La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOBITO

Aŭtoro: John Ronald Reuel Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 3: MALLONGA RIPOZO

Ili nek kantis nek rakontis fabelojn dum tiu tago, kvankam la vetero pliboniĝis, nek la sekvan tagon, nek la tagon poste. Je ĉiu flanko ili komencis senti pli proksiman danĝeron. Ili bivakis sub la steloj, kaj kvankam restis sufiĉe da herbo por la poneoj, al ili mankis nutraĵoj malgraŭ la provizoj, kiujn ili prenis de la troloj. Unu matenon ili transvadis larĝan riveron, kiu murmuris kaj ŝaŭmis sur ŝtonoj. La kontraŭa bordo estis kruta kaj glita. Kiam ili atingis la bordosupron kondukante la poneojn, ili vidis, ke la granda montaro estis proksima. Ŝajnis, ke ili estis nur unu tagon for de la piedo de la plej proksima monto. Malluma kaj morna ĝi aspektis, kvankam sur ĝiaj brunaj deklivoj vidiĝis makuloj de sunlumo, kaj malantaŭ la montoŝultroj brilis neĝkovritaj pintoj.

– Ĉu ĝi estas nia Monto? – demandis Bilbo solene, gapante ĝin rondokule. Li neniam antaŭe vidis tiel grandan objekton.

– Kompreneble ne! – diris Balino. – Ĝi estas nur la komenco de la Nebulecaj Montoj, kaj ni devos iamaniere trairi, supreniri, aŭ subiri ilin, antaŭ ol veni al Sovaĝejo, kiu troviĝas longe for. Kaj restas longa marŝo ekde la transflankaj deklivoj al la Soleca Monto en la oriento, kie Smaŭgo kuŝas sur nia trezoro.

– Ho! – diris Bilbo, kaj tiam li sentis sin treege laca. Li denove – kaj ne lastfoje! – sopiris sian komfortan seĝon apud la fajro en la plej ŝatata salono de sia hobitotruo, kun kantanta teujo. 

Gandalfo nun gvidis ilin.

– Ni devos ne mistrafi la vojon, aliel ni pereos, – li diris. – Ni devos trovi manĝaĵojn kaj pli malpli sekuran ripozejon. Kaj plie vi devos sekvi la ĝustan vojon inter la Nebulecaj Montoj, aliel vi perdiĝos tie kaj devos reveni por rekomenci ĉion – se iel vi sukcesus reveni.

Ili demandis per kiu vojo li intencis konduki ilin, kaj li respondis:

– Vi estas venintaj al la limo de la Sovaĝejo, kaj tion iuj el vi jam scias. Ie antaŭ ni estas kaŝita la bela valo Rivendelo, kaj tie loĝas Elrondo en la Lasta Hejmeca Domo. Mi sendis mesaĝojn pere de miaj amikoj, kaj ni estas atendataj.

Tio ŝajnis plaĉa kaj kuraĝiga, sed ili ankoraŭ ne atingis ĝin, kaj ne estus tiom facile trovi la Lastan Hejmecan Domon okcidente de la montaro. Antaŭ ili vidiĝis nek arbaro, nek valo, nek montoj, nur unu grandega deklivo, kiu supreniris iom post iom antaŭ ol veni al la unuaj montopiedoj. La vasta regiono estis kovrita de eriko kaj fenditaj rokoj, kun elstaraj verdaj makuloj kaj strekoj da musko kaj herbo, kie eble troviĝis akvo.

