La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOBITO

Aŭtoro: John Ronald Reuel Tolkien

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 14: FAJRO KAJ AKVO

Se oni deziras, same kiel la gnomoj, scii kio okazis pri Smaŭgo, oni devas reveni al la vespero antaŭ du tagoj, kiam li frakasis la pordon kaj forflugis.

La homoj de Lagurbo Esgaroto estis plejparte hejme, ĉar la vento blovis fride el la malhela oriento. Tamen kelkaj promenis sur la kajoj, kiel ili ŝatis fari, mirante la lagon speguli la stelojn de inter la nubaj ombroj. De ilia urbo la Soleca Monto estis kaŝita de malaltaj montetoj apud la norda laga bordo, kaj inter tiuj fluis la Rivero Rapida. La montopinto vidiĝis nur kiam la ĉielo estis sennuba, kaj ili malofte rigardis ĝin, ĉar ĝi estis morna kaj misaŭgura eĉ en la matena sunlumo. Ĝi nun estis ekstervida kaj vualita de la mallumo.

Tamen tiumomente ĝi ekaperis kun flagro. Rapida ruĝa brilo lumigis ĝin, kaj poste velkis.

– Rigardu! – diris unu el ili. – La lumoj denove! La pasintan nokton la vaĉistoj vidis ilin ekbrili kaj malaperi ekde la noktmezo ĝis la aŭroro. Io okazas tie supre.

– Eble la Reĝo sub la Monto forĝas oron, – diris alia. – Li iris norden jam de tre longe. Eble venis la momento por fine realigi la kantojn.

– Kiu reĝo? – diris alia sombre. – Tio multe pli similas la flamojn de l’ rabema drako. Tiu estas la sola Reĝo sub la Monto, kiun ni vere konas.

– Vi ĉiam prognozas malgajajn aferojn! – diris la aliaj. – Jen inundojn, jen venenitajn fiŝojn! Pripensu ion pli gajan!

Subite vidiĝis arda brilo sub la montetoj, kaj la norda lago reflektis oron.

– La Reĝo sub la Monto! – ili kriis. – Rebrilas ties gloro, riĉaĵoj fluas fonte, riveroj da trezoro! Ora rivero fluas de l’ Monto! – ili kriis kaj la laganoj malfermis siajn fenestrojn kaj hastis eksteren.

Denove la urbo ekscitiĝis kaj entuziasmiĝis. Sed la sombra ulo kuris furioze al la Urbestro.

– La drako revenas, aŭ mi estas stultulo! – li kriis. – Rompu la ponton! Armu vin! Armu vin!

Tiam trumpetoj sonis kaj resonis apud la rokaj bordoj. La aklamoj ĉesis kaj la bona humoro fariĝis hororo. Tiel la drako ne trovis ilin tute malpretaj.

Post nelonge ili povis vidi, ke li rapide alflugis, kiel terura fajrero fariĝante ĉiam pli brila kaj vasta. Eĉ frenezuloj ne plu dubis, ke la aŭguroj realiĝas mise. Tamen restis ankoraŭ iom da tempo. Ili plenigis per akvo ĉiun ujon de la urbo, armis ĉiun batalanton kaj pretigis ĉiun sagon kaj lancon. Ili dispecigis kaj faligis la lagbordan ponton antaŭ ol la draka tondro alproksimiĝis. Tiam la lago ondiĝis arde sub liaj batantaj flugiloj.

Dum homoj ploris kaj kriis, li flugis super iliaj kapoj celante la ponton, sed frustriĝis! La ponto ne plu restis, kaj liaj malamikoj okupis insulon en profunda akvo, kiu malplaĉis al li, ĉar ĝi estis tro profunda kaj tro malvarma. Se li ĵetus sin en la lagon, vaporo kaj sufoka nebulo kovrus la tutan landon dum tagoj. Sed la lago estis pli potenca ol li, kaj ĝi estingus liajn fajrojn antaŭ ol li povus eskapi.

Kun tremiga muĝo li do transflugis la urbon. Svarmo da malhelaj sagoj impetis ĉielen, sed ili rompiĝis kaj splitiĝis sur liaj skvamoj. La fustoj bruligitaj de lia spirado eksiblis hajlante reen en la lagon. Oni neniam povus imagi la artfajraĵojn, kiujn ili povis spekti tiun nokton. Kiam la arkoj pafis kaj la trumpetoj trilis, la draka furiozo ekflamis senbride, frenezigis kaj blindigis lin. Jam de tre longe neniu aŭdacis kontraŭbatali lin, kaj eĉ nun neniu kuraĝus, se ne kurus tien kaj reen la sombra ulo (kiu nomiĝis Bardo) spronante la arkistojn kaj petante la Urbestron, ke tiu ordonu pluan batalon ĝis la lasta sago.

