La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KREDU MIN, SINJORINO!

Aŭtoro: Cezaro Rossetti

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

29. SORTO FLATAS, SORTO BATAS.

“Nu, resume, estos neeble penetri ĉe Lewis”, mi meditis amare. “Denove mia espero estas detruita. Ĉu mia sorto neniam ŝanĝiĝos? Ŝajnas al mi, ke mi pekis eĉ pli ol la viro en la rakonto, se mi meritis tian sorton! Eĉ mia maksimo: Kial timi neon? jam ne helpas. La sorto ŝanĝis ĝin al: Kial esperi jeson? Ne ĝenu vin, kara maksimo, ne estas via kulpo: la sorto malamas nin ambaŭ. Nur por esti fidela al vi, mi provos ankoraŭ unu fojon. Mi ja havas tempon por foruzi, ĝis mi renkontos Blackie.”

Mi demandis la bazarulojn, kun kiu oni aranĝas eksponvendadon. Ili sciigis, ke estas s-ro Robinson, kies kontoro estas supre, sed ili denove konsilis al mi, ne provi.

Mi iris serĉi la kontoron kaj trovis ĝin en angulo de la tria etaĝo. La kontoro havis maldikajn vandojn, kaj mi klare aŭdis iun paroli interne. Li parolis laŭte, kaj mi atendis ekstere, ĝis li liberiĝos de la intervjuo, kiun li ŝajne havas. Mi ne atentis la paroladon, sed mi ne povis ne aŭdi. Mi konstatis, ke li ne parolas al iu en la kontoro, sed ke li uzas la telefonon.

Mi aŭdis: “Pretekstoj ne interesas min: tio kaj tio estas via afero. Mi scias nur, ke ni devas ricevi liveron; nenio alia min tuŝas. Necesas dek mil por Manĉestro, sep mil por Liverpool, aliaj dek mil por Leeds kaj la cetera kvanto por la aliaj filioj – kaj mi volas ilin tuj. Ĉu vi komprenas: tuj! Mi ne povas vendi pretekstojn, mi vendas varojn. Se ili ne estos liverataj senprokraste, mi aĉetos aliloke... Jes, jes, mi scias, ke viaj viŝtukoj estas la plej bonaj, kaj tiel plu, sed tio nenion signifas, se ni ne havas ilin!”

Kaj tiel li daŭrigis, dum mi duone atentis.

Subite mi pensis: “Li volas milojn da viŝtukoj, kaj Manĉestro estas la centro de la kotona kaj tolaĵa industrio? Eble mi povos trovi ilin por li. Estas ja ŝanco, se mi rapidos.”

Mi forkuris, iris rekte al Hughes, magazeno kontraŭe en Market Street, kaj demandis kiu prizorgas la aĉetadon de varoj. Oni direktis min al la koncernulo. Mi demandis al li: “Kie vi aĉetas viajn viŝtukojn?” Li rigardis min kvazaŭ por diri: “Kia impertinentulo!”, sed li diris: “Ni mendas ĉion pere de nia Londona oficejo.” Mi forkuris kaj iris rekte al la poŝtoficejo kaj enrigardis la registron de urbaj komercaj adresoj. Mi elektis diversajn nomojn kaj adresojn de firmaoj, kiuj ŝajne komercas per tolaĵoj. Mi rapide skribis la nomojn sur la dorsa flanko de leterkoverto kaj elkuris. Estis ĝuste la dekdua horo. Mi rapidis al la rendevu-loko kaj tie trovis Blackie.

“Blackie, ĉu vi konas Manĉestron? Kie troviĝas tiuj adresoj? Ĉu estas proksimaj inter ili?”

Li rigardis la liston. “Jes, tiu estas tute apude en Mosley Street, kaj tiu estas...”

“Tio sufiĉas, dankon; mankas tempo, ĉar Lewis fermos je la unua. Montru al mi la vojon. Mi klarigos, dum ni iros. Mi volas aĉeti milojn da viŝtukoj. Venu!”

“Sed, aĉeti senmone?” li balbutis.

