La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOBITO

Aŭtoro: John Ronald Reuel Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 10: VARMA BONVENO

La tago iĝis pli hela kaj varma dum ili flosis pluen. Post kelka tempo la rivero ĉirkaŭis altan teramason ĉe la maldekstra bordo. La forta fluo plaŭdadis kaj ondolekis la klifon sub ĝia rokoza rando. Subite la klifo malaperis. La bordoj malaltiĝis. La arbaro finiĝis. Tiam Bilbo klare vidis, kie ili troviĝis.

Vastaj landoj etendiĝis ĉirkaŭ li sorbante la riveron, kiu disiĝis en centojn da akvofluoj serpente vagantaj aŭ haltantaj en marĉoj kaj lagetoj ĉirkaŭitaj de insuloj. Sed la centra fluo daŭrigis pluen. Kaj tre malproksime kun sia malhela kaj kapeca pinto, duonkaŝita de ŝirita nebulo kaŭris la Monto! Ĝiaj nord-orientaj najbaroj kaj la kadukaj landoj kiuj ligis ilin al ĝi ne videblis. Ĝi staris sola gvatante la marĉojn ĝis la arbaro. La Soleca Monto! Bilbo venis de longe for kaj multe aventuris por vidi ĝin, kaj nun ĝia aspekto tute ne plaĉis al li.

Dume li aŭskultis la parolojn de la flosistoj kaj provis kunmeti la informerojn, kiujn ili hazarde diris. Li baldaŭ lernis, ke li estis bonŝanca por alveni lokon de kie la Monto videblas, eĉ de tiu distanco. La enkarcerigo estis teda kaj li nun sentis sin tre malkomforta sen paroli pri la kompatindaj gnomoj, kiuj ruliĝis sube. Tamen li konstatis, ke ili ja estis pli bonŝancaj, ol li antaŭe divenis. La elfoj multe parolis pri komerco ambaŭdirekte de l’ akvofluo, pri la densa rivera trafiko, ĉar la vojoj de la oriento al Mornarbaro malaperis aŭ ne plu uziĝis, kaj ankaŭ pri la kvereloj inter la laganoj kaj la arbaraj elfoj pri rivera konservado kaj borda riparado. Tiu regiono ŝanĝiĝis multe depost kiam la gnomoj forlasis la Monton. Tiun epokon la homoj nur memoris kiel antikvan tradicion. Kaj la lando ŝanĝiĝis ankaŭ lastatempe, depost kiam Gandalfo estis ĉi tie. Inundoj kaj pluvegoj ŝveligis la orientajn riverojn, kaj okazis unu du sismoj, pri kiuj ili emis kulpigi la drakon – aludante lin precipe per blasfemoj kaj misaŭguraj kapsignoj direkte al la Monto. La marĉoj kaj flakoj disvastiĝis ĉiudirekten. Malaperis padoj, kaj ankaŭ pluraj rajdantoj kaj vojaĝantoj, se ili provis trovi la perditajn vojojn. La elfa vojo tra la Arbaro, kiun ili sekvis laŭ la konsiloj de Beorno, nun estis nezorgata en forlasita loko oriente de F arbara rando. La rivero prezentis nun la nuran ŝekuran vojon inter la nordaj arbaraj limoj ĝis la foraj montaj ombrolandoj, kaj la rivero estis. gardata de la arbara elfreĝo.

Oni do vidas, ke Bilbo kondukis ilin laŭ la sola sekura vojo. Eble komfortigus la malvarme tremantan sinjoron Baginzo la fakto, ke Gandalfo sciis pri ili en fora lando, kaj multe konsterniĝis ordigante siajn aliajn aferojn (kiuj ne rilatas al nia rakonto) kaj pretigante sin por serĉi asistocele la kunularon de Torino. Sed Bilbo ne sciis tion.

Li nur sciis, ke la rivero ŝajne daŭras senfine, ke li treege malsatis, malvarmumis nazŝtopite kaj ne ŝatis, ke la Monto severmiene minacis lin dum li proksimiĝis al ĝi. Post kelka tempo tamen la rivero kurbiĝis suden kaj la Monto revelkis, kaj fine la bordoj fariĝis pli rokozaj, la rivero kunpremis ĉiujn siajn vagantajn akvojn kaj kurente kurigis ilin rapide antaŭen.

