La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOBITO

Aŭtoro: John Ronald Reuel Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 17: LA NUBOJ KREVAS

La sekvan tagon frumatene oni trumpetis en la tendaro. Baldaŭ aperis sola mesaĝisto kuranta sur la mallarĝa vojo. De malproksime li salutis la gnomojn kaj demandis, ĉu Torino pretas aŭskulti novan ambasadon, ĉar estas ricevitaj novaj informoj, kiuj ŝanĝis la situacion.

– Temas pri Daino! – diris Torino, kiam li aŭdis tion. – Ili informiĝis pri lia alveno. Mi konjektis, ke tio ŝanĝos ilian decidon! Petu, ke ili venu malmultaj kaj senarmaj, kaj mi aŭskultos ilin, – li diris al la heroldo.

Tagmeze denove vidiĝis la standardoj de la Arbaro kaj la Lago. Dudekopa trupo alvenis. Ce la vojkomenco ili lasis siajn glavojn kaj lancojn kaj venis al la Cefpordo. La spektantaj gnomoj vidis, ke inter ili marŝis Bardo kaj la Elfreĝo, kaj antaŭ tiuj maljunulo kun kapuĉo portis fortikan keston el ferligita ligno.

– Saluton, Torino! – diris Bardo. – Cu via decido ankoraŭ samas?

– Mia decido ne ŝanceliĝas post kelkaj rondiroj de l’ suno, – respondis Torino. – Ĉu vi venis por starigi vantajn demandojn? La elfa hordo ankoraŭ ne foriris malgraŭ mia peto! Ĝis ilia foriro vi venas vane por marĉandi kun mi.

– Ĉu ekzistas nenio, pro kio vi rezignus vian oron?

– Nenio, kion vi aŭ viaj amikoj povus proponi.

– Kaj kio pri Arkeŝtono de Traino? – ii diris, kaj samtempe la maljunulo malfermis la keston, kaj levis la juvelon supren. La lumo impetis de sur lia mano kun matenblanka glimo.

Tiam Torino mire mutiĝis konsternite. Neniu parolis dum longa tempo.

Fine Torino rompis la silenton, kaj lia voĉo raŭkis pro kolero.

– Tiu ŝtono apartenis al mia patro, kaj nun al mi, – li diris. – Kial do mi devus pagi por tio, kio estas mia? – Sed lia mira scivolemo superis lin, kaj li aldonis: – Kiel venis tiu heredaĵo de miaj prauloj al vi? Se fakte mi bezonas demandi tion al tia bando da ŝtelistoj.

– Ni ne estas ŝtelistoj, – respondis Bardo. – Ni ŝanĝos vian posedaĵon kontraŭ la nia.

– Kiel ĝi venis al vi? – kriis Torino furioze.

– Mi mem donis ĝin! – pepis Bilbo, kiu ŝtele rigardis super la muron terurite.

– Vi! Vi! – kriis Torino, kiu turnis sin al li kaj tenis lin per ambaŭ manoj. – Fia hobitaĉo! Vi etstatura... rompŝtelisto! – li koieris ne povante trovi la ĝustajn vortojn kaj skuante la kompatindan Bilbon kiel kuniklon.

– Je la barbo de Durino! Mi ja deziras, ke ĉeestu nun Gandalfo! Li estu malbenita, pro tio ke li elektis vin! Lia barbo malkresku! Mi ja ĵetos vin al la subaj rokoj! – li kriis kaj levis Bilbon per siaj brakoj.

– Haltu! Via deziro estas plenumita! – diris voĉo. La maljunulo kun la kesto forlasis sian kapuĉon kaj mantelon. Estis Gandalfo! Kaj ŝajne ne tro frue. – Se ne plu plaĉas al vi mia rompŝtelisto, bonvolu ne damaĝi lin. Surterigu lin kaj aŭskultu, kion li intencas diri!