La mateno pasis kaj venis la posttagmezo, sed en la tuta dezerto ne vidiĝis spuro de loĝejo. Ili fariĝis maltrankvilaj, ĉar ili vidis, ke la domo estis kaŝita ie ajn inter ili kaj la montaro. Ili malkovris neatenditajn valojn, mallarĝajn kaj krutajn, kiuj subite fendiĝis sub iliaj piedoj. Ili rigardis suben kaj vidis arbojn kaj fluantan akvon. Estis ravinetoj, kiujn ili povis preskaŭ transsalti, sed tiuj estis tre profundaj kun akvofaloj. Estis malhelaj ravinoj, kiujn oni povis nek transsalti nek engrimpi. Estis marĉoj, kelkaj verdaj kaj plaĉaj kun altaj kaj brilaj floroj. Sed poneo, kiu eble malsuprenirus tien kun kofro, ne kapablus eliri.

Oni ne povis antaŭe imagi, kiom vaste etendiĝis la lando ekde la travadejo ĝis la montaro. Bilbo miregis. La sola vojeto estis markita de blankaj ŝtonoj; kelkaj estis malgrandaj kaj aliaj duonkovritaj de musko aŭ eriko. Entute necesis longa vojaĝo por sekvi tiun vojstrekon, eĉ kiam gvidis Gandalfo, kiu ŝajne bone konis la ĝustan direkton.

Liaj kapo kaj barbo skuiĝis tien kaj reen, serĉante la ŝtonojn, kaj ili sekvis lian kondukadon. Sed ili ne ŝajnis proksimiĝi al la celo, antaŭ ol la tago komencis forvelki. La tehoro jam pasis, kaj same pasus baldaŭ la vespermanĝa horo. Flirtis noktaj papilioj, kaj estiĝis mallume, ĉar la luno ankoraŭ ne leviĝis. La poneo de Bilbo ekstumblis pro la radikoj kaj ŝtonoj. Ili venis al rando de profunda deklivo tiel subite, ke la ĉevalo de Gandalfo preskaŭ glitis suben.

– Ni estas ĉi tie finfine! – li kriis, kaj la aliaj venis al li, kaj rigardis trans la randon. Malproksime sube, ili vidis valon. Ili aŭdis akvon flustri kaj hasti laŭ la rokplena fluejo. Arbara bonodoro sentiĝis en la aero, kaj vidiĝis lumo en la transrivera valo.

Bilbo neniam forgesis, kiel ili subeniris dum la vesperiĝo, glitante kaj stŭmblante sur la zigzaga vojo al la sekreta valo Rivendelo. La aero varmiĝis, dum ili malsupreniris, kaj la pina odoro tiel ripozigis lin, ke foje li duondormis kaj preskaŭ elseliĝis antaŭ ol lia nazo trafis la kolon de sia poneo. La malsupreniro kuraĝigis ilin. La arboj ŝanĝiĝis al kverkoj kaj fagoj, kaj ili sentis sin pli komfortaj en la krepuska mallumo. La herba verdo apenaŭ forpaliĝis, kiam ili venis fine al maldensejo proksime de la riverbordo.

– Ho, mi flaras elfojn! – pensis Bilbo, kaj li suprenrigardis al la steloj. Ili flagretis brile kaj blue. Guste tiam aŭdiĝis rida kanto el la arboj:

Vi kien descendas,
al kia fincelo?
La hufoj ferendas!
Fluadas rivero!
O! tra-la-la-lale
ĉi-sube envale!

Vi kion nazumas,
kaj kien vi vagas?
Brulŝtipoj parfumas,
Platkukojn ni bakas!
O! tril-lil-lil-lole
envale petole,
ha! ha!

Al kia stacio
dum barboj flirtemas?
Sen scio pro kio
Baginzo alvenas
Kaj Balin kaj Dvalin
descende envalen
junie
ha! ha!

Ĉu restos vi plue
Aŭ ĉu vi forkuros?
Jam estas malfrue!
Taglumo obskuros!
Forkuro malspritas,
Restado ĝojridas.
Do restu festene
ĝis morgaŭ matene
arie
ha! ha!

