La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOBITO

Aŭtoro: John Ronald Reuel Tolkien

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 11: SUR LA SOJLO

Dum du tagoj ili remis ĝis la fino de la Longa Lago, trapasis la enfluejon de l’ Rivero Rapida, kaj nun ili ĉiuj vidis la Solecan Monton superregi la pejzaĝon kiel alta gvatanta turo. La rivero fluis forte, kaj ili plueniris malrapide. Fine de la tria tago kelkajn mejlojn pli supren laŭ la rivero, ili proksimiĝis al la maldekstra okcidenta bordo kaj elboatiĝis. Tie ili trovis la ĉevalojn, provizojn kaj poneojn, kiujn oni antaŭensendis por renkonti ilin. Ili surpakis multajn aĵojn sur la poneojn, kaj la restaĵo stokiĝis en tendo. Sed neniu el la urbanoj deziris akompani ilin, eĉ por tranokti, ĉar ili estis tro proksimaj de la monta ombro.

– Ni restos, nur kiam oni realigos la kantojn! – ili diris.

En tiu sovaĝa lando, ili efektive pli facile kredis je la drako ol je Torino. Fakte la stokoj ne bezonis gardistojn, ĉar la lando estis dezerta kaj forlasita. Ilia eskorto do postlasis ilin sekvante la riveron kaj la bordajn padojn, kvankam jam noktiĝis.

Ili tranoktis malvarme kaj solece, kaj ili senkuraĝiĝis. La venontan tagon ili ekiris. Balino kaj Bilbo rajdis malantaŭe kondukante ĉe siaj flankoj poneon kun peza ŝarĝo. La aliaj rajdis antaŭe, malrapide elektante padojn, ĉar tie ne troviĝis klaraj vojoj. Ili iris nord-okcidenten de la Rivero Rapida, ĉiam pli proksime al granda monta firsto, kiu etendiĝis suden.

La ŝteliranta senbrua vojaĝo lacigis ilin. Neniu ridis, kantis, nek ludis harpojn, kaj la fiera esperemo de l’ praepokaj kantoj, kiu antaŭe ardigis iliajn korojn, cedis al rampanta morozo. Ili sciis, ke ili proksimiĝis al la vojaĝofino, kaj la rezulto povus estis horora. Ili vidis nur mornan malfekundan landon, kvankam Torino certigis, ke iam en la praaj tempoj ĝi estis bela kaj verda. Vidiĝis malmulte da herbo, kaj post nelonge ne plu troviĝis arboj aŭ arbustoj. Nur kadukaj nigriĝintaj stumpoj restis por atesti, ke la regiono estis arbkovrita. Ili do venis al la Dezerto de la Drako, kaj ili alvenis je la sojlo de l’ jarfino.

Ili atingis la montajn limojn sen sperti danĝeron aŭ vidi drakospuron krom la sovaĝejon, kiun li estis kreinta ĉirkaŭ sia kuŝejo. La Monto staris sombre kaj silente super ili, kvazaŭ ĝia alteco estis pli granda ol la distanco antaŭ ili. Ili faris sian unuan tendaron okcidente de la granda suda firsto, kies spino finiĝis je pinto nomita Korvokresto. Tie supre troviĝis malnova sentinela turo, sed ili ne kuraĝis grimpi tien, ĉar ĝi estis tro videbla loko.

Antaŭ ol serĉi la sekretan pordon sur la okcidentaj firstoj, kien ili direktis ĉiujn siajn esperojn, Torino sendis spionan mision por esplori la sudon, kie troviĝis la Cefpordo. Por tiu komisio li elektis Balinon, Filion kaj Kilion, kaj akompanis ilin Bilbo. Ili marŝis sub la grizaj kaj silentaj klifoj, ĝis la piedo de Korvokresto. Tie la rivero, post granda maŝo en la Dala valo, fluis for de la monto rapide kaj brue survoje al la lago. La riveraj bordoj estis glataj kaj ŝtonaj, kaj ili staris super la rivero alte kaj krute. De super la mallarĝa akvofluo ŝaŭmanta kaj plaŭdanta suben inter amason da rokegoj, ili direktis la rigardojn al vasta valo, kie la firsta ombro ŝirmis la grizajn ruinojn de antikvaj domoj, turoj kaj muroj.

