La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOBITOAŭtoro: John Ronald Reuel Tolkien |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Kiam Bilbo rekonsciiĝis, li estis sola. Li kuŝis sur la ebenaj ŝtonoj de Korvokresto, kaj neniu troviĝis apude. Sennuba kaj malvarma tago atendis lin. Li tremis ĉar li estis ŝtone frida, kvankam lia kapo estis arde varma.
“Nu mi scivolas, kio okazis? – li diris al si. – Mi kredas, ke mi ankoraŭ ne estas unu el la mortintaj herooj, tamen mi supozas, ke tio povos ankoraŭ okazi”.
Li sidiĝis dolore. Rigardante al la valo, li ne vidis vivantajn goblenojn. Post kelka tempo lia kapo refreŝiĝis, kaj li kredis vidi elfojn marŝi inter la subaj rokoj. Li frotis siajn okulojn. Li certis, ke li vidis longe for sur la ebenejo la tendaron kun homoj. Apud la Ĉefpordo estis tumulto. Kaj ŝajnis, ke la gnomoj malmuntis la muron. Sed ĉio estis terare silenta. Ne resonis krioj aŭ kantaj eĥoj. La aero portis nur ĉagrenon.
– Venis do la fina venko! – li diris kaj sentis sian kapon dolori. – Nu ĝi aspektas tre sombre.
Subite li konstatis, ke viro grimpis supren al li.
– Ho vi! – li kriis per tremanta voĉo. – Ho vi! Kio novas?
– Kies voĉo parolas inter la ŝtonoj? – diris la viro haltante kaj gvatante ĉirkaŭ si kaj proksime de tie, kie Bilbo sidis.
Bilbo tiam rememoris sian ringon!
– Mi estu benita! – li diris. – La nevidebleco tamen havas siajn malavantaĝojn. Mi supozas, ke sen ĝi oni jam estus metinta min en varman liton nokte!
– Estas mi, Bilbo Baginzo, kunulo de Torino! – li kriis rapide demetante sian ringon.
– Estas bone, ke mi trovis vin! – diris la viro, paŝante al li. – Vi estas bezonata, kaj oni serĉas vin jam longe. Oni kredus vin unu el la multaj mortintoj, se Gandalfo ne dirus, ke via voĉo laste aŭdiĝis ĉi tie. Oni do sendis min por lastafoje serĉi vin. Cu vi estas tre vundita?
– Temas pri malagrabla kapofrapo, mi kredas, – diris Bilbo. – Sed mi havas helmon kaj duran kranion. Tamen mi iom sentas naŭzon, kaj miaj kruroj estas kvazaŭ pajlaj.
– Mi portos vin ĝis la tendaro en la valo, – diris la viro kaj facile levis lin.
La viro marŝis lerte kaj rapide. Post nelonge li kuŝigis Bilbon antaŭ tendo en Dalo, kaj tie staris Gandalfo kun sia brako en skarpo. Eĉ la sorĉisto ne evitis damaĝon, kaj malmultaj en la armeo ne estis vundi taj.
Kiam Gandalfo vidis la hobiton li tre ĝojis.
– Baginzo! – li diris. – Nekredeble! Vi vivas malgraŭ ĉio... mi gratulas vin! Mi komencis timi, ke via fortuno eble elĉerpiĝis! Temis pri terura afero, fakte preskaŭ katastrofa. Sed la aliaj novaĵoj povas atendi. Venu! – li diris pli grave. – Oni petas vian ĉeeston.
Li kondukis la hobiton en la tendon.
– Saluton, Torino! – li diris enirante. – Mi venigis lin.
Tie efektive kuŝis Torino Kverkaŝildo, kiu estis plurfoje vundita, kaj kies ŝirita kiraso kaj noĉita hakilo estis forlasitaj sur la planko. Li levis siajn okulojn, kiam Bilbo venis al li.