Tiel ili ridis kaj kantis en la arboj; kaj eble vi opinias, ke temas nur pri belaj sensencaĵoj. Sed ili ne zorgas pri tio, kaj ili ridus eĉ pli laŭte, se vi tion dirus al ili. Evidente ili estis elfoj. Baldaŭ Bilbo ekvidis ilin, dum la mallumo densiĝis. Li ŝatis elfojn, kvankam li malofte renkontis ilin, sed li ankaŭ iom timis ilin. La gnomoj ne tro amikas kun la elfoj. Eĉ decaj gnomoj kiaj Torino kaj kompanio opinias ilin malsaĝaj (kio estas tre malsaĝa opinio), kaj trovis ilin ĝenaj. Ĉar la elfoj incitetas kaj mokas ilin, ĉefe pro iliaj barboj.

– Nu, do! – diris voĉo. – Rigardu do! Hobito Bilbo sur poneo. Kara mia, ĉu ne ĉarme?

– Absolute mirige kaj rave.

Tiam ili ekkantis ridindan kanzonon kiel tiun, kiun mi ĵus transskribis. Finfine, unu el ili, alta junulo, venis el la arboj kaj riverencis antaŭ Gandalfo kaj Torino.

– : Bonvenon al la valo, – li diris.

– Dankon, – diris Torino, iom malafable, sed Gandalfo jam elseliĝis kaj interparolis gaje kun la elfoj.

– Vi iomete misvojiĝis, – diris la elfo, – se efektive vi celas la unikan vojon trans la riveron kaj al la domo aliflanke. Ni gvidos vin al la ĝusta vojo, sed estus pli facile iri piede ĝis kiam vi transiros la ponton. Ĉu vi restos ĉi tie iomete por kanti kun ni, aŭ ĉu vi intencas pluiri al la domo? La vespermanĝo estas tie preparata, – li diris, – kaj mi jam flaras la lignofajron pretan por kuirado.

Kvankam Bilbo estis laca, li preferus iomete resti. Elfa kantado aŭdindas sub la somera stelaro, kaj aŭdendas se oni ŝatas tion. Kaj li ankaŭ volis paroli kun anoj de tiu raso, kiu ŝajnis koni lin kaj lian nomon, kvankam li neniam antaŭe renkontis ilin. Kaj li tre ŝatus scii ilian opinion pri la aventuro. La elfoj scias multon, kaj ekscias novaĵojn pri la popoloj kaj landoj tiel rapide kiel kuranta akvo, aŭ eĉ pli rapide.

Sed la gnomoj insistis tuj vespermanĝi kaj ne volis atendi. Ĉiuj do pluiris, kondukante la poneojn, ĝis kiam ili estis gviditaj al bona vojo, kaj finfine al la bordo de la rivero. Ĝi fluis rapide kaj brue, kiel montara rojo dum la someraj vesperoj kiam la suno varmigis la neĝokovritajn montopintojn. La ponto estis el ŝtono sen randomuro, kaj sufiĉe larĝis nur, por ke la poneoj kapablu transiri ĝin. Ili da pasis malrapide kaj atenteme, unu post la alia, kondukante la poneojn perbride. La elfoj alportis brilajn lanternojn al la bordo, kaj ili kantis gajan kanzonon dum la transiro.

– Ne trempu la barbon en la ŝaŭmon, Moŝto, – ili vokis al Torino, kiu iris preskaŭ kvarpiede. – Ĝi jam estas sufiĉe longa sen akvumado.

– Kaj atentu, ke Bilbo ne formanĝu la kukojn, – ili vokis. – Li estas ankoraŭ tro grasa por pasi tra ŝlosiltruo!

– Ĉit, ĉit, Bona Popolo! Kaj bonan nokton! – diris Gandalfo, kiu venis laste. – La valoj havas orelojn, kaj kelkaj elfoj havas tro gajajn langojn. Bonan nokton!

Kaj tiel fine ili ĉiuj venis al la Lasta Hejmeca Domo, kaj trovis la pordon larĝe malfermita.