La suno jam subiris, kiam la arbara rivero svingis sin orienten denove kaj hastis en la Longan Lagon. Tie larĝe apertis la laga buŝo flankita de du rokaj klifecaj remparoj, kies bordojn kovris ŝtonetoj. La Longa Lago! Li neniam imagis ke akvo, kiu ne estas maro, povas tiel larĝe etendiĝi. Ĝi estis tiel vasta, ke la ambaŭflankaj bordoj ŝajnis tre malproksime malgrandaj, kaj ĝi estis tiel longa, ke ĝia norda fino direkte al la Monto entute ne videblis. Nur memorante la mapon Bilbo sciis, ke tie supre, kie la Granda Ursino jam briletis, la Rivero Rapida venas ĝis la lago ĉe Dalo, kaj kun la Arbara Rivero kunfluigas siajn profundajn akvojn, kie antaŭ longe profunde sulkis vasta ŝtona valo. Ce la suda bordo la duoble plenaj akvoj verŝiĝas super altajn akvofalojn kaj haste forkuras al fremdaj landoj. En la kvieta vespera aero, oni povis aŭdi la akvofalojn bruadi tondre en la fora malproksimo.

Ne longe for de la arbara riverbuŝo troviĝis la stranga urbo, pri kiu Bilbo aŭdis la elfojn paroli en la reĝaj keloj. Ĝi ne konstruiĝis sur la strando, kvankam kelkaj kabanoj kaj aliaj konstruaĵoj troviĝis tie. Ĝi staris super la lago, kaj kontraŭ la kirliĝanta rivera fluo defendis ĝin roka eskarpo, kiu kreis kvietan golfon. Granda ponto el ligno transiris al formike laboranta ligna urbo konstruita sur enormaj arbaraj fostoj. Ne temis pri elfa urbo, sed pri loĝloko de homoj kiuj ankoraŭ kuraĝis vivi sub la ombro de la dista drakomonto. Ili ankoraŭ profitis la komercon, kiu trapasis la akvofalojn ĝis la urbo de la granda suda rivero. Sed en praaj epokoj, kiam Dalo en la Nordo estis riĉa kaj floranta, ili estis prosperaj kaj potencaj posedante sur la lago ŝipojn plenajn da oro kaj ekipitajn de kirasitaj soldatoj. Tiuepoke oni plenumis militojn kaj aliajn entreprenojn, kiuj nun fariĝis nur legendoj. La putriĝintaj kadukaĵoj de la malnova urbo ankoraŭ vidiĝis sur la strandoj, kiam la akvoj sinkis pro senpluvo.

Sed homoj memoris malmulte pri tiu epoko, kvankam iuj kantis la malnovajn kantojn pri la gnomaj Reĝoj sub la Monto, Troro kaj Traino de la Durina gento, pri la draka invado kaj la ruiniĝo de l’ mastroj de Dalo. Kelkaj ankaŭ kantis pri la aŭgurita reveno de Troro kaj Traino, kiam la riveroj refluos orplene tra la montopordoj, kaj kantoj kaj ridoj reverŝiĝos sur la tutan landon. Sed tiu agrabla legendo ne tuŝis ilian ĉiutagan laboron.

Tuj kiam la barela floso vidiĝis, boatoj eknavigis de inter la urbaj fostoj, kaj voĉoj vokis al la stiristoj. Tiam oni ĵetis ŝnurojn kaj elakvigis remilojn, kaj baldaŭ la barelaro eliris el la fluo de la Arbara Rivero kaj treniĝis ĉirkaŭ la rokan eskarpon al la golfeto de Lagurbo. Tie oni surbordigis ĝin antaŭ la granda ponto. Homoj de Y sudo estis baldaŭ venontaj por forporti kelkajn barelojn kaj por meti varojn en la aliajn, kiujn oni alportis por reveni laŭ la rivero al la palaco de Y arbaraj elfoj. Dume la bareloj ondante flosis, kaj la elfaj vojaĝantoj kaj flosistoj iris festeni al Lagurbo.

