La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KREDU MIN, SINJORINO!

Aŭtoro: Cezaro Rossetti

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

28. TUTE LIBERA KIEL BIRDO AERA.

Lundo frumatene. La tago vekiĝis kun afabla rideto, kaj la suno, rigardante el purblua ĉielo, aŭguris belan tagon. Mi rigardis al la ĉielo, riverencis gaje kaj diris: “Mil dankojn al vi, amiko!” Tia estis mia humoro. Mi elektis mian plejbonan kostumon kaj zorge tualetis. Mi fieris pri tiu kostumo; ĝi ja estis laŭmode bongusta kaj plene valoris la altan prezon, kiun mi estis paginta por ĝi. Mi ne prenis valizon, sed nur enpoŝigis razilon kaj dentobroson. Mi eĉ ne vestis pluvsurtuton aŭ ĉapelon. Ne venis al mi en la kapon, ke povus pluvi. Kun malpli ol du ŝilingoj en la poŝo mi eliris, post adiaŭoj, kun facila animo kaj sento de aventuro. Mi iris buse ĝis la limo de la urbo laŭ la Liverpool-vojo. Sur la buso mi pripensis la tujan problemon: kiel rapide atingi Liverpool.

“Nu”, mi pensis, “mi havas diversajn memelpensitajn maksimojn, kiuj ĉiam helpas al mi. Mi kontrolu kaj esploru ilin. Estas: Kial timi neon? Tiu igas min provi eĉ ŝajne malesperan aferon... sed ne, ĝi ne taŭgas por la momento. Fidu al la lasta mikroskopa ŝanceto! Ne, ankaŭ tiu ne servas. Ĝi servas nur, kiam mi serĉas vojon por eliri el embaraso. Faru kion aliulo ne faras!.. Nu jes, eble tiu servos, al mi ĝis nun ĝi estis la plej utila maksimo. Nu, kion farus aliulo, kiu survoje petas veturigon? Unue li komencas marŝi. Se li marŝas kvin kilometrojn, li nur lacigas sin, sed tiu distanco preskaŭ ne helpas ĉe tiel longa vojo. Kaj pli-malpli la samaj aŭtomobiloj atingas lin, ĉu li estas ĉe la komencpunkto aŭ kelkajn kilometrojn plu. Jes, marŝi estas stulte, ĉar oni povas veturi la saman distanceton, kiun oni marŝus. Sed se mi sidas ĉe la vojrando, mi devas konsideri, kion pensus la aŭtomobilisto... jen, mi ekforgesis pri tiu alia maksimo mia: Konsideru la vidpunkton de la aliulo! Jes, la aliulo certe pensus, ke mi estas inertulo; do entute estos plej bone, se mi atendos, ĝis aŭtomobilo vidiĝos, kaj tiam komencos marŝi. Ŝarĝaŭtistoj estos pli komplezaj... ne, pli vere ili estos pli tedataj, ĉar ĉiu petulo celas ilin. Mi devas teni min al la maksimo: Faru kion la aliulo ne farus! Do mi elektos luksajn aŭtojn. Tiel mi iros pli rapide kaj ne haltos tie kaj tie, kiel eble faros ŝarĝaŭtoj. Kaj se mi elektos malnovan aŭton, ĝi povus panei, kaj mi devus halti kaj kunhelpi pro ĝentileco. Do mi mansignalos nur al zorge elektitaj aŭtoj. Sed la signalmaniero? Ankaŭ ĝin mi devas ŝanĝi. La kutima mansvingado kun la dikfingro etendita estas tro almozpeta. Mi devos agi postule, kvazaŭ io grava donus al mi la rajton. Jes, jen mia plano.”

