La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOBITOAŭtoro: John Ronald Reuel Tolkien |
©2025 Geo |
La Enhavo |
Bilbo saltis el sia lito, surmetis matenrobon kaj eniris la manĝoĉambron. Neniu restis tie, sed li vidis spurojn de granda kaj rapide finita matenmanĝo. Troviĝis terura malordo en tiu loko, kaj stakoj da nelavitaj teleroj en la kuirejo. Sajne oni uzis la tutan teleraron. La lavendaĵoj aspektis tiel senkuraĝige realaj, ke Bilbo estis devigita kredi, malgraŭ lia unua inklino, ke la hieraŭa festeno efektive ne estis premsonĝo. Sed poste trankviligis lin la penso, ke almenaŭ ili ĉiuj foriris sen ii (“tamen sen danko”, – li pensis). Sed li ne povis malhelpi sin senti, ke liaj esperoj estis trompitaj. La sento surprizis lin.
“Ne estu stultulo, Bilbo Baginzo, – li diris al si, – estas ridinde pensi pri drakoj kaj aliaj sensencaĵoj, je via aĝo!” Tiam li surmetis antaŭtukon, bruligis fajron, boligis akvon kaj lavis la telerojn. Li bone matenmanĝis en la kuirejo antaŭ ol reordigi la manĝoĉambron. Tiam la suno jam brilis, li malfermis la ĉefpordon, kaj eniris varma printempa venteto. Bilbo komencis fajfi laŭte kaj forgesis la pasintan vesperon. Li ĵus eksidis por dua matenmanĝeto en la manĝejo apud malfermita fenestro, kiam eniris Gandalfo.
– Kara mia, – li diris, – kiam vi venos? Kio pri la frua foriro? Kaj jen vi ankoraŭ matenmanĝas, aŭ kiel vi nomas tion, je la deka kaj duono! Ili lasis por vi la mesaĝon, ĉar ili ne plu povis atendi.
– Kiun mesaĝon? – konfuzite diris la kompatinda sinjoro Baginzo.
– Mil mamutoj! – diris Gandalfo. – Vi tute ne lertas ĉi-matene, ĉu vi ankoraŭ ne senpolvigis la kamenbreton?
– Kiel tio koncernas min? Sufiĉas, ke mi lavis la teleraron por la dekkvaropo!
– Se vi senpolvigus la kamenbreton, vi trovus ĉi tion sub la horloĝo, – diris Gandalfo enmanigante al Bilbo noton, skribitan, kompreneble, sur la propra notpapero de Bilbo.
Ĝi tekstis jene:
De Torino kaj Kompanio al Rompŝtelisto Bilbo, saluton!
Pro via gastigemo, ni dankas vin, kaj ni akceptas vian proponon de profesia asisto. Kondiĉoj: pago nur je taskofino, ne pli ol dekkvarono de la tuta profito (se estos); garantio de ĉiuj eventualaj vojaĝkostoj; funebraj kostoj pagotaj de ni aŭ niaj anstataŭuloj, se tio okazus kaj se tion oni ne aranĝus alimaniere.
Ne dezirante ĝeni vian estimatan pludormon, ni antaŭeniras por fari necesajn preparojn, kaj atendos vian bonvolan alvenon ĉe la taverno Verda Drako, en Apudakvo, precize je la dekunua. Esperante, ke vi venos akurate.
Kun daŭra honoro
Profunde salutas
Torino kaj Kio.
– Tio lasas al vi nur dek minutojn. Vi devos kuri, – diris Gandalfo.
– Sed... – diris Bilbo.
– Ne, vi ne havas tempon por tio.
– Sed... – rediris Bilbo.
– Nek por tio. Nun foriru!
Ĝis la fino de siaj tagoj Bilbo neniam memoris, kiel li trovis sin eksterdome sen ĉapelo, sen bastono, eĉ sen mono kaj aferoj kiujn li kutime kunportis, nek kiel li foriris post duonfinita kaj neordigita matenmanĝo, lasinte siajn ŝlosilojn en la manoj de Gandalfo, kurinte tiel rapide, kiel liaj vilaj piedoj permesis laŭ la ŝoseo, preter la granda Muelejo, trans la Akvon, kaj ankoraŭ unu mejlon plu.
Li estis senspira, kiam li alvenis Apudakvon ĝuste je la dek-unua, kaj trovis, ke li ne kunportis eĉ naztukon!
– Brave! – diris Balino, kiu atendis lin sur la sojlo de la taverno,
Ĝuste tiam la aliaj gnomoj aperis el post la vilaĝa stratangulo. Ili rajdis poneojn, kaj ĉiu poneo estis ŝarĝita de sakoj, pakaĵoj, ujoj kaj ilaroj. Troviĝis malgranda poneo, verŝajne destinita por Bilbo.
