La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KREDU MIN, SINJORINO!

Aŭtoro: Cezaro Rossetti

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

7. BELAJ RAKONTOJ EL TRANS LA MONTOJ.

Mi rigardis kun miro la grandan formikejon. La aero zumis de plengamo da bruoj. Malgraŭ la homa aspekto de la laborantoj kurantaj, grimpantaj, mi ne povis ne vidi formikojn. Ĉarpentistoj estis martelantaj, plumbistoj lutis, elektristoj balanciĝis alte sur ŝtupetaroj, farbistoj plenverve svingis la grandajn penikojn, portistoj trenis pezajn kestojn, literpentristoj kun la dekstra mano apogita sur la maldekstra pojno arte aperigis belajn literojn per delikataj ŝvebmovoj. En la fundo de la halego diversaj metiistoj konstruis plenskalan domon. Kaj antaŭ miaj okuloj leviĝis la majesta foiro. Mankis du tagoj ĝis la malfermdato. Ŝajnis neeble, ke ĉio estos preta ĝustatempe. Mi serĉis mian standon sed ne povis trovi ĝin. Mi turnis min al apuda laboristo.

“Ĉu vi scias, kie estas stando 45?”

“Ne”, li respondis. “Demandu al s-ro Black.”

“Mi ne konas lin.”

“Vidu, tiu ulo kun la bruna ĉapelo sur la nuko... li staras ĉe la estrado... li havas planon en la mano.”

Mi iris al la indikita persono.

“Ĉu s-ro Black?”

“Jes.”

“Ĉu vi bonvolos montri al mi standon 45?”

“Sekvu min”, li diris lakone.

Mi sekvis lin tra labirinto, grimpante super stangojn kaj kliniĝante sub traboj.

“Ĝi estas tie”, li diris, montrante vakan spacon.

“Sed ĉu la konstruo ankoraŭ ne komenciĝis?” mi diris konsternite.

“Ne zorgu; la stando estos preta morgaŭ... vi povos enporti vian stokon morgaŭ matene.”

“Mi esperas ke jes”, mi diris dubeme.

“Ho, tia kuniklodomo! Ni starigos ĝin en duonhoro.”

Mi ĉirkaŭamblis esplorante ĉion. Kelkaj standoj estis finkonstruitaj, aliaj nur parte. Iu frapis min sur la ŝultron de malantaŭe. Mi turnsvingiĝis. Antaŭ mi staris Frank Potter kun rida esprimo.

“Ĉu vi akiris standon?” li demandis.

“Jes, tie ĉe la muro.”

“Bone. Bonvenon en la rondo de la friponoj! Mia stando estas tro proksime apud la orkestro. Aŭ la bruo dronigos mian voĉon, aŭ mi dronigos la muzikon. Ni vidos. Venu kun mi, kaj ni povos klaĉi, dum vi helpos al mi ordigi mian standon.”

Ĉe la stando mi helpis al li elpaki skatolojn kaj stapli ilin kiel eble plej arte sur la fasadaj bretoj.

“Nun metu la logilon flanke sur la servotablon.”

“La logilon?” mi ripetis.

“Jes, tion”, li montris.

“He”, mi diris. “Mi ne estas tiom naiva. Tiu ferpeco estas diablosciaskio, apartenanta al la konstruistoj.”

“Ne, ĝi estas mia logilo.”

Mi rigardis nekomprene la indikitan strangan objekton. Ĝi estis peza U-forma ferstango kun latuna globo ĉe unu ekstremo kaj granda ŝraŭbingo ĉe la alia. Mallonga kateno estis alfiksita proksimume ĉe la mezo, kaj sur la globo estis pentrita ruĝa cirklo.

“Kio ĝi estas?” mi demandis.

“Mi ne scias”, li respondis. “Ĝi ne rilatas.”

Mi ridis.

“Ĉu vi ŝercas?”