Ili surpriziĝus, se ili vidus tion, kio okazis sur la laga bordo post kiam ili foriris kaj la noktaj ombroj nigriĝis. Unue Bilbo liberigis barelon, puŝis ĝin surborden kaj malfermis ĝin. El ĝi venis plendoj kaj poste tre malkontenta gnomo. Lia malpura barbo plektiĝis kun malsekaj pajleroj. Li estis tiel dolorplena kaj rigida, ŝancelita kaj kontuzita, ke li apenaŭ sukcesis ekstari kaj stumble paŝi tra la malprofunda akvo por kuŝiĝi sur la strandon plorĝemante. Li aspektis malsata kiel katenita hundo forgesita dum semajno. Estis Torino, sed oni povus rekoni lin nur per lia ora ĉeno, la helblua koloro de lia nun ĉifonita kapuĉo, kaj ties arĝenta sed nun senbriligita kvasto. Oni devis atendi longan tempon, antaŭ ol li denove kondutis sin ĝentile kun la hobito.

– Nu, ĉu vi estas viva aŭ morta? – demandis Bilbo kolere. Li eble forgesis, ke dum la vojaĝo li manĝis almenaŭ unufoje pli ol la gnomoj, povis movi siajn brakojn kaj krurojn libere, kaj havis pli ol sufiĉan porcion da freŝa aero. – Cu vi ankoraŭ estas kaptito, aŭ ĉu vi estas libera? Se vi deziras manĝi kaj se vi volas ankoraŭ daŭrigi tiun ĉi idiotan aventuron – ĝi ja estas la via, sed ne la mia – vi devus frapi viajn brakojn, froti viajn krurojn kaj helpi min eligi la aliajn, dum restas ŝanco!

Torino vidis kompreneble, ke Bilbo pravis, kaj post pliaj plendoj li leviĝis kaj helpis la hobiton kiel eble plej bone. En la mallumo kaj fuŝante en la frida akvo, ili klopodis tre malfacile kaj malagrable trovi la ĝustajn barelojn. Frapante la eksterojn kaj vokante, ili nur malkovris, ke ses gnomoj kapablis respondi. Ili malpakis ilin kaj helpis ilin atingi la lagobordon, kie tiuj sidiĝis aŭ kuŝis, lamentante kaj plorante. Ili estis tiel malsekaj, kontuzitaj kaj kramfozaj, ke ili nek konstatis sian liberiĝon, nek povis esti dankemaj.

Dvalino kaj Balino estis la plej malkontentaj, kaj oni ne povis peti, ke ili helpu. Bifuro kaj Bofuro estis malpli balancitaj kaj malsekaj, sed ili simple kuŝis kaj nenion faris. Filio kaj Kilio tamen estis junaj (almenaŭ relative por gnomoj), kaj ankaŭ estis pli zorge pakitaj en malpli grandaj bareloj kun multe da pajlo. Ili eliris pli malpli kun ridetoj, unu du kontuzoj kaj portempa rigideco, kiu baldaŭ forvelkis.

– Mi esperas neniam plu flari pomojn! – diris Filio. – Mia kuvo estis pombarelo. Estas frenezige senti ĉiam pomodoron, kiam oni ne povas moviĝi, kiam oni estas malvarma kaj naŭze malsata. Mi povus manĝi ion ajn en la vasta mondo ĉi-momente, sed ne pomon!

Kiam Filio kaj Kilio volonte helpis, Torino kaj Bilbo fine malkovris la mankantajn grupanojn, kaj eligis ilin. La kompatinda grasa Bomburo ankoraŭ dormis aŭ estis senkonscia. Dorio, Norio, Orio, Oino kaj Gloino estis inunditaj kaj ŝajnis nur duonvivaj. Oni devis porti ilin unu post la alia kaj kuŝigi ilin sur la strandon.

– Nu jen ni! – diris Torino. – Kaj mi supozas, ke ni devus danki nian bonan fortunon kaj sinjoron Baginzo. Mi certas, ke li rajtas atendi nian dankemon, kvankam mi preferus nur, se li estus elektinta pli komfortan vojaĝon. Tamen, ni estas – denove – je via servo, sinjoro Baginzo. Sendube ni estos pli dece ĝentilaj, kiam ni manĝos kaj ripozis iom. Sed nun, kion fari?

– Mi sugestas Lagurbon, – diris Bilbo. – Kion alian?