– Vi ŝajne komplotis kune! – diris Torino, kaj li faligis Bilbon sur la muran supron. – Mi ne plu traktos kun sorĉistoj kaj ties amikoj. Kion do vi deziras diri, posteulo de ratoj?

– Ve al mi, ve al mi! – diris Bilbo. – Mi konfesas, ke la situacio estas iom embarasa. Sed vi eble memoras ke, laŭ vi, mi rajtis elekti mian dekkvaronon el la trezoro! Mi eble tro laŭvorte interpretis tion. Mi nun trovas, ke gnomoj agas iom pli noble per siaj paroloj ol per siaj faroj. Sed tamen vi opiniis antaŭe, ke miaj servoj ja valoris ion. Posteulo de ratoj, ĉu?! Ĉu tio estas la danko promesita de vi kaj via familio, Torino? Nu akceptu almenaŭ, ke mi jam disponas mian porcion laŭ mia deziro, kaj lasu min repagita!

– Mi konsentas, – diris Torino sombre. – Mi ja iasos vin foriri tiel. Sed vi kaj mi neniam plu renkontiĝos! – Post tio li turnis sin kaj parolis super la muron:

– Oni perfidis min, – li diris. – Vi prave konjektis, ke mi ne povus forlasi Arkeŝtonon, mian familian heredaĵon. Kontraŭ ĝi mi donos dekkvaronon el nia oro kaj arĝento, escepte de la gemoj. Kaj tio egalas la promesitan repagon de tiu perfidulo, kiu nun rajtas foriri. Kun li vi povos dividi la porcion. Kvankam li ricevos malmulte, mi supozas. Mi sendos lin al vi, se vi deziras, sed mia amikeco ne akompanas lin.

– Subiru do nun al viaj amikoj! – li diris al Bilbo. – Aŭ mi ja ĵetos vin tien.

– Kio pri la oro kaj arĝento? – demandis Bilbo.

– Ĝi sekvos poste, kiam ni pretigos ĝin, – li diris. – Nun subiru!

– Ĝis tiam ni gardos la ŝtonon! – kriis Bardo.

– Cetere vi ne similas grandiozan Reĝon sub la Monto, – aldonis Gandalfo. – Sed eble tio ŝanĝiĝos.

– Eble, – diris Torino. Sed la trezoro jam tiel ensorĉis lin, ke li scivolis ĉu li povus pere de Daino rekapti Arkeŝtonon kaj samtempe gardi la promesitan porcion de l’ trezoro.

Poste Bilbo hisiĝis malsupren de l’ muro, kaj foriris sen rekompenco por siaj klopodoj, krom la kiraso, kiun Torino jam donis al li. Profunda honto premis la korojn de pli ol unu el la gnomoj.

– Adiaŭ! – li kriis al ili. – Ni eble denove renkontiĝos kiel amikoj.

– Rapidu for! – kriis Torino. – Kvankam vi portas maŝkirason, kiun fabrikis mia popolo, sed vi ne meritas ĝin. Ĝin ne trapikas sagoj, sed se vi ne hastos for, mi trapikos viajn fiajn piedojn. Rapidu do!

– Atendu tamen! – diris Bardo. – Laŭ nia volo, vi disponos tempon ĝis morgaŭ. Je tagmezo, ni revenos por vidi, ĉu vi alportis el la trezoro la porcion, kiun la ŝtono garantias. Se tio fariĝas sentrompe, ni ja foriros, kaj la elfa armeo revenos al la Arbaro. Ĝis tiam, adiaŭ!

Tiam ili reiris al la tendaro. Sed Torino sendis pere de Roako mesaĝistojn al Daino kun informoj pri la novaĵoj petante, ke tiu alvenu senprokraste.

