La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KREDU MIN, SINJORINO!

Aŭtoro: Cezaro Rossetti

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

38. DU BOTOJ FARAS PARON.

Post la Edinburga foiro la komerco seninterrompe sukcesis. Ĉe ĉiu foiro ni bone profitis. La kombino de Liza kaj mi estis ideala. Niaj ecoj estis kompletigaj unu al la alia. Mi posedis la imagpovon kaj bone sciis manovri, kaj Liza, tre sperta vendistino, havis plue grandan persiston. Kiam ŝi kaptis klienton, tiu pli facile liberiĝus el la okbraka ĉirkaŭpreno de polipo ol de ŝia obstina kroĉo. Ŝiaj diroj kaj pretekstoj estis ofte tute kontraŭraciaj, sed ŝia insisto triumfis spite ĉion. Tiu persisto estis tre valora ankaŭ al mi, kiam la konstanta muelado kaj daŭra baraktado faligis al mi la brakojn. Tiam ŝi instigis min al pluiro. Mia naturo estas tia, ke daŭra sameco tedas min, kaj ĝuste kiam tio okazis, ĉiam venis Liza al mia helpo; sed se venis vera obstaklo, io malbona sed tamen nova tiam mi vekiĝis kaj prenis la rimenojn en ambaŭ manojn kaj gvidis la komercon al sukceso.

Por doni al vi ideon, kiel niaj ecoj kombiniĝis, mi devas komence reiri al tempo, antaŭ ol mi renkontis Liza’n.

Tiam mi laboris por V.I.K.-kompanio. Je tiu tempo unu firmao ĉiam kopiis nian kuirilon kaj fabrikis ĝin en Britujo: nia estis fabrikita en Usono. Dank’ al tio la konkurenca firmao povis vendi multe pli malkare, kaj kvankam ilia artiklo estis multe pli malbona kvalite, la publiko malofte rimarkis tion.

La taktiko de tiu firmao estis lui standon apud nia kaj, anstataŭ eksponadi, oni simple kaptis la homojn, kiujn ni interesigis, kaj per la simpla diro, ke ilia varo estas simila al nia sed malpli kosta, ĉar ĝi estas farita en Britujo, ili rabis niajn klientojn.

Nature, mi forte batalis kontraŭ tiu parazita vendmaniero. La plej trafa maniero batali kontraŭ tiu konkurenco estis ŝanĝi kelkajn detalojn en la formo de nia kuirilo tiel, ke ili ne plu povis diri, ke ilia kuirilo estas sama. Samtempe en niaj eksponoj ni donis grandan valoron al la koncerna aliformigo. Tiu firmao kopiis la ŝanĝitan parton, kaj ni denove ŝanĝis. Do ĉiujare mi havis preta novan tipon, kiun mi ekmontris ĉe la granda foiro en Olympia, Londono. Mia unua ŝanĝo estis depreni la fermokrampojn de la kovrilo tiel, ke ni povu paroli pri nia nova tipo sen komplikaĵoj. Poste sekvis aliaj ŝanĝoj, sed ĝis post mia forlaso de V.I.K. ties kuiriloj restis sen krampoj. Nu, kiam mi komencis vendi proprakonte, mi ne plu sciis kion ŝanĝi ĉe mia kuirilo, sed mi antaŭvidis eventualan konkurencon kontraŭ mia iama firmao, V.I.K. Kvankam mi sciis, ke V.I.K. ne povus vendi pli malkare ol mi, tamen malsameco de varo estas granda avantaĝo, se eksponisto estas sufiĉe lerta por konvinki la publikon, ke la ŝanĝita parto estas plibonigo. Vere, la kontraŭaj eksponistoj havas siaflanke la saman avantaĝon, sed mi tute ne timis ilian konvinkan kapablon.