Neniu alternativo ekzistis, kompreneble, kaj Torino, Filio kaj Kilio kaj la hobito do pastlasis la aliajn kaj sekvis la strandon al la granda ponto. Tie troviĝis gardistoj, sed ili ne diligente vaĉis, ĉar jam de longe oni ne plu vere bezonis tion. Krom kvereloj pri riveraj impostoj, la laganoj amikis kun la arbaraj elfoj. Aliaj popoloj loĝis longe for, kaj la urbaj junuloj senkaŝe dubis la ekziston de T drako en la monto, primokante la grizbarbulojn kaj kadukulojn, kiuj pretendis vidi lin ĉirkaŭflirti dum iliaj junaĝaj tagoj. Do ne estis mirige, ke la gardistoj trinkadis kaj ridadis apud la fajro en sia kabano kaj ne aŭdis la bruon de la malpakado de gnomoj kaj de la kvar paŝantaj spionoj. Ili entute surpriziĝis, kiam Torino Kverkaŝildo eniris la pordon.

– Kiu vi estas, kaj kion vi volas? – ili kriis, leviĝinte kun salto kaj serĉante armilojn.

– Torino, filo de Traino, nepo de Troro, Reĝo sub la Monto! – diris la gnomo laŭtvoĉe, kaj li aspektis reĝece, malgraŭ siaj ĉifonaj vestaĵoj kaj malpura kapuĉo. La oro brilis ĉirkaŭ lia kolo kaj zono, liaj okuloj malhelis kaj profundis. – Mi revenis. Mi deziras renkontiĝi kun la Urbestro!

Tiam estis ĝenerala ekscitiĝo. La plej malspritaj uloj eliris el la kabano por vidi, ĉu la Monto dumnokte kovriĝis per oro kaj la rivero subite flaviĝis. La ĉefgardisto paŝis antaŭen.

– Kaj kiuj estas tiuj? – li demandis, indikante Filion kaj Kilion, kaj Bilbon.

– La idoj de la filino de mia patro, – respondis Torino. – Filio kaj Kilio de la gento de Durino, kaj sinjoro Baginzo, kiu vojaĝis kun ni el la okcidento.

– Se vi venis pace, kuŝigu viajn armilojn! – diris la ĉefgardisto.

– Tiujn ni ne havas, – diris Torino, sufiĉe vere. La arbaraj elfoj konfiskis iliajn tranĉilojn, inkluzive de la potenca glavo Orkristo. Bilbo kaŝis kiel kutime sian glaveton, sed li nenion diris pri tio. – Ni ne bezonas armilojn, ni kiuj revenas fine al nia heredaĵo kiel rakontite delonge. Kaj ni ne povus batali kontraŭ tiom multaj. Nun konduku nin al via mastro!

– Li festenas, – diris la ĉefgardisto.

– Do jen plia kialo por alkonduki nin! – intervenis Filio, kiu enuiĝis pri ĉiuj tiuj solenaj formalaĵoj. – Ni estas lacegaj kaj malsataj post nia longa vojo, kaj niaj kunuloj estas malsanaj. Nun ni hastu kaj ne prokrastu parolante, aŭ via mastro riproĉos al vi tion.

– Sekvu min do, – diris la ĉefgardisto.

Akompanis ilin ses gardistoj, dum ili transiris la ponton, trapasis la pordojn, kaj iris ĝis la urba vendoplaco. Tio estis akvorondo ĉirkaŭita de altaj fostoj, sur kiuj estis konstruitaj la plej imponaj domoj kaj longaj varfoj, kun ŝtuparoj kondukantaj malsupren al la laga surfaco. El unu granda domo brilis multaj lumoj kaj sonis multaj voĉoj. Ili trapasis ĝian pordon, kaj staris gapante en la brila lumo la longajn tablojn, ĉe kiuj sidis multe da homoj.

– Mi estas Torino, filo de Traino, nepo de Troro, Reĝo sub la Monto! Mi revenis! – kriis Torino laŭtvoĉe de la pordo, antaŭ ol la ĉefgardisto povis elparoli ion.

Ĉiuj subite leviĝis. La Urbestro impetis de sia granda trono. Sed neniu leviĝis pli surprizite ol la elfaj flosistoj, kiuj estis sidantaj en la hala fundo. Hastante ĝis la urbestra tablo, ili kriis:

– Tiuj estas la eskapintaj kaptitoj de nia reĝo, vagantaj gnomoj almozpetantaj, kiuj ne havis klarigon, kiam oni trovis ilin ŝtelirantaj tra la arbaro persekutante nian popolon!

– Ĉu tio estas vera? – demandis la Urbestro. Fakte, li kredis ke jes, pli vera ol la reveno de iu Reĝo sub la Monto, se tia persono eĉ ekzistis.