– Jen kuŝas la restaĵo de Dalo, – diris Balino. – La montaj deklivoj estis arboplenaj kaj verdaj, kaj la ŝirmita valo multe prosperis dum la epokoj, kiam sonoriloj resonis en tiu urbo. – Li aspektis sombre kaj serioze, kiam li diris tion. Efektive, li estis unu el la kunuloj de Torino ĝuste tiun tagon, kiam la Drako venis.

Ili ne sufiĉe memfidis por sekvi la riveron ĝis la pordego, sed ili pluen marŝis sur la sudan firston, ĝis fine malantaŭ roko ili povis vidi super ili la mallumon de kaŝita kaverno, kies aperturo aperis sur vasta klifo inter du montaj brakoj. De tie elŝutiĝis la akvoj de l’ Rivero Rapida, kaj ankaŭ elvenis vaporo kaj nigra fumo. Nenio moviĝis en la sovaĝejo, krom la vaporo kaj la akvo kaj foje nigra kaj minaca korvo. Nur aŭdiĝis la surŝtona akvofluo, kaj foje raŭka korvokrio. Balino tremis.

– Ni retroiru! – li diris. – Ni nenion plu povos fari ĉi tie! Kaj ne plaĉas al mi tiuj malhelaj birdoj. Ili aspektas kiel malicaj spionoj.

– La drako ankoraŭ vivas kaj troviĝas en la submontaj haloj, supozeble. Almenaŭ laŭ la fumo, – diris la hobito.

– Tio ne estas pruvo, – diris Balino. – Kvankam, mi kredas, ke vi ne malpravas. Sed li eble foriris por kelka tempo, aŭ kuŝas gvatante sur la monta flanko. Kaj mi supozas, ke fumo kaj vaporo ŝvebas el ĉiuj truoj, ĉar ĉiu halo devas esti saturita de lia fetora stinko.

Dum tiuj pezaj pensoj iris tra iliaj kapoj, kaj dum la korvokriado persekutis ilin desupre, ili vojiris lace reen al la tendaro. Estis junio, kiam ili gastis en la bela domo ĉe Elrondo, kaj kvankam aŭtuno nun trenis sin al vintro, tiu agrabla tempo nun ŝajnis jam de jaroj. Ili troviĝis solaj en danĝera sovaĝejo kaj ne plu esperis trovi helpon. Ili atingis sian vojaĝofinon, sed ili ŝajnis eĉ pli fore de sia misiofino ol antaŭe. Ilia memfido entute elĉerpiĝis.

Estis strange, ke sinjoro Baginzo havis pli da memfido ol la aliaj. Li ofte prunteprenis la mapon de Torino kaj studis ĝin, pripensante la runojn kaj la lunliteran mesaĝon, kiun Elrondo ellegis. Estis Bilbo, kiu instigis la gnomojn serĉi la sekretan pordon sur la danĝeraj okcidentaj deklivoj. Tiam ili movis la tendaron al longa valo, kiu estis malpli larĝa ol la granda Dala valo en la sudo kie troviĝis la rivera elfluejo. Tie la valo estis ĉirkaŭita de la malsupraj firstoj de l’ Monto. Du firstoj reliefis okcidenten el la centra masivo, starigante longajn kaj krutajn krestojn, kiuj akre plonĝis ĝis la platlando. Sur tiu okcidenta flanko, vidiĝis malpli da spuroj pri draka trudado, kaj kreskis iom da herbo por la poneoj. Ekde tiu okcidenta tendaro, ŝirmita dumtage de klifoj kaj muroj, ĝis la suno subiris super la arbaro, ili esploris en grupoj la vojojn al la montoflanko. Se la mapo pravis, la sekreta pordo troviĝis tie sur la klifo super la vala buŝo. Tamen tagon post tago ili revenis al la tendaro sensukcesaj.

