La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KREDU MIN, SINJORINO!

Aŭtoro: Cezaro Rossetti

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

8. VIRINA LANGO BUĈAS SEN SANGO.

Finfine, la malferma dato de la foiro. Kvankam la malferma horo estis la dua posttagmeze, mi estis en la pretigita stando je la deka matene. Mi malpaciencis. Ree mi kontrolis ĉion: kokidoj, graso, cepoj, terpomoj, karotoj, napoj, brasikoj, poreoj, prunoj, sukero, salo, ŝinko... Tiel ofte mi kontrolis ĉion necesan, ke la listo de necesaĵoj komencis ripetiĝi senvole en mia menso. Mi jam aranĝis kun mezaĝa viro, kiu ĝenerale helpis en la oficejo, ke li venu post sia taglaboro por helpi min.

Je la dekdua mi havos rendevuon kun Anne ĉe la stando. Mi ankoraŭ ne vidis ŝin. Problemo estis: kiel aranĝi pagon por ŝi? Mi devos promesi al ŝi difinitan salajron; sed mi ne sciis, kiom mi mem enspezos. Sed tiun problemon mi decidis lasi, ĝis mi parolos kun ŝi. La antaŭan tagon, kun la helpo de Frank, mi estis ordiginta la standon. Ĝi ampleksis ok futojn longe kaj ses larĝe, kaj havis servotablon, kun gasringo en la mezo. Ĝi estis efektive maloportuna por la vendo de kuiriloj, kvankam mankis tiam al mi la sperto por konstati tion. Iom post la dekdua Anne envenis kaj prezentis sin. Ŝi estis bela, buklahara junulino, tre plaĉaspekta, sed havis preskaŭ trudan parolmanieron, kiu venis neatendite kaj kontraŭdire de tiu ĉarmaspektulino. Ŝi sciis paroli krudsincere sen kaŭzi ofendan senton. Estas malfacile vortbildigi ŝian unikan parolmanieron. Ŝiaj vortoj per si mem estis ofende rektaj; sed ŝi mienis afable, eĉ ridete, kaj ŝiaj vortoj efikis nur agrable kaj naivhoneste.

Bela, gracia, mezalta junulino ŝi estis. Ŝia haŭto havis delikatan persikan kvaliton; ŝia nazeto, la naturruĝaj lipoj, la esprimplenaj avelkoloraj okuloj kaj viva brunbukla hararo prezentis sume allogan bildon.

“Montru al mi la varon!” ŝi diris.

Mi klarigis mallonge, kiel oni enmetas la diversajn kuiraĵojn, kaj daŭrigis: “Nu, se oni volas kuiri rizpudingon, oni...”

“La detaloj ne gravas”, ŝi interrompis. “Nuntempi ili ne estas necesaj... Ĉu oni povas aĉeti la kuirilon aliloke?”

“Jes, ĉe la oficejo: la adreso estas sur la disdonaj flugfolioj.”

“Ni diru, ke oni povas aĉeti ilin nur ĉi tie, kaj ni kaŝu la flugfoliojn.”

“Ĉu la flugfolioj ne ege valoras por reklami?”

“Jes; sed kiam persono havas la flugfolion en la mano, estas tre malfacile vendi, ĉar li havas preta la pretekston por prokrasti la aĉeton anstataŭ tuj decidiĝi. Se personoj ne decidas, kiam ili estas entuziasmigitaj per la ekspono, ili ordinare ne aĉetas poste. Miloj da flugfolioj alportos manplenon da mendoj al la oficejo, kaj perdigos grandan kvanton da mendoj ĉe la stando. Kiom kostas la kuiriloj?”

“Ili troviĝas en kvar ampleksoj, kiel vi vidas, kaj li prezoj estas 35, 45, 55 kaj 65 ŝilingoj.”

“Pli bone, se ni plialtigus la prezon”, ŝi diris.

“Ne, la firmao ne permesus: la prezo estas fiksita.”

“Nur ŝajna altigo”, ŝi diris. “Komprenu: ni aldonos...hm... eble sep ŝilingojn al la prezo, sed diros, ke dum la foiro la kliento profitos sepŝilingan rabaton per tuja aĉeto!”

“Konsentite!”

Mi konstatis, ke ŝi estos tre valora helpantino.

“Ĉu vi volas, ke mi kuiru?” ŝi demandis.

“Ne, mi kuiros kaj eksponos, kaj vi helpos al mi vendi.”

“Kaj kiom vi pagos?”

“Mi ankoraŭ ne decidis, mi volas pridiskuti tion; do mi proponas, ke ni iru al la foira restoracio por tagmanĝi, kaj tie ni povos samtempe fari la aranĝon.”

Ĉe la manĝotablo mi komencis necerte:

“Pri la salajro, nu, dependas...”

“Dependas de kio?” ŝi ĵetis kun suspekta rigardo.

Mi ridis. “Ne, ne de tio, tute ne estas tiaj kondiĉoj! Aŭskultu momenton, kaj mi klarigos la situacion. La kuirilo estas bona, kaj mi bone scias eksponi ĝin. Mi certas, ke la vendado estos granda. Sed mia estro ne pagos al mi salajron. Li pagos bonan procenton, sed mi mem devas pagi la helpantojn. Jen la situacio. Nu diru: kiom vi postulas, fraŭlino Millar?”

“Tri pundojn semajne plus procento.”

“Nu, fraŭlino Millar...”

“Anne sufiĉas.”

“Bone. Nu, Anne, mi neniam laboris en foiroj, kaj ne scias, kion atendi. Mi volas pagi vin inde, ĉar mi antaŭvidas, ke vi estos tre necesa al mi kaj ke via faka sperto estos tre valora. Tamen estus sensence promesi al vi altan pagon, kiam mi ne certas, ke mi povos plenumi tiun promeson. Mi deziras, ke vi fidu je mi. Mi scias, ke mi postulas multon, ĉar vi ne konas min; sed kredu min, mi neniam fitrompis dum mia vivo. Mi nun posedas kelkajn pundojn, sed jam promesis du pundojn al iu, kiu venos helpi dum kelkaj horoj vespere. Nu, mia propono estas, ke mi pagu al vi kvin pundojn por la daŭro de la foiro. Pri la cetero, dependos kiel bone ni komercos; sed se la afero prosperos – kiel mi certas, – mi pagos al vi pli ol vi atendas. Do, kion vi pensas, Anne?”

Anne pensis momenton kaj diris:

“Vi ŝajne estas sincera homo, do mi akceptas; sed se vi trompos min, mi disŝiros la standon kaj volvos ĝin peco post peco ĉirkaŭ vian kolon. Mi estas terura persono, kiam oni kolerigas min, do estu bone avertita!”

Ni ambaŭ ridis, ĉar malgraŭ ŝiaj paroloj ŝi ŝajnis tre bonhumora knabino. Ŝi etendis la manon kaj diris:

“Donu al mi du pundojn nun.”

Mi donis la du pundojn.

“Farita via faro – nun adiaŭ, mia kara!” ŝi diris ŝerce.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.