“Ne, ĝi estas mia logilo. Gapuloj rigardas ĝin scivoleme, kaj kiam ili ariĝas, mi komencas ’sponi*. Ilia scivolemo tenas ilin atende je ia klarigo, sed mi eĉ ne mencias ĝin.”


* ’sponi – (dialekta imito) eksponi


“Ĉu oni ne demandas pri ĝi?”

“Jes, ofte, sed oni ne havas eblon ĝis post mia deklamo, kaj tiam mi tute simple respondas: ‘Peco de metalo’. Neniu leĝo postulas, ke ĝi devas rilati, ĉu? Nun mi pendigos la afiŝojn, kaj ĉio estos preta. Morgaŭ mi helpos al vi ordigi.”

“Ho, ĉu vi konas iun, kiu povos helpi al mi vendi?” mi demandis.

“Bonŝance mi konas lertan bazarulinon. Ŝi demandis min, ĉu mi povas trovi laboron por ŝi. Mi sendos ŝin al vi morgaŭ; ŝi nomiĝas Anne. Mi ne forgesos.”

“Ĉu ŝi scias ion pri kuirado?” mi demandis.

“Laŭ mia scio, nenion; sed tio tute ne gravas.”

“Al mi ŝajnas, ke tio ja gravas.”

“Ne, tute ne, lasu al ŝi. Ŝi vendos”, asertis Frank; kaj subite ĵetante la rigardon preter mi, li ekkriis:

“Ha, jen venas du el la embuskuloj. Hola! Mark – Bert – el kiu foiro vi estis forpelitaj? Venu ĉi tien, filoj de hunjo*!”


* hunjo – hundino


“Je Kristo, Frank!” respondis unu el la du. “Oni diris, ke vi mortis de malsato.”

La du alproksimiĝis.

“Jen embria bazarulo, kiu ankoraŭ kredas, ke la cikonio alportas la bebojn.”

Kaj al mi:

“Jock, mi prezentas du friponojn: Mark kaj Bert, du embuskuloj.”

Sed konstatante, ke mi ne komprenas, Frank klarigis:

“Ili ne ’sponas, ili atendas kiel embuskaj rabobestoj ĉe la stando, ekster la servotablo, kaj kaptas sensuspektajn preterpasantojn. Ili neniam perlaboris honestan groŝon dum sia vivo. Mark murdis siajn gepatrojn, kiam li estis trijara infano, kaj Bert iniciatis la perfortan fieksporton de virgulinoj.”

Bert kaj Mark tute ne ofendiĝis, kaj Bert diris:

“Ne kredu lin, li estas eĉ pli granda mensogulo ol ni mem, kaj insulto vene de li estas vera komplimento.”

Mark estis altstatura, dande vestita, bela junulo, laŭaspekte juda, kaj Bert estis fortika, iom malpli alta, mezblonda viro kun rompita nazo kaj dikigita orelo. Li certe praktikis iam la boks-arton. Bert parolis kun forta Londona prononco.

“Ni venis de la agrikultura foiro en Ayr”, informis Bert. “Pluvis la tutan tempon kaj ni enspezis tiom mizere, ke post la aĉeto de biero ne restis sufiĉe por aĉeti manĝaĵon... Ho, ĉu vi vidis Premon? Oni diras, ke li venis ĉi tien. Oni serĉas lin. Laŭ diro, li vendis la standotendon al iu farmisto, kaj ĝi apartenas al la foiro.”

“Mi ne komprenas, kial oni ne enkaĝigis Premon jam delonge”, diris Frank. “Ĉie, kien mi iras, mi aŭdas pri trompaĵoj liaj. Tiaj aferoj misfamigas la bazarulojn!”

“Ne eble”, rikanis Mark. “Ĉu vi aŭdis, ke prostituino foje edziĝis al bazarulo kaj li sukcesis treni ŝin malsupren ĝis sia propra nivelo?”

