La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KREDU MIN, SINJORINO!

Aŭtoro: Cezaro Rossetti

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

17. FRIPONO ĈIE SIAN NOMON SKRIBAS.

La laboro en Bristol ne estis tre streĉa, la negoco estis bona. Ni spertiĝis kaj lernis pli bone helpi unu la alian. Por ŝpari tempon kaj pli efikigi niajn klopodojn, ni iniciatis kodvortojn.

Se ekzemple mi nescie malŝparas tempon parolante al aĉetinto, kaj Micky rekonas lin, li tuj avertas min per kodvorto glate enŝovita en frazon, kaj, avertite, mi kiel eble plej baldaŭ forlasas la aĉetinton kaj ekkroĉas min al iu alia. Aŭ se mi estas okupita kaj vidas iun, kiun mi juĝas kiel aĉetonton, kodvorto tuj sciigas tion al Micky aŭ Anjo. Simile, alia kodvorto sciigas, ke venas iu por plendi, kaj la avertito kondukas la plendanton flanken kaj helpas al li, sed for de la aŭdpovo de aliaj, interesiĝantaj pri la kuirilo.

Iufoje okazas, ke mankas tempo plenkuiri la manĝaĵon, eble ĉar la homoj malpaciencas. En tia okazo la eksponisto diras la kodvorton, ĉu flanken, ĉu en sia deklamado. La helpantoj do estas pretaj klopodi, ke neniu gustumu la koncernan manĝaĵon, kiu ne estas plenkuirita. Oni ne povas forkaŝi ĝin, ĉar tio logas nedeziratan atenton, sed per ĉiaj ruzoj la nekuiritaĵo estas gardata. Se iu volas ekzemple gustumi nekuiritajn cepojn, la helpanto diras: “Certe!” kaj kvazaŭ miskomprene li donas terpomojn aŭ karotojn kaj sinsekve puŝas aliajn manĝojn al la enketanto tiel, ke li hontas insisti pri la cepoj.

Ni ankaŭ spertiĝis elekti personojn, kiuj valoras la alparolon post la eksponado. Per la maniero, laŭ kiu homo rigardas kuirilon, ni divenas, ĉu li jam aĉetis, nur scivolemas aŭ estas aĉetema. Ankaŭ ĉe interparolo ni tuj sondas lian kvaliton. Nesperta vendisto eble parolas al virino, kiu jesas ĉion diritan kaj interrompas lin per: “Ĝi estas mirinda kuirilo – ĉiu devus posedi ĝin? ktp., kaj tiaj diroj igas la nespertulon pensi, ke vendo estas certa. Sed la sperto instruas alie. Persono, kiu pensas pri aĉeto, ne tiom malkaŝe vidigas sian intereson, sed dubas, demandas kaj ĝenerale certigas sin pri la artiklo, antaŭ ol findecidi.

Sed malgraŭ sperto kaj hardo oni povas eraregi. Okazis al mi foje, ke mi troviĝis en foiro, kiu fiaskis. Preskaŭ neniu envenis, kaj ni ne povis kuir-eksponi pro manko de publiko. Venis al mi maljunulino enketante. Mi bone konis tiajn virinojn, kaj mi juĝis ke laŭtipe ŝi volas nur vante demandadi kaj doni senfruktan laboron. Mi ne povis komenci kuiradon por unu persono, kaj cetere mi taksis tiun eksmode vestitan virinon ne inda por serioza konsidero. Mi nur klarigis skize kaj rapide kaj takte forregalis ŝin. Kelkajn tagojn poste envenis sinjoro kun sinjorino. Mi povis vidi, ke ili estas altklasaj, kaj ke kun ili la tempo ne estus malŝparata. Mi ne povis kuiri manĝon por du, sed mi bone eksplikis al ili la kuirilon. Ili decidis aĉeti, kaj pagis per ĉeko prete enskribita kaj nomsignita... de la eksmodulino! La eksmodulino estis princino, kaj la du ŝikaj gesinjoroj estis... ŝiaj kuiristino kaj ĉefservisto!

Ne estis foiroj dum iom da tempo post Bristol, kaj estis aranĝite, ke ni iru dise eksponadi en magazenoj. Prepare al tio mi instruis al Anjo kaj Micky, kiel eksponi, kaj donis al ili okazon praktiki. Eksponado en magazenoj estos pli facila pro manko de bruo, de konkurantoj kaj de forlogaĵoj por la klientoj.

