La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOBITO

Aŭtoro: John Ronald Reuel Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 13: NE HEJME

Intertempe la gnomoj sidis en la mallumo kaj ilin ĉirkaŭis absoluta silento. Ili malmulte manĝis kaj malmulte parolis. Ili ne povis kalkuli kiom da tempo pasis. Kaj ili ne kuraĝis moviĝi, ĉar iliaj mallaŭtaj flustroj eĥis kaj resonade susuris en la tunelo. Kiam ili dormis, ili vekiĝis ankoraŭ en senlumo kaj en senfina silento. Sajne post plurtaga atendado, dum ili sufokiĝis kaj vertiĝis pro aeromanko, ili ne plu povis elteni. Ili eĉ estis preskaŭ pretaj bonvenigi la bruojn de draka reveno. Pro la silento ili timis iun el liaj malicaj ruzoj, sed ili ne povus ĉiam sidi tie.

Torino ekparolis:

– Ni provu la pordon! Mi devas baldaŭ resenti la venton sur mia vizaĝo, aŭ mi mortos! Mi kredas, ke mi preferus esti muelita de Smaŭgo ol sufokiĝi ĉi tie!

Tiam pluraj gnomoj leviĝis kaj palpiris reen al la loko, kie troviĝis la pordo. Sed ili trovis la supran finon de l’ tunelo frakasita kaj blokita de rompitaj rokoj. Nek la ŝlosilo nek la magio, kiun ĝi antaŭe obeis, malfermus ĝin denove.

– Ni estas kaptitaj! – ili ĝemis. – Jen la fino. Ni mortos ĉi tie.

Sed iel, dum la gnomoj plej malesperis, Bilbo kurioze sentis, ke esperigo malŝarĝis lian koron, kvazaŭ premanta pezo subite malaperus de sub lia veŝto.

– Ne ĉagreniĝu! – li diris. – “Se estas fajrero, restas espero” kiel ĉiam diris mia patro, kaj “La tria klopodo kvitigas ŝuldon”. Mi iros ankoraŭfoje malsupren de l’ tunelo. Mi jam iris dufoje, kiam mi sciis, ke la drako troviĝas ĉe la fino. Nun mi riskos trian viziton, kvankam mi estas malpli certa. Cetere, la sola elirejo de ĉi tie troviĝas nur sube de la tunelo. Kaj ĉi-foje mi pensas, ke ĉiuj devos akompani min.

Senespere ili konsentis, kaj Torino ekiris apud Bilbo.

– Bonvolu atenti! – flustris la hobito, – kaj bonvolu iri kiel eble plej silente! Eble Smaŭgo mankas en la fundo, sed eble li ne mankas. Ni ne tro risku senbezone!

Ili iris suben, ade suben. La gnomoj ne povis kompreneble egali la hobitan silenton dum ili ŝteliris, kaj iliaj anhelado kaj snufado terure eĥis. Kelkfoje Bilbo timante haltis kaj aŭskultis, sed aŭdis neniun moviĝon sube. Kiam ili venis funden, almenaŭ laŭ lia kalkulo, Bilbo surglitigis sian ringon kaj iris antaŭen. Sed li ne bezonis ĝin. La senlumo estis absoluta, kaj ili ĉiuj estis same nevideblaj, kun aŭ sen la ringo. Fakte estis tiel nigre, ke la hobito atingis la aperturon neatendite, apogis sian manon sur nenio, stumblis antaŭen, kaj ruliĝis kapantaŭe en la halon!

Li kuŝis tie kun sia vizaĝo sur la planko kaj ne kuraĝis leviĝi. Ne vidiĝis eĉ glimero de lumo, kvankam ŝajnis al li, kiam li fine levis sian kapon, ke briletis blanka heleco supre kaj malproksime de li en la ombroj. Sed ĝi ne estis draka fajrero, kvankam la lacerta stinko ŝvebis peze en tiu loko kaj vaporo gustis sur lia lango.

Post kelka tempo Bilbo ne plu povis toleri tion.

– Estu malbenita Smaŭgo, fidrako! – li pepis laŭte. – Ĉesigu la kaŝludon! Lumigu kaj manĝu min, se vi povas kapti min!

Svagaj eĥoj resonis en la nevidebla halo, sed ne venis respondo.

Bilbo stariĝis, kaj trovis ke li perdis sian direkton.