– Adiaŭ, brava rompŝtelisto, – li diris. – Mi iras nun al la haloj de atendado por sidi inter miaj prauloj, ĝis kiam la mondo renoviĝos. Ĉar mi lasas nun mian oron kaj arĝenton kaj iras tien, kie ĝi malmulte valoras, mi deziras adiaŭi vin kiel amiko kaj deziras retiri miajn parolojn kaj farojn ĉe la Cefpordo.
Tre malgaja Bilbo kliniĝis sur unu genuon.
– Adiaŭ, Reĝo sub la Monto! – li diris. – Jen amara aventuro, se ĝi finiĝas tiel, kaj monteto da oro ne povas nuligi tion. Sed mi estas feliĉa pro tio, ke mi partoprenis vian ekspedicion – jen honoro, kiun apenaŭ meritas iu ajn Baginzo.
– Ne! – diris Torino. – Vi estas pli bonkora ol vi scias, ido de la nobla okcidento. Miksiĝas en vi kuraĝo kaj saĝeco ĝustakvante. Se iuj el ni pli estimus manĝadon, distradon kaj kantadon ol amasigitan oron, la mondo estus pli gaja. Nun mi devas forlasi ĝin, ĉu ĝi estas gaja aŭ ne. Adiaŭ!
Tiam Bilbo foriris por esti sola kaj sidiĝis volvita en kovrilo kaj – ĉu vi povas kredi tion aŭ ne – ploris ĝis liaj okuloj fariĝis ruĝaj kaj lia voĉo raŭka. Li estis tre simpatia eta ulo. Dum. longa tempo li eĉ ne povis trovi la senton en sia koro por diri ŝercon.
“Estas bonŝance, – li fine diris al si, – ke mi vekiĝis ĝustamomente. Mi preferus, ke Torino vivu, sed mi estas feliĉa almenaŭ pro tio, ke ni disiĝis amike. Vi estas stulta, Bilbo Baginzo, kaj vi fuŝis la aferon pri la ŝtono. Okazis batalo malgraŭ viaj klopodoj por aĉeti pacon kaj trankvilon. Sed mi supozas, ke oni ne povas kulpigi vin pro tio”.
Bilbo poste eksciis ĉion, kio okazis post lia sveno. Sed la novaĵoj eĉ pli ĉagrenis lin, kaj la aventuro jam terure lacigis lin. Liaj ostoj multe doloris por la hejmeniro. Kaj la vojaĝo estis iom prokrastita, do intertempe mi povas rakonti al vi iom pri la okazintaj eventoj. La agloj jam delonge suspektis la goblenan militiron. Neniu agado vere povis eviti ilian akran supermontan gvatadon. Ili do ankaŭ multe amasiĝis sub la gvido de la Granda Aglo de l’ Nebulecaj Montoj. Kaj fine kiam ili sentis la odoron de batalpreparado, ili rapide postĉasis la ŝtormon ĝustatempe. Ili forigis la goblenojn de sur la montaj deklivoj, puŝante ilin de super klifoj aŭ pelante ilin suben kriĉantajn kaj konfuzitajn al la malamikoj. Post nelonge ili liberigis la Solecan Monton, kaj la elfoj kaj homoj povis fine subiri ambaŭflanke al la valo por helpi la batalon.
Sed eĉ helpate de la agloj, iliaj malamikoj nombre superis ilin. Dum tiu lasta horo, Beorno mem aperis. Neniu scias kiumaniere aŭ de kie li venis. Li estis sola kaj ursoforma kaj ŝajnis kreski giganta pro la kolero.
Lia voĉo resonis kiel tamburoj kaj kanonoj, li forĵetis de sia vojo lupojn kaj goblenojn kiel pajlerojn kaj plumojn. Li trafis ilian arieron kaj fulme frakasis ilian ĉirkaŭantan linion. La gnomoj staris senŝancele apud sia estro sur malalta ronda monteto. Tiam Beorno kurbiĝis kaj levis Torinon, kiu jam falis pilcita de lancoj, kaj forportis lin de la batalo.
