La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOBITO

Aŭtoro: John Ronald Reuel Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 9: ELKARCELE PERBARELE

La tagon post la batalo kontraŭ la araneoj, Bilbo kaj la gnomoj senespere provis lastfoje trovi elirejon antaŭ ol ili mortus pro malsato kaj soifo. Ili stariĝis kaj post diskuto eklamis al vojo, kiun ok el la dektriopo konsideris la plej promesa. Sed ili neniam eltrovis, ĉu tio estis prava decido. La konstanta krepusko de Y arbara tago forvelke noktiĝis denove, kiam subite ĉirkaŭis ilin amaso da torĉlumoj kvazaŭ centoj da ruĝaj steloj. Arbaraj elfoj elsaltis kun pafarkoj kaj lancoj ordonante, ke la gnomoj haltu.

Neniu intencis batali. Eĉ se la gnomoj ne estus tiel lacaj, ke ili fakte kontentus kaptiĝi, la malgrandaj tranĉiloj estis iliaj solaj armiloj kaj ne utilus kontraŭ sagoj de elfoj, kiuj povis trafi birdokulon en la mallumo. Do ili simple haltis, sidiĝis kaj atendis – krom Bilbo, kiu surfingrigis sian ringon kaj rapide ŝteliris flanken. Kiam la elfoj ligis la gnomojn en unu vico kaj nombris ilin, ili ne trovis la hobiton.

Ili ankaŭ nek aŭdis nek sentis lin kuri post la torĉlumo, dum ili kondukis la kaptitojn tra la arbaro. Al ĉiu gnomo oni vindis la okulojn, sed tio ne ŝanĝis multon, ĉar eĉ la akraj okuloj de Bilbo ne kapablis vidi la direkton, kaj cetere nek li nek la aliaj sciis de kie ili ekiris. Bilbo devis atenti por sekvi la torĉojn, ĉar la elfoj trotigis la gnomojn kiel eble plej rapide, kvankam tiuj estis malsanaj kaj lacaj. La elfa reĝo evidente estis ordoninta, ke ili hastu. Subite la torĉoj haltis, kaj la hobito ĝustamomente atingis ilin, antaŭ ol ili transiris ponton. Tiu estis la transrivera ponto kondukanta al la reĝpalaca pordego. Sube la akvo fluis malhele, rapide kaj profunde, kaj trans la ponto troviĝis pordego antaŭ kaverna enirejo malsupre de kruta arboplena deklivo. Fagoj kreskis tie ĝis la rivera bordo, kaj ties piedeskaj radikoj trempiĝis en la akvo.

Trans la ponton la elfoj pelis siajn kaptitojn, sed Bilbo hezitis malantaŭe. Li ne ŝatis la aspekton de l’ kaverna enirejo, kaj li nur ĝustamomente decidis ne forlasi siajn amikojn, sekvante la paŝojn de Y lastaj elfoj, antaŭ ol la granda reĝa pordego fermiĝis malantaŭ ili kun sonora knalo.

Ene la tuneloj estis lumigitaj de ruĝaj torĉoj, kaj la elfaj gardistoj kantis marŝante laŭ la plektitaj vojoj sinuantaj kaj eĥantaj. Tio ne aspektis kiel la subtera urbo de l’ goblenoj. Ĉi tie la tuneloj estis malpli grandaj kaj profundaj, kaj la aero estis freŝa. En granda halo kun kolonoj fositaj el ŝtono sidis la elfreĝo sur trono el skulptita ligno. Sur lia kapo kuŝis krono el beroj kaj ruĝaj folioj, laŭ lia kutimo dum la aŭtuna sezono. Printempe li portis kronon el arbaraj floroj. En sia mano li tenis bastonon ĉizitan el kverko.

La kaptitoj kondukiĝis antaŭ li, kaj kvankam li rigardis ilin severe li ordonis, ke la gardistoj malligu ilin, ĉar ili estis ĉifonaj kaj lacegaj.

– Ili ne bezonos katenojn ĉi tie, – li diris. – Neniu, kiu eniras ĉi tien, povas eliri tra mia sorĉita pordo.

Li longe kaj detale ekzamenis la gnomojn pri iliaj aferoj, demandante kien ili iris kaj de kie ili venis, sed li ne eligis de ili pli da novaĵoj ol de Torino. Ili estis malafablaj kaj malkontentaj, kaj eĉ ne ŝajnigis konduti ĝentile.

– Kion ni faris, ho reĝo? – diris Balino, kiu el ili estis la plej maljuna. – Ĉu perdiĝo en la arbaro, malsato, soifo kaj kaptiĝo far araneoj estas krimoj? Ĉu la araneoj estas viaj dorlotitaj dombestoj, kaj ĉu mortiginte ilin oni agacis vin?

