La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KREDU MIN, SINJORINO!

Aŭtoro: Cezaro Rossetti

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

9. TRAFAS PUGNO PUGNON.

Estis kvarono post la dua horo. Vizitantoj jam trapaŝis malrapide, rigardante tion kaj tion. Mi estis prete vestita en kuirista uniformo. Anne komencis krianonci:

“Gesinjoroj, venu ĉi tien kaj vidu la plej mirindan kuirilon, kiu kuiras ĉion sen atento kaj sen akvo! Venu, venu – tuj la eksponado komenciĝos.”

Mi staris preta por komenci. La preterpasantoj rigardis sed ne haltigis la paŝojn. Ŝi kriis denove kaj denove, sed la vizitantoj ne haltis. Anne kaj mi rigardis unu la alian.

“Ni provu alian manieron”, mi diris. “Anne, vestu vian surtuton kaj ĉapelon, kaj staru antaŭ la servotablo, rigardante atente, kaj mi ŝajnigos komenci.” Ŝi tion faris. Mi fandis la grason en la kuirilo kaj komencis rosti kokidon. Du personoj haltis, rigardante scivoleme. Mi ne rigardis al ili, sed tenis miajn okulojn ĉe mia laboro. Aliaj vizitantoj venis. Ĉiuj rigardadis. Mi ne parolis. De sub la palpebroj mi vidis Anne, kiu pograde moviĝis flanken por doni vidon sen malkvietigi la areton da personoj.

Mi prenis la kokidon el la kuirilo kaj tenis ĝin klare videbla en la mano, por stimuli la intereson. Mi remetis ĝin, levis montre teleron da terpomoj, unuafoje alrigardis la ĉeestantaron, kaj komencis paroli per intima tono. Mi enmetis la terpomojn sur la fundon por ilin rosti. La aro pligrandiĝis, kaj mi laŭtigis la voĉon. Sinsekve mi enmetis cepojn, karotojn, bol-terpomojn, poreon, pudingon, brasikon, prunojn; poste mi prenis alian kuirilon kaj komencis klarigi. Necesis unu horo, ĝis la tuta manĝo estos preta. Ju pli mi parolis, des pli mi entuziasmiĝis. Mi enmiksis humoraĵojn, por ke la tempo pasu sentede. Neniu moviĝis. La homoj amasiĝis. Tiuj ĉe la ekstera rando de la amaso streĉis la kolon por vidi. Miaflanke, mi tenis la kuirilon alte, por ke ankaŭ ili povu vidi. La manĝaĵo finkuiriĝis. Mi deprenis la kovrilon, montris pladon post plado, entuziasme priskribante la bonecon, belecon, perfektecon de la kuiraĵo, kaj ĉe la perfektaj, orkoloraj, rostitaj terpomoj mi tiom fervoriĝis, ke mankis al mi vortoj kaj mia buŝo nevole etendiĝis je larĝa rideto.

Anne staris flanke, preta kun la mendokajero. La eksponado finiĝis, kaj ni rikoltis mendojn. La afero sukcesis. Denove mi komencis, kaj ree kaj ree. La mendoj enfluis. La tehoro jam pasis, sed mi eĉ ne pensis pri temanĝo aŭ ripozo. Italo, kiu vendis marmorajn statuojn ĉe la proksima stando, avertis min: “Vi ne povas tiel daŭrigi, vi perdos la voĉon.” Sed mi ne atentis. Poste en aliaj foiroj mi konstatis, ke bonŝance mi estas iom escepta, ĉar malgraŭ forta kaj daŭra voĉostreĉo mi neniam perdis la voĉon.

Anne pruvis, ke ŝi estas bonega vendistino. Per sia rekta maniero ŝi kaptis mendojn sen perdi tempon. Se oni demandis, kiel kuiri specialan manĝon, ŝi diris: “Ĉio estas klarigita en la kuna recepta libro”, kvankam la libro efektive ne taŭgis, ĉar ĝi pritraktis usonajn pladojn. Se kliento ne kontentiĝis per tiu evitklarigo, ŝi unue enskribis la mendon, kaj poste sendis la klienton al mi por klarigo. Mi trovis ke klientoj, kiuj venis en la fino de la eksponado, ne klare sciis kion ili aĉetis de Anne, kaj pridemandis al mi. Mi aŭdis Anne vendi al iu. Kun la mendolibro en la mano ŝi rapide enskribis la daton, dirante rekte:

“Kiun amplekson vi deziras?”

“Mi ne deziras...”

“Jes, vi ja deziras... Kiom da personoj en la familio?”

“Kvin, sed...”

“Bone, la kvindekkvin-ŝilinga amplekso”, ŝi trudis, skribante. “La nomon?”

“Sed mi ne...”

