La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOBITO

Aŭtoro: John Ronald Reuel Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 7: STRANGA LOĜEJO

Bilbo vekiĝis la sekvan matenon, kiam la frua sunlumo trafis liajn okulojn. Li leviĝis kun salto por kontroli la horloĝon kaj prepari la teujon – sed konstatis ke li ne estis hejme. Tiam li sidiĝis kaj sopiris vane okazon por lavi kaj kombi sin. Sed tion li eĉ ne povis fari, kaj same li ne ricevis teon, nek rostitan panon, nek lardon por sia matenmanĝo, nur malvarman ŝafaĵon kaj kuniklaĵon. Tiam li devis pretiĝi por nova vojaĝo.

Ĉi-foje oni permesis al li grimpi sur dorson de aglo kaj teni sin inter ties flugiloj. La aero ĉirkaŭblovis lin, kaj li fermis la okulojn. La gnomoj kriis adiaŭon kaj promesis rekompenci la Mastron de l’ Agloj, se ial ili revenus, dum dek kvin birdegoj ekflugis majeste de la monta flanko. La suno ankoraŭ ŝtelrigardis super la orienta horizonto. La mateno estis frida, kaj nebuloj kuŝis en la valoj kaj kavoj, ŝvebante inter la montaj pintoj kaj pinakloj. Bilbo malfermis unU okulon kaj vidis, ke la birdoj jam flugis tre alten, la grundo vidiĝis tre longe for, kaj la montaro forvelkis malantaŭ ili. Li refermis la okulojn, kaj tenis pli forte.

– Ne pinĉu min! – diris la aglo. – Vi ne devus timi kiel kuniklo, eĉ se vi iom similas ĝin. Estas bela mateno sen forta vento. Kio pli belas ol flugi?

Bilbo emus diri: “Pli belas varma bano, kaj poste malfrua matenmanĝo sur la gazono”, – sed li opiniis, ke pli taŭgus nenion diri, kaj li tenis iomete pli malforte.

Post longa tempo la agloj ŝajne vidis la lokon, kiun ili celis, eĉ de tia alteco, ĉar ili komencis subeniri, cirkulante en grandaj cirkloj. Tiel ili flugis dum longa tempo, kaj fine la hobito remalfermis la okulojn. La grundo nun pli proksimis, kaj sub ili vidiĝis arbaroj kun kverkoj, ulmoj kaj vasta herbejo, kie fluis rivero. Sed sur la tero, meze de rivereto, kiu serpentis ĉirkaŭ ĝi, staris grandega roko. Ĝi aspektis kiel ŝtona monteto, kvazaŭ lasta posteno de la fora montaro, aŭ ŝtona pecego ĵetita mejlojn en la ebenejon de la plej giganta giganto.

Nun tre rapide la agloj unu post la alia plonĝis suben al ia rokega supro, kaj lasis tie siajn pasaĝerojn.

– Bonan vojaĝon! – ili kriis. – Kien ajn vi iros, viaj nestoj akceptu vin je la vojfino! – Kaj tiamaniere agloj ĝentile adiaŭas.

– La vento sub viaj flugiloj portu vin tien, kie la suno velas kaj la luno vagas, – diris Gandalfo, sciante la ĝustan respondon.

Kaj tiel ili disiĝis. Kaj kvankam la Mastro de l' Agloj fariĝis poste Reĝo de Ĉiuj Birdoj kaj portis oran kronon, kaj liaj dek kvin klanestroj portis orajn kolumojn (el oro donacota de la gnomoj), Bilbo neniam revidis ilin – krom de malproksime dum la Batalo de Kvin Armeoj. Sed tio okazos fine de ĉi tiu rakonto, kaj ni ne parolu pri tio nun.

Troviĝis placeto supre de l’ ŝtona monteto, kun trivita vojo de multaj ŝtupoj subirantaj al la rivero, kie travadejo el grandaj ŝtonaj platoj kondukis al herbriĉa regiono post la rivereto. Malgranda kaverno, kiu estis sendanĝera kaj kies planko plenis je ŝtonetoj, troviĝis malsupre de la ŝtupoj apud la ŝtona trapasejo. Tie la vojaĝantoj kunvenis kaj diskutis kion fari.

– Mi ĉiam intencis gvidi vin sekure, se eble, trans la montaron, – diris la sorĉisto, – kaj nun, dank’ al bona direktado kaj bona ŝanco, mi atingis mian celon. Ni efektive vojaĝis pli orienten ol mi antaŭe deziris akompani vin, ĉar malgraŭ ĉio, ĉi tiu aventuro ne estas mia. Mi povos kontroli vin poste antaŭ la fino, sed dume mi devas okupiĝi pri aliaj aferoj.

La gnomoj ĝemis kaj mienis tre ĝenitaj, kaj Bilbo ploris. Ili komencis kredi, ke Gandalfo kunvojaĝos ĝis la fino kaj ĉiam ĉeestos por helpi ilin.

– Mi ne tuj malaperos, – li diris. – Mi akompanos vin unu-du tagojn. Mi povas helpi vin en via nuna embaraso, kaj mi mem bezonas iom da helpo. Ni ne havas manĝaĵojn, pakaĵojn kaj poneojn, kaj vi ne scias kie vi troviĝas. Mi nun povas diri tion al vi. Vi ankoraŭ estas kelkajn mejlojn norde de la vojo, kiun ni devis sekvi, se ni ne devus forlasi ĝin iom haste. Tre malmultaj loĝas en ĉi tiu regiono, krom se iuj venis ĉi tien depost la lasta fojo, jam de tre longe, kiam mi estis ĉi tie. Sed ja loĝas ĉi tie iu, kiun mi konas, kaj tiu loĝas ne tre fore. Tiu kreis la ŝtupojn sur la granda roko: kaj li nomas ĝin Karoko, mi kredas. Li ne ofte venas ĉi tien, kaj nepre ne dum la tago, kaj estas neutile atendi lin. Fakte, estus tre danĝere. Ni devas iri serĉi lin, kaj se nia renkontiĝo rezultos bona, mi foriros kaj adiaŭos vin kiel la agloj: “Bonan vojaĝon, kien ajn vi iros!”

Ili petis, ke li ne forlasu ilin. Ili proponis oron de l’ draka trezoro, arĝenton kaj juvelojn, sed li obstinis.

– Ni vidos, ni vidos! – li diris, – kaj mi kredas, ke mi ja meritas jam iom de via draka trezoro, kiam ajn vi havigos ĝin al vi.

Post tio ili ĉesis peti. Tiam ili demetis siajn vestojn, kaj banis sin en la rivero, kie la travadejo estis malprofunda kaj ŝtoneca. Kiam ili sekiĝis sub la suno, kiu nun fortis kaj varmis, ili revigliĝis, kvankam ili ankoraŭ estis vunditaj kaj iom malsataj. Ili baldaŭ transiris la pasejon portante la hobiton, kaj marŝis tra la longaj verdaj herboj kaj inter vicoj da vastbrakaj kverkoj kaj altaj ulmoj.

– Kaj kial ĝi estas nomita Karoko? – demandis Bilbo, dum li marŝis flanke de l' sorĉisto.

– Li nomis ĝin Karoko, ĉar karoko estas lia vorto por ĝi. Li nomas tiajn aĵojn karokoj. Kaj tiu estas la Karoko, ĉar ĝi estas la sola apud lia hejmo, kaj li bone konas ĝin.

– Kiu nomas ĝin? Kiu konas ĝin?

