La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KREDU MIN, SINJORINO!

Aŭtoro: Cezaro Rossetti

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

31. RICEVIS BANDITO LAŬ SIA MERITO.

Mi manĝis sate sed vivis ŝpareme. Mi decidis serĉi provizoran laboron ian, ĝis la foirsezono, kiu komenciĝos en aŭtuno. Sed mi ne povis trovi laboron. Liza intertempe sendis al mi jen dek ŝilingojn jen unu pundon el sia salajro.

Ofte dum hejmiro mi elektis trapasi tre malaltklasan parton de la urbo por eviti pli longan ĉirkaŭiron. En la denso de tiu kvartalaĉo estis butiko, kie oni vendis frititajn fiŝojn kaj terpomojn. Tiaj butikoj troviĝas, laŭ mia scio, nur en Britujo, kaj en Skotlando plejparte italoj posedas ilin. Ili malfermiĝas proksimume je la sesa vespere kaj fermiĝas je la plej malfrua permesata horo, ordinare je la dekunua. Tie vendiĝas nur frititaj eglefinoj kaj frititaj terpomfingroj. Oni aŭ manĝas tion en la butiko, aŭ oni portas ĝin hejmen aŭ eĉ manĝas ĝin el papersaketo survoje.

Kelkafoje mi eniris kaj aĉetis porcion, ĉar la manĝo estas bona kaj moderkosta, kaj mi alparolis la posedanton itale. Mi sciigis lin, ke mi bone konas la metion, kaj li demandis, ĉu mi ŝatus helpi lin, por ke li povu liberigi sian edzinon de la laboro, ĉar ŝi devas prizorgi la kvar junajn infanojn. Li aldonis, ke li ne povos pagi multon, sed ke mi povus manĝi ĉe ili. Mi volonte akceptis. Lia nomo estis Luigi Grimaldi kaj li estis indiĝeno de provinco apud Napolo. Li estis malhelhaŭta, malalta fortikulo, kaj li kaj lia edzino estis analfabetaj. Ili parolis suditalan dialekton, kaj kiam ili provis paroli veran italan, ili fuŝis la lingvon. Kiam ili parolis inter si dialekte, mi komprenis nur kelkajn vortojn sporade.

Luigi havis bonegan memoron kaj, kvankam li ne bone sciis kalkuli, li kutime memoris, ke tiom da varo je certa prezo kostas tiom. Se li estis devigata fari kalkulon, li uzis propran metodon. Dum kalkulado li deprenis ĝenajn frakciojn, kaj poste aldonis iom kompense, kaj tiel per deprenoj kaj aldonoj li tenis sin al la ĉefa kerna sumo. Estis surprize, kiel proksime li atingis la ĝustan rezulton per tia stranga, arbitra metodo. Malgraŭ la populara ideo, ke neinstruitulo estas facile trompebla, mi trovis, ke la malo estas vera. Konscio pri sia manko igas analfabeton esti tre singarda. Facila fluo de vortoj kaj rezonoj ne influas lin, kaj li rekte rezonas sen implikiĝi en trompcela maŝaro de vortoj.

Alian aferon mi konstatis. Tio estis ke la kutima ideo, ke manko de lerneja scio signifas malsaĝecon, estas tute erara. Mi konstatis, ke Luigi estas tre sagaca kaj povas facile superruzi ruzulojn.

Mi ofte aŭdis pri la malalta klaso de homoj, kiuj troviĝas en la kvartalaĉoj de certaj skotaj urboj, precipe en Glasgovo; sed mi neniam konsciis, kiel diboĉaj ili ja estas. La precipa kaŭzo de la degenerado estas la forta drinkado. Se viskio mankas, ili drinkas eĉ metil-alkoholon, kaj mi aŭdis ke eĉ polurkremo, enhavanta alkoholon kaj uzata por poluri latunon ktp., estas trinkata. Tiaj venenoj frenezigas ilin, kaj kvereloj kaj sovaĝaj bataloj okazas tre ofte. Estis bonŝance, ke la uzo de armiloj ne estis tre kutima, kaj sekve bataloj estis plejparte pugnaj. Sed ofte ĉemanaj armiloj, kiel boteloj, estis uzataj. La bataloj tute ne obeas la regulojn de la boksarto, kaj kapoj kaj piedoj estas kutimaj rimedoj. Estis unu-du bandoj da fiuloj, kiuj ĉiam serĉis pretekstojn ataki iun ajn. Iliaj taktikoj estis tre aĉaj. Ĉe komenco de batalo ili kaptas la jakon de kontraŭulo ĉe la refaldo kaj rapide deprenas ĝin ĝis la kubutoj, tiel ligante la brakojn, kaj poste pistbatas la senpovigiton. Alia taktiko estis kapti la kontraŭulan jakon ambaŭflanke ĉe la kolo kaj, forte tirante la viron al si, puŝi lin plenforte en la vizaĝon per malaltigita kapo. Tia kolizio estas terure efika. Puŝo per genuo tre malalte en la ventron ankaŭ estas senpoviga rimedo. Sed la plej aĉa faro estas preni botelon ĉe la kolo kaj derompi ĝin ĉe la bazo, tiel ke restas zigzaga vitra ekstremaĵo. Puŝo per ĝi en la vizaĝon postlasas terure krudŝiran vundaĉon.

