La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KREDU MIN, SINJORINO!

Aŭtoro: Cezaro Rossetti

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

32. LUPO SOPIRAS, AL ARBARO SIN TIRAS.

Oktobro. Letero de Liza sciigis min ke ŝi estos en la Glasgova foiro en la Kelvin-halo. Mi decidis forlasi la laboron kaj iri al la foiro. Kiam venis la tempo foriri, mi spertis ioman korpremon, ĉar mi tre amikiĝis kun Luigi kaj lia familio. La infanoj, kiuj nomis min “onklo Vik”, ne volis ke mi iru. Por kontentigi ilin, mi sidis inter ili kun unu sur mia genuo kaj fabrikis fantaziajn rakontojn, kiujn mi ĝuis eĉ pli ol ili. Precipe mi ŝatis Jolandan, kiu estis okjara infanino kaj estis tiu, kiu havis lokon sur mia genuo. Ŝi seriozmiene demandis, kial mi devas foriri, kaj sugestis, ke iu alia povus iri por sperti la grandajn aventurojn en strangegaj landoj, pri kiuj mi jam rakontis al ŝi. Denove mi devis alvoki mian imagon por trovi pretekston kontentigan al ŝi.

“Nu, ĉi tio estas granda sekreto”, mi diris. “Do ne diru al iu; sed mi nepre devas iri al forforaj landoj por serĉi mian edzinon, kiu perdiĝis, ĉar ŝi ne volis lerni la geografion en la lernejo. Sed kiam mi revenos, mi portos donacon al vi. Ĉu bone? Nu, kion vi volus havi?”

“Mi scias, mi scias!” ŝi ripetis, ĝoje kunfrapante la manetojn. “Mi volus kokinon, kiu metas multajn, multajn ovojn”, kaj ŝi larĝe malfermis la esprimplenajn, profunde brunajn okulojn.

“Nur tion? Ho, tio ne estos sufiĉe; mi portos multe pli ol tion al vi.”

“Portu grandegan kokinon, do.”

“Bone, bone”, mi diris. “Mi portos la plej grandan kokinon en la mondo kaj ĝi faros ovojn tiel grandajn kiel via kapo. Ĝi estas tiom granda, ke oni donis specialan nomon al ĝi. Ĝi nomiĝas struto. Ĝi devas ja esti granda por havi tute specialan nomon, ĉu ne?”

“Jes, jes, portu grandan ‘sturton’, treee grandan ‘sturton’... tiom grandan!” kaj ŝi tenis la brakojn streĉalte super la kapo.

Ni ĉiuj ridis, kaj post reciprokaj bondeziroj mi foriris kun salutoj kaj adiaŭoj reeĥantaj en miaj oreloj.

Kiam mi alvenis en Glasgovo, neĝpluvis, kaj estis kaĉe kaj malagrable sub la piedoj. Per tramo mi iris al la foiro. Ĉe la eniro mi flaris la odoreton, kiun mi bone konis, kaj sentis ian eksciton ŝveli en mia brusto. La sumo de varmo, parolado, muziko, de tiu medio tiel intime konata, agrable tuŝis miajn sensojn.

La renkonto kun Liza estis ĝoja, kaj ŝi tuj forlasis la standon, por ke ni povu iri al la foira restoracio por temanĝo kaj babilado pri okazintaĵoj. Kiam ŝi reiris al sia stando, mi ĉirkaŭiris en la foiro kaj tie kaj tie rekonis konatojn.

Ĉe unu kuirila stando mi vidis Premon kun trupo da bazaruloj.

“Kia grego!” mi pensis. “Li vere elektis belan bandon da trompistoj por helpi lin. Mi kompatas la klientojn, kiuj falas inter iliajn ungojn.”

La kuirilon, kiun ili vendis, mi bone konis. Ĝi estis arĥaika premkuirilo, kiu estis elprenita el la merkato antaŭ jaroj, ĉar ĝi estis tute ne inda kaj eĉ danĝera. Mi rimarkis, ke ĝia marknomo estas ŝanĝita kaj la prezo altigita. Mi alparolis unu el la helpantoj de Premo.

