La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KREDU MIN, SINJORINO!

Aŭtoro: Cezaro Rossetti

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

12. INTER LUPOJ KRIU LUPE!

Nigra volba ĉapelo, rigida blanka kolumo, nigra kravato, nigraj jako kaj veŝto, nigra, blankstria pantalono, grizaj gamaŝetoj kaj malhele griza surtuto. Tiel mi estas vestita. Mi troviĝas en Berwick-on-Tweed ĉe la skota-angla landlimo. Mi nun estas unu el la granda armeo da vojaĝantaj komizoj. Ĉiu batalanta por pluŝtopi jam plenŝtopitajn butikojn per varoj. Ĉiu leginta vendinstigajn librojn, broŝurojn, gazetojn, artikolojn, kiuj instruas kiel krei merkaton. Ĉiu studanta kiel vendi al butikistoj (kiuj ne povos revendi al la senmona publiko). Ĉiu leganta en la gazetoj, ke plej alta devo estas vendi kaj vendi senĉese por tiel krei negocon kaj prosperon, kaj ĉiu el ni evitanta artikolojn en apudaj gazetkolonoj, kiuj proklamas ke la nepra vojo al la prospero estas per minimuma aĉeto kaj maksimuma ŝparo.

Ĉie en vilaĝoj, urboj kaj urbegoj ni migras kun la firmao-vizitkartoj, ĉiam pretaj en facile atingebla poŝo, la mano ĉiam preta por grava manpremo, la imponesprima masko fiksita sur la vizaĝo. Ne por ni estas destinitaj la pordoj puŝitaj kontraŭ la vizaĝon. Laŭvide ni prosperas. Ne aĉklasaj kolportistoj oni konsideras nin, sed dignaj agentoj de komercaj firmaoj. Survoje kaj en modestaj hoteloj ni renkontiĝas. Ni estas gravaj anoj de la vendkomiza frataro. En la hotelaj sidĉambroj ni interparolas pri aferoj kaj mensogas pri grandaj akiritaj mendoj. Ni parolas pri la granda komerca pliboniĝo, kiun la naciaj statistikistoj ĉiam heroldas. Kuraĝon ni donas unu al la alia. Frate ni kuntrinketas bieron kaj rakontas spicajn rakontojn.

Kaj kelkaj el ni ja prosperas... prosperas ĝis tiu grado, ke ni ne plu estas devigataj kelkafoje kaŝe eviti manĝon. Prosperas sufiĉe por sendi sufiĉon al la edzino. Precipe tiuj el ni, kiuj vendas agnoskitajn varojn. Kaj la ceteraj? En la hoteloj ili ne estas distingeblaj inter la aliaj; sed kiam ili estas solaj, sur la strato aŭ en la litĉambro, la masko defalas, kaj zorgo estas videbla. Oni povas legi iliajn amarajn pensojn: “Ĉu la firmao estos kontenta pri la mizeraj mendoj? Ĉu la firmao ne maldungos? Kiel kompili leteron por kontentigi la firmaon? Kiel enleterigi optimismon, kiun oni ne sentas? Kiel sendi sufiĉon al la edzino, por ke ŝi ne vivu mizere? Kiel aĉeti ŝuojn por anstataŭi la portatajn, kiuj senhonte malkaŝas la mankon de prospero?”

La industria krizo peze funebras malgraŭ la statistikistoj. Kelkaj butikistoj aŭ firm-aĉetistoj ĝentile klarigas al ni, ke pro malbona negoco ili ne plu povas aĉeti. Aliaj sin kaŝas malantaŭ sekretariinoj, kiuj baras la vojon. Kaj kelkaj senkompate pretekstas okupiĝon, kaj igas la komizon ree kaj ree reveni vane.

En mia nova ofico de komizo mi ne prosperis. Io mankis. Kiam mi renkontis en Edinburgo la direktoron de V.I. Kerr, mi aranĝis ke mi vendu al butikoj provizore, komencante en Edinburgo kaj sekvante urbojn laŭ la orienta flanko de Britujo ĉiam suden, celante Londonon. Laŭkalkule mi atingus Londonon en marto kaj komencus eksponi en la Londona foiro “Ideal Homes” (Idealaj Hejmoj). Post la intervjuo kun la direktoro mi iris hejmen kaj klarigis la aranĝon al Anjo, aldonante, ke el mia salajro de kvar pundoj plus eta procento mi sendos, kiom mi povos, al ŝi, kaj ke en marto ŝi venos al mi en Londonon por kunlabori en la foiro. Anjo estis komprenema pri mia foriro kaj optimisma pri la nova laboro. Dum mia foresto mi skribis regule al Anjo kaj malkaŝe rakontis pri mia malbona vendado. Ŝi senprokraste respondis, kaj ŝiaj leteroj estis hele kuraĝigaj, kaj ili malpezigis mian solecon.

Tiel mi atingis Berwick-on-Tweed. Ĉe tiu punkto mi decidis, ke mi devas ŝanĝi mian vendmanieron. Kiam mi komencis vendi al butikistoj, mi ne troigis, sed tute sincere klarigis pri la kuirilo, ĉar mi kredis, ke aferistoj estas lertaj kaj sagacaj kaj entute supera raso. Sed tiu maniero ne efikis. Do de nun mi komencis ekspliki per la sama maniero, kiun mi uzis ĉe la publiko. Mi eniris butikojn radiante pro entuziasmo, mensogis pri la jam mendita kvanto, paroladis, gestis kaj troigis senbremse... kaj mi sukcesis! Mi daŭrigis tiun metodon, kaj vendis tri, ses aŭ eĉ dekdu ĉe preskaŭ ĉiu feraĵisto. La grandan juĝsuperecon mi ne trovis ĉe aferistoj. Do tiel mi daŭre agis, laŭvicante la urbojn Newcastle, Sunderland, West Hartlepool, Middlesbrough, Stockton, York, Sheffield, Chesterfield... Ĉiam suden. Fine mi atingis Plurtown.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.