“Mi petas, la nomon? Kaj la adreso? Dankon. Bonvole, kvindek-kvin ŝilingojn.”

“Mi ne havas ĉe mi kvindek-kvin...”

“Kiom vi havas?”

“Nur kelkajn ŝilingojn.”

“Bone, dek ŝilingoj sufiĉas kiel antaŭpago. Dankon... Jen via kvitanco. La ĉefkuiristo instruos al vi pri ĝi... Dankon!”

Mi konstatis, ke ĉiu havas sian propran stilon vendi, kaj ke unu ne povas vendi, uzante la stilon de alia. Mia maniero estis, klarigi pri la kuirilo kun emfazo sur la ekonomio kaj labor-kaj-nutraĵa ŝparo, dum mi atendis la ĝustan momenton por glate enskribi la mendon en la libro. David, la helpanto, uzis alian manieron. Li parolis konfidence kaj patre per skota dialekto, kaj ofte metis la brakon ĉirkaŭ la ŝultron de virino. Tiu ago ne estis tro familiara aŭ ofenda, kiel ĝi estus, se aliulo farus ĝin.

Ĉe alia stando estis alispeca kuirilo, nova al mi. Ĝi kuiris rapide per premita vaporo, kaj kiam la vaporo atingis certan gradon de varmo kaj premforto, fajfilo avertis, ke la kuirgaso nepre devas esti fermata, kaj ke la manĝo estas prete kuirita. De tempo al tempo mi aŭdis fajfilon, sed mi estis tro okupita por enketi pri tiu kuirmetodo.

La maniero, kiun ni uzis por kaŭzi la ariĝon de personoj, atentigis min pri la ŝafsimileco de la homoj, kaj multe interesis min studi praktike la amaspsikologion.

Ĉe apuda stando oni vendis novforman specon de raspilo por erigi panon, fromaĝon ktp. Post la ekspono necesis nur ke iu aĉetu unu raspilon komence, kaj sekve multaj aĉetis; sed se iu ne komencis tuj, la rezulto estis senvenda. Aŭ multo, aŭ nenio. Ĉiuj ŝafe sekvis unu la alian. Ĉe la fino de la ekspono mi vidis, ke la bazarulo disdonas plurajn raspilojn inter la ĉeestantaro, invitante al ĉiu ekzameni ĝin. La bazarulo klarigis al mi, kial li faras tion. Se li ne farus tion, ĉiu forirus ĉe la fino de la ekspono, lasante al li nur sufiĉe da tempo por fari unu-du vendojn. Sed se kliento havas raspilon en la mano, li staras stulte, tenante la aĵon, kaj ne havas la iniciativon remeti ĝin sur la servotablon. Tiel li atendas, ĝis la vendisto elmanigas la raspilon, kaj vendas ĝin al li. Estis strange vidi tiujn homojn stari tie dum kvin ĝis dek minutoj kvazaŭ katenitoj.

Unu posttagmezon antaŭ la fermo de la foiro mi aŭdis raŭkan, blasfeman voĉon, kiu kriis ion pri ŝtelo de sandviĉoj. Mi vidis la sortdivenistinon kun pugnigitaj manegoj kolere preterpasi. Ŝi estis preskaŭ viraspekta virinego, kun pezaj trajtoj kaj muskoloj kiel profesia luktisto. Mi konis ŝin laŭvide kaj kelkfoje vidis ŝin duonebria. Anne eksplodis de rido.

“Kio estas, Anjo?” mi demandis.

Ŝi ne povis respondi pro senpoviga rido. Tiom ŝi ridis, ke mi ne povis ne ridi akompane, kvankam mi ne sciis pro kio.

“Ha, ha, estas tiel komike!” ŝi diris. “Povra Mary! Ŝi preskaŭ mortas pro timo... Ŝi ne ŝtelos refoje... Ha, ha, ha!”

“Sed klarigu, Anjo!”

Anne viŝis la okulojn. “Mary, tiu naiva knabino, kiu laboras ĉe la meblostando, eniris la budon de la sorĉistino por ekkoni sian estontecon, sed neniu enestis. Vidante du sandviĉojn tie, ŝi manĝis ilin. Nun ŝi preskaŭ mortas pro teruro, ĉar ŝi timas, ke la sorĉistino eltrovos la ŝtelinton per konsulto de sia kristalglobo. Kompatinda naivulino.”

Iun tagon mi parolis kun Mark, kiam Bert venis kaj diris:

“Via konkuranto uzas aĉan taktikon kontraŭ vi. Li parolas publike kontraŭ via kuirilo.”

“Kiu?” mi demandis.

“Premo, kiu ’sponas la premkuirilon.”