Tago kaj nokto pasis. La sekvan tagon la vento blovis el la okcidento, kaj la aero ombriĝis kaj sombriĝis. La mateno estis ankoraŭ frua kiam aŭdiĝis krioj en la tendaro. Kurieroj venis kaj raportis, ke gnoma armeo aperis ĉirkaŭ la orienta monta firsto, kaj nun hastis al Dalo. Daino ja estis alveninta. Li rapidiris tranokte kaj tiumaniere atingis ilin pli frue, ol ili atendis. Ĉiu gnomo portis ĝisgenuan feran maŝkitelon, kaj kovris siajn krurojn per fajnaj flekseblaj metalaj ŝtrumpoj, kies fabrikmetodon konis nur la popolo de Daino. Ĉiu gnomo estas ege fortika malgraŭ sia nealteco, sed ĉi tiuj estis fortaj eĉ kompare kun aliaj gnomoj. Dum bataloj ili svingis pezajn dutenilajn martelegojn, sed ankaŭ ĉeflanke portis mallongan glavon kaj ĉedorse rondan ŝildon. Iliaj barboj estis forkoformaj kaj plektitaj, kaj nete ŝovitaj sub iliajn zonojn. Iliaj ĉapoj kaj ŝuplandoj estis feraj, kaj iliaj vizaĝoj estis severaj.

Trumpetoj sonoris, por ke homoj kaj elfoj estu batalpretaj. Post nelonge vidiĝis en la alta valo rapide irantaj gnomoj. Ili haltis inter la rivero kaj la orienta firsto. Sed kelkaj iris pluen kaj transiris la riveron apud la tendaro. Tie ili kuŝigis siajn armilojn kaj levis siajn manojn por signali pacon. Bardo eliris por renkonti ilin kun Bilbo.

– Daino, filo de Naino, sendis nin, – ili diris, kiam oni starigis al ili demandojn. – Ni hastas al niaj parencoj sub la Monto, ĉar ni eksciis, ke la reĝo regas denove. Kiuj vi estas, kiuj okupas la ebenejon kvazaŭ malamikoj antaŭ defeiiditaj muroj?

Tio estis kompreneble la ĝentila kaj iom eksmoda formulo por tiaj okazoj, kaj simple signifis: “Vi havas neniujn aferojn ĉi tie. Ni atingos nian celon, do forigu vin de nia vojo, aŭ ni batalos kontraŭ vin!”

Ili intencis pluiri al loko inter la Monto kaj rivera kurbiĝo, ĉar ŝajnis, ke tiu mallarĝa loko ne estis tiom forte defendita.

Bardo kompreneble malpermesis al la gnomoj aliri la Monton. Li decidis atendi ĉar li konstatis, ke la oro kaj arĝento neniam estus alportitaj por pagi Arkeŝtonon, se pliaj plenarmitaj helpotrupoj venus al la fortikaĵo. Ili alportis multajn provizojn, ĉar gnomoj povas porti pezajn ŝarĝojn, kaj preskaŭ ĉiu gnomo de Daino portis ampleksan dorsosakon aldone al siaj armiloj. Tiel ili povus travivi sieĝon dum pluraj semajnoj, kaj poste povus veni pliaj gnomoj – fakte multe pli, ĉar Torino havis multajn parencojn. Plie ili povus malfermi kaj gardi unu el la aliaj pordoj, tiel ke la sieĝantoj devus ĉirkaŭi la tutan Monton, kaj ili havus nesufiĉajn personojn por tio.

Tio estis efektive la gnoma plano (ĉar la korakaj mesaĝistoj multe flugis inter Torino kaj Daino), sed tiumomente la vojo estis barita, kaj post multaj koleraj paroloj la gnomaj mesaĝistoj sin returnis grumblante sub siaj barboj. Tiam Bardo tuj sendis mesaĝistojn al la Cefpordo, sed ili trovis nek oron nek pagon. Sagoj pafis al ili, kiam ili alproksimiĝis, kaj ili haste retroiris konsternite. La tendaro nun plene aktivis kun preparado por batalo, ĉar la gnomoj de Daino nun antaŭeniris laŭ la orienta rivera bordo.

