La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KREDU MIN, SINJORINO!

Aŭtoro: Cezaro Rossetti

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

5. PETRO KORNOJN TENAS, PAŬLO LAKTON PRENAS.

Irante denove al la laktejo por ĝui la lakt-kaj-kukan manĝon, mi vidis du junajn virojn, kiuj estis frapantaj alterne ĉe pordoj. Mi proksimiĝis kaj alparolis unu.

“Kiel iras la negoco?” mi demandis.

“Bonege”, li respondis.

“Kion vi vendas?”

“Vendas?” li mokis. “Ni ne vendas, ni kvazaŭ forprenas bombonojn de infanoj! Ĉi tiu laboro estas mono por nenio. La stulteco de la homoj ne havas limon. Kiel Barnum diris, malsaĝulo naskiĝas ĉiuminute. Simple tiel ni faras: Ni demandas al la domulo, ĉu li havas foton de iu kaj, se jes, ni pligrandigos kaj arte koloros ĝin sen ia kosto. Ni eĉ surmetos kolumon aŭ harojn sur la foton, se oni deziras... kaj tute senkoste. Ĉu verŝajne, ke firmao elspezus nur por priservi la homojn sen profito? Sed la homoj kredas. Kelkaj ja dubas; sed ni klarigas, ke ni profitas per la konsekvenca reklamado de nia art-fotografa pligrandiga servo. La plimulto de la popolo ĉiam serĉas ion por nenio, kaj ĝuste tiuj estas plej facile trompataj. Ĉiuj havas fotojn de personoj aŭ foraj aŭ mortintaj, de kiuj ili deziras pli belajn kopiojn. Ho jes, ni beligas la fotojn. Ni forviŝas la sulkojn, glatigas la vestojn, eĉ deprenas la ĉapon kaj anstataŭigas ĝin per laŭmoda ĉapelo. Iu virino volis, ke ni deprenu la ĉapaĉon de la kapo de ŝia mortinta edzo, sed kiam ni petis ŝin priskribi la harojn por povi artpentri ilin laŭnature, ŝi respondis, ke ni povos vidi la harojn kiam ni deprenos la ĉapon. Ne, ŝi ne ŝercis.”

“Sed mi ne komprenas, kiel via firmao enspezas?” mi diris.

“Tute simple”, li klarigis. “Ni ja tenas nian promeson kaj reportas la blindige koloritan banalaĵon, sed ĝi estas en luksaspekta, baroka kadro. Nature, tiel bela kadro valoras multon kaj estas necesa fono por la beligita portreto. Nur la kadron oni pagas... je iom pipra kosto, vere, sed kiu rifuzus tian filmaktoran bildon, kian ni liveras?”

Tiun saman posttagmezon mi vendis alian kuirilon. Mi iris al la oficejo, kaj mia dana estro donis al mi tridek ŝilingojn antaŭpage. Mi iris al la loĝejo kaj pagis la dommastrinon, ŝajnigante, ke mi forgesis pagi ŝin antaŭe. Ŝi diris, ke tute ne gravis, sed ŝia prete etendita mano protestis kontraŭ la mensogo.

Mi nun ne memoras, kiom mi enspezis tiun semajnon, sed mi sufiĉe bone travivis. Dum monatoj mi migradis de domo al domo. Meze mi enspezis sufiĉe por miaj simplaj gustoj, sed ĉar la semajna vendo variis multe, mi ne sukcesis iom ŝpari. Mi ŝatis la laboron kaj lernis, dum mi vendis. Mi provis juĝi la personon, al kiu mi klopodas vendi, kaj adaptis miajn vortojn laŭ mia juĝo pri la persono. Kaj mi trovis silentan helpanton, kiu multe utilis al mi. Tiu helpanto kutime ne mensogis aŭ ŝajnigis, sed daŭre klaĉis pri la karaktero de la intervjuata persono. Tiu helpanto estis la sidĉambro de la kliento. Tuj kiam mi eniris la sidĉambron, mi rapide ĉirkaŭrigardis, kaj la mebloj, libroj, bildoj – ĉio havis ion gravan por flustri al mi. Se la libroj aŭ la bildoj temis pri religio, mi emfazis, ke oni povos lasi la manĝaĵon en la kuirilo senatente kaj iri preĝejon. Se la libroj estis pri sano aŭ malsano, mi emfazis la dietan flankon de la kuirmetodo. Se la ĉambro estis malorda, mi martelis pri la laborŝparo, aŭ se hazarde mi vidis eburajn elefantojn aŭ cizelitan latuntablon, mi celis la paroladon por trovi, ĉu ŝi aŭ iu familiano ne estis en Hindujo? Se jes, mi interesiĝis, parolante kiel eble plej vive pri tiu lando. Post ne tro longe mi revenis al la kuirilo kaj entuziasmis pri la perfekta kuirado de rizkureo per mia kuirilo, priskribante la frande flokan rizon kompare al la glukaĉa rezulto de la ordinara kuirado. Ludiloj kaj aliaj infanaj postsignoj ankaŭ donis al mi la necesan indikon kiel paroli, t.e. pri la graveco, ke infanoj manĝu nutran manĝon kun vitaminoj, ĉar tio forte necesas por la sano kaj konstruo de korpo kaj menso.

