La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOBITO

Aŭtoro: John Ronald Reuel Tolkien

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 1: NEATENDITA FESTO

En truo en tero vivis hobito. Ne aĉa, malpura, malseka truo plena je vermstumpoj kaj ŝlima odoro; nek seka, dezerta, sabla truo sen sidlokoj aŭ manĝaĵoj. Ĝi estis hobito-truo, kaj tio signifas komforton.

Ĝia pordo estis perfekte ronda kiel luko, verde farbita, kun brila flava latuna anso fiksita ĉe l' centro. La pordo kondukis al vestiblo tub-forma, kiel larĝa tunelo: tre komforta, senfuma lignopanela tunelo, kahelita kaj tapiŝita ĉe l’ planko, meblita per vaksitaj seĝoj, kaj kun amaso da hokoj por ĉapeloj kaj manteloj – la hobito tre ŝatis gastigi. La tunelo serpentumis plu, sed iom nerekte, en la flankon de l’ monteto – la Monteto, kiel nomis ĝin ĉiuj loĝantoj en la multmejla ĉirkaŭaĵo – kaj de ekstere vidiĝis multaj etaj rondpordoj, komence ĉe unu flanko, kaj poste ĉe la alia. La hobito ne bezonis grimpi ŝtuparon: dormoĉambroj, banĉambroj, keloj, provizejoj (multe da), vestejoj (ĉe li, kompletaj ĉambroj estis destinitaj al vestoj), kuirejoj, manĝejoj... ĉiuj estis sametaĝaj, kaj eĉ en la sama koridoro. La plej bonaj ĉambroj troviĝis maldekstre (de la enirejo), ĉar nur tiuj havis fenestrojn, kiuj estis rondaj kaj profundaj, kaj ili rigardis al la ĝardeno kaj poste al gresejo etendiĝinta ĝis la rivero.

Ĉi tiu hobito estis sufiĉe prospera, kaj li nomiĝis Baginzo. La Baginzoj loĝis apud la Monteto jam de neimageble longe, kaj oni taksis ilin respektindaj, ne nur ĉar multaj el ili estis riĉaj, sed ankaŭ ĉar ili ne spertis aventurojn kaj faris nenion neatenditan, kaj ĉar oni povis diveni la opinion de ajna Baginzo pri iu ajn temo sen la peno rekte demandi lin pri ĝi. Ĉi tiu rakonto temas pri Baginzo kiu tamert spertis aventuron, kaj malkovris, ke li faris kaj diris aferojn tute ne atenditajn. Li eble perdis la respekton de la najbaroj, sed li gajnis... nu vi vidos, ĉu li gajnis fine ion ajn.

La patrino de nia hobito... Cetere, kio estas hobito? Mi supozas ke hodiaŭ la hobitoj bezonas priskribon, ĉar ili iĝis maloftaj kaj nun timas Grandulojn, kiel ili nomas nin. Ili estas (aŭ estis popolo de etuloj, je duono de nia alteco, pli malgrandaj ol barbaj gnomoj). La hobitoj estas senbarbaj. Ili havas preskaŭ nenion magian, krom la ĉiutaga rimedo sin kaŝi silente kaj rapide, kiam grandaj stultuloj kiel vi kaj mi ĉirkaŭstumblas, bruegante kiel elefantoj, aŭdataj de ili longe for. Ili estas dikventraj, emas vestiĝi tre hele (ĉefe. per verdo kaj flavo), ne portas ŝuojn, ĉar sur iliaj piedoj kreskas nature ledaj plandoj kaj dikaj varmaj brunaj piedharoj – kiuj aspektas kiel ilia hararo (kutime bukla). Ili havas longajn lertajn fingrojn, bonkorajn vizaĝojn, kaj eksplodas per sulkoplenaj ridegoj – ĉefe post la vespermanĝo, kiun ili ĝuas du fojojn tage se tio eblas. Nu vi jam scias sufiĉe... Kiel mi ekrakontis, la patrino de tiu ĉi hobito nomiĝis Beladona Tjuko, unu el la tri mirindaj filinoj de l’ Maljuna Tjuko, la superulo de l’ hobitoj, kiuj loĝis trans la Akvo – rivereto kiu fluis malsupre de l’ Monteto. Oni ofte diris ĉe aliaj familioj, ke antaŭ longa tempo unu el la praTjukoj nepre havigis al si elfan edzinon. Tio absurdas, kompreneble, sed tamen io ĉe ili ne estis tute hobita, kaj foje anoj de la Tjuka familio ekiris aventuri. Ili kaŝe kaj subite malaperis, pri kio la tuta familio silentis; sed la fakto estas ke la Tjukoj ne estis same respektataj kiel la Baginzoj, kvankam ili estis sendube pli riĉaj.

Sed Beladona Tjuko ja ne spertis aventurojn post kiam ŝi edziniĝis kun Bungo Baginzo. Bungo – la patro de Bilbo – konstruis por ŝi (kaj parte per ŝia mono) la plej luksan hobito-truon, kiun oni povus trovi sub la Monteto, aŭ post la Monteto, aŭ eĉ trans la Akvo, kaj tie ili restis ĝis la fino de siaj tagoj. Tamen, ja estas eble ke Bilbo, ŝia ununura filo, malgraŭ tio ke li aspektis kaj kondutis kvazaŭ kopio de sia solida kaj komfortama patro, heredis strangan karakteran econ el la Tjuka flanko, kaj tiu eco prokrastis sian aperon ĝis certa momento. Tiu momento ne venis, antaŭ ol Bilbo Baginzo estis plene matura, je sia kvindeka jaro, kiam li jam loĝadis belan hobito-truon konstruitan de sia patro, kiun por vi mi ĵus priskribis, kaj ĝis kiam li ŝajne establiĝis finfine kaj definitive.

Tute hazarde unu matenon en tiu fora tempo, kiam en la mondo estis trankvile, kiam estis malpli brue kaj pli verde, kaj kiam la hobitoj pli oftis kaj prosperis, dum Bilbo Baginzo staris apud sia pordo post matenmanĝo, fumante pipegon el ligno, kiu preskaŭ tuŝis liajn lanŝtofajn (kaj nete kombitajn) piedojn – al li venis Gandalfo. Gandalfo! Se vi aŭdus pri li almenaŭ kvaronon el tio, kion mi aŭdis – kaj mi aŭdis nur tre malmulte el tio, kio aŭdindas – vi devus antaŭĝui mirindan rakonton. Lia vojiro superŝutis rakontojn kaj legendojn en la plej eksterordinara maniero. Li ne vizitis la Monteton jam de jaroj, fakte depost la morto de sia amiko Maljuna Tjuko, kaj la hobitoj preskaŭ forgesis lian aspekton. Li havis aferojn fore de la Monteto kaj la Akvo, jam de kiam ili ĉiuj estis etaj hobit-knaboj kaj hobit-knabinoj.

Tiumatene la nesuspektanta Bilbo vidis nur maljunulon kun bastono. Li havis altpintan bluan ĉapelon, longan grizan mantelon, arĝentan skarpon, kiun kovris lia longa blanka barbo pendanta ĝis la zono, kaj grandegajn nigrajn botojn.

– Bonan matenon! – diris Bilbo, kaj tion li celis. La suno brilis, kaj la herbo tre verdis. Sed Gandalfo rigardis lin de sub longaj tufaj brovoj, kiuj preterpasis la randon de lia ombra ĉapelo.