Tia demando kolerigis la reĝon eĉ pli ol antaŭe, kaj li respondis:

– Estas krimo senpermese marŝi en mia regno. Ĉu vi forgesis, ke vi estis en mia lando, uzante vojon faritan de mia popolo? Ĉu vi ne trifoje persekutis mian popolon en la arbaro, kaj incitis la araneojn per viaj tumulto kaj kriado? Post la perturboj kaŭzitaj de vi mi rajtas scii, kio venigis vin ĉi tien, kaj se vi ne diros tion al mi nun, mi gardos vin en karceroj ĝis vi lernos prudenton kaj bonkonduton!

Tiam li ordonis, ke oni enkarcerigu ĉiun gnomon en apartan kelon, ke oni nutru ilin per manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, sed ke oni ne permesu al ili eliri el la etaj karceroj, ĝis almenaŭ unu volonte rakontos al li tion, kion li deziris scii. Sed li ne diris al ili, ke Torino jam estas lia kaptito. Tion efektive trovis Bilbo.

Kompatinda sinjoro Baginzo. Li vivis sola en tiu loko dum terure longa kaj laciga tempo, ĉiam kaŝante sin, neniam demetante la ringon pro timo, eĉ kiam li kaŝe kunpremis sin en la plej mallumaj kaj neatingeblaj anguloj. Por pasigi la tempon, li esploris la elfreĝan palacon. La granda pordego fermiĝis per sorĉado, tamen li sukcesis eliri, se li sufiĉe rapidis. Trupoj da arbaraj elfoj, foje gviditaj de la elfreĝo, ofte ekskursis por ĉasi aŭ okupiĝi pri farendaĵoj en la arbaro aŭ pli fore en la orientaj landoj. Se Bilbo aparte lerte moviĝis, li elglitiĝis post ili, kvankam estis danĝere. Pli ol unufoje li preskaŭ kojniĝis inter la pordoklapoj, dum tiuj fermiĝis kun frakaso post la lasta elfo. Kaj li neniam aŭdacis marŝi apud la elfoj pro sia ombro – kvankam ĝi estis tre magra kaj svaga en la torĉlumo – kaj ĉar li ankaŭ timis, ke oni akcidente malkovrus lin pro kontakto aŭ ŝanceliĝo. Kaj kiam li malofte eliris, li ne profitis la okazon. Li ne intencis forlasi la gnomojn, kaj li ne vere sciis kien iri sen ili. Li ne kapablis postkuri la ĉasantajn elfojn dum iliaj ekskursoj, kaj li do provis trovi vojojn por eliri el la arbaro, dum li vagis triste en la arbaro timante ke li perdiĝus, ĝis kiam venis okazo por reeniri. Li ankaŭ tre malsatis ekstere, ĉar li ne sciis ĉasi. Tamen en la kavernoj li sufiĉe provizis sin ŝtelante el la palacaj proviantejoj aŭ de sur tabloj laŭokaze, kiam neniu ĉeestis.

“Mi estas rompŝtelisto kiu ne povas eskapi. Mi devos por ĉiam priŝteli la saman domon ĉiutage, – li pensis. – Jen la plej teda epizodo de tiu ĉi aĉa, ĝena, malkomforta aventuro! Mi deziras esti en mia hobitotruo, apud mia propra fajro sub bela brila lampo!” Li ofte revis sendi helpopetan mesaĝon al la sorĉisto. Sed tio maleblis, kaj li baldaŭ konstatis ke se ekzistis farinda tasko, restis nur sinjoro Baginzo por plenumi ĝin tute sole kaj senhelpe.

Finfine post unu-du semajnoj da ŝtelrampado, gvatante kaj studante la gardistojn kaj kalkulante siajn ŝancojn, li sukcesis eltrovi la lokojn de la gnomaj karceroj. Li trovis ĉiujn el la dekduopo en apartaj lokoj de l’ palaco, kaj post nelonge li lernis parkere ĉiun vojdirekton. Kaj li surpriziĝis unu tagon lerni de la gardistoj, ke estis gardata plia gnomo en aparta profunda loko. Li tuj divenis kompreneble, ke temis pri Torino, kaj poste li trovis, ke li pravis. Fine post multaj malfacilaĵoj li sukcesis trovi la lokon, kiam neniu ĉeestis, kaj parolis kun la gnomestro.

Dume Torino estis tro mizeriĝinta por koleri pri sia misfortuno, kaj estis tiumomente eĉ konsideranta rakonti al la elfreĝo pri siaj trezoro kaj misio – kio montras al vi kiom lia spirito ne plu eltenis – kiam li aŭdis la voĉeton de Bilbo ĉe sia ŝlosiltruo. Li unue apenaŭ kredis siajn orelojn. Tamen li baldaŭ decidis, ke li ne trompiĝis kaj venis al la pordo por diskuti longe kaj flustre kun la hobito ĉe la alia flanko.