– Nu, mi scivolas, kion Smaŭgo kovas, – li diris. – Li supozeble ne estas hejme ĉi-matene (aŭ ĉi-vespere, aŭ kioma horo estas). Se Oino kaj Gloino ne perdis siajn silikon kaj tindron, ni eble povos bruligi lumon kaj esplori iom antaŭ ol nia bonŝanco foriros.

– Lumo! – li kriis. – Ĉu iu povas lumigi?

La gnomoj estis evidente alarmitaj, kiam Bilbo brue falis trans la ŝtupon, kaj ili kunpremiĝis tie, kie li postlasis ilin en la tunelofino.

– Sŝ! Sŝ! – ili siblis, kiam ili aŭdis lian voĉon.

Kvankam tio helpis la hobiton retrovi ilian direkton, pasis longa tempo antaŭ ol li povis paroligi ilin denove. Sed fine, kiam Bilbo komencis stamfi sur la plankon kaj kriis “Lumo!” terure laŭte kaj akre,

Torino rezignis kaj oni sendis Oinon kaj Gloinon por serĉi siajn pakaĵojn supre de l’ tunelo.

Post kelka tempo flagranta lumo montris, ke ili revenis. Oino havis malgrandan brulantan pin-torĉon en la mano, dum Gloino portis faskon da aliaj torĉoj sub la brako. Bilbo rapide kuris al la aperturo kaj prenis la torĉon, sed li ne povis persvadi la gnomojn bruligi pliajn torĉojn aŭ sekvi lin. Torino atente klarigis, ke Bilbo estis ankoraŭ la oficiala spertulo pri rompŝtelado kaj esplorado. Se li volis riski lumon, tio estis lia elekto. Sed ili preferis resti en la tunelo kaj atendi lian raporton. Tial ili sidiĝis apud la pordo kaj atendis.

Ili ekvidis la malhelan hobitan silueton kuri sur la planko kun la eta torĉo super la kapo. Kiam li estis proksime, ili vidis flagretojn kaj briletojn, kiam li stumblis sur oran aĵon. Kiam li forvagis en la vastan halon, la lumo paliĝis, kaj poste ĝi altiĝis dancante en la aero. Bilbo grimpis sur la trezoran amason. Li post nelonge staris sur la supro kaj iris ade pluen. Tiam li subite haltis, sed ili ne sciis kial.

Temis pri Arkeŝtono, la Montokoro.

Bilbo supozis tion laŭ la priskribo de Torino, sed fakte ne estis dubo, ĉar neniu gemo povus egali ĝin eĉ en tiu majesta oramaso aŭ en alia trezoro en la mondo. Dum li grimpis supren, la sama blanka lumo ekbrilis antaŭ li kaj logis tiudirekten liajn piedojn. Iom post iom ĝi fariĝis pala blanka brilanta globo. Kiam li alproksimiĝis, vidiĝis bunta ekflagro surface de l’ globo, kiu reflektis kaj disbriligis la lumon de lia torĉo. La granda juvelo brilis antaŭ liaj piedoj kvazaŭ per sia propra interna lumo. Sed gravurita kaj polurita de la gnomoj, kiuj fosis ĝin el la monta kerno jam de longe, ĝi spegulis eksterajn lumradiojn, kaj transformis ilin al fajreroj de blanka brileco makulitaj de ĉiu koloro de l’ ĉielarko.

La brako de Bilbo subite etendiĝis al ĝi, kvazaŭ ĝia ensorĉado devigis lin. Lia eta mano ne povis ĉirkaŭi ĝin, ĉar ĝi estis granda kaj peza gemo, sed li levis ĝin, fermis siajn okulojn kaj metis ĝin en sian plej profundan poŝon.

“Nun mi estas vera ŝtelisto! – li pensis. – Sed mi supozas, ke mi devos anonci tion al la gnomoj je oportuna momento. Ili ja diris, ke mi rajtas elekti kaj preni mian propran porcion. Kaj mi kredas, ke mi elektus ĉi tion, se ili prenus la restaĵon!” Tamen li ne estis certa, ke la promesoj pri elektado specife celis ĉi tiun mirindan gemon kaj ne dubis, ke io misa rezultos pri tio.

Li do pluiris. Li descendis laŭ la kontraŭa deklivo, kaj lia torĉa brilo malaperis de la spektantaj gnomoj. Sed ili baldaŭ revidis ĝin longe for. Bilbo nun transiris la halan plankon.