Ĉe la bushaltejo mi komencis promeni ĝis preter la lastaj urbaj domoj. Tie mi atendis aŭtomobilojn. Mi provis haltigi du-tri sen sukceso. Mi konstatis kial mi malsukcesis. La vojo estas larĝa kaj ebena, kaj la aŭtoj iras rapide kaj ne emas tro abrupte bremsi, kiam mi mansignalas. Se la vojo estus dekliva, mi povus atendi ĉe la supro aŭ ie, kie la aŭtoj nature malakcelas. Do mi aliigu la signaltaktikon. Mi signalos al aŭtoj, kiam ili estos ankoraŭ malproksimaj, por averti la aŭtiston, poste mi mallevos la brakon kaj ĉe proksimiĝo mi donos definitivan haltsignalon. Tion mi provis; sed la aŭto daŭrigis sian vojon, ĉar ĝi estis plena de homoj. Domaĝe. Kiel mi povus vidi, ĉu aŭto estas plena, kiam ĝi estas malproksima? Tiun punkton mi ne povus solvi, krom se mi uzus teleskopon. La ideo, ke persono petus kun teleskopo ĉe la okulo kaj (mi aldonis) radiosendilo por paroli al la aŭtistoj, bildigis tiel farsan spektaklon, ke mi ne povis ne ridi.

Venis alia aŭtomobilo. Mi signalis, atendis kaj denove signalis, kiam la aŭto estis pli proksima. Ĉe la dua signalo mi iris iom en la vojon kaj, kun brako plene etendita antaŭen, mi igis la aŭton halti. Sen peti pardonon, mi diris: “Ĉu vi iras al Preston?” Li jesis, kaj mi diris: “Dankon – ĉu vi komplezus? Mi trafis en embarason.” Kaj sen plu diri aŭ heziti, mi eniris. Ni afable parolis dum la veturado, kaj la aŭtisto demandis al mi, kie mi forlasis la difektitan aŭton? Mi klarigis, ke mi ne havas aŭton. Mi konstatis, ke miaj bonkvalitaj vestoj, mia naturŝajna aŭtoritateco kaj eĉ mia hazarda elekto de vortoj supozigis al li, ke mi posedas aŭton. Tia estas la mondo, mi meditis. Oni volonte helpas al homo, kiu ŝajnas ne ekstreme bezoni helpon. Mi vidis ĉifonulojn kaj virojn videble senlaborajn humile peti veturigon kaj sciis, ke ili devas multe klopodi, por ke eĉ ŝarĝaŭtomobilo atentu ilin.

En Preston mi facile “kroĉis”, aŭton, kiu portis min partvoje al Liverpool, kaj per tria mi atingis Liverpool pli frue, ol se mi estus irinta buse. La tria aŭtisto estis tre afabla kaj invitis min al botelo da biero kaj sandviĉoj, kiujn li aĉetis en ĉevoja trinkejo.

En Liverpool mi iris rekte al granda magazeno kaj parolis al la fakestro, kiun mi konis tie. Lia nomo estis Priestley. Mi foje eksponvendis en lia fako. Li estis tipo aŭ ridiga aŭ naŭza, depende de la perspektivo de la observanto. Mi tre ofte renkontis similajn tipojn, precipe en magazenoj. Ordinare ili komencas labori kiel simplaj komizoj por kompatinda pago, tuj kiam ili forlasas la lernejon. Post multaj jaroj ili atingas postenon, kiu kunhavas iom da aŭtoritateco, kaj tio parte kompensas tion, ke ili ne ricevas salajron adekvatan al ilia ofico. Ĉar estas granda honoro esti parteto de potenca akcia firmao, ĉu ne? La sento de supereco super la taĉmento da pigmeoj, kiun ili antaŭnelonge forlasis, pufigas ilian memestimon. Ilia tuta parolado celas impresi ilian gravecon sur ĉiun, kiu povas aŭskulti sen oscedi. Naiva aŭskultanto komprenus, ke la potenca kompanio, kiun la imponulo ĉiam nomas per “ni”, bankrotus sen la prizorgo de la parolanto. Ordinare tia imponulo legas komercajn gazetojn kaj eĉ parkeras komercajn terminojn, kiujn li nur nebule komprenas, kaj ĉe ĉiu okazo li uzas ilin, ĝuste aŭ mise, por ke la mondo genufleksu antaŭ tia komerca geniulo.

Mi klarigis al Priestley mian deziron eksponvendi la rostkradojn en lia fako. “Ne estas eble”, li diris. “Ni aĉetis por dek mil pundoj da varoj kaj ne estas loko, kaj cetere mi decidis fari grandan ŝanĝon en la fako kaj intencas transloki la lignaĵan sekcion al la alia flanko. Mi devas konstante modernigi laŭ la lastdataj komercaj postuloj, stimuli, hm, la debiton kaj teni altaj la akciojn de nia firmao. Ne, mi bedaŭras, ke mi ne povas oferi al vi el nia spaco. Ĉiu kvadrata metro devas esti racie ekspluatata, kaj mi ne povas fari favoron, kiu malutilus nian intereson. Mi havas grandan respondecon, sciu.”