Tiumaniere Bilbo sukcesis pasigi la sekretan mesaĝon de Torino al ĉiu alia enkarcerigita gnomo, informante, ke ilia ĉefo Torino ankaŭ estas tenata proksime, kaj ordonante ke neniu rakontu pri la komisio almenaŭ ne antaŭ la permeso de Torino. Torino entute rekuraĝiĝis, kiam li aŭdis kiel la hobito liberigis siajn kunulojn de la araneoj. Kaj li nun decidis neniam lasi la elfreĝon ĉantaĝi lin per promesoj de trezoroporcioj kontraŭ liberigo, ĝis almenaŭ oni certigos, ke ne plu restos espero por eskapi; aŭ ĝis efektive la mirinda sinjoro Baginzo (kiun li komencis tre alte taksi) ne plu kapablos trovi lertan planon.

La aliaj gnomoj konsentis kiam ili ricevis la mesaĝon. Ili ĉiuj opiniis, ke iliaj trezorporcioj (kiujn ili konsideris siaj, malgraŭ la malfacila situacio kaj la nevenkita drako) estus perditaj, se la arbaraj elfoj pretendus sian parton. Kaj krome ili ĉiuj fidis al Bilbo. Jen kion prognozis Gandalfo, kompreneble. Kaj eble tio estis lia intenco, kiam li foriris kaj forlasis ilin.

Tamen Bilbo ne sentis sin tiel esperema. Li ne ŝatis, ke ĉiu dependas de li, kaj li revis, ke la sorĉisto revenu. Sed tio estis vana: la tuta malluma Mornarbaro disigis Gandalfon de la kaptitoj. Li sidiĝis kaj ade pensis, ĝis lia kapo preskaŭ krevis, sed neniu ideo venis. Nevidiga ringo estis ja valora, sed ĝi ne utilis por dekkvaropo. Sed kiel vi povas diveni, li ja liberigis ilin, kaj jen kiel li faris.

Unu tagon ĉirkaŭsnufante kaj vadante, Bilbo malkovris interesan informon: la granda pordego ne sole servis kiel sola enirejo al la kavernoj. Rivereto fluis sub la plej malsupra etaĝo de l’ palaco kaj aliĝis al la arbara rivero en la oriento preter la kruta deklivo. Ĉe la deklivo, kie la subtera rivero aperis, troviĝis la akvopordo. Tie ŝtona breto venis proksime de la rivero, kaj tie oni povis mallevi barokradon en la riverfundon por malhelpi eniradon kaj eliradon. Sed la barokrado estis ofte malfermita, ĉar tra la akvopordo multe da trafiko pasis ambaŭdirekte. Ene troviĝis malluma kruda tunelo, kondukanta al la montokerno. Sed je unu loko, ĝi pasis sub elfosita kaverno kovrita de granda kverka klappordo. Tiu malfermiĝis supren al la reĝaj keloj. Tie stokiĝis amasoj da bareloj, ĉar la arbaraj elfoj – kaj precipe la reĝo – tre ŝatis vinon, kvankam neniuj vinberoj kreskis en tiu regiono. La vino kaj aliaj varoj estis alportataj el malproksimo de iliaj sudaj parencoj aŭ el la vitejoj de l’ homoj en foraj landoj.

Kaŝiĝinte malantaŭ unu el la plej ampleksaj bareloj, Bilbo malkovris la klappordon kaj ties funkcion, kaj kaŭrante tie lernis kiel la vino kaj aliaj varoj venis perrivere aŭ veturis surtere de la Longa Lago. Sajnis ke ankoraŭ prosperis tie la urbo de l’ homoj, konstruita sur platformoj etenditaj sur la akvon por defendi kontraŭ ĉiuspecaj malamikoj kaj antaŭ ĉio la drako de Y Monto. El Lagurbo la bareloj estis portataj al la Arbara Rivero. Tie ili estis ligataj kiel grandaj flosoj, kaj tiam oni per hokstango aŭ remilo direktis ilin kontraŭflue laŭ la rivero, aŭ kelkfoje oni ŝarĝis ilin sur platajn boatojn.

Kiam la bareloj iĝis malplenaj, la elfoj ĵetis ilin tra la klappordo, malfermis la barokradon kaj la bareloj flosis sur la rivero balanciĝante, ĝis la fluo portis ilin al loko sufiĉe longe for, kie la bordo ŝveliĝe turnis la riveron, proksime de la orienta limo de Mornarbaro. Tie oni kolektis kaj religis ilin, reflosigante ilin al Lagurbo, kiu troviĝis en la loko, kie la Arbara Rivero enfluis en la Longan Lagon.