Li iris pluen, ĝis li venis al pordego ĉe la malproksima flanko, kaj tie venteto refreŝigis lin. Sed ĝi preskaŭ estingis lian torĉon. Li hezite rigardis trans la pordon kaj ekvidis grandajn galeriojn kaj larĝajn ŝtuparojn supreniri en la ombrojn. Smaŭgo ankoraŭ nek vidiĝis nek aŭdiĝis. Li estis turnanta sin por reiri, kiam io nigra plonĝis super li kaj leĝere tuŝis lian vizaĝon. Li pepis kaj eksaltis, stumblis malantaŭen kaj falis. Lia torĉo falis kaj estingiĝis!

– Nur vesperto, mi konjektas kaj esperas! – li diris malkontente. – Sed nun kion mi faru? Kie estas oriento, sudo, nordo kaj okcidento?

– Torino! Balino! Oino! Gloino! Filio! Kilio! – li kriis kiel eble plej forte, kvankam tio ŝajnis mallaŭta obtuza brueto en tiu tomba senlumo. – La lumo estingiĝis! Iu trovu kaj helpu min! – Tiumomente lia kuraĝo entute forvelkis.

La gnomoj aŭdis liajn krietojn tre mallaŭte, sed la nura vorto, kiun ili aŭdis estis “Helpu!”

– Nome de ĉio sub. la ĉielo kaj la tero, kio okazis nun? – diris Torino. – Ne temas pri la drako, ĉar lia pepado ne ĉesis.

Ili atendis unu-du momentojn, kaj ankoraŭ ne aŭdiĝis drakecaj bruoj. Aŭdiĝis nenio krom la malproksimaj krioj de Bilbo. Tiam Torino ordonis:

– Unu el vi iru kaj alportu unu-du torĉojn! Ŝajnas, ke ni devos iri por helpi la rompŝteliston.

– Estas nia vico por helpi, – diris Balino. – Kaj mi volonte iros. Mi cetere kredas, ke nun estas sendanĝere.

Gloino lumigis pliajn torĉojn, kaj ili ĉiuj elrampis laŭvice, sekvante la muron kiel eble plej haste. Ili ne iris longe antaŭ ol ili trovis Bilbon, kiu siavice revenis al ili. Li tuj revigliĝis kiam li vidis iliajn flagrantajn lumojn.

– Nur temis pri vesperto, nenio misa! – li respondis al iliaj demandoj.

Ili multe trankviliĝis, kvankam ili estis grumblemaj, ĉar li timigis ilin pro nenio. Sed oni ne povas diveni, kion ili dirus, se li rakontus al ili tiumomente pri Arkeŝtono. Dum ili vojiris, ili okaze vidis valoraĵojn, kaj tiuj ardigis denove ilian gnoman trezoravidon. Kiam oni revekas la apetiton de gnomoj pri oro kaj juveloj, ili tuj fariĝas aplombaj kaj foje ferocaj.

Tiam oni ne bezonis sproni la gnomojn. Ili subite hastis por esplori la halon, kredante, ke nun Smaŭgo ne plu estas hejme. Ĉiu prenis lumigitan torĉon, kaj dum ili gapis tien kaj reen, ili tute forgesis sian singardemon. Ili parolis laŭte, kriis unu al la alia, portis antikvajn trezorerojn en la manoj, aŭ prenis ilin de sur la muro kaj tenis ilin en la lumo karesante ilin per la fingroj.

Filio kaj Kilio preskaŭ deliris trovinte tie pendantajn orajn harpojn kun arĝentaj kordoj, kiujn ili prenis kaj ludis. Ĉar tiuj estis magiaj (kaj netuŝitaj de la drako, kiu malmulte interesiĝis pri muziko), ili estis ankoraŭ agorditaj. La malhela halo pleniĝis je melodio, kiu ne plu aŭdiĝis depost longe. Sed pli multaj gnomoj estis praktikaj. Ili amasigis gemojn kaj plenigis siajn poŝetojn, kaj kun sopiro kribris la restaĵon inter siaj fingroj. Torino estis la plej avida inter ili, sed li serĉis ĉiudirekte ion, kion li ne povis trovi. Tio evidente estis Arkeŝtono, sed pri ĝi li parolis al neniu.

La gnomoj nun forprenis maŝkirasojn kaj armilojn de la muroj, kaj armis sin. Torino estis vere reĝaspekta, portante kirason el oraj lamenoj kun arĝentostanga hakilo sub rimeno inkrustita de skarlataj gemoj.

– Sinjoro Baginzo! – li kriis. – Jen la unua repago por kompensi vin. Demetu vian malnovan kapuĉon, kaj portu tion!

