de la tunelaj eĥoj la flustrajn voĉojn de la aliaj ekstere. Tiam la hobito surglitigis sian ringon ĉar la eĥoj atentigis lin, ke li devus ekspluati sian tutan hobitopovon por ŝteliri silente. Li rampis senbrue suben kaj ade suben en la senlumon. Li tremis pro timo, sed lia eta vizaĝo estis firma kaj severa. Li jam estis tre malsimila al tiu hobito, kiu antaŭ longe elkuris el Bag-Endo sen naztuko. Cetere, li ne plu havis naztukon depost longe. Li movis sian glaveton en ĝia ingo, bukis sian zonon kaj plueniris.

“Nun vi estas en definitiva embaraso, Bilbo Baginzo, – li diris al si. – Vi tro fuŝe parolis tiuvespere dum la festo, sed nun venis la tago de repago, kaj vi devos agi! – Bona ĉielo, kia simplulo mi estis, kaj estas! – diris lia malpli Tjuka parto. – Mi tute malbezonas trezorojn gardatajn de drakoj, kaj ĉio povus resti ĉi tie, se nur mi povus vekiĝi kaj trovi, ke tiu ĉi monstra tunelo estiĝus mia propra hejma sojlo!”

Li evidente ne vekiĝis, sed ade paŝis pluen, ĝis la porda silueto neniiĝis malantaŭe. Li estis entute sola. Li baldaŭ konstatis, ke plivarmiĝis. “Cu mi eble vidas flagran lumon sube antaŭ mi?” – li pensis.

Li pravis. Dum li plumarŝis, la brilo pli ardiĝis, ĝis ne plu restis dubo. Vidiĝis ĉiam pli forta ruĝa lumo. Kaj samtempe ĉiam pli varmiĝis. Vaporaj flokoj ŝvebis supren ĉirkaŭ li, kaj li komencis ŝviti. Bruoj ankaŭ komencis resoni en liaj oreloj, kvazaŭ ŝaŭmado de bobelanta kaldrono sur fajro kun raŭka raslo kvazaŭ la ronronado de enorma virkato. Tio nekonfuzeble estis ronka gluglado de giganta besto, dormanta tie antaŭe en la ruĝa lumo.

Bilbo haltis tie. Kiam li poste marŝis antaŭen, li plenumis la plej aŭdacan faron de sia vivo. La postaj grandiozaj aventuroj estis bagatelaj kompare kun ĉi tiu momento. Li kondukis la veran batalon sole en tiu tunelo, antaŭ ol vidi la danĝeron, kiu kaŭris antaŭ li. Ĉiuokaze, post momenta paŭzo, oni povas imagi la scenon, kiam li atingis la tunelofinon, aperturon kies grandeco kaj formo similis la supran pordon. En ĝi ŝtele aperis la hobita kapeto. Antaŭ li nun troviĝis la plej malsupra kelo aŭ kaverna halo de l’ antikvaj gnomoj ĝuste meze de la monta kerno. Estis tiam preskaŭ senlume, kaj oni nur per konturoj povis diveni ĝian vastecon. Sed de la proksima ŝtona planko ŝvebis supren arda brilo. La brilo de Smaŭgo!

Tie kuŝis kolosa ruĝa kaj orkolora dormanta drako. Stertoroj vibris kaj fumobukloj vaporis el ties nazo kaj faŭko. Sed dum li dormis, liaj internaj fajroj ne fortis. Sub ĉiuj liaj membroj kaj vasta volvita vosto, kaj ĉiuflanke de li sterniĝis longe for sur la senlumaj plankoj sennombraj stakoj da valoraĵoj, forĝita kaj neforĝita oro, gemoj, juveloj kaj arĝento, ĉiuj ruĝmakulitaj de la skarlata lumo.

Smaŭgo kuŝis kun falditaj flugiloj kiel iu nemezurebla vesperto ripozante iom surflanke tiel, ke Bilbo povis vidi lian subzonon kaj lian longan palan ventron, inkrustitan de gemoj kaj orfragmentoj pro longa kuŝado sur tiu multekosta lito. Malantaŭ li troviĝis la plej proksimaj muroj, kie svage vidiĝis pendantaj maŝkirasoj, helmoj, hakiloj, glavoj kaj lancoj, kaj tie staris ankaŭ grandaj bokaloj kaj vazoj plenaj de trezoroj ne kalkuleblaj.

Oni ne povas priskribi kiom tio imponis la hobiton. Efektive ne ekzistas sufiĉe da vortoj por esprimi lian surpriziĝon, depost kiam la homoj ŝanĝis la lingvon, kiun la elfoj pratempe instruis al ili, kiam la mondo estis mirinda. Bilbo jam aŭdis fabelojn kaj kantojn pri draktrezoroj, sed neniam antaŭe imagis tiom da trezora grandiozo, avido kaj gloro. Gnoma trezoramo sorĉis kaj ĝiskore impresis lin, kaj fiksite li gapis la netakseblan oran amason, kvazaŭ li forgesus ĝian hororan gardiston.

Li gapis dum tre longa tempo, ĝis kontraŭvole li kaŝe eliris el la porda ombro kaj proksimiĝis al la limoj de la trezora amaso. Supre kuŝis la dormanta drako ŝajne tre minaca malgraŭ tio, ke li dormis. Bilbo prenis duansan pokalon, kies pezon li povus porti, kaj ŝtelrigardis supren. Smaŭgo movis sian flugilon, malfermis ungegon kaj lia tondra ronkado ŝanĝis sian sonorecon.

