La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KREDU MIN, SINJORINO!

Aŭtoro: Cezaro Rossetti

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

4. KONSTANTE FRAPANTE.

Estis milda printempa tago. Mi staris sur trotuaro en necentra parto de la urbo. Mi estis zorge vestita kaj plena de espero. De mia mano pendis kvadrata ledskatolo, en kiu estis mia juvelo, la “senakva kuirilo”. Antaŭ mi etendiĝis longa vico de mezklasaj domoj, ĉiu kun bone flegita ĝardeneto fronte. En ĉiu domkuirejo estis edzino, kiu ŝvitis ĉe kuirpotoj, kiu estis prizorge katenita al ili, kaj kiu samtempe devis kuri tien kaj reen por ordigi la domon, por aranĝi tion kaj tion, prepare al alveno de l’ edzo je la manĝohoro. Kaj en mia mano mi tenis solvon de la edzina problemo. Per kuirilo ŝi povos enmeti la kompletan manĝon kaj lasi ĝin, tiel iĝante tute libera por priatenti aliaĵojn, aŭ eliri, aŭ eĉ sidi legante romanon. Ho jes, nur necesus ke mi klarigu pri mia escepta kuirilo, kaj ŝi tuj aĉetus. Kiu edzino ne avidus la “senakvan kuirilon”?

La birdetoj kantis, kaj mia koro harmoniis. Mi kalkulis. Mia fantazio vendis tiom, kaj aldonis pluan tiom.

Mi enspezis tiom, aŭ eble eĉ... tiom. Ne, mi haltigi mian optimismon. Mi denove kalkulu, mi ne troigu. La meza amplekso kostos kvardek-kvin ŝilingojn... Jes, mi devas memori, ke mi ĉiam citu la prezon ŝilinge, ĉar tio impresas ne tiel altpreze, kiel du pundoj kaj kvin ŝilingoj. Paroli pri pundoj nepre timigos la aĉetonton, sed ŝilingoj estas jam ne tiom altsonaj. Do, se mi vendos nur tri, nur tri... en plena tago tri solaj ne estas granda kvanto... ne, mi ne troigas tio estas 20 procentoj de trifoje 45 ŝilingoj. Tio sumiĝas je unu pundo kaj sep ŝilingoj; sed se mi vendos pli ol ses, mia kurtaĝo altiĝos ĝis 25 procentoj; kaj se mi vendos pli ol dek, la kurtaĝo estos 33⅓ procentoj! Ja, minimume, mi bonege enspezos.

Sed kion mi estas faranta? Mi fantazias, revas. Tiel mi ne vendos; mi nur malŝparos tempon. Al la realo, al la praktiko! Do, ek!

Kun rideta mieno mi iris al la unua pordo. Mi sonorigis. Post paŭzo virino malfermis la pordon.

“Bonan matenon, sinjorino, mi reprezentas la firmaon...”

“Ne, dankon!” kaj la pordo fermiĝis.

Dummomente mi algluiĝis al la ŝtupo stulte. Sed tuj mia ekĝeno transformiĝis al amuzo. Ŝi ja eĉ ne sciis pri kio temas! Kiel stulta ŝi estas! Povus esti, ke mi reprezentas firmaon de advokatoj kaj venis kun la sciigo, ke ŝi heredis milionon. Kia idiota virino! Sed efektive ŝi havis nenormalan mienon; vere, kiam mi pripensas ŝin, ŝia stulta aspekto estis okulfrapa – mi konkludis, levante la ŝultrojn. Ne gravas, stultuloj troviĝas ĉie. Senĝene mi paŝis al la dua pordo.

“Bonan matenon, sinjorino, mi reprezen...”

“Ne, dankon!” frap!

Diablo, kio estas al ili? Tiu lasta virino ne aspektis stulta; sed kiu scias, la ekstero ne ĉiam spegulas la internon.

Kun iom malpli da aplombo mi proksimiĝis al la tria pordo; sed apenaŭ mi komencis paroli, jam la virino diris: “Ne, ne, dankon!” kaj kvankam ŝi ne batfermis la pordon, ŝi tamen fermis ĝin sufiĉe decide. Post tio – pordo post pordo. Kelkaj personoj atendis, ĝis mi iom parolis, kelkaj ne; sed en ĉiu okazo mi ne atingis la klarigon pri mia mirinda kuirilo. Venis la tagmanĝa horo. Restis al mi nur unu-du ŝilingoj, kiujn mi ne povis malŝpari en restoracio. Mi iris al laktvenda butiko kaj aĉetis glason da lakto kaj bulkojn. Per tio mi sufiĉe regalis min.