– Kion vi celas? – li diris. – Ĝu vi deziras al mi bonan matenon, aŭ vi trovas la matenon bona, ĉu mi konsentas aŭ ne, aŭ vi fartas bone ĉi tiun matenon, aŭ estas mateno, kiam indas bone farti?

– Ĉion samtempe! – diris Bilbo – Kaj cetere ni havas bonan matenon por fumi pipon da tabako eksterdome. Se vi kunportis pipon, sidiĝu kaj prenu do iom da mia tabako! Ne urĝas, restas la tuta tago!

Kaj Bilbo sidiĝis sur seĝo apud sia pordo, krucis la krurojn, kaj elblovis belan ringon da griza fumo, kiu superŝvebis en la aeron sen disiĝi, transflosante la Monteton.

– Tre bele! – diris Gandalfo – Sed ĉi-matene mi ne havas tempon por elblovi fumoringojn. Mi serĉas iun, kiu partoprenos aventuron, kiun mi organizas, kaj estas tre malfacile trovi iun.

– Nepre ne en nia regiono! Ni estas simpla gento, kaj al mi mem ne utilas aventuroj. Aĉaj, konsternaj, nekomfortaj aferoj! Oni riskas malfrui vespermanĝon! Mi eĉ ne imagus kiel oni ĝuas ilin, – diris nia sinjoro Baginzo, ŝovante sian dikfingron sub la ŝelkon, kaj denove elblovante ankoraŭ pli grandan fumoringon. Li prenis siajn matenajn leterojn, kaj eklegis ŝajnigante ne plu rimarki la maljunulon. Li jam decidis, ke tiu vere ne estas taŭga persono, kaj ke li prefere foriru, Sed la maljunulo ne foriris. Li restis apoge de sia bastono, fikse rigardante la hobiton sen paroli, ĝis kiam Bilbo iĝis malkvieta kaj eĉ kolera.

– Bonan matenon! – li diris fine. – Ni ĉi tie ne deziras aventurojn, dankon! Vi eble provu serĉi post la Monteto aŭ trans la Akvo. – Tiel li volis diri, ke la konversacio estas finita.

– Kiom da sencoj havas via esprimo “Bonan Matenon”! – diris Gandalfo. – Nun vi diras tion por forigi min, celante ke estos bone nur kiam mi estos for.

– Certe ne, certe ne, estimata sinjoro. Mi ja konas vian nomon, ĉu ne?

– Jes ja, estimata sinjoro. Mi konas la vian, sinjoro Bilbo Baginzo. Kaj vi ja konas la mian, kvankam vi ne memoras ke ĝi apartenas al mi. Mi estas Gandalfo, kaj Gandalfo estas mi! Mi ne imagis, ke mi vivis tiel longe, por ke filo de Beladona Tjuko forsalutu min, kvazaŭ mi kolportus butonojn ĉe T pordo!

– Gandalfo, Gandalfo! Ĉiele! Ĉu tiu vaganta sorĉisto, kiu donacis al la Maljuna Tjuko paron da magiaj juvelbutonoj, kiuj fermiĝis senpere kaj malfermiĝis nur je lia komando? Ĉu la ulo, kiu rakontis mirindajn fabelojn dum festoj pri drakoj, kaj goblenoj, kaj gigantoj, kaj liberigo de princinoj, kaj neatendita bonŝanco de idoj de vidvinoj? Ĉu la viro, kiu fabrikis tiel belajn artfajraĵojn! Mi memoras tiujn! La Maljuna Tjuko mendis ilin por la Somermeza Vespero. Grandioze! Ili supreniris kiel liliegoj, lupfaŭkaj antirinoj kaj fajrocitizoj, ŝvebante en la areo dum la tuta vespero.

Vi sendube rimarkis ke sinjoro Baginzo ne estis tiel senpoezia, kiel li emis pensi, kaj ke li ankaŭ tre ŝatis florojn.

– Bona ĉielo! – li daŭrigis. – Tiu Gandalfo kiu igis, ke tiom da kvietaj personoj ekiru en la naturon por frenezaj aventuroj. Por grimpi arbojn, viziti elfojn, veli ŝipe al foraj strandoj! Ĉielego, la vivo estis tiel interes... mi volas diri, ke en la pasinteco vi tiom perturbis niajn kutimojn. Mi petas vian pardonon, sed mi tute ne sciis ke vi ankoraŭ praktikas.

– Kion mi do faru? – diris la sorĉisto. – Ĉiuokaze, mi kontentas ke vi memoras ion pri mi. Vi almenaŭ ĝentile memoras miajn artfajraĵojn, kaj tio ankoraŭ estas esperiga. Pro la memoro de via avo Tjuko, kaj de kompatinda Beladona, mi certe donos al vi tion, kion vi petis.

– Mi pardonpetas, sed mi nenion petis!

– Jes ja! Dufoje. Mian pardonon. Mi donas ĝin al vi. Fakte, mi intencas sendi vin al tiu aventuro. Tio amuzos min, kaj igos vin pli sana – kaj ankaŭ pli bonhava, verŝajne, se iel vi travivos ĝin.

– Pardonon! Mi ne volas aventurojn, dankon. Ne hodiaŭ. Bonan matenon! Sed bonvolu do veni iam por temanĝi – iam ajn! Kial ne morgaŭ? Jes, venu morgaŭ, ĝis revido!

La hobito turnis sin, kuretis post sian rondan verdan pordon, kaj fermis ĝin kiel eble plej rapide, penante montriĝi ne tro malĝentila. Ĉar sorĉistoj estas sorĉistoj, malgraŭ ĉio.

– Kial do mi nesingarde invitis lin temanĝi? – li diris al si, enirante la provizejon. Li jam matenmanĝis, sed ŝajnis al li sane, post tia granda timo, ke li trinku ion kaj manĝu unu-du kukojn.

Tiutempe Gandalfo ankoraŭ staris antaŭ lia pordo, ridante longe sed silente. Poste li proksimiĝis kaj per pinto de sia bastono gravuris strangan simbolon sur la bela verda antaŭa pordo de la hobito. Poste li formarŝis, dum Bilbo formanĝis sian duan kukon, pensante ke li sciis bone eviti aventurojn.

La sekvan tagon li preskaŭ forgesis Gandalfon. Li ne bone memoris aferojn, krom se li notis ilin en sia agendo por Rendevuoj tiele: “Gandalfo, Temanĝo, Merkredon.” Sed hieraŭ li estis tro konfuzita por fari tion.

Antaŭ la temanĝa horo sonoregis la antaŭporda sonorilo kaj li subite rememoris! Li kuris por varmigi la akvujon, preparis duan tason, subtason, plian kukon, kaj kuris porden.

“Mi pardonpetas pro la atendigo!” – li pretis diri, sed li vidis ke tie estis tute ne Gandalfo. Troviĝis gnomo, kun la barbo ŝovita en oran zonon, kun la brilegaj okuloj sub ombre verda kapuĉo. Tuj kiam malfermiĝis la pordo, li puŝe eniris, kvazaŭ li estus atendata. Li pendigis sian mantelon sur la plej proksiman hokon kaj profunde riverencis:

– Dvalino, je via servo!