Tiam Bilbo fuĝis. Sed la drako ne vekiĝis, almenaŭ ne tuj, sed spertis aliajn sonĝojn pri avareco kaj perforto kaj daŭre kuŝis en sia halo da rabaĵoj dum la eta hobito ŝvite kuris supren laŭ la longa tunelo. Lia koro pulsis kaj liaj kruroj pli freneze tremis ol kiam li subeniris, sed li tenajle tenis la pokalon, kaj pensis precipe: “Jes, ja, mi sukcesis! Ili ja laŭdos tion. Cu mi pli similas spiciston aŭ ŝteliston? Nu, oni ne plu aŭdos tion.”

Kaj li pravis. Balino ĝojis kiam li revidis la hobiton, kaj estis same surprizita kaj ravita. Li portis Bilbon eksteren. Estis noktomezo, kaj nuboj kovris la stelojn. Sed Bilbo kuŝiĝis kun okuloj malfermaj kaj plezure spiris la freŝan aeron, kaj ne atentis la gnomojn, kiuj ekscitiĝis kaj laŭdis lin, frapetante lin amike kaj dediĉante sin kaj siajn familiojn je lia servo por sennombraj venontaj generacioj.

La gnomoj pasigis la pokalon inter si ĝoje parolante pri sia retrovita trezoro, kiam subite enorma bruego tremigis la monton de malsupre, kvazaŭ malnova vulkano decidis erupcii denove. La pordo malantaŭ ili preskaŭ fermiĝis, kaj nur kojnoŝtono gardis ĝin malferma. Kaj interne de la longa tunelo el la fora profundaĵo terure eĥis muĝa kaj stamfa bruado, kiu vibrigis la teron sub ili.

Tiam la gnomoj forgesis la triumfemon kaj memfidajn fanfaronojn kaj kaŭris pro timo. Ili ja devis ankoraŭ batali kontraŭ Smaŭgo. Estas ĉiam danĝere ne konsideri drakon en sia planado, precipe kiam oni troviĝas apude. Ĝiuj drakoj amasigas trezoron, kiun eble ili ne povas uzi. Sed kutime ili konas siajn valoraĵojn parkere, kaj precipe post longa posedado. Kaj Smaŭgo estis tipa drako. Unue li estis sonĝinta maltrankvile pri militisto tre malgranda sed minace armita de akra glavo kaj arda aŭdaco. Poste li dormetis kaj fine vekiĝis. Sentiĝis stranga ekblovo da aero en la kaverno. Ĝu venteto venis de tiu eta truo? Li neniam pensis, ke ĝi estis fidinda kvankam ĝi estis tre malgranda, kaj li nun rigardis ĝin severe kaj suspekteme demandante sin, kial li antaŭe ne ŝtopis ĝin. Lastatempe li supozis, ke li aŭdis surdajn frapantajn eĥojn veni al lia kuŝejo de fora supro. Li moviĝis kaj etendis sian kolon por flari. Tiam li rimarkis la mankon de la pokalo!

Stelo! Fajro! Murdo! Tio ne okazis ekde lia veno al la Monto! Lia furiozo ne estis priskribebla. Tia furiozo vidiĝas, nur kiam riĉuloj, kiuj posedas pli ol ili bezonas, subite perdas tion kion ili posedas jam delonge, sed kion ili neniam uzis aŭ deziris. Fajro elsputiĝis, la halo enfumiĝis, la monta fundo ŝanceliĝis. Lia kapo vane etendiĝis ĝis la malgranda truo, kaj tiam envolvante sin, muĝante kiel subtera tondro, li forlasis sian profundan kuŝejon tra ĝia granda pordo al la altaj kavernoj de la monta palaco kaj supren ĝis la Ĉefpordo.

Lia sola celo estis priserĉi la tutan monton, ĝis li kaptos, disŝiros kaj distretos la ŝteliston. Kiam li trairis la pordon, la akvo sube vaporiĝis kun arda siblado. Li ekflugis flamante supren kaj sidiĝis sur la monta pinto en ŝprucanta nubo de verda kaj skarlata fajro. La gnomoj aŭdis la teruran bruon de lia ekflugo, kaj ili kuntiriĝis kontraŭ la muron de la herba breto, kaj kaŭrante sub rokegoj esperis iumaniere eviti la timigajn okulojn de la ĉasanta drako.

Ili ĉiuj estus mortintaj en tiu loko, se Bilbo ne vigliĝus denove.

– Rapidu! Rapidu! – li anhelis. – La pordo! La tunelo! Estas malutile resti ĉi tie.

Instigite de tiuj vortoj, ili komencis enrampi la tunelon, kiam Bifuro kriis:

– Miaj kuzoj – Bomburo kaj Bofuro – ni forgesis ilin. Ili estas sube en la valo!

– Ili mortos kun la poneoj, kaj la provizoj estos perditaj, – ĝemis la aliaj. – Ni povas nenion fari.

– Sensencaĵoj! – diris Torino, reakirante sian dignon. – Ni ne povas forlasi ilin. Eniru do sinjoro Baginzo kaj Balino, kun Filio kaj Kilio – la drako ne havu nin ĉiujn. Nun, vi aliaj trovu la ŝnurojn, rapidu!