– Estas vere, ke la Elfreĝo maljuste deviigis nin de nia vojo kaj senkaŭze enkarcerigis nin dum ni vojaĝadis al nia patrio, – respondis Torino. – Sed nek seruro nek barilo malhelpos la revenon rakontitan de la praaj legendoj. Kaj cetere tiu ĉi urbo ne troviĝas en la elfa regno. Mi parolas kun la Estro de Lagurbo kaj ne kun flosistoj de l’ Reĝo.

Tiam la Urbestro hezitis kaj rigardis ilin unu post la alia. La Elfreĝo estis tre potenca en tiu regiono, kaj la Urbestro ne volis malamiki kun li. Kaj li ankaŭ ne alte taksis la antikvajn kantojn, ĉar li preferis pripensi komercon, impostojn, kargojn kaj oron – okupoj per kiuj li establis sian karieron. Aliaj tamen pensis malsame, kaj la afero decidiĝis rapide sen lia interveno. La novaĵo rapidis fulme de la hala pordego ĝis la tuta urbo. Homoj kuris kaj amasiĝis sur la kajoj. Kelkaj komencis kanti malnovajn kantojn rilate al la reveno de l’ Reĝo sub la Monto, kaj la fakto, ke temis pri la nepo de Troro – sed ne Troro mem – ne perturbis ilin. Aliaj kunkantis kaj resonigis ĝin laŭte kaj alte super la lagon.

La Reĝo sub la montoj,
la Reĝ’ el ŝton’ ĉizita,
reĝ’ de l’arĝentaj fontoj
estiĝos jam elira!

La kron’ denove regos,
streĉiĝos harpaj kordoj,
en oraj haloj eĥos
pratempaj kant-agordoj.

Arbaroj ondos monte,
subsune ondos herbo;
riĉatoj fluos fonte,
riveroj da superbo.

Feliĉaj fluos rojoj,
brilados lagmieno,
forfados la malĝojoj,
pro l’ Monta-Reĝ-reveno!

Tiel ili kantis, aŭ simile ĉar estis multe pli da versoj kaj kriado miksiĝis kun la harpa kaj violona muziko. Fakte, tian fervoron ne konis eĉ la memoroj de la plej oldaj avoj. La arbaraj elfoj mem starigis al si multajn demandojn kaj ektimis. Ili evidente ne sciis, kiamaniere Torino eskapis, kaj komencis opinii, ke ilia reĝo grave miskalkulis. Koncerne la Urbestron, li ne havis elekton kaj simple sekvis la ĝeneralan aklamon, almenaŭ tiumomente, kaj ŝajnigis ke li kredis, ke Torino estis tio, kion li pretendis. Li do proponis sian sidlokon al li, kaj donis al Filio kaj Kilio apude honorajn poziciojn. Kaj eĉ Bilbo ricevis sidlokon ĉe la alta tablo, kaj en la ĝenerala konfuzo kaj malordo oni ne petis klarigon pri lia rolo, kvankam neniu kanto eĉ plej svage aludis lin.

Post nelonge oni venigis la aliajn gnomojn en la urbon, kiu prezentis scenon de eksterordinara entuziasmo. Oni flegis kaj nutris ilin, gastigis kaj dorlotis ilin delekte kaj ĝissate. Oni provizis grandan domon por Torino kaj lia kunularo. Boatoj kaj remistoj estis je ilia dispono, kaj homoj amasiĝis la tutan tagon antaŭ ilia pordo por kanti aŭ aklami, eĉ se gnomo nur montris sian nazon.

Kelkaj el la kantoj estis tre malnovaj, sed aliaj estis novaj kaj temis memfide pri la morto de l’ drako kaj kargoj da riĉaj donacoj alfluantaj laŭ la rivero ĝis Lagurbo. Tiujn instigis aparte la Urbestro, kaj tiuj ne tro plaĉis al la gnomoj, sed dume ili kontente grasiĝis kaj refortiĝis denove. Kaj efektive post semajno ili entute resaniĝis. Ili estis proprakolore revestitaj en fajna ŝtofo, iliaj barboj estis kombitaj kaj tonditaj, kaj ili povis teni sin fiere. Torino kondutis kaj marŝis kvazaŭ lia regno jam estis konkerita kaj Smaŭgo distranĉita en etajn pecojn.