– Surponeiĝu, kaj ni ekiru! – diris Torino.
– Bonvolu pardoni min, – diris Bilbo, – sed mi ne havas mian ĉapelon, mi ne kunportis mian naztukon, kaj mi ne havas monon. Mi ricevis vian noton nur post la deka kaj kvardek kvin minutoj, por esti preciza.
– Ne estu preciza, – diris Dvalino, – kaj ne maltrankviliĝu! Vi devos travivi sen naztukoj kaj multaj aliaj aferoj ĝis la vojaĝofino. Pri ĉapelo, mi havas kroman kapuĉon kaj jakon en mia kofro.
Tiel ili ekiris, trotante de la taverno je iu bela mateno, fine de aprilo, sur ŝarĝitaj poneoj, kaj Bilbo portis malhelan kapuĉon (iom makulitan de la vetero) kaj malhelan jakon pruntitajn de Dvalino. Ili tro grande mezuris por li, kaj li aspektis iom koinika. Oni aipenaŭ imagus, kion lia patro Bungo opinius pri li. Almenaŭ trankviligis lin, ke li ne aspektis tro gnoma, ĉar li estis senbarba.
Ili ne vojaĝis longe, kiam venis Gandalfo, majeste rajdanta blankan ĉevalon. Li kunportis amason da naztukoj, pipon kaj tabakon de Bilbo. La grupo foriris do gaje, kaj ili interŝanĝis fabelojn kaj kantojn dum ili plu rajdis ĝis la tagfino, krom kiam ili haltis por manĝi. La manĝoj ne tiom multis, kiom dezirus Bilbo, sed li komencis opinii, ke aventuroj ne estas tiel malbonaj.
Unue ili trapasis Hobitlandon, kamparon liberan kaj respektatan, kie troviĝis decaj uloj, bonaj vojoj, pluraj tavernoj, kaj kie foje gnomo aŭ farmbienisto trapaŝis pro siaj aferoj. Poste ili venis al landoj, kie la homoj parolis fremde, kaj kantis kanzonojn, kiujn Bilbo ne konis. Kaj plue ili vojaĝis malproksime en la Solecajn Landojn, kie ne plu estis homoj, nek tavernoj, kaj kie la vojoj kadukiĝis. Ne malproksime antaŭ ili mornaj montetoj etendiĝis supren sub sombraj arboj. Sur kelkaj montoj antikvaj kasteloj aspektis tiel malice, kvazaŭ konstruitaj de misaj homoj. Ĉio ŝajnis griza, ĉar tiun tagon.la vetero fariĝis malbona. Pli frue estis bone, ĉar dum majo estas kutime bela vetero, eĉ en fabelaj rakontoj, sed nun estiĝis malvarme kaj malseke. En la Solecaj Landoj ili devis bivaki laŭokaze, sed tie almenaŭ estis seke.
– Ĉu vere baldaŭ venos junio, – grumblis Bilbo, kaj li plaŭdis post la aliaj en tre kota vojo. Estis post la tehoro, kaj pluvegadis dum la tuta tago. Akvo de lia kapuĉo gutis en la okulojn, lia mantelo estis trempita je akvo, la poneo lacis kaj stumblis sur Ŝtonoj. La aliaj tro malkontentis por paroli. “Mi certas ke la pluvo jam atingas la sekajn vestaĵojn kaj la manĝaĵajn sakojn,pensis Bilbo. – Damninda rompŝtelado kaj ĉio simila! Mi deziras esti hejme, en mia bela truo apud la fajro, kun kantanta teujo!” Ne estis la lasta fojo, kiam li deziris tion!
La gnomoj plu trotis, kaj nek turnis sin nek aŭskultis la hobiton. Ie malantaŭ la grizaj nuboj la suno supozeble subiris, ĉar jam mallumiĝis, dum ili venis en profundan valon kun rivero malsupre. Ekventis, kaj la apudbordaj salikoj kurbiĝis flustrante. Feliĉe la vojo transiris malnovan ponton el ŝtono, ĉar la rivero ŝvelinta pro pluvo torentis de la nordaj montetoj kaj montoj.
Estis preskaŭ nokto, kiam ili transiris. La vento disigis la grizajn nubojn, kaj vaganta luno aperis super la montetoj inter la ŝvebantaj nubostrioj. Tiam ili haltis, kaj Torino murmuris ion pri vespermanĝo “kaj kie ni trovos sekan lokon por tranokti?”