Fajro ŝprucis spasme el la draka faŭko. Li rondflugis alte en la ĉielo super ili kaj lumigis la tutan lagon. La lagobordaj arboj glimis per kupra kaj sangkolora brilo plaŭdante en la kapriolantaj ombroj. Poste li traflugis la torenton da sagoj neniel atentante la danĝeron, kaj ne zorgante por prezenti siajn skvamojn al siaj atakantoj, celante nur neniigi la urbon per flamoj.

Kvankam oni verŝis akvon antaŭe sur la domojn, fajroj ekbrulis sur la tegmentaj pajloj kaj lignaj traboj, dum la drako falis, balais sian fajron kaj poste forflugis denove. Ankoraŭfoje cent manoj verŝis akvon, kiam aperis fajreroj. Tiam li svingis sian voston kaj la tegmento de l’ Granda Domo frakasiĝis kaj disfalis. Nevenkeblaj flamoj eksaltis en la vesperan mallumon. Li kiriiĝis suben denove, kaj post pluraj flugoj domo post domo ekbrulis kaj dispeciĝis. Same kiel muŝo el la marĉoj, neniu sago povis haltigi aŭ dolorigi Smaŭgon.

Homoj nun komencis salti en la akvon ĉiuflanke. Virinoj kaj infanoj kunpremiĝis en plenaj boatoj apud la bazara varfo. Viroj komencis forĵeti siajn armilojn. Ili nun ploris kaj ĝemis. Anstataŭ kanti antikvajn gajajn kantojn pri la gnomoj kiel lastatempe, la homoj nun malbenis iliajn nomojn. La Urbestro mem fuĝis al sia ornamita ŝipo celante forremi dum la tumulto por savi sin. Ĉiuj certis, ke la urbo baldaŭ dezertiĝos kaj forbrulos, kaj restos nur lagnivelaj fostoj.

Tio estis la draka intenco. Estis egale al li, ke ili surboatiĝis. Ĉar li povos ĝui bonan ĉasadon, ĝis ili kaptiĝos aŭ mortos pro malsato. Kaj estis egale, ĉu ili atingis la lagobordojn. Ĉar li intencis bruligi la bordajn arbarojn por velkigi la kampojn kaj paŝtejojn. Jam de multaj jaroj li ne ĝuis pli ardan distraĵon, ol li ĝuis nun turmentante la urbon.

Sed restis inter la brulantaj domoj taĉmento da arkistoj, kiuj ankoraŭ ne retiris sin. La sombravoĉa kaj sombramiena Bardo estis ilia estro. Kvankam liaj amikoj mokis lin, ĉar li aŭguris inundojn kaj venenitajn fiŝojn, ili konis lian valoron kaj bravecon. Li estis praido de Giriono, Mastro de Dalo, kies edzino kaj infano eskapis el ĝi dum la ruiniĝo per la Rivero Rapida jam delonge. Li nun pafis per granda arko el taksuso, ĝis restis nur unu sago. La flamoj pliproksimiĝis. Liaj kunuloj iom post iom forfuĝis. Lastafoje li kurbigis sian arkon.

Subite el la mallumo io flirtis sur lian ŝultron. Li eksaltis, sed temis nur pri maljuna turdo. Senhezite la turdo kliniĝis al lia orelo, kaj diris novaĵon al li. Li miris, ke li povis kompreni la lingvaĵon, sed li ja estis parenca al la antikvaj loĝantoj de Dalo.

– Atendu! Atendu! – la birdo diris al li. – La luno supreniras. Celu la kavon sur lia maldekstra brusto, kiam li flugos supren kaj turniĝos!

Dum Bardo silentis mirante, la turdo rakontis al li ankaŭ tion, kio okazis apud la Monto, kaj kion li aŭdis.

Tiam Bardo tiris la arkŝnuron ĝis sia orelo. Dum la drako rondiris malalte, la luno aperis ĉe la orienta bordo kaj briligis liajn flugilojn per arĝenta glimo.

– Sago! – diris la arkisto. – Nigra sago! Mi ŝparis vin ĝisfine! Neniam vi trompis min, kaj ĉiam mi retrovis vin. Mi heredis vin de mia patro, kaj li same jam de la praaj tempoj. Se iam vi venis el la forĝejo de Y vera Reĝo sub la Monto, iru nun kaj hastu!

