La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KREDU MIN, SINJORINO!

Aŭtoro: Cezaro Rossetti

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

25. MULTE DA SPIRITO SED NENIOM DA PROFITO.

Blackpool’a stacidomo. Vagonaroj konstante envenis kaj elŝutis amasojn da homoj, kiuj venis tien por libertempi. La vizitantoj estas plejparte de laborista klaso. Ĉie ili estis, kun valizoj, kuntrenante infanojn. Sed tiu klaso libere elspezas. Multaj el ili monŝparas dum la tuta jaro por disĵeti la monon dum la libertempo. Familioj venas jaron post jaro al Blackpool kaj neniam enuas. Tuj post libertempo multaj senprokraste komencas ŝpari monon por reveni la sekvontan jaron. La ĵus envenintoj estas kutime palaj pro fabrika laboro en Lancashire aŭ aliaj provincoj. Tiuj, kiuj estas pretaj reiri hejmen, estas sanaspekte brunigitaj de la suno.

La stratoj de Blackpool estas plenplenaj de vizitantoj. Ĉiu butiko vigle trafikas. Ĉe la strando estas ĉiuspecaj standoj kaj budoj, kie oni povas aĉeti manĝon, dolĉaĵojn, glaciaĵon kaj eĉ bolantan akvon por mem infuzi teon kunportitan. Aŭguristinoj tie ne ĉiam laboras proprakonte, kiel estas kutime, sed estas organizitaj dungitinoj de komercaj firmaoj, kiuj havas budojn dissemitajn tra la urbo. Ĉie tiuj sort-divenistinoj estas pretaj rakonti pri la estonteco al tiuj, kiuj emas kredi. Amuzaĵoj, kuriozaĵoj kaj ĉio distra estas pretaj por la milionoj da vizitantoj, kiuj venas ĉiujare. Aŭkciistoj vendas valorajn aŭ ŝajne valorajn objektojn kaj multe profitas. Ĉe la suda ekstremo de la marbordo estas grandega foiro kermese ornamita. La Blackpool’a Turo impone regas super la urbo kun alteco de 165 metroj. Liftoj portas homojn ĝis la supro. En la tura konstruaĵo estas cirko, menaĝerio, restoracioj, dancejo, teatro, kino, butikoj. Ĉiuj estas plenaj.

En senfasadaj butikoj sur la stratoj staras viroj kaj virinoj, kiuj kantas modernajn kanzonojn akompane de piano, kaj la ĉeestantaro kune kantas la vortojn, kiuj estas grande literitaj sur murkartoj ĉe la fono. Poste oni aĉetas amase la muzikfoliojn de la novaj kantoj. La tuta urbo estas foiro.

Sur la sablo la homoj troviĝas ĉie. Kelkaj naĝas, kelkaj vadas, kelkaj sunbanas; la infanoj konstruas sablokastelojn aŭ rajdas sur komplezemaj azenoj. Tri longaj marpontoj sin trudas sur la maron, kaj en unu flanko estas granda salakva naĝbanejo. Belaj tramoj veturigas vizitantojn laŭ la dekdu-kilometra ĉemara promenejo. Eĉ per pitoreskaj ĉevalfiakroj oni povas traveturi, laŭ modo de niaj geavoj.

Mi lasis mian valizon ĉe la stacidoma pakaĵejo kaj vagis rigardante ĉion, dum mi cerbumis, kiel mi povos negoci. La standoj ĉe la marborda promenejo estas altege kostaj kaj lueblaj nur por la daŭro de la somero. Mi laŭiris la ĉefstraton Bank Hey Street. Apud la turo mi vidis grandan halon, kiu frontas al la strato. Tie laboris lignaĵistoj, konstruante budojn ambaŭflanke en la halo. Ĉe la malantaŭa fino de la halo estis estradeto. Mi eniris scivoleme. Ĉe unu flanko staris grupeto da homoj interparolante. Mi rekonis fraŭlinon inter ili.

“Liza!” mi vokis. “Kiel mi ĝojas renkonti vin en ĉi tiu fremda lando! Kion vi faras ĉi tie?”