“Kiel, Stan?”

“Nu, tiel, Vik.”

“Ŝanĝo vendi kuirilojn, ĉu ne?”

Stanley levis la ŝultrojn.

“Ĉu gravas? Vendi estas vendi. Sed vendi al tiuj skotoj estas diabla peno. Ili forĵetas monon kvazaŭ... homoj sen brakoj. Estas pli facile premi sangon el ŝtono, ol trapenetri la araneaĵon, kiu sigelas iliajn poŝojn.”

“Eble tiuj skotoj estas tro sagacaj por aĉeti ilin. La kuirilo estas iom danĝera, ĉu ne?”

“H’m – la sola danĝero estas, ke Premo forkuros sen pagi nian kurtaĝon.”

“Kia diro!” mokis alia kunlaboranto, kiu nin aŭskultis. “Estos tempo pensi pri kurtaĝo, kiam ni sukcesis travivi ĉi tiun foiron. Hieraŭ tiu bombo preskaŭ ekspedis nin tien, kie mono ne gravas.”

“Ts”, silentigis Stanley. “Via buŝaĉo certe pendigos vin!”

“Kio okazis?” mi demandis. “Ĉu eksplodo?”

“Io tia”, respondis Stanley. “Sed ĉu mi povas fidi, ke vi silentos pri la afero?”

“Ho, mi diros nenion; tion mi ĵuras per la honora promesvorto de bazarulo.”

“Jes, jes”, Stanley senpaciencis. “Sed ĉu vi riskus veti ses pencojn pri via silento?”

“Eĉ tion mi farus.”

“Okazis tiel”, komencis Stanley. “Kiam Premo eksponas, li ĉiam fabelas per la samaj vortoj, kaj kiam li atingis certan frazon, la fajfilo fajfas kaj li fermas la gason. Sed tiufoje ni rimarkis, ke la fajfilo silentas kaj ke Premo daŭrigas la paroladon. Tio malkvietigis nin. Premo denove parolis pri la fajfilo kaj per tiu preteksto tuŝis kaj iom skuis la fajfilon. Ni sciis, ke ĝi difektiĝis kaj ke la vaporpremo danĝere altiĝas. Sed la publiko pensis, ke ĉio estas en ordo. Okulsignoj flugis inter ni, kaj ni komencis malproksimiĝi de la kuirilo. Tamen Premo daŭrigis la paroladon tute trankvile, sed ni vidis, ke li intertempe pafis ekrigardojn al la poto.”

“Estis ja nervostreĉe”, enmetis Bernard. “Mi volis ŝtopi la fingrojn en miajn aŭdilojn.”

“Do jen mi staris, mordante la lipojn”, daŭrigis Stanley. “Subite Premo panikis kaj, ĵetante: ‘Pardonu min!’, li kuris de la stando sen averti la publikon. La amaso eble pensis, ke la eksponisto ekkuris pro voko aŭ io... Ĉu kredi, ke homo povas tiel paniki, ke li ne fermas la gason? Mi sentis miajn harojn hirtiĝi. Ne estis elekto. Mi devis iri sur la standon kaj tuj fermi tiun gason. Mi ne povis kuri, alie mi atentigus ĉiujn pri la danĝero. Mi suferis por ĉiuj miaj pekoj dum tiu aliro. Mi sentis la ŝviton flui laŭ miaj kruroj.”

“Ĉu ŝviton?” ŝercis Bernard.

Stanley daŭrigis, ne atentinte Bernard: “Bonŝance nenio okazis; sed se la foirestro scius, ni estus ĉiuj forpelitaj. Kion ni poste diris al Premo, ne estas trovebla en vortaroj.”