– Stultuloj! – ridis Bardo. – Estas erare veni sub la monta firsto! Ili ne komprenas batalojn surgrundajn, malgraŭ sia sperto pri militoj subteraj. Jam kaŝiĝas niaj arkistoj kaj lancistoj inter la rokoj je ilia dekstra flanko. La gnoma maŝkiraso estas bona, sed ili malfacile progresos. Ni do ataku ilin de ambaŭ flankoj, antaŭ ol ili ripozos.

Sed la Elfreĝo diris:

– Longe mi atendos antaŭ ol ekmiliti pro trezoro. La gnomoj ne povos preterpasi nin, krom se ni permesos tion, kaj ili povos nenion fari, ĉar ni rimarkos ilin. Anstataŭe ni devus atendi kaj esperi diskutemon. Cetere se fine malagrabla konflikto fariĝos neevitebla, ni superus ilin dank’ al nia plimulteco.

Sed li ne konsideris la gnoman animon. Iliaj pensoj ardiĝis pro tio, ke Arkeŝtono estis kaptita de la sieĝantoj, kaj ili jam divenis, ke Bardo kaj ties amikoj hezitas. Tial ili decidis ataki, dum la aliaj ankoraŭ debatis.

Ili subite kaj sensigne impetis antaŭen. Arkoj knalis kaj sagoj siblis. La batalo estis tuj komenciĝonta.

Sed subite la ĉielo ombriĝis terure rapide! Nigra nubo hastis sur la ĉielo. Vintra tondro kaj feroca vento ruliĝis raŭke sur la Monton, kaj ĉe ties pinto fulmo frapis. Sub la ŝtormo nova nigreco kirliĝis antaŭen. Sed ĝin ne pelis la vento, ĝi venis elnorde kiel vasta svarmo da birdoj kaj tiel densa, ke vidiĝis neniu lumo inter la flugiloj.

– Haltu! – kriis Gandalfo, kiu subite aperis kaj staris sole kun suprenlevitaj brakoj inter la gnomoj kaj la trupoj, kiuj frontis ilin. – Haltu! – li kriis, tondrovoĉe, kaj lia bastono ekbrilis per fulmo. – Misfortuno celas vin ĉiujn! Ve al vi! Ĝi venis pli rapide, ol mi atendis. La goblenoj atakos vin! Venos el la nordo Bolgo! Tiu, kies patron vi mortigis en Morio, ho Daino! Vidu! La vespertoj ŝvebas super lia armeo kiel akridosvarmo! La soldatoj rajdas lupojn, kaj vargoj sekvas ilin!

Ili miris kaj konsterniĝis. Dum Gandalfo parolis, la malhelo profundiĝis. La gnomoj haltis kaj rigardis supren. Pluraj elfaj voĉoj ekkriis.

– Venu! – diris Gandalfo. – Restas tempo por kunsido. Daino, filo de Naino, venu rapide al ni!

Tiel ekis batalo, kiun neniu atendis. Ĝi nomiĝis la Batalo de Kvin Armeoj, kaj ĝi estis horora. La goblenoj kaj sovaĝaj lupoj batalis kontraŭ la elfoj, homoj kaj gnomoj. Jen do ĝia historio. Depost kiam mortis la Granda Gobleno de Y Nebulecaj Montoj, la goblena malamo al la gnomoj denove freneziĝis. Mesaĝistoj iris tien kaj reen inter iliaj urboj, kolonioj kaj fortikaĵoj, ĉar ili nun decidis konkeri la nordon. Ili kaŝe interŝanĝis informojn, kaj sub ĉiuj montoj ili okupiĝis pri provizado kaj armado. Tiam ili amasiĝis sub montoj kaj valoj vojirante pertunele kaj dumnokte, ĝis kiam vasta hordo amasiĝis ĉirkaŭ kaj malsupre de Monto Gundabado, ilia norda ĉefurbo, kaj pretiĝis por rapide ŝteliri suden dum ŝtormo. Kaj tiam ili eksciis pri la morto de Smaŭgo, kaj ĝojo plenigis iliajn korojn. Ili hastis dum pluraj noktoj inter la montoj, ĝis fine ili subite aperis el la nordo ĝuste post la lastaj soldatoj de Daino. Eĉ la korakoj rimarkis ilin, nur kiam ili aperis sur la rompita ebenejo, kiu disigis la Solecan Monton de la montoj malantaŭ ĝi. Oni ne povas diveni, kiom Gandalfo jam sciis, sed estas certe, ke tute surprizis lin ĉi tiu subita sturmo.