– Tiu, pri kiu mi parolis. Tre grava persono. Vi ĉiuj devos konduti tre ĝentile, kiam mi prezentos vin al li. Mi pensas, ke mi prezentos vin iom post iom, po du personoj. Kaj nepre atentu, ke vi devos ne ĝeni lin, aŭ ĉielo scias, kio okazos. Li hororas kiam li koleras, kvankam li estas sufiĉe afabla, se oni kontentigas lin. Sed mi avertas vin, ke li tre facile koleriĝas.

La gnomoj tuj kunpremiĝis ĉirkaŭ la sorĉisto, kiam ili aŭdis lin tiel paroli kun Bilbo.

– Ĉu tiu estas la persono, al kiu vi nun kondukas nin? – ili demandis, – Ĉu vi ne povus trovi pli bonhumoran ulon? Ĉu vi ne povas klarigi ĉion iom pli simple? – kaj tiel plu.

– Jes, tiu estas li! Ne, mi ne povus! Kaj mi jam klarigis tre simple, – respondis la sorĉisto kolere. – Se vi devas scii ĉion, li nomiĝas Beorno. Li estas fortika, kaj li estas transfelulo.

– Kio? Ĉu felisto, kiu nomas kuniklojn leporetoj, kiam li ne ŝajnigas, ke ties felo estas el sciuro? – demandis Bilbo.

– Sankta ĉielo, ne, ne, NE, NE! – diris Gandalfo. – Ne estu stultulo, sinjoro Baginzo, se vi povas, kaj nome de ĉiuj mirindaĵoj, nepre ne parolu pri felisto dum vi troviĝas ankoraŭ cent mejlojn proksime de lia domo. Nek pri tapiŝo, mantelo, pelerino, mufo, nek aliaj malfeliĉaj vortoj! Li estas transfelulo. Li transformas sian felon: foje, li estas grandega nigra urso, foje li estas fortika nigrohara viro kun enormaj brakoj kaj dika barbo. Mi povas diri nenion pli, sed tio devus sufiĉi. Kelkaj asertas, ke li estas ursido de la grandaj montaj praursoj, loĝintaj tie epokojn antaŭ ol la gigantoj venis. Aliaj diras, ke li estas homo, ido de la unuaj homoj, vivintaj antaŭ ol Smaŭgo kaj la aliaj drakoj venis ĉi tien, kaj antaŭ ol la goblenoj venis al la montoj el la Nordo. Mi ne scias, sed konjektas nur, ke la dua rakonto pli pravas. Cetere, li ne estas persono respondema al tiaj demandoj. Kaj tamen, li ne cedas al sorĉado, krom al sia propra. Li loĝas en kverkaro kaj posedas domegon el ligno. Kiel homo li gardas bovojn kaj ĉevalojn, kiuj estas preskaŭ tiel mirindaj kiel li. Ili laboras por li kaj parolas kun li. Li ne manĝas ilin, nek ĉasas nek manĝas sovaĝajn bestojn. Li tenas abelujojn kun ferocaj abelegoj kaj provizas sin ĉefe per kremo kaj mielo. Kiel urso, li vagas tre longe for. Foje mi vidis lin solan supre de l’ Karoko nokte, dum li rigardis la lunon subiri post la Nebulecajn Montojn, kaj mi aŭdis lin grunti en la ursa lingvo: “Venos la tago, kiam ili pereos kaj mi revenos!” Jen tial mi kredas, ke li mem venis el tiu montaro.

Bilbo kaj la gnomoj nun meditis pri tio, kaj ili ne plu starigis demandojn. Restis ankoraŭ longa vojo antaŭ ili. Ili sekvis la ondojn de deklivoj kaj valoj. Iĝis tre varme. Foje ili ripozis sub arboj, kaj tiam Bilbo tiel malsatis, ke li manĝus glanojn, se ili jam estus sufiĉe maturaj kaj falus grunden.

Dum la posttagmezo subite vidiĝis bedoj da floroj samspecaj, kvazaŭ oni intence plantis ilin. Precipe troviĝis trifolioj, ondantaj bedoj da hedisaroj kaj purpuraj trifolioj, kaj vastaj etendaĵoj da malaltaj blankaj melilotoj, dolĉaj kaj mielodoraj. En la aero ĉio zumis kaj murmuris kaj bruadis. Abeloj aktivis tien kaj reen. Kaj kiaj abeloj! Bilbo neniam antaŭe vidis ion similan.

“Se unu pikus min, – li pensis, – mi ŝvelus duoble pli grase!”

Ili estis pli grandaj ol krabroj. La virabeloj estis tiel grandaj kiel via dikfingro, eĉ pli, kaj la flavaj strioj sur iliaj dorsoj brilis kiel flamanta oro.

– Ni proksimiĝas, – diris Gandalfo. – Ni estas rande de liaj abelaj paŝtejoj.

Post momento, ili venis al aleo da altaj kaj tre antikvaj kverkoj, kaj tra ili, al alta dornoheĝo, kiun oni ne povis travidi nek trapasi.

– Vi devos atendi min ĉi tie, – diris la sorĉisto al la gnomoj, – kaj kiam mi vokos aŭ fajfos, venu laŭ la vojo, kiun vi vidos min sekvi. Sed nur po du personoj, memoru, proksimume kvin minutojn inter ĉiu paro. Bomburo estas la plej grasa, kaj egalas du personojn, kaj li do venos solakaj lasta. Venu, sinjoro Baginzo! Devas troviĝipordo tiudirekte.

Kaj poste li kaj la timanta hobito ĉirkaŭiris la heĝon.

Ili baldaŭ venis al ligna pordo, tra kiu vidiĝis ĝardenoj kaj aro da malaltaj lignaj konstruaĵoj, el kiuj kelkaj estis pajlotegmentaj kaj misforme ŝtipomuraj, kaj grenejoj, staloj, barakoj, kaj longa malalta lignodomo. Ce la suda flanko de I’ granda heĝo, troviĝis vicoj da abelujoj, kun suproj kloŝoformaj el pajlo. Oni nenion aŭdis krom la abelegojn, kiuj bruadis flugante tien kaj reen kaj rampante en siajn ujojn.

La sorĉisto kaj la hobito puŝmalfermis la pezan knarantan pordon, kaj sekvis larĝan vojon al la domo. Kelkaj tre sveltaj kaj belfelaj ĉevaloj trotis al ili trans la gazono, kaj gvatis ilin atenteme per inteligentaj vizaĝoj, kaj tiam forgalopis al la konstruaĵoj.

– Ili iris por diri al li, ke alvenas fremduloj, – diris Gandalfo.

Ili baldaŭ atingis korton, kies tri murojn formis du longaj aloj de la ligna domo. Meze kuŝis granda kverka trunko, kun apude multaj forhakitaj branĉoj. Tie staris enorma viro kun dikaj nigra barbo kaj hararo, kun ampleksaj nudaj brakoj kaj muskolnoditaj kruroj. Li estis vestita de lana tuniko ĝis siaj genuoj, kaj apogis sin per granda hakilo. La ĉevaloj staris apud li kun siaj muzeloj ĉe liaj ŝultroj.

– Ha, jen ili, – li diris al la ĉevaloj. – Ili ne aspektas danĝeraj. Vi povas foriri! – kaj li tondre ridis, lasis sian hakilon surtere, kaj venis antaŭen.

– Kiuj vi estas, kaj kion vi volas? – li demandis malafable antaŭ ili, starante multe pli alte ol Gandalfo. Li estis tiom pli alta ol Bilbo, ke tiu povus marŝi inter liaj kruroj sen subigi la kapon por eviti la randon de ties bruna tuniko.

– Mi estas Gandalfo, – diris Gandalfo.

