La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KREDU MIN, SINJORINO!

Aŭtoro: Cezaro Rossetti

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

26. VORTO AMEMA EL BUŜO BLASFEMA.

Liza kaj mi travagis Blackpool por trovi lokon, kie ni povus disvendi nian stokon al la publiko, sed ĉiuj standoj estis jam okupitaj. Ni manĝis mizere sed estis sufiĉe kontentaj. Nia malbona sorto ne ĝenis nin kaj ni eĉ povis ridi pri la malfacilaĵoj, kiujn ni spertis. Interalie ni enketis ĉe mezaĝa paro, kiun ni konis supraĵe, kaj ni ofte babilis kun ili ĉe ilia stando en la Blackpool’a “Olympia”. Ĉiuj nomis ilin per la nomoj Lottie kaj Foster. Mi neniam eksciis la familian nomon de Lottie nek la antaŭnomon de Foster. Foster estis krudulo needukita, kaj li ofte pritraktis temojn tute erare kaj ofendiĝis kaj eĉ mienis minace, se oni kontraŭis liajn fuŝajn asertojn. Lottie estis simpatia; sed ŝia elekto de emfazaj vortoj estis tre ŝoka. Estis videble, ke ŝi estis iam tre bela junulino, malgraŭ la signoj de aĝo kaj diboĉo, kiuj regis sur ŝia vizaĝo. Ili ambaŭ forte drinkadis kaj ofte estis parte ebriaj dum la laboro. Laŭtaj kvereloj ofte okazis inter ili, kaj dum tiuj kvereloj la reciprokaj insultoj ne taŭgis por delikataj oreloj. Lottie kaj Foster estis edziĝintaj... sed ne unu al la alia.

Ili ofte invitis nin al kundrinko; sed ni ne emis, kaj cetere ni ne havis monon. Ili bone sciis pri nia malriĉeco kaj insistis pagi la drinkelspezon, se nur ni akompanus ilin al la drinkejo. Sed al ili eĉ ne venis en la kapon proponi pagi manĝon aŭ eĉ tason da teo. Tian proponon, cetere, ni ne povus akcepti, ĉar ni ne povus reciproki; sed mi rekonstatis ion, kion mi ofte rimarkis ĉe drinkuloj. Se drinkuloj disponas pri mono, ili ĉiam estas pretaj libere regali per drinkaĵoj kaj ofte ofendiĝus, se oni malakceptus; sed se oni petas de ili kelkajn pencojn por aĉeti sandviĉon aŭ alian simplan manĝaĵon, ili tuj komencas preteksti por eviti tiun komplezon.

Ili havis kelkmonatan infanon, kaj Lottie amegis ĝin. Iun tagon mi renkontis ŝin, dum ŝi promenis veturigante la infanon en ĉareto.

Mi parolis al ŝi, kaj ŝi fiere montris al mi sian infaneton. Estis vera plezuro vidi, kiel ŝia vizaĝo radiis pro amo, kiam ŝi dorlote parolis al ĝi. Sed ŝi alparolis la infanon ne per la kutimaj amvortoj. Ŝi uzis la plej aĉajn fivortojn, sed flustris ilin tiel korameme, ke mi ne sentis naŭzon. Mi aŭskultis mirigite, ĉar tiuj maldecaj vortoj estis tiom amplene ŝargitaj kaj mieldolĉe diritaj, dum ŝi dorlotis, karesis kaj kisis la infanon, ke iel ilia krudeco iĝis bela kaj tuŝis min senfine pli agrable ol la kutimaj beldiraĵoj porinfanaj. Estis tre stranga sperto konstati, ke mi aprobas kaj eĉ ĝuas tian trivialecon. Dum ŝi sin okupis pri la infano, ŝia vizaĝesprimo hele beliĝis, ŝiaj okuloj iĝis mole karesemaj, kaj mi vidis tiun diboĉulinon transformiĝi al sanktulino. Neniam antaŭe mi spertis aŭ eĉ imagis ion tian.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.