La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KREDU MIN, SINJORINO!

Aŭtoro: Cezaro Rossetti

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

2. LA ĴETO ESTAS FARITA.

Mi estis kuiristo en Edinburgo. En tiu tempo mi eĉ ne vidis komercan foiron. Mi ŝatis la kuiran laboron, forte laboris en granda hotelo kaj havis nenian ĝenon. Sed iun tagon venis perturba penso al mi... tre malkvietiga penso. Ĉu mia pago estas tiel alta kiel mi kredis? Jes, kompare al aliaj ĝi estas taksata kiel bona, sed mi laboras tage kaj nokte; sep tagojn en la semajno. Nu, mi kalkulis, laŭhore la pago estas malalta. Kaj mi eĉ ne havas stabilan finhoron. Ho jes, laŭŝajne; sed ofte la ĉefkuiristo venas ĝuste kiam mi pretiĝas por foriri kaj diras aŭtoritate: “He, ĉi-nokte okazos balo (aŭ ia festo), kaj vi devas labori ĝis frumatene.”

Laŭ la reguloj mi devus esti libera inter la tria kaj la kvina; sed tiuj horoj neniam estis certaj, ĉar pro iu kaŭzo aŭ alia oni ofte postulas, ke mi tralaboru tiujn du horojn. Same okazas ofte kun mia semajna duontaga libertempo, kaj la malpermeso eliri tre ĝenis, ĉar antaŭaj aranĝoj aŭ rendevuoj fuŝiĝas. Do, sume, mi pensis: Ĉu ĉi tiu granda hotelkonstruaĵo estas kaj ĉiam restos mia tuta mondo? Mi dormas ĉi tie, venas rekte de la lito al la laboro, kaj de la laboro al la lito. La sunlumon mi malofte vidas, ĉar eĉ dum mia duhora libero mi estas tiom lace-laca, ke mi iras ripozi lite. Ĉu mi naskiĝis por morti en ĉi tiu karcero? Ĉu ĝi estas malpli karcero, ĉar mankas ferstangoj ĉe la fenestroj? Ĉu mia destino estas ŝviti kaj ŝviti senĉese sub la elektra sunsurogato?

Senhezite mi decidiĝis... mi foriros tuj... ne gravas kien... sed for... for de ĉi tie. Alian metion mi ne konas, sed ne gravas. La elituloj en la luksaj manĝohaloj supre povas sin regali sen mia helpo. Eĉ se mi malsatos... for – for en la freŝan aeron! La kuirpotoj al la diablo! Kaj sen plua penso mi forlasis.

Mi bone sciis, ke laboro estas malfacile trovebla; ke estas la jaro 1928, kaj ke senlaboruloj pli kaj pli amasiĝas. Tamen tio ne ĝenis min... mi havis nur unu penson: eskapi el la tropika karcero.

Mi serĉis malaltprezan loĝejon kaj vivis per iom da mono, kiun mi ŝparis. Mi ne havis multon, ĉar mi dum longa tempo mone helpis iun. Ĉiun tagon mi serĉrigardis la gazetajn reklamojn por havebla laboro.

Unu reklamo logis mian atenton. Ĝian tekston mi ne laŭvorte memoras, sed la esenco estis ke granda okazo estas proponata kaj ke oni povas gajni dek pundojn semajne kaj ke faka sperto ne estas necesa. Ŝajnis al mi, ke estas iom strange, ke oni ne mencias kia laboro estas proponata, sed mi decidis iri al la anoncadreso. Estis neniu nomo de firmao; nur numero de kontoro en konstruaĵo. Mi iris al la indikita strato, trovis la konstruaĵon kaj laŭiris la ŝtuparon. Surŝtupare mi renkontis viron, eble dudeksesjaran. Li portis sufiĉe bonordan bluan kostumon; sed mi vidis ke ĝi brilas eluzite ĉe la kubutoj kaj genuoj, kaj ke la jakmanumoj kun siaj “franĝoj”, kvazaŭ mute petas viziton al barbiro. Li ridetis al mi gajanime, kaj senhezite li rekte alparolis min.

“Ĉu vi iras al ĉambro 52?” li demandis.

“Jes”, mi respondis.

“Ne iru”, li diris. “Mi jam spertis tian laboron. Oni ne pagas salajron; nur procenton, ĉar ili scias ke ilia varo ne estas facile vendebla.”

“Pri kio temas?” mi demandis.

“Pri elektraj suĉbalailoj!

“Sed se oni vendas ilin, oni povas enspezi monon, ĉu ne?” mi demandis.

“Jes”, li rediris...

La novkonato balancis la kapon nee kun kompata mieno kaj aldonis: “Se la firmao fidus je la vendeblo, ĝi almenaŭ pagus iom; kaj cetere, kial, laŭ via penso, ĝi kaŝas sian nomon en la reklamo? Simple, ĉar multaj jam provis tian laboron, kaj oni laŭfame konas ilin. Temas pri jeno: la firmao logas personojn al la oficejo per trezorpromesoj, kaj tie atendas nigre-blanke vestita ulo, kiu scias pervorte konvinki laborserĉantojn ke atendas grandioza eblo de monenspezo. Ho jes, li scias paroli, sed ne sufiĉe por iri mem kaj vendi siajn varaĉojn. Por atingi sian pozicion, li eble ja vendis ilin siatempe; sed tiam la popolo ne estis tiom senmona kaj ne tiom naŭzita de la senĉesa frapado de kolportistoj.”