“Vik! Kiu bonŝanca vento blovis vin al ĉi tiu urbo? Pardonu min”, ŝi diris kaj reiris al la grupeto por adiaŭi. “Ni iru al la apuda kafejo”, ŝi diris, “kie laboras mia patrino; ĉar mi volas paroli al vi. Mi esperas, ke vi havas la monon por taso da teo, ĉar mi ne havas eĉ cendon.”

“Vi ne aliiĝis”, mi gajis. “Ĉiam preta trempi vin en teo.”

Liza tiam kaj tiam laboris kun mi ĉe la kuirila vendado; sed ŝi estis nur provizora laborantino ĉe V.I.K., do restis sen okupo, kiam la laboro sufiĉis nur por la regula dungitaro. Ŝi estis superbona vendistino, kvankam ŝi ne sciis ekspondeklami. Ŝi havis strangan sintenon. Kiam ŝi celis vendi al kliento, ŝi ne aŭskultis aŭ ne aŭdis liajn kontraŭparolojn, sed daŭrigis trudvendi, kvazaŭ la kliento ne parolis, aŭ parolis favore al la artiklo. Kiam ŝi alkroĉis sin al kliento, ŝi estis pli tenaca ol buldogo kaj eĉ sekvis lin longe for de la stando; sed ĉiam ŝi revenis kun la mendo. Tiel bonan vendistinon mi neniam vidis.

En la kafejo ŝi scivolemis pri mi, kaj mi klarigis, kiel mi forlasis V.I.K. kaj parolis pri mia malbona entrepreno post tiam. Ŝi ridis, kiam mi rakontis pri la du gejunuloj, kiuj kredis, ke mi ludas per infana ludilo en Brighton. Mi kunridis, ĉar nur nun mi ekvidis retrospekte la komikecon de la okazintaĵo.

“Mi forgesis, ke via hejmo estas ĉi tie”, mi diris. “Ĉu vi povus iom orienti min pri ebloj de negocado ĉi tie?”

“Ĝuste pro tio mi deziris paroli kun vi aparte. En tiu halo, kie ni renkontiĝis, Sydney Cohen starigas malgrandan foiron, kaj mi opinias, ke tie kuŝas bona ŝanco por vi. Syd laboris por mia patro en tiu sama loko, aŭkciante horloĝojn, arĝentilaron ktp., kaj ĝi estis unu el la plej bonaj lokoj en Blackpool. Tio estis dum la milito, kiam mia patro ankoraŭ vivis. Bank Hey Street, kiel ĉefstrato, estas ĉiam plena de homoj. Centmiloj tie preterpasas ĉiutage. La foireto ne povas ne esti granda sukceso. Nu, mi konas Syd jam de longe, kaj se vi volas, mi povos havigi al vi standon. Neniam antaŭe estis foiro tie – sed juĝu mem pri la sukcesebloj!”

“Jes”, mi diris. “Mi ja ŝatas tiun lokon; sed mi timas, ke la stando estos tro kosta.”

“Lasu al mi aranĝi tion. Mia patro multe helpis al Syd dum la pasinteco, kaj Syd cedos standon al mi tre favorpreze kaj ankaŭ lasos tempon por elpagi, se vi estas provizore iom ‘seka’. Se mi mem havus monon por aĉeti varojn, mi enirus tuj. Se la stando estus por mi persone, Syd donus ĝin eĉ senpage; sed por vi mi povos havigi almenaŭ grandan rabaton. Mi estas tute senmona, kaj mi iel travivas per la kelkaj ŝilingoj, kiujn mia patrino perlaboras. Mi havas junajn gefratojn, do la elspezo preterkuras la enspezon. Sed baldaŭ mi enlaboriĝos...”

“Sed, Liza. Ĉu vi forgesis, ke mi havas nenion por vendi?”

“Ĉu vi havas iom da mono por aĉeti?”

“Nu, jes, sed kion kaj kie aĉeti?”

“Mi konas firmaon ĉi tie, kiu makleras varojn al bazaruloj. La aĵoj estas malgrandaj, kaj la kosto estas frivola. Ni povos iri fari elekton. Io ajn vendiĝus en tiu foiro, mi kredas.”

