La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KREDU MIN, SINJORINO!

Aŭtoro: Cezaro Rossetti

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

30. LA VOJ’ ELEKTITA.

La sekvintan tagon mi reiris al Blackpool per petveturo. Tie mi sukcesis vendi parton de mia rostkrada stoko al iu bazarulo. Mi vendis ilin subkoste, ĉar la mono tre necesis al mi. Tiun monon mi donis al Liza por ŝiaj elspezoj en Caernarvon, retenante iom pli ol unu pundon por propra uzo.

Post du-tri tagoj en Blackpool mi decidis petveturi al Skotlando: distanco de proksimume 350 kilometroj. Ĉio iris glate, ĝis mi atingis distancon de iom pli ol duonvojo. Tie mia lasta helpo-aŭto deiĝis de la rekta vojo kaj lasis min ie en kamparo, longe for de iu urbo. Estis jam krepusko, kaj mi spertis malfacilon sukcesigi miajn petojn, ĉar aŭtomobilistoj ne emas obei haltopetojn kiam noktiĝas. Tiun malemon mi povis kompreni kaj eĉ aprobi, ĉar kelkfoje okazis, ke aŭtomobilistoj estis tiel prirabitaj. Kvankam tiaj banditaĵoj estis maloftaj, tamen raportado en la gazetoj atentigis ĉiujn kaj timigis multajn.

Nunahore la aŭtistoj ne estis tiel multnombraj kiel en luma tago, kaj mi sciis ke, ju pli malheliĝos, des pli malforta fariĝos mia ŝanco elpeti veturon. La perspektivo dormi sur kampo aŭ longe piediri al urbo, ne estis laŭ mia gusto, do mi komencis peti senelekte al ĉiuj aŭtoj. Unu aŭto haltis pro mia mansignalo. Ĝi ne estis ŝika, kaj ĝia posedanto estis senĝene vestita per komfortaj, libertempaj vestoj. Li ekplaĉis al mi. Li havis facilan sintenon kaj (kiel mi tuj konstatis) ankaŭ humoron. Li estis tipe angla. Li malfermis la pordon de la aŭtomobilo kaj pip-en-mane gestis al mi, ke mi eniru.

“Ĉu vi iras norden?” mi ĝentile demandis.

Liaj okuloj ridetis. “Per stranga koincido”, li diris, “mi iras en la sama direkto, kien iras la aŭtomobilo.”

Ni ambaŭ ridis. “Mi ja parolis stulte”, mi konfesis, enrampante en la aŭton. “Efektive, mi celas Edinburgon.”

“Koincidoj abundas: mi ankaŭ iras tien... kaj ankaŭ la aŭtomobilo.”

La aŭto laŭiris la iom tordiĝantan vojon komforte kaj ne tro rapide. La belan pejzaĝon kovris malhela vualo, plaĉa al la okuloj, post la akra sunbrilego. Ni rampis alten, kaj freŝa vento blovis. Mi dume parolis pri miaj travivaĵoj, kaj li diris:

“Renkontante vin, oni ne pensus, ke vi havas monzorgojn. Mi ja pensis, ke vi elektis vojaĝi per petveturo pro la prefero.”

“La manko de mono estas sendube ĝena afero, sed mi penas ne doni gravecon al ĝi, kaj plejofte mi sukcesas. Sed la kialo de mia relativa senzorgeco pri ĝi estas, ke mi sentas ke ĝi estas nur provizora stato. Estas tute alia afero, kiam oni batalas dum jaroj kontraŭ malsukceso sen vidi elirvojon. Nuntempe mi havas kelke da ŝilingoj pro la vendo de stoko, kiel mi jam diris; sed ĝuste antaŭ tio, en Blackpool, mi havis neniom. Mi iris al la lombardisto por lombardi aŭ vendi ĉi tiun kostumon, sed oni ne aĉetis, eĉ kiam mi ofertis ĝin tre malkare. La industria krizo devigis homojn vendi vestojn kaj meblojn, sed pro la sama mizero venis punkto, kiam la homoj eĉ ne aĉetas de brokantistoj. Konsekvence, brokantistoj sufokiĝas sub granda troo da nevendeblaj varoj. Tute nature estas, ke ili ĉesas aĉeti eĉ, se la postulata prezo estas ridinde malalta.”