– Neniam aŭdis pri li, – grumblis la viro. – Kaj kio estas tiu etulo? – li diris, kliniĝante por severe rigardi la hobiton de sub siaj tufaj nigraj brovoj.

– Li estas sinjoro Baginzo, hobito de bona familio kun nedubinda reputacio, – diris Gandalfo. Bilbo riverencis. Li ne havis ĉapelon por demeti, kaj ĝene konstatis, ke mankis multaj el liaj butonoj. – Mi estas sorĉisto, – daŭrigis Gandalfo. – Mi jam aŭdis pri vi, kvankam vi ne aŭdis pri mi. Sed ĉu eble vi aŭdis pri mia bona kuzo Radagasto, kiu loĝas ĉe la suda limo de Mornarbaro?

– Jes, ne malbona ulo kvankam sorĉisto, mi kredas. Mi vidis lin foje, – diris Beorno. – Nu, mi nun scias, kiuj vi estas, almenaŭ kiuj vi pretendas esti. Kion vi volas?

– Por diri la veron, ni perdis niajn sakojn kaj nian vojon, kaj bezonas iom da helpo aŭ konsiloj. Mi devas konfesi, ke ni iom embarasiĝis pro goblenoj en la montaro.

– Goblenoj? – diris la viro iom malpli grumble. – Ha, ĉu ili embarasis vin? Kial vi proksimiĝis al ili?

– Ni ne intencis tion. Ili surprizis nin noktomeze en montara vojo, kiun ni devis trapasi, dum ni iris el la Okcidentaj Landoj ĉi tien. Temas pri longa rakonto.

– Vi do devus enveni kaj rakonti al mi iom pli, se tio ne daŭrus la tutan tagon, – diris la viro kondukante ilin tra malluma pordo, kiu kondukis el la korto en la domon.

Ili sekvis lin kaj troviĝis en vasta halo, kies mezon okupis fajrejo. Kvankam estis somero, fajro brulis kaj fumo supreniris al la nigriĝintaj traboj, kie ĝi serĉis fluejon tra la tegmento. Ili tramarŝis la sombran halon, lumigitan nur per la fajro kaj truo en la supera tegmento, kaj venis tra pli malgranda pordo al verando sur lignaj fostoj fabrikitaj el solstarantaj trunkoj. Ĝi frontis suden, kaj ĝin ankoraŭ varmigis la suno, kiu subiris okcidenten kaj kies sunlumo briligis oran ĝardenon da floroj sternitaj ĝis la ŝtupoj.

Tie ili sidiĝis sur lignaj benkoj dum Gandalfo komencis sian rakonton, kaj Bilbo svingis siajn pendolantajn krurojn, kaj miris la ĝardenajn florojn, al si demandante iliajn nomojn, ĉar li neniam antaŭe vidis pli ol la duono.

– Mi transiris la montojn kun unu-du amikoj, – diris la sorĉisto.

– Unu-du? Antaŭ miaj okuloj estas nur unu, kaj tre malgranda unu, – diris Beorno.

– Nu por diri la veron, mi ne volis ĝeni vin per multaj personoj, ĝis kiam mi certiĝis, ke vi ne estis tro okupata. Mi alvokos ilin, se permesite.

– Permesite, alvoku do!

Kaj Gandalfo longe kaj akre fajfis. Post momento Torino kaj Dorio ĉirkaŭiris la domon, sekvante la ĝardenan vojon, kaj staris riverencante antaŭ ili.

– Vi celis unu-tri, evidente! – diris Beorno. – Sed tiuj ne estas hobitoj, ili estas gnomoj!

– Torino Kverkaŝildo, je via servo! Dorio, je via servo! – diris la du gnomoj denove riverencante.

– Mi ne bezonas vian servon, dankon, – diris Beorno, – sed mi konjektas, ke vi bezonas la mian. Gnomoj ne tro plaĉas al mi. Sed se estas vere, ke vi ja estas Torino (filo de Traino, nepo de Troro, mi kredas), kaj ke via kunulo estas respektinda, kaj ke vi ja estas malamikoj de la goblenoj, kaj ke vi ne intencas fari damaĝon en mia lando... nu, kion vi faras ĉi tie?

– Ili vojiras por viziti la landon de siaj parencoj, orienten trans la Mornarbaro, – interrompis Gandalfo, – kaj estas simple hazarde, ke ni troviĝas en viaj bienoj. Ni estis transirantaj la Altan Vojon, kiu devis nin konduki al vojo pli suda ol via lando, sed nin atakis malicaj goblenoj, kiel mi estis dironta al vi.

– Daŭrigu la rakonton, do! – diris Beorno, kiu neniam estis tre ĝentila.

– Okazis tiam terura ŝtormo, la ŝtongigantoj estis ĵetantaj rokojn, kaj en la vojsupro, ni rifuĝis en kaverno, la hobito kaj mi, kun kelkaj kunuloj...

– Cu vi nomas du kelkaj?

– Nu, ne. Fakte, estis pli ol du.

– Kie ili estas? Mortaj, manĝitaj aŭ hejmenirintaj?

– Nu, ne. Ili ŝajne ne ĉiuj venis, kiam mi fajfis. Mi supozas, ke ili estas timemaj. Vi eble komprenas ke ni kredis nin tro multnombraj, por ke vi gastigu nin.

– Nu, refajfu do! Mi ŝajne gastigas aron da festantoj, kaj estos egale, se venos unu-du pliaj, – li grumblis.

Gandalfo denove fajfis, sed Norio kaj Orio venis jam antaŭ ol li ĉesis, ĉar, se vi bone memoras, Gandalfo ordonis ilin veni po paroj ĉiujn kvin minutojn.

– Ha lo! – diris Beorno. – Vi venis iom rapide, sed kie vi kaŝiĝis? Venu, venu miaj karaj saltpupoj!

– Norio, je via servo, Orio je via... – ili komencis, sed Beorno interrompis ilin.

– Dankon! Kiam mi deziros vian helpon, mi petos ĝin. Sidiĝu, kaj ni daŭrigu la rakonton, aŭ estos jam la horo por vespermanĝi antaŭ la fino.

– Tuj kiam ni ekdormis, – daŭrigis Gandalfo, – fendo malfermiĝis funde de l’ kaverno, kaj elvenis goblenoj, kiuj kaptis la hobiton kaj la gnomojn kaj nian trupon da poneoj.

– Trupon? Kiuj vi estis? Ĉirka trupo? Aŭ ĉu vi ŝatas kunporti multe da sakoj? Aŭ ĉu ses poneoj egalas trupon?

– Ho ne! Fakte, ili nombris pli ol ses, ĉar ni estis pli ol sesopo! Kaj jen venas du pliaj! – Ĝuste tiam aperis Balino kaj Dvalino, kiuj riverencis tiel malsupren, ke iliaj barboj brosis la ŝtonan plankon. La virego mienis severe, sed ili klopodis konduti tiel terure ĝentile, kapkliniĝante, genuante, riverencante kaj svingante siajn kapuĉojn, ke li ĉesis grimaci kaj ekridis pro iliaj komikaj gestoj.

– Vi pravis pri trupo, – li diris. – Efektive tre komika trupo. Venu, venu, miaj gajuloj, kaj kiel vi nomiĝas? Mi ne bezonas vian servon, nur viajn nomojn, kaj sidiĝu kaj ĉesigu la svingadon.

– Balino kaj Dvalino, – ili diris, kaj ili ne kuraĝis ofendiĝi, kaj sidiĝis surteren kun plaŭdo, iom surprizite.

– Nu, daŭrigu! – diris Beorno al la sorĉisto.