Kiam li revenis, lia furiozo duobliĝis. Nenio povis kontraŭstari lin kaj neniu armilo povis damaĝi lin. Li dispelis la gardistojn, kaptis Bolgon mem kaj disŝiris lin. Tiam teruro konfuzis la goblenojn kaj ili forkuris disdirekten. Sed la nova espero forigis la lacecon de iliaj malamikoj, kiuj tuj persekutis ilin kaj plejeble baris ilian eskapon, pelante ilin en la Riveron Rapidan, kaj tie la plimulto pereis. Tiuj kiuj fuĝis suden kaj okcidenten estis ĉasitaj ĝis la marĉoj apud la Arbara Rivero. Tie la plimulto de la lastaj eskapintoj pereis, dum tiuj kiuj penetris la regnon de la arbaraj elfoj estis mortigitaj aŭ logitaj pli internen, kie ili mortis en la malhelaj profundaĵoj de Mornarbaro. La kantoj rakontas, ke tri kvaronoj el la norda goblenaro mortis tiutage, kaj en la montoj ekregis paco por multaj jaroj.
La venko iĝis absoluta antaŭ la noktiĝo, sed la venkintoj ankoraŭ ĉasis, kiam Bilbo revenis al la tendaro. Tiumomente ne restis multaj en la valo, krom la plej grave vunditaj.
– Kie estas la agloj? – li demandis Gandalfon vespere, dum li kuŝis volvita per multaj varmaj kovriloj.
– Kelkaj partoprenas la ĉasadon, – diris la sorĉisto, – sed multaj jam revenis al siaj nestoj. Ili ne deziris resti ĉi tie kaj foriris, kiam eklumis la aŭroro. Daino kronis ilian mastron per oro, kaj ĵuris sian amikecon por ĉiam.
– Mi bedaŭras tion. Nu mi celas, ke mi ŝatus ĉeesti por revidi ilin, – diris Bilbo dormeme. – Eble mi revidos ilin dum la vojaĝo hejmen. Ĉu mi baldaŭ iros hejmen?
– Tuj kiam vi deziros, – diris la soiĉisto.
Fakte Bilbo foriris nur post kelkaj tagoj. Ili entombigis Torinon profunde sub la Monto, kaj Bardo metis Arkeŝtonon sur lian bruston.
– Ĝi kuŝu tie, ĝis kiam la Monto falos! – li diris. – Ĝi alportu jam de nun fortunon al ĉiu el liaj parencoj, kiu loĝos ĉi tie!
Poste sur lian tombon la Elfreĝo metis Orkriston, la elfan glavon, kiun oni prenis de Torino, dum li estis kaptita. La kantoj diras, ke ĝi ĉiam brilis en la mallumo se proksimiĝis malamikoj, kaj la gnoma fortikaĵo ne povis esti atakita senaverte. Tie Daino, filo de Naino, ekloĝis, kaj li fariĝis Reĝo sub la Monto. Post kelka tempo pliaj gnomoj venis al lia trono en la antikvaj haloj. El la dek du kunuloj de Torino, dek ankoraŭ vivis. Filio kaj Kilio pereis defendante lin per siaj ŝildoj kaj korpoj, ĉar li estis la plej maljuna frato de ilia patrino. La aliaj restis kun Daino, ĉar Daino juste disdonis sian trezoron.
Ne plu taŭgis evidente disdividi la trezoron laŭ la originaj planoj al Balino kaj Dvalino, Dorio kaj Norio kaj Orio, Oino kaj Gloino, Bifuro kaj Bofuro kaj Bomburo – kaj al Bilbo. Tamen oni donis dekkvaronon de la oro kaj arĝento, forĝitan aŭ neforĝitan, al Bardo, ĉar Daino diris:
– Ni honoros la parolon de l' mortinto, kiu nun posedas Arkeŝtonon.
Eĉ dekkvarono de la trezoro estis enorma kaj pli ampleksa ol tiu de multaj reĝoj inter la mortemuloj. El tiu trezoro Bardo sendis multon al la estro de Lagurbo kaj malavare rekompencis siajn subtenantojn kaj amikojn. Al la Elfreĝo li oferis la verdajn smeraldojn de Giriono: la juvelojn, kiujn tiu plej adoris, kaj kiujn Daino redonis al Bardo.
