La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOBITO

Aŭtoro: John Ronald Reuel Tolkien

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 15: LA NUBOJ AMASIĜAS

Ni povas nun reveni al Bilbo kaj la gnomoj. Dum la tuta nokto ili unu post la alia gvatis, sed kiam la mateno venis ili ankoraŭ vidis neniun signon de danĝero. Tamen la birdoj ankoraŭ pli dense amasiĝis. Birdaroj flugis el la sudo, kaj la korvoj kiuj ankoraŭ vivis apud la Monto nun cirkulis senĉese en la supra ĉielo.

– Okazas io neordinara, – diris Torino. – Jam pasis la tempo por aŭtuna migrado. Tiuj birdoj estas specoj kiuj kutime loĝas ĉi tie. Jen sturnoj kaj fringoj. Kaj kadavromanĝaj birdoj kunflugas en la malproksimo, kvazaŭ pretiĝus batalo!

Bilbo subite fingromontris:

– Jen la maljuna turdo! – li kriis. – Ŝajnas, ke li evitis la montofrakasadon de Smaŭgo, sed mi supozas, ke la helikoj ne travivis!

La maljuna turdo efektive revenis, kaj kiam Bilbo indikis lin, li alproksimiĝis kaj stariĝis sur apuda ŝtono. Poste li klinis sian kapon flanken, kvazaŭ li aŭskultus. Li ekkantis kaj poste denove aŭskultis.

– Mi kredas, ke li klopodas rakonti ion al ni, – diris Balino, – sed mi ne povas kompreni la lingvaĵon de tiuj birdoj. Ĝi estas tro rapida kaj malfacila. Ĝu vi povas kompreni ĝin, Baginzo?

– Ne tre klare, – diris Bilbo (fakte li tute malkomprenis ĝin). – Sed la oldulo ŝajnas tre konsternita.

– Mi preferus, se li estus korako! – diris Balino.

– Mi kredis, ke vi ne ŝatis ilin! Vi tre timis ilin, kiam ni pasis ĉi tien la lastan fojon!

– Tiuj estis kornikoj! Tre fiaj, suspektindaj kaj tre malĝentilaj estaĵoj! Ĝu vi ne aŭdis ilin malbeni nin, dum ni vojiris? Sed la korakoj estas tute malsamaj. Ili multe amikis kun la popolo de Troro, kaj ofte alportis sekretajn novaĵojn por brilaj kompensoj, kiujn ili gardis en siaj nestoj. Ili vivas tre longe, kaj havas longajn memorojn. Iliaj idoj heredas ilian saĝecon. Mi konis multajn korakojn apud la rokoj kiam mi estis gnoma knabo. Ĝi tiu firsto nomiĝis ĝuste Korvokresto, ĉar ĉi tie vivis tre fama paro, maljuna Karko kaj lia edzino, kiuj vivis ĉi tie super la sentinela kaverno. Sed mi ne supozas, ke anoj de tiu antikva speco ankoraŭ vivas ĉi tie.

Tuj kiam li ĉesis paroli, la turdo kriis laŭte kaj forflugis.

– Ni ne komprenas lin, sed mi certas, ke tiu maljuna birdo komprenas nin, – diris Balino. – Gvatu atente kaj vidu, kio okazos!

Post nelonge flugiloj flirtis kaj revenis la turdo. Kaj akompanis lin tre kaduka maljuna birdo. Li estis preskaŭ blinda, apenaŭ kapablis flugi kaj iĝis kalva. Li estis granda antikva korako. Li alteriĝis rigide antaŭ ili, batis siajn flugilojn malrapide kaj kun balanciĝanta kapo aliris Torinon.

– Ho Torino, ido de Traino, kaj Balino ido de Fundino, – li grakis (kaj Bilbo komprenis lin, ĉar li parolis la komunan lingvon kaj ne la birdan). – Mi estas Roako, ido de Karko. Karko estas mortinta, sed li bone konis vin. Mi eloviĝis jam antaŭ cent kvindek tri jaroj, sed mi ne forgesis, kion diris al mi mia patro. Mi nun estas la ĉefo de la grandaj montaraj korakoj. Ni estas malmultaj, sed ankoraŭ memoras de la malnova tempo la reĝon. Multaj el miaj kunuloj ekflugas ĉi-momente, ĉar venas novaĵoj el la sudo. Kelkaj informoj plaĉos al vi, sed aliaj ne. Atentu! La birdoj revenas denove por amasiĝi apud la Monto, kaj ili venas al Dalo el la sudo, oriento kaj okcidento. Ĉar oni diras, ke Smaŭgo estas mortinta!