– Kie mi estis? Ho, jes, oni ne kaptis min. Mi mortigis unu-du goblenojn per fulmobrilo.

– Bone! – gruntis Beorno. – Sorĉistoj do valoras iom!

– ... kaj ŝtelgrimpis en la fendon antaŭ ol ĝi refermiĝis. Mi sekvis la vojon ĝis la granda halo, kie amasiĝis goblenoj. La Granda Gobleno troviĝis tie kun tridek aŭ kvardek armitaj gardistoj. Mi diris al mi: “Eĉ se ili ne estis katenitaj, kion povas fari dekopo kontraŭ tiom da goblenoj?”

– Dekopo! Jen la unua fojo, kiam oni nomas okopon dekopo! Aŭ ĉu vi ankoraŭ kaŝas pli da pupoj, kiuj ne jam saltis el siaj skatoloj?

– Nu, jes, ŝajnas, ke nun venas unu-du pliaj. Filio kaj Kilio, mi kredas, – diris Gandalfo, kaj tiuj nun aperis kun ridetoj kaj riverencis.

– Sufiĉas! – diris Beorno. – Sidiĝu kaj silentu! Nu, daŭrigu, Gandalfo.

Tiam Gandalfo daŭrigis la rakonton, ĝis li rakontis la lukton en la mallumo, la malkovron de la malsupra pordo, kaj ilian hororon, kiam ili trovis, ke oni forlasis sinjoron Baginzo.

– Ni nombris nin, kaj trovis, ke ne plu estis hobito. Restis nur dek kvar!

– Dek kvar? Jen la unua fojo, kiam mi aŭdis, ke dek minus unu estas dek kvar! Cu vi ne celas naŭ, aŭ ĉu vi ne ankoraŭ diris al mi ĉiujn nomojn de via trupo?

– Nu, kompreneble vi ne jam vidis Oinon kaj Gloinon. Kaj mi estu benita, jen ili! Mi esperas, ke vi pardonos ilin pro la ĝeno.

– Ho, lasu ĉiun veni! Hastu, hastu! Venu, ambaŭ, kaj sidiĝu! Sed, aŭskultu, Gandalfo, eĉ se vi nur nombras vin kaj dek gnomojn kun la perdita hobito, tio nur egalas dek unu! (plus unu perdita), kaj ne dek kvar, krom se sorĉistoj ne kalkulas kiel aliaj homoj. Sed nun, bonvolu daŭrigi la rakonton.

Beorno klopodis ŝajnigi sin indiferenta, sed nun li tre interesiĝis pri la rakonto. Oni devas kompreni, ke antaŭe li bone konis la montaran regionon, kiun priskribis Gandalfo. Li kapjesis kaj gruntis, kiam li aŭdis pri la hobita reapero, ilia subiro per ŝtona lavango, kaj la luporondo en la arbaro.

Kiam Gandalfo rakontis pri grimpado sur arbojn ĉirkaŭitajn de lupoj, li stariĝis kaj paŝis tien kaj reen, murmurante:

– Se mi ĉeestus tiam, mi estus farinta pli ol artfajraĵon!

– Nu, – diris Gandalfo, kontenta pro la impona efiko de sia rakonto. – Mi faris mian plejeblon. Ni kaptiĝis tie kun frenezaj lupoj sub niaj arboj kaj la ekbrulanta arbaro, kiam la goblenoj de la montoj subiris kaj trovis nin. Ili jelpis pro ĝojo, kaj mokis nin kantante: “Dek kvin birdoj en kvin abioj”.

– Bona ĉielo! – muĝis Beorno. – Ne ŝajnigu, ke goblenoj ne scias kalkuli. Ili ja scias. Dek du ne estas dek kvin, kaj ili scias tion.

– Ankaŭ mi. Restas ankaŭ Bifuro kaj Bofuro. Mi ne kuraĝis enkonduki ilin antaŭe, sed jen ili.

Envenis Bifuro kaj Bofuro.

– Kaj mi! – anhelis Bomburo malantaŭ ili. Li estis grasa, kaj ankaŭ malkontenta, ĉar li devis veni laste. Li rifuzis atendi kvin minutojn, kaj tuj sekvis la du aliajn.

– Nu, vi nun nombras dek kvin, kaj ĉar la goblenoj scias kalkuli, mi supozas, ke jen ĉiuj, kiuj estis supre de l’ arboj. Eble nun ni povos fini la rakonton sen interrompoj.

Tiam sinjoro Baginzo konstatis la lertecon de Gandalfo. La interrompoj pli interesigis la rakonton al Beorno, kaj la rakonto malhelpis lin forigi la gnomojn kiel suspektindajn almozpetantojn. Li neniam gastigis en sia domo, se li povis. Li havis tre malmulte da amikoj, kaj ili loĝis tre longe for, kaj li neniam invitis pli ol du personojn al la domo. Li nun havis dek kvin fremdulojn sur sia verando! Kaj kiam la sorĉisto finis sian rakonton pri ilia savo fare de la agloj kaj pri la vojaĝo al la Karoko, la suno jam subiris la pintojn de l’ Nebulecaj Montoj, kaj la ombroj longis en la Beorna ĝardeno.

– Tre bona rakonto! – li diris. – La plej bona, kiun mi aŭdis depost longe. Se ĉiuj almozuloj povus rakonti tiel bone, ili trovus min pli afabla. Eblas, ke vi inventis ĉion, kompreneble, sed vi meritas vespermanĝon por la rakonto mem. Ni manĝu ion!

– Jes, bonvole! – ili diris kune. – Grandan dankon!

En la halo, fariĝis tre mallume. Beorno klakis la manojn, kaj entrotis kvar belaj poneoj, kaj kelkaj grandaj longkorpaj grizaj hundoj. Beorno diris ion al ili en stranga lingvaĵo, kvazaŭ bestogrunta parolado. Tiuj eliris kaj baldaŭ revenis kun torĉoj en la muzeloj, kiujn ili lumigis per la fajro kaj metis sur malaltajn krampojn sur la halaj kolonoj apud la fajrejo. La hundoj povis stari sur siaj malantaŭaj kruroj, se ili volis, kaj portis aferojn per siaj antaŭpiedoj. Ili rapide eligis tabulojn kaj stablojn de la flankaj muroj, kaj muntis ilin apud la fajro.

Poste aŭdiĝis blekado, kaj envenis neĝblankaj ŝafoj, kondukitaj de granda karbonigra virŝafo. Li portis blankan tukon, broditan ĉe la bordoj de bestaj figuroj, kaj aliaj kunportis sur siaj larĝaj dorsoj bovlojn kaj telerojn, tranĉilojn kaj lignajn kulerojn, kiujn la hundoj rapide prenis kaj metis sur la tablojn. Tiuj estis tre malaltaj, tiel malaltaj, ke Bilbo povis eĉ sidiĝi komforte. Apude, poneo ŝovis du malaltajn benkojn kun larĝaj salikaj malsuproj kaj malgrandaj malaltaj piedoj por Gandalfo kaj Torino, dum ĝi metis ĉe la alia tablofino similan grandan nigran seĝon de Beorno, sur kiu tiu eksidis kun siaj grandaj longaj kruroj elpuŝitaj sub la tablon. Li nur gardis tiujn seĝojn en la halo, kaj li fabrikis ilin malaltaj supozeble por ke tiuj mirindaj bestoj povu servi lin pli oportune. Sed sur kio sidiĝu la aliaj? Oni ne forgesis ilin. La aliaj poneoj enrulis tamburformajn ŝtipotranĉojn, ebenajn kaj poluritajn, kaj sufiĉe malaltajn por Bilbo. Tiel baldaŭ ili ĉiuj sidis ĉe la tablo de Beorno, kaj la halo ne spertis tian kunvenon depost multaj jaroj.

