La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOBITOAŭtoro: John Ronald Reuel Tolkien |
©2023 Geo |
La Enhavo |
William Auld>>. Naskiĝis en 1924 en Erith, mortis la 11-an de septembro 2006 apud Dolaro. Skoto, vicestro de liceo. Esperantisto de 1937. Poeto, literaturisto kaj redaktoro. Prezidanto de la Akademio de Esperanto (1979-1983), vicprezidanto de UEA (1977-1980), prezidanto de la Esperanta PEN-Centro (de 1999). Redaktis Esperanton, Mondan kulturon, Nordan prismon, Fonton, La Britan Esperantiston (dum 27 jaroj). Kompilinto de Angla antologio (1957), Esperanta antologio (1958), Nova Esperanta Krestomatio (1991). En 1998 proponita por la literatura Nobel-premio. Proklamita kiel la Esperantisto de la jaro (1998).
Ĉefaj verkoj: Kvaropo (kun aliaj, 1952), La infana raso (1956), Paŝoj al plena posedo (1968), Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978), Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto (1979), La robajoj (Kajam, 1980), La sonetoj (Shakespeare, 1981), Montara vilaĝo (Chun-Chen Yeh, 1984), Kulturo kaj internacia lingvo (1986), La fenomeno Esperanto (1988), La Mastro de l' Ringoj (Tolkien, 1995-1997), Pajleroj kaj stoploj (1997), La ĉashundo de la Baskerviloj (Conan Doyle, 1998).
Christopher J. Gledhill>>. Naskiĝis en 1968 en Manĉestro. Anglo, lekciisto, esploristo. Loĝas en Skotlando (S-ta Andrews). Esperantisto de 1985. Studis juron en Aix-en-Provence. Doktoriĝis pri lingvistiko en 1995. Universitata lekciisto pri sintakso kaj lingvistiko en Birmingham de 1994, pri la franca kaj lingvistiko en S-ta Andrews de 1997.
Verkis artikolojn kaj librojn pri frazeologio kaj komputika lingvistiko, inkluzive de la priskriba gramatiko The Grammar of Esperanto: A corpus-based description (Lincom Europa 1998, dua eldono 2000).
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.