Al Bilbo li diris:
– Ĉi tiu trezoro tiom apartenas al vi kiom al mi kvankam la antaŭaj interkonsentoj ne estas plenumeblaj, kaj aliaj rajtas parton, pro tio ke ili akiris kaj defendis ĝin. Sed kvankam vi deklaris vian porcion forlasita, mi dezirus malpravigi la parolojn de Torino, kiujn li poste malĵuris, tio estas: ke vi ricevu malmulton. Mi preferus rekompenci vin pli riĉe ol la aliajn.
– Vi estas tre ĝentila, – diris Bilbo. – Sed fakte tio senpezigas min. Kiel mi povus reporti tiom da trezoro hejmen sen esti atakita aŭ murdita dum la vojaĝo? Mi tute ne scias. Mi eĉ ne scias, kion mi farus kun ĝi en mia domo. Mi certas, ke ĝi estos tre sekura en viaj manoj.
Fine li akceptis nur du malgrandajn kestojn, unu kun arĝento kaj alia kun oro, kies pezon povus porti forta poneo.
– Jen tiom, kiom mi povos prizorgi, – li diris.
Venis la momento por adiaŭi liajn amikojn.
– Adiaŭ Balino! – li diris, – kaj adiaŭ, Dvalino; adiaŭ Dorio, Norio, Orio, Oino, Gloino, Bifuro, Bofuro kaj Bomburo! Viaj barboj neniam maldensiĝu! – Kaj turnante sin al la Monto li aldonis: – Adiaŭ Torino Kverkaŝildo! Kaj Filio kaj Kilio! La memoro pri vi neniam forvelku!
La gnomoj riverencis al li ĝisgrunde antaŭ la Ĉefpordo, sed iliaj vortoj hezitis en la gorĝoj.
– Ĝis revido kaj bonan ŝancon, kien ajn vi vojaĝos! – diris fine Balino. – Se iam vi revizitos nin, kiam niaj haloj estos denove ornamitaj, tiam kune ni festenos grandioze!
– Se iam vi pasos apud mia domo, – diris Bilbo, – ne hezitu frapi ĉe la pordo. La temanĝo estas je la kvara posttagmeze, sed vi estas bonvenaj ĉiumomente!
Tiam li turnis sin kaj foriris.
La elfa armeo ekmarŝis, kaj kvankam ĝi iĝis malpli granda, multaj tamen estis feliĉaj, ĉar la norda regiono estos pli gaja dum longa tempo. La drako estis mortinta, la goblenoj venkitaj, kaj iliaj koroj antaŭĝuis ĝojan postvintran printempon.
Gandalfo kaj Bilbo rajdis malantaŭ la Elfreĝo, kaj apud ili marŝis Beorno ĉi-foje en homa formo. Li ridis kaj kantis laŭte dum la vojaĝo. Ili tiel iris ĝis ili proksimiĝis al la limoj de Mornarbaro norde de la loko, kie elfluis la Arbara Rivero. Tiam ili haltis, ĉar la sorĉisto kaj Bilbo ne deziris eniri la arbaron, kvankam la reĝo petis, ke ili restu iom en liaj haloj. Ili intencis sekvi la arbaran eĝon, ĉirkaŭ ĝia norda rando en sovaĝejo, kiu disigis la arbaron de la Griza Montaro. Ĝi estis longa kaj malgaja vojo, sed ĉar la goblenoj estis forpelitaj, ĝi ŝajnis malpli danĝera ol la timigaj subarbaraj padoj. Kaj cetere Beorno estis ironta la saman vojon.
– Adiaŭ! Ho Elfreĝo! – diris Gandalfo. – La verda arbaro estu gaja, dum la mondo ankoraŭ junas! Kaj via popolo restu same gaja!
– Adiaŭ! Ho Gandalfo! – diris la reĝo. – Aperu tie, kie vi estas plej bezonata sed malplej atendata! Ju pli ofte vi aperos en miaj haloj, des pli feliĉa mi estos!