Tio estis la plej malagrabla travivaĵo, el ĉiuj kiujn ili spertis ĝis nun. La abomenaj eksplodoj de la Smaŭga kolero eĥis sur la ŝtonojn super ili. Ĉiumomente estis risko, ke li alflugos kiel fulmanta flagro aŭ cirkulos ĉirkaŭ la monto por trovi ilin apud la danĝera klifo, dum ili tiris furioze la ŝnurojn. Bofuro estis hisita supren, kaj ankoraŭ nenio misa okazis. Bomburo estis levita supren, anhelanta kaj ekblovanta, dum la ŝnuroj knaris; kaj ankoraŭ nenio misa okazis. Iloj kaj kelkaj provizoj estis tiritaj supren, kaj tiam okazis granda misaĵo.

Aŭdiĝis super ili kirliĝanta zumado. Ruĝa brilo ekbrilis sur la rokaj anguloj. Venis la drako.

Ili havis nur momenteton por fuĝi en la tunelon, altirante kaj kuntrenante siajn pakaĵojn, kiam Smaŭgo elanis el la nordo, lekante per flamoj la montajn deklivojn, batante siajn flugilojn kun tempesta fajfado. Lia brulanta spirado ŝrumpigis la herbon antaŭ la pordo kaj enfiltriĝis en la fendeton, kiun ili lasis, kaj brulvundis ilin, dum ili kuŝis kaj kaŝis sin. Fajroj flagris kaj nigraj apudrokaj ombroj dancis. Poste ĉio iĝis malluma, kaj li preterpasis. La poneoj kriĉis pro teruro, rompis siajn ŝnurojn kaj forgalopis sovaĝe. La drako spiralis malsupren, turnis sin por persekuti ilin kaj foriris.

– Tiel mortos niaj kompatindaj bestoj! – diris Torino. – Nenio povas eskapi Smaŭgon, se tiu ekvidis ĝin. Ĉi tie ni estas, kaj ĉi tie ni restos, ĝis kiam iu el ni deziros treni sin plurajn longajn mejlojn reen al la rivero, dum Smaŭgo gvatas!

Tio ne estis agrabla penso! Ili plurampis suben, kaj tie ili kuŝis kaj tremis, kvankam estis varme kaj malfreŝe, ĝis kiam pala aŭrora lumo trapasis la pordan fendeton. Foje dumnokte ili povis aŭdi la drakan muĝadon laŭtiĝi kaj poste fadi, dum tiu ade rondiris priserĉante la montajn deklivojn.

Li konjektis, helpe de la poneoj kaj la spuroj de tendaro kiujn li malkovris, ke iuj venis de la rivero kaj la lago kaj grimpis la montan deklivon en la valo, kie la poneoj troviĝis. Sed liaj esplorantaj okuloj ne vidis la pordon, kaj la malgranda altmura breto deturnis la plej ferocajn flamojn. Li ĉasis longe sed sensukcese ĝis la aŭrora venteto fridigis lian koleron, kaj li reiris al sia ora kuŝejo por dormi kaj refortiĝi. Li neniam povus pardoni ŝtelon – eĉ se mil jaroj transformus lin al subbrulanta ŝtona statuo, sed tiumomente li povis almenaŭ atendi. Ŝtele kaj silente, li rampis reen al sia kuŝejo kaj duonfermis siajn okulojn.

Kiam venis la mateno la gnomoj malpli timis. Ili koncedis, ke tiaj danĝeroj estis konformaj al tiu tipo de trezorgardisto, kaj ne estus inde, ke ili forlasu sian mision tiumomente. Kaj cetere ili nun ne povus facile foriri, kiel Torino jam rimarkigis. Iliaj poneoj estis jam perditaj aŭ mortaj, kaj ili devis atendi longe antaŭ ol Smaŭgo sufiĉe malstreĉus sian gvatadon por ke ili provu longan piedvojaĝon. Feliĉe, ili savis sufiĉe da provizoj por pluvivi dum kelka tempo.

Ili diskutis longe, kion ili faru, sed ne povis elpensi manieron forigi Smaŭgon. Tio estis ĉiam la difekto de ilia plano, pri kiu Bilbo inklinis atentigi ilin. Kiel oni kutime faras, kiam oni estas entute konfuzita, ili komencis grumbli al la hobito kulpigante lin pri tio, kion ili unue ĝuis: li ŝtelis la pokalon kaj tro frue furiozigis Smaŭgon.

– Kion mi devus fari? – respondis Bilbo kolere. – Oni ja ne dungis min por mortigi drakojn – jen laboro por militistoj – sed nur por ŝteli trezoron. Mi komencis kiel eble plej bone. Cu vi atendis, ke mi revenu kun la tuta trezoro de Troro sur mia dorso? Se indas grumbli, mi kredas, ke temas pri mia vico. Vi devus esti kunportintaj kvincent rompŝtelistojn kaj ne unu solan. Mi certas, ke dum la trezoro gloras vian avon, vi ne povas pretendi, ke vi klarigis eĉ unufoje kiom vasta lia riĉeco ja estas. Mi devus pasigi jarcentojn por porti ĉion supren, se mi estus kvindekoble pli granda kaj Smaŭgo estus kvieta kiel kuniklo.

Post tio, kompreneble, la gnomoj petis lian pardonon.

– Kion do vi proponas fari, sinjoro Baginzo? – ĝentile demandis Torino.

– Mi havas neniun ideon ĝis nun – almenaŭ se vi parolas pri transportado de la trezoro. Tio dependas ĝuste de nia fortuno kaj de forigo de Smaŭgo. Mia metio ne akordiĝas kun forigo de drakoj, sed mi klopodos elpensi tion. Miaparte, mi esperas absolute nenion, kaj nur deziras esti sekura en mia hejmo.