Nu, kiam Liza kaj mi iris al la nordaj Orkadaj Insuloj (Orkney) por eksponi niajn kuirilojn en malgranda foiro, ni trovis, ke la firmao V.I.K. pere de siaj agentoj lokis grandan elmontron de kuiriloj en la fenestro de magazeno tie por saboti nian entreprenon. Liza timis, ke tiu konkurenco kaŭzos al ni grandan perdon, ĉar la elspezoj vojaĝi tiel distance, kunveturigante varojn, estis altaj. Sed mi ne timis, ke V.I.K. rikoltos la frukton de nia laboro, ĉar mi fidis, ke ni povos alrasti nian propran rikoltaĵon. Nia vendoprezo estis iom pli malalta ol tiu de V.I.K., do kiam ni eksponis sur la scenejo, ni tamtamis nian malaltan prezon. Kiel mi antaŭvidis, la magazeno malaltigis la prezon de siaj kuiriloj ĝis la nivelo de niaj, do mi ludis mian duan atuton. Ni nun komencis tamtami la grandan avantaĝon de la krampoj sur nia kuirilo (la kuirilo de V.I.K. estis ankoraŭ senkrampa). Per tiu taktiko mi nuligis la opozicion, kaj nia vendado estis vere rekorda. Ĉe la fino de la foiro ni forvendis nian tutan stokon.

Pro la elĉerpo de stoko ni devis resti en Orkney dum tri semajnoj por atendi novan kontingenton kaj dume ni eksponadis en haloj en aliaj partoj de la insulo. Kaj ni eksciis ion. La magazeno kiu dum la foiro vendis nenion, nun komencis vendi kuirilojn. Mi bone komprenis la kialon. Personoj, kiuj ne vizitis la foiron kaj tamen aŭdis pri niaj kuiriloj, aĉetis ĉe la magazeno pensante, ke ili aĉetas similan kuirilon.

“Ne”, mi pensis, “eĉ tiujn vendojn la magazeno ne havu!”

Do mi metis la jenan anoncon en la urba gazeto:

Ni dankas la logantojn de Orkney pro ilia komplezemo kaj ilia interesata ĉeesto ĉe niaj eksponadoj. Estis vera plezuro eksponi al tia inteligenta kaj ĝentila aŭskultantaro.

Notu bone: Ni erare liveris unu el niaj malnovaj, senkrampaj kuiriloj. La ricevinto bonvolu tuj reporti ĝin al ni, ĉar tiu tipo estas arĥaika.

(Kompreneble la “averto” estis nur pura “komerca artifiko”.)

La vendoj en la magazeno tuj ĉesis.

Parenteze mi aldonu ke, kvankam la supra reklamo estis sole komerce motivita, ni vere trovis, ke la loĝantoj de Orkney estas bonaj, honestaj, fidemaj kaj komplezemaj. Ni trovis ilin ankaŭ kleraj, sed surprize ni konstatis, ke ili ne konsideras sin skotoj, sed fieras pri sia norvega deveno.

La sekvanta foiro okazis ankoraŭ pli norde en la foraj insuloj Shetland. Kiam ni alvenis tie, oni diris al ni, ke estas granda montro de kuiriloj en urba butiko, sed min ne ĝenis la V.I.K.-konkurenco, ĉar mi sciis kiel kontraŭstari ĝin.

Estis lunde ĉirkaŭ tagmezo. La foiro estis preta malfermiĝi je la dua. Liza kaj mi ĉirkaŭvagis la urbon, kaj mi vidis la butikan fenestron, en kiu pompis la bela kuirila elmontro. Mi senĝene enrigardis, kaj subite miaj okuloj algluiĝis al la fenestro.

“Kio estas al vi?” diris Liza.

“Rigardu!” mi diris per konsternita voĉo. “Rigardi tiun kuirilon en la fenestro. Ĉifoje V.I.K. vere mortbatis nin.”

“Mia Dio!” subvoĉis Liza.

Kaj la kaŭzo de nia konsterniĝo?

La fenestro estis plena de V.I.K.-kuiriloj; sed en la mezo sur drapirita soklo estis malgranda kuirilo, videble malnova kaj ekrustiĝinta. Kaj ĝi estis garnita per krampoj. Ne estis prezo sur ĝi; sed longa, kolorita papersago etendiĝis de la fora, supra angulo de la fenestro ĝis tiu kuirilo, kaj sur la kuirilo estis etikedo kun la jenaj vortoj:

Ĉi tiu tipo estas arĥaika.

“Miaj propraj vortoj”, mi elspiris tra la dentoj.