“Venu”, diris Bert. “Ni devas festi la renkontiĝon per biero. Ni iru drinki. La malbenitaj skotoj ankoraŭ ne scias vivi. Ĉu nacio, kiu fermas dimanĉe la drinkejojn, estas civilizita? Venu, Frank – kaj vi, Jock: ni devas drinki sufiĉe por sep tagoj en la daŭro de ses.”

Ni kune ekiris, kaj Bert daŭrigis: “Mi konas bonan drinkejon – ha, kia biero! kaj la viskio!.. – Neniam vi gustumis tiom bonan. Vera nektaro de la dioj. Ĝi traglitas la gorĝon kiel frakasita vitro!”

Ni kune iris laŭ la ponto, kiu transiras Waverley-stacidomon, zigzagis laŭ kelkaj malhelaj stratoj, kaj eniris drinkejon. La klientoj estis malaltklasaj, kaj unu ĉifonulo persistis kantaĉi malgraŭ la protesto de la dika drinkejestro. Ni sidiĝis ĉe tablo, kaj Bert venigis la kelneron.

“Nu, ni drinku skote”, li diris al ni, kaj al la kelnero: “Kvar bierojn kaj kvar viskiojn!”

“Ne”, mi protestis. “Sole biero sufiĉas por mi.”

“En Romo oni faras kiel la Romanoj”, li rebatis. “Kvar bierojn kaj kvar viskiojn, kelnero; ne atentu lin.”

“Ne, ne”, mi diris. “Ne ofendiĝu, sed mendu nur bieron por mi. Mi scias, ke mi ne povas longe rezisti la efikon de biero kun viskio.”

“Nu bone”, Bert rezignis. “Se vi insistas esti abstinulo, estas via malgajno.”

Turnante sin al Frank, Mark demandis:

“Ĉu vi pensas, ke estas ŝanco lokiĝi en la foiro?”

“Mi ne scias”, respondis Frank. “Troviĝas ja loko, sed vi scias kiel la foirestro estas kontraŭ la “specimenoj”, kaj cetere li ne reagas favore al subaĉeto. Kiajn specimenojn vi havas? Ĉu la fontplumojn aŭ la tol-stampilojn?”

“La stampilojn, sed mi kunhavas la “skrapilon” kaj intencas lui standon por tio kaj ‘specimeni’ la stampilojn kaŝe.”

“Sinjoroj”, mi mokis. “La konversacio estus treege interesa, se mi nur ion komprenus. Ĉu vi eble komplezus klarigi?”

“Tiuj du trompistoj”, komencis Frank.

“Ni forte protestas kontraŭ la kalumnio, ĉu ne, Bert?” interrompis Mark.

“Fermu la faŭkon!” ordonis Frank. “Kiel mi estis diranta, kiam tiu kanajlo komencis blekaĉi: tiuj du vendas aŭ fontplumojn aŭ tol-stampilojn. Nu, la fontplumoj estas ordinaraj – fakte tre ordinaraj, kaj valoras iom malpli ol la kartona skatolo, en kiu ili estas pakitaj. Simile, la stampiloj el plumbo valoras malpli ol la kruda plumbo mem. Ĉu ili vendas unu aŭ la alian, la metodo estas identa. Ili kroĉkaptas preterpasantojn kaj ŝovas la aĵon en ilian manon, dirante: ‘Ĉu vi ricevis vian senpagan specimenon? Ĝi estas donata tute senpage.’ Nature la trompoto prenas ĝin, sed la embuskulo sekvas glitparole per: ‘Ĝi estas disdonata senpage por reklami niajn specialajn plumbekojn!’ kaj, ŝovante la bekojn en la manon de la kliento, li ŝutas facilajn parolojn al li kaj postulas du ŝilingojn kaj ses pencojn por la kompleto, kiu neniom valoras. La kliento, konfuzita kaj hontante redoni la plumon, kiun li akceptis senkoste, pagas. Nur poste li konstatas, ke li pagis tro, kaj ke la plumo ne taŭgas eĉ por grati al si la postaĵon. La stampilo estas malgranda fungoforma peco da plumbo kun nedeĉifrebla reliefa monogramo sur la plata ekstremo. Ankaŭ ĝi tutsame estas ŝovata en la manon de la kliento, akompane de la sama: ‘Ĉu vi ricevis vian senpagan specimenon?’ Sed la vendisto tuj eltrovas per demando, ke la donita monogramo ne estas tiu, kiu konformas al la nommajuskloj de la kliento, kaj per tiu preteksto la viktimo estas kondukata en la standon, kie li estas devigata aĉeti specialan inkon. La stampilo taŭgas por ruinmakuli tolaĵojn.”