“Bone, parolu al Syd! Domaĝe, ke mi ne povos dungi vin, ĉar ĉe tiuj malgrandaj standoj unu sufiĉas, sed, momenton! Mi havas ideon. Se vi povos ricevi standon tre malaltkoste, kial ne preni du kaj trafiki du specojn de varoj? Vi povus labori ĉe unu stando, kaj mi ĉe la alia. Pri salajro ne temos: ni simple duonigos la profiton. Ĉu tio plaĉus al vi?”

“Plaĉus?? Ĉu urso rifuzus mielon? Koran dankon – vi ofertas malavare. Kie vi loĝas?” ŝi demandis.

“Mi ankoraŭ ne aranĝis.”

“Do loĝu ĉe ni. La ŝirmo kostos neniom, sed vi devos aĉeti propran manĝaĵon. Mia hejmo estas en tramvetura distanco de ĉi tie; ĝi estas komforta, kaj vi loĝos kiel en via propra hejmo.”

“Dankon, kaj tre volonte! Mi ja scias, ke loĝado ĉi tie en somero estas tre multekosta.”

Ni kune iris al Syd. Li estis bonulo kaj postulis tre malaltan prezon. Plue li diris, ke ne necesos pagi, ĝis ni enspezis en la foiro. Ni luis du standojn kaj iris al la pograndisto por mendi ion vendeblan. Ni elektis aĵon por eltiri la sukon el citronoj kaj ankaŭ plektitan dratan pleton, kiun oni metas en kuirpoton por ebligi rostadon en la poto mem, sen uzi grandan bakfornon, kiu malŝparus multe da kuirgaso. La unua artiklo estis malmulte taŭga, sed la dua estis ja bona.

Estis mardo, kaj oni promesis ke la foiro estos preta por malfermo je la venonta sabato. Dum du tagoj Liza kaj mi libertempis. Mi puŝis komercajn aferojn for el la menso. Mi supozis bonan negocon ĉe la foiro, sed mi evitis antaŭkalkuli aŭ atendi tro multe. Mi ne povis imagi, kiel la foiro povus ne sukcesi, tamen kiu scias? En komerca afero plej strangaj kapricoj de la sorto povas ja okazi, eĉ malgraŭ la plej serena aŭspicio.

Vendredon ni eniris la foiron kaj ordigis la standojn prepare je la morgaŭo. Ni aĉetis citronojn, kokinon, legomojn ktp. Entute estis dekduo da standoj. La aliaj bazaruloj estis tre optimismaj, sed mi ne lasis min forporti de ilia entuziasmo. Sur la estrado montriĝos la “Omara Virino”. Vendrede vespere ŝi antaŭprovis sian prezentaĵon. Ŝi ruĝigis la vizaĝon kaj iris sur la estradon, kie staris tablo, kaj tie sur la tablo ni vidis virinan vizaĝon sen virina korpo, sed de ŝia kolo etendiĝis omaraj gamboj kun du tenajlaj ekstremaĵoj. Kiel la iluzio estis aranĝita, mi ne scias, sed mi konjektis, ke ĝi estas iel kreita per speguloj. Mi diris al ŝi:

“Omaro ne estas ruĝa ĝis post boligo. Ĝi devus esti nigra, se ĝi ja vivas, kiel vi prezentas.”

“Mi scias tion”, ŝi ridis. “Sed boligita omaro pli longe restas freŝa, ol kruda besto nekuirita, do mi ne bezonas tiel ofte aĉeti novan, kaj cetere la ruĝa koloro estas pli sensacia. La scienca precizo ne tre gravas. Nur atendu ĝis morgaŭ, kaj vi vidos la homojn enveni amase por vidi min.”

“Kaj kion vi faros, se oni volos vidi vin manĝi nekuiritajn fiŝojn, kiel asertas viaj reklamoj?”

“Ho, tute simple. Mi manĝos ostrojn. Tiuj estas nekuiritaj fiŝoj, ĉu ne?” ŝi bonhumoris.