– Bilbo Baginzo, je la via! – diris la hobito, tro surprizita por starigi tujajn demandojn. Kiam la posta silento iĝis tro malkomforta, li aldonis: – Mi estas trinkonta teon, bonvolu veni kaj kuntrinki. – Iom peza parolmaniero, sed li estis sincera. Cetere, kion vi farus se neinvitita gnomo venus pendigi siajn vestojn en via enirejo sen klarigoj?

Ili ne ĉetablis longe, fakte ili ĵus komencis la trian kukon, kiam sonoris eĉ pli laŭte.

– Pardonu, – diris la hobito, kaj ekiris al la pordo.

“Jen vi alvenis, finfine!” – li dirus al Gandalfo ĉi-foje, sed ne Gandalfo troviĝis. Anstataŭ li staris sur la ŝtupo tre maljunaspekta gnomo kun blanka barbo, kaj skarlata kapuĉo; ankaŭ li ensaltis tuj, kvazaŭ invitito, kiam la pordo estis malfermita.

– Mi vidas, ke ili jam alvenas, – li diris kiam li ekvidis la pendantan verdan kapuĉon de Dvalino.

Li pendigis la sian, kiu estis ruĝkolora, apude.

– Balino, je via servo! – li diris, tenante la manon sur la brusto.

– Dankon! – anhelis Bilbo.

Ne estis la ĝusta esprimo, tamen “ili jam alvenas” perturbis lin. Li ŝatis gastigi, sed li ankaŭ ŝatis antaŭkoni la gastojn, kaj li preferis propravole ilin inviti. Venis la terura ideo, ke baldaŭ mankos kukoj, kaj tiuokaze – li konis siajn devojn de la gastiganto, kaj li obeus ilin malgraŭ la ĝeno – li devos mem rezigni pri manĝado.

– Venu, venu, kaj kuntrinku teon, – li sukcesis diri post profunda enspiro.

– Iom da biero pli taŭgus al mi, se estas al vi egale, kara sinjoro, – diris Balino kun la blanka barbo, – kaj ne tro ĝenus min kuko, grenumita kuko, se vi havas iom.

– Multe da, – la hobito aŭdis sin diri, kaj li sentis sin ankaŭ forkuri al la kelo por plenigi kruĉon da biero, kaj poste al la provizejo por preni du bele rondajn grenkukojn, kiujn li ĵus bakis dum la posttagmezo por sia post-vespermanĝa manĝeto.

Kiam li revenis, Balino kaj Dvalino ĉetable parolis kiel bonaj amikoj – fakte ili estis fratoj. Bilbo surtabligis la bieron kaj kukojn antaŭ ili, kiam laŭte sonoris kaj resonoradis.

“Certe Gandalfo nun "elvenis, – li pensis anhelante ĝis la fino de la koridoro. Sed ne. Jen du novaj gnomoj, ambaŭ kun bluaj kapuĉoj, arĝentaj zonoj, kaj flavaj barboj, kaj ambaŭ portis sakojn kun laboriloj kaj fosilon. Ili ensaltetis tuj, kiam malfermiĝis la pordo, kaj Bilbo eĉ ne surpriziĝis.

– Kiel mi servu vin, karaj gnomoj? – li diris.

– Kilio je via servo! – diris unu.

– Kaj Filio! – aldonis la alia, kaj ili riverencis, majeste forsvingante siajn kapuĉojn.

– Je la viaj, kaj je tiu de viaj familioj! – respondis Bilbo, memorante la formulon ĉi-foje.

– Dvalino kaj Balino jam estas, mi vidas, – diris Kilio. – Ni iru al la amaso.

“Amaso! – ekpensis Bilbo, – tio ne ŝajnas al mi plaĉa. Mi devas nepre sidiĝi por momento kaj revigliĝi, kaj trinki ion”. Li nur guteton trinkis – en angulo, dum la kvar gnomoj ĉirkaŭtablis kaj parolis pri minejoj, oro, goblenaj ĝenoj, drakaj damaĝoj, kaj pri multaj aliaj aferoj, kiujn li ne komprenis, kaj ja ne volis kompreni, ĉar ili ŝajnis troe aventuraj – kiam, dinga-donga-lango-dango, lia sonorilo resonis, kvazaŭ malica hobitido klopodus fortiri la tenilon.

– Iu sonorilas ĉe l’ pordo, – li diris, palpebrumante.

– Jes, kvar, mi konjektas laŭ la sono, – diris Filio. – Krome, ni vidis ilin iri malproksime post ni.

La kompatinda hobiteto sidiĝis en la vestiblo, kaj kunpremis la kapon per la manoj, demandante al si, kio okazis, ja okazas, baldaŭ okazos, kaj ĉu ili restos vespermanĝi. Tiam resonoris plej laŭte, kaj li devis kuri al la pordo. Temis ne pri kvar, sed pri kvin! Unu plia gnomo aldoniĝis, dum li hezitadis malantaŭ la pordo. Li apenaŭ finturnis la anson, antaŭ ol ili envenis, riverencis kaj salutis “Je via servo” unu post la aliaj. Dorio, Norio, Orio, Oino kaj Gloino ili nomiĝis; kaj baldaŭ pendis sur la hokoj du kapuĉoj purpuraj, unu griza, unu bruna kaj unu blanka kapuĉo; kaj jen ili formarŝis, kun larĝaj manoj sub oraj kaj arĝentaj zonoj, por renkonti la aliajn. Jam fariĝis preskaŭ amaso. Iuj mendis bieron, aliaj porteron, kaj unu kafon, kaj ĉiuj mendis kukojn, tiel ke la hobito estis tre okupita dum longa tempo.

Granda kruĉo da kafo jam estis en la kameno, la grenumitaj kukoj jam estis formanĝitaj, kaj la gnomoj ĵus ekmanĝis la buteritajn skonojn, kiam aŭdiĝis laŭta frapo. Ne sonorado, sed forta frap-frapado ĉe la bele verda pordo de la hobito. Iu frapegis per bastono!

Bilbo kolerege hastis laŭ la koridoro tre konfuzita kaj konsternita – estis la plej ĝena merkredo, kiun li iam ajn spertis. Li ŝire malfermis la pordon, kaj jen ili ĉiuj enfalis, unu sur la aliajn. Pliaj gnomoj, ankoraŭ kvar! Kaj post ili troviĝis Gandalfo, apoganta sin je sia bastono kaj ridanta. Li ja vere faris kavon sur la bela verda pordo, kaj cetere li ankaŭ forbatis la sekretan signon, kiun li faris hieraŭ matene.

– Atentu, atentu, – li diris. – Ne estas via maniero, Bilbo, atendigi homojn ĉe l' sojlo, kaj poste malfermi la pordon kiel ŝtoppafilon! Mi prezentu Bifuron, Bofuron, Bomburon, kaj precipe Torinon!

– Je via servo, – diris Bifuro, Bofuro kaj Bomburo, starantaj vice. Poste ili pendigis du flavajn kapuĉojn, unu palverdan kaj unu lazuran kapuĉon kun longa arĝenta kvasto. Tiu lasta apartenis al Torino, tre grava gnomo, efektive, la granda Torino Kverkaŝildo mem, al kiu tute ne plaĉis terenfali sur la piedmaton de Bilbo, sube de Bifuro,

Bofuro kaj Bomburo. Krome, Bomburo estis ege grasa kaj peza. Torino ja estis tre fiera, kaj nenion diris pri servo; sed Bilbo tiel petis pardonon, ke fine li gruntis “ne gravas” kaj ĉesis sombre mieni.