Nur tiam ili rimarkis, ke mankas Gandalfo. Ĝis tiam li kunrajdis laŭ la sama vojo, kaj neniam diris ĉu li kunaventuras, aŭ ĉu li simple akompanas ilin ĝis iu momento. Li estis la plej manĝema, plej parolema kaj plej ridema. Sed nun li efektive ne plu troviĝis!
– Ĝuste kiam plej utilus sorĉisto! – ĝemis Dorio kaj Norio, kiuj konsentis kun Bilbo pri manĝoj regulaj, multaj kaj oftaj.
Fine ili decidis bivaki tie, kie ili troviĝis. Ili venis al grupeto da arboj, kaj malgraŭ tio, ke tie estis pli seke, la vento forskuis la pluverojn de la folioj, kaj la senĉesa gutado agacis ilin. Ankaŭ la fajro malicis. Gnomoj kapablas bruligi fajron preskaŭ ĉie, preskaŭ el ĉio, kun vento aŭ ne; sed ili ne kapablis tiun nokton, eĉ ne Oino kaj Gloino, kiuj precipe spertis pri tio.
Subite unu el la poneoj ektimis ion kaj forkuris. Ĝi atingis la riveron antaŭ ol ili povis ĝin kapti, kaj antaŭ ol ili elakvigis ĝin, Filio kaj Kilio preskaŭ dronis. Ĉiuj sakoj, kiujn ĝi portis, estis forportitaj de la akvo. Kompreneble, ili entenis manĝaĵojn, kaj restis ege malmulte por vespermanĝi, kaj eĉ malpli por matenmanĝi.
Tie ili sidis, malgajaj, malsekaj kaj grumblantaj, dum Oino kaj Gloino daŭre kaj kverelante klopodis bruligi fajron. Bilbo triste konstatis, ke aventuroj ne ĉiam estas vojaĝoj sur poneo en maja sunlumo, kiam Balino, kiu estis ilia vaĉanto, diris:
– Jen tie estas lumo!
Iom malproksime vidiĝis monteto, supre de kiu estis arboj, foje tre densaj. El la sombra arbaro ili vidis brilan lumon, ruĝan komfortan lumon, kvazaŭ fajron aŭ torĉojn briletantajn.
Post kiam ili jam gvatis tion dum momento, ili ekdisputis. Kelkaj diris “ne”, kaj aliaj diris “jes”. Kelkaj diris, ke ili devis simple iri kaj vidi, ke tien iri estus pli bone ol magra vespermanĝo, malpli da matenmanĝo kaj tranokto kun malsekaj vestaĵoj.
Iuj diris:
– La regiono ne estas konata kaj tro proksima al la montaro. Vojaĝantoj nun maloftas ĉi tie. La malnovaj mapoj trompas, aferoj malboniĝis, kaj la vojo ne estas gardata. Oni malofte aŭdas pri la reĝo ĉi tie, kaj ju pli scivoleme oni vojiras, des pli malbone oni trapasas.
– Tamen ni estas dekkvaropo, – diris aliaj.
Kaj kelkaj diris:
– Kien iris Gandalfo?
Ĉiu ripetis tion. Tiam la pluvo falegis pli forte, kaj Oino kaj Gloino komencis interbatali. Tio decidis la aferon.
– Malgraŭ ĉio ni havas rompŝteliston, – ili diris kaj ekiris, direktante siajn poneojn, atente kaj kaŝe, al la lumo. Ili venis al la monteto kaj baldaŭ eniris la arbaron. Ili supreniris la deklivon, sed ne troviĝis oportuna vojo por atingi domon aŭ farmobienon, kaj ili ne povis moviĝi sen susuroj kaj kraketoj kaj knaroj (kaj multe da grumbloj kaj blasfemoj), dum ili transiris la arbojn en la nokta nigro.
Subite la ruĝa lumo brilis de inter la trunkoj ĝuste antaŭ ili.
– Estas nun la momento elŝteliĝi, – ili diris, celante Bilbon.
– Vi devos iri tien kaj eltrovi ĉion pri tiu lumo, kial ĝi estas tie, kaj ĉu ĉio estas sekura kaj sendanĝera, – diris Torino al la hobito. – Ekiru nun kaj revenu rapide, se ĉio estas en ordo. Se ne, revenu se vi povos! Se vi ne povos, ululu dufoje kiel strigo kaj unufoje kiel gufo, kaj ni faros, kion ni kapablos.