– Mortinta! Ĉu mortinta? – kriis la gnomoj. – Mortinta! Ni do timis vane, kaj la trezoro estas nia! – Ili saltis kaj ekdancis pro la ĝojo.

– Jes mortinta, – diris Roako. – La turdo – liaj plumoj neniam elfalu! – spektis lian morton. Kaj ni povas fidi lian parolon. Li vidis la drakon fali, dum tiu batalis kontraŭ la homojn de Esgaroto jam antaŭ tri vesperoj je la lumleviĝo.

Pasis longa tempo antaŭ ol Torino povis kvietigi la gnomojn, por ke ili silentu kaj aŭskultu la novaĵojn de l’ korako. Post momento, kiam li finis sian rakonton pri la batalo, li daŭrigis:

– Tiom pri ĝojoj, Torino Kverkaŝildo. Vi povos sekure reveni al viaj haloj, la plena trezoro nun apartenas al vi – almenaŭ nun. Sed multaj aliaj kunvenas krom la birdoj. La informoj pri la malaperinta gardisto nun disiĝis tre longe for, kaj la famo de la trezoro de Traino ne forvelkis dum la legendo tra epokoj ripetiĝis. Kaj multaj aliaj intencas partopreni la rabadon. Elfa trupo nun vojiras, kun kadavromanĝaj korvoj dezirantaj profiti de eventualaj bataloj kaj mortintoj. Apud la lago homoj murmuras, ke la gnomoj kaŭzis ilian ĉagrenon, ĉar ili iĝis senhejmaj kaj multaj mortis, kiam Smaŭgo detruis ilian urbon. Ankaŭ ili intencas rekompense kaperi la trezoron, kaj egalas al ili, ĉu vi vivas aŭ mortis.

»Vi devos do decidi vian sorton laŭ via saĝeco. Sed nur dek tri estas magra restaĵo de la granda popolo de Durino, kiu loĝis ĉi tie sed jam ĉien disiĝis. Se vi deziras aŭskulti mian konsilon, ne fidu la Urbestron de la laganoj, sed fidu tiun kiu mortpafis la drakon per sia arko. Li estas Bardo, ido de Giriono de Dalo. Li estas sombra sed fidinda viro. Ni preferus pacon inter la gnomoj, homoj kaj elfoj post la dezerta drakoregno. Sed tio kostos al vi oron. Mi ĉion diris.

Tiam Torino furioze koleriĝis.

– Ni dankas vin, Roako, filo de Karko. Ni ne forgesos vin kaj vian popolon. Sed nek ŝtelistoj nek armeoj marodos nian oron, dum ni estas vivaj. Ni estus eĉ pli dankaj al vi, se vi povus sendi mesaĝistojn al niaj parencoj en la Norda Montaro norden kaj orienten de ĉi tie por raporti al ili nian situacion. Iru precipe al mia kuzo, Daino en la Feraj Montoj, ĉar lia popolo estas fortike armita, kaj ili loĝas ne malproksime de ĉi tie. Petu ilin hasti!

– Mi ne diros, ke tiu konsilo estas bona aŭ malbona, – grakis Roako. – Sed mi faros mian plejeblon, – kaj li malrapide forflugis.

– Ni reiru nun al la Monto! – kriis Torino. – Ni ne disponas multe da tempo!

– Kaj ne multe da manĝaĵoj! – kriis Bilbo, ĉiam praktika pri tiaj temoj. Li cetere sentis, ke la aventuro proprasence finiĝis, kiam mortis la drako (kaj pri tio li multe eraris) kaj li donacus plejparton de sia porcio de la profito por harmonie konkludi la aferon.

– Reen al la Monto! – kriis la gnomoj, kvazaŭ ili ne aŭdus lin. Li tiel devis akompani ilin.

Ĉar vi jam aŭdis pri la aliaj eventoj, vi povas konstati, ke restis al la gnomoj ankoraŭ kelkaj tagoj. Ili esploris la kavernojn denove kaj trovis, kiel atendite, ke la Ĉefpordo estis la sola malfermita enirejo. Ĉiuj aliaj pordoj (krom evidente la sekreta pordeto) estis jam de jaroj frakasitaj kaj blokitaj dum la okupado de Smaŭgo. Restis neniu spuro de tiuj elirejoj. Ili do komencis nun fortigi la pordegon, kaj riparis la vojon, kiu kondukis de tie. Ili trovis multajn ilojn, kiujn uzis la antikvaj ministoj, fosistoj kaj konstruistoj, kaj per kiuj ili ankoraŭ sciis labori tre lerte.