– Sed pri tio ni ne zorgu nun! Kion ni faru hodiaŭ?

– Nu, se vi vere deziras mian opinion, mi devas diri, ke nia nura elekto estas resti ĉi tie. Ni povas sendube elrampi sendanĝere dum la tago por spiri. Eble poste, unu-du el ni elektiĝos por serĉi la stokon apud la rivera bordo por replenigi niajn provizojn. Sed intertempe ĉiu devos resti en la tunelo nokte. Nun mi havas proponon por vi. Mi havas mian ringon, kaj rampos suben posttagmeze – ĉar Smaŭgo tiam devos dormeti, se iumomente li efektive dormas – kaj mi vidos, kion li preparas. Eble mi trovos ion. “Ĝiu drako havas sian vundeblan lokon”, – ofte diris mia patro, kvankam mi ne supozas, ke li reale spertis tion.

Nature la gnomoj akceptis la proponon senhezite. Ili jam multe respektis la etan Bilbon. Li nun fariĝis la efektiva aventurestro. Li jam komencis skizi siajn proprajn planojn kaj ideojn. Kiam venis tagmezo, li pretigis sin por nova vojaĝo ĝis la monta fundo. Li ne ŝatis tion, kompreneble, sed ne estis tiom malbone, ĉar li sciis pli malpli tion, kio atendis lin. Se li estus pli klera pri drakoj kaj iliaj sagacaj manieroj, li eble pli timus kaj malpli esperus ke li trovus ĉi tiun dormanta.

La suno brilis kiam li ekiris, sed en la tunelo estis mallume kiel nokte. La lumo de la pordo, kiu estis preskaŭ fermita, baldaŭ forvelkis, dum li subeniris. Li progresis tiel silente, ke fumo blovita de milda venteto estus pli brua, kaj li emis fieri pri tio kiam li proksimiĝis al la suba aperturo. Vidiĝis nur tre svaga ruĝlumo.

“Olda Smaŭgo estas laca kaj dormanta, – li pensis. – Li ne povos vidi min kaj ne aŭdos min. Kuraĝu Bilbo!” Li forgesis aŭ ne sciis la flarpovon de la drakoj. Estas ĝena fakto, ke ili povas gardi la okulojn duone malfermitaj dum la dormado, se ili suspektas ion.

Smaŭgo certe ŝajnis dormi, kvazaŭ li mortus, kaj vidiĝis en la mallumo nur elronkita floko da svaga vaporo, kiam Bilbo ŝtelrigardis el la truo. Li preskaŭ paŝis antaŭen, kiam lin subite trafis arda kaj trapika lumradio sub la pendanta palpebro de l’ maldekstra okulo de Smaŭgo. Li nur ŝajnigis, ke li dormis! Li gvatis la tunelan enirejon! Bilbo rapide retropaŝis kaj benis la fortunon de sia ringo. Tiam Smaŭgo ekparolis.

– Nu, ŝtelisto! Mi flaras vin, kaj mi sentas vian aerfluon. Mi aŭdas vian spiradon. Venu! Servu vin libere, ĉar estas multo kaj restos sufiĉa kvanto!

Sed Bilbo ne estis tiel malklera pri drakoj, kaj se Smaŭgo esperis proksimigi lin tiel facile, li estis trompita.

– Ne dankon, ho Smaŭgo la Majesta! – li respondis. – Mi venis ne por donacoj. Mi deziris nur rigardi vin kaj vidi, ĉu vi estas tiel grandioza, kiel la legendoj rakontas. Mi ja ne kredis ilin.

– Ĝu vere? – diris la iom flatita drako, kvankam li tute ne kredis tion.

– La kantoj kaj fabeloj tute ne aludas la verecon, ho Smaŭgo la plej Majesta kaj Katastrofa Mastro, – respondis Bilbo.

– Vi estas tre bone edukita por ŝtelisto kaj mensogulo, – diris la drako. – Vi ŝajne konas mian nomon, sed mi ne memoras flari vian odoron antaŭe. Ĝu mi rajtas demandi, kiu vi estas kaj de kie vi venis?

– Vi ja rajtas! Mi venis de sub la monteto, kaj vojiris sub la montoj, super la montoj kaj tra la aero. Mi estas tiu, kiu marŝas nevideble.

– Mi povas tion kredi, – diris Smaŭgo. – Sed tio ne estas via kutima nomo.

– Mi estas la enigmoludanto, la retohakisto, la pikanta muŝo. Oni elektis min kiel bonŝancan numeron.

– Belaj titoloj! – subridis la drako. – Sed bonŝancaj numeroj ne ĉiam estas gajnaj numeroj.

– Mi estas tiu, kiu dronigas siajn amikojn vivantaj, saturante ilin kaj retirante ilin vivaj el la akvo. Mi venis el saka fundo, sed neniu ensakigos min.

– Tiuj titoloj malpli kredeblas, – mokis Smaŭgo.

– Mi estas ursamiko kaj aglogasto. Mi estas Ringogajnanto kaj Fortunportanto. Mi estas Barelrajdanto, – li daŭrigis ŝatante siajn proprajn enigmojn.

– Tiuj estas pli taŭgaj! – diris Smaŭgo. – Sed ne lasu vian imagopovon forporti vin!