Ili vespermanĝis aŭ pli ĝuste festenis tiel, kiel ili ne faris de kiam ili foriris de la Lasta Hejmeca Domo en la okcidento, adiaŭinte Elrondon. La torca kaj fajra lumo flagris ĉirkaŭ ili, kaj sur la tablo troviĝis du altaj ruĝaj abelvaksaj kandeloj. Dum ili manĝis, Beorno en sia raŭka voĉo, rakontis pri la sovaĝaj landoj siaflanke de la montoj, kaj precipe pri la malluma kaj danĝera arbaro, kiu etendiĝis longe de ia nordo al la sudo, kaj troviĝis unu tagon da rajdado antaŭ ili. Tiel la terura Mornarbaro blokis ilian orientan vojon.

La gnomoj aŭskultis kaj skuis siajn barbojn, ĉar ili sciis, ke ili baldaŭ devos aventuri en tiu arbaro, kaj post la montoj ĝi estos la plej malbona danĝero, kiun ili riskos, antaŭ ol ili venos al la draka fortikaĵo. Kiam ili finis manĝi, ili komencis diri siajn proprajn rakontojn, sed Beorno ŝajnis laciĝi kaj malmulte atentis ilin. Ili parolis plimulte pri oro, arĝento kaj juveloj kaj pri laborado de forĝistoj, sed Beorno ne alte taksis tiajn aferojn. Ne troviĝis aĵoj el oro aŭ arĝento en lia halo, kaj krom kelkaj tranĉiloj, malmultaj objektoj estis el metalo.

Ili longe sidis ĉe la tablo kun siaj lignaj trinkobovloj plenaj je medo. Ekstere la nokto iĝis malluma. Oni nutris la halajn fajrojn per pliaj ŝtipoj, kaj estingis la torĉojn, kaj ili daŭre sidis en la brila dancanta fajrolumo, kun la domaj kolonoj starantaj altaj malantaŭ ili kaj mallumaj kiel supra tavolo de arbaro. Cu per sorĉado aŭ ne, Bilbo kredis aŭdi bruon kiel branĉflirtan venton en la supraj traboj kaj strigan ululon. Post nelonge lia kapo kliniĝis pro dormemo, kaj la voĉoj ŝajnis forvelki, ĝis li vekiĝis kun salto.

La granda pordo knaris kaj klakis. Beorno foriris. La gnomoj sidis kruckrure sur la planko, ĉirkaŭ la fajro kaj baldaŭ komencis kanti. Kelkaj el la versoj kantiĝis jene, kvankam ekzistas multe pli da ili, kaj la kantado daŭris tre longe:

Trans erikejon velkan ventis
sed arbfolioj farnientis;
nokte kaj tage ombris vage,
kaj mallumaĵoj rampsilentis.

La vento el la montoj fridis
kaj tiel tajd’ ululis, stridis;
la branĉoj ĝemis, arbar’ ploremis,
kaj sur la hum’ folioj litis.

La vento orienten blovis;
komplete la arbar’ senmovis,
sed akran falĉon trans la marĉon
la fajfa voĉ’ libere ŝovis.

La herboj siblis, kvastoj kurbis,
klakadis kanoj – vent’ plu sturmis
tra laga krispo sub ĉielfrisko,
kie ĉifitaj nuboj turbis.

Ĝi pasis preter Monto vaka
kaj super la kaverno draka:
kiel multloke nigris roke
kaj enaeris fum’ zigzaga.

Ĝi de la ter’ forflugis alt
 trans vasta noktomar’ senhalte.
La lun’ ekvelis, la vento pelis
la stelojn eklumigis salte.

La kapo de Bilbo kliniĝis denove. Gandalfo subite ekstaris.

– Venis la dormohoro, – li diris, – almenaŭ por ni, sed ne por Beorno. En ĉi tiu halo ni povas resti trankvilaj, sed mi avertas vin, ke vi ne forgesu, kion diris Beorno antaŭ ol li lasis nin: je via risko vi ne rajtas vagi eksteren ĝis la sunleviĝo.

Bilbo trovis la litojn jam pretaj flanke de l’ halo sur alta platformo inter la kolonoj kaj la ekstera muro. Por li proviziĝis eta matraco el pajlo kun lanaj kovriloj. Li envolvis sin tre kontente, kvankam estis somero. La fajro flagretis malarde, kaj li ekdormis. Sed dum la nokto li revekiĝis. La fajro nun velkis al cindroj, la gnomoj kaj Gandalfo ĉiuj dormis, laŭ ilia spirado, kaj sur la planko aperis lummakulo de l’ alta luno, kiu ŝtelrigardis enen tra la tegmenta fumotruo.

Io muĝis ekstere, kaj aŭdiĝis ia besta snufado ĉe la pordo. Bilbo scivolis pri kio temis, ĉu Beorno soiĉe transformiĝis, kaj ĉu li envenos kiel urso kaj mortigos ilin. Li plonĝis sub la litkovrilon, kaŝis sian kapon kaj ekdormis fine malgraŭ sia timo.

Kiam plene matenis, li vekiĝis. Unu el la gnomoj stumblis sur lin en la ombroj kie li estis kuŝanta, kaj ruliĝis frakase planken de sur la platformo. Temis pri Bofuro, kaj li grumblis pri tio, kiam Bilbo malfermis la okulojn.

– Leviĝu, pigrulo, – li diris, – aŭ ne plu restos matenmanĝo por vi.

Bilbo tuj ellitiĝis.

– Matenmanĝo! – li kriis. – Kie estas la matenmanĝo?

– Ene de ni, precipe, – respondis la aliaj gnomoj, kiuj cirkulis en la halo, – sed la restaĵo troviĝas en la verando. Ni jam ellitiĝis por serĉi Beornon post la sunleviĝo, sed de li ne restas spuro ie ajn, kvankam ni trovis la pretan matenmanĝon, kiam ni eliris.

– Kie estas Gandalfo? – diris Bilbo, tuj irante por serĉi iom da nutraĵo.

– Ho, ie apude, – ili diris al li. Sed li ne trovis la sorĉiston ĝis la vespero. Antaŭ la sunsubiro, tiu enmarŝis en la halon, kie la hobito kaj la gnomoj vespermanĝis, servate de la mirindaj bestoj de Beorno, kiel ili estis servataj dum la tuta tago. Pri Beorno ili nenion aŭdis aŭ vidis depost la pasinta vespero, kaj ili komencis konsterniĝi.

– Kie estas nia gastiganto? Kaj kie vi mem estis la tutan tagon? – ili ĉiuj kriis.

– Unu demando post la alia, neniu demando antaŭ la vespermanĝo! Mi ne manĝis eĉ peceton depost ĉi mateno.

Fine Gandalfo forpuŝis sian teleron kaj kruĉon, manĝinte du kompletajn panojn (kun monteto da butero, mielo kaj kremo) kaj trinkinte almenaŭ litron da medo, kaj eligis sian pipon.

– Mi respondos la duan demandon unue, – li diris, – sed vidu, vidu, vidu! Jen bonega loko por krei fumoringojn!

Kaj dum longa tempo ili ne povis igi lin paroli, ĉar li okupiĝis pri fumoringoj dancigante ilin ĉirkaŭ la halaj kolonoj, igante ilin diversformaj kaj buntkoloraj, kaj pelante ilin unu post la alia tra la tegmenta fumotruo. Ili devis aspekti tre strangaj de ekstere, laŭorde ekŝvelante en la ĉielon: verdaj, bluaj, skarlataj, arĝentogrizaj, flavaj, blankaj, grandaj kaj malgrandaj evitante la aliajn aŭ ligante sin por fari okforman ĉenon, kaj forflugantaj kiel birdaro en la malproksimon.