Sed neatendite ili trovis ĝuste tion, kion ili celis. Filio, Kilio kaj la hobito subiris unu tagon la valon, grimpante inter rompitaj ŝtonoj sur la suda flanko. Estis tagmeze, kiam rampante malantaŭ kvazaŭkolona rokego, Bilbo eltrovis lokon, kiu ŝajnis esti supreniranta kaduka ŝtuparo. Sekvante ĝin, li kaj la gnomoj inspirite trovis supron de mallarĝa vojo, foje velkinta foje revidebla, kiu vagis ĝis la supro de la suda kresto kondukante ilin fine al mallarĝa breto, kiu turniĝis okcidenten laŭ la monta fronto. Rigardante suben, ili atingis klifrandon ĉe la valsupro, kaj spektis sian propran tendaron longe malsupre. Silente, tenante sin proksime de la dekstra roka muro, ili laŭvice sekvis la breton, ĝis la mu.ro forcedis, kaj ili eniris altmuran niĉon, kie estis trankvile kaj kreskis herbo. Ili trovis la enirejon, kiu ne videblis desube pro la pendanta breto kaj ankaŭ ĉar ĝi estis tiel malgranda, ke ĝi de fore similis malluman fendon. Ĝi ne estis kaverno, ĉar ĝi estis malferma al la ĉielo, sed ene staris ebena muro, kies fundo proksime de l’ planko, estis glata kaj rekta kvazaŭ fabrikita de masonisto, sed ne vidiĝis junto aŭ fendeto.

Same ne vidiĝis fosto, lintelo, sojlo nek alia spuro de barilo, riglilo aŭ seruro, sed ili ne dubis, ke fine ili ja trovis la pordon. Ili frapis ĝin, pikis kaj puŝis ĝin. Ili petis laŭtvoĉe, ke ĝi malfermiĝu. Ili eldiris versojn de sorĉoj pri malfermado, sed nenio moviĝis. Fine ili lace ripozis sur la enireja herbo kaj, kiam vesperiĝis, ili komencis grimpi malsupren laŭ la longa vojo.

Tiuvespere oni revigliĝis en la tendaro. Kiam la mateno venis, ili prepariĝis ekiri denove. Nur Bofuro kaj Bomburo restis malantaŭe por gardi la poneojn kaj la provizojn, kiujn ili portis de la rivero. La aliaj subeniris la valon, supreniris la novan vojon kaj pluen al la mallarĝa breto. Tie ili ne povis porti sakojn aŭ pakojn, ĉar ĝi estis tiel vertiĝe malvasta kaj super la rando la klifo plonĝis cent kvindek futojn sur akrajn rokojn. Sed ĉiu portis volvaĵon da ŝnuro ĉirkaŭ sia zono, kaj tiel sendamaĝe ili atingis la herbkovritan niĉon.

Ili faris sian trian tendaron, alportante tion, kion ili bezonis de malsupre per ŝnuroj. Same suben ili sendis unu el la plej viglaj gnomoj, ekzemple Kilion, por interŝanĝi eventualajn novaĵojn aŭ posteni kiel sentinelo siavice, dum Bofuro hisiĝis al la supra tendaro. Bomburo neniel deziris supreniri, nek pervoje nek perŝnure.

– Mi estas tro grasa por tiaj ŝnurdancoj, – li diris. – Mi vertiĝus kaj stumblus sur mian barbon, kaj tiam vi denove nombrus nur dek tri. Kaj la noditaj ŝnuroj estas tro maldikaj por mia pezo.

Feliĉe, li malpravis, kiel ni vidos.