Kvankam la krampoj sur la kuirilo estis la malnovaj de V.I.K. kaj ne tiel bonaj kiel niaj, tamen ili aspektis preskaŭ same, kaj la publiko certe pensos, ke la montrita kuirilo estas la sama, kiun ni vendas. Zorgoplene mi turnis min al Liza.

“Ni estas pereigitaj, ne estas elirvojo. Ĉiuj pensos, ke ni vendas arĥaikan kuirilon, kaj cetere vi scias, kiel la insulanoj prefere aĉetas de saminsulano, se ni ne povos pruvi, ke nia kuirilo estas pli bona kaj pli moderna. Sen tio la rezulto simple estos, ke ni laboros kaj V.I.K. gajnos.”

Ni iris al la foiro. Mi parolis al la foirestro pri la okazintaĵo, sed li diris: “Ne zorgu. Vi estas du superaj eksponistoj kaj vi povos facile venki kontraŭ tio.”

Sed tiuj vortoj ne kvietigis min, ĉar mi bone sciis, ke malgraŭ ĉiuj klopodoj niaj ni iras rekte al fiasko. La perdo estos granda, ĉar por ni la elspezoj, veni tiel malproksimen, estis tre gravaj. Liza penis trankviligi min dirante, ke ni eble povos eltiri nin sen granda perdo, per laborego ktp. Sed mi ne konvinkiĝis.

“Devas esti elirvojo”, mi ree kaj ree diris al mi. Sed elirvojo evitis min. Dum preskaŭ du horoj mi cerbumadis. Subite mi diris al Liza: “Mi havas ideon. Preskaŭ certe ĝi ne sukcesos, sed ni devas provi, ekzistas ŝanco... la ŝanco estas malgranda, sed ni nepre devas provi. Venu al la loĝejo kun mi tuj!”

“Sed la foiro estas preta malfermiĝi”, protestis Liza.

“La foiro al infero!” mi respondis. “Unue ni devas nuligi la opozicion. Venu tuj al la loĝejo.”

Ni iris rapide, kaj mi nenion klarigis dumvoje. En nia ĉambro mi diris al Liza: “Nun ŝanĝu vian robon, alifrizu vian hararon, ŝanĝu vian aspekton tiel, ke iu en ĉi tiu urbeto, kiu hazarde konas vin, ne facile rekonus vin.”

Liza obeis.

“Jen bone. Nun surmetu viajn koloritajn sunokulvitrojn. Bonege. Nu aŭskultu atente, kion mi diros al vi, ĉar mi volas, ke vi sekvu laŭvorte miajn instrukciojn.”

Detale mi klarigis al ŝi.

“Ĉu vi pensas, ke tiu plano sukcesos?” ŝi diris.

“Ĝi devos, ĝi estas nia sola ŝanco”, mi respondis.

“Ĉu vi mem ne estos pli kapabla sukcesigi ĝin ol mi, Vik?”

“Ne, vi estas pli insistema ol mi. Se vi ne povos sukcesigi ĝin, mi certe ne povos.”

“Ĉu vi estas preta, Liza?” mi aldonis. “Bone, nun ni iru al la kuirila butiko.”

Ni atingis la butikon. Mi atendis flanke, kaj Liza eniris, preta ludi sian rolon. En la butiko ŝi aĉetis ŝnuron. Ŝi babilis dume al la butikisto dirante, ke ŝi estas vizitantino, kaj ke ŝi bezonas la ŝnuron por ligi sian kofron, ĉar ŝi forlasos la insulon per la proksima ŝipo. Konversacie ŝi daŭrigis iomete, kaj jen ŝi kvazaŭ hazarde rimarkis kuirilon en la butiko.

“Kio estas tio?” ŝi demandis.

La butikisto tuj montris ĝin al ŝi kaj vendocele klarigis ĉion pri ĝi. Liza pacience aŭskultis. Poste ŝi diris:

“Ĝi ja ŝajnas bona utilaĵo, tre helpa ĉe kuirado, ĉu ne?”

“Ho jes! Nur pensu pri la ŝparo de tempo kaj gaso kaj la bona kuirado”, daŭrigis li, varmiĝante ĉe vido de tuja vendo. Liza demandis iom plie kaj diris: “Jes, mi pensas, ke mi aĉetos kaj kunprenos ĝin. Kiom ĝi kostas?”

“Kvardek-kvin ŝilingojn, sinjorino.”