Estas evidente, ke oni devas konversacii kun drakoj tiumaniere, se oni deziras ne malkaŝi sian nomon (kio estas saĝa), kaj deziras ne ofendi ilin per aplomba rifuzo (kio estas ankaŭ tre saĝa). Ĉiuj drakoj estas nerezisteble tentitaj de enigmoludoj kaj prokrasta enigmosolvado. Ĉi-foje rakontiĝis multo, kiun Smaŭgo ne povis kompreni (kvankam mi supozas, ke vi rekonas la aventurojn, kiujn Bilbo aludis), sed li supozis, ke li komprenis sufiĉe, kaj li ridante kluketis al si mem.

“Mi pravis do hieraŭ vespere, – li ridetis al si. – Laganoj. Jen fiplano de tiuj mizeraj kuvokomercantaj Laganoj, aŭ mi estas lacerto. Mi ne vizitis tiun regionon dum epokoj, sed nun mi okupiĝos pri tio!”

– Nu bone, ho Barelrajdanto! – li laŭte diris. – Eble via poneo nomiĝis Barelo, sed eble ne, kvankam ĝi estis sufiĉe dika. Vi eble marŝas nevideble, sed vi ne marŝis la tutan vojon. Mi sciigu al vi, ke mi voris ses poneojn la pasintan nokton, kaj mi baldaŭ kaptos kaj formanĝos la aliajn. Kompense por tiu bonega festeno, mi diros al vi unu konsilon por via bonfarto: ne plu rilatu kun gnomoj, se vi povos!

– Gnomoj! – diris Bilbo pretekstante surprizon.

– Ne babilu! – diris Smaŭgo. – Mi pli bone ol iu ajn konas la odoron (kaj guston) de gnomoj. Ne rakontu al mi, ke mi povas manĝi gnomrajditan poneon kaj ne rimarki tion! Vi misfortunos, se vi restos kun tiaj kunuloj, Stelisto Barelrajdanto. Miaparte mi volonte lasos vin foriri por anonci tion al ili.

Sed li ne diris al Bilbo, ke li flaris iun nekonatan odoron – nome hobitan odoron, kiun li ne spertis antaŭe, kaj li konsterniĝis pri tio.

– Mi konjektas, ke vi ricevis bonan prezon por tiu pokalo la pasintan nokton, ĉu ne? – li daŭrigis. – Diru do, ĉu ion ajn? Ĉu neniom? Nu, tio estas tipe gnoma trajto. Kaj mi supozas, ke ili vagas ekstere, dum via tasko estas pli danĝera kaj via pago estas nur tio, kion vi oportune ŝtelas, kiam mi ne gvatas. Ĉu por ili? Ĉu vi akiros vian justan porcion? Ne kredu tion! Se vi eskapos vivanta, vi estos bonŝanca.

Bilbo nun sentis sin malkomforte. Kiam serĉante lin en la ombroj la esploranta okulo de Smaŭgo trafis lin, li tremis kaj neklarigeble deziris elkuri kaj malkaŝi sin por diri la veron al Smaŭgo. Fakte li tre riskis drakan ensorĉadon. Sed gajnante sian aŭdacon denove, li reparolis:

– Vi ne scias ĉion, ho Smaŭgo la Potenca, – li diris. – Ni ne nur pro oro venis ĉi tien.

– Ha ha! Vi konfesas, ke vi estas “ni”! – ridis Smaŭgo. – Kaj kial ne mencii “ni, la dekkvaropo” por kompletigi la rakonton, sinjoro Bonŝanca Numero? Estas agrable aŭdi ke vin allogis aliaj aferoj krom mia oro. Tiucele, vi do eble ne tute malŝparos vian tempon. Mi ne scias ĉu venis en vian kapon la ideo, ke eĉ se vi povus ŝteli la oron iom post iom – dum ni diru kelkaj centoj da jaroj – vi ne povus porti ĝin tro longe for? Ne utilus trezoro sur monta deklivo, ĉu? Egale ĝi ne utilus en arbaro, ĉu ne? Ĉielo mia! Ĉu la makulo en la kalkulo ne vidiĝis? Mi supozas, ke vi devus ricevi pli malpli dekkvaronon laŭ la kontrakto, ĉu ne? Sed kio pri liverado? Kio pri portado? Pri armitaj gardistoj kaj impostoj?

Tiam Smaŭgo ridis laŭte. Li estis malica kaj sagaca, kaj li sciis ke li divenis sufiĉe prave. Tamen li suspektis, ke Laganoj origine skizis la planon kaj ke la plimulto de l’ rabaĵo estis destinita halti en la akvoborda urbo, kiu dum lia junaĝo nomiĝis Esgaroto.

Vi eble ne kredas tion, sed Bilbo estis tre surprizita. Ĝis nun lia pensado kaj energio celis nur la vojaĝon al la Monto kaj la serĉon de la enirejo. Li neniam pripensis kiel oni forportos la trezoron, kaj certe ne scivolis kiel li reportos sian porcion hejmen al Bag-Endo Sub la Monteto.

Nun malagrabla ideo fiksiĝis en lia menso. Ĉu ankaŭ la gnomoj forgesis tiun gravan punkton? Aŭ ĉu ili mokis lin ridante sub siaj barboj? Tio estas la efiko de dialogo kun drako ĉe nesciantoj. Estas evidente, ke Bilbo devis tre zorge atenti, sed Smaŭgo havis tre persvadan pefsonecon.

– Mi asertas al vi, – li diris, klopodante resti lojala al siaj amikoj kaj gardi sian aplombon, – ke la oro estis nur kromkonsidero por ni. Ni venis surmonte kaj submonte, per ondoj kaj ventoj por la venĝol Cu vi ne konstatas, ho Smaŭgo la Nekalkuleble Riĉa, ke via gloro kreis por vi kelkajn ferocajn malamikojn?