Dume kelkaj esploris la breton post la enirejo kaj trovis vojon, kondukantan pli alten sur la Monto. Sed ili ne aŭdacis aventuri tiel malproksimen, kaj krome tio ne utilus. Tie supre regis silento, rompata de neniu birdo aŭ bruo krom la enfenda vento sur ŝtonoj. Ili parolis mallaŭte kaj neniam kriis, nek kantis, ĉar danĝero embuskis en ĉiu roka angulo. La aliaj, kiuj okupiĝis pri la sekreta pordo egale serĉis vane. Ili estis tro avidaj por atenti la runojn aŭ la lunliterojn, sed provis ripozi por pripensi ĝuste kie sur la glata ŝtona surfaco kaŝiĝis la pordo. Ili alportis pikpioĉojn kaj diversajn ilojn el Lagurbo, kaj unue ili provis tiujn. Sed kiam ili hakis la ŝtonon, la teniloj splitiĝis kaj kruele skuis iliajn brakojn, dum la feraj pintoj rompiĝis aŭ kurbiĝis kiel plumbo. Ili konstatis, ke minlaboro ne utilus kontraŭ la sorĉado, kiu fermis tiun ĉi pordon, kaj ili ankaŭ timis, ĉar ili kreis multe da eĥanta bruo.

Bilbo trovis la atendadon ĉe la sojlo soleca kaj laciga. Ne vere temis pri sojlo, kompreneble, sed tiel ili ironie nomis la etan herban niĉon inter la muro kaj la breĉo, ĉar ili memoris la vortojn de Bilbo dum la neatendita festo en lia hobitotruo, kiam li diris, ke ili povos sidi ĉe la sojlo ĝis ili elpensos ion. Kaj tiel ili sidis kaj pripensis, aŭ vagis sencele fariĝante pli morozaj.

Ili estis revigliĝintaj depost la malkovro de l’ vojo, sed nun ilia spirito sinkis ĝisfunde, kaj tamen ili obstine ne intencis rezigni kaj foriri. La hobito tiam ne estis pli sprita ol la gnomoj. Li faris nenion, krom sidi kontraŭ la roka fronto, gapante okcidenten tra la aperturo, super la sovaĝejo ĝis la nigra muro de Mornarbaro kaj post ĝi al foraj landoj, kie li foje kredis vidi la Nebulecajn Montojn tre malproksimajn kaj malgrandajn. Se la gnomoj demandis lin, kion li faris, li respondis:

– Vi diris, ke estus mia tasko sidi sur la sojlo kaj pensi, sen paroli pri eniro. Do mi sidas kaj pensas.

Sed bedaŭrinde, li ne pensis multe pri la tasko, sed nur pri kio troviĝis post la blua malproksimo, pri Okcidentujo, la Monteto, kaj pri sia hobitotruo.

Larĝa griza ŝtono kuŝis meze de la herbo, kaj li rigardis ĝin melankolie, aŭ gapis la grandajn helikojn. Sajne plaĉis al ili tiu ŝirmita niĉo, ĉirkaŭita de frida roko. Kaj ili estis multaj kaj gigantaj, rampante malrapide kaj gluece sur ĝiaj muroj.

– Morgaŭ estos la lasta semajno de aŭtuno, – diris Torino iutage.

– Kaj vintro sekvas aŭtunon, – diris Bifuro.

– Kaj sekvos la venonta jaro, – diris Dvalino, – kaj niaj barboj kreskos ĝis ili pendos malsupre de l' klifo al la valo, antaŭ ol io okazos ĉi tie. Kion faras por ni nia rompŝtelisto? Ĝar li havas magian ringon kaj nun devus esti tre bona aventuristo. Mi supozas, ke li tre oportune povus eniri la Ĉefpordon por spioni aferojn!

. Bilbo aŭdis tion, ĉar la gnomoj apudis sur la rokoj super la niĉo kie li sidis, kaj li pensis: “Bona Ĉielo! Ĉu iii komencas pensi tiel? Temas ĉiam pri kompatinda mi, kiu devas eligi ilin de ilia embaraso, almenaŭ post kiam la sorĉisto foriris. Kion mi faru? Mi sciis, ke io terura okazos al mi finfine. Mi kredas, ke mi ne plu povos toleri la malagrablan Dalan valon denove, kaj same pri tiu fumanta ĉefpordo!!!”

