La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KREDU MIN, SINJORINO!

Aŭtoro: Cezaro Rossetti

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

14. SPERTO SAĜON AKRIGAS.

“Rigardu la standon”, mi diris fiere al Anjo. “Vidu, kiel mi desegnis ĝin. Majesta, ĉu ne?”

“Je-e-s”, ŝi diris hezite, “sed ĉu ĝi ne povus esti iom pli bela... pli ornamita?”

“Eble, sed mi priatentis nur la praktikan flankon. Ornamaĵoj kaj floroj estas belaj, sed ili ne vendas kuirilojn. Vidu la servotablon! Ĝi estas tridek futojn longa kaj nur kvar futojn for de la malantaŭa muro. Tio donos lokon antaŭ ĝi por la publiko”, mi klarigis. “Kaj la eniro ĉe la dekstra fino de la tablo estas nur sufiĉe larĝa por enlasi nin flank-ire. Tio donas maksimuman longecon al la servotablo.”

“Mi esperas, ke mi povos ĉiam pasi tra tiu eniro”, ŝi diris alude.

“Ho, mi estos singarda; mi ne volas perdi bonan helpantinon, eĉ provizore.”

“Egoisto”, ŝi riproĉis. “Sed serioze: se kliento formoviĝos de la tablo sen decidi aĉeti, ni eble devos kuri tridek futojn por lin kapti kaj konvinki.”

“Ne, Anjo, mi pensis ankaŭ pri tio. Vidu tiun kurtenon, kiu pendas de la servotablo al la planko: tiun en la mezo, kaj tiun alian ĉe la maldekstra fino. Tiuj kurtenoj kovras truojn, kaj se ni volas atingi homon rapide, ni povos trarampi sub la tablo.”

“La supro de la tablo estas mallarĝa. Kial?”

“Por ke ni povu esti pli proksime al la kliento kaj imponi lin. Kaj la planko niaflanke de la tablo estas iom pli alta. Tio donos al la vendistoj iom pli da alto, kiu helpos ilin superregi la klientojn.”

“Mi ŝatas la altigitan parton en la mezo de la servotablo kaj la podion malantaŭ ĝi”, Anjo diris. “Tie vi povas kuiri en plena vido kaj bone deklami. Ankaŭ la reklamojn mi ŝatas. Ili ja estas okulfrapaj.”

“Jes”, mi diris. “Grandaj, dikaj literoj, minimumo da vortoj sen ia ornamaĵo aŭ artismo. Oni aŭtomate legas ilin dum preterpaso. Pensu, Anjo, ke por vidi kaj legi ĉion en ĉi tiu grandega foiro necesus semajnoj; do la reklamoj devas esti klaraj kaj elstaraj.”

“Kial vi nomas ĉi tion stando?” gajis Anjo. “Mi nomus ĝin kaptilo.”

“Kaptilo aŭ ne, ĉi tiu stando kostas pli ol kvincent pundojn, kaj ni devas montri profiton en la daŭro de malpli ol unu monato, alie V.I.K. ne plu entreprenos.”

“Kaj la seĝoj por la rigardantoj?”

“Ne, se ili staros, ili okupos malpli da loko. Cetere, per seĝoj ni logos ne interesitojn, sed sole homojn, kiuj estas lacaj pro la longa promenado tra la foiro. Teni la intereson dum pli ol unu horo estos malfacile; sed mi estas certa, ke mi povos. Mi taŭge spicos la deklamon per humoro.”

“Mi povus ja aĉeti ŝnuron.”

“Por kio?”

“Por kaptoligi la homojn. Nur tio mankas”, ŝi ŝercis. “Sed venu, ni iom rigardu la foiron, ĉar morgaŭ tempo mankos por tio.”

Ni iris laŭ senfinaj aleoj da standoj. Ĉiu laboris pretigante la propran standon. Kelkaj ĵusalvenintoj serĉis sian “parcelon”. Tie kaj tie bazaruloj ĝoje renkontis aliajn kaj fratece blasfemis komplimentojn aŭ gratulis per insultoj. Aliaj bazaruloj serĉis laboron aŭ havis mizeran stokon en valizo kaj volis aranĝi luon de parteto de stando por tie vendi siaĵon. Armeo da laborantoj senĉese balais la aleojn, kien la standpretigantoj ĵetadis kartonon, paperon, pajlon ktp. Ni vidis unu-du bazarulojn, kiujn ni konis, kaj interŝanĝis kelkajn vortojn.

“Jen Frank Potter!” subite diris Anjo.

“Hej, Frank!” mi kriis. “Mi ĝojas revidi vin. Kiel iras ĉio?

“Anne! Jock! Kiel vi fartas, fripono? La manon al vi, kison al la bela Anne!”

Anjo ridis kaj forskuis la kapon de lia atenco.

“Nu, diru”, ŝi demandis, “ĉu vi jam riĉiĝis?”

“Nenio nova sur tiu kampo. Mi manĝas, do tio sufiĉas.”

“Kie estas via stando?” mi demandis.

“Ĉi tie jen ĝi. Nun mi vendas meblociraĵon. Estas bone ŝanĝi. Proverbo diras, ke ŝanĝo egalas ripozon, do mi decidis forlasi la gluaĵon por kelka tempo.”

“Oni povas aĉeti meblociron ĉie. Ĉu via marko estas speciala?” mi interesiĝis.

“Ne, ĝi estas bona, sed ne pli bona ol aliaj markoj.”