Mi iris rekte al la stando de la premkuiriloj. Mi ne sciis, ke la malbonfama Premo estas en la foiro, nek atentis, ke la nomo super la stando estis “PREMO COOKER CO.” Mi bolis interne.

Premo estis eksponanta; apud li staris aliulo. Mi kaŝis min malantaŭ la publiko kaj apenaŭ povis vidi Premon inter la kapoj de la antaŭstarantoj. Li ŝajnis iom ebria. Li estis vestita per kontraŭdira uniformo. Li portis barbiran longan jakon kaj kuiristan ĉapelon, kaj estis nerazita. Mi aŭdis:

“Ĉu vi sciaŝ? Vi neee sciaŝ?” kaj li antaŭen kliniĝis kaj etendis la brakon preskaŭ puŝante la montrofingron en la okulojn de la proksime starantoj. “Mi gajniŝ dekŝep medalojn pro kuirado. La reĝa moŝto aĉetiŝ tri kuirilojn ŝole por kuiri ŝekek... ŝekigitajn prunojn por la princino. Eŝtu ŝingardaj kion vi aĉetaŝ. Ŝi tiu kuirilo eŝtaŝ el ŝŝtalo, ne alu... mumio! Aluminio venenoŝ vin... Miloj da homoj mortaŝ ŝiutage pro manĝado el aluminio.”

Kaj tiel li daŭrigis. Videble li sciis nenion pri kuirado. Li mensogis kaj fanfaronis kaj eĉ insultis, kaj havis tre diktatoran manieron, sed je mia surprizo li vendis.

Mi furiozis. Mia varo ja estis aluminia. Mi reiris al mia stando kaj komencis eksponi. Mi rebatis senkompate. Mi ridigis la aŭskultantaron pri li kaj lia kuirilo. Mi klare aludis lin, sed menciis neniun nomon. Ĉiam dum mia parolado, kiam mi aŭdis la s-ss-s de la eskapanta premvaporo, mi interrompis mian diskurson kaj parolis jene:

“Ni honeste vendas. Ĉi tiu kuirilo kuiras ĝuste, ĝi ne plenverŝas la manĝaĵon per akvo, ĝi ne kaĉigas la manĝon aŭ detruas la vitaminojn per tro altgrada varmo. Ĝi simple bone kuiras. Ĝi ne” (kaj mi metis manon al la orelo aŭskulte, ĝis la s-s-s altiĝis al akra fajfo), “ĝi ne (piiiip!) muzikas”.

Unu tagon venis tiu ulo, kiun mi jam vidis kun Premo. Li anoncis, ke li estas agento de la PREMO-Kompanio. Li diris:

“Ŝajnas, ke vi propagandas kontraŭ nia kuirilo?”

“Mi parolas kontraŭ kuirmetodo, mi ne mencias vian nomon.”

“Mi venis por postuli, ke vi pritraktu sole vian varon, ne nian.”

“Ho, ĉu? Kiam via eksponisto venene pikis kontraŭ mi, vi estis tute kontenta; sed nun, kiam mi rebatas, vi ekatentas. Vi komencis ion, kio resaltis sur vin, kaj nun vi plendas. Tenu vian konsilon, sed la batalo daŭru.”

Kelkajn tagojn antaŭ la fino de la foiro, la PREMO-stando estis forlasita. Premo forkuris kun enspezita mono, kiu apartenis al lia estro.

Antaŭ la fino de la foiro mi konstatis, ke nia stando estas tro malgranda. Personoj telefonis al la oficejo plendante, ke ili ne povis vidi la eksponon. Anjo diris, ke estas eblaj klientoj ĉe la malantaŭo de la publiko, al kiuj ŝi ne povas vendi, ĉar ili ne povas atingi nin. Mi ne sciis kion fari. Ŝi diris:

“Mi havas ideon. Kontraŭ ni estas stando de la urba tramvoja kompanio por livero de pakaĵoj. Estas du junuloj, kiuj prizorgas tiun standon. Mi iros kaj iel havigos permeson uzi tiun standon je la fino de ĉiu ’spono.”

“La ideo estas bona, sed oni ne permesos”, mi diris.

“Lasu min fari”, ŝi diris kaj iris al la stando.

Per ĉarmaj kaj koketaj manovroj ŝi havigis la permeson, kaj post tio mi kaj David rikoltis ĉe nia stando, kaj ŝi ĉe la kontraŭa stando. Venis la fino de la foiro. Mi kalkulis. Entute la kurtaĝo sumiĝis je pli ol sepdekdu pundoj. Mi donacis tri al David gratifike, dudek al Anne, kaj restis al mi preskaŭ kvardek, post dekalkulo de la jam pagitaj salajroj. Kvardek pundoj! Post tio ĉi, nepre foiroj; ne plu pordoj. Anjo estis kontentega.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.