La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KREDU MIN, SINJORINO!

Aŭtoro: Cezaro Rossetti

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

34. GRANDA PAROLISTO ESTAS DUBA FARISTO.

Ĉe la fino de la semajno s-ro Lipman parolis al mi:

“Vi estas bona vendisto, absolute bona; sed ĉi-semajne, ĉar vi laboris nur duonan semajnon, via pago estas nur naŭŝilingoj-okpencoj. Mi scias, ke vi bezonas pli ol tion por vivi, ej? Sed ne zorgu, ne zorgu, amiko, mi regalos vin orde. Mi ĉiam helpas al la homo, kiu laboras, penas, faras konscience. Ne timu, ne faru al vi zorgojn, mi ne rigardos rigore, mi cedos, mi donos pli, iom pli, ĉar vi estas bona laboranto kaj ĉar tia mi estas: amas helpi, ha jes, helpi home la homon. Ne faru al vi zorgojn – kaj nun venu: ni ja trinkos kune tason da kakao. Ej?”

Mi dankis lin, kaj ni kune iris al stando, kie taso da kakao estis aĉetebla tre malkare, ĉar la firmao vendas por sin reklami. Tie ni sidis, kaj dum la tuta tempo Lipman parolis pri la etiko de sia vivo.

“Jes”, li diris, “mi ŝatas bonan laboriston kaj mi faras multon por helpi lin, sed unu aferon mi ne povas toleri. Ne, absolute ne! La laboristo devas esti honesta, jes ja, la malhonestecon mi ne toleros, eĉ se la ŝtelo estas bagatela.”

Mi rigardis lin iom dubeme, nesciante, ĉu li celas al mi, sed li tute senĝene daŭrigis sian paroladon malobjektive.

“Vere tia mi estas. Se iu ŝtelas ion ajn, li estas finita, tute finita. Se iu ajn... Ĉu alian tason da kakao kaj alian kukon?”

“Jes, dankon.”

“Kelnerino! Denove kakaon kaj kukojn.”

Kaj turnante sin denove al mi, li daŭrigis:

“Do, kiel mi diris, se mankas unu monero, eĉ duonpenco ĉe mia stando, mi ne ripozas, ĝis ĝi estas trovita, eĉ se necesus horoj por serĉi. Komprenu, amiko, ke ne estas la valoro, estas la principo. Jes, tia estas mia naturo. Nu, se laboristo mia vere trovas sin en mizera stato aŭ embaraso, kaj monhelpo estas necesa – do li venu al mi sincere, jes, tute sincere, kaj mi eble helpos lin per mono; jes, eĉ se necesus kvin pundoj, sed li ne tuŝu eĉ cendon, al kiu li ne rajtas, neniaokaze...”

Kaj s-ro Lipman daŭrigis sian prelegon longe kaj enuige, ade ripetante pri malhonesteco kaj sia emo helpi al honestulo, dum ni trinkis po tri tasoj da kakao kaj manĝis plurajn kukojn. Li fine diris: “Ni iru al la stando kaj mi donos al vi vian salajron.” Ni leviĝis, kaj li iris unua al la kasa giĉeto por pagi. Mi lin sekvis. Tute trankvile Lipman metis sespencon antaŭ la kasistinon kaj diris: “Unu kakao kaj unu kuko.”

Tiu senhonta trompo post lia morala admonado mirigis min. Ĉe la stando Lipman ree laŭdis min kaj donis al mi mian duonsemajnan kurtaĝon. Kiam mi ŝiris la koverteton por kontroli la monon, mi trovis, ke enestas ĝuste dek ŝilingoj. Mi ne povis ne ridi pri la donaco de kvar pliaj pencoj post lia grandioza parolado. Liza monhelpis al mi, por ke mi povu elteni.

Post la Glasgova foiro mi iris al la novembra Edinburga foiro. Tie mi eksponis ovokirlilon kaj enspezis sufiĉe por vivteni min. Liza laboris ĉe la stando de V.I.K.-kompanio.

Dimanĉon Liza kaj mi iris viziti Luigi kaj familion. Ili estis treege gastamaj, kaj ni spertis tre ĝuan tagon. Jolanda kuris al mi kaj diris: “Kie estas mia ‘sturto’?”

Mi tute forgesis pri la ŝercpromeso kaj konsciis kiel mi eraris, promesinte ion neplenumeblan al la etulino, kiu tute serioze fidis je miaj vortoj.

“Ha, Jolanda”, mi diris malgaje, “okazis malfeliĉo pri via struto! Mi iris al Afriko kaj, post tritaga rajdo en la dezerto sur ĉaskamelo, mi kaptis la struton per lazo. Mi nutris ĝin per bombonoj kaj klarigis al ĝi, ke Jolanda deziras havi ĝin kiel amikon, ĉar ĝi faros por ŝi multe da grandaj ovoj grandaj kiel via kapo, ĉu ne? Tio al ĝi plaĉis kaj ĝi konsentis veni. Sed sur la ŝipo ĝi komencis fari ovojn, grandajn ovojn, pli kaj pli. Ĝi ne haltis. La ovoj komencis plenigi la ŝipon, la ŝipo malleviĝis en la akvo, kaj estis danĝero, ke la ŝipo dronos. Ho ve! Mi parolis al mia struto.

“Ĉesu”, mi diris, “ĉesu fari la ovojn!”

Sed ne; ĝi respondis al mi: Jolanda deziras ovojn, ŝi estas bona knabino, kaj mi faros por ŝi multajn ovojn.”

Kaj tuj ĝi faris novan ovon en la lito de la kapitano! Stulta birdo! La kapitano maltrankvilis, la ŝipanoj timis, kaj fine ni devis elmeti la struton kun ĝiaj ovoj sur palman insulon.”

“Ho”, diris Jolanda, “kia malsaĝa ‘sturto’!”

“Sed jen, Jolanda”, mi diris, “kion mi alportis al vi! Vidu, kia bela pupeto! Kaj jen aŭtomobileto por vi, Antoĉjo, kaj por vi, Gina...”

Sed Jolanda preskaŭ ne rigardis la pupon, sed plendis duonlarme:

“Mi volas ‘sturton’! Kial vi forlasis ĝin sur la insulo? Ĉu la ‘sturto’ volonte restis sur la insulo?”

“Ho ne, ĝi tre bedaŭris, ke ĝi ne povas veni al vi. Sed ĝi instruis al mi magiajn ludojn. ‘Montru al Jolanda la magiajn ludojn!’, ĝi diris. Ĉu mi montru al vi nun?” mi demandis.

“Jes, jes, jes!” kriis Jolanda ĝoje, interfrapante la manojn. Mi ekspiris libere kaj komencis distri la infanojn per diversaj ĵonglaĵoj.

Poste ni kune manĝis vermiĉelon, salamon kaj bonan fromaĝon kaj trinkis bonan italan vinon, dum ni interparolis ĝue. Ni parolis angle, ĉar Liza komprenis nur la propran lingvon. Kvankam Luigi kaj lia edzino loĝis en Britujo jam multajn jarojn, ili neniam lernis prononci ĝuste la lingvon, kaj kutime aldonis vokalojn ĉe la fino de multaj vortoj kiel en la itala lingvo, kun komika efekto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.