Bilbo devis do foriri, antaŭ ol li povis klarigi, ke li kapablis ululi kiel strigo eĉ malpli ol flugi kiel vesperto. Sed ĉiuokaze, la hobitoj scias moviĝi senbrue en arbaroj, tute senbrue. Ili fieras pro tio, kaj dum la vojaĝo Bilbo jam plendis pri, kiel li nomis tion, “la. gnoma bruaĉo”. Tamen mi ne supozas ĉu vi aŭ mi rimarkus ion ajn dum tia venta nokto, eĉ se la tuta kavalkado pasus nur unu metron for. Kaj mi dubas, ke dum la proksimiĝo de Bilbo al la ruĝa lumo eĉ mustelo movus unu vang-haron. Do, tute nature, li venis ĝuste apud la fajron – ĉar ja temis pri fajro – kaj perturbis neniun. Kaj jen kion li vidis.
Tri grandeguloj sidis apud grandega fajro el fagŝtipoj. Ili rostis ŝafaĵon sur longaj lignaj rostostangoj, lekante la saŭcon de siaj fingroj. Alblovetis bona apetitoveka odoro. Troviĝis apude ankaŭ barelo da bona trinkaĵo, kaj ili trinkis el kruĉoj. Sed ili estis troloj. Evidente troloj. Eĉ Bilbo, malgraŭ sia ŝirmita vivo, povis tion vidi: pro iliaj pezaj vizaĝegoj, ilia grandeco, la formo de iliaj kruroj, ne forgesante ilian parolmanieron, kiu tute iris kontraŭ la moroj de la salono.
– Safaĵe hieraŭ, ŝafaĵe hodiaŭ, kaj diable, ŝafaĵe morgaŭ ni denove manĝos, – diris unu el la troloj.
– Ni ne ĝuis homan karnon jam de diable longe, – diris dua trolo. – Kion damne Vilĉj’ fuŝpensis, kiam li venigis nin ĉi tien, jen kio konfuzaĉas min. Plie, ni jam fordrinkis ĉion, – li diris puŝegante la kubuton de Vilĉjo, trinkanta el sia kruĉo.
Vilĉjo preskaŭ sufokiĝis.
– Fermu la faŭkon! – li diris, tuj kiam li povis. – Oni ne povas atendi ke l’ homoj restu ĉi tie sufiĉe longe, por ke ci kaj AIĉjo manĝaĉu ilin. Vi ambaŭ forvoris jam vilaĝon kaj duonon de kiam ni venis de l’ montar’. Kion pli vi volas? Kaj antaŭe, kiam ni estis hejme, vi estus dankintaj min por tiom da bela grasa vala ŝafaĵo kiel tio ĉi. – Li ŝovis pecegon da ŝafkruro, kiun li jam rostis, en sian buŝon, kaj viŝis la lipojn per sia maniko.
Jes, mi konfesas ke troloj ja kondutas tiel, eĉ tiuj kun nur unu kapo. Aŭdinte ĉion ĉi, Bilbo devis agi senprokraste. Aŭ li devis retroiri silente por atentigi siajn amikojn, ke li trovis tri grandajn kaj malbonhumorajn trolojn, kiuj pretas gustumi rostitan gnomon, aŭ eĉ poneon por variigi la menuon, aŭ li devis fari iom da rapida rompŝtelado. Vere unuaranga kaj legenda rompŝtelisto en tiu momento priŝtelus la poŝojn de la troloj – tio valoras la penon, se oni povas – forprenus la ŝafaĵon de la rostostangoj, proprigus al si la bieron kaj forpromenus, dum ili rimarkus nenion. Aliaj, pli praktikaj sed kun iom malpli da metia fiero, ponardus ilin ĉe l’ dorso, antaŭ ol ili observus tion. Tiam oni gaje tranoktus.
Bilbo sciis tion. Li jam legis multajn aferojn, kiujn li neniam vidis nek faris. Li tre timis, li sentis naŭzon, kaj li deziris esti longe for de ĉi tie, tamen... tamen li ne povis reveni al Torino kaj Kompanio kun la manoj malplenaj. Li do restis kaj hezitis en la ombroj. El ĉiuj ŝtelistecaj heroaĵoj li opiniis, ke estus pli facile poŝŝteli la trolojn, kaj finfine li rampis malantaŭ arbon apud Vilhelmo.
Alĉjo kaj Toĉjo reiris al labarelo. Vilhelmo restis trinki. Bilbo kuraĝigis sin, kaj ŝovis sian malgrandan manon en la poŝegon de Vilhelmo. Ene troviĝis monujo, kvazaŭ sako por Bilbo. “Ha! – li pensis ekĝuante sian laboron, dum li atente eligis ĝin, – jen la komenco! ”
Efektive, nur komenco! Trolaj monujoj ja estas malicaj, kaj ĉi tiu ne estis escepta.