– Nun, ĉiuj ni estas ĉi tie! – diris Gandalfo, vidante sur la hokoj la linion de dek tri kapuĉoj, kiuj estis krome la plej bonaj demeteblaj kapuĉoj destinataj al festoj, kaj sian ĉapelon. – Bela renkontiĝo! Mi esperas, ke restas io por manĝi kaj trinki por la malfruintoj. Kion? Teon? Ne, dankon! Glaseton da ruĝa vino, por mi, mi petas.

– Ankaŭ por mi, – diris Torino.

– Kaj framb-marmeladon, kaj pomtorton, – diris Bifuro.

– Kaj sek-fruktajn tortetojn, kaj fromaĝon, – diris Bofuro.

– Kaj pork-pasteĉon, kaj saladon, – diris Bomburo.

– Kaj pli da kukoj, kaj da biero, kaj da kafo, se estas egale al vi, – kriis la aliaj gnomoj de malantaŭ la pordo.

– Kuiru kelkajn ovojn, jen bravulo! – postkriis Gandalfo, dum la hobito forstamfis al la provizejo. – Kaj ne forgesu la malvarman kokidaĵon kaj peklitajn kukumetojn.

“Kvazaŭ li scius, kion mi scias pri la enhavo de miaj provizejoj!” – pensis sinjoro Baginzo, kiu konsternite demandis sin, ĉu aventuraĉo alvenis ĝuste ĉi tien, en lian domon. Post kiam li kunigis la botelojn, telerojn, tranĉilojn, forkojn kaj aliajn aĵojn sur grandajn pletojn, li iĝis tre varma, ruĝmiena, kaj ĝenita.

– Estu konfuzitaj kaj damnitaj tiuj gnomoj, – li voĉis. – Kial ili ne helpas min!

Sed jen! Staris Balino kaj Dvalino ĉe la pordo de l’ kuirejo, kaj malantaŭe Filio kaj Kilio, kaj antaŭ ol li povis eĉ diri “tranĉilo”, ili metis la pletojn kaj du tabletojn en la salonon kaj pretigis ĉion.

Gandalfo havis la ĉefan sidlokon, kun la dek tri gnomoj ĉirkaŭe, kaj Bilbo sidis sur tabureto ĉe la kameno, mordetante biskviton – lia malsato jam malaperis – ŝajnigante, ke ĉio estas en ordo, kaj entute ne temas pri aventuro. La gnomoj ade manĝis, ade parolis, kaj pasis horoj. Finfine, ili forpuŝis siajn seĝojn, kaj Bilbo ekhastis por kunigi la telerojn kaj glasojn.

– Mi supozas ke vi restos vespermanĝi? – li diris, per sia plej ĝentila kaj neurĝa maniero.

– Kompreneble! – diris Torino, – Kaj poste. Ni ne aranĝos la aferon ĝis malfrue, kaj devos antaŭe ĝui muzikon. Ek al la ordigo!

Je tio la dek du gnomoj – sed ne Torino, kiu estis tro grava kaj plu parolis kun Gandalfo – ekstaris, kaj stakigis ĉion alte. Kaj ili foriris, ne atendinte pletojn, ĵonglante per unu mano stakojn da teleroj kun botelo supre, dum la hobito postkuris ilin preskaŭ pepante pro timo: ‘Atentu, mi petas” kaj “Bonvolu ne ĝeni vin, mi mem povas”. Sed la gnomoj nur ekkantis:

La glasojn dissplitu, fendiĝu la vazoj!
Tranĉilojn difektu, kurbigu la forkojn!
Ĉar Bilbon ĉagrenas tiaj okazoj – 
frakasu botelojn, brulumu la korkojn!

Tranĉu la tukon, la grason surtretu!
Verŝu la lakton jam provizej-planke!
Sur maton dormĉambran ostaron demetu!
La pordojn makulu per vin’ ĉiuflanke!

En akvon bolantan mergegu fajencojn;
ilin per stango pistadu skrupule;
se iuj ĉefine rezistis l’ atencojn,
ilin tra l’ halo ĵetegu disrule!

Ĉar Bilbon ĉagrenas tiaj okazoj,
zorge, tre zorge traktu pri l’ vazoj.

Kaj kompreneble, ili ne faris tiujn fiaĵojn, kaj ĉion netigis kaj ordigis fulmorapide, dum la hobito rondiris en la centro de la kuirejo, klopodante kontroli, kion ili faris. Poste ili revenis kaj trovis Torinon fumi pipon kun la piedoj sur la fendro. Li elblovis grandegajn fumoringojn, kiuj iris tien, kien li ordonis – supren en la kamentubon, malantaŭ la horloĝon sur la kamenbreto, sub la tablon, aŭ cirkle sub la plafono; sed kien ajn ili iris, ili ne sufiĉe rapidis por eviti Gandalfon. Hop! Li sendis malpli grandan fumringon el sia mallonga argila pipo ĝuste tra la ringoj de Torino. Tiam la fumringo de Gandalfo verdiĝis kaj revenis ŝvebi super la kapo de l’ sorĉisto. Ĉirkaŭ li jam estis nubo da ili, kaj en la ombra lumo li aspektis stranga kaj magieca. Bilbo staris fikse, kaj rigardis, ĉar li ŝatis fumringumi, kaj li ruĝiĝis, rememorante, kiom fiera li estis hieraŭ matene pri la fumringoj, kiujn li blovis en la venton trans la Monteton.

– Nun, ek al la muziko! – diris Torino. – Alportu la muzikilojn!

Kilio kaj Filio hastis al siaj sakoj kaj alportis etajn violonojn, Dorio, Norio kaj Orio prenis flutojn el siaj jakoj, Bomburo havigis al si tamburon el la vestiblo. Ankaŭ Bifuro kaj Bofuro eliris kaj revenis kun klarnetoj, kiujn ili estis lasintaj en la bastonujo. Dvalino kaj Balino diris:

– Pardonu, sed ni lasis la niiajn antaŭ la pordo.

– Alportu ankaŭ la mian, – diris Torino.

Ili revenis kun vjoloj, tiel grandaj kiel ili, kaj kun la harpo de Torino, pakita en verda tolo. Ĝi estis bela, ora harpo, kaj kiam Torino ĝin plukis, la muziko tuj komenciĝis, tiel subite kaj dolĉe, ke Bilbo forgesis ĉion, kaj forportiĝis en ombrajn landojn sub fremdaj lunoj, for de la Akvo, kaj tre longe for de sia hobito-truo sub la Monteto.

La mallumo envenis la ĉambron tra la fenestreto, kiu estis sur la flanko de la Monteta deklivo; la fajro flagretis – estis aprilo – kaj ili plu ludis, dum la ombro de l’ Gandalfa barbo svingiĝis sur la muro.

La mallumo plenigis la tutan ĉambron, la fajro formortis, la ombroj forpasis, kaj ili ankoraŭ ludadis. Kaj subite, unu post la alia, ili ekkantis, samtempe kun la ludado, ĉantante la gorĝprofundajn kanzonojn de la antikvaj gnomoj el la profundaj hejmoj. Jen fragmento de ilia kanto, se ĝi povas simili ilian kanton sen ilia muziko:

Transmonten en nebulo frida
al kavernar’ profunde sida
ni devas for je la tagaŭror’
cele al pala or’ sorĉita.