La plej danĝera tempo estas ĉiam sabata vespero, kiam granda procento de la klientaro estas ebria. Tiam bataloj abundas. Unu fojon mi vidis batalon inter du virinaĉoj. Ĝi okazis en la strato apud la butiko. Unu kulpigis la alian pri ŝtelo de ŝia viro. Ringo da viroj ĉirkaŭis la du virinojn, sed ili ne enmiksiĝis. Ili staris, ĝuante la spektaklon, kaj pervorte incitis la batalantinojn. La virinaĉoj unge ŝiregis vestojn kaj harojn unu al la alia. Kiel rabiaj katoj ili estis. Unu virino estis ŝire preskaŭ senvestigita de la alia, kaj unu velka mamo elpendis. Neniam mi aŭdis tiel fiajn kaj maldecajn vortojn, kiajn ili kriaĉis, dum ili atakis per ungoj kaj dentoj. Fine unu kaptis la alian ĉe la haroj kaj ripete batis ŝian kapon kontraŭ la muron.

Tuj kiam startis kverelo en lia butiko, Luigi metis la ŝovelilon en la fajron kaj ĉe krizo defendis sin per tiu ardanta ŝovelilo. La fenestroj de la butiko estis ofte frakasitaj kaj la pordo difektita per piedbatoj, kiam oni postulis enveni post la leĝa fermhoro. Du-tri fojojn tabloj estis renversitaj, speguloj rompitaj kaj gaslumaj brakoj tute elŝiritaj, lasante la butikon aspekte simila al batalkampo. Ni ofte havis kontuzojn, kaj Luigi lamis pro efiko de sovaĝa piedbato, kiun li ricevis antaŭ jaroj. Iom tro regule la policanoj mankis, kiam tiuj kvereloj okazis, kaj foje, kiam mi sendis knabon por voki helpon, li revenis kaj diris, ke la du surstrataj policanoj ridetis kaj foriris en kontraŭa direkto.

Unu vesperon mi rimarkis ke ebriulo, kiu sidis kviete ĉe tablo, prenis glason da likvaĵo de sub la tablo kaj metis ĝin sur la tablon. “Strange”, mi pensis, kaj ĝuste kiam mi estis deturnanta min, mi ekkonstatis kun ŝoko, ke la likvaĵo eligas vaporon. Preskaŭ nekrede mi ŝtoniĝis antaŭ tia porkaĉa malpuraĵo. Hontemo senpovigis min, kaj tie mi staris stulte en la vido de aliuloj, kiuj bone komprenis kio okazis. Post iom da hezito mi kuris al Luigi kaj sciigis lin, ke iu urinis en glason. Luigi ne diris vorton. Tujdecide li iris rekte al la ebriulo per rapidaj paŝoj. Li ne haltis ĉe li, sed preterpasis lin. Dum momento mi pensis, ke Luigi miskomprenis min. Sed ne. Li atingis la malantaŭan fenestron kaj per unu movo ĵetegis ĝin vaste malferma. Sen halto li sin turnis, revenis al la ebriulo, ekprenis la ofendan glason kaj parade ĵetis ĝin tra la fenestro, kie ĝi frakasiĝis ĉe kontraŭa muro. Per kelkaj paŝoj li reatingis la ebriulon, kaptis lin nete sub la brakoj, eltrenis lin el la sidloko kaj ĝis la pordo kaj ĵetegis lin sur la straton. Ankoraŭ mute Luigi reiris al sia kuirejo, lavis la manojn sub forte malfermita krano, kaj komencis plu okupiĝi pri sia kuira laboro, kvazaŭ nenio okazis. Mi admiris la tujan decidemon kaj la efikan manieron, per kiu Luigi traktis la neatenditan okazaĵon.