“Vi ja estas grava persono”, mi diris humile.

“Ho, estas mia laboro”, li diris kun pseŭda modesteco. “Kun la ofico venas la devoj, sciu.”

“Ĉu eble vi, kun via pozicio, povus informi min pri io?”

“Nu, certe, mia knabo; se ĝi ne estas komerca sekreto.”

“Pri tio mi fidas al via juĝo”, mi diris, dum mi vidis lin ŝveli de momento al momento.

“Ne timu, demandu libere!” li diris grandanime.

“Dankon. Estas jeno: Ĉu via edzino batas vin hejme?”

Kaj antaŭ ol li povis rekonsciiĝi de mia sarkasma bato, mi abrupte forlasis lin. De tiu magazeno mi iris al magazeno Lewis, la plej granda en Liverpool. Sed ankaŭ tie mi malsukcesis. Mi ĉirkaŭvagis en la magazeno dum iom da tempo, pensante kion fari, kiam mi vidis bazarulinon veni al mi salute. Mi juĝis, ke ŝi estas proksimume kvindekjara.

“Vik”, ŝi vokis, “kiel vi fartas? Kia feliĉo renkonti vin! Vi ja promesis, ke vi loĝos ĉe mi, se vi venos al mia hejmurbo.”

Ni manpremis, sed mi tute ne rekonis ŝin, kaj dum ŝi parolis, mi klopodis rememori kie ni renkontiĝis.

“Estas longa tempo, de kiam mi laste vidis vin”, ŝi daŭrigis. “Mi neniam forgesos la tempon, kiam vi estis kaptita inter la ferstangoj de la turniĝanta kradpordo en Birmingham, kaj oni diris, ke nur forĝisto povus liberigi vin. Ĉu vi ne memoras ke vi diris, ke nur dank’ al la lasta mikroskopa ŝanceto vi sukcesis eltiri vin?”

Nun mi memoris pri ŝi tre nebule, sed mi estis tro distrita por emi daŭrigi la konversacion.

“Jes, jes”, mi diris. “Dankon, mi certe venos al vi, sed momente mi estas tro okupita kaj havas gravan rendevuon, do vi devas pardoni min. Sed mi revidos vin denove, antaŭ ol mi forlasos Liverpool.”

Kaj mi iris rekte, kvazaŭ mi devus rapidi al iu speciala celo.

En alia parto de la magazeno mi haltis kaj pripensis mian situacion. Mi decidis, ke mi devos tuj trovi regulan laboron, kiu lasos al mi tempon por klopodi la starigon de propra komerco. Sed ordinara laboro estis preskaŭ netrovebla. Estis milionoj da senlaboruloj, kaj multaj ne laboris dum jaroj. Ĉu mi provu ĉe la firmao Lewis? La afero estas senespera. Estas centoj, eble miloj, kiuj longe atendis tian laboron. Kian ŝancon mi havus? Kaj krome mi bezonas laboron urĝe. Sed eble, se mi provus akiri oficon tre respondecan, estus ŝanco. Por la oficoj, kiuj ne postulas grandan sperton, estas multaj kiuj aspiras, sed eble ĉe la supro... ne, eĉ tie ne. Cetere mi ne posedis antaŭan sperton pri tia laboro, nek atestilojn. Provi estus nur vana klopodo. Sed unu el miaj maksimoj venis al mia helpo: Kial timi neon? Mi decidis provi.

La supera ĉefo ĉe Lewis estis s-ro Marquis, kiu estas nun Lordo Woolton, kaj mi iris rekte al lia kontoro. Sekretariino baris la vojon. Mi diris al ŝi, ke mi deziras alparoli s-ron Marquis; sed ŝi demandis, pri kio temas mia afero. Mi hezitis, ĉar pera interrilato ne sukcesus; do mi demandis, ĉu ŝi volus porti skriban komunikon de mi al li. Ŝi diris ke jes, do mi skribis ĝin. Mi memorigis lin, ke li parolis iam tre laŭde pri mi al iu, kaj ke mi nun proponas mian servon por estra ofico, sed ke tiu ofico devas esti en Glasgovo. Mi starigis la kondiĉon por doni gravecon al mia propono kaj, krome, mi emis reiri al Skotlando. Sed malgraŭ miaj elektemaj postuloj mi estis preta balai la kelon, se nur mi povus enspezi.