Tiuvespere li estis tre trista kaj apenaŭ dormis. La venontan tagon la gnomoj foriris diversdirekten, kelkaj promenigante la poneojn, aliaj vagante sur la montoflanko. La tutan tagon, Bilbo sidis malgaje en la herba niĉo gapante la ŝtonon, aŭ foje okcidenten tra la mallarĝa fendo. Li sentis strange, ke li atendis ion. “Eble la sorĉisto subite reaperos hodiaŭ”, – li pensis.

Kiam li levis la kapon, li ekvidis la foran arbaron. Tuj kiam la suno sinkis okcidenten, videblis flava brilo sur la arbara supraĵo, kvazaŭ la lumo trafus la lastajn palajn foliojn. Li baldaŭ vidis la oranĝan bulecan sunon subiri okulnivele. Li aliris la aperturon, kaj tie vidis palan kaj svagan novan lunon atingi la horizonton.

Tiumomente li aŭdis akran frapadon malantaŭ si. Tie sur la griza ŝtono meze de l' herbo staris enorma turdo, preskaŭ komplete nigra, kun pala flava brusto makulita de malhelaj markoj. Frap! La turdo kaptis helikon, kaj frapis ĝin sur la ŝtonon. Frap! Frap!

Tiam Bilbo komprenis. Forgesante ĉiujn riskojn, li stariĝis sur la breta rando kaj vokis la gnomojn, kriante kaj svingante la manojn. La plej proksimaj venis stumblante trans la rokojn kiel eble plej rapide laŭ la breto kaj al Bilbo, scivolante kio, bona ĉielo, okazis. La aliaj alvokis por esti hisitaj supren sur ŝnuroj (krom Bomburo, evidente, kiu dormis).

Bilbo tuj klarigis ĉion. Ili silentiĝis, kaj la hobito tenis sin apud la griza ŝtono, kaj la gnomoj staris kun pendolantaj barboj rigardante senpacience. La suno ade subiris, kaj ili senkuraĝiĝis. Ĝi sinkis sub ruĝan nubostrion kaj malaperis. La gnomoj ĝemis, sed Bilbo atendis senmove. La luno lumetis ĉe la horizonto. Venis la vespero. Tiam subite, kiam ili ne plu esperis, plej malalta ruĝa sunradio eskapis la nubon kiel rompanta fingro. Glima lumradio rekte eniris la niĉan aperturon kaj falis sur la ŝtonan surfacon. La maljuna turdo, kiu rigardis de alta sidloko per la akraj okuloj kaj flanken klinita kapo, tuj trilis. Estis subita knara bruo. Floko da roka rompaĵo falis disde la muro. Truo subite apertis tri futojn de la planko.

Tre rapide, timante, ke la sorĉado forvelkus, la gnomoj hastis al la roko kaj puŝis – sed vane.

– La ŝlosilo! – kriis Bilbo. – La ŝlosilo, kie estas Torino?

Torino hastis tien.

– La ŝlosilo! – kriis Bilbo. – La ŝlosilo, kiu akompanis la mapon! Provu ĝin nun, dum restas tempo!

Tiam Torino paŝis antaŭen kaj tiris la ŝlosilon sur ĉeno de ĉirkaŭ sia kolo. Li metis ĝin en la truon. Ĝi taŭgis kaj turniĝis! Klak! La lumradio forvelkis, la suno subiris, la luno malaperis, kaj la vespero ekokupis la ĉielon.

Nun ili kunpuŝis, kaj malrapide parto de l’ ŝtonmuro cedis. Longaj rektaj fendetoj aperis, kaj plilarĝiĝis. Vidiĝis figuro de pordo, kiu estis alta je kvin futoj kaj larĝa je tri. Ĝi malrapide svingiĝis enen. Ŝajnis ke la mallumo elfluis de la montflanka truo kiel vaporo, kaj profunda ombreco, kiun oni ne kapablis travidi, frontis iliajn okulojn, kvazaŭ oscedanta buŝo kondukanta enen kaj suben.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.