Post iom da tempo li haltigis la aŭton kaj diris: “Sciu, ĉi tiu pejzaĝo estas tiom bela, ke mi sentas devon fari al ĝi omaĝon. Pardonu min, sed mi volas eliri por solene aspergi la herban randon!”

“Bone”, mi kunŝercis. “Kaj ĉar ankaŭ mi estas ĝentila homo, mi helpos vian celebron.” Ĉe la vojrando mi iom forturnis min de li, sed bedaŭrinde ĉe tio mi ne atentis la ventdirekton. “Damne!” mi subitis, kiam la vento reblovis al mi mian oferaĵon. Li ridis. “Nun mi komprenas, kial la lombardisto ne volis aĉeti vian kostumon!” Tiel ni ŝercis dumvoje.

Post plua veturado li haltis ĉe hotelo kaj invitis min al kunmanĝo. Mi ne volis tro profiti lian komplezemon; sed li insistis, ke mia akompano estos al li agrabla, do mi cedis al lia ĝentila invito.

Ni bone manĝis kaj trinkis, dum ni distre interparolis; sed mi rimarkis, ke li donis nenian spuron pri kiu li estas aŭ kion li faras.

Ni atingis Edinburgon, kaj li veturis rekte al George-Hotelo, kie li intencis loĝi; sed antaŭ la adiaŭo li esprimis la deziron renkonti min dum la posta tago, do ni tion aranĝis. Tiun vesperon mi luis ĉambreton, kie mi havis la rajton uzi la doman kuirejon kaj prizorgi pri mi mem.

La postan tagon mi renkontis la sinjoron ĉe la hotelo, kaj ni kune eliris. Mi estis kontenta iomete reciproki lian bonecon, kondukante lin al la vidindaĵoj de Edinburgo, kiujn mi bone konas. Ni komence laŭiris Princes-straton. Princes-strato estas konsiderata kiel unu el la plej belaj ĉefstratoj en la mondo. Belaj ĝardenoj plene laŭlongas unu flankon de la rekta strato, kaj la okulo estas kondukata, trans la ĝardenojn kaj valan parkon, al la majesta Edinburga kastelo, kiu alte regas sur pitoreskaj, krutaj rokoj. Post tio ni vizitis multajn interesajn lokojn en la histori-riĉa urbo. Ni sate manĝis kaj je vespero ni iris al teatro. Li insistis pagi por ĉio, eĉ kiam mi volis pagi bagatelajn sumojn. Je fino de la tago li sciigis min, ke li forvojaĝos la morgaŭan matenon, kaj li neatendite ŝovis ion en mian manon. Mi rigardis kaj trovis, ke estas kvinpunda monbileto. Mi provis redoni ĝin al li, sed li ne volis repreni ĝin. Mi ne povis ne honti, kaj tute rifuzis la donacon. Post longa insisto kaj kontraŭinsisto, mi diris al li:

“Ŝajne mi ne povas devigi vin repreni la monon; do mi tenos ĝin, se vi akceptos mian proponon. La propono estas, ke vi prenu de mi ĉekon por kvin pundoj. Mi havas konton en la banko Westminster, sed estas nur kvin ŝilingoj kredite tie. Mi ne elprenis tiujn ŝilingojn, ĉar mi ne volis likvidi la konton. Sur la proponita ĉeko mi ne skribos daton, por ke ĝi ne eldatiĝu. Tenu la ĉekon dum proksimume unu jaro kaj tiam datu ĝin kaj prezentu ĝin al la banko. Se la ĉeko estos redonata al vi, tenu ĝin dum iom malpli ol ses monatoj kaj prezentu ĝin denove en la banko. Mi certas ke, antaŭ ol tiu tempo pasos, nepre troviĝos mono en la konto.”

Li kontente akceptis la kondiĉon. Mi devis peti lian nomon por difini la ĉekon. Lia nomo estas Ralph Martin, kaj krom tio mi scias nur, ke lia hejmo estis ie proksime al la urbo Bournemouth. Poste, kiam ja estis mono en mia bank-konto, mi trarigardis mian trimonatan detalraporton, sed li neniam postulis la repagon. Mi ĉi tie skribis lian veran nomon, havante la espereton, ke iu leganto eble konos lin kaj bonvolos sciigi lian adreson al mi, por ke mi povu minimume kvitigi la ŝuldon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.