– Mi iris serĉi ursospurojn, – li diris finfine. – Ŝajne okazis tuta ursa kunveno ĉi tie apude la pasintan nokton. Mi rapide konstatis, ke Beorno ne povis krei ilin ĉiujn; ili estis tro multaj, kaj ili estis diversgrandaj. Mi dirus, ke ĉeestis etaj ursoj, grandaj ursoj, ordinaraj ursoj kaj gigantaj ursoj, ĉiuj dancis ĉi tie apude de la krepusko ĝis sunleviĝo. Ili venis de ĉiu direkto, krom de la okcidento trans la rivero kaj de l’ montaro. Tien nur direktis unu spuro, tien kaj ne reen. Mi sekvis tiun ĝis la Karoko. Ĝi malaperis en la rivero, sed la akvo tro profundis kaj tro fortis post la roko, por ke mi povu transiri. Estas sufiĉe facile, kiel vi memoras, iri de tiu ĉi bordo al la Karoko pere de la vadejo, sed ĉe la alia flanko klifo leviĝas el la kirliĝanta akvofluo. Mi devis marŝi mejlojn antaŭ ol mi trovis lokon, kie la rivero sufiĉe mallarĝis kaj malprofundis,.por ke mi travadu, kaj poste mejlojn retroen por retrovi la spuron. Tiam estis tro malfrue por sekvi ĝin tre longe. Ĝi iris rekte al la pinarbaro oriente de la Nebulecaj Montoj, kie ni tiel agrable festis gaste ĉe la vargoj la antaŭpasintan nokton. Kaj nun, mi kredas, ke mi respondis ankaŭ vian unuan demandon, – finis Gandalfo, kaj sidis silente dum longa tempo.

Bilbo kredis scii, kion celis la sorĉisto.

– Kion ni faru, – li kriis, – se li kondukos la vargojn kaj goblenojn ĉi tien? Ni kaptiĝos kaj ĉiuj mortos! Mi kredis, ke vi diris, ke li ne estas ilia amiko!

– Mi ja diris tion. Kaj ne estu idiota! Vi devas enlitiĝi, ĉar vi tiel malspritas.

La hobito sentis sin venkita kaj ĉar li ne havis alian elekton, li enlitiĝis. Dum la gnomoj daŭrigis sian kantadon, li ekdormis ankoraŭ konsternite pri Beorno, ĝis li sonĝis pri centoj da ursoj rigide dancantaj kaj lante rondirantaj en la korta lunlumo. Tiam li vekiĝis, dum la aliaj dormis, kaj li aŭdis la saman skrapadon, skuadon, snufadon kaj muĝadon kiel antaŭe.

La sekvan matenon ilin vekis Beorno mem.

– Ha, vi estas ankoraŭ ĉi tie! – li diris. Li levis la hobiton detere kaj ridis. – Cu vargoj, goblenoj aŭ malicaj ursoj ne jam manĝis vin?

– kaj li fingropikis la veŝton de sinjoro Baginzo senrespekte. – Ĉi tiu eta kuniklulo regrasiĝas denove dank’ al pano kaj mielo, – li ridetis.

– Venu, kaj remanĝu iom pli!

Ili do akompanis lin por matenmanĝi. Beorno estis nekutime bonhumora, fakte li ŝajnis eksterordinare kontenta, kaj ridigis ilin rakontante amuzaĵojn. Kaj ili ne devis atendi longe klarigon pri lia foresto kaj lia nova gastigemo, ĉar li mem diris tion al ili. Li estis vojaĝinta trans la riveron rekte en la montaron. Oni povas diveni, ke li marŝis tre rapide, almenaŭ en ursa formo. Li konstatis en la bruligita renkontejo de l’ lupoj, ke tiu ero de ilia rakonto estis vera, sed li malkovris pli ol tion. Li kaptis vargon kaj goblenon, kiuj vagis en la arbaro. De tiuj li lernis novaĵon: la goblenaj patroloj kaj la lupoj ankoraŭ seiĉis la gnomojn, ĉar ili inkandeske koleriĝis pro la morto de l’ Granda Gobleno, la brulita nazo de T Ĉeflupo, kaj la pereo de multe de ties pli fortaj ĉefservistoj. Tion ili senhezite konfesis, sed li supozis, ke ili ne rakontis aliajn pli malicajn planojn, kaj ke la goblena armeo ŝajne preparis kun siaj lupamikoj grandan rabekskurson en la apudmontajn landojn por trovi la gnomojn, aŭ venĝi sin kontraŭ la homoj kaj bestoj loĝantaj tie, kaj kiuj supozeble helpis kaj ŝirmis ilin.

– Via rakonto ja estis bona, – diris Beorno, – sed ĝi eĉ pli plaĉas al mi, ĉar mi certigis min pri ĝia vereco. Vi devas pardoni mian nekredemon. Se vi vivus apud la Mornarbara limo, ankaŭ vi ne kredus la parolojn de iu, kiun vi ne konas kiel fraton, aŭ kiun vi pli fidas ol tiun. Cetere, mi konfesas, ke mi tuj revenis kiel eble plej rapide por certigi vian sekurecon kaj por proponi al vi mian helpon. Mi pli alte taksos gnomojn depost nun. Vi mortigis la Grandan Goblenon, ĉu? Ha, mortigis la Grandan Goblenon! – kaj li feroce ridis al si.

– Kion vi faris kun la gobleno kaj la vargo? – subite demandis Bilbo.

– Venu kaj vidu! – diris Beorno, kaj ili sekvis lin ekster la domon. Jen pendis goblena kapo sur la pordo, kaj varga felo estis najlita al proksima arbo. Beorno kiel malamiko estis feroca. Sed nun li estis ilia amiko, kaj Gandalfo opiniis oportuna, ke ili diru ĉion pri sia rakonto, inkluzive la celon de l’ vojaĝo, por ke ili ricevu la helpon, kiun ili bezonis.

Jen la parolo de Beorno. Li promesis provizi poneojn por ĉiu kaj ĉevalon por Gandalfo dum la vojaĝo ĝis la arbaro. Kaj li ŝarĝis iliajn sakojn per manĝajoj por kelkaj semajnoj, se ili uzus ilin ŝpareme, kaj pakis ĉion por facila portado – ekzemple nuksojn, farunon, bokalojn da sekaj fruktoj, ruĝfajencajn mielujojn kaj duoble bakitajn kukojn facile konserveblajn, kiuj satigis eĉ post malgrandaj porcioj kaj favoris longan marŝadon. Ties recepto estis unu el liaj grandaj sekretoj. Sed enestis mielo, kiel en multe de liaj nutraĵoj, kaj ili estis bongustaj, kvankam ili vekis soifon. Li deklaris, ke la gnomoj ne devus porti akvon antaŭ la arbaro, ĉar troviĝis riveretoj kaj fontoj apud la vojo.

