La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOBITO

Aŭtoro: John Ronald Reuel Tolkien

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 16: NOKTA ŜTELISTO

La tagoj nun treniĝis lante kaj pene. Por pasigi la tempon multaj gnomoj okupiĝis pri la trezoro stakante kaj stokante ĝin. Torino nun parolis pri Arkeŝtono de Traino arde petante ilin haste serĉi ĝin en ĉiu angulo.

– Ĉar Arkeŝtono de mia patro, – li diris, – valoras pli ol rivero da oro. Por mi ĝi estas preterpreza. Tiun ŝtonon el la tuta trezoro mi unike postulas por mi, kaj mi venĝus min kontraŭ tiu, kiu trovus kaj retenus ĝin.

Bilbo aŭdis tiujn parolojn kaj tuj timis scivolante kio okazus, se iu trovus la ŝtonon volvitan en pako da diversaj ĉifonoj, kiun li uzis kiel kapkusenon. Tamen li ne menciis ĝin, ĉar dum la laciga atendado en iia eta kapo komencis konturiĝi plano.

La prokrasto jam daŭris dum longa tempo, kiam la korakoj revenis rakontante novaĵon pri Daino, kiu kun pli ol kvincent gnomoj hastis de la Feraj Montoj en la nord-okcidento, kaj kiu estis nun je dutaga marŝdistanco for de Dalo.

– Sed ili ne atingos la Monton nerimarkite, – diris Roako, – kaj mi timas, ke okazos batalo en la valo. Mi ne konsideras tion bona prognozo. Kvankam ili estas serioza popolo, ili ŝajne ne venkos la hordon, kiu sieĝas vin. Kaj eĉ se ili sukcesus, kion vi gajnus? La vintro kaj neĝo rapide progresas malantaŭ ili. Kiel vi nutros vin sen la amikeco kaj bonvolo de la najbaraj landoj? La trezoro estos la aŭtoro de via morto, kvankam la drako jam pereis!

Sed Torino ne emociiĝis.

– Vintro kaj neĝo mordas homojn kaj elfojn sen distingoj, – li diris, – kaj ili eble trovos loĝadon en la dezertejo malagrable netolerebla. Kiam miaj amikoj kaj la vintro persekutos ilin, ili eble fariĝos pli trakteblaj negocantoj.

Tiunokte Bilbo decidiĝis. La ĉielo estis senluma kaj senmova. Tuj kiam la nokto plene nigriĝis, li eniris angulon de ilia ĉambro apud la pordego kaj eltiris ŝnuron kaj sian paketon kun Arkeŝtono volvita en ĉifono. Poste li grimpis supren de la muro. Nur Bomburo troviĝis tie, ĉar estis lia vico por vaĉi, kaj nur unu gnoma sentinelo kutime postenis.

– Estas terure malvarme! – diris Bomburo. – Mi preferus, ke ni povu bruligi fajron ĉi-supre, kiel la homoj en ilia tendaro!

– Estas sufiĉe varme ene, – diris Bilbo.

– Nu tio eble veras, sed mi devos resti ĉi tie ĝis la noktomezo, – grumblis la grasa gnomo. – Nia nuna situacio estas bedaŭrinda. Tamen mi ne aŭdacus kontraŭi Torinon – lia barbo plu kresku! – kvankam li ĉiam estis gnomo kun kolo rigida.

– Ne tiel rigida kiel miaj kruroj, – diris Bilbo. – Mi laciĝas pro la ŝtupoj kaj la ŝtonaj tuneloj. Mi donacus multon por senti la herbon inter miaj piedfingroj.

– Mi donacus multon por senti la glutadon de drinkaĵo tra la gorĝo, kaj la komforton de mola lito kaj bona manĝo!

– Mi ne povos provizi tiujn, dum la sieĝo daŭras. Sed mi jam delonge ne postenis, kaj mi vaĉos nun vialoke, se vi tion deziras. Mi ne plu povas dormi ĉi-vespere.

– Vi estas bona ulo, sinjoro Baginzo, kaj mi akceptas vian oferon. Se iam vi rimarkas ion, atentu veki unue min! Mi kuŝiĝos maldekstre en la interna kaverno proksime de ĉi tie.

– Iru do! – diris Bilbo. – Mi vekos vin noktomeze, kaj vi vekos la venontan vaĉanton.

Tuj kiam Bomburo foriris, Bilbo surfingrigis sian ringon, ligis sian ŝnuron, ŝtelgrimpis de sur la muro malsupren, kaj foriris. Li disponis pli malpli kvin horojn. Bomburo ade dormis (li dormis je ĉiu momento, kaj depost sia aventuro en la arbaro li ĉiam provis rekapti la belajn sonĝojn, kiujn li tiam spertis) kaj la aliaj laboris kun Torino. Supozeble neniu – inkluzive de Filio kaj Kilio – surgrimpus la muron, antaŭ ol venus ties vico.