Pragnomoj sorĉis plej fortike
dum gongis martelbat’ efike
ĉe l’ fundoj kaŝaj de l’ tenebraĵoj
en kavaj haloj suberike.

Por elfaj princoj, reĝoj avaj,
oron el amasegoj ravaj
ili adaptis, kaj lumon kaptis
kaŝotan en teniloj glavaj.

Arĝentkolĉenojn ili ligis
el floraj steloj, surkronigis
la drakofajron, kaj lum-emajlon
de sun’ kaj lun’ al drat’ aplikis.

Transmonten en nebulo frida
al kavernar’ profunde sida
ni devas for je la tagaŭror’
plene al pala or’ sorĉita.

Por si pokalojn ili muldis
kaj orajn harpojn; tie multis
kantad’ belsona en lok’ sennoma:
tion nek elf’ nek hom’ aŭskultis.

La pinoj sur altaĵ' turbulis,
la ventoj en la nokt’ ululis;
la fajro ruĝa disflamis muĝa;
la arboj torĉe lumorbrulis.

Sonoris sonoriloj vale
kaj supren gapis homoj pale;
kolero draka, feroc-ataka,
detruis domojn, turojn fale.

La monto fumis sub la luno;
la gnomoj pro ĉi misfortuno
forfuĝis el la minacp pela
de lia paŝo, sub la luno.

Transmonten en nebulo frida
al kavernar’ profunde sida
ni devas for je la tagaŭror’
sur voj’ al reakir’ abunda!

Kaj dum ilia kantado, la hobito spertis la amon al belaĵoj faritaj per mano, ruzo kaj magio, amon ferocan kaj ĵaluzan, la deziron de gnomaj koroj. Kaj io Tjuka ekscitis lin, kaj li volis ekvidi la montegojn, kaj aŭdi la pinojn kaj la akvofalojn, kaj esplori la kavernarojn, kaj porti glavon anstataŭ promenbastonon. Li rigardis el la fenestro. La steloj aperis sur malluma ĉielo super la arboj. Li pripensis la gnomajn juvelojn brilantajn en la ombraj kavernoj. Subite en la arbaro trans la Akvo flamo flagris – supozeble iu ekbruligis lignofajron – kaj li ekpensis pri la entrudo de rabemaj drakoj sur la Monteto, perflame ekbruligantaj ĝin. Li tremetis kaj tuj refariĝis simpla sinjoro Baginzo de Bag-Endo en Submonteto.

Li ŝanceliĝe stariĝis. Li duonintencis serĉi lampon, kaj pli ol duone intencis kaŝi sin malantaŭ la kelajn bierujojn kaj ne reveni, antaŭ ol ĉiuj gnomoj foriros. Li tuj trovis ke la muziko kaj kantado jam haltis, kaj ke ili ĉiuj gvatis lin per la okuloj brilantaj en la mallumo.

– Kien vi iras? – diris Torino per voĉo, kiu verŝajne aŭdigis, ke li divenis la du duonojn de la hobita spirito.

– Kial ne iom da lumo? – diris Bilbo, bedaŭresprime.

– Al ni plaĉas la ombroj, – diris ĉiuj gnomoj. – Decas ombro por afero sombra! Kaj restas multaj horoj antaŭ la tagaŭror’.

– Kompreneble! – diris Bilbo kaj sidiĝis haste. Li maltrafis la tabureton kaj sidiĝis sur la fendron, faliginte la fajrostangon kaj la ŝovelilon..

– Ĉit! – diris Gandalfo. – Torino parolu.

Kaj Torino komencis tiele:

– Gandalfo, gnomoj kaj sinjoro Baginzo. Ni estas kunvenintaj en la domo de nia amiko kaj kunkonspiranto, tiu ĉi plej bonega kaj aŭdaca hobito – liaj piedfingraj haroj neniam forfalu, kaj ĉiuj laŭdu lian vinon kaj bieron!

Li paŭzis por respiri kaj por ke Bilbo ĝentile respondu, sed la flatoj preterŝutis la kompatindan Bilbon, kiu buŝklapis proteste pro la etikedo aŭdaca kaj eĉ pli malbona kunkonspiranto, kvankam neniu sono elbuŝis, ĉar li tre konsterniĝis. Do Torino daŭrigis:

– Ni estas kunvenintaj por diskuti niajn planojn, niajn artifikojn, metodojn, politikojn kaj rimedojn. Ni baldaŭ, antaŭ la tagaŭror’, komencos longan vojaĝon, vojaĝon de kiu iuj el ni, aŭ ĉiuj ni – krom nia amiko kaj konsilanto, la inĝenia sorĉisto Gandalfo – eble neniam revenos. Temas pri solena momento. Nia celo estas, supozeble, konata de ni ĉiuj. Por la estimata sinjoro Baginzo, kaj eble por unu-du junaj gnomoj – mi eble rajtas mencii Kilion kaj Filion, ekzemple – la ĝusta situacio indas je mallonga klarigo.

Tia estis la stilo de Torino. Li estis grava gnomo. Se oni estus permesinta al li, li daŭrigus, ĝis kiam li haltus por enspiri, sen diri eĉ unu aferon, kiun oni ne jam scius. Sed li estis malĝentile interrompita. La kompatinda Bilbo ne plu povis prokrasti. Je eble neniam revenos komenciĝis ŝiri en li krio, kaj baldaŭ ĝi eksplodis, kiel fajfo de lokomotivo el tunelo. Ĉiuj gnomoj eksaltis, renversante la tablon planken. Gandalfo bruligis bluan lumon ĉe l’ pinto de sia magia bastono, kaj en ĝia blua fajrobrilo oni vidis la kompatindan hobiton genui sur la ĉekamena mato, tremante kiel fandiĝanta ĵeleo. Li platfalis planken, kriante “fulmotrafita, fulmotrafita!” – tio estis la sola parolo, kiun ili povis havigi dum loriga daŭro. Ili do prenis kaj kuŝigis lin flanke de la vojo sur sofon en apuda salono, kun trinkaĵo ĉe l’ kubuto, kaj revenis al siaj sombraj aferoj.

– Nervoza ulo, – diris Gandalfo, dum ili residiĝis. – Malgraŭ kuriozaj paroksismoj, li estas unu el la plej bonaj, unu el la plej bonaj – feroca kiel atakita drako.

Se iam vi vidus atakitan drakon, vi ekscius, ke tio ĉi estis nur poezia troigo pri iu ajn hobito, eĉ pri la prapraonklo de l’ Maljuna Tjuko, Bovblekulo, kiu tiom altis (por hobito), ke li kapablis rajdi ĉevalon. Li sturmis la goblenajn armeojn de Monto Gramao dum la Batalo sur Verdkampoj kaj forfrapis la kapon de la goblena reĝo Golfumbulo per ligna klabo. Ĝi flugis cent jardojn for, kaj falis en kuniklotruon, kaj tiel estis samtempe gajnita la batalo kaj inventita la golf-ludo.