– Ej, kiu ci estas? – ĝi ekpepis, kiam ĝi eliris la poŝon, kaj Vilhelmo tuj turnis sin kaj kolkaptis Bilbon, antaŭ ol tiu povis resalti post la arbon.
– Damne, Alĉjo, rigardu kion mi kaptis! – diris Vilhelmo.
– Kio ĝi ’stas? – diris la aliaj alkurante.
– Ne scias mi! Kio ci estas?
– Bilbo Baginzo, romp... hobito, – diris la kompatinda Bilbo, tremante, kaj scivolante kiel ululi, antaŭ ol ili strangolos lin.
– Romphobito? – diris ili iom konsternitaj. Troloj estas iom malviglaj, kaj tre suspektas novajn aferojn.
– Tamen kion faraĉis la romphobito en mia poŝo? – diris Vilhelmo.
– Kaj ĉu ni povos lin kuiri? – diris Toĉjo.
– Ci povas provi, – diris Alĉjo prenante rostostangon.
– Li ne konsistos el pli ol buŝpleno, post kiam oni senhaŭtigos kaj senostigos lin, – diris Vilhelmo, kiu jam satis post vespermanĝo.
– Eble 'stas pli da ili en la ĉirkaŭaĵo, kaj ni povos fari pasteĉon, – diris Alĉjo. – Hoj, ĉu ĉirkaŭkuras aliaj de cia speco ĉi tie en la arbaro, kuniklaĉo? – li diris, rigardante la vilajn piedojn de la hobito, levis lin je la piedfingroj kaj skuis lin.
– Jes, multe da, – li diris, sed li memoris ne malkaŝi siajn amikojn. – Ne, neniom da, neniu, – li tuj aldonis.
– Kion ci celas? – diris Alĉjo, tenante lin la kapon supren, sed ĉi-foje je la haroj.
– Mi celas kion mi diras, kaj bonvolu ne kuiri min, estimataj sinjoroj! Mi estas bona kuiristo, kaj mi kuiras pli bone ol mi kuiriĝas, se vi komprenas min. Mi kuiros regale por vi, tute bonan matenmanĝon por vi, se nur vi ne havos min kiel vespermanĝon.
– Kompatindulo, – diris Vilhelmo. Li jam plene manĝis sateĝe, kaj ankaŭ trinkis multe da biero. – Kompatindulo, ni lasu lin foriri.
– Ne antaŭ ol li klarigos, kion li celas per “multe da” kaj “neniom da”, – diris Alĉjo. – Mi ne volas, ke oni tranĉu mian gorĝon dum mi dormos! Metu liajn piedfingrojn en la fajron, por ke li parolu!
– Mine akceptos tion! – diris Vilhelmo. – Krome mi kaptis lin!
– Ci estas grasa kreteno, Vilhelmo, – diris. Alĉjo. – Kiel mi diradis antaŭ ĉi tiu vespero.
– Kaj ci estas krudulo.
– Mi ne akceptos tion de ci, Vilĉjo Huginzo, – diris Alĉjo kaj pugnofrapis la okulon de Vilhelmo.
Poste sekvis belega kverelo. Bilbo ankoraŭ sufiĉe spritis, kiam Alĉjo lasis lin fali, por rampi for de iliaj piedoj antaŭ ol ili ekbatalis kiel hundoj, laŭtvoĉe kriante unu al la alia entute verajn kaj trafajn insultojn. Baldaŭ poste ili tumulte kaptis sin per brakoj, kaj rulis sin ĝuste apud la fajro, piedkaj pugno-batante, dum Toĉjo frapis ilin per branĉo klopodante ilin trankviligi – kaj kompreneble tio nur plifrenezigis ilin.
Nun estis favora momento por ke Bilbo eskapu. Sed liaj kompatindaj piedoj estis premitaj de la manego de Alĉjo, kaj li restis senspira, kun granda kapturno, kaj li do tie restis anhelante, ekster la luma rondo de la fajro.
Ĝuste en la mezo de la batalo alvenis Balino. La gnomoj jam aŭdis bruojn de malproksime, kaj post kiam ili iom atendis la revenon de Bilbo, aŭ ian ululan krion, ili rampis unu post la alia al la lumo kiel eble plej rapide. Tuj kiam Toĉjo vidis Balinon eniri la lumon, li ekhurlis. Troloj treege malamas vidi gnomojn, precipe kiam tiuj ne estas kuiritaj. Alĉjo kaj Vilĉjo tiij finis interbatali, kaj diris: “sakon, rapide, Toĉjo”. Dum Balino scivolemis, kie troviĝis Bilbo, kaj antaŭ ol li komprenis kio okazis, oni ensakigis lian kapon, kaj li terenfalis.