“Jes, jes”, mi respondis. “Mi ankoraŭ ne scias kiel, tio estas elpensota detalo. Ni rapidu.”

Mi iris en la unuan oficejon, klarigis ke mi volas milojn da viŝtukoj por granda podetala firmao, sed diris ke ili devas esti tre moderprezaj kaj bonkvalitaj.

“Jen la situacio”, mi klarigis: “Tiu firmao volas viŝtukojn, kaj estas ŝanco por vi akiri la liverrajton, ĉar la firmao ne estas kontenta pri sia liveranto. Sed ne estas mi, kiu decidos pri la aĉeto, do via prezo devas esti malaltigita ĝis la lasta ono. Nu, komprenu, ke mi mem scias nenion pri viŝtukoj, sed la prezo kaj kvalito devas esti taŭgaj por spertuloj, kiuj scias aĉeti avantaĝe kaj grandkvante. Donu al mi ekzempleron kaj okaze de sukceso lasu al mi malgrandan kurtaĝon!”

“Mi bedaŭras, ke ni ne povas salti al propono tiel senpripense; necesas tempo por konsideri, kaj...”

“Sed ne estas tempo! Aŭ vi transsaltos formalaĵojn, aŭ vi perdos la okazon. Vi...” sed mi vidis, ke mi ni povas skui lin en lia rutina proceduro, do mi forrapidis.

Mi vizitis unu-du aliajn firmaojn kun sama rezulto. Ĉe proksimume la kvara oficejo oni aŭskultis al mi.

“Sed kian grandecon kaj kian kvaliton vi deziras?” oni demandis.

“Mia Dio, mi ne scias. Vi scias! Vi konas ĉi tiun komercon, vi scias kiu kvalito kaj amplekso estas sufiĉe populara por esti vendebla grandkvante podetale. Kompreneble oni ne deziras bantukojn...”

Li donis al mi vizaĝ-viŝtukon volvitan en bruna papero.

“Nu”, mi diris, “diru al mi ion pri tiu tuko! Ĉu ĝi estas kroĉtrikita aŭ speciale sorba aŭ... kio? Notu la grandon kaj prezon.”

Li ridis kaj donis al mi ĉiujn detalojn.

“Nun donu al mi vian vizitkarton. Dankon! Do estas komprenite, ke mi reprezentas vian firmaon. Bone.”

Kaj mi elkuris, rapidis rekte al la kontoro de s-ro Robinson kaj diris al li:

“Ĉu viŝtuko de tia formato kaj tia kvalito utilas al vi por tiu prezo?”

“Ne”, li diris.

“Do kio mankas? Ĉu la prezo estas tro alta?”

“Jes”, diris s-ro Robinson.

“Bone, do ne necesas malvolvi mian ekzempleron. Nu, diru al mi, kiu kvanto, kvalito kaj prezo taŭgas al vi, kaj mi trovos ilin.”

“Sed diru: kio supozigis vin, ke ni bezonas viŝtukojn?”

Mi hezitis, poste diris: “Mi devas konfesi, ke antaŭ nelonge mi estis ekster via kontoro, atendante vin pri alia afero, kaj mi ne povis ne aŭdi vian paroladon ĉe la telefono.”

“Hm, mi ja intencis aranĝi pri ĉi tiu provizora kontoro”, li diris, kvazaŭ al si mem; kaj turnante sin al mi, li aldonis: “Vero estas, ke ni efektive ne bezonas de alia firmao viŝtukojn! Kiam mi tion minacis ĉe la telefono, mi nur blufis. Oni devas tion fari por stimuli la senprokrastan liveron.”

Mia spirito falis.

“Do, ĉio finita”, mi diris. “Restas nur deziri al vi bonan tagon kaj esprimi la esperon, ke mi ne tro malŝparis vian tempon.”