Tamen dume la pli milda posteulo de Bovblekulo revigliĝis en la salono. Post momento kaj trinko, li ŝtelpaŝis timeme ĝis la pordo de la gastoĉambro. Jen tio, kion li aŭdis. Parolis Gloino:

– Fu! (aŭ ia grunto plimalpli simila). Li taŭgos, ĉu? Trankviligas, kiam Gandalfo priparolas la ferbcon de tiu hobito, sed unu tiaspeca krio dum momento de konsterniĝo sufiĉus por veki la drakon kaj ties parencojn, kaj mortigus nin ĉiujn. Mi opinias, ke li pepis pli time ol nervoze! Fakte, se ne temus pri la surporda signo, mi certus ke ni estus venintaj al la malĝusta domo. Kiam mi ekvidis.la uleton kaŭri kaj anheli sur la mato, mi tuj dubis. Li pli similas spiciston ol rompŝteliston!

Tiam sinjoro Baginzo turnis la anson kaj eniris. La Tjuka flanko ja gajnis. Li subite kaj firme decidis ne enlitiĝi kaj matenmanĝi, por ke oni konsideru lin feroca. Kaj kio pri uleto kaj kaŭri sur la mato? Tio preskaŭ ferocigis lin. Multfoje poste la flanko Baginza bedaŭris tion, kion li nun faris, kaj li diris al si: “Bilbo, vi estis naivulo; vi eniris kaj sidiĝis ĝuste en la kaĉon.”

– Pardonu min, – li diris, – pro tio, ke mi estas aŭdinta la vortojn, kiujn vi estis dirantaj. Mi ne ŝajnigas, ke mi komprenas tion, kion vi priparolas, nek viajn komentojn pri rompŝtelistoj, sed mi kredas certi (jen maniero, kiun li ĉiam nomis “digna sinteno”), ke vi supozas min esti nesufiĉe taŭga. Mi malpravigos vin. Mi ne havas signon sur mia pordo, kiu estis farbita pasintsemajne, kaj mi certas, ke vi venis al la malĝusta domo. Tuj kiam mi vidis viajn strangajn vizaĝojn sursojle, mi tuj dubis. Sed traktu ĝin kvazaŭ la ĝustan! Diru al mi tion, kion vi volas farigi, kaj mi faros, eĉ se mi devos marŝi ĝis la plej orienta Oriento, kaj batali kun la Homserpentoj en la Lasta Dezerto. Mi estas ido de mia pra-pra-pra-praonklo, Bovblekulo Tjuko, kaj...

– Jes ja; sed tio estis antaŭ longa tempo, – diris Gloino, – mi parolis pri vi mem. Kaj mi certigas, ke tamen estas signo sur tiu pordo – la kutima signo de l’ metio, almenaŭ laŭ la tradicio. Rompŝtelisto deziras bonan laboron, kun multa ekscito kaj sufiĉa salajro – tiel ĝi kutime legiĝas. Vi rajtas diri: Sperta Trezor-serĉisto anstataŭ Rompŝtelisto se vi deziras. Iuj tiel faras. Iuj ne. Estas tute al ni egale. Gandalfo diris al ni, ke troviĝis tia persono en la najbaraĵo, serĉanta tujan Laboron, kaj ke li aranĝis renkontiĝon ĉi-merkrede je la horo de l’ temanĝo.

– Kompreneble signo estas, – diris Gandalfo. – Mi mem ĝin faris. Pro kialoj tre bonaj. Vi petis, ke mi trovu la dek-kvaran anon de la ekspedicio, kaj mi elektis sinjoron Baginzo. Se iu el vi dirus, ke mi elektis malĝustan personon aŭ malĝustan domon, vi povos resti dektriope kaj sperti ĉiajn malfeliĉojn, aŭ eĉ reveni al karbo-fosado.

Li grimacis tiel kolere al Gloino, ke la gnomo repremiĝis en sia sidloko; kaj kiam Bilbo malfermis la buŝon por demandi ion, li turnis sin, kaj grimace gvatis lin, alŝovante siajn hirtajn brovojn, ĝis kiam Bilbo klakfermis la buŝon.

– Ĝuste, – diris Gandalfo. – Ni ne plu disputu. Mi elektis sinjoron Baginzo, kaj tio devus sufiĉi por vi ĉiuj. Se mi diras, ke li estas rompŝtelisto, li ja estas aŭ estos rompŝtelisto, kiam venos la momento. Li havas pli da lerto, ol vi opinias, kaj multe pli ol li mem kredas. Vi travivos ĉiuj, eventuale, kaj dankos min. Nun, kara Bilbo, alportu lampon, ke sur la afero estu iom da lumo!

Sur la tablon en brilo de granda ruĝŝirma lampo, li rulis pecon de pergameno simila al mapo.

– Tion faris Troro, via avo, Torino, – li diris responde al la ekscititaj demandoj de la gnomoj. – Ĝi estas plano de la Monto.

– Mi ne vidas, ke ĝi nin multe helpos, – diris Torino, post ekvido. – Mi memoras sufiĉe bone la Monton kaj la ĉirkaŭajn landojn. Kaj mi scias, kie troviĝas Mornarbaro, kaj la Velka Erikejo, kie la drakoj sin bredis.

– Estas ruĝmarkita drako flanke de l’ Monto, – diris Balino, – sed estus sufiĉe facile lin trovi sen tio, se iel ni alvenus tien.

– Sed restas unu signo, kiun vi ne rimarkis, – diris la sorĉisto, – kaj tio estas la sekreta enirejo. Ĉu vi vidas tiun runon ĉe la okcidenta flanko, kaj la manon, kiu ĝin indikas de la aliaj runoj? Tio signas sekretan eniron al la Subaj Haloj. (Rigardu la mapon ĉe la komenco de tiu ĉi libro, kaj vi vidos tie la runojn).

– Ĝi eble iam estis sekreta, – diris Torino, – sed kiel ni povas scii, ke ĝi ankoraŭ sekretas? Maljuna Smaŭgo jam vivas tie sufiĉe longe por malkaŝi ĉion scieblan en tiu kavernaro.

– Li ja scius, sed li ne povas uzi ĝin jam de multaj jaroj.

– Kial?

– Ĉar ĝitro malgrandas. “Kvin futojn altas la pordo kaj triopo povas enmarŝi kune”, diras la runoj, sed Smaŭgo ne povus enrampi truon de tia grandeco eĉ kiam li estis juna drako, certe ne post kiam li forvoris tiom da gnomoj kaj homoj de Dalo.

– Ĝi ŝajnas al mi tre granda truo, – pepis Bilbo, kiu neniam spertis drakojn, sed nur hobitotruojn. Li ekscitiĝis kaj interesiĝis denove, kaj tial li forgesis teni la buŝon fermita. Li ŝatis mapojn, kaj en la vestiblo pendis granda promenmapo de la regiono kun ruĝe indikitaj itineroj, preferataj de Bilbo. – Kiamaniere tiu granda pordo povas resti sekreto al eksteruloj, kaj al la drako?

Vi devas konstati ke li estis ankoraŭ nur tre malgranda hobito.

– Multmaniere, – diris Gandalfo. – Sed kiamaniere tiu ĉi estas kaŝita ni ne scias sen veni kaj vidi ĝin. Laŭ la teksto de l’ mapo mi supozas, ke iuloke estas ŝlosita pordo, kiun oni fabrikis simile al montoflanko. Jen la kutima artifiko de la gnomoj, ĉu mi ne pravas?

– Ĝuste tiel, – diris Torino.

– Krome, aldonis Gandalfo, – mi forgesis mencii, ke la mapon akompanas ŝlosilo, malgranda kaj kurioza ŝlosilo. Jen ĝi! – li diris kaj donis al Torino ŝlosilon el arĝento kun granda stango kaj labirintaj ornamaĵoj. – Gardu ĝin zorge!

