La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
KREDU MIN, SINJORINO!Aŭtoro: Cezaro Rossetti |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Post du tagoj mi permesis al Martin eksponi. Li multe parolis kaj amasigis grandan aron da personoj, sed li tro deiris de la temo. Li havis bonan spriton kaj ofte ŝercis por distri sin mem. Lia humoro ofte estis cinika aŭ nekomprenebla por la ĉeestantoj. Mi memoras, ke li foje tenis terpomon en mano dum ekspono kaj diris: “Jen terpomo, ordinara terpomo – sed ĉu vi scias, kiel oni nomas ĝin en proleta Whitechapel?... Terpomo! Ha, sed en aristokrata Park Lane, ĉu vi scias kiel oni nomas ĝin tie?... Terpomo!”
Liaj eksponoj rikoltis mendojn; ĉiuokaze mi ne estus povinta fari mem ĉiujn eksponojn. Ĉiam interesis min la homamasa psikologio. Ofte, kiam mi komencis eksponi, homoj ariĝis, sed je kelkfuta distanco, lasante duoncirklon da spaco antaŭ mi. Nu, estis necese ke la aro staru dense ĉe la servotablo, por ke ili tenu unu la alian kunpreme; alie, se restas libera spaco, unu-du eliros kaj tio komencos ĝeneralan forlason. Mi ne troigas dirante, ke eĉ tusado aŭ rido povus kaŭzi moviĝon, kiu igos ĉiujn foriri de la stando. Sed por logi la homojn pli apuden mi devis elpensi taktikojn.
Mi komencis kutime per simpla ĝentila peto, ke oni venu pli proksimen, “ĉar estas malfacile krii kontraŭ la bruo de la foiro”. Tio malofte sukcesis. Post tio mi provis po iome mallaŭtigi la voĉon tiel, ke la homoj ĉe la ekstera rando devis antaŭenklini sin por aŭdi. Kiam mi juĝis ke la hompremo sufiĉas, mi petis denove, kaj tio foje sukcesis, ĉar la unua vico estis preskaŭ puŝita antaŭen. Se ankaŭ tiu provo estis senrezulta, mi provis kaŭzi alproksimiĝon per la diro, ke “la malapuduloj ne povas bone vidi”. Tio ofte sukcesis, ĉar tio tuŝis ilian senton de ĝentileco kaj donis al ili la ĝenan impreson, ke la okuloj de la postestarantoj estas fiksitaj sur ilia nuko. Kiel lastan rimedon mi uzas ĉi tiun: mi miele-dolĉe kaj karese petas, ke ili bonvolu pliproksimiĝi, kaj tuj post tio subite, per akra laŭtkriego, mi bojas aŭtoritate: “Venu antaŭen!” La ŝoko skuas la grupon kaj kaŭzas ekmovon, kaj tuj mi ĝentile aldonas: “Dankon, dankon!” por ke ĉiu pensu, ke mi dankas proksimiĝantojn. La rezultanta moveto fariĝas movo, kaj jen ili aŭtomate kaj paŝete komencas alveni kvazaŭ paralizitaj marionetoj.
Antaŭ ol elpreni la pretajn manĝaĵojn el la kuirilo, mi ĉiam invitas la aŭdantojn fari demandojn. Tiujn demandojn mi ŝatas, ĉar mi neniam scias kion atendi. Ofte estas uloj, kiuj volas perpleksi aŭ embarasi la eksponiston. Sed tiu, kiu estas sperta, povas ĉiam respondi rekte kaj turni eĉ malfavoran demandon al gajno. Mi trovis, ke dum la ekscito de la eksponado la menso estas pli vigla kaj la preta respondo saltas al la lipoj. Foje okazis, ke mi pensis pri la ekspono, dum mi sidis en loĝejo. Iu probabla demando venis al mia menso, kaj mi cerbumis por trovi taŭgan respondon, sed mi tute ne povis. Post duonhoro da pensado mi rezignis trovi solvon, kaj restis nur esperi, ke neniu demandos. Sed poste en foiro okazis, ke kuracisto faris tiun saman demandon. La respondo tuj venis al mi, kaj ĝi estis tute trafa kaj ĝusta respondo, ne nur momenta elturniĝo. Demandoj estis ofte nekoncizaj kaj ne klare vortigitaj. Mi ĉiam ripetis la vortojn de la demandanto kaj, se necese, netigis ilin, ĉar oni ne povas bone pritrakti nebulan diraĵon. Post tio mi donis aliajn ekzemplojn aŭ klarigojn favorajn al la demandanto, kaj, fortiginte kaj konkretiginte lian punkton, mi trafe nuligis ĝin.