La drako krute flugis pli suben ol antaŭe, kaj dum li turnis sin kaj subeniris, lia ventro brilis blanke pro la flagretantaj perloj kaj gemoj en la lunlumo. Sed nepre ne sur unu loko. La arko knalis. La nigra sago rapide risortis rekte de sia ŝnuro ĝuste al la maldekstra brusto apud la etendita draka antaŭkruro. Trafis kaj malaperis ene la pikilo, fusto kaj plumoj. Kun kriĉo kiu surdigis homojn, faligis arbojn kaj fendis ŝtonojn, Smaŭgo sputante skuiĝis, renversiĝis, kraŝis suben kaj ruiniĝis.

Li falis ĝuste sur la urbon. Lia lasta doloriga agonio dissplitis la urbon en fajrerojn kaj braĝojn. La lago tondre enfluis. Vasta vaporo ekŝvelis supren kiel blanka nubo sub la luno. Aŭdiĝis siblado kaj turbado kaj poste silento. Tio estis la fino de Smaŭgo kaj de Esgaroto, sed ne de Bardo.

La lunarko supreniris pli alten kaj la vento iĝis forta kaj frida. Ĝi kirlis la blankan nebulon, kreante kolonojn da buklaj nuboj, kaj fordrivigis ilin okcidenten kaj lasis ilin disvelki super la marĉojn antaŭ Mornarbaro. Tiam vidiĝis la boatoj kiel etaj punktoj sur la ombraj strekoj de l’ laga surfaco. Laŭ la vento venis la voĉoj de la loĝintoj de Esgaroto lamentantaj pri la perdita urbo, siaj varoj kaj detruitaj domoj. Sed ili devus ankaŭ esti dankemaj, kvankam oni evidente ne povis atendi tion tiumomente. Tri kvaronoj de la urbanoj travivis la atakon. Iliaj arbaroj, brutaroj, paŝtejoj kaj la plimulto de iliaj boatoj ne estis damaĝitaj. Kaj la drako estis mortinta. Tio evidente havis signifon, kiun ili simple ne tuj komprenis.

Ili amasiĝis ĉagrenite sur la okcidenta laga bordo, tremante pro la malvarma vento. Ili tuj komencis plendi kaj koleri pri la Urbestro, kiu forlasis la urbon tre frue dum aliaj homoj estis pretaj por defendi ĝin.

– Li estas eble tre lerta pri komerco, precipe pri sia propra komerco, – murmuris kelkaj el ili, – sed li malutilas, kiam io misas! – 

Kaj ili iaŭdis la kuraĝon de Bardo, kaj lian bravan pafon. – Se li ne pereus, ni elektus lin kiel reĝon. Bardo la mortiginto de la drako, praido de Giriono! Ve al ni! Li estas mortinta!

Meze de tiu interparolado, alta figuro de homo alpaŝis el la ombroj. Li estis tute malseka, liaj nigraj haroj humide pendis sur liaj vizaĝo kaj ŝultroj, kaj liaj okuloj feroce brilis.

– Bardo ne estas mortinta! – li kriis. – Li saltis el Esgaroto lagen, post kiam li mortigis la drakon. Mi estas Bardo, ido de Giriono. Mi estas la mortiginto de la drako!

– Reĝo Bardo! Reĝo Bardo! – ili kriis, sed tio grincigis la dentojn al la Urbestro.

– Giriono estis Mastro de Dalo, ne reĝo de Esgaroto, – li diris. – En Lagurbo ni ĉiam elektis niajn estrojn el inter la plej maljunaj kaj saĝaj, kaj neniam subigis la regnon al militistoj. “Reĝo Bardo” iru al sia propra reĝlando – Dalo nun estas libera dank’ al lia braveco, kaj nenio malhelpas lian revenon. Ĉiuj dezirantoj povos akompani lin, se ili preferos la fridajn ŝtonojn apud la Monto al la verdaj lagobordoj. La plej saĝaj restos ĉi tie kaj rekonstruos nian urbon, kaj ĝuos denove ĝiajn pacon kaj prosperon.

– Ni volas, ke Bardo estu reĝo! – replikis la ĉirkaŭaj homoj. – Ni tediĝas pri olduloj kaj kasistoj!

Kaj tiam la pli malproksimaj homoj kriis:

– Vivu la Arkisto kaj for la Monsakulon! – la kriado ehis sur la lagaj bordoj.