– Ja tiel mi faros, – diris Torino, kaj fiksis ĝin al fajna ĉeno, pendanta ĉirkaŭ lia kolo sub la jako. – Nun la afero ŝajnas pli esperiga. Ĝi tiu novaĵo des pli bonigas ĝin. Ĝis nun ne estis al ni klare, kio estis farenda. Ni planis iri orienten, kiel eble plej kaŝe kaj atenteme, ĝis la Longa Lago. Post tiam, la ĝenoj komenciĝus.

– Longe antaŭ tiam, se mi konas la vojojn al la Oriento, – interrompis Gandalfo.

– Ni irus de tie laŭ la Rivero Rapida, – daŭrigis Torino, kvazaŭ ne aŭdante, – kaj poste al la ruinoj de Dalo, la antikva urbo en la valo, sub la ombro de la Monto. Sed al neniu el ni plaĉis la ideo, ke ni eniru tra la Ĉefpordo. La rivero trafluas ĝin, trans la klifego ĉe l’ sudo de la monto, kaj eliras tra ĝi ankaŭ la drako: tro ofte, se li ne ŝanĝis siajn kutimojn.

– 1 Tio ne taŭgas, – diris la soiĉisto, – sen fortega Militisto, aŭ Heroo. Mi klopodos trovi unu el ili, sed militistoj batalas inter si en foraj landoj, kaj en ĉi tiu regiono herooj estas maloftaj, aŭ ne troveblaj. Glavoj ĉi tie estas malakraj, kaj hakiloj uziĝas por tranĉi arbojn, ŝildoj servas kiel luliloj aŭ potkovriloj, kaj drakoj estas komforte distaj, do fabelaj. Tial mi finelektis roinpŝteladon – ĉefe kiam mi rememoris la ekziston de la Flanka Pordo. Kaj jen nia malgranda Bilbo Baginzo, la rompŝtelisto mem. La elektita; kaj selektita rompŝtelisto. Nun, ek al la kreo de veraj planoj.

– Nu, bone, – diris Torino, – supozeble la sperta ŝtelisto povus doni al ni iujn ideojn aŭ sugestojn. – Li turnis sin mokĝentile al Bilbo.

– Unue, mi ŝatus scii iom pli multe pri kelkaj aferoj, – li diris, sentante sin konfuzita kaj iom interne tremema, sed ankoraŭ Tjuke agordita sekvi la aferon. – Mi volas diri: pri la drako, oro kaj ĉio ĉi, kaj kiel ĝi alvenis tien, kaj al kiu ĝi apartenas, kaj tiel plu.

– Ĉielo gardu min! – diris Torino, – ĉu vi ne havas mapon? Kaj ĉu vi ne aŭdis nian kanton? Kaj ĉu ni ne priparoladis tion dum horoj?

– Tamen, mi ŝatus scii ĉion simple kaj klare, – li diris obstine, prenante sian negocan manieron (kutime destinata al dezirantoj prunti lian monon), kaj penante ŝajnigi sin sagaca, prudenta kaj profesia, kaj inda je la Gandalfa rekomendo. – Mi dezirus ŝcii ankaŭ pri la riskoj, neplanitaj spezoj, tempo bezonota, salajro kaj simile.

Per tio li volis diri: “Kiel mi profitos? Kaj ĉu mi revenos viva?”

– Ho, nu, en ordo, – diris Torino. – Jam delonge dum la epoko de mia avo Troro, nian familion oni forĉasis el la Fora Nordo, kaj ĝi revenis kune kun nia trezoro kaj nia provizaro al la Monto, kiu estas sur la mapo. Ĝin unue malkaŝis mia praulo, Traino la Antikva, kaj poste ili minis, kaj tunelis, kaj faris pli grandegajn halojri kaj laborejojn, kaj krome mi kredas, ke ili trovis amasori da oro kaj ankaŭ multajn juvelojn. Ĉiuokaze, ili fariĝis treege riĉaj kaj konataj, kaj mia avo estis denove Reĝo Sub la Monto, kaj lin traktis tre ĝentile la homoj, kiuj loĝis sude, kaj kiuj iom post iom okupis la bordojn de la RiVero RaLpida, ĝis la valo sub la ombro de la Monto. Tie ili starigis la gajan urbon Dalo en tiu epoko. Reĝoj invitis niajn forĝistojn kaj rekompencis plej riĉe eĉ la malplej bonajn. Familiestroj petis, ke iliaj filoj lernoservu ĉe ni, kaj ili pagis al ni malavare, precipe per vivprovizoj, kiujn ni mem neniam kutimis kultivi aŭ serĉi. Vere tiuj tagoj estis por ni bonaj, kaj la plej malriĉaj el ni havis monon por elspezi kaj disprunti, kaj liberan tempon por fabriki, simple por sin distri, la plej belajn aĵojn, sen paroli pri la plej mirindaj kaj magiaj ludiloj, kies speco ne plu troviĝas en la hodiaŭa mondo. Tiel la haloj de mia avo pleniĝis je kirasoj kaj juveloj, skulptaĵoj kaj pokaloj, kaj la ludila bazaro de Dalo estis la mirindaĵo de l’ Nordo.

»Sendube tio alvenigis la drakon. Kiel oni scias, drakoj ŝtelas oron kaj juvelojn de homoj, elfoj kaj gnomoj, ie ajn ili trovas ilin, kaj ili gardas la rabitajn trezorojn dum sia tuta vivo (ĝi estas efektive eterna, se oni ne mortigas ilin), kaj ili ne ĝuas en tio eĉ unu latunan moneron. Fakte, ili apenaŭ distingas majstroverkon de fuŝaĵo, kvankam ili kutime scipovas diveni ilian merkatan valoron; sed ili ne scias kiel fabriki ion ajn, eĉ ne fiksi skvameton de sia kiraso. Troviĝis multaj drakoj en la Nordo dum tiu epoko, kaj la oro tie supozeble maloftiĝis, kaj samtempe la gnomoj forfuĝis suden aŭ formortis, kaj pliiĝis la dezertiĝo kaj damaĝo, kiujn kaŭzis la drakoj. Tie vivis aparte avara, forta, kaj fia drako, nomata Smaŭgo. Unu tagon li ekflugis aeren kaj venis suden. Ni nur ekaŭdis uraganan bruegon el la Nordo, kaj la pinoj sur la Monto kliniĝis kaj krakis pro la vento. Iuj gnomoj staris ekstere – feliĉe, unu el ili estis mi, bele aventurema gnometo, ĉiam vaganta, kaj je tiu tago tio savis mian vivon – nu, de tre fore ni vidis la drakon surŝuti nian monton flamigante ĝin. Poste li malsupreniris laŭ deklivoj, kaj kiam li atingis la arbaron, ĉio ekbrulis. Samtempe ĉiuj sonoriloj sonoris en Dalo, kaj la militistoj armiĝis. La gnomoj hastis tra sia pordego, sed la drako tie ilin jam atendis. Neniu eskapis tiuvoje. La rivero ekvaporiĝis, kaj la vaporo surfalis Dalon, kaj ene de la nebulo la drako sturmis ilin kaj detruis la soldatan plimulton – la kutima malgaja historio, kiuj okazis ofte en tiu epoko. Sekve li retroiris kaj enrampis tra la Ĉefpordo kaj purigis la halojn, koridorojn, tunelojn, vojetojn, kelojn, salonojn kaj pasejojn. Poste ne plu restis vivantaj gnomoj, kaj li prenis por si ilian riĉaĵon. Verŝajne, ĉar tia estas la draka maniero: li malsupre stakis ĉion en grandan amason, kaj uzas ĝin kiel liton. Pli malfrue li kutimis elgrimpi tra la Pordego celante Dalon, kaj li forportis homojn, ĉefe fraŭlinojn, por manĝi ilin, ĝis kiam Dalo ruiniĝis, kaj ĉiuj mortis aŭ foriris. Kio tie okazas nun, mi ne scias, sed mi supozas, ke neniu loĝas en tiu ĉi epoko pli proksime al la Monto ol en la fora bordo de la Longa Lago.