Estis tre mallume, kaj li ne rekonis la vojon kiam li forlasis la padon, kiun ili nove konstruis, kaj subeniris ĝis la akvofluo. Fine li venis al la voja kurbo, kie li devis trapasi la akvon se li deziris atingi la tendaron laŭintence. Tie la rivereto estis malprofunda kaj larĝa, kaj la trapasado ne estis malfacila eĉ por la eta hobito. Li jam preskaŭ transiris, kiam li glitis sur rondan ŝtonon kaj falis en la akvon kun plaŭdo. Li ĵus elgrimpis la kontraŭan bordon, kiam elfoj aperis el la mallumo kun brilaj lanternoj serĉante tiun, kiu faris tiom da bruo.

– Ĝi estis ne fiŝo! – diris unu. – Vagas spiono en la ĉirkaŭaĵo. Kaŝu la lampojn! Ili helpos lin pli ol nin, se temas pri la stranga eta kreitaĵo, kiu estas ilia servisto.

– Servisto, ĉu? – elsnufis Bilbo. Kaj meze de la elsnufo li laŭte ternis, kaj la elfoj venis al la bruo.

– Lumigu do! – li diris. – Mi estas ĉi tie, se vi volas min! – Kaj li demetis sian ringon, kaj ekaperis de malantaŭ roko.

Ili kaptis lin rapide malgraŭ sia surpriziĝo.

– Kiu vi estas? Ĉu vi estas la hobito de l’ gnomoj? Kion vi faras? Kiel vi preterpasis niajn sentinelojn? – ili demandis unu post la alia.

– Mi estas sinjoro Bilbo Baginzo, – li respondis. – Kunulo de Torino, se vi deziras scii. Mi konas vian reĝon laŭaspekte, sed li eble ne konas mian vizaĝon. Sed Bardo memoros min, kaj precipe Bardon mi deziras renkonti.

– Ĉu vere? – diris ili, – kaj pri kio vi deziras paroli?

– Miaj propraj aferoj, karaj elfoj miaj. Sed se vi deziras iam reveni al viaj arbaroj de tiu ĉi malvarma kaj morna loko, – li respondis tremante pro frido, – konduku min senprokraste al fajro, kie mi povos sekiĝi. Kaj poste lasu min paroli kun viaj estroj kiel eble plej rapide. Mi disponas nur unu-du liberajn horojn.

Tiumaniere du horojn post kiam li eskapis el la Ĉefpordo, Bilbo sidis apud varma fajro antaŭ granda tendo, kaj tie ankaŭ sidis la Elfreĝo kaj Bardo kun perpleksaj mienoj. Hobito armita elfmaniere kaj volvita en malnova tuko estis por ili io noveca.

– Tute certe, – diris Bilbo kiel eble plej serioze, – ĉi tiu afero iĝis netolerebla. Mi simple enuas pro la tuta ekspedicio. Mi preferus reveni hejmen al la okcidento, kie la najbaroj estas pli prudentaj. Sed mi havas intereson pri la afero: fakte, temas pri interezo dekkvarona. Tio estas konsentita en letero, kiun mi espereble gardis, – li serĉis en sia trivita jako (kiun li ankoraŭ portis supre de sia maŝkiraso) la krispigitan kaj falditan leteron de Torino, kiun oni en majo metis sub lian kamenobretan horloĝon!

– Nu, dekkvarono de la tiel nomitaj “profitoj”, kompreneble! – li daŭrigis. – Mi konscias pri tio. Miaparte, mi pretas konsideri viajn postulojn, kaj subtrahus el la totalo vian rajtan porcion antaŭ ol kalkuli mian pagon. Tamen vi ne tiel bone konas Torinon Kverkaŝildo kiel mi nun konas lin. Mi avertas vin, ke li estas preta sidi sur ora amasiĝo kaj morti pro malsato, dum vi sidas ĉi tie.

– Nu, li daŭrigu! – diris Bardo. – Tia stultulo meritas morti pro malsato.

– Jes ĝuste, – diris Bilbo. – Mi komprenas vian vidpunkton. Sed ankaŭ la vintro venas rapide. Post nelonge via tendaro blokiĝos pro neĝo kaj tiel plu, kaj la provizado fariĝos malfacila – eĉ por la elfoj, supozeble. Kaj vi spertos aliajn malfacilaĵojn. Ĝu vi ankoraŭ ne aŭdis pri Daino kaj la gnomoj de ia Feraj Montoj?

– Jes jam delonge, sed kiel li rilatas al ni? – demandis la reĝo.

– Ĝuste tiel mi pensis. Mi vidas ke mi havas informojn, kiujn vi ankoraŭ ne ricevis. Mi povas nun raporti al vi, ke Daino nun marŝas je nur dutaga distanco for de ĉi tie, kaj ke li kunvenigis almenaŭ kvincent gnomojn. Multaj el tiuj spertis la militojn inter la gnomoj kaj la goblenoj, pri kiuj vi jam supozeble aŭdis. Ilia alveno evidente kaŭzos gravajn malagrablaĵojn.