– Mi nepre ne volas malestimi la arkiston Bardo, – diris la Urbestro singarde (ĉar nun Bardo staris apude). – Ĉi-nokte li gajnis honoran lokon inter la eminentuloj de nia urbo, kaj li valoras multajn konservindajn kantojn. Sed kial, ho popolo, – la Urbestro stariĝis kaj. parolis tre laŭte kaj klare, – kial vi kulpigas min? Pro kia kulpo oni detronigu min? Kaj mi rajtas demandi: kiu vekis la drakon dum li dormis? Kiu ricevis de ni riĉajn donacojn kaj helpon? Kaj kiu kredigis nin, ke la antikvaj kantoj estis pravaj? Kiu ekspluatis nian bonkoran gastigemon kaj nian agrablan fantaziemon? Kiun specon de oro oni sendis al ni laŭ la rivero por repagi nin? Drakan fajron kaj dezertigon! De kiu efektive ni postulu kompenson por niaj damaĝoj por helpi niajn vidvinojn kaj georfojn?

Kiel oni povas konstati, la Urbestro ne senmerite gajnis sian postenon. Lia parolado tuj kvietigis la popolajn postulojn por nova reĝo, kaj same kolerigis ilin je Torino kaj ties kompanio. Kelkaj priparolis ilin feroce kaj amare, kaj eĉ tiuj kiuj kantis plej laŭte la antikvajn kantojn, nun same laŭte plendis, ke la gnomoj intence instigis la drakon!

– Stultuloj! – diris Bardo. – Kial malŝpari parolojn kaj koleron pri tiuj malfeliĉuloj? Ili sendubepereis, antaŭ ol Smaŭgo venis al ni.

Sed dum li parolis, venis en lian kapon la rememoro pri la fama trezoro, kiu nun kuŝis sub la Monto sen gardisto aŭ posedanto, kaj li tuj silentiĝis. Li pensis pri tio, kion diris la Urbestro, kaj pri rekonstruota Dalo resonanta per oraj sonoriloj. Li scivolis, ĉu li povus trovi sufiĉe da homoj.

Fine li ekparolis denove:

– Ne restas tempo por koleri, ho Urbestro, nek por detale debati pri la regonteco. Pli urĝas multe da farendaj taskoj. Mi servos vin ankoraŭ, kvankam konsiderante viajn parolojn, mi eble iros norden kun tiuj, kiuj deziros akompani min.

Poste li formarŝis por konstrui ŝirmilojn kaj por organizi kuracadon por la malsanuloj kaj vunditoj. Sed la Urbestro grimacis malantaŭ li, dum li restis kaj sidis. Li multe pensis, sed nenion diris krom tio, ke liaj gardistoj bruligu fajron kaj portu al li manĝaĵojn.

Bardo trovis, ke ĉiuloke homoj konjektis pri la vasta trezoro, kiun oni nun povus trovi sendanĝere. Kelkaj asertis, ke ĝi ne nur kompensus la damaĝojn, kiujn ili suferis, sed ankaŭ provizus kroman prosperon, kiun ili povus elspezi por aĉeti varojn el la sudo. Tiaj onidiroj kuraĝigis ilin dum ilia mizero. Tio estis bona, ĉar tiu nokto estis malfeliĉa kaj senespera. Oni nur povis fabriki ŝirmilojn kiel eble plej bone por malmulte da homoj (evidente la Urbestro havigis al si tendon), kaj troviĝis malmulte da nutraĵoj (eĉ al la Urbestro mankis iom). Multaj homoj iĝis malsanaj tiunokte pro la frida malsekeco kaj pro ĉagreno. Multaj poste mortis, kvankam ili eskapis nevundite el la ruinigita urbo. Dum la postaj tagoj multe da homoj estis malsanaj kaj malsataj.

Intertempe Bardo fariĝis la efektiva estro, kaj ordonis libere, kvankam ĉiam nome de la Urbestro. Estis malfacile organizi sufiĉan defendadon kaj loĝadon por la popolo. Multaj el ili eble mortus dum la vintro, kiu nun rapide sekvis la aŭtunon, se ili ne ricevus helpon. Kaj helpon ili ja ricevis rapide, ĉar Bardo tuj sendis mesaĝistojn kontraŭflue de la rivero al la Arbaro por peti helpon de l’ Reĝo de Y Arbaraj Elfoj. La mesaĝistoj renkontis ties armeon, kiu jam alvenis, kvankam pasis nur tri tagoj post la morto de Smaŭgo.