Post la fino de la Bristola foiro ni adiaŭis kaj disiris al malsamaj partoj de la lando. Por mi estis aranĝita vico da butikoj en provinco Cornwall. Estis hela printempa vetero, kaj tiu parto de Anglujo estas bela. Tie ne estas fumo el fabrikoj, nek daŭra bruo de trafiko, nek senĉese rapidantaj homoj, kiuj iras, trapuŝante sin kubute tra amaso, kvazaŭ ĉiu minuto devas esti streĉe eluzata. Male. La serenaj urbetoj kaj vilaĝoj, la malgrandaj, zigzagaj stratoj, la malnovaj pitoreskaj domoj donas senton de ripozo kaj kontenteco. Ĉe la marbordaj vilaĝoj, fiŝkaptistoj staras trankvile parolante, aŭ prizorgas siajn fiŝretojn, boatojn ktp. La rokeca marbordo kaj belaj golfoj kaj havenoj prezentas belegajn bildojn, kiuj logas artistojn el ĉiuj partoj de la lando. La pura aero estas vera regalo post la sufoka, polvoŝarĝita aero de la foiroj.

Mi atingis la unuan urbon Falmouth, serĉis loĝejon, iris al la feraĵbutiko por prezenti min, poste iris al butiko de apuda buĉisto por aranĝi la regulan liveron de viando. Mi klarigis, ke estus pli oportune por mi, pagi la kalkulon je la semajnfino. La buĉisto estis afabla, sed diris ke li bedaŭras, sed estos necese, ke mi pagu kontante. Mi diris, ke mi povos fari ankaŭ tion, sed estus pli oportune havi ĉiujn aĉetojn sur unu konto, ĉar tiel mi povus sendi la fakturon pri la suma elspezo al mia firmao por ricevi la repagon. Alie mi povus facile forgesi elspezojn aŭ perdi kvitancojn. Sed la buĉisto sin tenis marmore al sia kondiĉo. Lia malfidemo iom surprizis min, sed mi konsentis pagi kontante. Sed ĉe la legomvendisto kaj la spicisto okazis la samo. Mi reiris al la feraĵisto kaj sciigis lin pri la suspektemaj butikistoj en Falmouth. Li simple respondis: “Premo eksponadis ĉi tie antaŭ du semajnoj.”

Domaĝe. Mi eksciis, ke Premo travicis la samajn urbojn, kiujn mi devos viziti.

La feraĵisto rakontis al mi multon pri la fifaroj de Premo, tamen li ne malŝatis lin. Estis io ĉe tiu homo. Mi neniam eltrovis kio. Certe ĝi ne estis io ŝatinda, videbla por iu, kiu konis lin supraĵe, kiel mi lin konis. Ofte dum la eksponado Premo subite forlasis ĝin, dirante al la sidantaj homoj: “Pardonu min – la telefono!” kaj foriris al la trinkejo. Kelkfoje li revenis duonhoron poste. Antaŭ la komenco de eksponoj li aĉetis vazojn da marmelado, deprenis la etikedon kaj diris, ke li konfitis la marmeladon per la kuirilo en la vitra vazo. Ĉiu miregis kaj demandis, kiel tio estas ebla. Premo klarigis, ke li verkis valoran libron pri tiu nova metodo, kaj ke al ĉiu, kiu aĉetos kuirilon, oni sendos ekzempleron kiam la libro estos presita. La klientoj poste ĝenis la feraĵiston, petante la libron, kiu ne ekzistis. Kiam Premo forlasis la butikon, li ŝtelis kuirilon kaj provis vendi ĝin malkare. Li ne trovis aĉetanton, do li ŝanĝis ĝin kontraŭ hundo kaj vendis la hundon por kelkaj ŝilingoj.

Kiam mi estis preta forlasi la butikon por iri al Truro, la feraĵisto donis al mi ĉekon, kaj antaŭ ol mi povis demandi la kialon, li diris: “Premo klarigis al mi, ke estas kutime doni kvinprocentan kurtaĝon al eksponistoj.” Mi diris nenion krom “Dankon”, kaj enpoŝigis la ĉekon. Eksponistoj estas ja pagataj salajre kaj kurtaĝe de la firmao kaj ne devus ricevi ion de la butikistoj. En ĉiu vizitata urbo en Cornwall mi trovis suspektemon ĉe butikistoj kaj ricevis kurtaĝon, kie mi laboris.

Post la Cornwallaj eksponoj mi devis iri al granda magazeno en Londono. Tie la amaso da reguloj incitis min. Por ĉiu ago estis bridaj reguloj. Por forporti simplan propran pakaĵon, oni devis havi rajtigon de tiu kaj tiu, ĝis naŭzo.

Unu tagon envenis judo kaj demandis min, kie troviĝas la faka ĉefo. Mi informis lin, kaj li dankis min. Mi vidis lin plurfoje kaj sciis, ke li iel negocas. Ni kutime interparolis kaj du-tri fojojn ni iris kune manĝi en la magazena restoracio. Li rakontis pri si mem.