La sekretariino revenis kaj diris, ke mi eraris, turnante min al s-ro Marquis, sed mi devas turni min al s-ro Hooper, kiu pritraktas tiajn aferojn.

“Mi certe ne faros tion”, mi diris indignete. “Oni miskomprenas. Mi ne serĉas laboron, mi proponas mian servon. Se mi iros al s-ro Hooper, mi estos kiel vicostaranto inter centoj, kiuj serĉas vivrimedon.”

“Ne”, ŝi diris. “Ne estas tiel. Sinjoro Hooper aŭdiencas sole personojn por estraj postenoj.”

Mi rolis nedecide, hezitis iom konsiderante, poste mi diris cedeme: “Bone, mi iros al li. Bonvolu anonci min.”

Sinjoro Hooper ĝentile envenigis min en sian kontoron. Ni parolis dum iom da tempo, kaj li diris: “La sola inda ofico, kiu troviĝas en Glasgovo, estas kiel estro de la nova restoracio, kiun ni inaŭguros tie. Ankaŭ via kuirista sperto utilos por tiu posteno, kaj se vi iros al s-ro Leek, vi povos uzi mian personan rekomendon.”

“Bone”, mi diris. “Mi vizitos lin kiam mi troviĝos en Glasgovo. Efektive, mi baldaŭ devos iri tien pro komercaj postuloj.”

Mi eliris el la konstruaĵo. La posteno estis estonta, do tute ne helpis. Tiu malproksima “pasero en aero”, havas nenian gravecon kompare al la urĝaj problemoj de manĝo kaj tranokto. Ĝuste kiam mi estis eliranta el la magazeno, penso trafis min. “Piedbatinda stultulo! Plej dikkapa idioto en ĉi tiu mondo!” mi insultis min. “Blinda bovo mi, kiu ne rimarkis ion pli okulfrapan ol la magazeno mem. Ĉu do estingiĝis la kandelo en mi kapo? Tiu bazarulino... ŝi proponis loĝejon; sed miaj okuloj rigardis tiel alte en la nubojn, ke mi ne vidis kio pendis rekte antaŭ mia nazo!”

Mi reiris en la magazenon, veturis per lifto al la koncerna etaĝo kaj diris al la bazarulino:

“Mi trovas, ke mi disponas tempon, do ĉu estos oportune, se mi akceptos ĉi-vespere vian inviton?”

“Nu certe, certe”, ŝi respondis varme. “Mi ĝojas, ke vi povas veni.”

Je ŝia laborfina horo mi renkontis ŝin, kaj ŝi kondukis min al sia hejmo. Ŝi regalis min gastame, mi dormis en komforta lito kaj bone matenmanĝis. Malgraŭ miaj protestoj ŝi rifuzis akcepti pagon rekompence. Kompreneble mia financa stato ankaŭ ne permesis, ke mi tro forte insistadu.

Marde matene mi adiaŭis al la bonkora bazarulino kaj forlasis ŝin post la deka. Mi petveturis ĝis Manĉestro, distanco de 55 kilometroj, kaj iris al la hejmo de bazarulo, kiun mi konis jam de longe. Oni kromnomis lin Blackie, ĉar li ĉiam vendas nigran lakon por fornoj. Mi ofte monhelpis lin, do mi ne hontis peti noktan restadon kaj manĝon de li. Li estis gastama, kaj mi ne kaŝis mian malriĉan staton de li. La postan matenon mi forlasis lin informinte, ke mi celas la Manĉestran filion de Lewis. Lia hejmo situis ok kilometrojn for de la urbomezo. Blackie diris, ke li mem iros poste al la centro de la urbo, do mi aranĝis renkonti lin ĉe la arkado en la Lewis-konstruaĵo je tagmezo.

Mi iris rekte al la subtera etaĝo de Lewis kaj demandis al la bazaruloj tie laborantaj, ĉu laŭ ilia opinio estas ŝanco enveni kun la rostkradoj.