Tiuj klientaĉoj posedis unu bonan kvaliton. Ili ne gardis venĝemon, kaj la maniero gajni ilian estimon estis bone kaj decide venki ilin en konflikto. Ofte okazis, ke forte batita viro venis kaj manpremis. Kelkaj eĉ amikiĝis daŭre kaj helpis al Luigi superregi aliajn. Mi ne povis ne pensi pri sovaĝaj bestoj, kiuj respektas la vipon de la dresisto.

Luigi kaj lia edzino estis tre ŝparemaj, sed bone kaj sate manĝis. Ilia tuta mondo estis la negoco, kaj ili neniam eliris aŭ sin okupis per distraĵoj. Luigi multe parolis pri sia hejmlando, kiun li ne vidis, de kiam li venis al Britujo antaŭ preskaŭ dudek-kvin jaroj, kiam li estis dekkvinjara knabo. Li rememore parolis dolĉe pri sia hejmlando, kaj videble la paso de tempo donis al ĝi plibeligan vualon. La sola ambicio, kiun la italaj geedzoj havis, estis ŝpari monon sufiĉe por konstrui domon kaj pace kaj ripoze ĝui la vivon en sia kara kaj amata Italujo.

Unu okazintaĵo elstaras klare en mia memoro. Mi ofte rakontis ĝin kun plena interna ĝuo. Eĉ ĉe la rememoro trafluas plaĉa, varma sento mian korpon. La afero estas simpla, sed al mi ĝi estas kortuŝa radieto, kiu sukcesis penetri la nigran medion de tiu kvartalaĉo. Iafoje okazas justeco en la vera vivo, same kiel en la imaga vivo de popularaj romanoj.

Estis preskaŭ la dek-unua nokte. Ekstere nebulo kovris la dezertan straton kiel mortotuko, kaj la plej proksimaj stratlanternoj flagretis kiel funebraj kandeloj. Pluvetis. Mizera hundaĉo nazumis melankolie inter la paperĉifonoj kaj rubaĵo, kiuj restis disĵetite ĉie sur la strato. La nokto estis morne silenta, kaj la saturita hundo fantome emfazis tiun silenton.

“Nu, nu”, elspiris Luigi rezigne, “mankas kelkaj minutoj ĝis la dek-unua, ni fermu. Jam eĉ kato ne envenos.”

Kaj li komencis elŝoveli la ardantan karbocindron el la fajrujo.

“Jes”, mi respondis, “estas eksterordinare kviete ĉi-vespere. Al nia estiminda klientaro mankas mono ĝis la pagotago morgaŭ. Almenaŭ unu tagon en la semajno ili ne diboĉas.”

Mi iom ordigis la papersaketojn sur la tablo, kaj iris por fermi la pordon, kiam alvenis du flugarmeanoj. Ili estis afablaj junaj soldatoj, nuraj knaboj.

“Kia noktaĉo!” ili salutis.

“Jes, vere”, mi respondis. “Vi venis ĝuste antaŭ la fermo, sed ankoraŭ restas porcioj. Via deziro?”

Ili mendis, kaj mi enpaperigis kaj donis al ili la porciojn. Ili staris ĉe la servotablo manĝante, kaj dume parolis tempopasige. Dum ili babilis, envenis seso da uloj. Mi bone konis ilin. Jam mi bedaŭris, ke mi ne fermis la pordon post la soldatoj. Tiuj kolegoj ĉiam ĉirkaŭvagis kune kaj sin gloris pri sia sola distro: kvereloj kaj bataloj. Ilia gvidanto nomiĝis Grant Kelly. Li estis por mi aparte naŭza karaktero. Li estis fortika, iom pli ol mezalta, kaj ne tiel ĉifona aŭ diboĉaspekta kiel liaj kunuloj. Sed li ĉiam iniciatis kverelojn per pseŭdaj argumentoj, turnante sin al siaj kunuloj por flato kaj aprobo post ĉiu sia diro. Kaj lia bando nepre ĉiam elvomis al li la atendatajn laŭdojn. Kial eĉ tiu bando ne naŭziĝis de la logiko de sia korifeo, mi ne scias.