Tiam Smaŭgo vere ridegis – per renversa eksplodo, kiu ŝancelis kaj surterigis Bilbon, dum fore en la supro de la tuneio la kunpremitaj gnomoj imagis, ke Bilbo pereis subite kaj malagrable.

– Venĝo! – li elsnufis, kaj liaj okuloj lumigis la halon de la planko ĝis plafono kiel skarlata fulmo. – Venĝo! La Reĝo sub la Monto estas mortinta, kaj kie estas ties idoj, kiuj serĉas venĝon? Giriono, Mastro de Dalo, estas mortinta, kaj mi voris lian popolon kiel lupo ŝafojn, kaj kie estas la idoj de liaj idoj, kiuj aŭdacus proksimiĝi al mi? Mi murdas, kie mi deziras kaj neniu rezistas. Mi pistis la antikvajn militistojn, kaj iliaj parencoj ne plu loĝas en la hodiaŭa mondo. Tiam mi estis juna kaj delikata. Nun mi estas maljuna kaj forta, tre forta, fortega, ho Ombra Ŝtelisto! – li fanfaronis. – Mia kiraso estas kvazaŭ dek ŝildoj. Miaj dentoj estas glavoj, miaj ungegoj estas lancoj, mia vosto frapas kiel fulmobato, miaj flugiloj egalas uraganon, kaj mia spiro – morton!

– Mi ĉiam supozis, – diris Bilbo pepante pro timo, – ke drakoj havas molajn subaĵojn, precipe en la partoj... hm... ventraj. Sed sendube vi estas tiel fortika, ke vi pripensis tion.

La drako ĉesigis sian fanfaronon.

– Viaj informoj estas eksmodaj, – li replikis seke. – Mi estas kirasita de l’ kap’ ĝis la vosto per feraj skvamoj kaj duraj gemoj. Neniu klingo trapikos min.

– Tion mi supozis, – diris Bilbo. – Efektive neniu egalas Mastron Smaŭgo la Nepenetreblan. Estas tiom majeste posedi veŝton el fajnaj diamantoj!

– Jes, estas ja rare kaj mirinde, – diris la absurde plezurigita Smaŭgo. Li ne sciis, ke la hobito jam vidis lian nekutiman subŝirmilon dum sia antaŭa vizito, kaj tiu havis jukan scivolemon por ekzameni ĝin pli proksime. La drako ruliĝis surflanken. – Rigardu! Kion vi opinias pri tio?

– Blindume mirinda! Perfekta! Sendifekta! Pompa! – diris Bilbo laŭte, samtempe pensante: “Olda azeno! Ja vidiĝas meze de Y kavo sur la maldekstra brusto, makulo nuda kiel senŝela heliko!”

Vidinte tion, sinjoro Baginzo celis nur foriri.

– Nu, mi ne devas prokrastigi vian Moŝton, – li diris, – aŭ malhelpi vian tiom merititan ripozon. Poneoj postulas multe da ĉasado, mi kredas, post longa antaŭkurado. Kaj same rompŝtelistoj, – li aldonis retropafe, dum li impetis reen kaj kuris supren laŭ la tunelo.

Tio estis maloportuna respondo, ĉar la drako kraĉis terurajn flamojn malantaŭ lin, kaj kvankam Bilbo tre rapide kuris supren laŭ la deklivo, li ne sufiĉe komforte forkuris antaŭ la abomena kapo de Smaŭgo premiĝis kontraŭ la suba aperturo. Bonŝance, la tuta kapo kaj faŭko ne povis eniri, sed la naztruoj sputis fajron kaj vaporon por persekuti lin, kaj li preskaŭ svenis kaj stumblis senvide pluen, agonie kaj timante. Lia klera konversacio kun Smaŭgo plaĉis al li, sed lia fina eraro ŝokis kaj revigligis lin.

“Ne ataku drakon moke, Bilbo, stultulo! – li diris al si, kaj tio fariĝis unu el liaj plej ŝatataj frazoj, kiu poste proverbiĝis. – Vi ankoraŭ ne atingis la aventurofinon”, – li aldonis, cetere prave.

La posttagmezo fariĝis vespero, kiam li eliris denove kaj falis svenante sur la tiel nomitan sojlon. La gnomoj revekis lin, kaj kuracis liajn brulvundojn kiel eble plej bone. Sed pasis longa tempo, antaŭ kiam liaj kolaj kaj kalkanaj haroj rekreskis plene, ĉar tiuj estis bruligitaj kaj krispitaj ĝis la haŭto. Dume liaj amikoj provis kuraĝigi lin kaj avide atendis liajn novaĵojn, scivolante kial la drako tiom terure bruis kaj kiel la hobito sukcesis eskapi.

Sed la hobito estis turmentita kaj ĝenita, kaj ili malfacile paroligis lin. Pripensante la situacion, li nun bedaŭris kelkajn frazojn, kiujn li diris al la drako, kaj ne volis ripeti ilin. La maljuna turdo sidis sur roko apude kun la kapo flanken klinita, aŭskultante ĉion, kion oni diris. Por pruvi sian malbonhumoron Bilbo prenis ŝtonon kaj ĵetis ĝin al la turdo, kiu nur flanken flirtis kaj revenis.

– Estu malbenita tiu birdo! – diris Bilbo kolere. – Mi kredas, ke li subaŭskultas, kaj mi ne ŝatas lian aspekton.

