La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KREDU MIN, SINJORINO!

Aŭtoro: Cezaro Rossetti

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

43. NIA DILIGENTA KOLEGARO.

Marto 1938. Denove en Olympia, Londono. Ni nun partoprenis skotajn kaj anglajn foirojn kaj ankaŭ negocis en urbaj haloj. Ĉe ni laboris dudek-kvin personoj. En la anglaj foiroj ni konkurencis kontraŭ la V.I.K.-kompanio. Ni havis la avantaĝon, ke ni kaj niaj dungitoj laboris kiel familio, kaj ni konkurencis kontraŭ V.I.K. senlace. Ĉe V.I.K. nun restis nur tri eksponistoj: tio signifas, ke V.I.K. preskaŭ perdis la merkaton. La sola afero, kiun ni timis, estis ke unu el niaj laborantoj forlasos nin kaj iros al la opozicio. Eĉ se tiu transkurinto ne estus sperta laboristo, li povus malutili nin, se li kontraŭlaborus. Nome ni havis metiajn sekretojn kaj taktikojn, kiujn ni ĵaluze gardis, kaj estus por ni domaĝe, se la opozicio ekscius ilin.

Tre simpla sed tre efika taktiko nia estis ĉiam disdiri, ke ni malmulte vendas. Bazaruloj, male, ĉiam fanfaronas per grandaj troigoj pri siaj vendoj por kredigi al ĉiu, ke ili estas bonegaj vendistoj. Vendoj en foiroj estas ĉiam malaltaj en la komenco, kaj poste pograde altiĝas ĝis granda eksterproporcia vendado dum la lastaj tagoj. Tiu altiĝo ĉe la fino estas grandparte rezulto de la antaŭatempa laborado, inkluzive de la komenco, kiam ŝajnas malŝparo de tempo klopodi. Se la opozicio pensos, ke ni bone vendas, ĝi strebos per ĉiuj fortoj por superi nin. Do la taktiko estas paroli al ili pesimisme, dirante ke ne valoras la penon provi, kaj ke la foiro estas fiasko.

Estas strange, kiel facile oni kredas tion, eĉ se la kredanto havas jarojn da sperto. Bazaruloj ĉiam memoras la finan rezulton de foira vendado kaj forgesas la malesperigan komencon, ĉar iliaj mensoj evitas memori tion, kio estas malagrabla. Tiu faktoro, plus sintrompo per fanfaronado, faciligas nian taktikon kredigi al ili, ke foiro ne estas bona. Dume ni forte laboras, eĉ se la tuja vendado estas mizera, kaj dume la opozicio perdas valoran tempon. Kiam mendoj komencas enveni kvante, la opozicio vekiĝas, sed estas jam tro malfrue.

Ofte en malgrandaj, malbonaj foiroj ni bone sukcesis, ĉar neniu klopodis eksponadi kaj ni kolektis la plejmulton de la vizitantoj, kiuj estas pli pretaj aĉeti, ĉar neniu jam vendis al ili. Ĉe Olympia ni estis ok laborantoj entute.

Estis Hilda. Ŝi bone eksponis kaj ankaŭ estis bona trudvendistino. Ŝi estis eks-teatrodancistino, sed ŝi suferis je tro granda memestimo. Tio estas tre kutima manko de bazaruloj, kaj kiam bazarulo infektiĝas je tiu malsano, ni devas tuj klopodi kuraci lin. Ĉe tiu malsano la infektita eksponisto staras sur la podio aŭ scenejo kaj paradas per ŝercoj aŭ fanfaronoj, entrinkante la aprobon de la amuzita anaro, kaj forgesas pritrakti serioze la vendotan artiklon. La rezulto estas, ke ĉiu laŭdas la eksponiston, sed ne aĉetas. Iom da humoro por teni la atenton estas necesa, sed troo malbone efikas. Kiam mi dungas laborantojn kaj instruas ilin, mi devas unue iom laŭdi ilin ĉe ĉiu progreso por kuraĝigi ilin, kaj poste ĉe la apero de la bazarula malsano mi devas “duŝi ilin malvarme” por sobrigi al ili la kapon.

Richard estis karbministo, antaŭ ol li laboris ĉe ni. Li estis bona eksponisto kiam la bazarula malsano ne kaptis lin, sed li estis tute nebona ĉe la individua vendado. Strange estas ke, kiam viroj komencas eksponadi, ili malboniĝas je la individua vendo, sed la virinoj, kiuj eksponas, retenas ambaŭ kapablojn.