– Ankoraŭ venos multe pli da tiuj, – diris Toĉjo, – se mi ne trompas min. Multe da aŭ neniom, – li diris. – Ne romphobitoj, sed multe da tiaj gnomoj. Jen plimalpli kiel la afero rezultos.
– Ci ŝajne pravas, – diris Alĉjo, – kaj ni prefere kaŝu nin ekster la lumo.
Kaj tiel ili faris. Ili enmanigis sakojn, kiujn ili kutime uzis por forporti ŝafojn kaj aliajn rabaĵojn, kaj atendis en la ombroj. Kiam ĉiu gnomo alvenis kaj surprize rigardis la fajron, la renversitajn kruĉojn, la ronĝitan ŝafaĵon, hop! fetora sakaĉo surkapigis lin, kaj li terenfalis. Baldaŭ apud Balino kuŝis Dvalino, kaj Filio kun Kilio, kaj Dorio, kaj Norio, kaj Orio en amaso, kaj Oino kaj Gloino kaj Bifuro kaj Bomburo stakiĝis malkomforte apud la fajro.
– Tio lernigos ilin, – diris Toĉjo, ĉar Bifuro kaj Bomburo ilin rezistis kaj luktis furioze, kiel kutime, kiam gnomoj estas alpremitaj.
Fine venis Torino – kaj li estis antaŭavertita. Li veiiis atendante malicon, kaj ne bezonis vidi la elstarajn krurojn de siaj ensakigitaj kunuloj por kompreni ke ne ĉio estas en ordo. Li tenis sin en la ombroj malproksime, kaj diris:
– Pro kio tiom da malordo? Kiu frakasis mian genton?
– Estas troloj, – diris Bilbo malantaŭ arbo. La troloj tute forgesis lin. – Ili kaŝas sin en la densejo kun sakoj.
– Ho, ĉu vere? – diris Torino, kaj li saltis antaŭen al la fajro, antaŭ ol ili povis kapti lin.
Li prenis branĉon kun brulanta ekstremo, kaj Alĉjo ricevis tion en la okulon antaŭ ol li povis eviti ĝin. Tio metis lin for de la batalo. Bilbo strebis helpi. Li prenis la kruron de Toĉjo – kiel eble plej bone, sed ĝi grandis kiel trunko de junarbo, kaj forĵetis lin kiel turbon ĝis la arbustosuproj, dum Toĉjo piedŝovis fajrerojn en la vizaĝon de Torino.
Rekompence Toĉjo ricevis branĉofrapon sur la buŝon, kaj tio forbatis al li denton. Vi povas diveni, kiom tio hurligis lin. Sed ĝuste tiam Vilhelmo aperis malantaŭ Torino kaj ensakigis lin de la kapo ĝis la piedoj. Tiel la batalo ĉesis. La gnomoj nun estis en granda embaraso: ili estis ligitaj en sakoj, kun tri koleraj troloj, du el ili bruligitaj kaj kontuzitaj, kiuj sidis proksime kaj kverele sin demandis, ĉu oni rostu ilin malrapide, ĉu haketigu ilin je pecetoj kaj boligu ilin, aŭ simple oni sidiĝu sur ilin unu post la alia por kaĉigi ilin. Bilbo ankoraŭ estis en arbusto kun ŝiritaj vestaĵoj kaj haŭto kaj ne riskis movi sin, timante ke oni aŭdos lin.
Tiam subite Gandalfo revenis. Sed neniu vidis lin. La troloj interkonsentis tuj rosti la gnomojn, kaj poste ilin manĝi – tion elpensis Alĉjo – kaj post multe da disputado ili akceptis lian proponon.
– Ne indas nun rosti ilin; tio daŭrus la tutan nokton, – diris voĉo.
Alĉjo konjektis, ke parolis Vilhelmo.
– Ne rekomencu la disputon, Vilĉjo, – li diris, – aŭ tio vere daŭros la tutan nokton.
– Kiu disputas? – diris Vilhelmo, kiu kredis, ke parolis Alĉjo.
– Ci ja disputas, – diris Alĉjo.
– Ci mensogas, – diris Vilhelmo, kaj tiel la disputo rekomenciĝis. Fine ili decidis haketigi ilin je pecetoj, kaj boligi ilin. Ili starigis grandan nigran kaldronon kaj eligis siajn tranĉilojn.
– Ne indas boligi ilin! Ni ne havas akvon, kaj la puto 'stas malproksima, – diris voĉo. Alĉjo kaj Vilhelmo kredis, ke parolis Toĉjo.