Li rapide skizis planon dum kunsido kun la Elfreĝo kaj Bardo, kaj ankaŭ kun Daino, ĉar la gnoma mastro nun aliĝis al ili. La goblenoj estis ĉies malamikoj, kaj post ties apero ĉiuj forgesis siajn antaŭajn disputojn. Ilia nura ŝanco estis, ke la goblenoj estu logitaj al valo inter la montaj firstoj, dum ili provus okupi la krestojn, kiuj elstaris orienten kaj suden. Sed tio iĝus danĝera, se la goblenaj nombroj sufiĉus por sturmi la Monton mem kaj ataki ilin de malantaŭe kaj de supre. Sed ne restis tempo por fari alian planon nek por voki helpon.

La tondro baldaŭ forpasis girante sudorienten. Sed nun venis la vesperta nubo flugante pli malalte super la montoŝultro kaj kirliĝante super ili, obskurigante la ĉielon kaj terurante ilin.

– Al la Monto! – kriis Bardo. – Al la Monto! Ni okupu niajn lokojn dum ankoraŭ restas tempo!

Sur la suda firsto kaj inter la rokoj de ĝiaj malsupraj deklivoj staris la elfoj. Sur la orienta firsto troviĝis homoj kaj gnomoj. Sed Bardo kun kelkaj plej lertaj homoj kaj elfoj grimpis al la plej alta pinto de T orienta firsto por gvati la nordon. Post nelonge ili vidis amason rapide svarmi sur la submontajn ebenejojn. Post kelka tempo la avangardo ĉirkaŭkuris la firstan piedon kaj hastis en Dalon. Tiuj estis la plej rapidaj luprajdantoj, kaj iliaj kriĉoj kaj hurloj jam de malproksime ŝiris la aeron. Mallarĝa linio da bravuloj formiĝis antaŭ ili por ŝajnigi kontraŭstaron, kaj tie multaj pereis antaŭ ol la aliaj retiris sin kaj kuris al ambaŭ flankoj. Kiel Gandalfo esperis, la goblena armeo amasiĝis malantaŭ la avangardo, frontinta la reziston, kaj nun freneze verŝiĝis en la valon, pelante sin inter la montajn firstojn serĉante feroce malamikojn. Iliaj standardoj estis sennombraj, nigraj kaj ruĝaj, kaj ili flusis antaŭen kiel furioza kaj malorda tajdo.

La batalo estis terura. Ĝi estis por Bilbo lia plej timiga kaj plej malŝatata sperto – almenaŭ tiumomente, ĉar li poste tre fieris pri ĝi. Tre plaĉis al li rakonti ĝin dum la postaj jaroj, kvankam li tre malmulte rolis en ĝi. Mi devas konfesi, ke li metis sian ringon tuj kiam ĝi komenciĝis, kaj malaperis, kvankam li ne estis tute sendanĝera. Magia ringo ne tute defendas iun kontraŭ goblena sturmo, kaj ne ŝirmas kontraŭ flugantaj sagoj kaj sovaĝaj lancoj. Sed ĝi helpas kaŝadon kaj malhelpas, ke goblena glavo elektu kiel apartan celon la kapon de l’ ringportanto.