“Ĝi estas moderkosta, jes, mi prenos ĝin.”

Kontenta, la butikisto ekiris por alporti kartonan pakskatolon por la kuirilo (kvankam tiu kuirilo tute ne utilus al ni), kaj ĝuste tiam Liza diris: “Kiom da manĝo oni povas kuiri en tiu kuirilo?”

“Sufiĉe por ses personoj”, li respondis.

“Ho domaĝe: mi estas sola. Ĉu vi ne havas malpli grandan?”

“Ne, mi tre bedaŭras, ke mi tute ne havas malgrandan.”

“Hm, kia domaĝo: mi ja ŝatus unu... Momenton: ĉu mi ne vidis unu malgrandan en la fenestro?”

Kaj Liza eliris kaj rigardis en la fenestron. Ŝi revenis kaj diris: “Jes, vi havas unu tie.”

“Ho, tiun ni ne vendas! Ĝi estas nur malnova tipo por montra celo.”

“Sed ĉu vi ne havas alian?” (Mi divenis, ke li havas nur tiun solan.)

“Ne, bedaŭrinde ne.”

“Kiel longe necesus por havigi alian similan?”

“Necesus minimume kvin tagoj.” (La foiro daŭros nur ses tagojn.)

“Mi tre volus vidi tiun malgrandan. Ĉu vi komplezus montri ĝin al mi?” diris Liza.

“Sed tute ne utilas, sinjorino; ni ne vendas ĝin, kaj cetere ĝi estas en malbona stato.”

“Jes, mi komprenas, sed mi volus vidi la diferencon. Ĉu vi komplezus? Mi ne povas decidiĝi pri la granda.”

Post iom da insistado la butikisto kontraŭvole prenis la malgrandan el la fenestro. Kiam Liza ĝin vidis, ŝi diris: “Ho, ĝi tute ne taŭgas – ĝi estas en terura stato: mi prenos la grandan.”

(Tio estis dirita por deturni ian suspekton, kiun la butikisto eble ekhavis.)

“Dankon, sinjorino, mi pretigos ĝin por forporto.”

“Ĉu estas granda diferenco inter la prezoj de la du?” demandis Liza, kvazaŭ sencele.

“La malgranda kostus... hm, eh, tri... ne, dudek-kvin ŝilingojn.”

“Tute ne gravas, mi prenos la grandan”, kaj ŝi dume kaŝe kalkulis dudek-kvin ŝilingojn en la mano. (Mi donis al ŝi pretajn monerojn, por ke ŝi povu pagi ekzakte iun ajn prezon ĝis lasta sespenco.)

La butikisto sin turnis por trovi la volvmaterialon, kaj Liza tuj metis la dudek-kvin ŝilingojn sur la servtablon, ekkaptis la malgrandan kuirilon kaj, dirante rapide: “Mi decidis aĉeti la malgrandan”, rapidis al la pordo. Surprizite la butikisto balbutis: “Sed, sed, sinjorino, momenton...”

“Ne gravas pri la volvaĵo”, rapide respondis Liza. “Mia aŭtomobilo atendas ekstere!” kaj ŝi forkuris kun la aĉetaĵo. ŝi venis al mi kaj mi tuj volvis la kuirilon en brunan paperon, kiun mi kunhavis preta, kaj ni kune kuris al la foiro. Sen la atesta kuirilo la butikisto restis senarmiligita, kaj nia foira vendado estis sukcesa.

Ĉe la Shetlandanoj mi trovis la samajn kvalitojn kiel ĉe la Orkney’anoj. Estis somero kaj regis plena taglumo dum la tutaj dudek-kvar horoj. Mi ne povis alkutimiĝi al tiu eksterordinara ĉiama taghelo, kaj dum malfrua nokto mi foje promenis tra la urbo kaj kamparo. Strangan senton mi spertis, kiam mi vagadis tra la nuda, tute senarba kamparo, sola kun miaj pensoj. Ŝajnis al mi, ke mi promenas en morta mondo tute senhoma, kie eĉ birdeto ne pepas, kaj mi devis memorigi al mi ke homoj kaj bestoj ja ekzistas, ke ili ĉiuj dormas kaj ke li tago kaj mi estas la du solaj, kiuj ne enlitiĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.