Dum ili laboris, la korakoj ade alportis novaĵojn. Tiel ili eksciis, ke la Elfa reĝo deviigis sian vojon por iri al la Lago, kaj ili do disponis pli da tempo. Des pli bone, ili aŭdis ke tri el iliaj poneoj eskapis kaj vagis en la sovaĝejo apud la Rivero Rapida ne longe for de la loko, kie ili postlasis siajn provizojn. Tial, dum la aliaj daŭrigis sian laboron, Filio kaj Kilio foriris gvidite de korako por revenigi la poneojn kaj la pakaĵojn, kiujn ili povis trovi.

Ili foriris por kvar tagoj, kaj poste ili eksciis, ke kunvenis la homaj kaj elfaj armeoj kaj ke tiuj rapidiris al la Monto. Sed ili kuraĝiĝis, ĉar ili nun havis sufiĉe da provizoj almenaŭ por kelkaj semajnoj, se ili atentus. (La plimulto estis kramo, evidente, kaj ili trovis ĝin terure teda. Tamen kramo estas pli bona ol nenio.) La enirejo estis nun defendita de dika kaj alta muro da rekte metitaj ŝtonoj. Ankaŭ troviĝis en la muro truoj permesantaj al la gnomoj vidi kaj pafi, sed ne permesantaj trapasadon. Tial ili grimpis enen kaj eliris per ŝtupetaroj, kaj hisis objektojn per ŝnuroj. Por lasi elflui la rivereton, ili faris malgrandan malaltan arkaĵon sub la nova muro. Sed apud la enirejo ili refosis la riverfundon, kaj nova larĝa lageto aperis inter la monta deklivo kaj la akvofala breto, de kie la rojo fluis al Dalo. Por atingi la pordegon sen naĝi, oni nun devis sekvi mallarĝan subklifan padon sur la dekstra flanko, laŭ la vidpunkto de la muro. Poste ili venigis la poneojn ĝis la supraj ŝtupoj apud la malnova ponto, demetis la ŝarĝojn, kaj sendis ilin for sen rajdantoj ordonante, ke ili revenu al siaj mastroj en la sudo.

Unu vesperon subite ekbrilis multaj lumoj de torĉoj kaj fajroj preter Dalo en la suda malproksimo.

– Ili estas venintaj! – vokis Balino. – Kaj ilia tendaro estas ampleksa. Ili devis eniri la valon dum la krepuska mallumo laŭ ambaŭ bordoj de l’ rivero.

Tiunokte la gnomoj malmulte dormis. La mateno ankoraŭ palis, kiam ili vidis grupon alveni. De malantaŭ sia muro ili rigardis ilin veni ĝis la vala fino kaj de tie malrapide grimpi. Post nelonge ili povis vidi, ke venis armitaj kaj batalopretaj laganoj kun elfaj arkistoj. Post kelka tempo la grupo grimpis sur la falintajn rokojn kaj aperis ĉe la akvofalo. Ili surpriziĝis, kiam ili vidis antaŭ si la lageton kaj pordegon defenditan de la nova muro el masonita ŝtono.

Dnm ili staris indikante kaj diskutante, Torino alparolis ilin.

– Kiuj estas vi? – li vokis laŭte, – kiuj venas militopretaj al la pordoj de Torino, filo de Traino, Reĝo sub la Monto. Kaj kion vi deziras?

Sed ili ne respondis. Kelkaj turnis sin kaj rapide foriris. La aliaj gapis longe la Ĝefpordon kaj ĝiajn fortikaĵojn, kaj tiam ankaŭ foriris. Tiutage la tendaro moviĝis orienten de la rivero, ĝuste inter ambaŭ montajn firstojn. La rokoj resonis pro iliaj voĉoj kaj kantoj, ĉar ili ne ripozis jam de multaj tagoj. Aŭdiĝis elfaj harpoj kaj dolĉa muziko. Dum tio eĥis supren al ili, ŝajnis ke la frida aero varmiĝis, kaj ili sentis la leĝeran arbaran aromon de printempaj floroj burĝonantaj.

Tiam Bilbo sopiris, ke li povu eskapi el tiu sombra kastelo kaj subeniri por ĝui la bankedojn kaj festenojn apud la fajroj. Ankaŭ kelkaj el la junaj gnomoj estis kortuŝitaj, kaj ili murmuris sian preferon, ke la historio konkludiĝu pli konvene, kaj ke ili povu bonvenigi tiun popolon kiel amikojn. Sed Torino havis grizan mienon.