La elfoj atakis unue. Ili amare kaj glacie malamis la goblenojn. Iliaj lancoj kaj glavoj glimis en la mallumo kun akra ardo, ĉar la manoj, kiuj tenis ilin, tre abomenis siajn malamikojn. Tuj kiam la malamikaj hordoj sufiĉe densiĝis en la valo, la elfoj disigis ilin per sagoj. Ĉiu sago flagris kvazaŭ flamo dum ĝi flirtis. Post sagoj miloj da lancoj impetis suben. La krioj estis surdigaj. La rokoj nigriĝis pro la goblena sango.

Dum la goblenoj reordiĝis post la elfa sturmo, kiu baldaŭ haltis, tuj ŝvebis trans la valon raŭka muĝado. Kriante “Morio!” kaj “Daino, Daino!” la gnomoj el la Fera Montaro plonĝis antaŭen, svingante siajn martelegojn de la alia monta flanko, kaj akompanis ilin laganoj kun siaj longaj glavoj.

La goblenoj panikiĝis. Kiam ili turnis sin por fronti la novan atakon, la elfoj resturmis ilin kun pliaj trupoj. Multaj goblenoj jam fuĝis laŭ la rivero por ne fali en la kaptilon. Kaj multaj lupoj turnis sin kontraŭ ilin kaj ekmanĝis la mortintojn kaj vunditojn. La venko ŝajne proksimiĝis, kiam aŭdiĝis krio de supre.

Goblenoj estis grimpintaj sur la Monton de la alia flanko, kaj multaj jam troviĝis sur la deklivoj ĉirkaŭ la Ĉefpordo. Aliaj glite subiris malzorgante pri tiuj, kiuj falis kriĉante de la klifoj kaj krutaĵoj, por ataki de la supraj firstoj. Al ĉiu kresto kondukis vojoj de supre disde la monta centro. La defendantoj ne estis sufiĉe multaj por longe bari tiujn vojojn. Espero pri venko nun malaperis. Ili verŝajne haltigis nur la unuan fluson de l’ nigra tajdo.

La tago estis finiĝanta. La goblenoj denove amasiĝis en la valo. Tien taĉmento da voremaj vargoj venis kun la gardistoj de Bolgo, gigantaj goblenoj kun ŝtalaj sabroj. La ŝtorma ĉielo nun malheliĝis, dum vastaj vespertoj ĉirkaŭturbis la kapojn de elfoj kaj homoj, aŭ vampire kroĉis sin sur vunditajn korpojn. Bardo nun luktis por defendi la orientan firston malrapide cedante sian lokon, dum la elfaj estroj baraktis ĉirkaŭ sia reĝo sur la suda firsto, proksime de la sentinela turo apud Korvokresto.

Tiam aŭdiĝis subita kriado, kaj ĉe la Ĉefpordo trilis trumpeto. Ili forgesis Torinon! Granda peco de la muro, levita per stangoj, elfalis kun plaŭdo en la lageton. Elimpetis la Reĝo sub la Monto kun siaj kunuloj. Ili demetis siajn kapuĉojn kaj mantelojn, kaj nun portis brilajn kirasojn. Iliaj okuloj brulis arde. En la mallumo la majesta gnomo brilis pro la ora glimo de velkanta fajro.

Rokojn ĵetis suben la supraj goblenoj, sed ili kuris pluen al la akvofala fundo, kaj hastis antaŭen por batali. Lupoj kaj rajdantoj falis aŭ fuĝis antaŭ ili. Torino svingis sian hakilon kun fortaj frapoj, kaj ŝajnis, ke nenio povis damaĝi lin.

– Sekvu min! Sekvu min! Elfoj kaj homoj! Sekvu min! Ho mia popolo! – li kriis, kaj lia voĉo sonoregis kiel korno en la valo.