Nu, estas strange, ke bonaj aferoj kaj plezuraj okazoj bezonas nur mallongan klarigon, kaj ne tre rakontindas, kvankam aferoj malkomfortaj estas nerezisteble allogaj, kaj teruroj naskas multajn bonajn fabelojn, kiuj krome necesigas multe da rakontado. Ili restis en tiu domo almenaŭ dek kvar tagojn, kaj estis malfacile je la fino foriri. Bilbo volus tie resti por ĉiam, kaj eĉ magio ne forportus lin senpene al lia hobitotruo. Tamen oni ne povas rakonti multon pri tiu paŭzo.

La domestro estis elf-amiko – unu el tiuj homoj, kies patroj rolis en la strangaj fabeloj pri prahistorio kaj la militoj inter malicaj goblenoj, elfoj kaj la unuaj homoj en la Nordo. Dum la epoko de nia rakonto ankoraŭ troviĝis homoj, kiuj estis praidoj de la elfoj kaj la herooj de la Nordo, kaj la domestro Elrondo estis ilia ĉefo.

Li estis nobla, belvizaĝa kiel elfestro, forta kiel militisto, saĝa kiel sorĉisto, respektinda kiel gnomreĝo, kaj afabla kiel la somero. Li aperas en multaj fabeloj, tamen lia rolo en la glora aventuro de Bilbo estas eta sed grava – kiel vi konstatos, se iel ni atingos la finon. La hejmo de Elrondo perfekte taŭgis por manĝi, dormi, labori, rakonti legendojn kaj kanti kanzonojn, eĉ por simple sidi kaj pensi, aŭ fari ĉion samtempe. En tiu valo malico tute mankis.

Mi tre ŝatus disponi tempon por priskribi almenaŭ unu-du rakontojn aŭ kantojn, kiujn ili aŭdis en tiu domo. Ĉiuj, inkluzive de la poneoj, refreŝiĝis kaj plifortiĝis post kelkaj tagoj. Oni rebonigis iliajn vestaĵojn, kontuzojn, humorojn kaj esperojn. Iliajn sakojn oni plenigis per provianto sufiĉe nutra kaj fortiga por la transmonta vojaĝo. Oni plibonigis ilian vojaĝplanon per bonaj konsiloj. Sed venis la vespero antaŭ la somermezo, kaj ili pretis ekiri je la somermeza aŭroro.

Elrondo sciis ĉion pri runoj ĉiuspecaj. Tiutage li studis la glavojn portitajn el la trolaj kavernoj kaj diris:

– Tiuj ne estas fabrikitaj de troloj. Ili estas malnovaj glavoj, tre malnovaj glavoj de miaj parencoj, la Altaj Elfoj de l’ Okcidento. Ili fabrikiĝis en Gondolino dum la militoj kontraŭ goblenoj. Ili supozeble devenas de draka trezoro, aŭ goblena rabaĵo, ĉar drakoj kaj goblenoj detruis tiun urbon antaŭ multaj epokoj. La vian, Torino, la runoj nomas Orkristo, Kiu Disfendas Goblenojn en la malnova lingvo de Gondolino. Ĝi estis fama klingo. La via, Gandalfo, nomiĝas Glamdringo, Kiu Martelas Malamikojn, kiun portis iam la Gondolina reĝo. Gardu ilin bone.

– Kie ŝtelis ilin la troloj, mi scivolas, – diris Torino rigardante sian glavon kun nova intenco.

– Tion mi ne scias, – diris Elrondo, – sed oni povas diveni, ke viaj troloj rabis aliajn ŝtelistojn, aŭ la restaĵon de antikvaj rabaĵoj kaŝitaj en kaverno de la malnova montaro. Mi aŭdis, ke ankoraŭ troviĝas perditaj trezoroj en la forlasitaj minejoj de Morio depost la milito inter gnomoj kaj goblenoj.