Tiam, kiel li diris, la gnoma dankemo al la hobito ĉiutage altiĝis. Ili ne plu plendis kaj ĝemis. Ili tostis ja lia sano, amike frapis liajn ŝultrojn kaj ĝenerale laŭdis lin. Tio taŭgis al Bilbo, ĉar krome li ne sentis sin tre kontenta. Li ne fargesis la aspekton de la Monto kaj ade pripensis la drakon. Krome li havis malvarmumon. Dum tri tagoj li ternis kaj tusis, kaj ne povis eliri. Tiam liaj bankedaj prelegoj estis reduktitaj al “Goran dangon”.

Dume la arbaraj elfoj hejmeniris laŭ la Arbara Rivero kun siaj kargoj, kaj la reĝa palaco multe konsterniĝis. Mi neniam aŭdis, kio okazis al la ĉefgardisto kaj ĉefservisto. Kompreneble neniu menciis la ŝlosilojn kaj barelojn, dum la gnomoj restis en Lagurbo, kaj Bilbo atente ne malvidigis sin. Tamen, pri la veraj faktoj oni divenis multe pli ol oni sciis, kvankam sendube sinjoro Baginzo restis mistero minora. Cetere, la reĝo nun sciis pri la gnoma komisio, aŭ kredis ke li sciis, kaj li diris al si:

“Nu bone, ni vidos! Neniu trezoro migros tra la Mornarbaro sen mia konsento pri la afero. Sed mi ne dubas, ke ili renkontiĝos kun trista sorto, kaj tio estos justa!” Li ne kredis, ke gnomoj kapablos batali kaj mortigi drakojn kiel Smaŭgon, kaj li suspektis, ke ili provos rompŝteli la drakon, kio montras, ke li estis saĝa elfo kaj pli sagaca ol la urbanoj. Tamen li ne tute pravis, kiel ni vidos. Li sendis siajn spionojn al la lagaj bordoj kaj kiel eble plej norden ĝis la Monto, kaj komencis atendi.

Post du semajnoj Torino komencis pensi pri foriro. Dum la entuziasmo ankoraŭ favoris en la urbo, estis taŭge havigi al si helpon. Sed ne konvenus atendi por malfreŝigi la fervoron. Li do parolis kun la Urbestro kaj ties konsilantaro, kaj anoncis, ke lia kunularo baldaŭ devos aliri la Monton.

Tiam por la unua fojo la Urbestro surpriziĝis kaj ankaŭ timis iom, kaj li demandis al si, ĉu Torino efektive estis ido de la prareĝoj. Li neniam pensis, ke la gnomoj fakte aŭdacus aliri Smaŭgon, kaj kredis, ke ili estis fraŭduloj, kiuj frue aŭ malfrue estos senmaskigitaj kaj forĵetotaj. Li malpravis. Torino evidente estis la nepo de l’ Reĝo sub la Monto, kaj oni neniam povas antaŭvidi, kion gnomo aŭdacos aŭ riskos por venĝi sin aŭ rekapti sian heredaĵon.

Sed la Urbestro ne bedaŭris ilian foriron. Gastigi ilin fariĝis multekoste, kaj ilia apero kreis longan ferion, kiu haltigis la urban komercon. “Ke ili foriru por fronti la drakon kaj malkovri ties varman bonvenon!” – li pensis.

– Ho Moŝta Torino, filo de Traino, nepo de Troro, – li efektive diris al tiu. – Vi devas postuli vian heredaĵon. La tempo jam estas, kiel rakontas la legendoj. Kion ajn vi mendos, tion ni provizos. Kaj ni fidas je via repagemo, kiam via regno revenkos.

Tiam unu tagon, kvankam la aŭtuno multe progresis, la ventoj malvarmis kaj folioj falis, tri grandaj boatoj forlasis Lagurbon, ŝarĝitaj de remistoj, gnomoj, sinjoro Baginzo kaj multaj provizoj. Ĝevaloj kaj poneoj estis senditaj laŭ nerektaj padoj por renkonti ilin je nomita loko ĉe albordiĝo. La Urbestro kaj la konsilantaro adiaŭis ilin de sur la granda urbodoma ŝtuparo, subiranta al la lago. Homoj kantis sur la kajoj kaj el fenestroj. La blankaj remiloj gutis kaj plaŭdis, kaj ili fornavigis laŭ la lago norden por la lasta etapo de sia longa vojaĝo. La sola ĝiskore malfeliĉa vojaĝanto estis Bilbo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.