“Kaj la ‘skrapilo’?” mi demandis.

“Skrapilo estas nia vorto por elektra gravurnadlo. Per ĝi oni povas bele gravurskribi sur arĝentaj aŭ oraj aĵoj, kiel cigaredujoj ktp. La gravura laboro valoras la koston – kondiĉe ke la nadlo ne estas en la mano de fuŝuloj”, aldonis Frank, strabante al Mark kaj Bert. “Sed ili, kiel vi aŭdis, pretekstas la nadlon por ricevi standon. Kutime tiuj embuskuloj elektas standon apud la enirejo, kaj la rezulto estas, ke trompitoj poste ne fidas aĉeti eĉ bonajn varojn. Tial la foiraj organizantoj malfavoras la specimen-vendon.”

La du embuskuloj silentis dum la klarigado kaj nur ridetis fierete. Ni babilis kaj regalis drinkojn laŭvice. La parolado turniĝis al loĝospertoj. Frank diris:

“Mi memoras... estis en Birmingham... mi demandis al iu dommastrino, ĉu ŝi havas lueblan ĉambron. Ŝi diris jes, sed ke mi povos eniri nur post kelkaj horoj. Mi diris, ke tio taŭgos, sed demandis, ĉu mi ne povos vidi la ĉambron? Ŝi respondis, ke la ĉambro ne estas ordigita, do ne konvenas. ‘Ho’, mi diris, ‘tio ne gravas, mi indulgos tion, mi nur volas vidi ĝin antaŭ ol decidiĝi’. Sed imagu la ŝokon kiam ŝi respondis: ‘Ne konvenas nun, ĉar estas mortinta homo en la lito’!”

Mark diris: “Ĉu vi memoras la fantom-loĝejon en Kimrujo, Bert?”

“Ne parolu pri ĝi!” diris Bert. “La nura mencio frostigas mian spinon”

“He, for la blago!” mi diris. “Jam de mia infanaĝo mi ne kredas je fantomoj.”

“Vi ne dirus tion, se vi estus travivinta nian sperton”, seriozegis Mark. “Jes, kion mi diros, estas laŭvorte vera, kiel povas atesti Bert. Ni serĉis loĝejon en tiu vilaĝo... mi forgesis la nomon... mi neniam povas memori tiujn neprononceblajn kimrajn nomojn. Sed trovi loĝejon ni ne povis. Jam krepuskis kaj la prujno ekaperis sur la tegmentoj. Lacaj kaj malvarmaj post longa serĉado, ni iris en la drinkejon por iom ripozi kaj varmiĝi. En la drinkejo estis nur du-tri kamparanoj, kiuj sidis ĉe apuda tablo, parolante kimre. Ni trinkis silente, pripensante la problemon de la tranokto.

‘Demandu al la kampuloj!’, sugestis Bert. ‘Ĉu ili komprenas la anglan lingvon?’ mi diris.

‘Ho, mi pensas ke jes’, li respondis.