Bilbo longe sidis, kaj pripensis la akvopordon kaj demandis sin, ĉu liaj kunuloj povus eskapi per tiu elirejo. Kaj fine li komencis skizi aŭdacan planon.

Oni jam donis al la kaptitoj iliajn vespermanĝojn. La gardistoj malrapide formarŝis laŭ la tuneloj, forprenante ĉiun torĉon kaj lasante nur profundan mallumon. Tiam Bilbo aŭdis la ĉefserviston de l’ reĝo deziri al la ĉefgardisto bonan vesperon.

– Nun akompanu min, – li diris, – kaj gustumu la novan vinon, kiu ĵus alvenis. Mi multe ŝvitos ĉi-vespere por forigi la malplenajn ujojn el la keloj. Ni do unue trinku iom por helpi la laboron.

– Konsentite, – ridis la ĉefgardisto. – Mi gustumos kun vi kaj kontrolos, ĉu ĝi taŭgas por la reĝa manĝotablo. Ni festenos ĉi-vespere, kaj ne estus dece suprensendi neindajn varojn!

Aŭdinte tion Bilbo alarmiĝis, ĉar li konstatis, ke jam venis oportunaĵo kaj li disponas nur unu ŝancon por provi sian aŭdacan planon. Li sekvis la du elfojn, ĝis ili eniris malgrandan kelon kaj sidiĝis ĉe tablo, sur kiun oni jam metis du trinkpotojn. Ili baldaŭ komencis trinki kaj ridi gaje. Tiam Bilbo spertis eksterordinaran bonŝancon. Normale oni bezonas tre potencan vinon por dormigi elfon, sed ĉifoje ili verŝajne ĝuis la ebriigan viton de l’ famaj ĝardenoj de Dorvinio. Tion oni ne normale celis por simplaj soldatoj aŭ servistoj sed unike por reĝaj bankedoj, kaj egale ĝi taŭgis nur por kaliketoj kaj ne por la grandaj trinkpotoj de l’ ĉefservisto.

La ĉefgardisto komencis klini sian kapon, kaj tiam li kuŝigis ĝin sur la tablon kaj ekdormis. La ĉefservisto ade parolis kaj ridis al si sen rimarki tion, sed baldaŭ ankaŭ lia kapo kliniĝis al la tablo, kaj li ekdormis kaj ronkis apud sia amiko. Tiam la hobito ŝtele eniris. Post nelonge la ĉefgardisto ne plu havis siajn ŝlosilojn, kaj Bilbo forkuris kiel eble plej rapide tra la tuneloj al la kelkarceroj. La ŝlosilaro multe pezis en liaj brakoj, lia koro pulsis, kaj li tremis pro timo malgraŭ sia ringo, ĉar li ne povis malhelpi la tintan bruadon de l’ ŝlosiloj.

Li unue malfermis la pordon de Balino, kaj refermis ĝin atente tuj kiam la gnomo eliris. Balino tute surpriziĝis, kiel oni povas imagi, sed li estis kontenta ĉar li malamis sian tedan etan ŝtonan kelon, kaj deziris halti por starigi detalajn demandojn pri la planoj de Bilbo.

– Ne sufiĉas tempo nun! – diris la hobito. – Vi devas sekvi min! Ni ĉiuj devas resti kune, kaj ne riski disigon. Ĉiu devas eskapi aŭ neniu. Jen nia lasta ŝanco. Se oni trovus nin, ĉielo nur scias, kien la reĝo metus vin la sekvan fojon, kaj oni nepre katenus viajn manojn kaj piedojn! Do ne saĝumu, jen bravulo!

Tiam li pluiris de pordo al pordo, ĝis lia sekvantaro kreskis al dekduopo, el kiu neniu vere estis tre movlerta pro la mallumo kaj la longa enkarcerigado. La koro de Bilbo batis eĉ pli arde, kiam foje unu stumblis kontraŭ la alian, aŭ gruntis aŭ susuris en la mallumo. “Estu malbenita tiu gnoma bruaĉo!” – li diris al si. Sed ĉio iris glate, kaj ili ne renkontis gardistojn. Fakte tiuvespere okazis granda aŭtuna festeno en la arbaro kaj supre en la haloj. Preskaŭ la tuta regnanaro okupiĝis pri festado.

Post multaj fuŝoj kaj faloj ili venis al la kelkarcero de Torino tre sube en profunda loko, sed feliĉe ne tro fore de la keloj.