Tiam la gnomoj mem alportis harpojn kaj muzikilojn retrovitajn en la rabaĵaro. Ili ludis muzikon por distri lin, sed la kanto ne estis elfa kaj parte similis tiun, kiun ili kantis antaŭ longe en la eta hobitotruo de Bilbo:

Sub Monto kiu apogeas,
la Reĝ’ en sia halo ĉeas
post la ekstermo de l’ Fivermo!
kaj tiel malamik’ pereas.

La glavo akras, lanco pikas,
rapidas sag’, la Pord’ fortikas;
kuraĝas koro antaŭ oro;
maljust’ la gnomojn ne implikas.

Pragnomoj sorĉojn kreis brile
kaj marteladis sonorile
en lokoj fundaj, ombr-abundaj,
en kavaj haloj sinekzile.

Stellumon ili kolieris,
kronojn per drakofajr’ borderis,
ĉe ili kordoj el drataj tordoj
la harpajn melodiojn peris.

La tron’ jam estas liberstata!
Aŭskultu, ho popol’nomada!
Rapidu vene transebene!
Bezonas vin la reĝo frata.

Ni vokas nun trans montoj ĉenaj:
“Estu al prakavern’ revenaj!”
Jen post Pordeg’ la reĝa reg’
kaj manoj gemkaj oro-plenaj.

La Reĝ’ en sia halo ĉeas
sub Monto kiu apogeas.
Mortis Fivermo per ekstermo,
kaj tiel malamik’ pereas.

Tiu kanto ŝajne plaĉis al Torino, kaj li ridetis denove kaj pligajiĝis. Li komencis kalkuli la distancon ĝis la Feraj Montoj kaj kiomlonge ili devus atendi la alvenon de Daino al la Soleca Monto, se tiu ekspediciis tuj kiam la mesaĝoj atingis lin. Sed la koro de Bilbo premiĝis pro la kanto kaj la paroltemo, ĉar ambaŭ estis tro batalemaj.

Tre frue la sekvan matenon ili vidis trupon da lancistoj transiri la riveron kaj marŝi en la valon. Tiuj kunportis la verdan standardon de l’ Elfreĝo kaj la bluan de l’ Lago. Ili progresis ĝis la muro antaŭ la Ĉefpordo.

Denove salutis ilin Torino laŭtvoĉe:

– Kiuj estas vi, kiuj venas armitaj al la pordo de Torino, filo de Traino, Reĝo sub la Monto?

Ĉi-foje oni respondis al li. Alta viro kun malhela hararo kaj sombra vizaĝo paŝis antaŭen kaj kriis:

– Hoj Torino! Kial vi ĉirkaŭbaras vin kiel rabisto en sia kaŝejo? Ni ankoraŭ ne estas viaj malamikoj, kaj ni ĝojas, ke vi estas viva superante niajn esperojn. Ni venis supozante, ke neniu travivis ĉi tie. Sed ĉar ni retrovas vin, ni ĉiuj devas kunveni kaj kunsidi.

– Kiu vi estas, kaj kial ni devas kunsidi?

– Mi estas Bardo, kaj propramane mi mortigis la drakon kaj liberigis vian trezoron. Ĉu tio ne estas afero, kiu koncernas vin? Krome mi estas rekta heredanto de Giriono el Dalo, kaj en via trezoro miksiĝis multaj valoraĵoj de viaj haloj kaj de la urboj, kiujn kaperis

Smaŭgo. Ĉu tio ne estas temo, pri kiu ni povas paroli? Plie, dum sia fina batalo Smaŭgo detruis la loĝejojn de la homoj de Esgaroto, kaj mi ankoraŭ estas servanto de ilia Urbestro. Mi parolas nome de tiu, kaj demandas, ĉu vi ne kompatas la ĉagrenon kaj mizeron de lia popolo? Ili helpis vin kiam vi estis afliktita, kaj rekompence vi venigis al ili nur ruiniĝon, kvankam sendube vi ne deziris tion.

Tiuj estis efektive bonaj paroloj kaj pravaj, kvankam sombre diritaj, kaj Bilbo kredis, ke Torino tuj akceptos ilian rezonadon. Li ne fakte atendis, ke iu ajn memorus, ke li mem unue malkovris la vundan punkton de l’ drako. Kaj des pli bone, ĉar neniu fakte eĉ konsideris tion. Sed li ankaŭ ne povis imagi, kiom potencas drakokovita oro kaj kiom fervoras la gnomaj koroj. Torino efektive pasigis longajn horojn en la trezorejo, kaj tien lia spirito ade strebis. Kvankam li aparte serĉis la Arkeŝtonon, lin allogis aliaj mirindaj valoraĵoj, kiuj kuŝis tie kaj memorigis lin pri profunda kunplektiĝo de la antikvaj laboroj kaj lamentoj de lia popolo.