Sabaton la foiro malfermiĝis je la naŭa matene. Neniu envenis. Ni ne zorgis. “Ho, estas frue”, diris la bazaruloj, “ni ne malpaciencu, ni atendu iomete.” Ni atendis dum la tuta mateno, sed ne eĉ unu persono envenis. Ŝajnis nekredeble. Mi diris:

“La granda fluo da homoj, kiun mi antaŭe vidis preterpasi la pordon, estis la faktoro, kiu esperigis min; sed nun estas ĝuste tiu preterfluado, kiu ĝenas min!” Sed oni respondis, ke mi ne estu pesimisto. Mi komencis dubi pri la grandega sukceso, kiun ĉiuj atendis; sed la ĝenerala optimismo vartis ankoraŭ mian esperon. Dum la sekvinta semajno envenis nur manpleno da personoj; tamen la bazaruloj insistis, ke tio nenion signifas, ĉar estas ankoraŭ frue en somero kaj oni devas enkalkuli la belan veteron, kiu logas ĉiujn rekte al la malbordo. “Sed vi vidos ĉi tiun semajnfinon. Estos pentekosto, la urbo pleniĝos de vizitantoj.” Ŝajnis al mi, ke vizitantoj tute ne mankas; se nur unu el cent envenus, ni bonege negocus.”

Venis vendredo antaŭ pentekosto. Miloj da homoj enfluis la urbon; sed al ni estis same, kiel se ni starus en mezo de la Sahara dezerto. Tamen ankoraŭ la bazaruloj ne povis aŭ ne volis kredi, ke la foiro ne pliboniĝos. Ilia klarigo nun estis, ke la homoj ĵus alvenis kaj estas okupitaj trovi la loĝejojn, elpaki valizojn ktp., do ke ili ankoraŭ ne havis tempon por orientiĝi. Je tiu punkto mi fine perdis ĉiujn esperojn; sed mi ne forlasis la foiron, ĉar alie kien mi iru? Dum la pentekosta semajnfino – tio estas vendredo, sabato, dimanĉo kaj lundo – niaj du standoj kune enspezis kvar ŝilingojn kaj ses pencojn, kaj tiu mizeraĵo prezentis la plej altan enspezon de la tuta foiro!

Finfine la bazaruloj ne povis nei al si, ke la foiro sin pruvis vere fiaska entrepreno. La “Omara Virino”, venis al mi ĉagrenite. Ŝi nun estis virino pli amara ol omara. Ŝi diris:

“Mia mono elĉerpiĝis antaŭ kelkaj tagoj, kaj mi nun estas preskaŭ preta manĝi iun ajn specon de nekuirita fiŝo.” Kaj ŝi aldonis malgaje: “Sed neniu eĉ envenis por proponi tion.” La Omara Virino ne povis elteni kaj ŝi forlasis la foiron. Unu-du aliaj volis forlasi; sed la ĝenerala opinio estis, ke ne estus dece forlasi Syd, ĉar li estas ja bonulo, kaj ke eble troviĝos maniero sukcesigi la foiron, se ni ne, per forkuro, devigos lin fermi la halon. Syd pagis grandan sumon por la luo de la halo, ĉar li devis lui ĝin por la daŭro de la somero. Li agis malavare al ni kaj ja provis elpensi rimedojn, do ni decidis helpi al li almenaŭ per restado.

Syd konkludis, ke la omarvirina spektaklo ne estis sufiĉe alloga, kaj li decidis venigi pilolvendiston. Tiu pilolvendisto laboris en la jena maniero. Li staris ĉe la enirejo kun granda serpento volvita ĉirkaŭ la korpo. Homoj kolektiĝas kaj rigardas scivoleme. Li parolas pri la serpento kaj po iom paŝetas malantaŭen, instigante la homojn sekvi lin. Kiam li atingas la estradon, li suriras, parolante pri serpenta veneno kaj kontraŭvenenaj medikamentoj, kaj de tiu punkto gvidas sian parolon al la piloloj, kiujn li vendas. Sed al la pilolvendisto mankis serpento.

Syd kaj li iris al Liverpool per aŭtomobilo kaj aŭ luis aŭ aĉetis serpenton. Ili revenis kontente kun la besto en ligna kesto, kaj niaj esperoj komencis ekflamiĝi. La nova provo stimulis kaj gajigis nin. Ni vive deziris vidi la serpenton kaj rigardis de ioma distanco, dum la pilolisto komencis malfermi la keston. Kiam li levis la kovrilon, la serpento timige siblis kaj fulme ĵetis la kapon mordintence al la vendisto. Li apenaŭ sukcesis forsalti sufiĉe rapide. La serpento rampis rapide el la kesto kaj kondutis sovaĝe. La pilolvendisto kriis averte al ni; sed tio ne estis necesa, ĉar ni jam forkuris ĉiudirekte.