– Kia bravaĵo! – diris Torino, kiam Bilbo flustris, ke tiu eliru kaj renkontu siajn amikojn. – Gandalfo prave parolis, kiel kutime! Vi ja lertas kiel rompŝtelisto, ŝajne, kiam venas la momento. Mi certas, ke ni ĉiuj estos je via servo por ĉiam, sen pripensi kio okazos poste. Sed kio okazos nun?

Bilbo sciis, ke venis la momento rakonti sian planon kiel eble plej klare. Sed li ne certis, ĉu la gnomoj ŝatus ĝin. Kaj liaj duboj realiĝis, ĉar ili entute malkonsentis grumblante laŭtvoĉe malgraŭ sia danĝera situacio.

– Ni kontuziĝos kaj dispeciĝos kaj nepre dronos! – ili murmuris. – Ni kredis, ke vi havis inteligentan planon, kiam vi sukcesis havigi al vi la ŝlosilojn. Sed jen efektive freneza ideo!

– Nu bone! – diris Bilbo deprimite kaj ankaŭ agacite. – Revenu al viaj belaj karceroj. Mi refermos la pordojn, kaj vi restos tie komforte kaj pripensos pli taŭgan planon. Sed mi dubas, ke mi retrovos denove tiujn ĉi ŝlosilojn, se fakte mi ankoraŭ intencos reprovi denove.

Tio timigis ilin, kaj ili kvietiĝis. Fine estis evidente, ke ili devis sekvi la proponon de Bilbo, ĉar ili nepre ne povus trovi elirejon al la supraj haloj aŭ eliri baraktante tra la sorĉe fermita pordego. Kaj ne valoris la penon grumbli en la tuneloj ĝis oni rekaptos ilin. Do sekvante la hobiton, ili rampis al la plej malsupraj keioj. Ili pasis la pordon, kie kontente ronkadis la ĉefgardisto kaj la ĉefservisto kun ridetoj sur siaj vizaĝoj. La Dorvinia vino sonĝigis ilin profunde kaj agrable. Sed la ĉefgardisto mienos malsimile la venontan tagon, kvankam Bilbo, antaŭ pluiri, ŝtele eniris kaj bonkore remetis la ŝlosilojn sur lian zonon.

“Tio helpos lin iomete pri lia morgaŭa embaraso, – al si diris sinjoro Baginzo. – Li ne estis malbona ulo kaj lojale traktis la kaptitojn. Tio ankaŭ starigos enigmon por ili. Ili kredos, ke necesis potenca sorĉado por trapasi tiujn fermitajn pordojn kaj malaperi. Malaperi! Jes, ni devos hasti, se tio realiĝos!”

Oni postlasis Balinon por gvati la gardiston kaj la serviston, ordonante, ke li alarmu la aliajn se tiuj vekiĝus. La aliaj iris al la proksima kelo, kie troviĝis la klappordo. Ili ne devis malŝpari tempon. Post nelonge Bilbo konsciis, ke kelkaj elfoj devis veni malsupren por helpi la ĉefserviston ŝovi la malplenajn barelojn tra la pordoj en la rivereton. La bareloj jam staris laŭvice falopretaj meze de la planko. Kelkaj el ili estis vinbareloj, kaj tiuj ne taŭgis ĉar oni ne povus malfermi iliajn kovrilojn senbrue, kaj ankaŭ oni ne povus refermi ilin sekure. Sed apud tiuj, pluraj pli taŭge servis por alporti buteron, pomojn kaj diversajn varojn al la reĝa palaco.

Ili baldaŭ trovis dek tri barelojn, sufiĉe grandaj por porti unu gnomon. Fakte, kelkaj estis tro vastaj, kaj engrimpinte la gnomoj timis pro ŝanceliĝo kaj balanciĝo dum la vojaĝo, kvankam Bilbo klopodis trovi pajlon kaj ŝtofon por enpaki ilin tiel komforte, kiel li rapide povis. Fine dek du gnomoj estis stivitaj. Torino kaŭzis multe da malfacilaĵoj, tordiĝante kaj turniĝante en sia kuvo, kiel granda hundo en malgranda hundejo, dum Balino venante lastavice pedantis pri aerotruoj pretendante ke li sufokiĝis, eĉ antaŭ ol lia kovrilo estis fermita. Bilbo streĉe provis ŝtopi la fendojn, kiuj troviĝis sur la barelaj flankoj, kaj fiksis la kovrilojn kiel eble plej sekure. Kaj nun li restis denove sola, kurante tien kaj reen finpretigante la pakadon kaj esperante neoptimisme, ke li sufiĉe faris por sukcesigi sian planon.

