La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOBITOAŭtoro: John Ronald Reuel Tolkien |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Jen rakonto pri epoko pasinta jam de longe. Tiam la lingvoj kaj literoj estis tre malsimilaj al tiuj de hodiaŭ. Mi esperantigis ilin kiel ebie plej bone. Tamen, oni devus noti du punktojn.
1) La vorto gnomo estas uzata anstataŭ nano, kiam temas ĝuste pri la antikva popolo de Torino Kverkaŝildo kaj ties kunuloj.
2) Orko ne havas rilaton kun la Esperanta vorto. Mi uzas ĝin malofte, sed kiam ĝi aperas, ĝi estas tradukita per gobleno – aŭ hobgobleno, kiam mi celas la pli grandajn goblenojn, Orko estas nomo siatempe uzata de hobitoj por tiuj kreitaĵoj, kaj ĝi rilatas nek al la dio de Infero, nek al delfeneca marbesto, kiel oni indikas en niaj vortaroj.
La runoj estis antikvaj literoj. Oni kutime uzis ilin por gravuri lignon, ŝtonon aŭ metalon, kaj tial ili estis maldikaj kaj angulaj. Dum la epoko de nia rakonto nur la gnomoj uzis ilin, precipe por privata aŭ sekreta skribado. Oni reprezentas iliajn literojn ĉi tie per anglosaksaj runoj, kiujn nun konas malmulte da homoj. Se oni komparas la runojn sur la mapo de Troro kun la transskribo en modernaj literoj (paĝoj 20 kaj 38), oni povos malkovri la abocon de la runoj, kaj legi la runan titolon ĉi-supre. Sur la mapo estas skribitaj ĉiuj runoj por la romana alfabeto, krom por C>>. Ne ekzistis runoj por Q (uzu
) aŭ X>> (se oni dezirus ĉapelitan literon, oni rajtus uzi la gnoman runon
). Same, la runoj por I>> kaj U>> egalas J>> kaj V>>. Estas notinde tamen, ke kelkaj unustaraj runoj reprezentas diversajn nacilingvajn sonojn, ekzemple
– th,
– ĉ,
– ĵ,
– ŭ. La sekreta pordo havis la gravuraĵon P –
. Je unu flanko mano indikis ĝin, kaj sube estis skribite:
La du lastaj runoj estas la nomliteroj de Troro kaj Traino. Kaj la lunrunoj legitaj de Elrondo tekstis jene:
Sur la mapo runoj ankaŭ indikas la kompasdirektojn, kun oriento supre. Kiel kutime sur la gnomaj mapoj, oni legas dekstrume: Or(ienten), S(uden), Ok(cidenten), N(orden).
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.