Tiam li metis malgrandan maŝkirason sur Bilbon. Ĝi estis forĝita jam de longe por juna elfprinco. Ĝi estis el arĝenta ŝtalo, kiun la elfoj nomas mitrilo, kaj ĝin akompanis zono inkrustita de perloj kaj kristaloj. Sur la kapon de l’ hobito estis metita malpeza helmo el formita ledo, fortigita de ŝtalaj ringoj kun rando inkrustita de blankaj gemoj.

“Mi sentas min majesta, – li pensis, – sed mi supozas, ke mi aspektas absurde. Kiel ili ridus hejme sur la Monteto! Kvankam, mi tre ŝatus vidi spegulon ĉi-momente”.

Tamen sinjoro Baginzo ne lasis la trezoron ravi lin tiom, kiom la gnomoj ensorĉiĝis. La trezora esplorado jam komencis enuigi lin longe antaŭ ol la gnomoj laciĝis, kaj li sidiĝis sur la plankon. Li komencis nervoze konsterniĝi pri la fina sorto de l’ aventuro. “Mi donacus plurajn multekostajn pokalojn, – li pensis, – por trinki bonan bieron el la lignaj bovloj de Beorno!”

– Torino! – li kriis laŭte. – Kio poste? Ni estas armitaj, sed kiom valoris antaŭe forta armilaro kontraŭ Smaŭgo la Terura? La trezoro ankoraŭ ne estas konkerita. Ni bezonas serĉi ne oron, sed elirejon. Kaj ni jam sufiĉe longe riskis niajn ŝancojn.

– Vi parolas prave! – respondis Torino, veninte el sia revo. – Ni ekiru! Mi gvidos vin. Eĉ post mil jaroj mi ne forgesos la vojojn de ĉi tiu palaco. – Tiam li vokis la aliajn, kaj ili amasiĝis, kaj kun torĉoj super kapoj ili trapasis la larĝan pordon, sed ne sen kelkaj retroaj sopiraj rigardoj.

Ili rekovris per siaj kadukaj kapuĉoj kaj manteloj la novajn brilantajn maŝkirasojn kaj helmojn, kaj laŭvice marŝis malantaŭ Torino simile al magra lumlinio en la mallumo, kiu foje haltis, aŭskultis, kaj timis, ke denove aŭdiĝos la bruoj de l’ drako.

Kvankam la malnovaj ornamaĵoj estis ŝimozaj kaj detruitaj, kaj kvankam ĉio estis renversita kaj cindrigita de la drako, Torino konis ĉiun tunelon kaj galerion. Ili grimpis ŝtuparon, ĉirkaŭiris angulon kaj subeniris eĥantan vojon, turnis sin kaj grimpis alian ŝtuparon, kaj denove supreniris alian. La ŝtupoj estis glataj, larĝaj kaj belaj, ĉizitaj en la natura roko. La gnomoj ade supreniris ne renkontante spuron de vivo, krom ombrojn kiuj fuĝis de la torĉlumo, kies flamoj flagretis en la subteraj ventetoj.

Tamen la ŝtupoj ne taŭgis por la hobitaj kruroj. Bilbo sentis, ke li preskaŭ ne plu povos daŭrigi, kiam la plafono subite ŝvebis supren kiel alta kaj vasta volbo ekster la lumo de iliaj torĉoj. Blanka lumo trabrilis aperturon en la malproksimo super ili, kaj la aero odoris pli dolĉe. Kaj antaŭ ili vidiĝis pala lumo tra la pordego, kiu estis tordita kaj duon-bruligita, kaj pendis sur ĉarniroj.

– Jen la Ĉambrego de Troro, – diris Torino, – la salono por festenoj kaj konsilioj. Ne longe for troviĝas nun la Ĉefpordo.

Ili trapasis la ruinigitan halon. Tie tabloj putris, seĝoj kaj benkoj estis renversitaj, bruligitaj kaj kadukaj. Kranioj kaj ostoj estis dise sternitaj sur la planko, kun boteloj kaj bovloj, rompitaj trinkokornoj kaj tavoloj da polvo. Kiam fine ili trapasis plian pordon je la kontraŭa flanko, iliajn orelojn trafis bruo de fluanta akvo, kaj vidiĝis griza lumo.

– Jen la origino de la Rivero Rapida, – diris Torino. – De ĉi tie ĝi hastas al la Ĉefpordo. Ni sekvu ĝin!