Denove mi komencis la kolportadon, sed sensukcese. Dume mia vizaĝo melankoliis. Mi devas pro neceso enspezi ion. Tial mi pli trude atakis la malamikon, sed tio ne venigis sukceson. Fakte tute male: la virinoj respondis per pli akra kontraŭstaro. Mi konstatis: oni ne povas vendi kun malgaja vizaĝo. Mi devas iel retrovi mian gajan humoron. La momenta krizo elkovis ideon. Jen antaŭ mi imponis luksa domo, kaj tiun mi uzos eksperimente. Mi ne provos vendi, sed nur ŝercos por naski amuziĝon. Mi metis mian ledan valizon flanke de la pordo, por ke ĝi ne estu vidata. La pordo malfermiĝis, kaj tie staris koketa servistino.

“Bonan tagon, mia karega”, mi mielis, strabante al ŝi. “Vi estas rave bela. Ĉu vi emus eliri kun mi ĉi-vespere?”

Ŝia ŝoke timigita rigardo amuzegis min, kaj mi laŭte ridis. Terurite ŝi enkuris, fermante la pordon. Mi certas ke ŝi pensis, ke mi estas altgrada maniulo. Fakte la frenezulejo ne estis malproksime de tie. Tiu epizodo gajigis min kaj hazarde atentigis min, ke la kaŝo de la valizo estos avantaĝo, ĉar ne tuj vidiĝos, ke mi estas kolportisto. Stultulo mi estis. Nature ĉiu scias, ke mi estas vendisto kiam oni vidas la komercan valizon. Kial mi ne konstatis tion unue? Nekredeble, ke mi povis fari tiel simplan eraron. Post tio mi iom pli sukcesis tiri atenton, kaj eĉ iom povis klarigi pri mia varo, sed mi ne vendis nek penetris en domon. Ĉe mia unua ekmovo antaŭen, la ĉepordulo baris la vojon kaj komencis fermi la pordon. Estis proksimume la sesa vespere, kaj mi neniom estis vendinta. Parte laca, parte malalthumora, mi komencis ambli al mia loĝejo. Mi malemis iri tien, ĉar la dommastrino komencis rigardi min suspekteme kun rigida vizaĝo. La kaŭzon de ŝia kreskanta antagonismo mi klare komprenis, ĉar mi prokrastis doni al ŝi la semajnan lupagon. Mi emis iri al kino por forgesi kuirilojn, vendon kaj dommastrinojn, sed la manko de mono malpermesis tion. Dum mi tiel pensis, mi ekmemoris pri familio, kiun mi konis antaŭ jaroj en alia urbo. Mi daŭre skribis al ili de tempo al tempo. Laŭ ilia lasta letero ili transloĝis al Edinburgo. Mi memoris la adreson, do mi decidis viziti ilin. Interparolo kun ili povos distri min, kaj cetere mi volonte revidos la du filojn, Andreon kaj Roberton, kiujn mi ne vidis de post la lernejaj tagoj.

Mi trovis la adreson, kaj la patrino, s-ino Fairley, tre ĝoje kaj gastame bonvenigis min.

“Je Dio!... Andreo, Roberto! Vidu, kiu vizitis nin! Envenu, envenu – kia surprizo! Ĵus ni komencas temanĝi. Ĉu vi flaris la tekruĉon? De kie en la mondo vi venis, vagulaĉo? Mi pensis, ke vi estas ankoraŭ en Hindujo... aŭ en Italujo. Ne gravas, sidiĝu... Ĉu viaj jukantaj plandoj jam kondukis vin al riĉeco?”

“Ne”, mi respondis. “La gajno kaj la perdo rajdis duope. Mi nun laboras ĉe firmao...”, kaj tuj ŝanĝante la temon, mi turnis min al la filoj. “Kaj vi, Roberto, vi ankoraŭ laboras ĉe la fervojo, ĉu ne? Ĉu la kompanio ankoraŭ ne donacis al vi vagonaron post tiel longa servado?” mi ŝercis. “Kaj vi, Andreo, kion vi faras?”

“Mi estas domfarbisto”, li ridetis. “Mi laboras ĉe firmao, kiu spekulacias pri domkonstruo, kaj la muroj estas tiom maldikaj, ke mi ĉiam havas la senton, ke nur dank’ al la farbo ili ne disfalas.”

“Do zorgu, ke la vento ne forblovu ilin”, mi kunŝercis.