Sinjoro Parr... ni ĉiam nomis lin “sinjoro”. Parr estis nova ĉe ni. Li estis bone edukita viro kaj venis de altklasa aŭ eble eĉ aristokrata familio. Ni neniam eltrovis precize pri lia deveno. Li estis iom altstatura, impona viro, ĉirkaŭ kvardekkvinjara, distingaspekta, kun griziĝantaj haroj ĉe la tempioj. Kiam li estis for de la laboro, li sin vestis malhele kaj portis eksmodan, larĝan kravaton. Neniam oni vidis lin sen liaj bastono kaj gantoj kaj, kvankam liaj vestoj estis iom eluzitaj kaj eksmodaj, li portis ilin kiel princo. Li ĉiam havis blankan naztukon en la brustpoŝo kaj elstarajn blankajn ĉemiz-manumojn. Li ne kapablis eksponi, sed per sia kulturita voĉo li bone vendis al virinoj, kiujn li imponis. Sed de la komenco li prunteprenis monon de niaj laborantoj en maniero, kiu impresis, kvazaŭ li farus favoron al ili, kaj tiun monon li forgesis redoni. Li poste prunteprenis de personoj ĉe aliaj standoj, ĉar niaj laborantoj jam surdiĝis kontraŭ tiaj demandoj liaj.

Kvare venis Freda. Ni nomis ŝin “Film Freda”, ĉar ŝi intertempe laboris ĉe Londonaj filmkompanioj en malgravaj amasroloj. Ĉe ni ŝi estis provizora laborantino. Laŭ ŝia parolado ŝi estas fama aktorino kaj ŝi ĉiam parolis pri la filmsteloj, kvazaŭ ŝi estus ties intima amikino, kaj nomis ilin per -ĉjo kaj -njo. Kvankam ŝi ŝajnigis esti bonhava kaj parolis pri grandaj salajroj, mi rimarkis ke je manĝotempo ŝi ĉirkaŭiris la standojn en Olympia kaj regalis sin per senkostaj specimenoj de supo, faboj, biskvitoj, limonado ktp. Se ŝi estus honeste dirinta, ke mankas mono al ŝi, ni senhezite estus donintaj anticipan pagon al ŝi. Mi foje aludis delikate pri tio, sed ŝi rifuzis kun aktora gesto. Ŝi estis tre komplezema kaj entreprenis aĉeti necesaĵojn por ni ĉiuj, ĉe butikoj survoje al la foiro aŭ ofte eĉ malproksime de sia vojo, kaj ŝi ne akceptis rekompencon pli ol la netajn elspezitajn sumojn. Ni kvitiĝis per donacoj de rostitaj kokidoj ktp.

Ŝi videble konsideris sin treege bela, kvankam tiu opinio ŝajnis al mi sufiĉe diskutebla. Ŝajne ankaŭ la filmreĝisoroj ne vidis tion ĝuste per ŝiaj okuloj, ĉar mi foje vidis ŝin en filmo, kie grupo da virinoj estis vestitaj kaj iom ŝminkitaj por doni humoran efekton, sed la reĝisoro de la filmo lasis ŝin prezenti sin tute nature.

Ŝi estis bona vendistino sed ofte rabis mendojn, tio estas: ŝi alkroĉiĝis al aĉetontoj, kiujn alparolis aliaj vendistoj, celante kapti iliajn mendojn en sia kajero. Mi devis teni la okulojn sur ŝi pri tio, ĉar tio kaŭzas malpacon. Ĉiu el niaj vendistoj avide konkuris en mendoakiro, kvankam neniu iam ajn superis la vendadon de Liza.

Kaj estis Tommy, nia plej bona eksponisto. Antaŭ ol labori ĉe ni, li havis strangan okupon. Li laboris ĉe amuzfoiro kiel “sprono”. Lia tasko estis, iri de unu budo al alia kaj roli kvazaŭ kliento, rulante aŭ ĵetante pilkojn, ĵetante mansagojn aŭ lignajn ringojn, pafante per aerfusiloj ktp., cele al trafo de premioj. Sed tion li devis fari nur ĉe la budoj, kie mankas klientoj por tiel allogi rigardantojn, kaj kiam tiuj komencas ankaŭ partopreni, li kviete foriras al alia budo. La budozorgantoj ĉiam donas al li la plej valorajn premiojn pro iu ajn venko, kaj tiuj premioj estas kaŝe redonataj poste.

Kaj laste ni havis Dora. Ŝi ne kapablis eksponi, sed ŝi estis nelacigebla laborantino, kaj per la nura forto de senĉesa parolado ŝi tre multe vendis. Sed ŝi estis tre naiva. Ĉiu el ni sin distris, blagante Dora, sed ŝi ne ofendiĝis.