– Sed via vojo tra Mornarbaro estos malluma, danĝera kaj malfacila, – li diris. – Akvo tie ne troviĝos facile, nek manĝaĵoj. Ne jam venis la nuksosezono, kvankam tiu sezono eble venos kaj pasos antaŭ ol vi eliros la alian flankon, kaj nuksoj estas la nura manĝinda furaĝo tie. Tie la vivantaĵoj estas mallumaj, strangaj kaj sovaĝaj. Mi provizos vin per felaj ujoj por porti akvon, kaj mi donos al vi kelkajn pafarkojn kun sagoj. Sed mi tre dubas, ke vi trovos aliajn manĝindajn aŭ trinkindajn aĵojn. Mi scias, ke tie fluas forte nigra rivereto trans la vojon. Tion vi nepre ne trinku, nek ennaĝu, ĉar mi aŭdis, ke ĝj. enhavas sorĉadon, kiu igas dormema kaj forgesema. Kaj en la ombreca mallumo, mi kredas, ke vi ne sukcesos pafi ion manĝeblan aŭ nemanĝeblan, sen forlasi la vojon. Tion vi NEPRE ne devos fari, por neniu kialo. Jen ĉiuj miaj konsiloj. Post la arbara rando mi ne povos helpi vin. Vi devos dependi de viaj fortuno kaj kuraĝo kaj de la nutraĵoj, kiujn mi donos al vi. Antaŭ la arbara enirejo, mi petas, ke vi resendu miajn ĉevalon kaj poneojn. Sed mi deziras al vi rapidan vojaĝon, kaj mia domo restos malferma al vi, se iam vi revenos ĉi tien.

Ili dankis lin, kompreneble, kun multaj riverencoj kaj svingado de la kapuĉoj, kaj multaj “Je via servo, ho Mastro de la Lignaj Haloj!” Sed liaj penigaj vortoj forigis ilian kuraĝon, kaj tiam ili konstatis, ke la aventuro estis multe pli danĝera ol ili antaŭe opiniis, kaj ke eĉ se ili trapasus ĉiujn riskojn de la vojo, la drako ankoraŭ atendus ilin je la fino.

Tiumatene ili preparadis. Post la tagmezo ili manĝis lastafoje kun Beorno, kaj poste ili surseliĝis sur la pruntitajn poneojn, adiaŭis lin plurfoje, kaj forrajdis rapidpaŝe tra lia pordego.

Tuj kiam ili pasis la altan heĝon, oriente de liaj ĉirkaŭbaritaj bienoj, ili turnis sin norden kaj poste nord-orienten. Sekvante liajn konsilojn, ili ne celis la arbaran ĉefvojon sude de liaj bienoj. Se ili prenus tiun pasejon, ĝi kondukus ilin apud rivereto fluinta de la montaro kaj renkontinta la Grandan Riveron sude de la Karoko. Ĉe tiu loko, troviĝis profunda travadejo, kiun ili estus antaŭe pasintaj se tiam ili havus poneojn, kaj poste ĝi kondukis al la rando de la arbaro kaj la komenco de la malnova arbara vojo. Sed Beorno avertis ilin, ke goblenoj ofte uzis tiun vojon, dum la arbara vojo mem, laŭ liaj informoj, estis kaduke kovrita de plantaro kaj forlasita ĉe la orienta flanko, kaj kondukis al netrapaseblaj maiĉoj, kie la vojoj perdiĝis. Plie, ĝia orienta enirejo malfermiĝis tre longe for kaj sude de la Soleca Monto, kaj de tie ili devus marŝi tre longe norden, antaŭ ol ili atingus la alian flankon. Norde de la Karoko, la okcidenta arbara bordo tuŝis la bordojn de la Granda Rivero, kaj tie la montoj ankaŭ proksimiĝis. Beorno konsilis al ili tiun vojon, ĉar tiudirekte je kelkaj rajdotagoj norde de la Karoko troviĝis nekonata vojo, kiu iris preskaŭ rekte tra la Mornarbaro ĝis la Soleca Monto.

– La goblenoj, – Beorno diris al ili, – ne kuraĝos trapasi la Grandan Riveron cent mejlojn norde de la Karoko, nek venos al mia domo, ĉar dumnokte ĝi estas bone defendita! Sed rajdu rapide, ĉar se ili baldaŭ faros sian rabekskurson, ili trapasos la riveron pli sude, kaj amasiĝos ĉe la arbara bordo por bari vian vojon – kaj vargoj kuras pli rapide ol poneoj. Tamen, la norda vojo estas pli sekura, eĉ se ŝajnas, ke vi pli proksimiĝas al iliaj fortresoj, ĉar tiudirekte ili malpli atendos vin, kaj ili devos rajdi pli longe por kapti vin. Nun iru for kiel eble plej rapide!

Tial ili nun rajdis silente, galopante kiam la tereno estis herboza kaj ebena, kun la montaro maldekstre, kaj longe for antaŭ ili la proksimiĝanta rivera bordo je la horizonto. La suno nur komencis arki oriente, kiam ili foriris, kaj ĝis la vespero ĝi kreis oran brilon sur la supraĵojn de la ĉirkaŭa lando. Estis malfacile kredi, ke goblenoj postĉasis ilin, kaj kiam ili jam rajdis multajn mejlojn for de la Beorna domo, ili parolis kaj kantis denove kaj forgesis la malluman arbaran vojon, kiu atendis ilin. Sed vespere, kiam venis la krepusko kaj la montopintoj minace ardis en la sunsubiro, ili bivakis, postenis gvatiston, kaj la plimulto dormis malkviete sonĝante pri hurlado de ĉasantaj lupoj kaj goblenaj kriĉoj.

Tamen la sekva mateno denove aŭroris bele kaj hele. Kuŝis aŭtuneca nebulo surtere, kaj la aero estis frida. Sed la ruĝa suno baldaŭ leviĝis, la nebulo forvelkis, kaj la ombroj ankoraŭ longis kiam ili ekiris denove. Tiel ili rajdis du tagojn, kaj ili nenion vidis krom herbejojn kaj florojn, birdojn kaj solajn arbojn, kaj foje grupetojn da cervoj, kiuj sin paŝtis aŭ sidis subombre en la meztaga suno. Foje Bilbo vidis vircervajn kornojn starantajn el longa herbejo, kaj unue li kredis, ke li vidis kadukajn branĉojn. La trian vesperon, ili tiel avidis por daŭrigi, ĉar Beorno diris, ke ili devus atingi la arbaran pordon frue de la kvara tago, ke ili plu rajdis postkrepuske kaj dumnokte sub la luno. Dum la taglumo forvelkis, Bilbo kredis vidi en la fora dekstro, aŭ eble maldekstre, vualitan formon de ampleksa urso, ŝtelvaganta samdirekten. Sed kiam li kuraĝis priparoli tion kun Gandalfo, la sorĉisto nur diris:

– Ĉit! Ne atentu ĝin!

La venontan tagon, ili komencis antaŭ la tagaŭroro, kvankam ili ne longe tranoktis. Tuj kiam eklumiĝis, ili povis vidi la arbaron alproksimiĝi, kvazaŭ ĝi venus renkonti ilin aŭ atendus ilin kiel nigra kaj minacanta muro. La tereno komencis deklivi supren, kaj ŝajnis al la hobito, ke la etoso silentiĝis. Birdoj malpli kantis. Cervoj kaj kunikloj ne plu vidiĝis. Posttagmeze ili atingis la tegmentan randon de la Mornarbaro, kaj ripozis sub la grandaj superstarantaj branĉegoj de la eksteraj arboj. Ties trunkoj estis vastaj kaj noditaj, la branĉoj torditaj kaj la folioj malhelaj kaj longaj. Hedero grimpis sur ili, kaj treniĝis surtere.

– Nu, jen la Mornarbaro! – diris Gandalfo. – La plej granda arbaro de la Norda Tero. Mi esperas, ke ĝia aspekto plaĉas al vi. Vi nun devas sendi hejmen ĉi tiujn bonegajn poneojn, kiujn vi prunteprenis.