“Forblovi!” spritis Andreo. “Tio ne estas ebla: la vento ja trablovas ilin. Fakte iu ŝtelis unu domon – mi ne ŝercas.”

“Nu, nu”, mi mokadmonis. “Ĉu vi eble ne troigas iometete?”

“Ne, mi ne ŝercas”, seriozis Andreo. “Tio vere okazis, kaj la ŝtelinto estas en karcero. La ŝtelo okazis en provinco Fife. La ŝtelinto estis laborestro ĉe firmao, kiu konstruis novan kvartalon da domoj. Li kaŝe aĉetis parcelon da grundo proksime al la konstruotaj domoj, kaj li uzis la konstrumaterialon, ŝarĝaŭtojn kaj laboristojn por konstrui por si domon sur sia grundo. Neniu sciis, ke la aparta domo ne estas parto de la konstrua entrepreno. Finfine iu suspektis, kaj la trompo malkovriĝis.”

“Kaj vi, Roberto, ĉu vi nun estas fervoja ĉefo?” mi demandis.

“Mi? Ne, mi estas delonge hejtisto de ŝarĝ-lokomotivo, kaj ŝajnas, ke mi restos eterne ĉe tiu nivelo. Mi propagandas socialiste inter miaj kamaradoj, kaj mi opinias, ke pro tio la kompanio ne emas favori min per pli bona posteno.”

Ni manĝis kaj babilis, kaj post la temanĝo Andreo diris, ke estas domaĝe ke li devas nun forlasi min, ĉar li devas iri al Esperanta kurso. “Ĉu tiu lingvo ne estas mortinta?” mi diris. “Mi memoras, ke estis ia furoro pri ĝi antaŭ jaroj... Efektive mi mem lernis kelkajn lecionojn, sed mi ne daŭrigis.”

Andreo komencis vigle paroli pri Esperanto, kaj nur pro ĝentileco mi ne esprimis mian kontraŭan sintenon. Mi vidis, ke Roberto havas iom indulgan senton pri la amata ĉevaleto de sia frato.

Andreo invitis min akompani lin al la kurso. Mi ne tre emis iri, sed mi pensis: “Eble estos iom distre, – almenaŭ pli distre, ol renkonti mian dommastrinon!” Do mi konsentis iri.

Ĉe la kurso la instruisto afable bonvenigis nin sed parolis al mi esperantlingve. Mi nebule komprenis la diritajn kutimaĵojn, sed ne sciis respondi. La penso, ke li parolas Esperante al mi por paradi la lingvon, malfavore impresis min. Ni sidiĝis.

“Nu”, diris la instruisto al la klaso. “Sidu duope kaj interparolu.” (Andreo tradukis la frazon.) Amuzis min vidi, kiel la lernantoj penas fari konversacion en Esperanto. La maniero, laŭ kiu ili kriple balbutis, haltis, rigardis en vortareto kaj pantomime gestis por iel komuniki per la disaj vortoj, estis ja ridiga. Tio naskis al mi petolan penson, kaj mi rimarkigis al Andreo:

“Nun mi klare vidas, ke Esperanto estas mirinda lingvo, per kiu samlandanoj ne povas kompreni unu la alian!”

“De kiel longe ili lernas?” mi demandis al Andreo.

“De kvin semajnoj”, li respondis. “Nur de kvin semajnoj?” mi miris.

Estis tiu fakto, kiu unue vekis mian intereson. Mi ekpensis pri junuloj, kiuj studis la francan lingvon dum unu-du jaroj kaj ne kapablis eĉ taŭge respondi al tute simplaj frazoj. Kaj aliaj, kiuj studis dum seso da jaroj kaj lernis sufiĉe por... ridigi la francojn. Nun mi ekatentis ankaŭ la instrumetodon. Estis la unua fojo, ke mi vidis la rektan metodon, kaj mi ekkomprenis, ke tiu metodo devigas la lernanton pensi rekte en Esperanto, kaj kutimigas la langon kaj orelon al la lingvo.

Post pluraj semajnoj mi vizitis ankaŭ la konversacian rondon. Tie la angla lingvo estis rigore malpermesita, kaj la senĉesa verva interparolado akre refutis mian komencan antaŭjuĝon, ke Esperanto estas kvazaŭ senviva mekanikaĵo. Eĉ kiam ni forlasis la ĉambron kaj pokelke promenis tra la urbo, ni daŭre parolis Esperante.