– Vi prezentis vian plej malbonan pledon plej laste kaj plej longe. – Torino respondis. – Neniu homo havas rajton je la gnoma trezoro, simple pro tio ke Smaŭgo, kiu forŝtelis ĝin de ni, ankaŭ forrabis niajn vivojn kaj hejmojn. Oni egale ne rajtas kompensi venĝon de liaj malicaj faroj per trezoro, kiu ne estis lia disdonebla posedaĵo. Ni repagos juste la koston de la provizoj kaj la helpon, kiujn ni ricevis de la laganoj – kiam venos la oportuna momento. Sed ni nepre donos nenion – eĉ ne la prezon de eta kuko – kontraŭ perforta minaco. Dum armita hordo sidas sub nia pordo, ni konsideras vin malamikoj kaj ŝtelistoj. Mi ŝatus demandi vin: kiom de ilia heredaĵo vi donacus al niaj parencoj, se vi estus trovintaj la trezoron sengarda kaj nin mortintaj?

– Jen justa demando, – replikis Bardo. – Sed vi ne estas mortintaj, kaj ni ne estas ŝtelistoj. Cetere, riĉuloj povas malgraŭ siaj rajtoj kompati malriĉulojn, kiuj amike helpis ilin dum ilia malprospero. Kaj miaj aliaj postuloj restas sen repliko.

– Mi ne kunsidos por intertrakti, kiel mi diris, kun armitaj homoj antaŭ miaj pordoj. Des malpli kun la popolo de l’ Elfreĝo, kiun mi memoras malagrable. Ili ne partoprenos en ĉi tiu debato. Foriru, antaŭ ol flugos niaj sagoj! Kaj se vi deziras denove paroli kun mi, certigu, ke la elfa trupo revenu en la arbaron, kie ĝi devus resti. Kaj ke viaj armiloj estu sternitaj surtere antaŭ ol veni al la sojlo.

– La Elfreĝo estas mia amiko kaj li asistis la laganojn dum ili estis afliktitaj, kvankam ili ne rajtis postuli lian amikecon, – respondis Bardo. – Ni donos al vi tempon, ke vi pentu pri viaj vortoj. Iĝu pli saĝa, antaŭ ol ni revenos! – Tiam li foriris kaj revenis al la tendaro.

Kiam pasis multaj horoj, la standardistoj revenis kaj heroldoj paŝis antaŭen kaj trumpetis:

– Nome de Esgaroto kaj la Arbaro, – alvokis unu, – ni parolas a1 Torino, filo de Traino Kverkaŝildo, kiu sin nomas Reĝo sub la Monto. Ni petas, ke li konsideru la anoncitajn pretendojn, aŭ ni nomos lin malamiko. Li cedu almenaŭ dekduonan parton de la trezoro al Bardo, la mortiginto de la drako kaj heredanto de Giriono. El tiu porcio Bardo mem helpos Esgaroton, sed se Torino deziras la amikecon kaj honoron de la najbaraj landoj, kiun antaŭe ĝuis liaj prapatroj, li mem donacos onon de sia oro por subteni la laganojn.

Torino prenis kornan arkon kaj pafis sagon al la mesaĝisto. Ĝi frapis lian ŝildon kaj vibrante fiksiĝis tie.

– Ĉar vi respondas tiel, – li diris responde, – mi deklaras ĉi tiun Monton sieĝata. Vi ne rajtos foriri de ĉi tie, ĝis kiam vi pledos viainiciate por paŭzi kaj intertrakti. Ni ne uzos armilojn kontraŭ vi, kaj lasos vin kun via oro. Vi povas manĝi tion, se vi deziras!

Post tio la mesaĝistoj rapide foriris, kaj postlasis la gnomojn por konsideri sian situacion. Torino fariĝis tiel sombra, ke eĉ se ili tion dezirus, la aliaj ne kuraĝus kritiki lin. Kaj fakte la plimulto partoprenis lian sintenon, krom eble la maljuna dika Bomburo, Filio kaj Kilio. Kompreneble Bilbo tute ne aprobis la novan disvolviĝon. Li nun ne plu povis toleri la Monton, kaj tute ne plaĉis al li la ideo, ke li estos sieĝata en ĝi.

– La loko stinkas pro draka fetoro, – li grumblis al si, – kaj ĝi naŭzas min. Kaj la kramo jam komencas gluiĝi en mia gorĝo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.