“Hm, mi ne pensas, ke vi multon vendos. Homoj ne volas porti pakaĵojn de varoj, kiujn ili povas aĉeti apudhejme.”

“Estu trankvila! Mi vendos multon. Klientoj ne aĉetas la varon, ili aĉetas la ‘fabelon’. Kiam ili vidos, kiel facile mi poluras kaj deprenas ŝajne neforigeblajn makulojn, kaj aŭdos la fabelon, ili aĉetos... ne timu. Kaj la ciraĵo ne aspektas ordinara. Ĝi estas verda, do ĝi nepre devas esti io speciala, ĉu ne? Ĉu vi trovis bonan loĝejon?”

“Mezmezan”, mi diris.

“Lastan jaron”, diris Frank, “mia loĝejo ĉi tie havis bankuvon tiel malgrandan ke, kiam mi eniris, la akvo elverŝiĝis. Ĉi-foje mi elektis loĝejon kun granda bankuvo; sed domaĝe – mi eltrovis, ke la akvo el la varma krano estas pli malvarma ol tiu el la malvarma krano. Kaj la dommastrino havas manion pri avizoj. Ĉie, kien mi turnas la okulojn, mi vidas admonojn. Senfinaj ili estas: Estingu la lumon! Tenu la ĉambron orda! Tiru la ĉenon! Ne lavu ŝtrumpojn en la manpelvo! Viŝu la botojn antaŭ eniro! ktp. Mankas nur: Metu la lupagon en la pordan leterkeston kaj ne eniru.

“Ho Frank, mi denove turnas min al vi por komplezo. Ĉu vi konas iun taŭgan helponton por ni? Estas multaj, kiuj serĉas laboron; sed mi ne konas ilin kaj mi timas elekti sentaŭgulon.”

“Bone, Vik, mi klopodos. Kaj la numero de via stando?”

“328, sed kial nomi min ‘Vik’?”

“Vi laboras por la V.I.K.-kompanio, ĉu ne? Do ‘Vik’! Tiu nomo estas pli bona ol Jock, estas tro da Jock’oj.”

“Kial ne mia baptonomo, Cezaro?”

“Cezaro? Tio estas nomo de hundo.”

“Ĉu ne ankaŭ de imperiestro?”

“Jes, sed la popolo estas tro malklera por scii tion.”

“Mi ŝatas ‘Vik’. Ĝi estas mallonga kaj senpretenda”, aprobis Anjo.

“Bone”, mi diris, “Vik ĝi estu. Fakte mi neniam ŝatis ‘Cezaro’, ĉar mi ne bone prononcas la siblajn sonojn.”

“Nu”, diris Anjo, “provizore ni ĝisas vin, Frank. Ni volas rigardi la foiron kaj poste ni devas pretigi nian standon.”

Ni laŭiris senfinajn vicojn da standoj kaj gapis interesite. Estis grandegaj standoj de mondfamaj firmaoj, standoj de fabrikistoj kiuj prezentis per funkciantaj maŝinetoj la fabrikprocedojn de la kruda stato ĝis la preta artiklo. Estis maŝinoj, kiuj estis pretaj por montri ŝufaradon, la meĥanikan senostigon de fiŝoj, la enskatoligon de varoj, la presadon de gazetoj, la faron kaj pentron de porcelanaj vazoj, kaj tiel plu senfine. Estis granda, lukse drapirita halego, kie reĝine majestaj sinjorinoj montrocele portos laŭmodajn robojn. En unu halego staris plenampleksaj domoj, konstruitaj speciale por montri la plej modernajn planojn. En alia halo estis granda ĝardeno kun herbejoj, fontanoj, arte dismetitaj ĝardenfloroj, ĉiuspecaj kaj grandaj, plenkreskaj arboj. Ŝajnis nekredeble, ke oni konstruis ĉion ĉi tion por nura daŭro de malpli ol unu monato. Fine ni revenis al nia stando.

Junulo venis al mi kaj diris kun forta irlanda akcento:

“Ĉu vi deziras laboranton?”

“Efektive jes”, mi respondis. “Ĉu iu sendis vin al mi?”

“Ne, mi nur demandas.”

“Kia estis via lasta laboro?”

“Mi laboris en magazeno dum iom da tempo, sed trovis la laboron tro teda. Antaŭ tio mi estis emajlisto en fabriko, sed la laboro malutilis mian sanon.”

“Ĉu vi iam ajn eksponis aŭ laboris en foiroj?”

“Ne, nur tiujn du laborojn mi faris. Antaŭe mi studis ok jarojn por fariĝi katolika pastro, sed ŝanĝis la ideon, antaŭ ol mi faris la finan voton.”

Mi staris penseme kaj sendecide. Li estis juna, seriozmiena kaj modeste vestita. Li ŝajnis tre sincera kaj ema labori.

“La laboro en foiroj estas tre streĉa”, mi avertis. “Oni ofte eĉ ne havas tempon manĝi; mi ne pensas, ke vi estas tipo taŭga por foiro.”

“Donu al mi la ŝancon! Mi certas, ke mi ŝatos tian laboron. Mi ne multon pretendas salajre en komenco kaj mi konscience laboros.”

Mi rigardis demande al Anjo, kaj ŝi kapjesis.

“Bone”, mi diris. “Ĉu vi povas komenci nun helpi al mi ordigi la standon?”

“Volonte.”

Ni diskutis la laboron kaj la salajron, kaj ĉio estis aranĝita.

“Ho, kio estas via nomo?”

“Michael O’Hara.”

“Bone, Micky, ni komencu.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.