Estas simpla afero eviti rektan respondon aŭ moki, aŭ eĉ insulti kontraŭulon aŭ plendanton. (Ne gravas, kiom bona la artiklo estas – ĉiam troviĝas iu, kiu trovas manieron stulte misuzi ĝin, kaj revenas por plendi.) Se eksponisto mokŝercas kontraŭ plendanto, la ceteraj ridas, kaj la demandinto estas tiel silentigita. Nur bazarulo, kiu ne konas sian metion, tion faras, ĉar oni venkas nur, kiam oni vendas, ne kiam oni batas per fi-taktiko. Ekzemple: unu bazarulo, kiu krude eksponis specon de bakforno, kiu estis multekosta kaj farita el malfortika metalo, trovis sin foje sub la bombardado de plendantino. La jena vortlukto okazis:
Ŝi: “Mi aĉetis unu el tiuj fornoj antaŭ unu jaro, kaj la supro tute tordiĝis, kaj mia edzo diras, ke ĝi valoras neniom.”
Li: “Per kia rajto via edzo arogas al si kritiki mian fornon?”
Ŝi: “Per la rajto de sia profesio. Li estas diplomita inĝeniero.”
Li: “Do diru al li, ke li faru novan supron por la forno!”
La respondo estis lerta, kaj ĉiuj ridis, sed la bazarulo vendis nenion ĉe tiu ekspono.
Sperta bazarulo respondus eble tiel:
“Sinjorino, vi estas tre bonŝanca!” (Tio tenas kaj interesas la aŭdantaron, ĉar ili scivolas pri la ŝajna kontraŭdiro.) La bazarulo daŭrigas: “Jen la avantaĝo, kiam oni aĉetas garantiitan artiklon de bondigna firmao kiel la mia. Vi ĉiuj komprenas ke, inter miloj da ekzempleroj, unu povas esti difekta. Foje mi konis personon, kiu aĉetis altkostan horloĝon. Tiu horloĝo ne bone funkciis, sed la marko estis bona – nepre bonega, mondkonata marko; tamen jen okazis, ke el miloj unu estis malbona. Tio povas okazi; fakte mi asertas, ke tio ne povus ne okazi. Sed vi, sinjorino, estas ja bonŝanca. Simple sufiĉas, ke vi venu al mi post ĉi tiu eksponado kaj mi donos al vi novan aŭ, se vi preferas, mi redonos al vi la plenan prezon. Jes, gesinjoroj, ĉiam aĉetu bonan varon ĉe bona firmao!”
Kaj lia parolado venigus mendojn, ofte pli, ol se la plendo ne okazus. Ĉu la bazarulo poste ja donus novan fornon aŭ redonus la monon, estas tute alia afero. Li eble trovus pretekston por ne redoni ion ajn.
Mi konatiĝis kun multaj bazaruloj en la Londona foiro, kaj preskaŭ ĉiuj faris rakontojn pri la agoj de Premo. Ŝajne li postlasis spuraron da trompaĵoj. Li trompis la firmaon, por kiu li laboris, la magazenon, en kiu li laboris, la butikistojn en la urbo, kie li troviĝis, kaj la kunlaborantojn kaj konatojn. Neniu komprenis, kial li ne estas malliberigita. Unu eksponisto diris, ke en alia foiro lia firmao ricevis leteron de kliento demandanta, kial la hamako, por kiu li pagis ĉe la foiro, ne estas liverita. La firmao ne povis trovi la mendon. Enketo sekvis, kaj rezulte oni eltrovis, kio estis okazinta. Estis jene. La plendanto staris ĉe la stando rigardante la ĝardenmeblojn, kiam viro, supozeble komizo de la firmao, alparolis lin. La “komizo” vendis al li hamakon, por kiu li pagis sep pundojn. Tio okazis dum la foresto de la vera komizo. La firmao neniam malkovris, kiu la trompulo estis; sed la priskribo fingromontris al Premo, kiu laboris ĉe apuda stando. Tamen kaj malgraŭe, la firmaoj ofte redungis Premon, ĉar li sciis vendi superordinare bone. Mi vidis Premon en la Londona foiro laborantan por la sama firmao, kiun li trompis en Edinburgo. Oni diras, ke la firmao faris kun li aranĝon, ke li pagu la ŝuldon iom post iom el sia salajro.