Mi faris la demandon. La kamparanoj respondis angle per la kutima kimra altiĝa kadenco ĉe la fino de frazo. Ili estis helpvolaj, sed bedaŭris, ke ili ne scias lokon. Unu el ili diris:

‘Vi povus provi ĉe Jones. Mi ne scias, ĉu li ja luigas ĉambrojn, sed li loĝas sola en multeĉambra domo, kaj kvankam laŭ onidiro li estas riĉa, ĉiu scias, kiom li avidas monon. Avarulo li estas. La domo tute ne estas gaja, sed vi povus provi.’

‘Kie estas la domo?’ mi demandis.

‘Ho, ĝi estas facile trovebla. Ĉe la pordo turnu vin dekstren kaj iru rekte antaŭen. Ĝi estas la lasta domo, iom for de la aliaj. Ĝi staras dekstre kaj ĉirkaŭhavas grandan ĝardenon. Vi ne povos maltrafi ĝin, ĝi estas alta kaj impona!’

Ni ‘drenis’ niajn glasojn kaj iris trovi la Jones’an domon. Jen ĝi staris sur malgranda deklivo. Neniu lumo estis videbla, kvankam estis jam sufiĉe mallume. La stilo de la domo estis malmoderna. Kaduka kradpordo kliniĝis ebrie ĉe la eniro de la ĝardeno. La ĝardeno estis vera ĝangalo, kaj la ĝardena aleo estis apenaŭ distingebla pro herbaĉoj. Mi rigardis al Bert, kaj li rigardis al mi.

‘Mi tute ne ŝatas ĉi tiun tombejon’, mi diris al Bert.

‘Ĉu ni reiru?’

‘Al kie?’ diris Bert.

Ni staris nedecide, kaj fine mi diris: ‘Ni provu: demando ja ne devigas.’

Ni atingis la dompordon, sonigis la tirsonorilon. Ĝia tintado vake sonis interne. Ni atendis. Post iom da tempo ni aŭdis susurtrenan bruon de alproksimiĝantaj piedoj. La pordo knare malfermiĝis, kaj ŝrumpa maljunulo miope fiksrigardis nin. Li portis pantoflojn kaj veluran jakon. Sur la kapo li havis kraniforman veluran ĉapon.

‘Kion vi volas?’ li raspis, altigante kandelon por nin ekzameni.

Mi akrigis la gorĝon.

‘Ĉu vi eble povas luigi al ni ĉambron por la nokto? Ni longe serĉis kaj preskaŭ malesperiĝis.’

‘Kiom vi pagos?’

‘Dek ŝilingojn’, mi respondis.

‘Dekdu, kaj sen manĝaĵo’, li akris.

‘Je-es’, mi diris per necerta tono.

‘La monon’, li postulis, avide etendante ostreliefan manon. Mi pagis.

‘Envenu’, li invitis.

Ni sekvis lin tra la vestiblego, laŭ la ŝtuparo kaj zigzagaj koridoroj. La domo odoris mucide. Mi notis, ke estis elektrolampoj en la domo, kvankam la sola lumo estis la kandela. Jones malfermis pordon kaj diris: ‘Eniru, eniru; estas bona lito en la ĉambro’, kaj tuj post nia eniro li fermis la pordon kaj iris, sen eĉ diri bonan nokton.

Ni staris en la ĉambro en la mallumo, ĉe la pordo. Mi demetis la valizon kaj fajrigis alumeton. Sur la kamenbreto mi vidis kandelon fiksitan en kolo de botelo. Mi bruligis la kandelon, kaj la pala lumo strebis por plenigi la vastan ĉambron. En la fora angulo estis granda lastjarcenta lito. Kelkaj kadukaj mebloj staris dise kaj senorde en la ĉambro. En la ĉambromezo kriplis kruda tablo el simpla ligno. Mi iris al la lito kaj levis la litotukojn. Ili estis meze puraj, sed malseketaj.

Ni sidiĝis sur la lito. La silento estis inkuba.

‘Dank’ al Dio, temas nur pri unu nokto’, mi diris al Bert.