La serpento estis en la mezo de la halo. Kelkaj el ni atingis la elirejon, sed aliaj troviĝis malantaŭe kaj timis preterpasi la beston por eliri. Ĉe ĉiu moveto de la serpento la kaptitaj bazaruloj saltis tien kaj tien, kaj la vendisto dume provis per balailo enigi la serpenton en ĝian keston. La virinoj kriis panike, kaj amaso da personoj kolektiĝis ĉe la pordo, sed por la unua fojo en sia vivo la bazaruloj ne provis profiti la okazon por vendi al la ĉeestantaro. Oni enportis diversajn ilojn, inkluzive de longa stango, fosilo kaj rastilo. Kelkaj viroj kuraĝe helpis, kaj fine la serpento estis enigita en la keston kaj la kovrilo riglita. La pilolisto blasfemis: “Tiu bastarda vermo estas sovaĝa, kaj oni eĉ ne venenokastris ĝin! Je Kristo, mi senhaŭtigos ilin kiam mi reportos ĝin! Kia kanajlaĵo, doni al mi tian serpenton!”

La pilolisto kaj Syd reportis la serpenton al Liverpool. Ili revenis kun alia. “Ne timu”, diris la pilolisto, “ĉi tiu estas bona. Mi certiĝis pri tio.”

Sed ni staris tre distance, dum li elprenis ĝin el la kesto. La pilolisto volvis la serpenton ĉirkaŭ sin kaj karesis ĝin sen ia timo. Pograde ni kuraĝiĝis kaj riskis tuŝi kaj palpi ĝin. Ni alkutimiĝis al la serpento kaj amikiĝis.

Tiu serpento estis la ĝusta antitezo de la unua. Ĝi rigardis nin per molaj okuloj, kaj ĝia tuta vizaĝo esprimis amon. Ni tre ŝatis ĝin, kaj ĝi iĝis nia dorlotbesto. Ni povis fari kun ĝi kion ajn, kaj ĝi ne protestis, sed nur plaĉe glitetis silke. La pilolisto sukcesis enigi kelkajn klientojn, sed ne estis sufiĉe da ili kaj la negoco daŭris malbone. Unu matenon la serpento mortis, kaj nur tiam ni konstatis, ke ĝi estis duonmorta jam ĉe alveno. Syd preskaŭ elŝiris sian hararon. “Kia damnita sorto!” li diris. “Ĉio iras malbone. Kion mi faru nun?”

Ni atendis dum pluraj tagoj, kaj Syd dume klopodis trovi solvon. Li serĉis ion alian por interesigi la homojn. Unu bazarulo ne povis elteni la malaltan enspezon, do pardonpetis kaj foriris. Syd trovis interesilon por la foiro. Li aranĝis, ke profesia fastisto envenu. La fastisto enportis munteblan kestegon el ligno kaj vitro kaj starigis ĝin en la mezo de la halo. Li aranĝis vandon por parte ŝirmi ĝin de libera vido. Ekster la halo li fiksis reklamafiŝojn, kiuj anoncis, ke li estas mondfama, ke li jam rezistis kontraŭ nemanĝo dum tiom da tagoj, kaj ke nun li restos en la kaĝo tage kaj nokte por provi superi la ĝistiaman rekordon. Li plu anoncis, ke la foiro restos malfermita dumnokte, tiel ke iu ajn povos enveni kaj kontroli, ke li ne manĝas. La prezo por vidi lin estis ses pencoj.

Ni sciis, ke fastanta homo ordinare vekas grandan intereson en Blackpool, precipe post paso de iom da tempo. Sed preskaŭ neniu interesiĝis. Post iom pli ol du semajnoj la fastisto elvenis sakrante kaj plendante amare, ke li eĉ ne povas enspezi sufiĉe... por manĝi.

Post tio Syd lasis fali la manojn. Li dankis nin pro nia kamaradeca helpo. Li postulis nenian pagon kaj konsilis al ni ĉiuj foriri. Li mem sukcesis reluigi la halon al iu aŭkciisto, kaj rehavis iom de sia mono.

Liza kaj mi havis la stokon, sed nia mono plene elĉerpiĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.