Kaj lia preparado ĝustatempis. Unu-du minutojn post kiam la kovrilo de Balino fermiĝis, venis voĉa bruado kaj luma flagrado. Aro da elfoj venis ridante kaj parolante en la kelon kantante kanterojn. Ili ĵus forlasis grandan gajan festenon en unu el la haloj, kaj intencis retroiri kiel eble plej rapide.

– Kien forvagis la maljuna Galiono, la ĉefservisto? – diris unu. – Mi ne vidis lin ĉe la bankeda tablo ĉi-vespere. Li devas posteni nun por montri al ni la farendajn taskojn.

– Mi malkontentos, se tiu maldiligenta oldulo malfruos, – diris alia. – Mi ne deziras malŝpari tempon ĉi-sube, dum la kantoj kantiĝas!

– Ha ha! – iu kriis. – Jen tiu langvora fripono kun la kapo en trinkpoto! Li aranĝis privatan festenon kun sia amiko kapitano.

– Ŝancelu lin! Veku lin! – kriis la aliaj senpacience.

Galiono ne ŝatis vekiĝi pro ŝancelado kaj ne toleris mokadon.

– Vi estas ĉiuj malfruaj, – li grumblis, – mi atendis longe ĉi-sube, dum vi trinkis kaj festenis, forgesinte viajn taskojn. Ne estas surprize, ke mi ekdormis pro laciĝo!

– Ne estas surprize, – ili diris, – kiam la klarigo staras pli ĝuste antaŭ vi en trinkpoto! Gustumigu al ni vian dormigan vinon antaŭ nia laboro! Ne necesas veki la ŝlosiston tie. Li evidente jam fintrinkis sian porcion!

Ili do trinkis po unu glaso kaj tuj fariĝis tre ebriaj. Sed ili ne fariĝis senspritaj.

– Sparu nin, Galiono! – kriis iuj. – Vi komencis trinki tre frue kaj konfuzis vian menson! Vi pretigis ĉi tie plenajn barelojn anstataŭ malplenajn, se oni juĝas ilin laŭpeze!

– Daŭrigu la laboron! – gruntis la ĉefservisto. – Pigruloj ne povas pesi precize. Tiuj ja estas la solaj forĵetendaj bareloj. Do ek al mia ordono!

– Nu bone, bone! – ili respondis, rulante la barelojn ĝis la aperturo. – Estos via kulpo do, se la plenaj butertinoj de l' reĝo kaj liaj plej bonaj vinoj forŝoviĝus en la riveron, por ke la laganoj bankedu senpage!

Ruliĝu plu – ruliĝu plu,
ruliĝadu laŭ la tru’!
Jaj, ruk! Tra la klap!
Suben ili, plaŭda frap’!

Tiel ili kantis, kiam la unuaj kaj sekvantaj bareloj ruliĝis ĝis la malluma breĉo kaj falis longe malsupren en la fridan akvon. Kelkaj bareloj vere estis malplenaj, aliaj estis kuvoj entenantaj nete pakitajn gnomojn, sed ĉiuj subeniris unu post la alia, skuiĝante kaj balanciĝante, plaŭde frapante unu la alian, frakasante la akvon, kunpremiĝante kontraŭ la tunelajn murojn, koliziante kaj karambolante laŭ la rivera fluo.

Guste tiam Bilbo konstatis miskalkulon en sia plano. Vi supozeble jam antaŭvidis tion kaj priridis lin, sed mi dubas, ke vi atingus pli ol duonon de l’ plano, se vi anstataŭus lin. Kompreneble li ne kaŝis sin en sia propra barelo, kaj restis neniu por enpaki lin, eĉ se tiu disponus tempon! Ĝi-foje li certis, ke li perdus siajn amikojn (el kiuj preskaŭ ĉiuj jam malaperis tra l’ klappordo) kaj ke li forlasiĝus restante por ĉiam rompŝtelisto funde de l’ elfaj kavernoj. Ĉar eĉ se li tuj eskapus el la supraj pordoj, li neniel povus retrovi la gnomojn. Li ne sciis kiel direkti sin al la barela kolektejo. Kaj li demandis sin, kio okazus al la aliaj ekstere, ĉar li ne havis tempon klarigi al la gnomoj pri siaj eltrovoj aŭ pri siaj intencoj, post kiam ili eliros la arbaron.

Dum tiuj pensoj okupis lian menson, la elfoj ekkantis gaje ĉirkaŭ la rivera pordo. Kelkaj jam iris por hisi la ŝnurojn, levante la barokradon por lasi la barelojn forflosi laŭ la akvofluo.

