La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KREDU MIN, SINJORINO!

Aŭtoro: Cezaro Rossetti

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

23. KASTELOJ EN AERO.

Iun vesperon mi sidis ĉe svisaj amikoj en Londono, kiam mi aŭdis rimarkon, kiu skuis min el mia memkontento. La vortoj batadis en mia cerbo, kvankam ili estis diritaj tute pretere en la kadro de ĝenerala konversacio. Mi jam ne memoras, pri kio temis, kiam iu sinjorino subite rimarkis:

“Se viro ne estas sur la vojo al materiala prospero je la aĝo de tridek, liaj ŝancoj ne estas grandaj.”

Tiu diro forte enpenetris mian animon. Mi komencis revizii mian nunan pozicion. Ĉu mi, jam pli ol tridekjara, estas nun sur tiu vojo al sukceso? Nu, la laboro estas simpatia, mi statas bone kaj mi havas grupon da laborantoj, pri kiuj mi disponas kvazaŭ estro. Vere – sed mi mem diferencas de miaj “dungitoj” nur laŭ grado. Ĉar ankaŭ mi estas dungito: la ĉefdungito, certe, sed tamen dungito. Mi ne povos jam plialtigi mian pozicion. Do kio staras antaŭ mi? Kion la estonteco al mi proponos? Jarojn post jaroj da salajra laborado en foiroj? Ne malbona vivo, ne malbona salajro, sed kien ĝi kondukos? Nenien. Se oni konsiderus ĉion: ĉu gravas, ke mi estas rekonata kiel bona ekspon-vendisto, ke homoj laŭdas min? Sed kiam mia vervo ne eltenos, mia energio komencos manki kaj la neregula vivado komencos tedi – do kion mi faros tiam?

Ĉu mi fariĝos kiel multaj relative junaj bazaruloj, kiuj vagas de foiro al foiro, serĉante laboron? Kiuj ja trovas provizoran laboron tie kaj tie? Kiuj vivas en la pasinteco kaj parolas pri la grandaj sukcesoj, kiujn ili havis? Pri la mono, kiun ili gajnis? Kaj la bazaruloj, kiuj aŭskultas al tiuj eks-uloj, diras nenion, sed rimarkas la “-is”. Ĉiu sinlaŭda verbo finiĝas per “-is” ĉe tiuj elĉerpituloj. La “-as” estas grizkolora, la “-os” eble nigra.

Multon da mono mi enspezigis al la firmao dum tiuj kvar jaroj. Mi ja ŝparis sumeton. Sed se mi estus laboranta proprakonte, mi jam estus riĉeta. Jes, sed kiel starigi propran komercon? Necesus granda kapitalo. Se mi havus nur etan komercon propran, almenaŭ mia piedo estus sur la unua ŝtupo de la ŝtuparo al la sukceso. La piedo povus facile degliti, sed almenaŭ mi havus ŝancon...

Mi devos forlasi mian postenon. Estos granda risko; sed se mi ne riskos, mi ne povos atingi mian celon. Se mi ne forlasos, mi daŭrigos komforte... sed kiom longe? Mi estas ankoraŭ juna, sed estos fatale atendi maljunecon en ĉi tiu metio. Oni elĉerpiĝas, antaŭ ol oni maljuniĝas. La laboro estas tiom streĉa, ke malpli ol plena, daŭra energio ne sufiĉas por konstante sukcesi. Ne, mi devas riski forlason. Ne estas tempo por komenci ion alian antaŭ forlaso. Mi devos forlasi unue kaj poste starigi komercon. Ne gravas, kiom malgranda ĝi estas, se nur ĝi estas proprakonta. Tiel mi pensis.

Tiutempe mi estis en Londona foiro en halo “Olympia”. Mi decidis serĉi bonan vendeblan varon.

Ĉe unu stando estis bazarulo, kiun mi konis. Li vendis ludilon por granda firmao. La ludilo estis nova, kaj ĝi altiris mian atenton. Ĝi estis malgranda paraŝuto, belarte farita kaj tegita per kolora silko, de kiu pendis silkaj ŝnuretoj, fiksitaj malsupre al centra stangeto. Oni faldas la ombrelan tegaĵon ĉirkaŭ la stangeto kaj enmetas la tuton en tubeton, en kiu estas risorto. Per prembutono oni liberigas la risorton, kaj la falombrelo estas ĵetata supren en la aeron. Tie alte la ombrelo malvolviĝas, flugŝvebas belege en la aero kaj flosas milde al la tero. Ĝi ja estis rava ludilo. Sed kio pli interesis min, estis vidi kiel rapide ili vendiĝas per la kvar-kvin vendistoj. Necesis nur pafi unu en la aeron, kaj la homoj aĉetis. Ne necesis multe paroli.

Mi enketis ĉe mia konato, la bazarulo. “Jes”, li diris, “la varo ja estas bona kaj vendiĝas rapidege.” La vendoprezo estis nur unu ŝilingo. Mi konfidencis, ke mi emas aĉeti pogrande, kaj li diris, ke li pensas ke la firmao vendus ilin al mi. Li parolis kun la standestro, kaj ni faris aranĝon. Mi aĉetis por kvardek pundoj da stoko.

Je la antaŭfina semajno mi skribis al la V.I.K.-kompanio sciigante, ke mi rezignos la oficon, sed volonte helpus al ili pretigi iun ajn por daŭrigi mian laboron. La firmao respondis demandante, ĉu mi eble ne rekonsiderus mian decidon; sed ne, mi restis ĉe mia intenco. Kiam la scio pri mia venonta forlaso fariĝis ĝenerala, alia kuirilvenda firmao proponis al mi pli altan salajron, sed mi rifuzis.

Mi ekzamene pensis multe pri mia venonta entrepreno. Ne, mi ne eraris. La varo estas bona, bela, malkara, kaj mi mem vidis, ke la publiko avidas ĝin. Kiel mi povus maltrafi?

Nun estas aprilo. Ne estas multaj foiroj post aprilo, sed tio tute ne gravas. Anstataŭ vendi ilin en foiroj, mi iros al popularaj marbordaj urboj. Pli oportuna loko ol foiroj. Tie estos familioj, kiuj libertempas kun la infanoj, kaj neniu domaĝos ŝilingon por la infanoj dum libertempo. Ankoraŭ ne estas la libertempa sezono, sed al Brighton, kiu estas malpli ol cent kilometrojn for de Londono, plenplenaj elektraj vagonaroj portas homojn ĉiuhore dum la semajnfino. La vojoj al Brighton estas plenaj de aŭtomobiloj, kiuj portas familiojn al la marborda urbo. Ne necesos pagi altajn prezojn por foiraj standoj. Kun du kartonskatoloj da stoko mi povas stari ĉe la strando kaj vendi, kaj kiam la provizo elĉerpiĝis, mi povos kuri al la loĝejo kaj replenigi la skatolojn. Oni aĉetos, la infanoj pafos ilin en la aeron. Ankaŭ la gepatroj, ŝajne montrante al la infanoj la funkciadon de la ludilo, kaŝe ĝuos, pafante la paraŝutojn supren! Tiel miaj varoj estos reklamataj. Ĉiuj vidos ilin en la aero, ĉiuj kuros por aĉeti. La infanoj plendos, ĝis la gepatroj aĉetos ekzempleron por ili. Ne, ne estas eble, ke mi eraris.

Mi povis image vidi la strandon kun miloj da ruĝaj, bluaj, verdaj, flavaj paraŝutoj ŝvebantaj en la aero. Necesus pli da stoko, sed mi povos facile veni al Londono por tio, kiam necesos. Mi ja trafis bonŝance!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.