Kelly sin turnis al la du soldatoj kaj diris per sufiĉe afabla tono:

“Terure malseke ĉi-vespere, ĉu ne?”

“Jes, bela vetero por anasoj!” afable respondis unu soldato.

“Ĉu vi nomis nin anasoj?” subite minacis Kelly.

“Ne, mi nur ŝercetis. Estas sufiĉe kutima diraĵo, tiu.”

“Do vi ŝercas pri ni”, kaj turnante sin al la bando, li diris: “Ĉu vi aŭdis? Ili ŝercas pri ni; ni estas sentaŭguloj.”

“Frakasu ilin, Kelly!”

Kaj unu el la kanajloj venis kun du fingroj etenditaj kaj gestminacis puŝi ilin en la okulojn de la parolinta soldato.

“Do diru!” kriis Kelly al la soldato. “Vi pensas, ke ni estas netaŭguloj, ĉu?”

“Ne, mi...”

Kelly sin turnis al la bando.

“Ĉu vi aŭdis? Li diris: ‘Ne’, do ni ne taŭgas. Li insultas nin. Tiuj angloj venas ĉi tien inter decaj skotoj kaj scias nur insulti nin. Ili sentas sin superaj.”

La kliko jesis kun tuja fiflata aprobo.

“Vi miskomprenis”, diris la soldato. “Mi ne intencis ofendi. Mi petas pardonon, se mi diris ion neplaĉan.”

“Vidu”, diris Kelly al ĉiuj. “Ĉiam same faras tiuj fremduloj. Ili venas en nian landon, insultaĉas kaj arogas al si superecon kaj poste provas elgliti per hipokritaj pardonpetoj. Ĉiam same. En la dancejo ili ŝtelas niajn virinojn per mensoga ĝentileco; sed kiam oni kulpigas ilin, tiuj malkuraĝuloj ĉiam elglitas per ŝlimaj vortoj.”

“Vi pravas, Kelly. Ni piedbatu ilin je pulpo.”

Luigi metis la dratajn kuleregojn en la bolantan grason kontraŭ eventualo.

“Nu, mi restas racia homo”, diris Kelly. “Sed tiuj du feklekuloj gardu siajn langojn, aŭ mi kripligos ilin, je Kristo, – mi disŝiros ilin, eĉ se estos bataliono da ili. Neniu insultos min kaj restos sana.”

Alia ĉirkaŭrigardo por sorbi la aprobajn rigardojn de la koterio.

“Donu al mi la salujon!” subite kriis Kelly al la soldatoj. “Tuj, porkaĉo! Ĉu vi pensas, ke ĝi apartenas al vi?”

Timigite la soldato ekkaptis la salujon, sed pro lia nervozo kaj ankaŭ pro la ŝvitgrasa surfaco ĝi glitis el liaj manoj kaj falis teren. La soldato staris senvorte, konsternite.

“Ĉu vi vidis? Li provis ĵeti la salujon kontraŭ mi.”

“Jes, Kelly”, diris ratvizaĝulo el la bando. “Ni mortbatu ilin.”

“Pro kio vi faris tion, anglaĉo?” plupikis Kelly. La soldato ne respondis.

“Do, vi estas tro altklasa por respondi al ni, he? Vi pensas, ke vi povas atenci min kaj eskapi, ĉu? Nur atendu kaj vi vidos. Nur atendu, ĝis ni kaptos vin sur la strato, kie ne estos atestantoj. Ni regalos vin bone. Eĉ viaj patrinoj ne rekonos vin post nia prilaboro.”

Mi kore kompatis la du soldatojn sed diris nenion. Ili foriris el la butiko, kaj la kanajlaro sekvis ilin. Luigi kaj mi iris ĝis la pordo. La soldatoj haltis iom flanke ĉe la fenestro, tro timigite por forlasi la lumon. Luigi kaj mi restis ĉe la pordo, kaj la bando atendis kelkajn metrojn for, apud la muro, atendante ke la du junuloj moviĝu. Ni ĉiuj staris silente, kaj mi streĉis la okulojn jen en unu direkto, jen en alia, serĉante policanon. Mi boris la nebulon senutile; neniu vidiĝis. Ĉiuj atendis... atendis.