Multaj bazaruloj konis Martin, kaj ĉiuj diris, ke li estas bonulo malgraŭ sia fanfarona kaj nedeca maniero paroli. Kelkaj opiniis, ke li estas judo, sed tion mi dubas, ĉar li foje ellasis al mi, ke lia vera nomo estas Vernon Ramsbotham. Tiu nomo estas tipe nordangla, sed ne tia nomo, kian judo prenus al si. La pasinteco de Martin estis mistero. Oni sciis, ke li multe vojaĝis kaj iam loĝis en Parizo, eĉ iom parolas la malaltklasan Parizan dialekton; sed neniu sciis, per kio li vivis tie. Neniam mi renkontis iun, kiu legis tiom da gravaj libroj sen plenkompreni ilin. Li legis ŝajne pri ĉiu temo kaj konis skize la plimulton da verkoj. Unu-du fojojn mi iris kun li al kino, kaj ofte en mezo de serioza filmo, se io impresis lin kiel banala aŭ komika, li eksplodis per laŭta rido kaj havis nenian hontemon tiel agi.
Venis sabato, la lasta tago de la foiro. Je la finhoro, la deka, ĉiu komencis paki la varojn kaj rekvizitojn kiel eble plej rapide. Laboristoj ĉiuspecaj komencis malmunti la tutan foiron, kaj antaŭ la okuloj la granda foiro komencis rapide degeli. Estis interesege vidi la rapidan dismembriĝon. Ekstere viciĝis pli ol milo da ŝarĝaŭtoj ĉiuspecaj. Ĉiu strato kaj strateto en la ĉirkaŭaĵo estis borderita de ŝarĝaŭtoj. Ili moviĝis intermite al la grandaj porvaraj enirejoj. La lasta atingos la enirejon eble dek horojn poste.
Lacaj kaj kontentaj, ni lasis la prete pakitajn aĵojn ĉe la stando, por ke oni ilin kolektu la sekvontan tagon. La foiro estis sukcesa. Ni bone enspezis. Lunde matene ni devos veturi al Bristol, kie malfermiĝos foiro je merkredo.
Dimanĉon mi revenis al la preskaŭ malplena halego por kolekti kelkajn aĵojn, kiujn ni intencis kunporti al Bristol. Mi konstatis, ke mankas du siteloj kaj fasko da blankaj jakoj kaj antaŭtukoj. Mi koleriĝis pri la ŝtelo. Mi vidis du detektivojn, kiuj staris proksime. Mi vokis ilin.
“Mankas siteloj kaj tolaĵoj ĉi tie. Ĉu vi ne povas pli bone gardi?” mi koleris.
Ili ridis kaj flegme diris: “Ĉu nur tio?”
“Ĉu ili estis valoraj aŭ ne, la afero estas ĝene maloportuna.”
Unua detektivo diris: “Aŭskultu, konsideru vin bonŝanca, perdinte nur tion. Ni ja gardas; sed komprenu, ke tra la tuta nokto personoj elportas varojn por plenigi ŝarĝaŭtojn. Ni ja ne povas postuli, ke ĉiu malpaku ĉion kaj pruvu, ke ĉiu objekto apartenas al li! Ĉu vi ne komprenas, kiel malpraktike ridinda tio estus? Cetere tio postulus monatojn! Ĉi-nokte iu ŝtelis keston da binokloj, kiuj valoras mil pundojn. Unu matenon kelkaj laboristaspektaj viroj venis en la foiron kaj forportis de stando altvaloran fortepianon. Multaj vidis ilin; sed, ĉar venditaj pianoj estas ofte forportataj por livero al kliento, neniu atentis. Sed la plej aŭdaca ŝtelo okazis hieraŭ nokte, unu horon post la fermo de la foiro. Du firmdirektoroj staris sur la propra stando trinkante glason da viskio, kiam du ‘laboristoj’ petis, ke ili volu kompleze veni for de la stando, dum oni deprenos la grandan tapiŝon, sur kiu ili staris. La direktoroj flankenstaris, dum la du ŝtelistoj rulis kaj forportis la tapiŝon. La ŝtelo ne malkovriĝis, ĝis la veraj transportistoj envenis du horojn poste.”