– Kial vi alportas tiajn informojn al ni? Ĝu vi perfidas viajn amikojn aŭ minacas nin? – demandis Bardo sombre.

– Estimata Bardo! – pepis Bilbo. – Ne tro rapide reagu! Mi neniam antaŭe renkontis tiel suspekteman popolon! Mi simple provas eviti embarason por ĉiuj. Kaj mi nun havas proponon por vi!

– Ni aŭdos ĝin! – ili diris.

– Vi vidos ĝin! – li diris. – Jen! – Kaj tiam li eltiris Arkeŝtonon kaj forĵetis ĝian volvaĵon.

Eĉ la Elfreĝo, kies okuloj kutime spektis belajn mirindaĵojn, ekstaris imponite. Bardo mem gapis ĝin silente. La globo plenis je lunlumo kaj kvazaŭ pendus antaŭ ili en teksita reto da frostaj steloglimoj.

– Jen Arkeŝtono de Traino, – diris Bilbo. – La Montokoro. Kaj ĝi estas ankaŭ la koro de Torino. Li taksas ĝin pli ol riveron da oro. Mi donos ĝin al vi. Ĝi helpos vin dum la marĉando. – Poste kun tremo kaj sopira rigardo Bilbo donis la mirindan ŝtonon al Bardo, kiu blindumite tenis ĝin en sia mano.

– Sed ĉu ĝi estas de vi donebla? – li fine demandis kun peno.

– Nu bone, – diris la hobito konsternite. – Ĝi ja ne estas. Sed, fakte mi supozas, ke mi povus postuli ĝin por anstataŭigi mian porcion. Mi ja estas rompŝtelisto laŭ ili – kvankam miaparte mi neniam sentis min tia – sed mi estas honesta, almenaŭ tion mi esperas. Sed cetere mi devas nun reiri, kaj la gnomoj povos trakti min tiel, kiel ili deziras. Mi nur esperas, ke vi trovos ĝin utila.

Tiam la Elfreĝo miris pro Bilbo.

– Bilbo Baginzo! – li diris. – Vi meritas porti kirason de elfaj princoj pli ol tiuj por kiuj ĝi estis pli taŭga. Sed mi scivolas, ĉu Torino Kverkaŝildo konstatos tion. Mi eble pli bone konas la gnomojn ĝenerale ol vi. Mi konsilas, ke vi restu kun ni, kaj ni honoros vin kaj trioble bonvenigos vin.

– Mi esprimas mian sinceran dankon al vi, – diris Bilbo riverencante. – Sed mi pensas, ke mi devas ne forlasi miajn amikojn post la aventuroj, kiujn ni kune spertis. Kaj mi ankaŭ promesis veki la maljunan Bomburon je noktomezo! Mi vere devas foriri nun.

Ili ne kapablis persvadi lin por resti, kaj ili do aranĝis eskorton por li. Kiam li estis foriranta, la reĝo kaj Bardo adiaŭis lin kun honoro. Kiam ili transiris la tendaron, maljuna viro volvita en malhela mantelo venis el sub tenda pordo kaj alproksimiĝis.

– Gratulon, sinjoro Baginzo! – li diris, amike frapante lian dorson. – Vi estas ĉiam pli lerta ol oni emas kredi.

Li estis Gandalfo.

Unuafoje post multaj tagoj Bilbo tre ĝojis. Sed ne restis tempo por la demandoj, kiujn li tuj deziris starigi.

– Kiam venos la oportuna momento! – diris Gandalfo. – La afero nun venas al sia fino, almenaŭ se mi ne eraras. Vi spertos tre malagrablan momenton, sed restu kuraĝa! Vi eble travivos tion sendamaĝe. Cirkulas informoj, kiujn eĉ la korakoj ankoraŭ ne aŭdis. Bonan nokton!

Perpleksa sed rekuraĝigita, Bilbo hastis pluen. Oni gvidis lin al sekura travadejo, kiun li trapasis seke kaj tiam li adiaŭis la elfojn, kaj regrimpis atente al la Ĉefpordo. Li nun tre laciĝis, sed ankoraŭ ne estis la noktomezo, kiam li regrimpis per la ŝnuro, kiu restis tie, kie li lasis ĝin. Li malligis kaj kaŝis ĝin, kaj poste li sidiĝis sur la muron kaj scivolis, kio okazos poste.

Noktomeze li vekis Bomburon, kaj poste siavice volvis sin en angulo, sen aŭskulti la dankojn de Y maljuna gnomo (li sentis, ke li ne tute meritis ilin). Li baldaŭ profunde dormis kaj forgesis siajn zorgojn ĝis la mateno. Anstataŭe li sonĝis pri frititaj ovoj kun lardo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.