La Esperantaj kunvenoj iĝis mia ĉefa intereso ekster la laboro. La grupo estis laborista, kaj enestis ĉiunuancaj socialistoj, de la rozkoloraj ĝis la ruĝe ruĝaj, ĉiuj estis diskutemaj – eĉ disputemaj, sed la societa sento kaj kamaradeco estis ege ĝuindaj. Nova mondo malkovriĝis al mi, kaj mi forte ĝuis la debatojn, amuzvesperojn, balojn, ekskursojn ktp. Dank’ al tio, mi sentis min hejmece en la fremda regiono.

Al mi ŝajnis tiutempe, ke la lingva nivelo en la grupo estas tre alta, kaj mi miris, ke la gvidanto, k-do Turner, konstante admonas pri la “malalta lingva nivelo”, kaj insistas, ke “la lerno de Esperanto daŭras dum eterno”. Komence mi vidis ĉe Turner nur tre ŝatindan celadon altigi, kuraĝe kaj senĉese, la lingvonivelon. Sed baldaŭ mi ekkomprenis du aferojn: unue, Esperanto estas vere vivantaĵo, kaj vivantaĵon oni efektive povas studi “dum eterno” – ĝi neniam elĉerpiĝas. Due, ĉar la grupanoj uzis la lingvon kun granda viveco kaj senpereco, tio iom trompis min pri ilia efektiva lingva nivelo.

* * *

Sed mi forkuris tro antaŭen! Necesas repreni mian kronikon ĉe tiu vespero, kiam mi vizitis unuafoje la grupon.

Mi marŝis hejmen, kaj kiam mi proksimiĝis al la loĝejo, mia senzorga humoro komencis forvapori. Ĉu la dommastrino atendas min por vinagro-dolĉe aludi pri la mankanta lupago?

La dekunua sonoris. Eble ŝi dormas, mi konsolis min. Aŭ ĉu ŝi obstine atendas mian venon? Mi havis ŝlosilon de la ĉefpordo. Zorge-zorge mi ŝovis la ŝlosilon en la seruron kaj turnis ĝin. La vestiblo estis nigre malluma, sed mi ne kuraĝis ŝalti la lumon. Mi streĉe aŭskultis. Nenia indiko pri vivanta persono. Singarde mi demetis la ŝuojn kaj ŝtele ekiris al la ŝtuparo.

Damne! mi frotiĝis kontraŭ la vestpendilo. Kia bruo, certe tio vekus eĉ mortintojn. Senspira halto. Nenio okazis. Apogante min al la balustrado, mi levis unu piedon kaj metis ĝin sur la unuan ŝtupon ĉe la flanko, por ke ĝi ne knare fleksiĝu. Unue nur la antaŭan parton de la plando, poste etgrade mi mallevis la tutan piedon. Alkroĉinte min al la balustrado, mi cedis mian pezon, kaj zorge levis la alian piedon. Tiel mi daŭrigis. Unu ŝtupo laŭte krakis. Denove mi haltis kaj denove komencis mian riton. Post jarcento mi atingis mian ĉambron.

Mi cerbumis pri la morgaŭo, sed neniu inspira ideo venis al mi. Miaj pensoj iris en cirkloj. Mi rigardis la murojn kaj la bildojn, sed tio ne helpis. Ĉe la muro pendis bildo de Jesuo kun esprimo de kompato. Eble la dommastrino imagis, ke la kompato de unu Persono sufiĉas en la domo. Mi eĉ ne povis imagi kompatan rigardon sur ŝia vizaĝo. Jen portreto de ŝia edzo kun rida mieno. Jes, mi povas imagi, ke li ridas, ĉar li estas libera de ŝi. Kaj super la kamenbreto estas alfiksita moto: “Hejmo, dolĉa hejmo.” Tie estas iom da kaŝita humoro. Sendube la dommastrino opinias, ke tio signifas ke ŝia hejmo estas dolĉa, anstataŭ kompreni, ke la propra hejmo de la enloĝanto iĝas dolĉa post loĝado en ĉi tiu kadukejo.

Sed kiel vagas miaj pensoj! La morgaŭo: ĉu denove ĝi estos senrezulta kiel hodiaŭ? Mi scias, ke kuirilo estas aĉetinda, do kio estas kaŭzo de mia vendomaltrafo? Se nur mi povus eniri en la domojn kaj bone klarigi pri mia artiklo, estus facile vendi, sed kiel eniri? Malfacilege estas provi vendi tian varon sur perono. Mi provis eniri en domojn, sed ju pli mi alproksimiĝis, des pli rapide la pordo fermiĝis. Mi aŭdis, ke kolportistoj foje ŝovas la piedon inter la pordon kaj la pordfoston, sed tia manovro estas memevidente mistrafa, ĉar estus maleble vendi al iu, kontraŭ kiu oni luktas. Estas ja problemo elpensi kiel agi, kiel eniri sen alproksimiĝi al la pordo... ŝajne nesolvebla problemo... ju pli oni alproksimiĝas, des pli...