El ombra aperturo en la rolca muro fontis rojo kvazaŭ boligita akvo, kaj ĝi kirliĝis al mallarĝa fluejo, profunde fosita kaj rektigita de lertaj antikvaj manoj. Paralele sekvis ĝin ŝtonpavima vojo, sufiĉe larĝa por pluraj personoj. Ili rapide kuris laŭ ĝi, kaj ĉirkaŭis larĝarkan angulon – kaj jen! Eklumis la tago ĉirkaŭ ili! Super ili staris arkaĵo, kies plafono estis ankoraŭ detale gravurita, kvankam ĝi estis splitita kaj karbigita. Nebuleca suno radiigis sian lumon inter la montajn firstojn, kaj ora lumbrilo pluvis sur la pavimitan sojlon.

Aro da vespertoj vekiĝis surprizite pro la brulantaj torĉoj kaj superflirtis ilin. Ili eksaltis, kaj iliaj piedoj glitis sur la ŝtonoj, kiuj glatis kaj ŝimis, ĉar la drako ofte frotis ilin kiam li trapasis. Antaŭ ili la akvo falis pluen laŭte ŝaŭmante ĝis la valo. Ili ĵetis teren siajn mortantajn torĉojn, kaj staris gapante la brilan pejzaĝon. Ili atingis la Ĉefpordon, kaj nun rigardis super Dalo.

– Nu! – diris Bilbo. – Mi neniam antaŭe kredis, ke mi rigardos tra ĉi tiu pordo de interne. Kaj mi neniam kredis, ke tiom plaĉos al mi revidi la sunon kaj senti la venton sur mia vizaĝo. Sed, aj!.. la vento ja estas malvarma!

Kaj li pravis. Akra orienta vento blovis anoncante la venontan vintron. Ĝi cirkulis super kaj ĉirkaŭ la Monton en la valon, kaj susuris inter la rokoj. Post longa vojaĝo en la varmegaj profundaĵoj de la drakaj kavernoj, ili tremis sub la suno.

Bilbo subite konstatis, ke li estas ne nur laca, sed ankaŭ tre malsata.

– Sajnas, ke estas malfrua mateno, – li diris, – kaj mi kalkulas, ke estas pli malpli la matenmanĝa horo – se restas io por nutri nin. Sed mi dubas, ke la ĉefporda sojlo de Smaŭgo estas la plej taŭga loko por manĝi. Eble ni iru al loko, kie ni povos sidi dum kelka tempo!

– Guste! – diris Balino. – Kaj mi kredas, ke mi scias kien iri. Ni iru al la malnova sentinela turo sud-okcidente de la Monto.

– Kiom malproksima ĝi estas? – demandis la hobito.

– Kvin horojn da marŝado, laŭ mi. Temos pri malfacila vojo. La vojo de la Cefpordo laŭ la maldekstra rivera bordo ŝajnas detruita. Sed rigardu tien suben! La rivero serpentas subite orienten trans Dalon antaŭ la ruinigita urbo. Ĉe tiu punkto antaŭe troviĝis ponto kondukanta al kruta ŝtuparo, kiu supreniras al la dekstra bordo. Tie vojo iras al Korvokresto. Estas (aŭ estis) pado, kiu kondukis supren al la postenejo. Eĉ se restas tie la antikvaj ŝtupoj, tamen estos malfacile rampi supren.

– Bona ĉielo! – grumblis la hobito. – Pli da grimpado kaj marŝado sen la matenmanĝo! Mi scivolas, kiom da matenmanĝoj kaj aliaj manĝoj ni ne ĝuis en tiu fia, senhorloĝa, senhora truo?

Fakte pasis du noktoj, kaj unu tago inter tiuj (kvankam oni ne povas diri, ke ili absolute nenion manĝis), depost kiam la drako frakasis la magian pordon. Sed Bilbo perdis sian kalkulopovon, kaj estis egale al li, ĉu temis pri nokto aŭ semajno da noktoj.

– Ne ĉagreniĝu! – diris Torino ridante. Lia espero rekreskis denove, kaj li skuis brue la valorajn ŝtonojn en siaj poŝoj. – Ne komparu mian palacon kun fia truo! Vi devos atendi, ke oni denove purigu kaj dekoraciu ĝin!

– Tio ne okazos ĝis la morto de Smaŭgo, – diris Bilbo malgaje. – Kaj cetere, kie li troviĝas? Mi donacus bonan matenmanĝon por scii. Mi esperas, ke nun li ne gvatas nin de la supro de l’ Monto!