– Lasu lin trankvila! – diris Torino. – Turdoj estas bonaj kaj amikaj. Tiu ĉi birdo estas tre maljuna, kaj eble li estas la lasta parenco de la speco, kiu loĝis apude kaj dresiĝis en la manoj de miaj patro kaj avo. Ili estis speco longviva kaj magia, kaj tiu povas esti unu el tiuj, kiuj vivas depost tiu epoko, jam de pli malpli ducent jaroj. La homoj de Dalo sukcesis lerni ilian lingvon, kaj uzis ilin por porti mesaĝojn al Lagurbo kaj aliloken.

– Nu li certe havos novaĵojn por Lagurbo, se li atendas tion, – diris Bilbo, – kvankam mi dubas, ke restas tie homoj, kiuj faras al si la klopodon lerni la turdan lingvon.

– Kial, kio okazis? – kriis la gnomoj. – Daŭrigu vian rakonton!

Tiam Bilbo diris al ili ĉion, kion li memoris, kaj konfesis sian malagrablan ideon, ke la drako jam divenis multon helpe de liaj enigmoj, kaj ankaŭ de la tendaroj kaj poneoj.

– Mi certas, ke li scias, ke ni venis de Lagurbo kaj ricevis helpon de tie. Mi havas la teruran senton, ke li nun intencas iri tien. Mi bedaŭras multe, ke mi menciis barelrajdadon. Tio atentigus pri la laganoj eĉ blindan kuniklon en ĉi tiu regiono.

– Nu, ja! Tio estas neevitebla, kaj estas malfacile ne diri la veron, kiam oni parolas kun drakoj. Almenaŭ laŭ la onidiroj, – diris Balino, esperante kvietigi lin. – Mi kredas ke vi sufiĉe bone kondutis, laŭ mi, ĉar vi eltrovis almenaŭ unu tre gravan informon. Kaj tio superas la sukceson de tiuj, kiuj antaŭe interparolis kun Smaŭgo. Ni eventuale profitos la ŝancon, ke ni scias pri tiu nuda makulo sur la veŝto de tiu maljuna lacerto.

Tio ŝanĝis la konversacion, kaj ili komencis paroli ne nur pri historia, sed ankaŭ pri dubinda kaj mita mortigado de drakoj, pri diversaj stiloj de ponardado, tranĉado kaj subpikado, kaj pri la pluraj artoj, artifikoj kaj strategioj, kiujn oni jam uzis por tion fari. La ĝenerala opinio estis, ke trafi drakon dum li dormis estis malfacila tasko, kaj ke puŝi aŭ piki dormantan drakon pli ofte fiaskus ol aŭdaca sturma atako. Dum ili parolis, la turdo aŭskultis, kaj kiam la steloj reaperis, li etendis siajn flugilojn kaj forflugis. Kaj dum ili parolis, la ombroj sterniĝis kaj Bilbo fariĝis eĉ pli malkontenta kaj maltrankvila.

Fine li interrompis ilin.

– Mi certas, ke ni estas tre malsekuraj ĉi tie, – li diris, – kaj mi ne vidas kial ni restu sidantaj ĉi tie. La drako jam dezertigis ĉiujn verdajn landojn ĉirkaŭe, kaj krome venis la nokto kaj malvarmiĝis. Mi sentas ĝisoste, ke li reatakos ĉi tiun lokon. Smaŭgo nun scias, kiumaniere mi subiris al lia halo, kaj oni povas fidi, ke li eltrovos la aliflankan enirejon. Li frakasos ĉi tiun flankon de l’ Monto, se li bezonos, por ŝtopi nian foriron – kaj plaĉus al li des pli bone, se tio pistus nin samtempe.

– Vi estas ja malgaja, sinjoro Baginzo! – diris Torino. – Kial Smaŭgo ne blokis la suban aperturon, se li tiom deziras bari nian enirejon? Li ankoraŭ ne faris tion, ĉar ni aŭdus tion antaŭe.

– Mi ne scias, mi ja ne scias. Mi supozas, ke la kialo estas, ke li unue volis allogi min internen, kaj nun li eble atendas la finon de la ĉi-vespera ĉasado. Eble li ne volas damaĝi sian dormoĉambron, sed mi preferus, ke vi ne plu diskutu kun mi. Smaŭgo nepre baldaŭ aperos, kaj nia nura ŝanco estas aŭ eliri nun aŭ eniri la tunelon pli profunden ferminte la pordon.

Li estis tiel avide sincera, ke la gnomoj fine obeis lin, kvankam ili prokrastis por fermi la pordon. La plano ŝajnis malespera, ĉar neniu sciis ĉu ĝi malfermiĝus de interne, kaj ne plaĉis al ili la ideo, ke ili estus enfermitaj kun nura elirejo tra la draka kuŝejo. Kaj plie ĉio ŝajnis tre silenta kaj interne kaj ekstere de l’ tunelo. Tiel dum kelka tempo ili sidis ene, ne malproksime en la tunelo kun duonfermita pordo, kaj daŭre parolis.

Iliaj paroloj nun temis pri la malicaj drakaj vortoj kontraŭ la gnomoj. Bilbo bedaŭris, ke li aŭdis tion, aŭ almenaŭ deziris certigi sin pri la honesteco de l’ gnomoj, kiam ili deklaris ke ili neniam pensis pri kio okazus al la trezoro post kiam ili gajnus ĝin.