Kvankam liaj vortoj fluis moke kontraŭ la firmao, li havis ridan mienon, kaj oni ne povis ne simpatii lin unuavide.

Venis al mi la penso ke eble li ĝuus tason da teo. En mi kreskis scivolemo, kaj mi emis babili kun li. Mia intereso por la filantropa firmao en ĉambro 52 jam forflugis. Mian inviton mia novkonato volonte akceptis, kaj ni kune iris al apuda kafejo. Ni sidiĝis en la kafejo kaj, proponinte cigaredon kaj mendinte teon kun kukoj, mi plu demandis pri la proponita posteno. Li diris:

“Vi ŝajne ankoraŭ iom kredas, ke tie kuŝas ia eldorado, kiun pro mi vi maltrafis. Aŭskultu: se tiu laboro portus gajnon, mi prenus ĝin. Mallaborema mi ne estas. Mi estas preskaŭ tute senmona kaj avidas enspezon. Tiu firmao ja vendas polvosuĉilojn, alie ĝi ne povus daŭre komerci... sed kiel ĝi sukcesas vendi? Mi klarigos.

Senlaborulo iras al tia oficejo. Eble dum monatoj li ne laboris. La firm-reprezentanto pentras por li oran bildon pri la estonteco. Eĉ se la laborpetanto ne estas naiva, li pensas ke li gajnos almenaŭ bonan porvivaĵon. Sed laŭ la firmao la ofico ne estas tiel facile akirebla... ho ne, ne tia unika posteno... necesas atestiloj por kapti tiel bonan postenon. Tio timigas la dungoton, ĉar li vidas la postenon ekgliti tra la fingroj, do li flankenmetas ĉiujn dubojn kaj avide sin streĉas por ĝin atingi.

Fine li estas akceptata. Li forlasas la oficejon kun facila paŝo, portante sian savilon, la polvosuĉilon. Li rapidas hejmen kaj rakontas al siaj gepatroj pri sia sukceso. Ĉiuj ĝojas ke finfine li havas laboron. Aŭ liaj gepatroj, aŭ liaj parencoj, aŭ liaj intimaj amikoj helpas lin per aĉeto. Rezulto estas ke li vendas unu, du aŭ eĉ tri dum la unua semajno. Li ricevas sian procenton kaj estas rave kontenta. Kaj post tio? Li plandas kaj plandas de pordo al pordo, lia sava polvosuĉilo iĝas dolora kruco, kiun li trenas pene laŭ mejloj. Pordo post pordo estas frap-fermata kontraŭ lia vizaĝo. Li eble daŭrigas la marŝadon kaj trenadon dum semajnoj kaj, fine, li, spirite kaj korpe elĉerpita, devas rezigni. Li pezkore konstatas, ke li nur sukcesis trudi dubkvalitan aŭ eĉ balastan varon al siaj intimuloj.

Ne, dankon... mi iel enspezos sen viktimigi miajn plej karajn. Tia firmao dungas laborantojn senĉese. Se ili vendas, la firmao gajnas; se ili ne vendas, la firmao ne perdas eĉ unu cendon. Kompaton por la mizeruloj, kiuj transpaŝas ilian sojlon, ili ne havas.”

Mia kunulo mienis serioze, dum li rakontis; sed subite lia vizaĝo radiis pro bonhumoro, kaj lia buŝo streĉiĝis je kora rido.

“Mi pensis pri amiko mia”, li klarigis. “Li lerte trompis la trompistojn. Li manovris jene. Unue li pretigis komercajn vizitkartojn tiel: ‘Purigo per polvosuĉado po 2 ŝilingoj kaj 6 pencoj hore.’ Tiujn vizitkartojn li metis en la leterkestojn de domoj en tuta kvartalo. Poste li iris al polvosuĉila firmao kaj dungiĝis. Li eĉ ne provis vendi polvosuĉilojn, sed laboris proprakonte, purigante tapiŝojn kaj remburitajn meblojn, kaj starigis bonan komerceton. Ĉiun tagfinon li revenis al la firmao oficejo kaj klarigis ke li ankoraŭ ne sukcesis vendi sed ke li havas tiun kaj tiun esperon. La komedio daŭris dum pluraj semajnoj, kaj la firmao ne ĝenis sin, ĉar ĝi atendis eventualajn vendojn. Finfine, aŭ la firmao suspektis ion, aŭ ĝi senpaciencis, tion mi ne scias, sed ĝi maldungis mian amikon.”

Post tio ni babilis iomete pri ĝeneralaj temoj, kaj “ĝis”-is. Mi reiris hejmen.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.