Jen, ŝajnis ke mi kvazaŭ ion aŭdas. Pograde la sono pliklariĝis. Brueto... bruo... sono de malrapidaj paŝoj. Mi streĉis la aŭdpovon. Jes, jes, alproksimiĝas. El la nebulo venis du homoj... du viroj. Unu esti granda, fortaspekta, la alia malalta sed fortika. Ili estis vestitaj en eluzitaj proletaj vestoj. Ŝajne senlaboruloj, kiuj piediris de malproksime. Tiu duo venis al mi, kaj la pli granda demandis, ĉu mi scias, kie troviĝas la popolloĝdomo. Mi bone sciis kie estas tiu mizera, cimplena domegaĉo, kie oni povas dormi en unu el la vicigitaj litaĉoj por kelkpenca pago. Mi sciigis lin pri la vojo kaj aldonis mallaŭte:

“Estas kompatinde. Hontinda afero – jen tiu bando atendas por kapti tiujn du soldatojn.”

Dume mi pensis: se mi nur povos veki la kompaton de tiuj du laboristoj, mi eble povos varbi ilian helpon, kaj ni kune povos savi la soldatojn el la manoj de la bando. Mi daŭrigis:

“La du soldatoj estas tute neofendemaj homoj kaj ne dolorigus eĉ muŝon, sed tiu bando duonmortigos ilin. Estas granda domaĝo; la du junuloj estas ja teruritaj kaj timas forlasi la lumon de la fenestro.”

Kortuŝo enŝteliĝis en mian voĉon: “Mi tre kompatas ilin, ĉar mi bone konas ilian sorton. Antaŭ kelkaj semajnoj tiu kanajlaro kaptis du soldatojn en dezerta strateto kaj difektis ilin tiom, ke ili estis veturigataj al hospitalo. Oni diras, ke unu mortis.”

La du novvenintoj diris nenion, sed la grandulo iris malrapide al la bando kaj per preskaŭ dormema voĉo diris:

“Kiu estas la ĉefulo ĉi tie?”

“Mi”, sinaserte diris Kelly.

Pak! la krako eĥis en la silento. Neniam mi vidis tian pugnobategon. Kelly falis kiel buĉita bovo kaj kuŝis morte senmove. Sentebla silento. Ĝojo trafluis min. La grandulo rigardis la ceteron de la bando kaj flegme diris:

“Ĉu iu el vi havas ion por diri?”

Nenia respondo. Nenia movo. Turnante sin al la du soldatoj, la grandulo diris: “Vi povas iri hejmen sendanĝere.”

Li denove rigardis per trankvila, esplora mieno al la ŝtonigita bando, atendis iomete kaj revenis al sia kunulo, kiu ankoraŭ staris apud mi kaj Luigi. “Bonan nokton”, li diris al ni, kaj li kaj lia kunulo malrapide iris en la direkto al la popolloĝejo. Mi ne estas venĝema homo... tute male, sed la sono de tiu pugnobato estis dolĉa muziko al mi. Ke la grandulo iam estis boksisto, mi ne dubas.

La kunuloj de Kelly ekviviĝis, kaj ĉiuj provis veki sian senkonscian ĉefon. Ili trenis lin en la butikon kaj per akvo kaj vinagro uzis ĉiujn rimedojn por revivigi lin, sed vane. Malgraŭ masaĝo kaj knedado de la pulsoj ktp. Kelly restis en morta sveno. Liaj okuloj estis nigre ŝvelintaj, la nazo difektita, kaj granda sanga kontuzo elstaris inter liaj okuloj. Post plenaj dek minutoj Kelly montris la unuajn vivosignojn. La ratvizaĝulo diris: “Kia fiago! Li atakis Kelly surprize kaj forkuris, antaŭ ol ni povis kapti lin.”

“Jes”, respondis strabulo, “sed li ne eskapos. Mi tordos la kolon de tiu bastardo. Li nur venu en miajn manojn!”

“Mi iros kapti tiun ŝliman feĉulon”, diris la ratvizaĝulo. “Vi aliaj prizorgu Kelly.” Kaj li elkuris por serĉi la grandulon, sed kuris en la mala direkto. Kun la revenanta kuraĝo kaj la reciproka apogo kaj aprobo, la fia koterio de Kelly pli detaligis la “surprizan atakon kaj forkuron”.

Strange estis, ke ili ne vidis, kio ŝajnus klare videbla, nome ke devis esti mi, kiu instigis la grandulon, ĉar li parolis al neniu alia.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.