‘Mi deziras nur vidi la matenon’, li respondis.

Ni parolis dum iom da tempo flustre. Mi ne scias, kial ni flustris, sed io malemigis nin liberigi la voĉon. Fine mi diris:

‘Ne utilas sidi ĉi tie, ni eĉ ne ricevos tason da teo, kaj mi estas laca. Kvankam estas frunokte, mi sugestas, ke ni enlitiĝu, ĉar almenaŭ estos pli varme sub la litotukoj.’

Mi iris al la pordo por alporti mian valizon.

‘Ĉu vi formovis mian valizon?’ mi demandis al Bert.

‘Ne, jen ĝi estas, ĉi tie apud la ŝrankego’, li respondis.

‘Sed mi lasis ĝin apud la pordo, kiam ni eniris!’

‘Ne blagtimigu min’, respondis Bert.

‘Timigi vin? Mi certe ne estas en humoro tion fari. Estas tre strange; sed, kredu-ne-kredu, tiu valizo iel sin movis.’

‘Hu, mi ne ŝatas ĉi tiun domon’, Bert plendis.

Ni ambaŭ silentis dum senvestiĝo, ĉiu en siaj pensoj. Mi metis la kandelon sur tableton apud la lito kaj metis alumetskatolon apuden. Bert enlitiĝis unue kaj kuŝis ĉe la mura flanko, kun la vizaĝo al la muro. Mi enlitiĝis kaj fumis cigaredon, kaj post tio mi etendis la manon kaj estingis la kandelon. Mi vagpense rigardadis la kandelon dum duonminuto, kaj je subita konstato mia hararo hirtiĝis, la ŝvito gutiĝis sur mia frunto, kaj mia skalpo fariĝis tavolo da glacio. La kandelo staris morte senflama, sed la kandellumo daŭris. Antaŭ ol mi povis trovi la voĉon por atentigi Bert, la lumo pograde estingiĝis.”

Mark paŭzis, viŝis la frunton per poŝtuko, kaj timo je la rememoro estis videbla en liaj okuloj. Li daŭrigis:

“Mi decidis ne timigi Bert per sciigo, kaj ĵuris al mi nepre ne endormiĝi. Sed, kiel okazas ofte, kiam oni ne volas dormi, miaj okuloj peziĝis, kaj mi ekdormis. Subite mi estis skue vekita per vekriego. Estis Bert.

‘La lito ŝvebas!’ li kriis. ‘Ho Dio, ĝi ŝvebas!’

Terurite mi min kroĉis al la lito, kiu ŝvebis kaj balanciĝis tiom, ke mi preskaŭ elfalis. Ni ambaŭ saltis el la lito, kvazaŭ puŝite de risorto. Mi palpis agite en la mallumo por la alumetoj, kaptis la skatolon, sed tiom tremis, ke mi preskaŭ ne povis fajrigi la alumeton. Fine mi ekbruligis la kandelon. Ni rigardis la liton.

‘Ĝi ne moviĝas!’ diris Bert tra klakantaj dentoj. ‘Mi eliros tuj: prefere tramarŝi la stratojn ol tranokti ĉi tie!’

Mi diris nenion, penante instigi mian kuraĝon.

‘Momenton, Bert; ni ne estu infanoj. Fantomoj ne ekzistas. Certe estas iu en la ĉambro, aŭ ia kaŝita mekanismo. Ni esploru!’

Ni rigardis sub la liton kaj esploris la ĉambron. Bert iris al la granda ŝranko kaj malfermis la pordon. Subita ekkrio fendis la silenton. Mi staris ŝtonigita. El la ŝranko paŝis skeleto. Ĝi faris du paŝojn al ni, iom klinis la kapon, etendis la brakon kaj diris: ‘Ĉu vi ricevis vian senpagan specimenon?’

Ĉiuj ekridegis. Ekstravaganca blago! Tiaj estas la bazaruloj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.