“Nia laboro ne estas tiel facila, kiel oni pensas. Ŝtelistoj estas lertaj kaj aŭdacaj. Ridiga ŝtelo okazis antaŭ nelonge. Ni kaptis aŭtomobil-ŝteliston. Li estis bone konata de ni. Mi parolis al li kaj demandis; ‘Kial vi ŝtelis tiel arĥaikan aŭton? Tion vi ne kutimas fari. La ŝtelita aŭto ne valoris la penon, ĉu?’ La ŝtelisto respondis: ‘Kredu min, mi ne vere ŝtelis ĝin. Okazis jene. Mi laŭiris straton kun amiko, kiam ni preterpasis aŭtomobilon. Mia amiko diris: “Jen aŭto, kiun vi ne povas ŝteli!” Mi rigardis. Tie estis aŭto fiksita per ĉeno, kiu iris tra la rado kaj ĉirkaŭ lampfosto. Por forviŝi tiun ofendan malgrandigon de mia povo, mi entreprenis la ŝtelon. Mi simple deprenis la ĉenitan radon, almetis la kromradon kaj forkondukis la aŭton.’ Amuzis min imagi la surprizon de la aŭtoposedanto, kiam li revenis por retrovi sian maŝinon kaj ekvidis sian radon ĉenita al la lampfosto!” finis la detektivo.
Mi iris al la loĝejo de Martin por ekscii, ĉu li decidis veni kun ni tri al Bristol. Jam plurfoje mi demandis lin pri tio; sed li respondis, ke li ne certas.
Mi eniris lian ĉambron. Neniam mi vidis tiom da malordo. La planko, la mebloj, ĉio estis plena de libroj, gazetoj, paperoj, malpuraj vazoj kaj vestoj. Estis multaj libroj.
“Antaŭen, Vik, envenu!” li diris, gestante enirige. “Bonvenon en mia kastelo! Deprenu la pezon for de viaj piedoj!” kaj, vidante, ke ne estas libera seĝo, li per mansvingo ŝovis librojn de sur seĝo sur la plankon. “Mankas via ĉarmulino – kial?”
“Mi venis rekte de la foiro. Ŝi estas hejme, pakante la valizojn, ĉar ni devas iri al Bristol frumatene. Nu, Martin: ĉu vi decidis veni aŭ ne veni? Ni devas scii.”
“Bedaŭrinde ne. Ŝiras mian koron, sed mi devas iri al alia loko.”
“Ĉu ĉe ni ne sufiĉas la pago?”
“Kia diro! Ĝi pli ol sufiĉas. Ne temas pri la laboro aŭ la gelt’o. Sed mi devas viziti mian idon, kaj post tio mi devas nepre forvojaĝi por fari ion farendan.”
“Tio estas surprizo: mi ne sciis, ke vi havas filon.”
“Jes, mi ja edziĝis. Mi estis juna tiam nura flavbekulo. Ni estis feliĉaj – turte feliĉaj; sed unu tagon ŝi malaperis kiel vaporo. Ŝi forkuris kun iu alia. La afero estis tute neatendita kaj sen klarigo. Mi ne plu eĉ flaris ŝin. Tia estas la vivo, Vik. Tamen nun mi estas kontenta – mi veturas malpeze. Mi vivas laŭ mia gusto, sen devoj kaj sen tiuj fadenetoj, katene fortaj, per kiuj la virinoj nin ligas. Se mi ekvolas ien iri, diablo, mi iras. Nek Dio nek tondro min deturnos. Miaj libroj min distras, la mondo min amuzas... Do, kam’rado, adios* kaj a rivederci** kiam ajn la vento nin kunpelos.”
* adios – (hispane) adiaŭ
** a rivederci – (itale, pr.: a rivederĉi) ĝis revido
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.