Tiu ideo multe konsternis la gnomojn, kaj ili rapide konsentis, ke Bilbo kaj Balino parolis prave.

– Ni devos foriri de 6i tie, – diris Dorio. – Mi sentas, kvazaŭ lia rigardo borus mian nukon.

– Ĉi tie estas malvarma soleca loko, – diris Bomburo. – Ni povas trinki, sed laŭ mi vidiĝas nenio por manĝi. La drako devas multe malsati en ĉi tiu regiono.

– Venu, venu! – kriis la aliaj. – Ni sekvu la vojon de Balino.

Sub la dekstra roka muro ne troviĝis vojo, kaj ili do trenis sin pluen inter la ŝtonojn maldekstre de la rivero. La senviva dezerteco denove sombrigis eĉ Torinon. La ponto, pri kiu parolis Balino, jam delonge disfalis, kaj la plimulto de ĝiaj ŝtonoj nun fariĝis rokoj meze de la brua rivera ŝanelo. Sed ili trapasis la riveron sendanĝere, trovis la antikvan ŝtuparon kaj grimpis sur la dekstran bordon. Post nelonge ili trovis la malnovan vojon kaj baldaŭ venis al profunda valeto ŝirmita inter la rokegoj. Ili iomete ripozis tie kaj matenmanĝis kiel eble plej bone precipe per kramo kaj akvo. (Se vi deziras scii, el kio konsistas la kramo, mi povas diri nur, ke mi ne konas la recepton, sed ĝi similas biskviton, estas senfine konservebla, normale satiga, sed ankaŭ enuiga kaj certe teda, krom kiel ekzerco por maĉado. Ĝin fabrikis la laganoj por longaj vojaĝoj.)

Poste ili iris pluen. Nun la vojo direktis okcidenten kaj forlasis la riveron, kaj la granda suden-etendita remparo de Y monta firsto ade proksimiĝis. Post kelka tempo ili atingis la montan deklivon. Ĝi estis apika, kaj ili rampis malrapide unu post la alia, ĝis fine dum la malfrua posttagmezo ili venis supren de la kresto kaj vidis la vintran sunsubiron en la okcidento.

Ili tie trovis ebenaĵon senmuran ĉe tri flankoj, kies kvara norda flanko konsistis el rokoza fasado, kaj tie troviĝis porda aperturo. El tiu pordo estis videbla vasta pejzaĝo oriente, sude kaj okcidente.

– Ĉi tie, – diris Balino, – en la malnova tempo ni ĉiam postenigis sentinelojn, kaj la pordo malantaŭ ni kondukas al elfosita kaverno, kiu servis kiel postenejo. Oni provizis multajn similajn lokojn ĉirkaŭ la Monto. Sed oni ŝajne ne multe bezonis vaĉantojn dum niaj prosperaj tagoj. Kaj eble la sentineloj postenis iom tro komforte – ĉar ili estus alarmintaj nin multe pli longe antaŭ ol la drako venis, kaj tiam ĉio estus okazinta alimaniere. Tamen ni povas kuŝi ĉi tie kaj kaŝi nin dum kelka tempo. Kaj ni povos vidi sen esti vidataj.

– Tio ne utilas, se oni jam vidis nin, – diris Dorio, kiu jam rigardis supren al la monta pinto, kvazaŭ li supozis vidi Smaŭgon sidi tie kiel birdo sur preĝeja turo.

– Ni devos riski tion, – diris Torino. – Hodiaŭ ni ne povas iri pluen.

– Oni konsentas! – kriis Bilbo, kaj ĵetis sin planken.

En la kaverno estis sufiĉe da spaco por cent gardistoj, kaj pli profunde troviĝis ŝirmita groto for de la ekstera malvarmo. Ĝi estis neloĝata kaj ŝajnis, ke eĉ la sovaĝaj bestoj ne uzis ĝin depost la komenco de la Smaŭga regno. Ili tie sternis siajn pakaĵojn. Kelkaj tuj kuŝiĝis por dormi, kaj aliaj sidiĝis ĉe la ekstera pordo kaj diskutis siajn planojn. Parolante, ili ĉiam revenis al la sama temo: kie estas Smaŭgo? Ili rigardis okcidenten sed tie nenio vidiĝis. Oriente estis nenio. Kaj sude ne vidiĝis spuro de l’ drako, sed tamen svarmis en la malproksimo multaj birdoj. Ili rigardis kaj miris pro tio, sed ili ankoraŭ ne povis trovi la kialon, kiam surĉiele aperis la unuaj malvarmaj steloj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.