Laŭ malhela flu’ rapida
reen al la land’ konita!
Lasu ĉi subterajn rondojn,
lasu krutajn nordajn montojn,
kie boskoj malprecizaj
klinas sin en ombroj grizaj!
Flosu trans arbara reto
al la flustro de venteto,
preter la fragmitoj, junkoj,
preter marĉaj kanotrunkoj
tra la blanka nebulfumo
sur laget’ en noktmallumo!
Sekvu, kien saltas stelo
sur deklivo de l’ ĉielo;
celu, kiam taga lumo
venas al river’ kaj humo,
suden for! Kaj suden for!
Al sunlumo de l’ aŭror’,
al herbejaj kampolimoj,
kie paŝtas sin bovinoj;
al ĝardenoj surmontetaj,
kie beroj iĝas pretaj
sub la sun’ en taga glor’!
Suden for! Suden for!
Laŭ malhela flu’ rapida
reen al la land’ konita!

Nun la lasta barelo ruliĝis ĝis la aperturo! Malespere kaj elĉerpinte siajn ideojn, la kompatinda eta Bilbo alkroĉiĝis al ĝi kaj forpuŝiĝis trans la randon. Li falis suben kaj enplaŭdis la malluman fridan akvon mergiĝante malsupre de l’ barelo.

Li venis surfacen sputante kaj tenajlante la lignan barelfundon kiel rato, sed malgraŭ ĉiuj provoj li ne povis grimpi supren. Ĉiam kiam li provis, la barelo ruliĝis kaj replonĝigis lin. Ĝi estis malplena kaj flosis kiel korko. Kaj kvankam liajn orelojn plenigis akvo, li aŭdis la elfan kantadon en la superaj keloj. Tiam la klappordo klakfermiĝis subite, kaj iliaj voĉoj forfadis. Li nun flosis sole en tunelo da glacia akvo – tute sole, ĉar kunuloj ne povas helpi, dum ili estas pakitaj en bareloj.

Post nelonge aperis griza brilo en la mallumo antaŭ li. Li aŭdis la antaŭan barokradon knari, dum oni levis ĝin, kaj li troviĝis en amaso da balanciĝantaj kaj bobenantaj bareloj, baraktantaj por subpasi tra la elireja arkaĵo kaj forflosi laŭ la fluanta rivero. Li nur bonŝance evitis vundiĝon pro puŝoj kaj batoj, sed fine la kunpremita barelaro disiĝis, kaj unu barelo post la alia flosis sub la ŝtonan arkaĵon. Tiam li vidis, ke estus fine neutile rajdi supre de sia barelo, eĉ se li sukcesus tion fari, ĉar ne estis spaco – eĉ por hobito – inter ĝia supro kaj la kliniĝanta plafono, kie troviĝis la elirejo.

Ili eliris el la tunelo sub arbaraj branĉoj ambaŭborde de la rivero. Bilbo demandis sin, kion sentis la gnomoj kaj scivolis, ĉu akvo jam eniris la kuvojn. Kelkaj bareloj flosis apude en la mallumo kaj ŝajnis sinki pli profunde. Bilbo divenis, ke ene de tiuj troviĝis la gnomoj.

“Mi esperas, ke mi fermis la kovrilojn sufiĉe strikte!” – li pensis, sed post nelonge li tro bezonis zorgi pri si por okupiĝi pri la gnomoj. Li sukcese gardis sian kapon superakve, sed li tremis pro malvarmo, kaj demandis al si ĉu li mortus se lia bonŝanco ne revenus, kaj ĉu li devus riski plonĝi kaj naĝi ĝis la rivera bordo.

La bonŝanco ja revenis post kelka tempo: la kirliĝanta akvofluo albordigis kelkajn barelojn je unu loko, kaj tie dum sufiĉe longa tempo ilin blokis iu nevidebla arbradiko. Tiam Bilbo profitis la okazon por surgrimpi sian barelon, dum alia firme haltigis ĝin. Li rampis supren kiel dronanta rato kaj kuŝis supre por ekvilibrigi sin kiel eble plej bone. La brizo priblovis lin fride sed li preferis ĝin al la akvo, kaj li esperis, ke li ne defalos, kiam la barelflosado rekomenciĝos.

Baldaŭ poste la bareloj liberiĝis denove, serpentante kaj slalomante laŭ la rivero, sekvante la pli fortan fluon. Tiam la vojaĝo iĝis pli malfacila supre de la barelo, kiel li ja antaŭtimis, sed li iel ne falis, kvankam li estis terure malkomforta. Feliĉe, li estis tre malpeza, la barelo estis granda kaj ankaŭ iom da ekvilibriga akvo helpe likis en ĝin. Tamen la vojaĝo similis malfacilan promenon senbridan kaj senpiedingan sur poneo, kiu deziris ruliĝi surtere.