– La faŭkon fermu! – diris ili, – aŭ ĝi neniam finiĝos. Kaj ci mem serĉu la akvon, se ci reparolos.
– Al ci same, – diris Toĉjo, kiu kredis, ke temis pri la voĉo de Vilhelmo. – Mi ŝatus scii, kiu disputas krom ci?
– Ci estas stultulo, – diris Vilhelmo.
– Stultulo ci mem, – diris Toĉjo.
Kaj rekomenciĝis la disputo, pli kverele ol antaŭe, ĝis kiam fine ili decidis sidiĝi sur la sakojn, unu post la alia por kaĉigi la gnomojn, kaj poste ilin boligi.
– Sur kiun ni sidiĝu unue? – diris la voĉo.
– Plej taŭgus unue la lasta ulo, – diris Alĉjo, kies okulon vundis Torino. Li kredis, ke parolis Toĉjo.
– Ne parolu kun ci mem, – diris Toĉjo, – sed, se ci volas sidiĝi sur la lastan, sidiĝu do. Kiu 'stas la lasta?
– Tiu kun la flavaj ŝtrumpetoj, – diris Alĉjo.
– Sensensaĵoj, tiu kun la grizaj ŝtrumpetoj, – diris Vilhelma voĉo.
– Mi certis, ke ili estis flavaj, – diris Alĉjo.
– Ja ili flavis, – diris Vilhelmo.
– Kial do ci diris, ke ili estis grizaj? – diris Alĉjo.
– Mi ja nenion diris, – diris Toĉjo. – Tion diris ci!
– Du kontraŭ unu, do fermu la faŭkon! – diris Alĉjo.
– Kiun ci alparolas? – diris Vilhelmo.
– Sufiĉas! – diris kune Alĉjo kaj Toĉjo. La nokto pludaŭras, kaj la aŭroro fruos. Ni agu tuj!
– La aŭroro vin forprenu, por ke vi el ŝtono estu! – diris voĉo, kiu sonis Vilhelme. Sed ne temis pri li. Ĉar tiumomente lumo aperis super la monteto, kaj birdoj pepetis en la branĉoj. Vilhelmo nenion diris, ĉar li ŝtoniĝis dum li kliniĝis, kaj dum ili rigardis lin, ankaŭ Alĉjo kaj Toĉjo fiksiĝis kiel rokoj. Kaj tie ili ankoraŭ staras ĝis hodiaŭ, tute solaj, krom birdoj kiuj ŝatas sidi sur ili. Ĉar se troloj, kiel vi eble jam scias, ne iras subteren antaŭ la aŭroro, ili ŝtoniĝas kiel la montara materialo el kiu ili unue fabrikiĝis, kaj ili neniam plu moviĝas. Jen tio okazis al Alĉjo, Toĉjo kaj Vilhelmo.
– Bonege! – diris Gandalfo, aperante de malantaŭ arbo, kaj helpis Bilbon grimpi de la dornarbusto. Tiam Bilbo komprenis ĉion. La voĉo de la sorĉisto mem daŭrigis la kverelon kaj disputon de la troloj, ĝis la sunlumo venis kaj ĉesigis ilin.
Poste ili malnodis la sakojn kaj liberigis la gnomojn. Tiuj jam preskaŭ sufokiĝis kaj tre koleris. Ili ne ŝatis resti surtere, aŭskultante la planojn de la troloj por ilin rosti, kaĉigi, aŭ dishaketigi je pecetoj. Ili devis aŭdi la klarigon de Bilbo dufoje antaŭ konvinkiĝi.
– Maltaŭga momento por praktiki poŝoŝteladon, – diris Bomburo, – kiam ni volis nur varmon kaj vespermanĝon!
– Sed ĉiuokaze tiuj uloj tion ne permesus al vi sen batalo, – diris Gandalfo. – Krome, vi perdas tempon nun. Ĉu vi ne konstatas, ke la troloj nepre loĝis en kaverno proksime de ĉi tie por kaŝi sin de la sunlumo? Ni devos ĝin serĉi!
Ili ĉirkaŭserĉis kaj baldaŭ trovis la ŝtonbotajn signojn de la troloj, kiuj plu iris en la arbaron. Ili sekvis la spurojn supren de la monteto, ĝis kiam arbustoj kaŝis ilin, kaj ili venis al ŝtona pordo, kiu kondukis al kaverno. Sed ili ne kapablis malfermi ĝin, eĉ kiam ili kune puŝis, dum Gandalfo provis diversajn sorĉojn.