Je la finhoro mi akompanis Lizan, kiu jam luis ĉambron por mi ĉe sia loĝejo en proksima strato. La postan tagon mi serĉis laboron, sed trovi tion estis iom nefacile, ĉar ĉiu stando estis jam provizita de laborantoj. Oni diris al mi, ke bazarulo forlasis laboron ĉe stando, ĉar li ne sukcesis vendi la varon. Mi iris al tiu stando kaj parolis al la standposedanto. Li estis malgranda, dika homo, nomita Lipman. Li estris grandan standon por la vendo de valizoj, sed ĉe unu anguleto li vendis ian vestpurigan likvaĵon, kies marknomo estis “Shiftit”. Temis do pri tio, vendi tiun “Shiftit”, sed la pago estis sole kurtaĝa. Mi akceptis la laboron, ĉar ne multe gravis kion mi faris, ĉar ankoraŭ mi obstinis entrepreni nenion serioze, ĝis mi povos ekkomerci proprakonte.

Mi ordigis mian angulon de la stando, aranĝis prete miajn diversajn pecojn da ŝtofo kaj botelon da densa maŝinoleo, kaj komencis montri kiel facile Shiftit forigas oleomakulojn de silko, lintolo, katuno ktp. Mi forigis la ŝvitajn kaj haroleajn makulojn de viraj ĉapeloj. Mi provis diversajn klarig-rakontojn. Mi parolis jen dekrete, jen konfidence, jen serioze, jen ŝercalloge. Mi provis trudi la aĉeton kaj mi provis ŝajnigi ke la vendo ne gravas, ĉar la bonkvalita Shiftit kvazaŭ vendiĝas sen tiaj taktikoj. Sed malgraŭ ĉiuj ruzoj kaj klopodoj la varo mizere vendiĝis.

Malgraŭ malsukceso mi sentis min en bona humoro kaj tute ne zorgis. Estis pluraj vendistinoj en la valiza parto de la stando, kaj ni kunŝercis, dum ni laboris; do la tempo pasis agrable.

“Kiom vi vendis?” ili pikis.

“Apenaŭ sufiĉe por forigi la makulojn de mia animo.”

“Do vi bone vendis.”

Sinjoro Lipman laŭdis min, dirante ke mi multe pli bone vendis ol mia antaŭulo; sed lian sintenon mi ne komprenis, ĉar mia vendokvanto estis terure malgranda. Nur unu fojon mi perdis la paciencon. Du virinoj ĉeestis mian eksponadon kaj montris grandan intereson; sed je la fino ili ne aĉetis, nur interesite rigardadis. Mi rekomencis, kaj ili vidis kaj aŭdis ĉion la duan fojon. Post la fino de la dua klarigado ili komencis enketi pri la varo, kaj mi pacience klarigis plu.

“Ĉu Shiftit forigas gudron?” ili demandis.

“Facilege”, kaj mi prenis gudron de sub la servotablo, makulis ŝtofon kaj purigis ĝin.

“Ĉu ĝi forigas farbon?”

Mi prenis farbon de sub la tablo kaj donis specialan demonstron.

“Ĉu ĝi forigus malfreŝan farbon?”

Mi deprenis farbon de antaŭlonge pentrita peco da fero. Sekvis pluaj demandoj, respondoj kaj montroj, kaj mi jam supozis, ke la enketantoj eble intencas aĉeti grandan kvanton. Imagu mian surprizon kaj ĉagrenon, kiam la virinoj komencis foriri!

Urĝe mi diris: “Nu, vi prenos botelon, ĉu ne? Ĝi kostas nur unu ŝilingon, kaj vi vidis, kiel bona kaj utila ĝi estas kaj...”

“Ne, dankon”, ili respondis. Preskaŭ mankis al mi la spiro ĉe tiu facilanima forlaso, post kiam ili kaŭzis tiel grandan malŝparon de tempo.

“Sed... sed... ĝi ja devas utili. Vi ja speciale petis min montri ĉion... vi ja diris, ke la varo estas bona, do...”

“Ĝi tute ne utilas al ni, ni neniam havas makulojn.”

“Sed ĉu ne okazas foje ke, post manĝo, vi trovas ke...”

“Certe ne, ne estu kruda! Ni portas tukojn.”

Glimbrilo venis en miajn okulojn. “Ĉu vere, ke vi portas tukojn? Tre interese. Kia domaĝo, ke viaj patrinoj ne sciigis vin, ke kalsonoj pli taŭgas por grandulinoj. Fi, ke vi parolas al viro pri tiaj vestoj. Decus esti pli modestaj! Bonan tagon.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.