Tiumaniere sinjoro Baginzo fine alvenis lokon, kie la arboj iĝis maldikaj ambaŭflanke. Inter tiuj li povis vidi palan mateniĝan ĉielon. La malhela rivero subite plilarĝiĝis, kaj tie enfluis en la grandan Arbaran Riveron, kiu hastis de la reĝpalaca pordego. La malluman supraĵon de l’ akvo ne plu ŝirmis la arbaro, kaj sur ĝia glata surfaco dancis kaj disiĝis nebulaj kaj stelaj reflektoj. Tiam la rapida Arbara Rivero balais pluen la barelaron ĝis la norda bordo, kie ĝi eroziis larĝan golfon. Tie vidiĝis ŝtoneta strando sub alta bordo limigita je la orienta flanko de kruta roka breto. Sur la plaĝon albordiĝis la plimulto de la bareloj, kvankam kelkaj plueniris kaj skuiĝis kontraŭ la ŝtonan ĝeton.

Homoj vaĉis de sur la bordoj. Ili rapide haltigis kaj kunpuŝis la barelojn per hokstangoj al la malprofundaĵo, kaj post kiam ili nombris ilin, ili kunligis ilin per ŝnuro kaj lasis ilin ĝismatene. La kompatindaj gnomoj! Bilbo ne tro malbone statis nun. Li glitis de sur sia barelo kaj vadis ĝis la bordo. Li tiam kaŝe aliris kelkajn kabanojn, kiuj estis videblaj de sur la akvobordo. Li efektive ne plu hezitis ŝteli manĝon senpermese, se prezentiĝis okazo, ĉar li devis tion fari dum kelka tempo. Kaj li nun sciis, ke malsato estis grava afero kaj ne temis pri ĝentila interesiĝo pri frandaĵoj en plenproviza manĝoŝranko. Li ankaŭ ekvidis fajron inter la arboj, kaj tio allogis lin, ĉar liaj vestaĵoj estis tre malsekaj kaj glacie gluiĝis al lia korpo.

Oni nun ne bezonas rakonti ĉion pri tiu nokto, ĉar ni alvenis la finon de la vojaĝo orienten kaj atingis la komenciĝon de la plej granda aventuro, kaj ni do devos hasti. Kompreneble helpe de sia magia ringo li unue sukcese ŝteliris, sed fine liaj malsekaj piedspuroj kaj flakoj, postlasitaj kiam li sidiĝis en diversaj lokoj, malkaŝigis lin. Kaj li ankaŭ komencis snufi, kaj kiam li klopodis kaŝi sin, liaj fuŝe subpremitaj ternoj aŭdigis lin eksplode. Post nelonge, ĉiu riverborda vilaĝano serĉis lin, sed Bilbo kaŝis sin en la arbaro kun pano, leda vinbotelo kaj pasteĉo, kiuj ne apartenis al li. Li devis tranokti malseke kaj longe for de fajro, sed la botelo komfortigis lin, kaj li ekdormis iomete sur seka foliaro, kvankam la jaro aŭtuniĝis kaj la aero iĝis frosta.

Li revekiĝis pro laŭta terno. La mateno jam grizis, kaj gaja ekscitiĝo aŭdiĝis de sur la rivera bordo. La riverbordanoj fabrikis grandan ligitan floson da bareloj, kaj la elfaj flosistoj komencis stiri ĝin laŭflue al Lagurbo. Bilbo ternis denove. Li ne plu estis malseka, sed sentis sin tre malvarma. Li kuris tiel rapide, kiel liaj lamantaj kruroj povis porti lin ĝisborden, kaj dum la konfuzo li surgrimpis la barelaron nerimarkite. Bonŝance la suno ne brilis tiumomente por ĵeti maloportunan ombron, kaj li feliĉe ne ternis dum kelka tempo.

La stangoj plonĝis profunde. La elfoj staris en la malprofundaĵoj ŝovante kaj puŝante. La bareloj nun kunligitaj krakis kaj knaris.

– Jen peza ŝarĝo, – kelkaj grumblis. – Kelkaj ŝajne flosas tro profunde. Estas certe, ke ili ne estas malplenaj. Se ili estus alvenintaj tage, ni nepre estus rigardintaj la enhavon.

– Mankas tempo nun! – diris la flosisto. – Forpuŝu la boaton!

Kaj fine la bareloj forpuŝiĝis, unue malrapide, ĝis ili preterpasis la rokan ĝeton, kie aliaj elfoj staris por forpuŝi ilin per longaj stangoj, kaj tiam ili rapidiĝis en la fortan fluon, kaj forveturis longe laŭ la rivero ĝis la Lago.

La gnomoj eskapis la reĝajn kelkarcerojn kaj trapasis la arbaron, sed ĉu vivaj aŭ mortaj ne estis certe.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.