Dora estas la sola persono en la mondo, kiu provis kuri pli rapide ol po 335.000 kilometrojn en sekundo, kvankam ŝi ne sukcesis... Tiu provo okazis ĉe foiro en Manĉestro iun tagon antaŭ ĝia malfermo. En la foiro estis demonstro de televido. Je tiu tempo televido estis novaĵo, kaj homoj volonte pagis por vidi ĝin. La televidaj bildoj estis elsendataj de stando ĉe unu ekstremo de la halo al stando ĉe la alia ekstremo. Nu, ĉi tiun tagon ni atendis la malfermon de la foiro kaj dume ni distris nin per elsendoj memfaritaj, kie ni vice rolis kiel aktoroj, dum la ceteraj rigardis en la riceva stando.

Venis la vico de Dora. Ŝi faris sian prezenton kaj poste venis al ni kaj demandis: “Ĉu mi prezentiĝis bone?”

“Tre bone”, respondis unu el ni. “Sed kial vi ne pli rapidis ĉi tien post via prezento por vidi vin mem? Ĵus via bildo malaperis. Nu, iru kaj prezentu denove, kaj kuru ĉi tien!” La kompatinda Dora provis plurfoje, sed ĉiam ni diris al ŝi: “Ho domaĝe! Kuru ankoraŭ pli rapide via bildo ĵus malaperis”, kaj jen Dora ree kaj ree kuris plenpove, penante kuri pli rapide ol elektro.

Kaj tiu stranga sortimento da personoj glate kaj sperte kunlaboris. Iun tagon mi deĵoris ĉe la stando. Estis iom post la unua horo – la “enua horo”, oni povas diri, ĉar tiam estas plej malvigle: homoj po etaj grupoj preterdrivas sed ne estas kapteblaj kiam Dora aperis kaj diris: “Jen, Vik, vi estas svisdevena, ĉu ne? Do venu paroli kun ĉi tiu sinjoro, kiun neniu el ni povas kompreni! Sviso li nomas sin, kaj tiel kriple li parolaĉas angle!... Nu, venu!”

Nature mi venis, rapide lasinte la standon al la prizorgo de Tommy. La eblo renkonti svison vigle interesis min, ĉar mi tre emis paroli kun li pri la hejmlando. Ĉe najbara stando staris juna sinjoro, videble fremda. Mi alpaŝis, kaj li salutis min – germane. Mi penis respondi, sed ve! mia germana lingvo estas preskaŭ nenioma – do mi demandis, ĉu li ne parolas itale? Itale li parolis sambone, kiel mi germane, do ni devis rezigni, kaj ni provis la francan lingvon. Sed bedaŭrinde nek li nek mi bone scipovis ĝin, kaj post diro de kelkaj kutimaĵoj ni haltis, konstatante, ke nia scio ne sufiĉas por taŭga interparolado. Nu jen: tri oficialaj svisaj lingvoj ne utilis al ni, kaj pri la kvara – la romanĉa – mi ne demandis, ĉar eĉ unu vorton mi ne scias el tiu. (Poste mi sciiĝis, ke ankaŭ li tute ne scias la romanĉan.) Tiam mi ekspensis, ke eble lia angla scio estas pli bona, ol ŝajnis al la aliaj vendistoj: ĝin eble nur maskas dika fremda prononcado, kiun mi sukcesos trakompreni. Sed ne, lia anglaĵo estis vere aĉa, preskaŭ neekzistanta.

Nu, jen kia situacio! Du samlandanoj, kiuj havas elekton inter kvar naciaj lingvoj kaj pli aŭ malpli scias tri el ili, sed tute ne povas konversacii. Absurda embaraso! Ni staris unu kontraŭ la alia senvorte. Mi sentis min kiel idioto, kaj al mi ŝajnis, ke ankaŭ li spertas la samon. Tute senespere, tamen por iel daŭrigi la mortantan konversacion, mi demandis:

“Ĉu vi parolas Esperanton?” “Jes!” li kriis.

Kia ĝojo! Ni iris kune al Lyons-kafejo kaj babilis intime pri hejmlandaj aferoj dum preskaŭ du horoj, kaj ni parolis tiel nature, ke mi tute ne konsciis, ke mi babiladas per neŭtrala lingvo kun mia fremda samlandano!

Ĉe disiĝo ni aranĝis revidiĝon. Kiam ni renkontiĝis, ni kune vizitis Londonan Esperantan klubon. La nivelo de Esperanto tie estis bona, la klubanoj estis tre viglaj, kaj ni forte ĝuis la kunvenon.

Kaj nun, kara leganto, vi vidis, ke la vivo de bazarulo estas vojo zigzaga kaj epizoda, sen formo kaj sen kohero. Al tia historio estas malfacile meti taŭgan finon; do permesu, ke mi solvu ĉi tiun problemon arbitre kaj senplue per skribo de la sigela vorto:

FINO


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.