Mi memoras, ke foje mi parolis kun virino, kiu estis ateista. Ni longe parolis pri tiu temo, kaj finfine ŝi aĉetis kuirilon. Ĉar mi interesiĝis pri ŝia “ĉevaleto”, kaj trafe subtenis ŝiajn ideojn, ŝi rekomendis min al sia fratino en alia parto de la urbo. Renkontinte la fratinon, mi trovis, ke ŝi apartenas al la “Kristana Scienco”, religia sekto. Tuj mi iĝis admiranto de la “Kristana Scienco”, kaj ankaŭ ŝi aĉetis kuirilon. Mi ofte prezentis al mi la ŝokon, kiam la du fratinoj renkontiĝus poste, kaj parolante pri la kuiriloj malkovrus la oportunismon de ties kompleza vendisto!

Ofte mi manĝis ĉe bazarmagazeno Woolworth, kaj tie mi renkontis diversajn kolportistojn. Mi memoras precipe du kolportistinojn, ĉirkaŭ tridekjarajn, kiuj ĉiam envenis kune. La pli okulfrapa estis bela, altstatura kaj trompe brilblonda kun pala haŭto. Ŝi estis arte ŝminkita kaj evidente ne bridis la manon ĉe tiu laboro. Ŝi vive parolis, kaj ŝiaj grandaj, esprimplenaj okuloj dancis akompane. Mi neniam konis ŝian nomon, ĉar ĉiuj nomis ŝin Blondy pro ŝiaj haroj. Ŝia kunulino Margy estis preskaŭ kompleta antitezo de Blondy. Ŝi estis kvieta, mezstatura, nigrahara kaj seriozmiena, kvankam ankaŭ ŝi estis logaspekta. Mi sciis, ke ili laboras kune, iel rilate al pianoj. Unu tagon ĉe la manĝotablo mia scivolemo venkis min, kaj mi demandis al Blondy: “Precize kio estas via laboro?” Ŝi esploris min per siaj glimaj okuloj, kvazaŭ konsiderante, ĉu konfidi al mi, kaj diris:

“Ni klopodas aranĝi la agordon de pianoj je mizere malalta prezo, nome tri ŝilingoj kaj ses pencoj, kvankam la kutima prezo estas kvin ŝilingoj, kaj la mendoj simple glitadas en niajn kajerojn. Do sciu, ke vi sidas vidalvide kun du filantropinoj.”

“Sed ĉu firmao povas bone pagi dungitojn kaj samtempe servi tiom malkare la publikon?”

“Ho jes, la firmao bone pagas... Ĉu ne, Margy?” ŝi diris, okulumante al sia kunulino, kaj ili ambaŭ ridis. “Vero estas, ke la tuta afero estas la plej mamuta trompo, kiun ni havis la bonŝancon trovi simple kolosa. Sed ni ne trompas, ho ne, ni estas nur du naivaj bubinoj, kiuj nur faras la aranĝojn por la agordistoj, kaj ni eĉ ne scias, ke la ‘agordistoj’ svenus, se ili estus devigataj vere agordi pianon. Ho ja, kredu nin: la fripona firmao faras grandan profiton. La ideo venis unue de Ameriko. Sed, karulo, ĝi ne estas nia afero, ni simple faras nian honestan devon. La laboro estas facila, kaj nia parto estas tute honesta kaj bone pagata.” Kaj ŝi ridis ĉarme naive. Mia intereso pliiĝis, ĉar ankoraŭ mi ne vidis la lumon.

“Do, se la agordistoj ne scias agordi”, mi diris, “tio ne povas ne esti trompo; sed mi ne komprenas kiel...”

“Ĉu ni diru al li?” ŝi ŝercis.

“Eble ni ŝokus lin”, kunblagis Margy. “Li estas ja tiel serioza!”

“La komedio iras jene”, pludiris Blondy. “La “agordisto” paŝas en la domon kun kompetenta aplombo. Li malpakas sian ilaron, enrigardas la pianon, kuntiras la brovojn serioze kaj, turnante sin al la posedanto, diras gravtone: “Estas tineoj en ĉi tiu piano. Tio estas granda domaĝo, ĉar ili ruinigos la pianon, kaj plue, ne limigante sin ĉe tio, ili ensvarmos viajn tapiŝojn, remburaĵojn, vestaron ktp.”

Blondy daŭrigis: “Nature la trompotoj ektimas kaj konsentas, ke la sonilaro estu portata al la laborejo por ekstermo de la larvoj. La prezo de tiu laboro estas sep pundoj kaj dek ŝilingoj, sed tiu sumo iĝas nekonsiderinda kontraŭ la ruiniĝo de la meblaro, piano kaj cetero. Ĉe la laborejo estas unu-du agordistoj, kiuj ja scias agordi la sonilaron, kaj plie per olea ĉifono aŭ io traviŝas ĝin. Do konstatu, karulo, ĉiuj estas kontentaj.”