“Tute ne”, li diris. “Ne iru. Bonvolu sidiĝi. Tre tiklas min la ideo, ke vi venis ĉi tien, aŭdis kion mi diris, kaj revenis kiel reprezentanto de firmao kun la varo en malpli ol unu horo! Jes, tio plaĉas al mi. Vi prosperos, tion mi scias. Kun kiu firmao vi interrilatis?”

“Jen la vizitkarto.”

Li rigardis ĝin. “Jes, mi konas tiun firmaon, ĝi estas bona kompanio. Nu, rakontu al mi pri vi mem; tio tre interesos min.”

Mi rakontis senkaŝe.

“Tre interese, mi ŝatas vian sintenon kaj energion. Ordinare mi havas postenon flanke en kaŝo, sed ĝuste nun tio mankas al mi... sed momenton!”

Kaj li telefonis al unu-du fakoj demandante, ĉu estas libera posteno.

“Domaĝe”, li diris, remetante la aŭdilon. “Mi bedaŭras, ke mi havas nenion por vi, sed jen konsilo. Skribu al la firmao Japlac; ĝi estas bona kompanio kaj uzu mian nomon. Ĉu vi faros tion?”

“Jes, mi ja faros.”

“Ĉu vi havas taŭgan leterpaperon?”

“Ne specialan.”

“Do, jen papero kaj koverto. Nun diru al mi, ĉu vi tagmanĝis?”

“Mi matenmanĝis.”

“Sed ne tagmanĝis, ĉu?”

“Ne, sed tio ne gravas, tute ne, ne klopodu pri tio sed dankon pro via ĝentila intereso!”

“Ho, tio estas nenio. Mi bedaŭras nur, ke mi ne havas postenon por vi. Sed promesu al mi unu aferon: post unu jaro skribu al mi, ĉu vi prosperas aŭ ne. Mi multe interesiĝas pri vi.”

Mi promesis kaj adiaŭis. Mi reportis la viŝtukon al la fabrika firmao. Mi dormis ĉe Blackie tiun nokton. Post enlitiĝo mi spertis malfacilon dormi. Pensoj kirliĝis en mia menso. Kion plu fari? mi pensis. Mi ne povas kulpigi min, mi ja penis – diablo scias. Kio plu? La pensado elkovis nenion, sed mi ne povis haltigi ĝin. Daŭre kaj daŭre la pensoj sin trudis, karusele ili ripetadis sin. Mi devas dormi: ĉi tio estas stulta! Mi rearanĝis la kusenojn kaj devigis min ne pensi. Sed vane: denove mia menso bildigis la ĵusan pasintecon kaj mia cerbo agitiĝis. Mi sakris, bone, plensente kaj suke. Trivialaj estis la vortoj, sed mia brusto senpeziĝis; jes, fiaj, aĉaj, ŝokaj vortoj, sed ili utilis, jes, pli ol preĝo. Mi timis, ke la dormdetruaj pensoj revenos. Do, se mi ne povos eviti ilin, mi ruzos. Mi pensos pri plaĉaj aferoj, mi fantazios...

Jen, mi estas eksterordinare kapabla komercisto. Tute facile mi sukcesas. Per la nura volo mi kapablas vendi. Antaŭ mi estas granda homamaso. Mi diras preskaŭ nenion. Plejparte mi nur rigardas ilin. Mia volo devigas ilin aĉeti. Ĉiuj volas aĉeti. Ne estas tempo por enskribi mendojn, do mi ĵetas amason da mendokajeroj al ili kaj trankvile diras al ili:

“Enskribu mem la mendojn, elŝiru la surskribitan folion kaj envolvu en ĝi la ĝustan sumon: mi ne havas tempon por redoni troaĵon!”

Mi riĉiĝis. Kiel uzi la monon? Jes, al tiu mi donacos grandan sumon: li ĉiam baraktis por perlabori sufiĉon. Kaj al tiu mi donacos vestojn, domon. La ĝojo sur la vizaĝoj de la ricevintoj pli ol rekompencos min. Kaj al tiu alia, kiu ĉiam malsanis, mi aranĝos ke la plej famaj kuracistoj flegu lin ĝis plena resaniĝo... kaj... mi dormis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.