Fulmotondro! ekbrilis ideo. Ĉu helpos? Jes... eble – se ĝi estus ruze aplikata. Ĉu eble? mi pensis ekscitite... Ĉu eble? Jes, ŝajnas eble. Tiel mi rezonis: se alproksimiĝo fermigas pordon, ĉu la malo ne efikos male? Se mi povus eble paŝi malantaŭen kaj samtempe paroli por akrigi ŝian intereson, mi certas... jes, mi certas, ke ŝi vaste malfermos la pordon. Plena de novakirita espero mi enlitiĝis, kuŝiĝis laŭeble komforte inter la matracaj bulaĵoj kaj elpensis la detalojn de mia nova taktiko.

La sekvintan matenon mi staris antaŭ pordo, tenante malkaŝe mian kuirilan valizon. Mi atendis. Ie interne mi aŭdis la bruon de alpaŝanta persono. La pordo malfermiĝis suspekteme, kaj antaŭ mi staris virino kun la mano preta sur la anso. Mi staris sen paroli kaj nur afable mienis al ŝi, kvazaŭ mi konas ŝin, aŭ almenaŭ kvazaŭ oni min atendas. Ŝi rigardis min nekomprene. Mi komencis per neurĝa tono: “Do, finfine mi venis”, kaj ridetis aplombe.

“Pri kio?” ŝi demandis.

“Pri kio?” mi surprizite altvoĉis. “La kuirilo, kompreneble.”

“Sed mi ne mendis...”

“Mendis?” mi diris. “Mendis!” kaj mi ridis subvoĉe. “Mi ne vendas, mi estas sendita speciale por montri ĝin en la distrikto.”

“Ne”, ŝi kapskuis. “Mi ne pensas, ke mi volas...”

“Ho dankon, dankon, sinjorino”, mi interrompis, kaj kun kontenta surprizo mi duone deturnis min de la pordo kaj faris du paŝojn forirajn, kaj parolante kun maksimuma vervo, sed starante duone forturnite de ŝi, mi daŭriĝis, kvazaŭ mi ne povus kredi ŝian malemon vidi la kuirilon.

“Vi vere ne volas vidi ĝin? Bone, bone, mi havas tiom da personoj, kiuj malpaciencas je mia veno, ke mi ne scias kiel mi sukcesos viziti ĉiujn! Oni skribas kaj telefonas al la oficejo – mi ne scias, kion fari. Mi estas preskaŭ elĉerpita, kurante ĉien... Ho, ĝi estas ja mirinda, tiu artiklo en la valizo, tuta kompleta kuirejo! La homoj preskaŭ freneziĝas por vidi ĝin... Do, denove dankon. Kiel strange, ke vi ne volas vidi ĝin! Sed pardonu, mi devas rapidi”, kaj dume mi moviĝetis, kvazaŭ mi malpaciencus foriri. Dum mi parolis, la pordo vaste malfermiĝis, kaj mi povis vidi, ke mi forte tuŝis ŝian scivolemon. Hezite ŝi diris: “Nu, mi rigardos ĝin, sed mi ne aĉetos.”

“Aĉetos?” mi alridis. “Kredu min, sinjorino, la homoj simple enamiĝas je ĝi! Ho, se nur mi havus sufiĉe por plenumi la mendojn! Sed ne gravas – se vi volas, eble mi povos montri ĝin al vi rapide. Nu...” kaj mi rigardis al la pojnhorloĝo, kiun mi ne posedis. “Mi... jes... eble mi povas disponi iom da tempo.” Mi revenis al la perono por elpreni mian varon kaj, ĉirkaŭrigardante pri konvena loko, mi paŝetis al la vestiblo. Ŝi flankenmoviĝis por lasi enirvojon kaj gestis al ĉambropordo, dirante: “Ĉi tien, en la sidĉambron!”

Entuziasme mi klarigis kaj bildigis per troigo la avantaĝojn de la kuirilo, kaj post proksimume duonhoro mi elvenis kun la unua mendo en mia libro. Mi daŭrigis la novan taktikon kaj sukcesis montri la kuirilon en diversaj domoj, kaj kiam venis la tagmanĝa horo, mi havis jam alian mendon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.