“Kia elpensaĵo!” mi diris. “Ĉu vi delonge faras tiun laboron?”

“Ne longe”, respondis Blondy, “kaj ni ne scias, kiel longe ĝi daŭros. Sed kial sin ĝeni? Eĉ se ĝi estus provizora, ĝi almenaŭ estas multe pli komforta ol niaj antaŭaj okupoj. Margy kaj mi ĉiam laboras kune, kaj nia interkonsento estas ke, se ne estas laboro por ni ambaŭ ĉe firmao, ni ne akceptas la laboron. Margy estas kvieta, sed mankas al ŝi nenio – kiel atestas la proverbo: Silenta akvo subfosas la bordon.”

“Ni kune laboris ĉe diversaj firmaoj... ho, mi ne scias, kion ni ne faris... krom unu laboro”, ŝi interkrampis kokete. “Ni kolportis pakaĵon de sapoj kaj sappulvoroj, frotpurigiloj ktp. Tio estis malkara kaj entute bona valoro, sed la publiko ne fidis je ĝi, ĉar la marko ne estis konata. Post tio ni laboris ĉe potenca gazeteldonejo. Nia devo estis konvinki la domulojn, ke nia gazeto estas pli havinda ol ĉiuj aliaj, kaj atingi la konsenton, ke ni aranĝu liveri nian gazeton anstataŭ ilia ĝisnuna. Al mi tiu laboro ĉiam ŝajnis farsa, ĉar la varbistoj de la diversaj gazetoj sekvis unu la alian kaj la plejmulto de la domuloj konsentis al ĉiuj gazetuloj: ĉar estas pli facile ŝanĝi ol sukcese kontraŭstari la insistulojn.”

“Post tio ni laboris ĉe reklamejo, sed tiu laboro ne daŭris. Ni vizitis pensionojn kaj montris presprovaĵojn de urba gvidlibro por turistoj. Ni ofertis la reklaman rajton po diversaj prezoj konforme al la grandeco kaj pozicio de la spaco. Ni devis kolekti la monon kaj ricevi procenton. Iun vendredon vespere ni, kiel kutime, donis la kolektitan monon al la firmao, sed kiam ni revenis sabatmatene por ricevi nian pagon, ni trovis, ke la oficejo estas forlasita. Nu?” ŝi diris. “Tia estas la vivo. Estas rava vivo, se oni ne perdas esperon. Se jes, oni povas ĵeti la ĉapelon de alta ponto, forgesinte depreni ĝin de la kapo... aŭ oni povas eĉ edziniĝi. Mi jam provis tion, sed pro bagatelo la afero ne prosperis: li jam estis edziĝinta...”

“Ne, mi opinias, ke ni daŭre laboros kune, he, Margy? Almenaŭ ni protektos unu la alian kontraŭ la salonaj donĵuanoj. Ĉu vi memoras, Margy, kiel ni vendis tiujn aparatojn por depreni la kalkon el la akvo? Ni laboris en Sunderland, kie la akvo estas malglita kaj formigas dikan kruston interne de kaldronoj. Tiu akvomoligilo estis bona, sed ne facile vendebla. Sed rigardu al Margy. Ĉu kun siaj nigraj okuloj kaj iom kurba nazo ŝi ne aspektas mistere sorĉa? Sen ŝi mi certe ne kapablus vendi eĉ unu. Ordinare la domulino ne interesiĝis, do mi staris kaj amikeme parolis pri ĝeneralaj temoj, kaj direktis la babilon al ŝanco kaj sorto. Tiam, turnante min al Margy, mi diris al ŝi: ‘Legu la estontecon de tiu ĉi sinjorino, Margy!’ Margy respondis, ke ŝi ne emas kaj ke tiurilate ŝi ne estas tre lerta. Mi insistis kaj, turnante min al la sinjorino, asertis ke Margy estas nekredeble trafa en aŭgurado, sed ŝi ĉiam malemas... Ŝi ne konscias sian transcendan kapablon. La sinjorino ĉiam pli interesiĝas kaj invitas nin eniri. Post rutina vortskermo inter Margy kaj mi, Margy nevolonte cedas pri la te-tasa legado. Nature, la estonteco de la sinjorino enhavas ĉion bonan, kaj tiom simple la vojo al la vendo estas pretigata. Sed tempo malfruas. Venu, Margy, ni iras falĉi niajn viktimojn. Do, ĝis revido en la almozulejo!”

Min tiom interesis la rakontado de Blondy, ke mi ne estis rimarkinta la tempopason. Mi manadiaŭis al la kolportistinoj, ĵetis vorton al kelkaj kolportistoj ĉe apuda tablo kaj foriris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.