Lia negoco estis iri al magazenoj aŭ alispecaj komercejoj kaj entrepreni vendon de varoj, kiujn la magazeno aŭ komercisto ne povas vendi. Li ricevis pagon per procento de la vendoprezo.

Foje li iris en magazenon kaj aŭdiencis kun la fakestro de la bazara fako en la subtera etaĝo. Tiu havis malkarajn gramofonojn, kiujn li ne povis vendi. La judo entreprenis vendi ilin. Post du-tri tagoj la judo revenis al la estro kaj sciigis lin, ke la gramofonoj estas venditaj. Kiam la bazarestro demandis, kien liveri ilin, la judo respondis: “Al la muzika fako en la tria etaĝo.” La afero sukcesis, kaj li ricevis la procentaĵon. Io tia povas okazi, ĉar ĉiu fakestro sin okupas ekskluzive nur pri sia fako!

Alian fojon la judo kun kolego aĉetis mil fotomaŝinojn po unu pundo el Ameriko. La fotomaŝinoj estis videble tre bonaj kaj valoris plurfoje tiun prezon. La du kolegoj vendis la tuton al iu magazeno po du pundoj por maŝino. Tio donis mil pundojn da profito. La paro iris al trinkejo por festi la bonan negocon, kaj de tie iris al la hejmo de unu el ili por sciigi la edzinon. Sed la edzino diris, ke la magazeno telefonis, ke oni tuj telefonvoku la direktoron. La judo tion faris.

“Kie oni povas trovi konvenajn filmojn por la maŝinoj?” demandis la direktoro de la magazeno.

“Nu... ie ajn”, respondis la judo necerte.

“Do trovu la filmojn, kaj ni aĉetos!” diris la magazenestro.

La paro eliris kaj traserĉis Londonon, sed ne povis trovi filmojn taŭgajn por la maŝinoj. Diable! La filmoj havis specialan formaton! Jen estis la tubero en la afero; jen kial la maŝinoj estis tiel malkaraj! Ili kablis al Ameriko kaj ricevis la respondon, ke la firmao bankrotis kaj la filmoj ne plu estas akireblaj. Ili cerbumis kaj zorgumis pri la afero.

“Jen bela kaĉo”, diris unu al la alia.

Sed solvo ekbrilis al ili. Ili prenis aŭtomobilon kaj laŭiris ĉiujn troveblajn lombardistojn en Londono, Brighton kaj aliaj proksimaj urboj, lombardis ĉiun maŝinon aparte por 25, 30 kaj eĉ 35 ŝilingoj – kaj post tio eĉ vendis kelkajn el la lombard-biletoj por kelkaj ŝilingoj.

Alia komerco, kiun ili faris, estis aĉeti malaktualajn gramofondiskojn ĉe fabriko po du pencoj, dum la regula prezo de diskoj estis po unu ŝilingo. La judoj sendis la diskojn al Nederlando, kie la anglaj arioj estis aktualaj, kaj bone profitis. Sed inter tiuj malkaraj diskoj (amase aĉetitaj) estis kelkaj, kiuj enhavis paroladojn. Nu, tiuj ne estis vendeblaj en Nederlando. La problemo do restis: kiel enspezi ankaŭ per tiuj diskoj. Kaj solvon ili trovis.

Ili eksciis jenon: se butikisto ne sukcesas vendi ĉiujn diskojn, la firmao reprenas dek el cent kaj redonas la pagitan prezon (po unu ŝilingo). Do la judoj simple vendis tiujn senutilajn diskojn po ok pencoj al butikistoj. Tiuj resendis ilin al la fabriko kaj ricevis po unu ŝilingo. La judoj reaĉetis la samajn diskojn ĉe la fabriko, kaj jen la vendo kaj aĉeto de la diskoj daŭradis en magia rondo. Fine la fabrikantoj malkovris la manovron.

Mi finis la tagan laboron je la sesa, kaj unufoje semajne ni havis duontagan libertempon. Unuavide tio ŝajnis ege preferinda ol labori ĝis la deka, kiel en foiroj, sed male – mi spertis solecon dum la liberaj horoj. Mi distris min per promenoj tra la Londonaj stratoj, vizitoj al muzikhavaj kafejoj kaj maloftaj vizitoj al kinoj, sed mi sentis tiun solecon, kiu estas eĉ pli forta inter homamasoj. Mi decidis serĉi amikon. Sed en Londono tio estas pli malfacila ol en malgrandaj urboj. Estas malmultaj hejmoj en la centro de Londono, kaj la granda plimulto de la laborantoj en la magazeno loĝis kilometrojn for el la centro, kaj post la laboro ili rapidis hejmen per buso, subtera fervojo aŭ trajno.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.