La Elfreĝo eksciis novaĵojn de siaj propraj kurieroj kaj de la birdoj, kiuj amikis kun lia popolo, kaj jam sciis multon, kio okazis. Efektive multe konsterniĝis ĉiuj vivaĵoj kun flugiloj, kiuj loĝis apud la limoj de F Dezerto de la Drako. La aero estis plena de cirkulantaj birdoj, kaj iliaj rapidaj flugantaj heroldoj striis tien kaj reen en la ĉielo. Apud la arbara rando, ili fajfis, kriĉis kaj pepis. Longe for trans Mornarbaro la novaĵo estis dirata: “Smaŭgo estas mortinta!” Folioj krispiĝis kaj oreloj streĉiĝis. Eĉ antaŭ ol la Elfreĝo ekrajdis, la novaĵo vojiris okcidenten al la pinglarbaroj de l’ Nebulecaj Montoj. Beorno aŭdis pri ĝi en sia ligna halo, kaj la goblenoj organizis kunsidon en siaj kavernoj.

– Mi konjektas, ke bedaŭrinde temas pri la fino de Torino Kverkaŝildo, – diris la Elfreĝo. – Eble estus pli taŭge por li resti ĉi tie kiel mia gasto. Tamen, ĉiu vento – li aldonis, – alportas profiton al iu.

Ja ankaŭ li ne forgesis la legendajn riĉaĵojn de Troro. Tial la mesaĝistoj de Bardo renkontis lin marŝanta kun multaj lancistoj kaj arkistoj. Kaj korvoj svarmis dense super ili, ĉar ili kredis, ke okazos tia grava milito, kian oni ne spertis en tiu regiono jam de tre longe.

Sed kiam li survoje aŭdis la petojn de Bardo, la Reĝo kompatis lin, ĉar li estis estro de nobla kaj bonkora popolo. Tial li deviigis la marŝadon, kiu unue celis la Monton, kaj ekhastis laŭ la rivero al la Longa Lago. Li ne kunportis sufiĉe da boatoj kaj flosoj por sia armeo, kaj ili devis piediri malrapide. Sed li sendis grandan provizon da nutraĵoj antaŭen laŭ la rivero. La elfoj estas tamen rapidaj marŝantoj, kaj kvankam dum tiu epoko ili ne kutimiĝis al la maiĉoj kaj sovaĝaj landoj inter la Arbaro kaj la Lago, ilia vojaĝo estis rapida. Nur kvin tagojn post la mortigo de la drako, ili venis al la lagaj bordoj kaj miris pro la ruinigita urbo. Tie oni bonvenigis ilin, kiel oni atendus, kaj la homoj kaj ilia Urbestro estis pretaj por sia estonteco fari iun ajn kontrakton kontraŭ la helpo de l’ Elfreĝo.

Ili baldaŭ interkonsentis pri plano. La Urbestro restis kun la virinoj, infanoj, maljunuloj lcaj malsanuloj, kaj kun kelkaj metiistoj kaj lertaj elfoj. Tiuj hakis arbojn kaj kolektis lignon, kiun oni sendis laŭ la rivero el la Arbaro. Poste ili konstruis multajn kabanojn apud la laga bordo por ŝirmi la homojn dum la venonta vintro. Kaj ankaŭ direktite de la Urbestro, ili komencis konstrui novan urbon, pli belan kaj vastan ol antaŭe, sed ne en la sama loko. Ili konstruis ĝin pli norde sur la laga bordo, ĉar ili timis la lokon, kie kuŝis la drako. Tiu neniam revenis al sia ora kuŝejo, sed restis glacie sternita kaj mistordita en la ombroj de la akvaj malprofundaĵoj. Tie dum longa tempo, kiam la vetero estis kvieta, vidiĝis liaj kolosaj ostoj inter la kadukaj restaĵoj de l’ urbo. Sed malmultaj kuraĝis viziti la malbenitan lokon, kaj neniu aŭdacis naĝi en la malvarma akvo por preni la valorajn gemojn, kiuj defalis de lia putranta kadavro.

Intertempe ĉiuj disponeblaj militistoj kaj la plimulto de la Elfreĝa armeo pretiĝis por marŝi norden al la Monto. Tial dek unu tagojn post la ruinigo de la urbo, la avanaj soldatoj trapasis la rokan pordegon je la lagofino kaj eniris la dezertajn landojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.