– Ni sciis, ke temis pri malespera aventuro, – diris Torino, – kaj ni ankoraŭ konscias tion. Sed mi supozas, ke kiam ni gajnos ĝin, restos sufiĉe da tempo por decidi kion fari kun ĝi. Rilate vian porcion, sinjoro Baginzo, mi certigas vin, ke ni estas tre dankemaj, kaj vi povos elekti vian propran dekkvaronon, tuj kiam ni havos ion divideblan. Mi bedaŭras, ke vi estas ĝenita pri transportado, kaj mi konfesas, ke restas multaj obstakloj – la landoj ne mildiĝis depost multaj jaroj, kaj oni eĉ povas diri la kontraŭon – sed ni faros nian plejeblon por vi, kaj pagos nian parton de la kostoj, kiam la momento venos. Kredu min aŭ ne, laŭ via volo!

Post tiuj paroloj la temo pasis al la amasigita trezoro kaj al valoraĵoj memoritaj de Torino kaj Balino. Ili scivolis, ĉu tiuj kuŝas ankoraŭ tie en la halo, kaj sin demandis ĉu ili estis nerompitaj: lancoj fabrikitaj por la armeoj de la granda reĝo Bladortino (delonge mortinta) kun trifoje forĝitaj pintoj kaj stangoj lerte inkrustitaj de oro sed neniam liveritaj aŭ pagitaj; ŝildoj destinitaj al longe mortintaj militistoj; la granda ora pokalo de Troro kun du ansoj martelita kaj gravurita kun birdoj kaj floroj kies okuloj kaj petaloj konsistis el juveloj; nepenetreblaj maŝkirasoj lamenigitaj de oro kaj arĝento; kaj la kolĉeno de Giriono, Mastro de Dalo, fabrikita el kvincent smeraldoj herboverdaj, kiun li speciale donacis pro tio, ke oni armis lian filon per maŝkiraso el gnomartaj ringoj, kies fabrikmetodo neniam antaŭe efektiviĝis ĉar ĝi estis forĝita el pura arĝento kun egalaj forto kaj potenco de triobla ŝtalo. Sed la plej fajna trezoraĵo estis granda blanka gemo, kiun la gnomoj trovis en la plej profundaj montaj subaĵoj – la Montokoro, la Arkeŝtono de Traino.

– La Arkeŝtono! La Arkeŝtono! – murmuris Torino en la mallumo, revante kun mentono sur siaj genuoj. – Ĝi similis milfacetan globon, ĝi brilis arĝente en la fajrolumo, kiel akvo sub la suno, kiel neĝo sub steloj, kiel pluvo sur la luno!

Sed la sorĉa trezoramo mankis al Bilbo. Li nur duonaŭskultis iliajn parolojn. Li sidis plej proksime al la pordo kaj klinis unu orelon por aŭdi spurojn de eksteraj bruoj kaj per la alia provis aŭdi trans la gnomoj eĥojn aŭ flustrajn moviĝojn de longe sube.

La mallumo profundiĝis kaj li pli maltrankviliĝis.

– Fermu la pordon! – li petis ilin. – Mi timas tiun drakon ĝisfunde. Malpli plaĉas al mi tiu silento ol la tumulto de la pasinta nokto. Fermu la pordon, antaŭ ol estos tro malfrue.

Io en lia voĉo konsternis la gnomojn. Torino lante vekiĝis el siaj revoj, levis sin kaj per piedo forbatis la pordan kojnoŝtonon. Poste ili puŝis la pordon kaj fermis ĝin kun obtuza klako. Ne troviĝis seruro interne de la pordo. Ili estis enfermitaj en la Monto!

Kaj ĝustatempe. Ili apenaŭ iris en la tunelon, kiam frapego frakasis la montan deklivon kiel majesta krakego de iu ramego el arbaraj kverkoj svingataj de gigantoj. La ŝtono eksplodis, la muroj fendiĝis, kaj rokoj falis de la plafono sur iliajn kapojn. Mi ne ŝatas imagi, kio okazus se la pordo estus ankoraŭ malfermita. Ili fuĝis suben laŭ la tunelo, nur feliĉaj, ke ili ankoraŭ vivis, dum malantaŭ ili aŭdiĝis la ekstera muĝanta kaj tertremiga furiozo de Smaŭgo. Li ŝiris rokojn, rompis murojn kaj klifojn per vipado de sia kolosa vosto, ĝis ilia alta bazo kun bruligita herbo, turda ŝtono, helikoplenaj muroj kaj mallarĝa breto malaperis en amaso da splitetoj, kaj lavango da rompaĵoj plonĝis super la klifojn en la suban valon.

Smaŭgo estis rampinta el sia kuŝejo silente kaj sekrete kaj ŝtele ekflugis por sori peze kaj malurĝe en la mallumo kiel monstra korvo, ŝvebante kun la vento okcidente de la Monto, esperante tie surprizi iun aŭ ion kaj trovi la tunelan aperturon, kiun uzis la ŝtelisto. Tial lia furiozo flagris, kiam li trovis neniun kaj vidis nenion, eĉ en la loko, kie li kredis trovi la elirejon.

Post kiam li elĉerpis sian furiozon tiumaniere, li sentis sin pli bone kaj sincere opiniis, ke neniu trudus sin denove de tiu direkto. Dume li devis plu venĝi sin.

– Barelrajdanto! – li elsnufis. – Viaj piedoj sendube venis de la akvobordo kaj laŭ la rivero. Mi ne rekonas vian odoron, sed eĉ se vi ne estas unu el tiuj laganoj, vi ricevis ilian helpon. Ili vidos min, kaj memoros pri tiu, kiu estas la reala Reĝo sub la Monto!

Li ekflugis en fajra nubo kaj foriris suden al la Rivero Rapida.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.