“Ŝanco?” unu diris. “Vi havas tiom da ŝanco kiel neĝero en infero. La magazeno komencos grandan rabatvendadon, kaj oni bezonos ĉiun metron. Por lasi al ili lokon, ni mem devas foriri, do vi povas taksi vian ŝancon eniĝi. Eĉ la viro, kiu provis iri en Paradizon, havis pli da ŝanco ol vi. Vi ja aŭdis la rakonton?”

“Ne”, mi diris.

“Ne? Ĉiu embria bazarulo devus lerni ĝin en la lernejo.” La esprimo sur la vizaĝoj de la aliaj bazaruloj avertis min atendi blagon.

“Estis viro, kiu frapis sur la ora pordego de Paradizo. Sankta Petro malfermis la pordon.

‘Kio estas via nomo?’

‘Karlo Rapo.’

‘Atendu momenton!’ diris Petro. Li reiris en Paradizon kaj fermis post si la pordegon. Petro rigardis sur listo kelkajn kilometrojn longa. Post kvindek jaroj Petro revenis, dum anĝela voĉo aŭdiĝis plendante, ke Petro ne fermadu kaj malfermadu konstante la pordon, ĉar tio faras trablovon. Sed Petro ne atentis al la anĝelo, sed diris al la viro:

‘Jes, mi trovis vian nomon, bonŝance ĝi staris ĉe la komenco de la listo; sed estas skribite, ke vi multe pekis, do vi ne povas eniri.’

La enirpetanto kriis: ‘Ho, vi devas min enlasi! Mi faros volonte ian ajn pentofaron; sed mi nepre devas enveni, ĉar en la Infero atendas min mia bopatrino. Ĉu ne estas io, kion mi povas fari por purigi mian animon? Mi estas preta fari ion ajn; mi eĉ promesas viziti mian bopatrinon ĉiucentjare dum duonhoro!’

‘Tio estas ja grandega ofero’, aprobis Petro. ‘Sed ĝi ne estas en la oficiala listo de pentaj agoj.’

‘Ĉu do ekzistas eblo?’ demandis la pekulo kun iom da espero en la voĉo.

‘Jes...’ diris Petro, ‘sed la tasko por forviŝi viajn pekojn estas nia plej malfacila. Ĝi estas entute tri taskoj, sed neniu iam ajn sukcesis fari ilin. Mi dubas, ĉu la Ĉefo mem povus fari la lastan, do tute ne utilas.’

‘Sed mi provos, mi provos, nur donu al mi la ŝancon!’

‘Sed mi diras al vi, ke ne estas eble plenumi la kondiĉojn’, diris Petro senpacience. ‘Vi nur perdos la tempon.’

Post longa diskuto kaj plenda petado, Petro diris:

‘Mi neniam spertis tiom obstinan homon; vi estas pli malcedema, ol niaj maljunaj fraŭlinoj, kiuj volas permeson edziĝi en Paradizo! Do, jen la unua tasko: iru sur la teron kaj elfosu la Himalajajn montegojn per ĉi tiu te-kulereto!’

La pekulo foriris kaj post cent jaroj li revenis. La kulereto, kiu pendis de lia laca brako, estis preskaŭ eluzita. Li diris al Sankta Petro: ‘Mi plenumis la taskon.’

‘Mirinde’, diris Petro. ‘Nu, jen la dua tasko: reiru al la mondo kaj elĉerpu la Atlantikan Oceanon per ĉi tiu kudra fingringo.’

La pekulo foriris. Post kvincent jaroj li revenis. Li estis iom klinita, kaj en la haroj li havis marherbon kaj kelkajn krabojn, sed li rektigis sin kaj diris fiere:

‘Mi faris. Nun donu al mi la trian taskon!’

Petro balancis la kapon kompateme kaj diris:

‘Vi bone faris. Eĉ, oni povas diri, tre bone. Sed ne utilas. La tria tasko estas malebla. Estas vane. Mi ne donos!’

‘Sed vi devas doni ĝin al mi’, ploris la pekulo. ‘Vi devas!’

‘Do bone’, cedis Petro, ‘sed mi avertas, ke ĝi estas tute nefarebla. Jen la tria tasko: iru al la mondo kaj aĉetu de Vik Rossetti kuirilon. Poste redonu la kuirilon kaj rericevu sukcese vian monon!’

Kun malespera krio la viro sin ĵetis el la perono de Paradizo en la abismon.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.