Senorde suben hastis ĉiuj gnomoj de Daino por helpi lin. Ankaŭ multaj laganoj kuris suben, ĉar Bardo ne povis reteni ilin. El la alia flanko venis ankaŭ multaj elfaj lancistoj. Denove en la valo sterniĝis multaj mortintaj goblenoj, kiuj alte stakiĝis, ĝis Dalo estis malhela kaj hida pro iliaj kadavroj. La vargoj disiĝis, kaj Torino boris tra la hordo rekte al la gardistoj de Bolgo. Sed li ne povis trapasi iliajn liniojn.

Malantaŭ li jam kuŝis inter la mortaj goblenoj multaj homoj kaj gnomoj, kaj ankaŭ multaj belaj elfoj, kiuj devus esti vivontaj dum longaj epokoj gaje en la arbaro. Dum la valo pli vastiĝis, lia atako iom post iom malrapidis. Liaj batalantoj estis tro malmultaj. Liaj flankoj ne estis defenditaj. La atakintoj nun iĝis atakitoj, kaj devis formi grandan rondon, kiun ĉirkaŭis de ĉiuj direktoj goblenoj kaj lupoj revenantaj al la atako. La gardistoj de Bolgo hurlante ĵetis sin kontraŭ ilin, kaj plonĝis sur ilin kiel ondoj sur krutan plaĝon. Iliaj amikoj ne povis helpi ilin, ĉar la atako de la monta supro nun renoviĝis kun duobla forto, kaj ambaŭflanke homoj kaj elfoj malrapide retretis.

Bilbo triste spektis tion. Li staris ĉe la elfa flanko sur Korvokresto, ĉar de tie oni povus pli facile fuĝi, kaj ankaŭ ĉar la Tjuka parto de lia menso opiniis, ke se li devus partopreni la lastan senesperan batalon, li preferus antaŭ ĉio defendi la Elfreĝon. Estas menciinde, ke ankaŭ Gandalfo troviĝis tie, sidante kaj supozeble elpensante lastan sorĉan baton antaŭ la fino.

Tiu fino ŝajnis tre proksima. “Post nelonge, – pensis Bilbo, – la goblenoj kaptos la Ĉefpordon, kaj ni ĉiuj estos buĉitaj aŭ pelitaj suben por esti kaptitaj. Estas lamentinde, post tiom da penado. Mi pli preferus, se olda Smaŭgo estus gardinta la fian trezoron sed ne tiuj kreitaĉoj. Kaj kio pri kompatindaj Bomburo kaj Balino, Filio kaj Kilio kaj la aliaj, kiuj ĉiuj fiaskos kune kun Bardo, la laganoj kaj la gajaj elfoj. Ve al mi! Mi aŭdis kantojn pri multaj bataloj, kaj mi ĉiam kredis, ke malvenko povus esti glora. Ĝi nur ŝajnas esti tre malagrabla, por ne diri konsterna. Mi preferus ne plu esti ĉi tie!”

La vento disŝiris la nubojn, kaj ruĝa sunsubiro tranĉis strekon ĉe la okcidento. Kiam li vidis la ruĝlumon tra la ombroj, Bilbo retrorigardis. Tiam li ĝoje kriis. Li vidis ion, kio fervorigis lian koron: malhelajn siluetojn malgrandajn sed majestajn en la dista lumo.

– La agloj! La agloj! – li kriis. – La agloj alvenas!

La okuloj de Bilbo malofte eraris. La agloj venis laŭ la vento laŭvice en skadro, en kiu verŝajne amasiĝis agloj el ĉiuj aglonestoj de l’ nordo.

– La agloj! La agloj! – li vokis dancante kaj svingante la brakojn.

Kvankam la elfoj ne vidis lin, ili ja aŭdis lin. Ili baldaŭ ripetis la krion, kaj ĝi resonis en la valo. Multaj okuloj miris supren, kvankam nenio vidiĝis krom la sudaj konturoj de l’ Monto.

– La agloj! – Bilbo denove kriis, sed tiumomente ŝtono ĵetita de supre forte frapis lian helmon, tiel ke li falis kaj nenion plu sciis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.