La gnomoj ekgrumblis pro tio, sed la sorĉisto diris, ke ili estis stultaj.

– Beorno ne estas tiom malproksime, kiom vi kredas. Kaj krome vi devus respekti viajn promesojn, ĉar li estus feroca malamiko. La okuloj de sinjoro Baginzo estas pli akraj ol la viaj, se vi ne vidis ĉiunokte post la krepuskiĝo malhelan ursegon, dum li sekvis nin aŭ sidis ne longe for sub la luno, gvatante niajn bivakojn. Li ne nur gardis kaj gvatis vin, sed observis ankaŭ la poneojn. Beorno ja estas via amiko, sed li amas siajn bestojn kiel idojn. Vi ne povas imagi, kiel grandanima li estis, kiam li lasis gnomojn rajdi ilin tiel longe for kaj rapide, kaj vi ankaŭ ne imagas, kio okazus al vi, se vi provus konduki ilin en la arbaron.

– Kio pri via ĉevalo? – diris Torino. – Vi ne menciis, ke vi resendos ĝin.

– Prave, ĉar mi ne resendos ĝin.

– Kaj kio do okazos al via promeso?

– Mi okupiĝos pri tio. Mi ne resendos la ĉevalon. Mi rajdos ĝin!

Tiam ili eksciis, ke Gandalfo forlasos ilin rande de Mornarbaro, kaj ili malesperiĝis. Sed iliaj paroloj ne povis ŝanĝi lian decidon.

– Nu, ni jam pritraktis tion antaŭe, kiam ni alteriĝis sur la Karokon. Estas neutile disputi. Mi devas, kiel mi jam klarigis al vi, okupiĝi pri gravaj aferoj sude de ĉi tie, kaj mi jam malfruas pro miaj zorgoj kaj klopodoj kun via grupo. Tute eblas, ke mi revidos vin antaŭ la fino, sed egale eblas, ke ne. Tio dependas de viaj fortuno, kuraĝo kaj prudento, kaj mi kunsendas sinjoron Baginzo. Mi jam diris al vi antaŭe, ke li havas pli da valoro ol oni divenus, kaj vi ja eltrovos tion post nelonge. Gajiĝu do, Bilbo, kaj ne aspektu tiel deprimita. Gajiĝu do Torino kaj Kompanio! Temas fine pri via ekspedicio! Pensu pri la trezoro je la fino, kaj forgesu la arbaron kaj la drakon, almenaŭ ĝis morgaŭ matene!

Kiam estis morgaŭ matene, li parolis same. Ili do ne havis elekton, kaj rezigne plenigis siajn akvujojn en pura fonto, kiun ili trovis apud la arbara enirejo, kaj elpakis siajn aĵojn de sur la poneoj. Ili disdonis la pakaĵojn kiel eble plej juste, sed Bilbo konsideris sian ŝarĝon lacige peza, kaj ne antaŭĝuis, ke ili senfine marŝadus mejlojn kun tiom da aĵoj surdorse.

– Ne zorgu pri tio! – diris Torino. – Ĝi tro frue iĝos malpli peza. Post nelonge, mi kredas, ke ni ĉiuj deziros pli da aĵoj en niaj sakoj, kiam mankos la manĝaĵoj.

Ili poste adiaŭis la poneojn, kiuj turnis sin hejmen kaj fortrotis gaje, ŝajne kontentaj pri la okazo direkti siajn vostojn al la Mornarbara ombro. Tuj kiam ili foriris, Bilbo certis, ke io urseca eliris el la arba ombro kaj trene rapidis post ili.

Gandalfo nun diris sian adiaŭon. Bilbo sidiĝis surtere, malkontentis kaj revis, ke li povu kunrajdi kun la sorĉisto sur lia ĉevalo. Li jam vizitis la arbaron post sia matenmanĝo (kiu ne kontentigis lin), kaj ene ĝi ŝajnis pii obskura ol la nokto kaj tre sekreta loko: “kvazaŭ io gvatus kaj atendus”, – li diris al si.

– Adiaŭ! – diris Gandalfo al Torino. – Kaj adiaŭ al vi ĉiuj, adiaŭ! Rekte tra la arbaro vi devas vojiri nun! Ne forlasu la vojon! Se vi iam forlasos ĝin, vi havos nur unu ŝancon el mil por retrovi ĝin kaj por eliri el la Mornarbaro, kaj tiam mi supozas, ke nek mi nek iu ajn revidos vin!

– Cu ni vere devos trapasi ĝin? – ĝemis la hobito.

– Jes, vi ja devos! – diris la sorĉisto, – se iam vi volas atingi la transan flankon! Vi devos aŭ trapasi ĝin aŭ rezigni vian aventuron. Kaj mi ne permesos, ke vi retroiru nun, sinjoro Baginzo. Mi hontas, ke vi eĉ konsideras tion! Vi nun mianome devas zorgi pri ĉi tiuj gnomoj, – li ridis.

– Ne! Ne! – diris Bilbo. – Mi celis ne tion. Mi nur demandis, ĉu ekzistas ĉirkaŭa vojo?

– Jes, se vi deziras, ekzistas vojo pli-malpli ducent mejlojn norde de ĉi tie, kaj poste duoble pli longe suden. Sed tiuokaze vi ne progresus sen vojo. Kaj ne ekzistas sendanĝeraj vojoj en ĉi tiu regiono. Memoru, ke vi nun estas en Sovaĝujo kaj spertos diversajn distraĵojn ĉiudirekte. Antaŭ ol vi ĉirkaŭirus la nordan Mornarbaron, vi atingus la Grizajn Montojn, kaj ili estas plenplenaj je goblenoj, koboldoj kaj orkoj nepriskribeblaj. Antaŭ ol vi ĉirkaŭirus la sudan parton, vi troviĝus en la limoj de la Nekromanciisto; kaj eĉ vi, Bilbo, ne bezonas, ke mi rakontu al vi pri tiu misa sorĉisto. Mi absolute malkonsilas, ke vi proksimiĝu al lokoj sub la ombro de lia malhela turo! Tenu vin proksime al la arbara vojo, restu gajaj, daŭre esperu kaj, kun enorma bonŝanco, vi eble eliros unu tagon kaj vidos antaŭ vi la Longajn Marĉojn, kaj post ili, en la alta oriento, la Solecan Monton, kie loĝas nia kara Smaŭgo, kvankam mi esperas, ke li ne atendas vin.

– Jes, tutcerte vi estas tre kuraĝiga, – gruntis Torino. – Adiaŭ! Kaj se vi ne akompanas nin, vi devos foriri nun sen pli da paroloj!

– Adiaŭ, definitive adiaŭ! – diris Gandalfo, kaj li turnis sian ĉevalon, kaj malsupreniris la deklivon en la okcidenton. Sed li ne povis malhelpi sin diri ion por la lasta fojo. Antaŭ ol li pasis de ilia aŭdopovo, li returnis sin, metis siajn manojn al la buŝo kaj alvokis ilin. Ili aŭdis lian malfortan voĉon:

– Adiaŭ! Kondutu bone, atentu vin, kaj NE FORLASU LA VOJON!

Poste li forgalopis, kaj ne plu videblis.

– Ho, adiaŭ kaj foriru! – gruntis la gnomoj, eĉ pli koleraj, ĉar lia foriro profunde konsternis ilin.

Ili nun komencis la plej danĝeran etapon de la tuta vojaĝo. Ĉiu surŝultrigis siajn egale pesitajn kaj solidajn pakaĵon kaj akvujon, forturnis sin de la taglumo de l’ eksteraj landoj kaj plonĝis en la arbaron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.