– Bonvolu, – balbutis Bilbo turnante sin sur unu piedo, – akcepti ĉi tiun regalon! – kaj li eligis kolieron el arĝento kaj perloj, kiun Daino donacis al li, kiam li foriris.
– Kial mi meritas tian donacon, ho hobito? – diris la reĝo.
– Nu, hm, mi supozas, ke vi scias, – diris Bilbo iom ĝenite, – ke, hm, vi devas ricevi kompenson por, hm, via gastigemo. Mi celas, ke eĉ rompŝtelisto havas dankemon. Mi trinkis multe da via vino kaj manĝis eĉ pli multe da via pano.
– Mi akceptos vian donacon, ho Bilbo la Majesta! – diris la reĝo grave. – Kaj mi nomas vin Elfamiko kaj benas vin. Via ombro ne forvelku (aŭ ŝtelado fariĝos tro facila)! Adiaŭ!
Tiam la elfoj turnis sin al la Arbaro, kaj Bilbo komencis la longan vojon al la hejmo.
Li travivis multajn malfacilaĵojn kaj aventurojn, antaŭ ol li revenis. La sovaĝejo estis ankoraŭ sovaĝa, kaj loĝis tie multaj aliaj kreitaĵoj krom la goblenoj. Sed li estis bone gvidita – la sorĉisto akompanis lin kun Beorno plimulte de la vojo – kaj li ne plu spertis gravan danĝeron. Kiam venis la vintromezo Gandalfo kaj Bilbo sekvis la tutan vojon ĉirkaŭ la arbaro kaj venis al la domo de Beorno. Kaj tie dum kelka tempo ili restis. La Julo estis varma kaj gaja, kaj homoj venis de malproksime por festeni kiel gastoj de Beorno. La goblenoj de la Nebulecaj Montoj nun estis malmultaj kaj timemaj, kaŝinte sin en plej profundaj truoj, kiujn ili povis trovi. Kaj la vargoj malaperis el la arbaroj, tiel ke homoj povis senriske kaj trankvile vojaĝi al fremdaj landoj. Poste Beorno fariĝis granda ĉefo en tiu regiono kaj regis en la vasta regno inter la montaro kaj la arbaro. Oni rakontas, ke dum generacioj liaj idoj kapablis preni ursan formon, kaj kelkaj estis tre malicaj sombraj homoj, sed la plimulto estis kiel Beorno, kvankam iom malpli korpulentaj kaj fortikaj. Dum tiu epoko la lastaj goblenoj estis forpelitaj el la Nebulecaj Montoj, kaj nova paco ekregis sur la limoj de Sovaĝujo.
Jam estis printempo tre dolĉa kaj milda, kaj la vetero brilis per sunpleno, kiam Bilbo kaj Gandalfo eliris el la domo de Beorno. Kaj kvankam Bilbo sopiris sian hejmon, li bedaŭris pro la foriro, ĉar la printempaj floroj kaj ĝardenoj de Beorno estis tiel pompaj, kiel luksaj ili estis somere.
Fine ili supreniris la longan vojon kaj atingis la pasejon, kie la goblenoj kaptis ilin jam delonge. Sed ili venis al tiu alta loko matene, kaj kiam ili retrorigardis ili vidis la sunlumon sur la etenditaj landoj. Malantaŭe kuŝis la Mornarbaro kiel blua fora streko, kiu tre malhele verdiĝis ĉe la plej proksimaj randoj eĉ dum la printempo. Tie pli longe for staris la Soleca Monto ĉe la fora atingeblo de la vidpovo. Sur ĝia alta pinto nefandita neĝo brilis blanke.
– Tiel venas neĝo post fajro, kaj eĉ drakoj havas sian finon! – diris Bilbo, kaj li turnis la dorson al sia aventuro. Lia Tjuka flanko estis terure laca, kaj la Baginza parto ĉiutage plifortiĝis.
– Mia sola deziro estas sidi en mia propra fotelo! – li diris.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.