»La malmultaj el ni, kiuj restis ekstere, kaŝe sidiĝis kaj ploris, malbenante Smaŭgon, kaj tie nin surprize renkontis miaj patro kaj avo, kun bruletigitaj barboj. Ili tre severe mienis kaj diris tre malmulte. Kiam mi demandis, kiel ili eskapis, ili diris ke mi haltigu la langon, kaj ke unu tagon en taŭga momento mi ja scios. Poste ni foriris, kaj devis gajni nian vivtenon kiel eble plej bone en disaj landoj, ofte tiel malnoble kiel ĉeval-forĝistoj aŭ eĉ karbo-ministoj. Sed ni neniam forgesis nian rabitan trezoron. Kaj eĉ nun, kiam (mi konfesas) ni havas sufiĉe por travivi, kaj ne tro malriĉas, – Torino karesis sian oran kolĉenon, – ni ankoraŭ intencas rehavigi ĝin al ni, kaj realigi nian malbenon kontraŭ Smaŭgo, se eble.

»Mi ĉiam scivolis pri la eskapo de miaj patro kaj avo. Mi nun konstatas, ke ili havis privatan flankopordon, pri kiu sciis ili solaj. Sed tiam sendube ili faris la mapon, kaj mi ŝatus scii kiel Gandalfo havigis ĝin al si, kaj kial ĝi ne alvenis al mi, la vera heredanto.

– Mi ja ne “havigis ĝin al mi”, ĝin al mi oni donis, – diris la sorĉisto. – Vian avon Troro mortigis Azogo la Gobleno, vi memoras tion, en la minejoj de Morio.

– Malbenata nomo, jes, – diris Torino.

– Kaj via patro Traino foriris la dudek-unuan de aprilo, jam de cent jaroj la pasintan ĵaŭdon, kaj vi neniam plu vidis lin...

– Vere, vere, – diris Torino.

– Nu, via patro donis ĉi tion al mi, por ke mi ĝin donu al vi; kaj se mi elektis mian momenton kaj manieron ĝin transdoni, vi ne povas kulpigi min, ĉar estis malfacile vin trovi. Via patro ne memoris sian propran nomon, kiam li donis al mi la paperon, kaj neniam diris al mi la vian, do fine mi kredas, ke mi indas laŭdon kaj dankon! Jen ĝi, – li diris enmanigante al Torino la mapon.

– Mi ne komprenas, – diris Torino, kaj Bilbo pensis, ke li demandus same. La klarigo ŝajnis ne klarigi.

– Via avo, – diris la sorĉisto malrapide kaj sombre, – donis la mapon al sia filo por sekureco antaŭ ol iri al-la minejoj de Morio. Via patro foriris provi sian ŝancon kun la mapo, post kiam via avo estis mortigita, kaj multajn aventurojn malagrablajn li spertis, sed li neniam proksimiĝis al la Monto. Mi trovis lin en la kavkarceroj de la Nekromanciisto, sed mi neniam scios, kiel li venis tien.

– Kion vi faraĉis tie? – demandis Torino treme, kaj la gnomoj kune tremis.

– Ne ŝovu vian nazon. Mi serĉis ion, kiel kutime, kaj temis pri tre fia kaj danĝera afero. Eĉ mi, Gandalfo, apenaŭ eskapis. Mi klopodis savi vian patron, sed estis tro malfrue. Li estis senvigla mense, kaj vaganta, kaj li jam ĉion forgesis krom la mapon kaj la ŝlosilon.

– Ni jam delonge traktis la goblenojn de Morio, – diris Torino, – ni devus atenti nun la Nekromanciiston.

– Ne absurdu! Li estas malamiko ekster la potenco de ĉiuj gnomoj kunmetitaj, se iu povus ilin rekunmeti el la kvar mondanguloj, La sola deziro de via patro estis, ke lia filo legu la mapon kaj uzu la ŝlosilon. La drako kaj la Monto estas pli ol sufiĉe imponaj taskoj por vi

Ek! Ek! – diris Bilbo, kiu neatendite parolis laŭtvoĉe.

– Ek al kio? – Ĉiuj diris, sin turnante al li tiel, ke li konsterniĝis, kaj respondis:

– Ek al tio, kion mi volas diri!

– Kio estas tio? – ili demandis.

– Nu, mi dirus, ke vi devus iri orienten kaj vidi. Malgraŭ ĉio, restas tiu Flankpordo, kaj drakoj devas dormi, mi supozas. Mi imagas, ke se vi sidus sur la pordosojlo sufiĉe longe, al vi venus bona ideo. Kaj nun, vidu, mi pensas, ke sufiĉas tiom da parolado ĉi-nokte, se vi min komprenas. Kial nun ne estu enlitiĝo, kaj frua foriro, kaj ĉio tia? Mi preparos bonan matenmanĝon, antaŭ ol vi ekiros.

– Antaŭ ol ni ekiros, ĉu ne? – diris Torino. – Ĉu ne vi estas la rompŝtelisto? Kaj ĉu ne pordosojlo kaj trapordiĝo estas la taskoj de la rompŝtelistoj? Sed mi konsentas pri lito kaj matenmanĝo. Mi preferas ses ovojn kun mia ŝinko, kiam mi komencas vojaĝon; frititaj ne poĉitaj, kaj ke ili ne rompiĝu!

Post kiam la aliaj mendis siajn matenmanĝojn, eĉ sen diri “bonvolu”, kio tre ĝenis Bilbon, ili ĉiuj ekstaris. La hobito devis trovi ĉambron por ĉiu, kaj li plenigis ĉiujn siajn kromĉambrojn kaj preparis litojn sur seĝoj kaj sofoj, antaŭ ol ili ĉiuj estis lokitaj, kaj li eniris sian liteton lacega kaj iom ne kontenta. Li certis nur pri unu punkto: ke li ne klopodos ellitiĝi frue, kaj ne preparos por la aliaj ian matenmanĝaĉon. Lia Tjukeco jam forvelkis, kaj li ne plu certis, ke li foriros aventuri la venontan matenon.

Dum li kuŝis enlite, li ankoraŭ aŭdis Torinon zumi al si en la apuda kaj plej bona ĉambro:

Transmonten en nebulo frida
al kavernar’ profunde sida
ni devas for je la tagaŭror’
cele al oro longperdita.

Bilbo ekdormis kun tiu kanto en siaj oreloj, kaj pro ĝi li sonĝis tre maltrankvilige. Jam estis longe post la tagaŭroro, kiam li vekiĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.