– Ĉu tio ĉi taŭgas? – diris Bilbo, kiam ili jam estis lacaj kaj koleraj. – Mi trovis ĝin surtere, kie la troloj kunbatalis. – Li tenis sufiĉe grandan ŝlosilon, kvankam Vilhelmo estus konsiderinta ĝin sufiĉe malgranda kaj sekreta. Ĝi sendube falis el lia poŝo, feliĉe antaŭ ol li ŝtoniĝis.
– Kial ĉiele vi ne diris pri ĝi antaŭe? – ili kriis.
Gandalfo prenis ĝin kaj metis ĝin en la seruron. Tiam post puŝo la pordo svingiĝis malantaŭen, kaj ili ĉiuj eniris. Troviĝis ostoj surtere, kaj fluis aĉa odoro, sed estis multe da manĝaĵoj sur senzorge malordaj bretoj, ankaŭ sur la planko, kun malneta fatraso da rabaĵoj ĉiuspecaj, de latunaj butonoj ĝis potoj da oraj moneroj lokitaj en angulo. Estis ankaŭ multe da vestaĵoj pendantaj sur la muroj, tro malgrandaj por troloj, sendube apartenintaj al iliaj viktimoj, kaj kune kun tiuj troviĝis diversaj glavoj de variaj specoj, formoj kaj grandecoj. Du glavoj allogis la atenton de la gnomoj, ĉefe pro siaj belaj ingoj kaj juvelplenaj teniloj.
Gandalfo kaj Torino havigis al si po unu glavon, kaj Bilbo prenis ponardon en leda ingo. Por troloj ĝi estus eta poŝtranĉilo, sed ĝi egalis mallongan glavon por la hobito.
– Jen belaj klingoj, – diris la sorĉisto, parte elingigante la glavojn kaj gvatante ilin scivoleme. – Ilin fabrikis ne troloj, nek homaj forĝistoj en tiuj ĉi regiono kaj epoko, kaj kiam ni povos legi iliajn runojn, ni pli multe scios pri ili.
– Ni eskapu el tiu fiodoro! – diris Filio. Ili do elportis la potojn kun moneroj, kaj la manĝaĵojn netuŝitajn kaj manĝeblajn, kaj ankaŭ unu barelon da biero ankoraŭ plenan. Ili volis matenmanĝi, kaj ĉar ili ankoraŭ malsatis, ili ne rifuzis tion, kion ili trovis en la trola manĝoŝranko. Iliaj propraj manĝaĵoj malmultis. Nun ili havis panon kaj fromaĝon, kaj multe da biero, kaj lardon por rosti ĝin super braĝoj.
Poste ili dormis, ĉar ilia nokto estis interrompita, kaj ili nenion plu faris ĝis la posttagmezo. Tiam ili alkondukis la poneojn, kaj forportis la orplenajn potojn, kaj subterigis ilin tre sekrete ne malproksime de la apudrivera vojo, ĵetante sorĉojn sur ilin, por la okazo, se ili revenus kaj retrovus ilin. Fininte tion, ili surseliĝis kaj trotetis laŭ la orienta vojo.
– Kien vi iris, se mi rajtas demandi? – diris Torino al Gandalfo dum ili kunrajdis.
– Mi rigardis antaŭen, – li diris.
– Kio revenigis vin ĝuste en minuto de nia bezono?
– Mi rigardis malantaŭen, – li diris.
– Klare! – diris Torino, – sed ĉu vi povas plu klarigi?
– Mi iris vidi nian vojon, Ĝi baldaŭ fariĝos danĝera kaj malfacila. Mi ankaŭ malkvietiĝis pro replenigo de niaj malmultaj provizoj. Mi tamen ne longe iris antaŭen, ĝis mi renkontis du amikojn de Rivendelo.
– Kio estas tio? – demandis Bilbo.
– Ne interrompu! – diris Gandalfo. – Vi venos tien post kelkaj tagoj, se vi estos bonŝancaj, kaj vi scios ĉion pri ĝi. Kiel mi diris, mi renkontis du kunulojn de Elrondo. Ili hastis pro timo de la troloj. Ili diris al mi, ke tri troloj venis malsupren de l’ montaro kaj ekloĝis en la arbaro proksime de la vojo. Ili jam fortimigis ĉiun el la regiono, kaj ili embuskis por kapti vojaĝantojn. Mi tuj sentis, ke oni bezonas min malantaŭe. Retrorigardante, mi vidis fajron malproksiman kaj venis al ĝi. Do jen vi scias ĉion. Bonvolu esti pli atentaj la sekvan fojon, aŭ ni neniam antaŭeniros.
– Dankon! – diris Torino.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2025 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.