Torino pripensis tiujn vortojn.

– Mi gardos ĉi tiun glavon kun honoro, – li deklaris. – Ke ĝi baldaŭ disfendu goblenojn denove!

– Jen deziro eble baldaŭ plenumota en la montaro! – diris Elrondo – Sed nun vi devas montri al mi vian mapon!

Li prenis kaj profunde rigardis ĝin, malrapide skuante la kapon, ĉar kvankam li ne tute aprobis la gnomojn kaj ties avidon al oro, li ja malŝatis drakojn kaj ties malican kruelon. Lin ĉagrenis la ruinigita urbo Dalo kun la gajaj sonoriloj, kaj la bruligitaj bordoj de la bela Rivero Rapida. La krescenta luno brilis arĝente. Li levis la mapon kaj lasis la lumon trabrili ĝin.

– Kio estas tio? – li diris. – Jen lunliteroj, apud la simplaj runoj, kiuj diras: “Kvin futojn altas la pordo, kaj triopo povas enmarŝi kune”.

– Kio estas lunliteroj? – demandis la hobito, tre ekscitita. Li ŝatis mapojn, kiel mi menciis antaŭe, kaj li ŝatis ankaŭ runojn, literojn kaj sekretajn manskribaĵojn, kvankam kiam li skribis ilin, tiuj ŝajnis pikecaj kaj malnetaj.

– Lunliteroj estas runliteroj, kiujn oni ne povas vidi, – klarigis Elrondo. – Ne videblaj, kiam oni rigardas ilin rekte. Ili videblas, nur kiam malantaŭe brilas luno, samforma kaj samsezona kiel en la tago, kiam ili unue skribiĝis. La gnomoj inventis ilin, kaj skribis ilin per arĝentaj skribiloj, kiel povas konfirmi viaj kunuloj. Tiuj estis skribitaj jam delonge, ĝuste antaŭ la somermezo ĉe krescenta luno.

– Kion ili diras? – demandis kune Gandalfo kaj Torino. Ili estis iom ĝenitaj, ĉar Elrondo malkovris tion antaŭ ili, kvankam ili ne povis taŭge malkovri ilin antaŭe, kaj oni ne sciis kiam oni retrafus tiun okazon en la estonteco.

– “Staru apud la griza ŝtono, kiam la turdo trilas. Je la Tago de Durino la lasta lumo de la sunsubiro brilos sur la ŝlosiltruon”.

– Durino, Durino! – diris Torino. – Li estas la prapatro de la plej malnova gnoma popolo, la Longbarbuloj, kaj mia unua praulo. Mi estas lia heredanto.

– Kion signifas la Tago de Durino? – demandis Elrondo.

– La unua tago de la gnoma jaro, – diris Torino, – estas, kiel ĉiu devus scii, la unua tago de la lasta lunciklo, inter aŭtuno kaj vintro. La Tago de Durino okazas, kiam la lasta luno de aŭtuno kaj la suno kunbrilas en la sama ĉielo. Sed tio ne helpos nin, bedaŭrinde, ĉar oni perdis la kapablon kalkuli, kiam tiu horo reokazos.

– Ni vidos ĉu vi pravas pri tio, – diris Gandalfo. – Ĝu restas aliaj skribaĵoj?

– Ne dum tiu ĉi luno, – diris Elrondo. Li redonis la mapon al Torino kaj iris al la rando de l’ rivero por vidi la elfojn danci kaj kanti je la lasta vespero antaŭ la somermezo.

La sekva mateno anoncis somermezon belan kaj freŝan, kun blua sennuba ĉielo, kaj la suno dancanta sur la akvo. Ili forrajdis, dum elfoj adiaŭis ilin per kantoj kaj bondeziroj. Iliaj koroj ardiĝis pri estontaj aventuroj kaj ili pripensis la vojon, kiun ili devos sekvi trans la Nebulecaj Montoj al la foraj landoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.